Páginas de Enrique En Esperanto (x) La Gerda Kurso "Gerda Malaperis" Rakonto de Claude PIRON Ekzercaro por la 25 lecionoj, kun gramatikaj notoj. Cxi tie, kelkaj lecionoj havas klarigojn por legi antaux respondi la demandojn aux fari la ekzercojn. En la vortaro estas la novaj vortoj por cxiu leciono. Kiam vi komencas lerni lecionon, bonvolu legi la tutan vortaron por tiu leciono, _antaux_ ol legi la lecionon. Poste, kiam vi legas la lecionon, se vi ne komprenas iun vorton, revenu al la vortaro. Konservu la originalan demandon, kopiu gxin en la sekvantan linion, kaj malaperigu la nenecesajn partojn de cxiu ekzerco. Ne montru la respondojn per koloroj, grandeco, aux diversaj liter-tipoj. Priskribo pri la kurso trovigxas en: http://esperantofre.com/eroj/ilo01e.htm La lasta litero de cxi tiu adreso estas e=Esperanto, a=angla, h=hispana Vi povas elsxuti la kurson kaj aliajn helpilojn, hispane: http://esperantofre.com/prenu/DktH0809.zip angle: http://esperantofre.com/prenu/DktA0004.zip La kurso estas nur en Esperanto, sed estas vortaro en la hispana aux en la angla. La vortaro havas cxiujn novajn vortojn por cxiu cxapitro. Gxi ankaux havas kelkajn gramatikajn klarigojn. Gxi trovigxas en hispane: http://esperantofre.com/eeo/EoDktH/Gerda/GerdaVoH.htm angle: http://esperantofre.com/eeo/EoDktA/GerdaA/GerdaVoA.htm Oni povas vidi, auxdi, kaj elsxuti la tutan tekston kaj la sonon de http://esperantofre.com/eroj/ilo01e.htm ====== Leciono 1 DEMANDOJ 1 (unu) Diru al mi: 1. Kiu sidas en la angulo? (Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro) 2. Kiu iras al li? (Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro) 3. Al kio iras Tom kaj Linda? (al la angulo / al granda spegulo / al la nova studento / al la blonda viro) 4. Kiu estas (eble) la plej bela virino en la mondo? (Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro) 5. Kiu estas (eble) la plej malserioza knabo en la universitato? (Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro) EKZERCOJ 1 (unu) Ekzemplo: 0. { -a al -as grand- ir- mi -o spegul- } ---> Mi iras al granda spegulo. Jen: 1. { -a -as est- grand- li -o vir- } 2. { -a -as en est- li -o restoraci- student- } 3. { -a jen labor- nov- -o } 4. { -a -as nenio nun okaz- special- } 5. { -as bel- est- kio -o ? } ====== Leciono 2 Klarigo pri la uzo de "cxu" kaj "se" Cxe la fino de la vortaro por la leciono 2, diras: --- Angle: Mi ne povas vidi, cxu estas io inter mi kaj vi. "I can't see whether there is something between you and me." Mi ne povas vidi, se estas io inter mi kaj vi. "If there is something between me and you, then I can't see." --- Hispane: Mi ne vidas, cxu estas io inter mi kaj vi. "Yo no veo, si acaso hay algo entre yo y tú." Mi ne vidas, se estas io inter mi kaj vi. No veo, si hay algo entre yo y tú." --- Bedauxrinde tio ne estas tre bone komprenebla. Ambaux frazoj estas gramatike bonaj, sed ili havas malsaman signifon: "Mi ne vidas, cxu estas io inter mi kaj vi." Mi ne scias cxu io estas tie. "Mi ne vidas, se estas io inter mi kaj vi." Mi ne povas vidi cxar io estas inter mi kaj vi. Estas io inter mi kaj vi, kio ne permesas ke mi vidu vin. "se" estas kondicxa. "cxu" estas demanda, duba. Oni uzas "cxu" por demandi. Oni ankaux povas uzi "cxu" kiam estas dubo. Morgaux li diros, cxu li venos. Morgaux li diros "jes, mi venos" au "ne, mi ne venos". Morgaux li diros la respondon al la demando, "cxu li venos?" Morgau li diros, se li venos. Morgau li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. Se li venos, li diros... --- "Cxu" montras demandon aux dubon. ("Cxu" shows "question" or "doubt") ("Cxu" indica "pregunta" or "duda") "Se" montras kondicxon, supozon, aux okazon. Morgau li diros, cxu li venos. Morgau li diros "jes, mi venos" au "ne, mi ne venos". Morgau li diros la respondon al la demando, "cxu li venos?" Morgau li diros, se li venos. Morgau li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. Se li venos, li diros... ------ DEMANDOJ 2 (du) 1. Linda estas ___. (malserioza / nova studento / bela kaj pala / io stranga) 2. Kio okazas? (Linda rigardas al la spegulo. / Malalta viro staras inter Tom kaj la pordo. / La blonda viro agas strange. / La nova studento proksimigxas al Tom.) 3. Cxu estas io en lia mano? (jes / ne) 4. Al kio montras la mistera ulo? (al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo) 5. Al kio rigardas la juna knabino, kiu estas kun li? (al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo) 6. Cxu nun estas io en la taso? (jes / ne) EKZERCOJ 2 (DU) Ekzemplo: 0. Turnu vin iomete, [cxu / se] vi volas. ---> Turnu vin iomete, se vi volas. Jen: 1. Mi ne vidas, [cxu / se] la junulo parolas al la knabino, aux [cxu / se] li nur rigardas al sxi. 2. Vi vidas lin tute bone, [cxu / se] ne? 3. [Cxu / Se] li agas strange, li estas strangulo. 4. Mi alparolas knabinojn, [cxu / se] ili rigardas al mi. 5. Mi ne scias, [cxu / se] mi alparolu sxin au ne. 6. [Cxu / Se] sxi parolas al mi, [cxu / se] mi reparolu al sxi? 7. Li estas en universitato, [cxu / se] li estas studento. 8. Mi ne certas, [cxu / se] li estas studento. Li estas tro maljuna. ====== Leciono 3 DEMANDOJ 3 (tri) 1. Kiuj aspektas kiel spionoj? (Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / Gerda kaj la blondulo) 2. Cxu Bob salutas ilin tuj? (jes /ne) 3. Cxu Linda kaj Tom permesas, ke Bob sidu cxe ilia tablo? (jes / ne) 4. Kiu ne volas esti maldiskreta? (Bob / Tom / Linda / Gerda / la blondulo) 5. Kio estas sur la vizagxo de Linda? (bela deklaro / bona tago / mistera esprimo / io pli grava) EKZERCOJ 3 (tri) Ekzemplo: 0. { -as aspekt- cxu kiel la -o -o student- ul- ? } ---> Cxu la ulo aspektas kiel studento? Jen: 1. { -as -bon- mal- ne -o pardon- -ul- } 2. { -e -is mi post- re- -ven- } 3. { -a- al -as -in- -j -j jun- knab- -o -o- parol- vir- } ====== Leciono 4 DEMANDOJ 4 (KVAR) Respondu: 1. Pri kio Linda kaj Tom parolis? (pri Bob / pri amo / pri la blondulo / pri kriptajxo-scienco) 2. Kiu sidas kun la viro, pri kiu Linda kaj Tom parolis? (Gerda / Ronga / blonda junulo / Bob / neniu) 3. Kiu scias, kiu estas Gerda? (Bob / Linda / Tom) 4. Cxu Bob konas la blondulon? (jes / ne) 5. Kion instruas Gerda? (novajn lingvojn / lingvistikon / kriptajxo-sciencon) 6. Kiu estas profesoro pri lingvistiko? (Bob / Linda / Tom / Gerda / Ronga / la blondulo) 7. Kiu estas la sola bela virino en la tuta mondo, por Tom? (Gerda / Linda / Ronga / la knabino en la angulo) EKZERCOJ 4 (kvar) Angle: In this exercises copy the whole sentence, but leave only one of the words between brackets [ ] Select if the word needs the -n ending or not. Hispane: En estos ejercicios hay que copiar toda la frase, pero dejando solamente una de las palabras entre corchetes [ ] O sea que hay que elegir si la palabra lleva la terminación -n del acusativo o no. Ekzemplo: 0. [Mi / Min] diris [tio / tion] al [vi / vin]. ---> Mi diris tion al vi. Jen: 1. [Ili / Ilin] demandas [mi / min]. 