Gerda Malaperis
Rakonto de Claude PIRON
Ekzercoj por ĉapitroj 16 - 20   (en Esperanto)

La Gerda-kurso en la reto kun demandoj kaj ekzercoj post ĉiu ĉapitro.
Ĉi tiu paĝo havas la ekzercoj por ĉapitroj 16 - 20
Estas 25 ĉapitroj entute.
Kopiita 14 novembro 1999 de:
http://www.esperanto.org/gerda/

Libro. Kompleta libro, en unu paĝo, 25 ĉapitroj.

Vortaro. Estas vortaro por la tuta libro, por ĉiu ĉapitro.


Ĉapitroj:       1       6     11     16     21     Libro     Vortaro     Volver


"Gerda Malaperis"
Rakonto de Claude PIRON



ĈAPITRO   16   (dek ses)


"Kie mi estis en mia raporto? Ha jes! Mi memoras. Li eliris el tiu vendejo kun papera sako plena je dolĉaĵoj."

"Eble estis ĉefe pano."

"Prave, eble pano. Ĉiaokaze, jen mi ekvidis lian aŭton, kiu staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos aŭte, kaj mi ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la aŭto, ĝin metis en ĝin, reŝlosis la aŭtopordon, kaj plu piediris. Nur tiam mi havis la ideon noti la numeron de lia aŭta numerplato. Mi do eksekvis lin plu. Li paŝis sur la dekstra flanko de la strato, kaj mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko."

"Ĉu li rimarkis, ke vi lin sekvas?"

"Certe ne. Subite, li eniris restoracion. Mi hezitis: ĉu ankaŭ mi eniru? Aŭ ĉu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos min? Unuflanke, mi deziris spioni lin. Aliflanke, la risko, ke li rekonos min, estis reala, kaj min ĝenis. Dum mi staris tie hezitante, eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aŭ naŭ, junaj viroj, kiuj militservis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la ok aŭ naŭ soldatojn kaj trovis sidlokon ne tre videblan de la loko, kie mia blondulo ĵus eksidis."

"Li do estas _via_ blondulo, ĉu?"

"Ne parolu malsaĝe. Vi perfekte scias, kion mi volas diri. Estis turka aŭ pseŭdoturka restoracio, kun stranga muziko kaj strangaj vestaĵoj. La kelneroj estis vestitaj per t.n. (=tiel nomataj) naciaj vestoj multkoloraj. Mi manĝis bonegan supon, sed poste ion, pri kio mi ankoraŭ nun min demandas, ĉu estis pecoj el hundo aŭ kato. Certe ne estis kokidaĵo, sed krom tio mi havas neniun certecon. Ankaŭ la salato estis tre bona, sed la kuko estis treege dolĉa, tro dolĉa por mi, kaj same la turka kafo; ĝi estis nekredeble plena je sukero, kaj mi manĝis tiom da kafpulvoro, kiom mi trinkis da kafo."

"Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri manĝo kaj trinko okupas en via spionraporto. Mi atendis aventurojn, sed venas ĉefe menuoj."

"Ne ridu pri mi, aŭ mi ne daŭrigos la rakonton. Okazis io. Du el la soldatoj estis furiozaj, ĉar la kelnero ne volis porti al ili bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriaĉis, la aliaj provis ilin silentigi, kaj finfine speco de milito komenciĝis inter ili. Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso eĉ flugis ĝis la plafono..."

"Kia ĝojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!"

"Ĉefe, kia bruo! Ŝajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe, dum cent viroj kune kriaĉas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera milito."

"Tre bela atmosfero, ĉu ne? Mi gratulas vin. Estis kuraĝe resti tie."

"Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kuraĝa, ĉu vi neniam rimarkis?"

"Mi ne konas vin sufiĉe, sed via kuraĝo ne mirigas min. Bela, kuraĝa, riskema, aventurema, bonkora: vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito?"

