2. La plej bona maniero por studadi


Ĉi tiuj konsiloj estas rezulto de miaj propraj spertoj, same pro kiel mi lernis Esperanton, kiel pro la multaj fojoj kiam mi ĉeestis esperantajn kursojn, kaj ankaŭ, ĉar multaj homoj rakontis kiel ili lernis nian lingvon.

Dum multaj jaroj mi ĉeestis kursojn en kiuj la instruisto parolis precipe en la hispana, aliajn kursojn en kiuj la plej grava lingvo estis la angla, kaj malmultajn kursojn en kiuj la nura lingvo estis Esperanto.

Ne pensu ke paroli nur esperante estas nekonvene: kiam mi atingis Novjorkon urbon la unuan fojon, mi povis legi kaj kompreni iun ajn skribaĵon en la angla lingvo, sed mi bezonis lerni aŭskulti kaj paroli la anglan. Unue ŝajnis iomete bizare ke la instruisto parolis nur angle, kaj ne en mia lingvo, la hispana ... Sed sufiĉis rigardi al miaj kunklasanoj por kompreni kial la instruisto ne povis instrui en la lingvo de la lernantoj, ĉar ni estis de diversaj landoj kaj ni parolis malsamajn lingvojn.

En internaciaj kunvenoj de Esperanto, ankaŭ okazas ke en la kursoj por komencantoj la lernantoj parolas diversajn lingvojn. La meznivelaj kursoj ĉiam estas en Esperanto.

En kelkaj kunvenoj, sed precipe en komentoj en interreto, multfoje mi vidis novajn interesitojn kiuj ŝajnis havi grandan deziron lerni Esperanton kaj multe parolis pri kiel instrui Esperanton kaj uzi ĝin por la profito de la homaro.

Malmultaj fojoj mi vidis tiujn homojn klopodi por lerni Esperanton.

Pro tio mi ĉiam konsilas al la interesitoj, unue lernu paroli Esperanton. Poste estas multe da tempo por fari ĉion alian, sen forgesi ke la plimulto de la informado kaj la historio de Esperanto estas verkitaj en Esperanto. Ankaŭ estas pli facile plibonigi la konon de Esperanto, kaj koni la literaturon de Esperanto, kiam oni legas tion en Esperanto.

Studado de Esperanto dum 30 - 50 horoj, eble sufiĉas por kompreni la strukturon de nia lingvo, kaj kapabli legi esperantajn skribaĵojn kun iomete da helpo de vortaro. Ĉiam estas pli bone, se oni unue legas tekstojn verkitajn speciale por komencantoj.


        Kiel studi

    1. Studu kompletan bazan kurson.

Ekzistas diversaj bazaj kursoj en la reto. Bona interaktiva kurso en pli ol 20 lingvoj estas "Kurso de Esperanto" de Karlo Pereira.

En ĉi tiu paĝo troviĝas kelkaj kursoj.

Multaj lernantoj preferas studi kun la helpo de instruisto, kiu povas kontroli la hejmtaskojn. Eblas studi sen helpo, eĉ kiam ŝajnas ke oni ne komprenas ĉion.

Ne haltu pro ĉiu detalo. Se vi kredas ke vi ne komprenas ion, ne gravas, daŭrigu la lernadon. Post vidi la lingvon uzitan en aliaj cirkonstancoj, en aliaj frazoj, vi komprenos kiel uzi tion kiu antaŭe ŝajnis malfacile komprenebla.

La respondoj al la plejmulto de la demandoj de la lernantoj, troviĝas en la sekvantaj lecionoj. Estas plej bone ne demandi: "Kiel oni diras en Esperanto (alilingvan frazon)". Oni plej bone profitas sian lernotempon sekvante la strukturo de la lecionoj. Post fino de la dua kurso, oni jam lernis kiel diri multaj de la oftaj frazoj en aliaj lingvoj.

Ne ĉiuj diraĵoj de iu lingvo ekzistas en la aliaj lingvoj. Ĉiuj lingvoj havas kelkajn frazojn kiuj foje ne eblas traduki ... sed ĉiam ekzistas en la aliaj lingvoj frazoj plimalpli samsignifaj aŭ uzitaj en similaj cirkonstancoj.

Kelkfoje, rektaj tradukoj de iu lingvo al alia lingvo, rezultas en frazoj kiuj estas ofendemaj al la aŭskultanto.


    2. Dum vi studas la bazan kurson, aŭskultu Esperanton tiel multe kiel eble. En la komenco vi komprenos nenion. Ne gravas. Oni devas daŭrigi la aŭskultadon, ripetante kelkfoje ĉiun aŭskultaĵon. Se eblas, ankaŭ ripetu laŭtvoĉe tion kion vi aŭskultas, eĉ se vi ne komprenas kion vi diras.

Aŭskulti la lingvon alkutimigas la orelon al la sono de Esperanto kaj la cerbon al la strukturo de la lingvo. (Ĉi tio estas same por iu ajn studata lingvo) Mi konsilas vin aŭskulti multfoje la unuajn ĉapitrojn de la libro "Gerda Malaperis" kiu troviĝas en la sama paĝo.

Eĉ se vi ankoraŭ ne pretas por fari la sekvontan paŝon, legu ĝin nun, ĉar ĝi havas klarigojn pri tiu libro.


    3. Studu meznivelan kurson.

Mi konsilas la kurson "La Gerda Kurso" kiel meznivelan kurson. Ĝi troviĝas en la sama paĝo. Ĉi tiu kurso estas tute en Esperanto, kun helpo de vortaro Esperanto - Nacia-lingvo. La komenco de ĉi tiu libro supozigas ke la lernanto jam konas 500 - 700 radikoj kiujn instruas la bazaj kursoj. En ĉiu el la 25 ĉapitroj la verkisto aldonis 30 - 50 novajn vortojn. Nur tiuj novaj vortoj estas en la vortaro por tiu ĉapitro. Pro tio oni devas legi la tutan vortaron por tiu ĉapitro antaŭ ol legi la ĉapitron. En tiu vortaro ankaŭ estas kelkaj klarigoj pri gramatikaĵoj kaj vortfarado.


Al ĉiuj komencantoj mi konsilas unue, finu iun bazan kurson. Poste studu "La Gerdan Kurson" kaj multfoje aŭskultu la tutan tekston (25 ĉapitrojn). Poste ... lernu ĉion rilate al Esperanto en Esperanto.

Oni bezonas nur 20 - 25 horojn por studadi la bazan kurson, kaj plimalpli same por la meznivela kurso.


    4. Altnivelaj kursoj.

Ekzistas multaj kursoj en diversaj partoj de la mondo. Kelkaj el tiuj kursoj baziĝas en la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando", Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo, verkita de Boris Kolker.

Oni povas legi la ĉapitrojn 1, 2, 3, kaj 7. Legu la vokitan paĝon, kaj poste, en la supra dekstra angulo, klaku la vorton "Lecionoj" kaj elektu lecionon.


Ligiloj al aliaj retpaĝoj:

1. Por lerni Esperanton
2. La plej bona maniero por studadi
3. Kio estas Esperanto
4. Esperanto ne estas tiel facila


Aktualigita de Enrique,   6  novembro  2007

 
Paĝoj de Enrique

Esperanto  
Español  
English


1. Por lerni
    Esperanton

2. Plej bona maniero
    por studadi

3. Kio estas
    Esperanto

4. Esperanto
    ne estas tiel facila