2. [Multo / Multon] diras [li / lin] al la studentoj. 3. Al la studentoj li demandas [tio / tion], [kio / kion] [li / lin] ne scias, sed [ili / ilin] diras [nenio / nenion]. 4. [Ili / Ilin] ne scias. 5. [Linda / Lindan] ne sidas sole. Venas [bela / belan] [junulo / junulon]. 6. [Tio / Tion] certe estas la [universitato / universitaton]. 7. La [studentoj / studentojn] montras al [mi / min] la [studenta / studentan] [restoracio / restoracion]. 8. [Mi / Min] petas [vi / vin], diru al [mi / min] [tio / tion]. 9. La [blondulo / blondulon], [kiu / kiun] staras en la [restoracio / restoracion], estas [stranga / strangan]. 10. [Ili / Ilin] ne pardonas la [nova / novan] [studento / studenton]. 11. [Li / Lin] ne komprenas. [Tio / Tion] estas [mistera / misteran]. 12. [Li / Lin] preferas [sinceraj / sincerajn] [junuloj / junulojn]. ====== Leciono 5 DEMANDOJ 5 (kvin) 1. Kio estis en la mano de la blondulo antauxe? (sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda / nenio) 2. Kio estis en lia mano poste? (sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda / nenio) 3. Kio estas en la sukerujoj tie? (sukerpecoj / pulvora sukero / iu drogo / mistera substanco / sekreta lingvo) 4. Cxu estas normale promeni kun sukerpecoj en la posxo? (jes / ne) 5. Kiu ekiras for? (Linda / Gerda / Tom / Bob / la blondulo) EKZERCOJ 5 (kvin) Ekzemplo: 0. [Kiam / Se] li estus studento, mi lin konus. ---> Se li estus studento, mi lin konus. Por vi: 1. Mi ne scias, [kiam / se] sxi venos al ni. 2. Mi tre multe laborus, [kiam / se] mi povus. 3. [Kiam / Se] li estas studento, li estas en la universitato. 4. [Kiam / Se] Tom estis juna, Gerda jam lernis kriptografion. 5. Mi volas paroli ankaux pri vi, [kiam / se] vi permesas. 6. Mi parolis kun sxi, [kiam / se] sxi sidis en la restoracio. ====== Leciono 6 DEMANDOJ 6 (ses) 1. Kion Tom, Bob kaj Linda auxdis? (koridoron / strangan bruon / penson / la blondulon) 2. Kiu eble falis en la koridoro? (Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo / Ronga) 3. Kiuj iras vidi? (Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / cxiuj tri) 4. Kiu restas por observi? (Tom / Bob / Linda / la blondulo / Gerda) EKZERCOJ 6 (ses) Ekzemplo: 0. [Li / Lin] metas [gxi / gxin] en la [posxo / posxon]. ---> Li metas gxin en la posxon. Nun decidu vi: 1. La [blondulo / blondulon] metis [sukero / sukeron] en la [taso / tason] de [kafo / kafon]. 2. [Li / Lin] volis iri en la [restoracio / restoracion], al la [bela / belan] [knabino / knabinon], sed [li / lin] falas en la [koridoro / koridoron]. 3. Bob konsentas kun [Linda / Lindan]. 4. [Ili / Ilin] rigardas al la [studentoj / studentojn]. 5. [Iu / Iun] perdis [ajxo / ajxon] en la [restoracio / restoracion]. 6. Ili metas [gxi / gxin] sur la [tablo / tablon] kaj decidas promeni al la [universitato / universitaton]. [Ili / Ilin] ekiras. ====== Leciono 7 DEMANDOJ 7 (sep) 1. Cxu Gerda ankoraux vivas? (jes / ne) 2. Kiel batas la koro de Gerda? (forte / malforte / nekonscie / konscie / versxajne) 3. Kiun Tom volas informi? (la blondulon / la profesoron pri lingvistiko / la auxtoritatojn / spionon) 4. Cxu iu, kiu perdis la konscion, kusxu kun la kapo pli alta ol la piedoj? (jes / ne) EKZERCOJ 7 (sep) Ekzemplo: 0. [Mi / Min] restis tie unu [semajno / semajnon]. ---> Mi restis tie unu semajnon. Nun faru vi: 1. La [sukerpeco / sukerpecon] falis en la [kafo / kafon]. 2. Sed [mi / min] ne deziras [sukero / sukeron] en [mia / mian] [kafo / kafon]. 3. Jen [Linda / Lindan] venas en la [restoracio / restoracion]! 4. Eble [sxi / sxin] deziras [kafo / kafon] kun [sukero / sukeron]. 5. [Tiu / Tiun] [tago / tagon] [mi / min] laboris tre multe. 6. [Li / Lin] restis tie unu [tago / tagon]; [mi / min] restis dum [tuta / tutan] [semajno / semajnon]. 7. Demandu, [kio / kion] [li / lin] faras! --- Ne! Demandu [vi / vin]! 8. La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi /vin] havas, estas sen [sukero / sukeron]. 9. La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi / vin] metis sur la [tablo / tablon], [ili / ilin] ne trinkis. 10. La [viro / viron], [kiu / kiun] metis [kafo / kafon] sur la [tablo / tablon], ne estas [studento / studenton]. 11. La [tablo / tablon], sur [kiu / kiun] estas la [kafo / kafon], estas tro [malgranda / malgrandan]. 12. Cxu [vi / vin] havas iom da [kafo / kafon]? --- [Mi / Min] havas tri [tasoj / tasojn] da [kafo / kafon]. Ekzemplo: 0b. Cxu Tom estas same alta [kiel / ol] Bob, aux cxu li estas pli alta [kiel / ol] Bob? ---> Cxu Tom estas same alta kiel Bob, aux cxu li estas pli alta ol Bob? Nun faru vi: 13. [Kiel / Ol] vi scias, Bob estas pli alta [kiel / ol] Tom, sed malpli alta [kiel / ol] la stranga blondulo. 14. Mi preferus resti cxi tie [kiel / ol] iri informi la auxtoritatojn. 15. La vero ofte sxajnas pli absurda [kiel / ol] imagajxoj. 16. Li igxis pli kaj pli forta; li igxis forta [kiel / ol] fortulo. 17. Iru pli rapide, aux iru malpli rapide; iru [kiel / ol] vi volas! ====== Leciono 8 DEMANDOJ 8 (ok) 1. Cxu Linda estas trankvila? (jes / ne) 2. Cxu Tom kaj Bob jam revenis? (jes / ne) 3. Cxu Linda scias, kio okazis al Gerda? (jes / ne) 4. Kiu ekstaras kaj iras al la pordo? (Linda / Gerda / la juna viro, kiu metis ion en la kafon de Gerda / Bob / Tom) 5. Kiu sekvas? (Linda / Gerda / la juna viro, kiu metis ion en la kafon de Gerda / Bob / Tom) EKZERCOJ 8 (ok) ("Berlino", "Londono" kaj "Parizo" estas urbo-nomoj.) 1. [Oni / Onin] sendis [mi / min] al [Berlino / Berlinon] por paroli kun la [spiono / spionon]. 2. En [Berlino / Berlinon] mi atendis kvar [tagoj / tagojn] sed ne vidis [li / lin]. 3. La [tuta / tutan] [tempo / tempon] ili observis la [virino / virinon] en [Londono / Londonon]. 4. Ili sekvis [sxi / sxin] al [Parizo / Parizon], sed en [tiu / tiun] [urbo / urbon] [ili / ilin] perdis [sxi / sxin]. 5. Kiam [oni / onin] auxdis [tiu / tiun] [novajxo / novajxon] el [Parizo / Parizon], [oni / onin] decidis, ke [mi / min] ne plu restu en la [urbo / urbon]. Ekzemplo: 0b. Vi parolu pri [vi / si]. ---> Vi parolu pri vi. Nun faru vi: 6. Mi konas [min / sin]. 7. Mi do ne volas vidi [min / sin] en la spegulo. 8. Tom estas pli bela ol mi, kaj mi ofte vidas lin rigardi [lin / sin] en la spegulo. 