"Mi rimarkis tre bedaŭrindan aferon, nome, ke la blondulo ne plu troviĝas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom interesiĝis pri la intersoldata milito. Mi vere bedaŭras mian mankon de observemo. Sed kion fari? Bedaŭri ne helpas, Mi fuŝis mian taskon. Mi provos ne fuŝi ĝin alifoje."

"Nu, prave, estas tre bedaŭrinda afero. Eĉ se nur ĉar ĝi montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almenaŭ ĝojas pri unu afero: vi fakte ne tiom interesiĝis pri _via_ blondulo. Do eble vi pravas, eble li ne estas _via_ blondulo, eble vi tamen preferas vian karan brunharan amikon Tom."

"Eble, eble. Sed ĉu vi vere scias, kial mi forturnis miajn okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antaŭe decidis plej multe informiĝi pri li?"

"Nu, verŝajne ĉar..."

"Ĉar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!"


DEMANDOJ   16   (dek ses)

Kion faris la junulo, post kiam li eliris el la vendejo?

Kien li subite eniris?

Kial Linda hezitis sekvi lin tien?

Kiel aspektis la restoracio?

Kion manĝis Linda?

Kion faris la soldatoj?

Kia estas Linda?

Kio estas Linda?

Kion rimarkas Linda post la telera milito?


NOTOJ

Nun vi devas lerni kelkajn novajn vortojn. La unua vorto verŝajne ne estas por vi nova; ĝi estas la vorto "ESPERANTO". Se vi tion ne jam sciis, nun mi informas vin: Esperanto estas la nomo de tiu ĉi lingvo, kiun vi nun lernas.

Ne ridu tro pri tiu klarigo! En kelkaj lingvoj Esperanto ja havas alian nomon. Ekzemple, en la lingvo, kiun parolas pli da homoj ol iun alian lingvon en la mondo, Esperanton oni nomas "shi4 jie4 yu3". Ĉu vi tion jam sciis? Mi gratulas! Aŭ ĉu eble tiu granda lingvo estas via lingvo?

La aliaj vortoj, kiujn mi volas nun klarigi, estas vortoj, kiuj helpos nin paroli pri la lingvo.

Ekzistas en Esperanto kvar grandaj vortklasoj (vortospecoj):

SUBSTANTIVOJ (o-vortoj), kiuj montras aĵojn: tablo, knabino, spegulo, libero, amo,...

ADJEKTIVOJ (a-vortoj), kiuj montras ecojn: bela, juna, granda, studenta, kaŝa,...

VERBOJ (kun finaĵoj "-i", "-is, "-as", "-os", "-u", "-us"), kiuj montras agojn aŭ situaciojn: esti, scii, rigardi, proksimigi, amikiĝi,...

ADVERBOJ (e-vortoj), kiuj montras manierojn: tute, kompreneble, verŝajne, fakte, kaŝe,...

Aliaj vortklasoj, pri kiuj ni volos paroli, estas:

PREPOZICIOJ, kiuj montras rilatojn: de, al, kun, pri, da,...

PRONOMOJ, kiuj resendas al substantivoj: mi, ni, vi, li, ŝi, ĝi, ili, si, oni.

ARTIKOLO, kiu montras konatecon: la.


EKZERCOJ   16   (dek ses)

Nun mi povas klarigi, kiel "kia" kaj "kiel" estas malsamaj.

Per "kia" oni demandas pri eco, do pri adjektivo (a-vorto). Per "kiel" oni demandas pri maniero, do pri adverbo (e-vorto).

"KIA estas via amiko?" - "Li estas belA." "KIEL vi manĝas?" - "Mi manĝas malrapidE."

Ŝia vizaĝo subite iĝis ruĝa. "KIA ĝi iĝis?" - "Ĝi iĝis ruĝA." "KIEL ĝi iĝis ruĝa?" - "Subite."

