Kiel verki rakontojn por mia libro

Ĉirkaŭ la Mondo
per Esperanto

      La libro temas pri:

Belaj okazaĵoj, belaj momentoj, en la vivo de Esperanto-parolantoj.

Kiel Esperanto plibonigis la vivon de Esperanto-parolantoj.

Kiel Esperanto beligis iun momenton en mia vivo.

Ĉu iu povas rakonti pri komercado farita per Esperanto?

      La libro ne temas pri:

Esperanto-gramatiko. 16 reguloj.
Ĉapelitaj literoj.
Esperanto movado.
Diri ke Esperanto estas la pli bona, pli facila lingvo.
Ĉiu devas lerni Esperanton.
La Unuiĝintaj Nacioj devas ...
La nacia estraro, la lernejoj, devas ...
Lingvo de Paco.
Interna ideo.
Aliaj planitaj lingvoj.

      La libro celas:

Multaj homoj kredas ke Esperanto estas nur projekto. Eble ĝi estas facila lingvo kun malmultaj vortoj kaj limigita esprim-maniero. Ili ne konscias pri la esprimpovo de nia lingvo. Ili ne scias ke Esperanto uzeblas same kiel iu alia lingvo. Ili montros nekredeblecon kaj grandan surprizon kiam ili aŭskultos por la unua fojo, homojn parolantajn esperante.

Mi nur volas montri kion ni faras per Esperanto al tiuj kiuj ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto.

Mi kredas ke ni vivas dum la plej bona tempo por disvastigi Esperanton. Multe helpas nin Interreto, sed ankaŭ la unuiĝo de Eŭropo okazas nun, kaj ili vere bezonas komunan lingvon. Ankaŭ la tutmonda komercado bezonas lingvon por pli bona interkomprenado.

Mia prioritato estas verki libron en la angla lingvo, por atingi usonanojn kiuj ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto. Samtempe mi provos verki aliajn librojn per la hispana kaj per Esperanto.

La esperanta libro havos du celoj:
Rakonti al la esperantistoj, precipe al la komencantoj, kiel aliaj Esperanto-parolantoj uzas la lingvon.
Bazo por traduki ĝin al aliaj lingvoj.

La libro en naciaj lingvoj celas montri al la nesciantoj kaj al la nekredemuloj, kion oni vere faras per Esperanto. Mi kredas ke tio konvinkos multaj homoj ke Esperanto valoras.

Mi verkas la librojn en la angla, hispana kaj Esperanto. Vi povas sendi vian rakonton en iu el tiuj tri lingvoj. Estos pli bone, sed ne necese, se vi sendas la rakonton en du aŭ tri el tiuj lingvoj. Ĉiu rakonto mi devas traduki al la aliaj du lingvoj.

Bonvolu sendi viajn rakontojn al Enrique.

      Enrike che aol punkto com

      Koncernaj ret-paĝoj:

      Angla libro:

http://esperantofre.com/book

      Hispana libro:

http://esperantofre.com/book/bookh.htm

      Esperanta libro:

http://esperantofre.com/book/booke.htm

      Esperanta priskribo:

http://esperantofre.com/book/libro42.htm

Nun vi legas "Kiel verki rakontojn" kiu troviĝas en

http://esperantofre.com/book/libro47.htm


Aliaj pagxoj de Enrique:   Esperanto   Español   English

    Aktualigita de Enrique,  30  mayo  2006
    Komentoj al     Enrike che aol punkto com