9. Kiam li turnas [lin / sin] al mi, mi plene vidas [sian / lian] belan aspekton. 10. Cxu vi volas piediri reen al [via / sia] cxambro? 11. Vi promenos longe, sed ne timu, ke [viaj / siaj] kruroj tro laboros kaj perdos [ilian / sian] tutan forton. Ekzemplo: 0c. Mi konas [mi* / si*] vizagxon. ---> Mi konas mian vizagxon. * indikas ke mankas ion, aux eble ne mankas. Se io mankas, aldonu gxin. Atente rigardu la tutan ekzercon unue! 12. Cxu vi havas informojn pri Linda? 13. Sxi kusxis en [sxi* / si*] cxambro kaj ne sentis [sxi* / si*] tre bone. 14. Tom iris al [sxi* / si*] kun [li* / si*] kuracisto, sed sxi ne rigardis tiun kuraciston serioza. 15. Sxi preferis [sxi* / si*] kuraciston; sxi vere ne amas [li* / si*]. 16. Li do forsendis [li* / si*] kaj vokis [sxi* / si*]. 17. Strange, kiam sxi vidis [li* / si*] kuraciston, sxi sentis [sxi* / si*] malbone, sed tuj kiam sxi vidis [sxi* / si*] kuraciston alveni, sxi jam sentis [sxi* / si*] pli bone. 18. Oni [oni* / si*] demandas, cxu sxi ametas [li* / sxi* / si*] kuraciston. ====== Leciono 9 DEMANDOJ 9 (naux) 1. Cxu la flegistino venas tuj? (jes / ne) 2. Cxu oni ofte svenas en koridoro? (jes / ne) 3. Kial Tom ekhaltas? (Li estas novulo. / Gerda ne plu estas tie. / Okupigxi pri malsanuloj ne estas lia fako.) 4. Kiu sidas cxe la muro? (Tom / Bob / linda / Gerda / la flegistino) 5. Cxu Bob paroladas? (jes / ne) EKZERCOJ 9 (naux) Pri demandovortoj. Ekzemplo: 0. ___ vi iras? - Mi iras al la urbo. ---> Kien vi iras? - Mi iras al la urbo. La demandovortoj jam lernitaj estas: kio, kion, kiu, kiun, kiel, kiam, kial, kie, kien, cxu. Jen por vi: 1. ___ diris la kuracisto? - Li diris, ke mi estu senzorga, ke mia malsano ne estas tro serioza. 2. ___ vi resanigxos? - Baldaux. Eble post kelkaj tagoj. 3. ___ vi iros unue post la resanigxo? - Unue mi iros en bonan restoracion. 4. ___ vi iros sola? - Ne, amikoj iros kun mi. 5. ___ helpas vin dum la malsano? - Mia amiko Petro. 6. ___ estas via patrino? - En sia oficejo; sxi devas multe labori tie. 7. ___ vi ne povas iri piede? - Cxar miaj kruroj estas tute senfortaj. 8. ___ vi ekmalsanis? - Mi ekmalsanis tre subite. 9. ___ tio okazis? - En mia laborejo. 10. ___ ili metis en vian laborlokon? - Neniun, do la laboro restas nefarita kaj atendas min. 11. ___ ili metis neniun en vian lokon? - Cxar laboristo por mia laboro estas malofte trovebla. ====== Leciono 10 DEMANDOJ 10 (dek) 1. Kiu ne emas fidi la flegistinon? (Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo) 2. Kie Tom kaj Bob retrovis sin reciproke? (en lernejo / en universitato / en la urbego, kie ili vivis tiutempe) 3. Estas ___ flegistino(j) en la universitato. (unu / du / tri / kvar / kvin) 4. Pri kiu zorgas Tom? (pri Bob / pri Gerda / pri Linda / pri la flegistino) 5. Cxu Tom sxatas la novan aventuron? (jes / ne) 6. Kiun amas Tom? (Gerdan / Lindan / Rongan / la flegistinon) EKZERCOJ 10 (dek) Ekzemplo: 0. Tom [*] Linda estas student[*]. ---> Tom kaj Linda estas studentoj. * indikas ke mankas ion, aux eble ne mankas. Se io mankas, aldonu gxin. Nun faru vi: 1. Tom [*] Linda estas student[*]. 2. En universitat[*] restoraci[*] ili observas blond[*] junul[*], kiu agas plej strange: 3. Dum li parolas [*] knabino, li kasx[*] metas io[*] en sxi[*] kafotaso[*]. 4. Eble estis drogo, cxar tuj post ki[*] sxi ekstaras kaj forlasas la restoracio[*], [*] la koridoro[*] sxi jam perdas la konscion. 5. Intertemp[*], Bob sid[*]is cxe Tom kaj Linda. 6. Li povas rakont[*] al ili[*], ki[*] estas la knabino: 7. Sxi estas Gerda, nova instruist[*] pri kriptajxoscienco ([*]novaj sekretaj lingvoj). 8. Ronga, la profesoro pri lingvistiko, volis, ke sxi ven[*] al la universitato [*] instru[*] kaj labor[*] kun li. 9. Kiam ili auxdas sxi[*] falbruon el la koridor[*], Bob kaj Tom rapidas por helpi sxi[*]. 10. Bob metas sxin bone, tiel [*] sxi kusxu komforte, kaj Tom ir[*] vok[*] flegistinon. 11. Tiu flegistino, dika, grasa kaj parolema, nur post long[*] diskut[*] kun Tom konsciigxas [*] tio, ke la afero urgxas. 12. Se sxi est[*] pli zorgema, sxi [*] rapidus kaj eble ne okazus jeno: 13. Kiam Tom fine [*]venas kun la flegistino, Gerda estas for, kaj Bob sidas cxe la koridor[*] mur[*], bat[*]a surkape. 14. Kion [*]tempe faras Linda? 15. Sxi pli kaj pli [*]trankvil[*]as, lasite sola [*] la universitata restoracio kun la blond[*] strang[*]. 16. Sxi observ[*] lin, kaj kiam li eliras tra la pordo alurb[*], sxi[*] sekvas li[*]. 17. Linda estas junulino iom tim[*], certe belega. 18. Tom am[*]as sxin; li havas okulojn nur [*] sxi. 19. Li zorgas pri sxi. 20. Cxu sxi trov[*] en dangxero? 21. Ki[*], fakte, sxi iros? 22. Kaj Gerda, kien sxi[*] forigxis? 23. Ki[*] okaz[*] kun sxi? 24. La afero [*] pli kaj pli mistera! ====== CxAPITRO 11 (dek unu) DEMANDOJ 11 (dek unu) 1. De kiu Linda petas helpon? 2. Cxu la juna blonda viro estas kontenta? 3. Kien la blondulo volas veturi? 4. Kion volas Linda de li? 5. Cxu la blondulo konsentas? 6. Pri kio Linda parolas dum la veturo? 7. Cxu la blondulo estas parolema? EKZERCOJ 11 (dek unu) Ekzemplo: 0. Tio facil[igx / ig]as la laboron. La laboro facil[igx / ig]as. ---> Tio faciligas la laboron. La laboro faciligxas. Faru vi: 1. Mi volis aspekti pli bele ol normale. Mi [igx / ig]is min pli bela antaux la promenado. 2. Antaux la promenado, mi [igx / ig]is pli bela. 3. Penjo ridis pri mi, cxar mi plibel[igx / ig]is min. 4. Ni veturis en la urbon. Vetur[igx / ig]is nin Penjo. 5. Sxi [igx / ig]is mia amiko tuj post mia unua tago en la laborejo. 6. Antaux la forveturo, sxi trovis min en mia cxambro, kie mi plibel[igx / ig]is. 7. La urbo trov[igx / ig]as tro malproksime de nia laborejo por iri piede. 8. Penjo ne havas auxton, sed sxi sukcesis hav[igx / ig]i al si la auxton de Bob. 9. Post longa promenado en la urbo, ni volis eksidi en trinkejo. Tuj post kiam ni sid[igx / ig]is cxe tablo, iu ulo turnis sin. 10. Li turn[igx / ig]is al ni kaj ekrigardis nin. 11. Ni eksentis nin malbonaj. Lia rigardado malbonsent[igx / ig]is nin. 12. Ni devis agi. Ni ne plu restis sidaj, ni restar[igx / ig]is, tiel dev[igx / ig]ante lin forturni sin. 13. Li komprenis, ke li gxenis nin ade rigardante al ni. Ni kompren[igx / ig]is al li, ke rigardado povas esti maldiskreta. 14. Mi lernas multon en la urbo. Gxi lern[igx / ig]as min pri la vivo. 15. Multhoma kunvivado lern[igx / ig]as kvazaux auxtomate en la urbo. ====== CxAPITRO 12 (dek du) DEMANDOJ 12 (dek du) 1. Kion Bob tuj deziras? 2. Kie oni povas trovi brandon? 3. Kion Bob trinkas unue? 4. Cxu li povas bone klarigi, kio okazis? 5. Cxu li auxdis bruon? 