Metu la ĝustan vorton! Ĉiu mankanta vorto estas unu el: kiel, kia, kian, kiaj, kiajn.

Kun ___ sako li eliris? - Li eliris kun papera sako.

___ li forveturos? - Mi pensas, ke li forveturos aŭte.

___ numeron vi notis? - Mi notis lian aŭtan numeron.

___ vi sekvis lin? - Mi sekvis lin iom malproksime.

___ li estis vestita? - Li estis vestita per multkoloraj vestoj.

___ vi sentas vin hodiaŭ? - Mi sentas min tre bone, dankon!

___ estas via sano? - Multe pli bona ol hieraŭ.

___ virojn ŝatas Linda? - Ŝi ŝatas blondulojn.

___ vi ekkonis lin? - Ni estis en la sama lernejo.

___ restas Gerda? - Ŝi restas soifa.


ĈAPITRO   17   (dek sep)


"Sed kial, kial, kial?" diris la policano preskaŭ krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! Ŝi ne estas riĉa. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne ĉar ŝi enmiksis sin en iun kriman agadon ili ŝin kaptis. Pro kio do? Por kio?"

"Ŝi instruas, vi diris al mi. Kion do ŝi instruas? Kio estas ŝia fako?"

"Ŝi instruas historion, sed ŝi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj."

"Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj. Kiel la afero komenciĝis?"

"Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj -- Tom kaj Linda -- rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis pro lia kaŝa, ŝtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus. Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: ŝi kuŝas senkonscia. Tom foriras serĉe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed ĉi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda. Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen ŝi notas la numeron, markon kaj tipon de la aŭto..."

"Ĉu la aŭto estis lia? Ĉu ne estis ŝtelita veturilo?"

"Ne. Verŝajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam ŝi petis, ke li veturigu ŝin, tio al li ne plaĉis, sed li verŝajne opiniis, ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin."

"Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne?"

"Jes, ni kontrolis. Estas la frato de fraŭlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis."

"Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazaĵoj?"

"La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon ni ankoraŭ ne pridemandis."

"Kial?"

"Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola ŝanco retrovi Gerdan. Bedaŭrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis. La aliaj -- tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita -- certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, ĉar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentiĝos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ĝis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos.


DEMANDOJ   17   (dek sep)

Pri kio parolas la policano?

Kion precize instruas Gerda?

Kiu estas la alta blondulo?

Kiu estas Marta?

Kial oni ankoraŭ ne pridemandis la blondulon?

Kiel la policano esperas retrovi Gerdan?


NOTOJ

Jen ankoraŭ kelkaj vortoj, kiujn ni uzos por paroli pri la lingvo.

Grupon de vortoj kun verbo en la centro oni nomas FRAZO. Jen ekzemplo:

Linda rigardas la blondulon.

Frazo normale havas subjekton. La SUBJEKTO estas tio, kio faras la agadon de la verbo. En tiu ĉi frazo "Linda" estas la subjekto.

Frazo ofte havas objekton. La OBJEKTO estas tio, al kio la agado de la verbo estas farata. En ĉi tiu frazo la objekto estas "la blondulon".

Oni montras la objekton aŭ per prepozicio ("Linda rigardas al la blondulo") aŭ per la finaĵo "-n". Tiun finaĵon "-n" oni nomas AKUZATIVO. Kiel vi jam lernis, oni uzas akuzativon ne nur por montri la objekton en frazo, sed ankaŭ por aliaj aferoj.

*     *     *        

Jam en la oka ĉapitro vi lernis pri la pronomo "si".

La pronomo "si" estas la REFLEKSIVA PRONOMO de Esperanto. Esprimoj uzantaj ĝin estas REFLEKSIVOJ.

Kiel vi jam scias, "si" resendas al la subjekto. Ekzemple:

Linda vidas sin.

signifas:

Linda vidas Lindan.

