Aŭkcio, William Harmon
Interlandaj pontoj, Philip (Filipo) Dorcas
Internacia kunlaboro en la Esperanto movado
Ĉi tio estas la festparolado por la bankedo.
Kiel sola Esperantisto povas fari ion por la movado?
Kiel loka grupo povas fari ion por la movado?
Kio estas lingva ponto? Kion ni celas per uzi
Esperanton kiel internacia ponto? Eĉ unu sola
Esperantisto, kiu ne havas lokan grupon en sia urbo,
povas krei ponton al alia lando, helpi la mondon,
kaj fari grandan paŝon por internacia amikeco
kaj mondpaco.
Philip (Filipo) Dorcas
Esperantistiĝis komence de 1998, kaj servas la
movadon en la
Esperanto-Klubo de Norda Teksaso, AAIE, UEA,
kaj ISAB, Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo.
Li estas la ĉefa inĝeniero por Omega Airline
Software, kie li laboras kiel softvar-programisto.
La 14an de junio, 2008, okazos la geedziga
ceremonio por Filipo kaj Elizabeth Magallón.
Filipo ŝatas sidi en sia Zamenhofa Memoriga
Ĝardeno, legante Esperantajn librojn pri aliaj
kulturoj. Filipo estas la prezidanto de ELNA,
kaj forte kredas je la pli granda movado en
Usono kaj tutmonde.
3926. ELNA Prezidanto Philip (Filipo) Dorcas.
ELNA Kongreso en Novjorko urbo, 22 julio 2006.
Sub la Reĝa Monto (Montreal),
Detlef Karthaus
Detlef prezentos historieton kaj enkondukon al
Montrealo, kiu bonvenigas nin por la TAKE/ELNA
kongreso en 2008. Venu, kaj informiĝu pri kio nin
atendas en Montrealo.
En 1998 ELNA kongresis kune kun KEA,
"Kanada
Esperanto-Asocio",
en Montrealo. Tio estis por Detlef la unua
Esperanto-aranĝo, kaj la unua kontakto kun ELNA.
Li poste ĉeestis en Sankta Luiso kaj en kelkaj
NOREK aranĝoj. 2008 estas la deka datreveno
de la Montreala kongreso kaj li esperas vidi
vin tie plej multnombre.
Sekvanta paĝo 6
ELNA Kongreso 2007
Tijuana, Meksiko, 27 - 30 Julio 2007
Paĝoj:
1
2
3
4 5
6
7
8
9
Fotoj:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
ELNA Kongreso 2006,
Novjorko Urbo, 21 - 24 Julio 2006.
TKEK 2006,
TutKalifornio Esperanto Konferenco, 24 - 26 marto 2006
Aktualigita de
Enrique,
19 aŭgusto 2007