6. Cxu Bob vere mortis? EKZERCOJ 12 (dek du) Forigu la vortojn kun "{ }"! Ekzemploj: 0. Marko sxatas {la} auxton {de Marko}. ---> Marko sxatas sian auxton. 0b. {Petro} sxatas {la} auxton {de Ivano}. ---> Li sxatas lian auxton. Por vi: 1. {Linda} rigardas al {Linda} en la spegulo. 2. {Tom} rigardas al {la blondulo}. 3. {Tom} rigardas al {la} kunulo {de Tom}. 4. {Tom} rigardas al {la} kunulo {de la blondulo}. 5. {La} amiko {de Bob} amas {Lindan}. 6. {La} amikino {de Tom} rigardas {la amikinon de Tom} en la spegulo. 7. {La} amikino {de Ivano} amas {Ivanon}. 8. {La blondulo} estas en {la} auxto {de la blondulo}. 9. Gerda estas en la auxto de {la} amiko {de Gerda}. 10. {Petro kaj Ivano} kasxas {Petron kaj Ivanon} sub la tablo. ====== CxAPITRO 13 (dek tri) DEMANDOJ 13 (dek tri) 1. Kie sidas Linda? 2. Kial sxi volas paroli kun la blondulo? 3. Cxu la blondulo volas klarigi siajn zorgojn? 4. Kiel Linda klarigas sian scivolon? 5. Kien precize veturas la blondulo? 6. Kie nun staras Linda? 7. Kion sxi timas vidante la forveturantan auxton? EKZERCOJ 13 (dek tri) Ekzemplo: 0. faradi: ---> faradi: agi Trovu la vortojn! 1. antauxa parto de la kapo: 2. atentinda: 3. centro de supera instruado: 4. cxi tiam: 5. diri "bonan tagon": 6. dudek kvar horoj: 7. eltrovisto de sekretoj: 8. en la tempo de: 9. faradi: 10. fina parto de brako: 11. havanta gxustan opinion: 12. irigi laux la gxusta vojo: 13. juna vira homo: 14. kiun oni amas aux sxatas: 15. konsenti, ke iu faru ion: 16. lernanto cxe universitato: 17. malnormala: 18. ne konata, ne komprenata: 19. ne la sama: 20. ne ludema, grava: 21. nek kusxi, nek sidi, nek iel movigxi: 22. pala koloro de haroj: 23. peti informon: 24. pli sxati: 25. sciigi, ke oni volas ion ricevi: 26. sin movi piede: 27. sxajni lauxvide: 28. sxategi: 29. tie, kie muroj kuniras: 30. videbligi: La vortoj estas: agi, alia, ami, angulo, aspekti, blondo, demandi, direkti, dum, grava, iri, kara, knabo, mano, mistera, montri, nun, permesi, peti, prava, preferi, serioza, saluti, spiono, stari, stranga, studento, tago, universitato, vizagxo ====== CxAPITRO 14 (dek kvar) DEMANDOJ 14 (dek kvar) 1. Cxu Gerda sciis, kie sxi estas? 2. Kiel aspektis la cxambro, en kiu Gerda kusxas? 3. Kial Gerda estis lacega? 4. Cxu sxi sxatis sian malliberecon? 5. Kiel sxi provis liberigxi? 6. Kio vekis sxin? 7. Pri kio la infanoj parolis? 8. Kial la infanoj ne helpis sxin? 9. Kun kiu Gerda estis post la forkuro de la infanoj? EKZERCOJ 14 (dek kvar) Ekzemplo: 0. parto: ---> parto: peco Trovu la vortojn! 1. afero: 2. akiri scion: 3. aspekti: 4. diri reage al demando: 5. dormigilo: 6. en kiu tempo: 7. enhavanta cxion enhaveblan: 8. facile videbla, komprenebla: 9. fari por si ideon pri io: 10. havi ideon pri: 11. havi similan opinion: 12. io el tre malgrandaj partetoj: 13. io, kio restu kasxita, ne konata: 14. iradi pro plezuro: 15. komunikajxo: 16. kontraux la normala sagxo: 17. lernigi: 18. malgranda: 19. malmontri: 20. malproksima: 21. parto: 22. pensajxo: 23. pli alta ol: 24. rapida, ne atendita: 25. rilatanta duo: 26. sciigi, konigi: 27. tio, pri kio io estas: 28. verajxo: 29. voli havi: 30. vorto, per kiu persono estas konata: La vortoj estas: absurda, ajxo, deziri, drogo, eta, evidenta, fakto, fora, ideo, imagi, instrui, kasxi, kiam, komuniki, koni, konsenti, lerni, mesagxo, nomo, paro, peco, plena, promeni, pulvoro, respondi, sekreto, subita, super, sxajni, temo ====== CxAPITRO 15 (dek kvin) DEMANDOJ 15 (dek kvin) 1. Kun kiu parolas Tom? 2. Cxu sxi bone dormis? 3. Cxu Tom raportas unue? 4. Cxu sxi sukcesis paroligi la blondulon en la auxto? 5. Kie sxi poste vidis lin? 6. Kion la blondulo acxetis? 7. Kial Linda ofte irus al la vendejo por multon acxeti? 8. Kial sxi tamen ne faras tion? 9. Kion trinkis Linda? EKZERCOJ 15 (dek kvin) Ekzemplo: 0. ne alia : ---> ne alia: sama Trovu la vortojn! 1. al ekster: 2. atente rigardi: 3. cxiuj el la du: 4. dangxero, necerteco: 5. dauxre esti en la sama loko: 6. ekmalhavi: 7. esti senkonscia, sed sana: 8. faciligi la agadon: 9. fina parto de kruro: 10. interparoli pri io: 11. io, kio funkcias per si mem: 12. iri malantaux io: 13. lauxte peti, ke iu venu: 14. malbela auxdajxo: 15. maltago: 16. motora veturilo: 17. ne alia: 18. ne en: 19. ne esti mortinta: 20. noktigxo: 21. parto de domo: 22. parto de la korpo, kie estas la okuloj: 23. pensanta: 24. post mallonga tempo: 25. resanigi: 26. doni sciigon: 27. sep tagoj: 28. tio, kion oni pensas pri iu temo: 29. tomatokolora: 30. zorgi pri malsanulo: La vortoj estas: ambaux, auxto, auxtomato, baldaux, bruo, cxambro, diskuti, dormi, ekster, el, flegi, helpi, informi, kapo, konscia, kuraci, nokto, observi, opinio, perdi, piedo, resti, risko, rugxa, sama, sekvi, semajno, vespero, vivi, voki ====== CxAPITRO 16 (dek ses) DEMANDOJ 16 (dek ses) 1. Kion faris la junulo, post kiam li eliris el la vendejo? 2. Kien li subite eniris? 3. Kial Linda hezitis sekvi lin tien? 4. Kiel aspektis la restoracio? 5. Kion mangxis Linda? 6. Kion faris la soldatoj? 7. Kia estas Linda? 8. Kio estas Linda? 9. Kion rimarkas Linda post la telera milito? NOTOJ Nun vi devas lerni kelkajn novajn vortojn. La unua vorto versxajne ne estas por vi nova; gxi estas la vorto "ESPERANTO". Se vi tion ne jam sciis, nun mi informas vin: Esperanto estas la nomo de tiu cxi lingvo, kiun vi nun lernas. Ne ridu tro pri tiu klarigo! En kelkaj lingvoj Esperanto ja havas alian nomon. Ekzemple, en la lingvo, kiun parolas pli da homoj ol iun alian lingvon en la mondo, Esperanton oni nomas "shi4 jie4 yu3". Cxu vi tion jam sciis? Mi gratulas! Aux cxu eble tiu granda lingvo estas via lingvo? La aliaj vortoj, kiujn mi volas nun klarigi, estas vortoj, kiuj helpos nin paroli pri la lingvo. Ekzistas en Esperanto kvar grandaj vortklasoj (vortospecoj): SUBSTANTIVOJ (o-vortoj), kiuj montras ajxojn: tablo, knabino, spegulo, libero, amo,... ADJEKTIVOJ (a-vortoj), kiuj montras ecojn: bela, juna, granda, studenta, kasxa,... VERBOJ (kun finajxoj "-i", "-is, "-as", "-os", "-u", "-us"), kiuj montras agojn aux situaciojn: esti, scii, rigardi, proksimigi, amikigxi,... ADVERBOJ (e-vortoj), kiuj montras manierojn: tute, kompreneble, versxajne, fakte, kasxe,... Aliaj vortklasoj, pri kiuj ni volos paroli, estas: PREPOZICIOJ, kiuj montras rilatojn: de, al, kun, pri, da,... PRONOMOJ, kiuj resendas al substantivoj: mi, ni, vi, li, sxi, gxi, ili, si, oni. ARTIKOLO, kiu montras konatecon: la. EKZERCOJ 16 (dek ses) Nun mi povas klarigi, kiel "kia" kaj "kiel" estas malsamaj. Per "kia" oni demandas pri eco, do pri adjektivo (a-vorto). Per "kiel" oni demandas pri maniero, do pri adverbo (e-vorto). "KIA estas via amiko?" - "Li estas belA." "KIEL vi mangxas?" - "Mi mangxas malrapidE." Sxia vizagxo subite igxis rugxa. "KIA gxi igxis?" - "gxi igxis rugxA." "KIEL gxi igxis rugxa?" - "Subite." Metu la gxustan vorton! Cxiu mankanta vorto estas unu el: kiel, kia, kian, kiaj, kiajn. 