Oni devas scii, ke "si" resendas al la plej proksima subjekto. Normale tio estas la subjekto de la plej malgranda frazo (aŭ "subfrazo"), en kiu ĝi aperas. Do en la frazo:

Tom scias, ke Linda vidas sin.

"si" resendas al "Linda" (la subjekto de "vidas"), ne al "Tom" (la subjekto de "scias").

Pro tio, "si" neniam povas esti mem la subjekto aŭ parto de la subjekto de iu verbo. Ekzemple, jena frazo estus tute neebla, se oni enmetus la vorton "sia":

Linda pensas, ke ___ opinio estas prava.

En tiu frazo "sia" devus resendi al la subjekto de "estas", kiu estas... "sia opinio". Neeble!

En ĉi tiu ĉapitro estas pli malfacila ekzerco pri refleksivoj.


EKZERCOJ   17   (dek sep)

Nun vi scias kvar vortojn, kiuj aspektas simile:
PER, POR, PRI, PRO.

PER montras ILON: Mi venis per aŭto.
POR montras CELON: Mi aĉetis kafon por vi (por trinki).
PRI montras TEMON: Mi parolis/lernis pri historio.
PRO montras KIALON: Ŝi ŝatas lin pro liaj blondaj haroj.

(CELO = tio, kion oni volas havi aŭ fari.)

Enmetu unu el tiuj vortoj en ĉiun lokon:

Mi multe lernadis ___ lingvistiko ___ sukcesi en la universitato.

___ la malfrua horo mi decidis veturi ___ aŭto, ___ esti pli rapida.

___ kio temas? - Mi ne scias; mi ĵus alvenis.

Mi dankas vin ___ via helpo.

___ la bruo en mia angulo, estis ___ mi tre malfacile aŭdi.

Mi scias certe ___ tio, ke mi vidis ĝin ___ miaj okuloj.

Ŝi venis ___ instrui kriptaĵo-sciencon, sed mi neniam aŭdis ___ tiu fako.

Ekzemplo:

{Tom} scias, ke {Linda} rigardas al {Tom}.

---> Li scias, ke ŝi rigardas al li.

Forigu la vortojn kun "{}"!

Marko pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Marko}.

Marko pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}.

Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}.

Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Tom}.

Tom pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Tom}.

De Petro {Linda} aŭdas malveran rakonton pri {Linda}.

De Petro {Linda} aŭdas, ke Tom rakontis malveraĵon pri {Linda}.

Ivano scias, kie {Petro} kaŝis {la} tason {de Petro}, sed {Ivano} ne scias, kie {Petro} kaŝis {la} tason {de Ivano}.

{Linda} timas, ke la spiono sekvas {Lindan} tra la urbo.

{Petro} timas, ke {Linda} amas {Lindan} pli ol {Petron}.

{Linda} ĉiam pensas, ke {la} opinio {de Linda} estas prava.

Marko diras, ke {Petro} perdis {la} tason {de Marko}.

Sed Petro diras, ke {Marko} perdis {la} tason {de Marko}.

Linda ne scias, ke {Marko} {Lindan} amas.

Linda ne scias, ke {Marko} {Gerdan} amas.


ĈAPITRO   18   (dek ok)


"Via situacio ne plaĉas al vi, ĉu? Vi dezirus ŝanĝi ĝin, ĉu ne? Nu, estas facile ŝanĝi vian situacion.

"Vi ŝatus manĝi ion, ĉu ne? Pecon da pano vi deziras, tute certe. Aŭ ĉu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj oranĝon por vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko, evidente. Se vi estus konsentinta labori por ni, vi jam estus plene sata. Kaj jen io alia: kuko. Ĉu ne bonega, belega, manĝinda kuko? Ankoraŭ varma, ĵus bakita. Tuŝu, sentu mem, kiel plaĉe varmeta ĝi estas. Vi malsatas nur pro via stulteco. Se vi estus saĝa, vi konsentus fari la etan laboron, kiun mi petas de vi, kaj vi tuj ricevus la manĝaĵojn. Mi bedaŭras, ke vi estas tiel obstina. Estas bedaŭrinde, vidi tiel bela knabino suferi pro malsato. Mi sincere bedaŭras vian obstinecon. Nur eta "jes", kaj ĉio ĉi estos via."

