Paĝoj de Enrique

ELNA Kongreso 2006   2

Novjorko urbo, New York City, Ciudad de Nueva York


Dimanĉo 23a de julio, 2006

20. Beth Magallon. Biblia instruisto.

Biblia studado.


21. Ros Haruo. (aux Leland Bryant Ross)

Ekumena Diservo.


3922. Ros Haruo.


22. Allan Fineberg. Veterana esperantisto ekde la aĝo de 13 jaroj. Profesie anstataŭiga instruisto.

EANA kaj ELNA en Novjorko: mi memoras kiam ...

Mi parolos pri EANA, ĝia Ĝenerala Sekretario, George Alan Connor, kaj lia edzino, kaj pri la multaj aliaj tre interesaj uloj tiam aktivaj en la movado en Novjorko.


23. Thomas Eccardt. Istruisto, aŭtoro, program-direktoro de ESNY.

Historio de Esperanto en Novjorko.

Esperantaj personoj, lokoj, kaj agadoj dum la lastaj 101 jaroj en Novjorko.


24. Neil Blonstein. Edukisto, zorgas pri fru-infana-edukado, naturo.

Unikaj Aspektoj de Brazilo kaj ĝia Esperanto Movado.

Post unu jaro de vojaĝoj, miloj da kilometroj, kelkaj kongresoj en Brazilo, mi volas ke oni konu tian grandan, iom izolitan movadon kun pluraj influoj de la ĝenerala kulturo.


4002. Neil Blonstein.


25. Pam Lieber. Bibliotekistino, nun studante la matematikon.

Ĉu la ciferoj teruras vin?
La matematiko-timo. Kiel venki ĝin.

La anksion multaj homoj havas pri kalkulado, kaj kiel fari matematikaĵojn pli komforte.


26. Enrique Ellemberg. Ret-paĝ-kreanto kaj emerita komerca programisto. http://esperantofre.com

Libro por tiuj, kiuj ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto.

Mi kredas ke la plej bona rimedo por disvastigi Esperanton en Usono, estas libro. Pro tio mi volas verki kaj vendi anglalingvan libron. Mi bezonas la helpon de la esperantistaro. Bonvolu sendi al mi rakontojn el via esperanta vivo.


3890. Enrique in Times Square.


27. Rochelle F. Grossman.

Ekskurso al Unuiĝintaj Nacioj.


28. Jim Henry. Programisto kiu tradukas lecionojn pri Toki Pona en Esperanto.

Kiel Organizi Kongreson.

Bezonoj kaj helpaĵoj por loka grupo kiu volas organizi regionan aŭ landan kongreson.


29. Jeff Blakeslee. Paĝ-aranĝisto por komerca ĵurnalo.

Alice Morris kaj IALA.

Priskribo de novjorkanino Alice V. Morris kaj la Internacia Helplingva Asocio, kiun ŝi fondis. Mallonga historio de la Asocio kaj ĝia agado.


30. Sali Lawton. AAIE Koresponda Sekretario, Artisto, Instruisto.

Varmigo de la Globo. Kiel Okazis?

La temo venas de libro de William Ruddiman, "Plugiloj, Pestoj, kaj Petrolo (kruda) 2005. (Plows, Plagues, and Petroleum)


31. Thomas Eccardt. Istruisto, aŭtoro, program-direktoro de ESNY.

La sep plej malgrandaj landoj de Eŭropo.

Mi parolos pri mia libro (anglalingva) pri Andoro, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Monako, San Marino kaj Vatikano.


32. Tomaso Alexander. Esperantisto el Rochester, Novjorkio.

Zamenhofa Reform-projekto de 1894.

Detala prezento de la cirkonstancoj de la reformoj de Zamenhof, kaj de la reformita lingvo mem.


33. Donald Harlow. Direktoro de la ELNA Centr-oficejo.

Libroservo, malfermita dum kelkaj horoj cxiutage.

Book Service.


4003. Libroservo.


34. Alex Karkovsky. Instruisto emerita.

La Angla kaj Esperanto en mia vivo.

Diferenco inter lingvo fremda (nacia) kaj Lingvo Internacia. (neŭtrala)


4016. Alex Karkovsky.


35. Neil Blonstein. Edukisto, zorgas pri fru-infana-edukado, naturo.

Enmigrado, leĝa kaj precipe kontraŭleĝa, ĉu bona por socio, ĉu bona por Esperanto?

Mi konstante lernas pri la valoro de migrado al Usono. Ĉu migrantoj partoprenas la sociajn, kulturajn institutojn, sindikatojn, politikon, kiam ili estas leĝaj aŭ kontraŭleĝaj? Ĉu esperantistoj havas rolon en la estonteco de migrado en ideala mondo? Kiu vere estas kvalito de vivo de kontraŭleĝuloj?, ekzemple en Novjorko.


4004. Neil Blonstein.


36. Jon Liechty. Muzikisto (pianisto kaj komponisto)

Azerbajĝana popola muziko.

Mi kaj ludos kaj kantos kelkajn azerbajĝnajn kantojn, kun traduko de la vortoj kaj eble klarigoj pri la stilo ĝenerale.


3947.


37. Arnold Victor. Ano de ESNY (Esperanto-societo de Novjorko) kaj prezidanto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj.

LSG kaj gejoj en Esperantujo.


4019. Arnold Victor.


38. ISAB aferkunsido.

Internacia Socio de Amikeco kaj Bonvolo.

International Society of Friendship and Good Will.


4020. ELNA Prezidanto Filipo kaj D. Gary Grady.


39. Bill Harmon. UEA ĉefdelegito.

Akcepto de UEA delegitoj (nur por delegitoj)

UEA delegates reception (delegates only)


40. Grupa fotado.


4041.


41. Bankedo kaj post bankedaj aferoj.

Banquet plus other matters.


4076. Amelia en la bankedo.


Lundo 24a de julio, 2006


42. Oficiala jarkunsido de ELNA membraro.

Annual official business meeting.


43. AAIE aferkunsido.


44. AAIE ekzamenoj.


45. Jim Henry. Programisto kiu tradukas lecionojn pri Toki Pona en Esperanto.

Enkonduko al Toki Pona, simpla arta lingvo.


46. ELNA Prezidanto (Filipo) Philip Dorcas.

Solena Fermo de la Kongreso.

Closing of Conference.


4107. Solena Fermo. ELNA Prezidanto Philip Dorcas


48. Vizito al Brazila restoracio en 47a Strato.


4115. En la brazila restoracio.


49. Malpeza manĝo ĉe Esperanto Kafejo.


Raporto de la Prezidanto Sinjoro (Filipo) Philip Dorcas

Programo:   1   2     110 fotoj:   3   4   5   6   7

Aktualigita de Enrique,   18  septembro  2006