1. Kun ___ sako li eliris? - Li eliris kun papera sako. 2. ___ li forveturos? - Mi pensas, ke li forveturos auxte. 3. ___ numeron vi notis? - Mi notis lian auxtan numeron. 4. ___ vi sekvis lin? - Mi sekvis lin iom malproksime. 5. ___ li estis vestita? - Li estis vestita per multkoloraj vestoj. 6. ___ vi sentas vin hodiaux? - Mi sentas min tre bone, dankon! 7. ___ estas via sano? - Multe pli bona ol hieraux. 8. ___ virojn sxatas Linda? - Sxi sxatas blondulojn. 9. ___ vi ekkonis lin? - Ni estis en la sama lernejo. 10. ___ restas Gerda? - Sxi restas soifa. ====== CxAPITRO 17 (dek sep) DEMANDOJ 17 (dek sep) 1. Pri kio parolas la policano? 2. Kion precize instruas Gerda? 3. Kiu estas la alta blondulo? 4. Kiu estas Marta? 5. Kial oni ankoraux ne pridemandis la blondulon? 6. Kiel la policano esperas retrovi Gerdan? NOTOJ Jen ankoraux kelkaj vortoj, kiujn ni uzos por paroli pri la lingvo. Grupon de vortoj kun verbo en la centro oni nomas FRAZO. Jen ekzemplo: Linda rigardas la blondulon. Frazo normale havas subjekton. La SUBJEKTO estas tio, kio faras la agadon de la verbo. En tiu cxi frazo "Linda" estas la subjekto. Frazo ofte havas objekton. La OBJEKTO estas tio, al kio la agado de la verbo estas farata. En cxi tiu frazo la objekto estas "la blondulon". Oni montras la objekton aux per prepozicio ("Linda rigardas al la blondulo") aux per la finajxo "-n". Tiun finajxon "-n" oni nomas AKUZATIVO. Kiel vi jam lernis, oni uzas akuzativon ne nur por montri la objekton en frazo, sed ankaux por aliaj aferoj. === Jam en la oka cxapitro vi lernis pri la pronomo "si". La pronomo "si" estas la REFLEKSIVA PRONOMO de Esperanto. Esprimoj uzantaj gxin estas REFLEKSIVOJ. Kiel vi jam scias, "si" resendas al la subjekto. Ekzemple: Linda vidas sin. signifas: Linda vidas Lindan. Oni devas scii, ke "si" resendas al la plej proksima subjekto. Normale tio estas la subjekto de la plej malgranda frazo (aux "subfrazo"), en kiu gxi aperas. Do en la frazo: Tom scias, ke Linda vidas sin. "si" resendas al "Linda" (la subjekto de "vidas"), ne al "Tom" (la subjekto de "scias"). Pro tio, "si" neniam povas esti mem la subjekto aux parto de la subjekto de iu verbo. Ekzemple, jena frazo estus tute neebla, se oni enmetus la vorton "sia": Linda pensas, ke ___ opinio estas prava. En tiu frazo "sia" devus resendi al la subjekto de "estas", kiu estas... "sia opinio". Neeble! En cxi tiu cxapitro estas pli malfacila ekzerco pri refleksivoj. EKZERCOJ 17 (dek sep) Nun vi scias kvar vortojn, kiuj aspektas simile: PER, POR, PRI, PRO. PER montras ILON: Mi venis per auxto. POR montras CELON: Mi acxetis kafon por vi (por trinki). PRI montras TEMON: Mi parolis/lernis pri historio. PRO montras KIALON: Sxi sxatas lin pro liaj blondaj haroj. (CELO = tio, kion oni volas havi aux fari.) Enmetu unu el tiuj vortoj en cxiun lokon: 1. Mi multe lernadis ___ lingvistiko ___ sukcesi en la universitato. 2. ___ la malfrua horo mi decidis veturi ___ auxto, ___ esti pli rapida. 3. ___ kio temas? - Mi ne scias; mi jxus alvenis. 4. Mi dankas vin ___ via helpo. 5. ___ la bruo en mia angulo, estis ___ mi tre malfacile auxdi. 6. Mi scias certe ___ tio, ke mi vidis gxin ___ miaj okuloj. 7. Sxi venis ___ instrui kriptajxo-sciencon, sed mi neniam auxdis ___ tiu fako. Ekzemplo: 0b. {Tom} scias, ke {Linda} rigardas al {Tom}. ---> Li scias, ke sxi rigardas al li. Forigu la vortojn kun "{ }"! 8. Marko pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Marko}. 9. Marko pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}. 10. Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}. 11. Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Tom}. 12. Tom pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Tom}. 13. De Petro {Linda} auxdas malveran rakonton pri {Linda}. 14. De Petro {Linda} auxdas, ke Tom rakontis malverajxon pri {Linda}. 15. Ivano scias, kie {Petro} kasxis {la} tason {de Petro}, sed {Ivano} ne scias, kie {Petro} kasxis {la} tason {de Ivano}. 16. {Linda} timas, ke la spiono sekvas {Lindan} tra la urbo. 17. {Petro} timas, ke {Linda} amas {Lindan} pli ol {Petron}. 18. {Linda} cxiam pensas, ke {la} opinio {de Linda} estas prava. 19. Marko diras, ke {Petro} perdis {la} tason {de Marko}. 20. Sed Petro diras, ke {Marko} perdis {la} tason {de Marko}. 21. Linda ne scias, ke {Marko} {Lindan} amas. 22. Linda ne scias, ke {Marko} {Gerdan} amas. ====== CxAPITRO 18 (dek ok) DEMANDOJ 18 (dek ok) 1. Kiu parolas komence de la cxapitro, kaj pri kio? 2. Kiel sentas sin Gerda? 3. Kiom facile sxi legis la dokumenton? 4. Kial sxi ne diras, kio estas skribita en la dokumento? 5. Kion kunportas la acxulo, kiam li revenas, kaj kial? 6. Kia estas la vocxo de la filino de Gerda? 7. Kion Gerda ricevas por mangxi? NOTOJ Cxu vi scias, kion signifas "signifas"? Se ne, jen klarigo: "SIGNIFI" estas "doni ideon", "esti komprenata en certa maniero". "SIGNIFO" estas la ideo donata aux komunikata. Oni povas paroli pri la signifo de vorto ("Perdi" signifas "ekmalhavi", ekzemple) aux de io alia (Rugxa lumo povas signifi "Haltu!"). Por la sekvanta ekzerco vi devos parigi la vortojn kaj la signifojn. "Centro" kaj "mezo" estas bona paro, cxar "centro" signifas mezon (ne precize, sed preskaux). EKZERCOJ 18 (dek ok) Ekzemplo: 0. centro: ---> centro: mezo Trovu la vortojn! 1. ama(n)to aux sxata(n)to: 2. ameti: 3. centro: 4. en kiu loko: 5. enakvigi: 6. esprimi felicxon pro io ricevita: 7. esti atenta, sin okupi: 8. farebla sen granda laboro: 9. fari tre malbone: 10. grupo de amikoj (ekzemple): 11. grupo de lernantoj: 12. io kutime farata: 13. kun bone funkcianta korpo: 14. mallasta: 15. ne kun: 16. ne paroli, fari nenian bruon: 17. necxiutaga okazajxaro: 18. ofta okulkoloro de blonduloj: 19. parto de parolo: 20. perdi la konscion: 21. pro kio: 22. rigardi kiel veran: 23. risko de malbono: 24. senti la suferojn de alia homo: 25. sesdek sekundoj: 26. tempo en historio: 27. tia, ke oni devas tuj fari gxin: 28. tre tre: 29. vidilo en kapo: 30. viro aux virino: La vortoj estas: amiko, aventuro, bani, bluo, dangxero, danki, ege, epoko, facila, fusxi, homo, kial, kie, klaso, kompati, kredi, mezo, minuto, okulo, rondo, sana, sen, silenti, sveni, sxati, tradicio, unua, urgxa, vorto, zorgi ====== CxAPITRO 19 (dek naux) DEMANDOJ 19 (dek naux) 1. Kiuj estas Petro kaj Ralf? 2. Kial Ralf provas timigi Petron? 