Li ŝajnigas sin afabla, sed estas io tre aĉa en lia vizaĝa esprimo. Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en ĉi tiu ĉambraĉo, kio ne estas facile elportebla. Krome, ŝi malsatas, kaj la vido de tiu pomo kaj de tiu oranĝo estas vere suferiga. Kaj tamen ŝia devo estas diri "ne".

"Ĉu vi legis la dokumenton, ĉu vi komprenis ĝin?" li aldonas, kvazaŭ espere.

Kompreneble ŝi legis: ŝi estis scivola. Almenaŭ ŝi bezonis scii, kial oni ŝin kaptis kaj senigis je libereco. Tial ŝi legis. Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom ŝia memoro plene revenis, ŝi rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj ŝi sukcesis kompreni ĉion; ŝi havis nenion alian por fari. Dum multaj horoj ŝi estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al ŝi. Sed ŝi decidis neniam respondi al ili; ŝi ja antaŭ longe promesis al Profesoro Kosadi, ke pri tio ŝi ĉiam silentos. Neniam ŝi ŝanĝos sian decidon.

"Ĉu vi legis la dokumenton?" sonas duan fojon la aĉa voĉo.

Ŝi plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la pano, la pomo, la oranĝo kaj la kuko. Feliĉe, ke almenaŭ ili lasis al ŝi akvon, varmaĉan akvon, jes ja, apenaŭ trinkeblan, certe, preskaŭ ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli malpli elporti, sed soifon ne.

Minutoj pasas. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, ĉu tri horoj? Ĉu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horloĝo sur la muro, kaj ili prenis ŝian brakhorloĝon. La lumo apenaŭ ŝanĝiĝas en la ĉambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. Ĉu estas frue, ĉu estas malfrue, ŝi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ĉi tie estas samaj. Sunlumo neniam envenas.

Kaj jen la aĉulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema voĉeto aŭdiĝas, kaj ŝiras la koron de Gerda:

"Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras. Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: obeu ilin!"

"Jen la letero," li kriaĉas, kaj post ridaĉo li aldonas:

"Nu, tio verŝajne sufiĉos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi iĝos saĝa, finfine. Kaj jen. Prenu ĉi tion, ĝi helpos vin pensadi." Kaj tion dirante, li ĵetas al ŝi belegan pomon. Gerda sentas sin, kvazaŭ Eva ĉe l' serpento.


DEMANDOJ   18   (dek ok)

Kiu parolas komence de la ĉapitro, kaj pri kio?

Kiel sentas sin Gerda?

Kiom facile ŝi legis la dokumenton?

Kial ŝi ne diras, kio estas skribita en la dokumento?

Kion kunportas la aĉulo, kiam li revenas, kaj kial?

Kia estas la voĉo de la filino de Gerda?

Kion Gerda ricevas por manĝi?


NOTOJ

Ĉu vi scias, kion signifas "signifas"? Se ne, jen klarigo:

"SIGNIFI" estas "doni ideon", "esti komprenata en certa maniero".
"SIGNIFO" estas la ideo donata aŭ komunikata. Oni povas paroli pri la signifo de vorto ("Perdi" signifas "ekmalhavi", ekzemple) aŭ de io alia (Ruĝa lumo povas signifi "Haltu!").

Por la sekvanta ekzerco vi devos parigi la vortojn kaj la signifojn. "Centro" kaj "mezo" estas bona paro, ĉar "centro" signifas mezon (ne precize, sed preskaŭ).


