Esperanto Koresponda Servo


    Paĝoj de Enrique

    20 oktobro 2006

esperantofre.com/eks/ekseo.htm  

  ter globo  

Celo:
Trovi esperantistajn korespondantojn tra la mondo.

Bonvolu legi ĉi tiun paĝon kaj
poste sendu vian anonceton al ni.

Korespondi Deziras: Listo de korespondantoj
esperantofre.com/eks

La duan vendredon de ĉiu monato, ni afiŝos
liston de respondintoj, en la ret-grupo
soc.culture.esperanto


Mesaĝo al komencantoj
Unu el la plej bonaj manieroj por praktiki
Esperanton estas korespondado. Ne atendu
ĝis vi atingos kompletan regadon de la
lingvo antaŭ ol komenci. Komencu NUN.
Serĉu korespondantojn nun.

En la komenco vi faros erarojn. Ne gravas.
Skribu erare, sed skribu. Bonvolu legi ĉi tiun
paĝon, verku kompletan anonceton,
LEGU la tutan anonceton alia fojo, kaj sendu
ĝin al la Esperanto Koresponda Servo.


Por partopreni en la listo:

Bonvolu sendi kompletan ret-poŝton al

1. Bonvolu skribi en Esperanto.

Uzu la "x" sistemon.

Poste mi konvertos al unikodo. Se vi sendas
unikodon al mi, multaj supersignoj perdiĝos.

2. Bonvolu meti "EKS" en la tem-linio (subject).
Tio montrus al mi ke la mesaĝo ne estas "spamo".

3. Se vi volas ricevi paper-poŝton:

Metu vian tutan adreson sammaniere
kiel ĝi devas aperi sur la koverton.
(kun poŝta-kodo kaj lando nomo)

4. Se vi volas ricevi ret-poŝton:

Metu vian ret-adreson.

5. NEPRE metu:

Vian kompletan nomon. Prefere la FAMILIA NOMO
estu tute per majuskloj (grandaj literoj).

La nomo de via urbo.
La nomo de via lando.
Via aĝo.
Via sekso.

6. Vi povas montri la adreson de via ret-paĝo:

Tiu adreso devas montri paĝon en Esperanto.
(aŭ almenaŭ parto en Esperanto)
Ĝi ne povas esti religia, politika, aŭ komerca.

7. Bonvolu diri kiun nivelon estas via esperanta
kapablo. Diru kiu vi estas, profesio.

8. Kio interesas al vi? Diru kiuj estas viaj
interesoj, kion vi ŝatas, kion vi faras.

NE DIRU: Ĉiuj temoj; ĉio ajn; io ajn;
etc; ktp; tutmonde, tuta mondo,
mi volas korespondi kun esperantistoj...

La celo de la paĝo jam estas korespondi
kun esperantistoj tutmonde.

9. Diru kiajn homojn vi serĉas.

10. Se via urbo ne estas mond-konata, bonvolu
diri la distancon kaj direkton de mond-konata loko.

11. Esperanto Koresponda Servo estas servo
por trovi Esperantajn korespondantojn.

EKS   _ne_   estas servo por:

    Trovi korespondantojn per aliaj lingvoj.
    Serĉi fianĉinon, fianĉon, amaton, amatinon.
    Propagandi varojn.
    Propagandi ideojn.
    Religio.
    Medicino.
    Peti monon.

12. NE uzu mallongigojn.
Uzu kompletajn vortojn: Esperanto, kilometro...

13. Ĉiam estu ĝentila kiam vi respondas al anonceto,
aŭ al via korespondanto. Ne sendu leterojn kun nur
3 demandoj. Se vi volas scii pri via korespondanto,
via korespondanto ankaŭ volas scii pri vi.

14. Ne skribu la tutan leteron per GRANDAJ literoj.
Ne skribu la tutan leteron per malgrandaj literoj.
Uzu punktojn. Se estas alia ideo, iru al la sekvonta linio.

15. Kiam vi finas la mesaĝon... LEGU ĝin.
Se vi trovas erarojn, korektu ilin.


16. Mi deziras al vi, ke vi trovu kelkajn
korespondantojn, kaj ke ili estu viaj amikoj
dum longa tempo...


Ekzemplo de anonceto:

Lazaro Ludoviko ZAMENHOF
Esperanto Strato 321
Bjalistoko
PL17500 Pollando

Ret-adreso:       L. L. Z. *@ esperanto.nu

Ret-paĝo:
http://esperantofre.com/Zamenhof/ZamenFot.htm
http://Eeo.8k.com/Zamenhof/ZamenFot.htm
(ĉi tiu paĝo estas foto-galerio de Zamenhof)

Mi estas 6 jara knabo, komencanto.
Mi ne havas biciklon.

Interesoj: homa interkomunikado, lernado de
malfacile lerneblaj lingvoj, kreado de facile
lerneblaj lingvoj, homa interkompreno kaj
amemo, vojaĝado. Mi ankaŭ ŝatas
matematikon kaj desegnajxon.
Mi ne ŝatas militojn.

Mi serĉas geinfanojn de aliaj landoj kiu
ŝatas lerni lingvojn kaj ankaŭ ŝatas skribi
informemajn leterojn.

Bjalistoko estas urbo proksime de la limo inter
Pollando kaj Rusio, en nordorienta Pollando.


Se vi havas komentojn aŭ sugestojn,
bonvolu ret-poŝti al

Mia Esperanta paĝo:   esperantofre.com

Ĉi tiu paĝo:
    esperantofre.com/ekseo.htm
    http://members.aol.com/enrike/ekseo.htm

Enrique Ellemberg
EKS Kunordiganto
Fremont, Kalifornio, Usono

20
oktobro
2006