3. Kiamaniere li provas timigi lin? 4. Cxu Petro estas timigita? 5. Kion Ralf rakontas pri la virino? EKZERCOJ 19 (dek naux) Ekzemplo: 0. speco de agado: ---> speco de agado: maniero Trovu la vortojn! 1. afero, io pripensebla: 2. agi farante sian taskon, servon, oficon: 3. bona sento de komforteco aux gxojo: 4. de tiu speco: 5. deziranta nenion alian ol tio, kion oni havas: 6. ekhavi: 7. ekmalfunkcii: 8. en bezonata kiomo: 9. enpreni akvon: 10. esprimi doloran senton per neparolaj sonoj: 11. facile uzebla, bona por la celo: 12. fari tre malplacxan senton: 13. granda en la direkto nek de longo nek de diko: 14. gxusta arangxo aux dismetado: 15. havigi al si intersxangxe por mono: 16. iri, sed ne pasxante: 17. je cxiu tempo: 18. konsenti ricevi ion: 19. kontrauxkrima administrajxo: 20. kunmeti tiel, ke oni ne povas facile rekoni la partojn: 21. malesti, foresti, ne esti suficxe multe: 22. malfaciligi aux malhelpi ies movojn, maloportuni al iu: 23. meti en situacion aux pozicion, kiu malebligas eniron aux eliron: 24. ne dauxrigi: 25. ordigi, prizorgi: 26. placxa per gxentileco, amikeco: 27. povanta bone kaj gxuste decidi: 28. preni kun si, havi kun si: 29. pro dubo halti ne sciante, kion fari: 30. proksime al: 31. pura, travidebla, komprenebla: 32. rebonigi, refunkciigi: 33. rediri, refari: 34. senakva aux kun malmulte da akvo: 35. senti bezonon trinki: 36. senti strangecon, neatenditecon, nekutimecon: 37. senvivigxi: 38. sidilo: 39. speco de agado: 40. ujo por trinkajxo: La vortoj estas: acxeti, afabla, akcepti, apud, arangxi, cxiam, dolori, fermi, fini, funkcii, glaso, gxemi, gxeni, heziti, klara, kontenta, largxa, maniero, manki, miksi, miri, morti, objekto, oportuna, ordo, panei, plezuro, polico, porti, ricevi, ripari, ripeti, sagxa, segxo, seka, soifi, suficxa, tia, trinki, veturi ====== CxAPITRO 20 (dudek) DEMANDOJ 20 (dudek) 1. Kion auxdas Gerda? 2. Kiel sxi scias, ke ne estas la kutima vizitanto? 3. Kiujn prezentas la policano al Gerda? 4. Pri kio estas la unua demando de Gerda? 5. Kiel la kaptintoj celis igi Gerdan kunlabori? 6. Por kio foriras Linda? 7. Kial la policano petas, ke Bob restu kun Gerda? EKZERCOJ 20 (dudek) Ekzemplo: 0. senti vivan plezuron: ---> senti vivan plezuron: gxoji Trovu la vortojn! 1. afabla en kutima kaj gxusta maniero: 2. aro de lokoj trairataj por iri de unu loko al alia: 3. dolore senti perdon, esti malkontenta pro ia faro aux manko: 4. ekkonscii pri: 5. ekmaldormigi: 6. emi ion fari pro ofta ripetado: 7. en iu loko: 8. en neniu loko: 9. esprimi malkontentecon: 10. esti auxdebla: 11. faradi pro plezuro: 12. fari la unuan parton de io: 13. fari muzikon pervocxe: 14. fari vocxbruon por montri subitan gxojon: 15. fermi per seruro: 16. forte auxdebla: 17. grupo de homoj kun samaj tradicio kaj historio: 18. havi permeson fari ion: 19. havi samajn ecojn kiel: 20. homido: 21. homo konsiderata kiel konscia kun devoj kaj rajtoj: 22. iri per egalaj pasxoj: 23. je iu tempo: 24. kapabla iri kaj fari lauxplacxe: 25. klara, certa, perfekte gxusta: 26. kredi, ke iu dezirata realigxos: 27. meblo por kusxado kaj dormado: 28. meti ion sur: 29. montri doloron per okulakvo kaj gxemetoj: 30. natura altegajxo: 31. ne kapabla bone pensi: 32. ne miksita, sen nedezirata aldono: 33. okupi la atenton de iu: 34. parolsono de homo: 35. parto de homa korpo, cxe kies fino estas mano: 36. parto de muro, kie povas enveni lumo kaj aero: 37. perdi memoron pri: 38. pervocxe fari lauxtajn sonojn: 39. pluestadi, ne esti finita: 40. prezenti ideon pri io farinda: 41. rapide iri piede: 42. rilati, interesi, esti la temo de: 43. sciigi okazintajxojn per vortoj: 44. senmanka: 45. sentanta eluzitecon de siaj fortoj: 46. senti vivan plezuron: 47. sentigi emon fali (movigxi malsupren): 48. sesdek minutoj: 49. sxtonego: 50. trankvila kaj sentima antaux dangxero: 51. translokigi: 52. tre mallonga tempodauxro: 53. tuto da kondicxoj kaj cxirkauxajxo: 54. tute kontenta, bonsxanca: 55. vira naskiginto de ido: La vortoj estas: bedauxri, brako, dauxri, esperi, felicxa, fenestro, forgesi, gxentila, gxoji, horo, ie, iam, infano, interesi, kanti, komenci, koncerni, kovri, krii, kuri, kuragxa, kutimi, laca, lauxta, libera, lito, ludi, marsxi, momento, monto, movi, nacio, nenie, patro, perfekta, persono, pezi, plendi, plori, preciza, proponi, pura, rajti, rakonti, ridi, rimarki, roko, simili, situacio, soni, stulta, sxlosi, veki, vocxo, vojo ====== CxAPITRO 21 (dudek unu) DEMANDOJ 21 (dudek unu) 1. Pri kio parolas Gerda kaj Bob? 2. Kio okazas post iom da tempo? 3. Kion promesas Gerda? 4. Pri kio temas la papero? 5. Kiuj estas la Lumosercxantoj? 6. Kial la sxtatoj persekutis ilin? 7. Kiam la acxulo foriras? EKZERCOJ 21 (dudek unu) Ekzemplo: 0. kunligita aro: ---> kunligita aro: grupo Trovu la vortojn! 1. administrejo por transportado de leteroj: 2. agrable sentiganta, kiel sukero: 3. ano de la militistaro: 4. antauxe pripensita kaj ordigita arangxo de realigota agado: 5. aro de ajxoj kun samaj ecoj: 6. arto arangxi sonojn en maniero placxa por auxskultado: 7. cxe la flanko kontrauxa al tiu de la koro: 8. cxiu el la okazoj, kiam io okazas: 9. dekstra aux maldekstra parto: 10. ebleco de sukceso: 11. elstara parto meze de vizagxo: 12. estigxi, farigxi en iu loko aux momento: 13. farota laboro aux servo: 14. fordoni ion intersxangxi por mono, malacxeti: 15. frua parto de tago antaux tagmezo: 16. granda movebla objekto por uzado en domo: 17. gxentile esprimi al iu sian kontentecon pro ties sukceso aux felicxo: 18. io plata, el kio oni mangxas: 19. je la tago antaux la nuna tago: 20. korpaj ludoj: 21. kovri la korpon per io portebla: 22. kunligita aro: 23. malalta aux maldika: 24. maldika ajxo, sur kiu oni skribas, kaj el kiu oni faras librojn: 25. mallonga memoriga skribajxo: 26. mallonge antauxe: 27. mangxajxo kun multe da akvo: 28. okazanta pli antauxe, proksime al la komencotempo: 29. pansimila sed pli dolcxa bakajxo: 30. perforte dispecigi: 31. reciproka mortigado inter malamikaj homgrupoj: 32. restoracia servisto, kiu alportas la trinkajxojn kaj mangxajxojn: 33. rugxeco, blueco, bruneco, verdeco, nigreco, ktp: 34. rugxete terkolora: 35. sciigi al alia persono, kion oni auxdis, vidis kaj trovis: 36. sin movi tra la aero: 37. speco de simpla mangxajxo: 38. supra kovrilo de cxambro: 39. vere ekzistanta kaj kontrolebla: 40. vojo inter domoj en urbo: La vortoj estas: bruna, dekstra, dolcxa, flanko, fojo, flugi, frua, gratuli, grupo, hieraux, jxus, kelnero, koloro, kuko, mateno, meblo, milito, muziko, nazo, noto, okazi, pano, papero, plafono, plano, plata, posxto, raporti, reala, rompi, soldato, speco, sporto, strato, supo, sxanco, tasko, telero, vendi, vesti ====== CxAPITRO 22 (dudek du) DEMANDOJ 22 (dudek du) 1. Kie trovigxas la loko indikita? 