EKZERCOJ   18   (dek ok)

Ekzemplo:

centro:

---> centro: mezo

Trovu la vortojn!

ama(n)to aŭ ŝata(n)to:
ameti:
centro:
en kiu loko:
enakvigi:
esprimi feliĉon pro io ricevita:
esti atenta, sin okupi:
farebla sen granda laboro:
fari tre malbone:
grupo de amikoj (ekzemple):
grupo de lernantoj:
io kutime farata:
kun bone funkcianta korpo:
mallasta:
ne kun:
ne paroli, fari nenian bruon:
neĉiutaga okazaĵaro:
ofta okulkoloro de blonduloj:
parto de parolo:
perdi la konscion:
pro kio:
rigardi kiel veran:
risko de malbono:
senti la suferojn de alia homo:
sesdek sekundoj:
tempo en historio:
tia, ke oni devas tuj fari ĝin:
tre tre:
vidilo en kapo:
viro aŭ virino:

La vortoj estas:

amiko, aventuro, bani, bluo, danĝero, danki, ege, epoko, facila, fuŝi, homo, kial, kie, klaso, kompati, kredi, mezo, minuto, okulo, rondo, sana, sen, silenti, sveni, ŝati, tradicio, unua, urĝa, vorto, zorgi


ĈAPITRO   19   (dek naŭ)


Petro: Eble ni forkuris tro rapide. Ĉu vere fantomoj ekzistas?

Ralf: Ĉu vi volas raporti pri la voĉo al viaj gepatroj? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domaĉo, vi...

Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio estas nia sekreto. Mi nur v...

Ralf: Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. Sed se vi malkaŝos ĝin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? Ĉu tio igas vin ridi?

Petro: Mi ne ridas, mi nur v...

Ralf: Ankaŭ mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj danĝeroj, ĉu? Kaj se vi...

Petro: Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur...

Ralf: Kaj se vi rakontos ĝin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. Mi kuŝigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi...

Petro: Vi eĉ ne scias ŝofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur...

Ralf: Jes, mi scias ŝofori.

Petro: Vi ne rajtas ŝofori ĉar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas aŭton.

Ralf: Mi ne zorgas pri tio, ĉu mi rajtas aŭ ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi ŝtelos iun veturilon, jes, mi ŝtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domaĉo, kaj poste la gepatroj...

Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo. Vi do konsentas, ke...

Ralf: Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni aŭdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi ŝin mia servistino: ŝi faros ĉion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri ŝi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, ĉar vi tro timus...


DEMANDOJ   19   (dek naŭ)

Kiuj estas Petro kaj Ralf?

Kial Ralf provas timigi Petron?

Kiamaniere li provas timigi lin?

Ĉu Petro estas timigita?

Kion Ralf rakontas pri la virino?


EKZERCOJ   19   (dek naŭ)

Ekzemplo:

speco de agado:

---> speco de agado: maniero

Trovu la vortojn!

afero, io pripensebla:
agi farante sian taskon, servon, oficon:
bona sento de komforteco aŭ ĝojo:
de tiu speco:
deziranta nenion alian ol tio, kion oni havas:
ekhavi:
ekmalfunkcii:
en bezonata kiomo:
enpreni akvon:
esprimi doloran senton per neparolaj sonoj:
facile uzebla, bona por la celo:
fari tre malplaĉan senton:
granda en la direkto nek de longo nek de diko:
ĝusta aranĝo aŭ dismetado:
havigi al si interŝanĝe por mono:
iri, sed ne paŝante:
je ĉiu tempo:
konsenti ricevi ion:
kontraŭkrima administraĵo:
kunmeti tiel, ke oni ne povas facile rekoni la partojn:
malesti, foresti, ne esti sufiĉe multe:
malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn, maloportuni al iu:
meti en situacion aŭ pozicion, kiu malebligas eniron aŭ eliron:
ne daŭrigi:
ordigi, prizorgi:
plaĉa per ĝentileco, amikeco:
povanta bone kaj ĝuste decidi:
preni kun si, havi kun si:
pro dubo halti ne sciante, kion fari:
proksime al:
pura, travidebla, komprenebla:
rebonigi, refunkciigi:
rediri, refari:
senakva aŭ kun malmulte da akvo:
senti bezonon trinki:
senti strangecon, neatenditecon, nekutimecon:
senviviĝi:
sidilo:
speco de agado:
ujo por trinkaĵo:

La vortoj estas:

aĉeti, afabla, akcepti, apud, aranĝi, ĉiam, dolori, fermi, fini, funkcii, glaso, ĝemi, ĝeni, heziti, klara, kontenta, larĝa, maniero, manki, miksi, miri, morti, objekto, oportuna, ordo, panei, plezuro, polico, porti, ricevi, ripari, ripeti, saĝa, seĝo, seka, soifi, sufiĉa, tia, trinki, veturi


ĈAPITRO   20   (dudek)


Paŝoj. Oni paŝas sur la strato. Gerda aŭskultas atente; ŝi antaŭsentas, ke io grava baldaŭ okazos. Bruo de multaj homoj. Ili venas. Ili ŝajnas multaj, laŭ la bruo: ĉu nun oni venos grupe por ŝin suferigi? Ŝlosiloj. Bruo de ŝlosiloj trans la pordo. Iu enmetas ŝlosilon en la seruron. Ŝi scias, ke ne estas ŝia kutima vizitanto. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la ŝlosilon, ĝin turnas, eniras. Ne ĉi tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de ŝlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj ree per diversaj ŝlosiloj. Aŭdeblas, ke li ne konas la seruron. Kiam li enmetis ŝlosilon, li tenas ĝin laŭ diversaj direktoj, kvazaŭ li ludus per ĝi, verŝajne ĉar li esploras nekonatan seruron.

Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras.

"Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al li por lin kisi. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj okuloj, kiu sin tenas tre digne.

Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. Ŝi jam vidis tiujn vizaĝojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama: senstreĉa.

"Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas. "Ni ne estas sufiĉe multaj en la polico por ĉion fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena." Kaj li prezentas ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam ŝi aŭdis la paŝojn, Gerda imagis, ke venas sep, ok, eble naŭ homoj, sed almenaŭ ses; fakte, ili estas nur kvar.

"Mia filino...?" ŝi demandas, kaj ŝi apenaŭ povas eligi la du vortojn, tiom ŝi timas la respondon.

"Savita: ŝi nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fuŝe. La etulino estis ĉe la onklino de tiu f-ino (=fraŭlino) Marta, la universitata flegistino. Ni facile trovis ŝin. Ŝi tre ĝojis revidi la patron, kaj la hejmon, kompreneble."

"Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro ŝanĝas mian tutan vivon. Sed diru: kiel vi alvenis ĉi tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min enŝlosita en ĉi tiu domaĉo?"

"Du knaboj rakontis pri voĉo en ĉi tiu malnova, forlasita domo. Dank'al ili... Sed nun rakontu _vi_. Kion viaj kaptintoj celas? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?"

"Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaŭ sukcesis. Per malsato, unue, kaj poste per la mesaĝo de mia filino. La malsato ne estis facile elportebla, kredu min, sed la mesaĝo sur-kaseda...! Fakte mi terure malsatas nun. Mi petas, ĉu iu el vi bonvolus iri aĉeti manĝaĵon por mi? Io ajn estos bonvena."

Linda foriras por aĉeti manĝaĵojn.

"Vi rakontos al mi, ĉion, senmanke," ŝi diras al la du knaboj elirante.

Gerda raportas pri la dokumento; ŝi tenas ĝin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, ŝi donas ĉiujn necesajn klarigojn.

La policano kapjesas komprene. Gerda klarigas al li ankoraŭ pli pri la kondiĉoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon.

"Bob, ĉu vi konsentus kaŝi vin sub la lito, se iu envenus?"

"Kial?"