2. Kial Tom tute ne sxatus vojagxi sxipe? 3. Kiel oni povas iri preskaux cxien ajn? 4. Kiom da homoj atendas la trezorsercxantojn? 5. Kion rimarkas Linda observante la vojon? EKZERCOJ 22 (dudek du) Ekzemplo: 0. ekpreni kaj firme teni: ---> ekpreni kaj firme teni: kapti Trovu la vortojn! 1. aliigi: 2. aparato por montri la horojn: 3. atenti, zorgi kontraux dangxero aux ebla malbono, teni: 4. certigi, ke oni ion faros: 5. detale esplori, cxu io estas gxusta aux gxuste farita: 6. domo aux loko, kie oni konstante vivas: 7. ekpreni kaj firme teni: 8. ekzemplo prezentanta iun specon: 9. estanta post cxiuj aliaj: 0. firme restanta cxe siaj opinio kaj volo: 11. grava skribajxo: 12. irigi kun si: 13. kapti por teni, porti aux uzi; havigi al si; akcepti, ricevi: 14. kasxe forpreni ion de alia homo: 15. kontentigi, felicxigi, gxojigi: 16. kun multe da havajxo, da mono, da io ajn: 17. kunajxo de objektoj kaj iloj servanta por ion fari: 18. ne bezonanta mangxajxon: 19. ne kontrauxstari, vivi kun io gxisfine: 20. ne tute, sed ne tute ne: 21. pagilo konsistanta el pecoj kun difinitaj valoroj: 22. preni kiel rimedon, agi per io por kontentigi bezonon: 23. provadi por trovi: 24. rapide forigi de si tra la aero: 25. scienco pri pasintaj okazajxoj; rakonto pri okazintajxo: 26. sekvi per okuloj kaj kompreni ion skribitan: 27. sekvi tion, kion volas alia persono: 28. senti doloron, travivi malfelicxajxon: 29. sin vidigi, ekmontrigxi, igxi videbla: 30. skribajxo sendita al alia homo: 31. solvota demando, malfacilajxo: 32. suferi pro manko de iu necesa, necesigi ion: 33. surpaperigi vortojn: 34. timego: 35. tio, kio igas iun agi aux opinii en iu maniero: 36. trairi, preteriri; transirante malaperi, ne dauxri: 37. trovi la respondon al demando, la rimedon kontraux malfacilajxo: 38. vira ido de samaj gepatroj: 39. vira homido: 40. viro ligita al virino por kunvivado kaj nasko de infanoj: La vortoj estas: aparato, aperi, bezoni, dokumento, edzo, elporti, filo, frato, gardi, hejmo, historio, horlogxo, jxeti, kapti, konduki, kontroli, lasta, legi, letero, mono, motivo, obei, obstina, pasi, placxi, preni, preskaux, problemo, promesi, ricxa, sata, sercxi, skribi, solvi, suferi, sxangxi, sxteli, teruro, tipo, uzi ====== CxAPITRO 23 (dudek tri) DEMANDOJ 23 (dudek tri) 1. Kiel Bob sukcesis antauxi la bandon? 2. Kiom da trezorsercxantoj envenis la kavernon? 3. Kio mirigas la tri studentojn? 4. Kie, laux la malnova dokumento, trovigxas la trezoro? NOTOJ En cxapitro 9 vi lernis pri la finajxo "-it-". (La kapo de Bob estis "batita".) En cxapitro 11 vi lernis pri la finajxo "-ant-". (Linda pensas, sin "demandante", cxu...) Poste, en cxapitro 14, aperas la finajxoj "-at-" kaj "-int-". (Cxambro "nekonata". Kvazaux sxi estus "laborinta".) La vortoj kun "-ant-" kaj "-at-" rilatas al la nuno, al la estanteco (al tio, kio okazas aux estas nun). La vortoj kun "-int-" kaj "-it-" rilatas al la estinteco (al tio, kio okazis aux estis antauxe). Ekzistas ankaux finajxoj "-ont-" kaj "-ot-" por la estonteco (tio, kio okazos aux estos poste). Vortoj kun la finajxoj "-ant-", "-at-", "-int-", "-it-", "-ont-", "-ot-" estas nomataj PARTICIPOJ, kaj tiuj finajxoj estas la PARTICIPAJ FINAJxOJ. La participoj kun "-nt-" estas la SUBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la subjekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaux AKTIVAJ PARTICIPOJ. La participoj kun nur "-t-" estas la OBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la objekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaux PASIVAJ PARTICIPOJ. - - - - - - - - - SUBJEKTA - - - - - OBJEKTA ANTAuxE -int- -it- NUN -ant- -at- POSTE -ont- -ot- Jen kelkaj ekzemploj: La polico sercxas malaperintan virinon [virinon, kiu malaperis]. La virino estas ensxlosita en forlasita domo [domo, kiun oni forlasis]. Linda rigardas la kriegantajn soldatojn [soldatojn, kiuj kriegas]. Sxi iomete timas pro la jxetataj teleroj [teleroj, kiujn oni jxetas]. Cxu vi strecxe atendas la venontan cxapitron [cxapitron, kiu venos]? Kion trovas la kaptotaj krimuloj [krimuloj, kiujn oni kaptos]? Se la cxefa parolo estas nuna (supre estas "sercxas", "estas", "rigardas",...), oni povas "traduki" la participojn jene: X-inta ---> kiu X-is X-ita ---> kiun oni X-is X-anta ---> kiu X-as X-ata ---> kiun oni X-as X-onta ---> kiu X-os X-ota ---> kiun oni X-os Tamen, se la cxefa parolo ne estas nuna, oni normale ne povas tiel simple "traduki". Ekzemple: "Hieraux matene Bob pensis pri la farota laboro." Sed eble li faris la laboron hieraux vespere. Se hodiaux oni dirus, ke hieraux matene Bob pensis pri la laboro, kiun oni faros, tio signifus, ke ecx hodiaux la laboro ankoraux ne estas farita. Pli gxusta "traduko" estas do: Hieraux matene Bob pensis pri la laboro, kiu estis objekto de posta faro. "Morgaux vespere Bob rigardos la faritan laboron." Sed eble li faros la laboron morgaux vespere. Se hodiaux oni dirus, ke morgaux vespere Bob rigardos la laboron, kiun oni faris, tio signifus, ke jam hodiaux la laboro estas farita. Pli gxusta "traduko" estas do: Morgaux vespere Bob igardos la laboron, kiu estos objekto de antauxa faro. Cxu tiu klarigo estas komprenebla? Se ne, tio ne tro gravas, cxar la realo estas multe pli simpla ol mia klarigo. Kompreneble oni normale ne tradukas participojn; oni komprenas ilin sentraduke. "Mangxonta" signifas kvazaux "malsata"; "mangxanta" signifas kvazaux "cxe-tabla"; "mangxinta" signifas kvazaux "sata". Provu la sekvantan ekzercon, en kiu oni devas reskribi uzante participon! EKZERCOJ 23 (dudek tri) Ekzemplo: 0. Mi sercxas monujon, kiun mi perdis. ---> Mi sercxas perditan monujon. Reskribu uzante participon! 1. La strangulo parolas al si mem, ne atentante la studentojn, kiuj lin rigardas. 2. La studento redonas la librojn, kiujn li jam legis. 3. Kato, kiu mangxis, normale volas dormi. 4. La policanoj ne rekonos la krimulon, kiun ili sercxas. 5. Li zorge purigis la auxton, kiun li volis vendi. 6. En la universitato Marta estas virino, kiun cxiu konas. 7. Sxi provis legi la numeron de la auxto, dum gxi veturas. 8. Tiam sxi ankoraux havis la monujon, kiun sxi poste perdis. 9. Li pensis pri la suferoj, kiujn li jam travivis. 10. Mi plendos pri la segxoj, kiuj malaperis. 11. Mi devis atendi la buson, kiu venis poste. 