"Mi havas planon. Mi ŝatus, ke ni ĉiuj foriru, krom vi kaj Gerda, kaj ke ŝi diru al la kaptinto, ke ŝi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos laŭ la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. Kiu scias? Kiam ŝi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos ĉi tie, kaj kiam vi aŭdos paŝojn proksimiĝi, vi kaŝos vin sub la lito, kaj bone atentos ĉion, kio okazas. Gerda diris, ke ĉiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese."

Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo.


DEMANDOJ   20   (dudek)

Kion aŭdas Gerda?

Kiel ŝi scias, ke ne estas la kutima vizitanto?

Kiujn prezentas la policano al Gerda?

Pri kio estas la unua demando de Gerda?

Kiel la kaptintoj celis igi Gerdan kunlabori?

Por kio foriras Linda?

Kial la policano petas, ke Bob restu kun Gerda?


EKZERCOJ   20   (dudek)

Ekzemplo:

senti vivan plezuron:

---> senti vivan plezuron: ĝoji

Trovu la vortojn!

afabla en kutima kaj ĝusta maniero:
aro de lokoj trairataj por iri de unu loko al alia:
dolore senti perdon, esti malkontenta pro ia faro aŭ manko:
ekkonscii pri:
ekmaldormigi:
emi ion fari pro ofta ripetado:
en iu loko:
en neniu loko:
esprimi malkontentecon:
esti aŭdebla:
faradi pro plezuro:
fari la unuan parton de io:
fari muzikon pervoĉe:
fari voĉbruon por montri subitan ĝojon:
fermi per seruro:
forte aŭdebla:
grupo de homoj kun samaj tradicio kaj historio:
havi permeson fari ion:
havi samajn ecojn kiel:
homido:
homo konsiderata kiel konscia kun devoj kaj rajtoj:
iri per egalaj paŝoj:
je iu tempo:
kapabla iri kaj fari laŭplaĉe:
klara, certa, perfekte ĝusta:
kredi, ke iu dezirata realiĝos:
meblo por kuŝado kaj dormado:
meti ion sur:
montri doloron per okulakvo kaj ĝemetoj:
natura altegaĵo:
ne kapabla bone pensi:
ne miksita, sen nedezirata aldono:
okupi la atenton de iu:
parolsono de homo:
parto de homa korpo, ĉe kies fino estas mano:
parto de muro, kie povas enveni lumo kaj aero:
perdi memoron pri:
pervoĉe fari laŭtajn sonojn:
pluestadi, ne esti finita:
prezenti ideon pri io farinda:
rapide iri piede:
rilati, interesi, esti la temo de:
sciigi okazintaĵojn per vortoj:
senmanka:
sentanta eluzitecon de siaj fortoj:
senti vivan plezuron:
sentigi emon fali (moviĝi malsupren):
sesdek minutoj:
ŝtonego:
trankvila kaj sentima antaŭ danĝero:
translokigi:
tre mallonga tempodaŭro:
tuto da kondiĉoj kaj ĉirkaŭaĵo:
tute kontenta, bonŝanca:
vira naskiginto de ido:

La vortoj estas:

bedaŭri, brako, daŭri, esperi, feliĉa, fenestro, forgesi, ĝentila, ĝoji, horo, ie, iam, infano, interesi, kanti, komenci, koncerni, kovri, krii, kuri, kuraĝa, kutimi, laca, laŭta, libera, lito, ludi, marŝi, momento, monto, movi, nacio, nenie, patro, perfekta, persono, pezi, plendi, plori, preciza, proponi, pura, rajti, rakonti, ridi, rimarki, roko, simili, situacio, soni, stulta, ŝlosi, veki, voĉo, vojo


Ĉapitroj:       1       6     11     16     21     Libro     Vortaro     Volver

Enrique Ellemberg
Albany, NY, Usono
Enrique@eeo.8k.com

Septembro 1a, 2000

Vokita fojoj. . .

flago

Esperanto Flago