12. Sxi longe adiauxis la amikon, kiu devis foriri. ====== CxAPITRO 24 (dudek kvar) DEMANDOJ 24 (dudek kvar) 1. Kiel aspektis la trezoro? 2. Kion legis Ronga? 3. Kiam Marta eksciis pri la trezoro de la lumosercxantoj? 4. Kie profesoro Kosadi faris historian esploron? 5. Kion profesoro Kosadi eksciis pri la trezoro? 6. Kion li ne povis kompreni? 7. Kiel Marta eksciis pri la trezoro? NOTOJ En la antauxa cxapitro vi lernis pri cxiuj ses participoj en Esperanto, sed ni uzis ilin nur kiel adjektivojn. Adjektivon oni povas uzi aux apud substantivo ("Sxi vidas blondan viron"), aux kun iuj verboj, ekzemple "esti" ("La viro estas blonda"). Ankaux participajn adjektivojn oni povas uzi en tiuj du manieroj: Mi vizitas la ensxlositan virinon. La virino estas ensxlosita. La participaj adjektivoj havas la saman signifon en ambaux situacioj. Oni povas montri la subjekton de objekta (pasiva) participo per la prepozicio "de": Mi vizitas la virinon ensxlositan de la blondulo. La virino estas ensxlosita de la blondulo. Tiuj frazoj signifas preskaux same kiel: Mi vizitis la virinon, kiun la blondulo ensxlosis. La blondulo ensxlosis la virinon. Tiuj lastaj frazoj estas tamen pli simplaj kaj pro tio pli bonaj. Eblas uzi ankaux subjektan (aktivan) participon post la verbo "esti": La blondulo estas ensxlosinta la virinon. Tiaj "kunmetitaj verbotempoj" estas tamen tre maloftaj. Preskaux cxiam suficxas simple: La blondulo ensxlosis la virinon. Participoj uzigxas ne nur adjektive, sed ankaux adverbe kaj substantive. Ni konsideru unue ilian substantivan uzadon. Participaj substantivoj havas kompreneble la finajxon "-o": malaperinto, krieganto, kaptoto. Oni devas memori, ke participa substantivo cxiam signifas personon, aux ulon. "Malaperinto" estas do "malaperinta ulo", "krieganto" estas "krieganta ulo", kaj "kaptoto" estas "kaptota ulo". Se oni volas paroli pri ajxo, oni povas uzi kroman finajxon "-ajx-". "Donitajxo" estas ekzemple ajxo donita, io donita. Participaj adverboj havas la finajxon "-e": enirante, forironte, vidinte. Pri participaj adverboj oni devas memori, ke ili cxiam rilatas al la subjekto de la frazo. Ekzemple, la frazo: Bob vidis Lindan enirante la restoracion. Devas signifi: Bob vidis Lindan, dum li (Bob) eniris la restoracion. Jen aliaj ekzemploj: Forironte Bob turnis sin al la pordo. (Bob turnis sin al la pordo por foriri.) Vidinte Lindan Bob iris al sxia tablo. (Post kiam li vidis Lindan, Bob iris al sxia tablo.) Kompreneble oni povas uzi ankaux objektajn (pasivajn) participajn adverbojn: Bob forlasis la restoracion ne vidite de Linda. Observate de la studentoj li ne kuragxis foriri. Kaptote de la malamiko li decidis sin mortigi. En skriba Esperanto oni ofte uzas tiajn frazojn kun participaj adverboj, sed en parolata Esperanto ili ne estas tiom uzataj. Oni preferas paroli per simplaj mallongaj frazoj. EKZERCOJ 24 (dudek kvar) Antaux ol fari cxi tiujn ekzercojn, bonvolu legi cxi tiun retpagxon: http://esperantofre.com/Sabe/L16h.htm Cxi tiu retpagxon estas jam en via komputilo, se vi elsxutis la dosieron DktH0809.zip La komenco de la pagxo estas nur Esperanto. Cxe la fino trovigxas iom da hispana lingvo. Ekzemplo: 0. CxAR la studentoj LIN OBSERVIS, li ne kuragxis foriri. ---> Observate de la studentoj li ne kuragxis foriri. Forigu la vortojn skribitajn GRANDE! 1. La HOMOJ, KIUJ FORIROS, ne plu zorgos pri sia laboro. 2. La INFANOJ, KIUJ LERNAS, ekstaras, kiam la instruisto envenas. 3. POST KIAM LI longe PRIPENSIS la aferon, li decidis ekagi. 4. Oni ensxlosis la HOMON, KIUN ONI KAPTIS, en la policejo. 5. La HOMO, KIU MALAPERIS, estas instruisto pri malnovaj sekretaj lingvoj. 6. DUM LI ATENDIS la buson, Tom ekhavis ideon. 7. La HOMOJ, KIUJN LA AFERO INTERESAS, povas trovi pli da informoj en iu ajn biblioteko. 8. La blondulo forveturis, DUM Tom kaj Linda OBSERVIS LIN. 9. La HOMOJ, KIUJN ONI LIBERIGOS, ankoraux atendis la malfermon de la pordego. 10. CxAR la polico LIN KAPTOS, la spiono mangxis la dokumenton. 11. POST KIAM cxiu FORGESIS GxIN, la libro atendis multajn jarcentojn en la biblioteko. 12. TUJ ANTAUx OL LI MALFERMIS la pordon, li subite konsciis pri stranga bruo venanta de gxia alia flanko. ====== CxAPITRO 25 (dudek kvin) NOVA MISTERO! KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO, Vi legis cxi tiun aventuron gxis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke cxio finigxis bone. Sed cxu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontrauxdiro trovigxas? Alivorte, en unu loko la auxtoro diras ion, kaj en alia li diras la kontrauxon. Vi ne rimarkis, cxu vere? Bedauxrinde! Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj esprimmanieroj de Esperanto pli bone metigxos en vian kapeton... DEMANDOJ, SED NE EKZERCOJ Cxar tiu cxi estas la lasta cxapitro de la GERDA-kurso, ne estas demandoj pri la teksto, kaj ne estas ekzercoj. En ilia loko estas demandoj pri la tuta kurso, pri via opinio pri la kurso. Mi esperas, ke vi zorge respondos ilin, cxar viaj respondoj helpos nin plibonigi la kurson. Respondu per multegaj vortoj! 1. Kiom da Esperanto vi jam sciis, kiam vi komencis la GERDA-kurson? Kiel vi lernis Esperanton antauxe? 2. Cxu la GERDA-kurso estis por vi utila? Cxu vi sukcesis multe lerni per gxi? Cxu vi gxuis gxin? 3. Cxu vi pensas, ke la teksto uzita (la rakonto "Gerda malaperis!") estis bone elektita? Cxu gxia lingvajxo estas tro simpla? Cxu la rakonto estas tro stulta, infaneca aux malinteresa? 4. Cxu la demandoj pri la teksto estis utilaj? Cxu eble estus pli bone havi nur ekzercojn post cxiu cxapitro, sen demandoj? Cxu la demandoj estu malpli simplaj, por ke oni povu respondi ilin per pli da vortoj? 5. Cxu la ekzercoj estis utilaj? Cxu la vortaro-ekzercoj, en kiuj oni devas parigi vortojn kaj difinojn, estis utilaj? Kiuj estis la plej utilaj ekzercoj, kaj kiuj estis la malplej utilaj? Cxu vi povas proponi aliajn specojn de ekzercoj? 6. Cxu la "vortlisto" estis suficxe bona? Cxu gxi enhavu pli da gramatikaj klarigoj, aux pli da ekzemploj? Cxu gxi estu havebla en aliaj lingvoj? Cxu eble vi ecx povus helpi traduki gxin al alia lingvo? 7. Cxu vi uzis aux havas iujn aliajn lernilojn, ekzemple vortaron aux lernolibron pri Esperanto? Kiujn? 8. Cxu vi volas plulerni Esperanton? Kiel? Cxu kurso simila al la GERDA-kurso, sed kun bonaj literaturaj tekstoj anstataux la GERDA-rakonto, estus utila por vi? Cxu vi preferus simple trastudi iun libron en Esperanto? Cxu vi volus trastudi libron diskutante gxin kun iu? Cxu vi volas lerni pli pri la historio kaj celoj de la Esperanto-Movado?
Actualizada de Enrique, 30 junio 2008