Paĝoj de Enrique   (V 20150125)
Prelegoj en Esperanto de
D-ro Márkus Gábor, el Hungario


    Prelego pri la kvincent mil jara historio de la
    homaro kaj la sorto de nia civilizacio. (Jan 2015)

Ĉu estos diluvo post ni?
대홍수가 또다시 올까?
    Preleganto : D-ro Márkus Gábor
    Traduko : Granda (S-ino OH Gi-suk)

(Laŭ la pensoj de Prof. Dr. Christian de Duve, Nobel-premiita
medicinisto pri la homara historio kaj la sorto de la mondo)

노벨상 수상자 크리스티앙 드 뒤브의 생각을 통해 알아보는 인류의 역사 와 세상의 운명

Estas interesa esplortemo por historiistoj analizi la historion de lando aŭ popolo dum kelkaj jardekoj. Laŭ tiutipa analizo oni povas kompreni ekzemple, kiel Koreio povis konstrui la duan plej sukcesan ekonomion en Azio dum sesdek jaroj post terura milito kiam siaj urboj kaj la vilaĝoj signife detruiĝis. Danke al tiu evoluo nun centmiloj da bonkvalitaj koreaj aŭtoj, komputiloj kaj televidiloj aĉeteblas en la tuta mondo kaj sekve de tio la vivnivelo en Koreio grande plialtiĝis. Dum kelkaj jardekoj Koreio signife riĉiĝis kaj dum la sama tempo multaj aliaj landoj (ekzemple Orienta Eŭropo) malriĉiĝis.

몇 십 년 동안의 나라나 민족의 역사를 분석하는 것은 역사학자들에 있어 서 흥미 있는 탐구주제이다. 그런 전형적인 분석을 통해 우리는 한국이 도 시와 마을이 심하게 파괴된 끔직한 전쟁을 격은 후 60여 년 만에 아시아에 서 두 번째로 어떻게 해서 성공적인 경제 성장을 이루어 낼 수 있었는지를 이해할 수 있다. 그 발전 덕분에 지금은 수백만 대의 양질의 한국산 자동차 와 컴퓨터 그리고 텔레비전을 전 세계에서 살 수 있고 따라서 한국의 생활 수준도 크게 더 높아졌다. 몇 십 년 만에 한국은 상당히 부유해졌고, 같은 기간에 다른 많은 나라들(예를 들어 동유럽의 나라들)은 가난해졌다.

Alia interesa esplortemo estas analizi la historion de landoj aŭ kontinentoj dum kelkaj jarcentoj. Tiel oni povas kompreni ekzemple, ke en la mezepoko la centro de la monda politiko, ekonomio, kulturo kaj scienco estis en Eŭropo, ĉar tiam la eŭropaj armeoj estis la plej fortaj en la mondo. Sekve de tio la eŭropaj landoj okupis kaj koloniigis grandegajn teritoriojn en Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio kaj rezulte de la multegaj militoj multaj popoloj pereis, ekzemple la indianoj de Ameriko aŭ la aborigenoj de Aŭstralio.

몇 세기 동안 여러 나라나 대륙들의 역사를 분석하는 것은 또 다른 흥미 있 는 탐구 주제이다. 그런 방법으로 사람들은 예컨대, 중세의 세계 정치, 경제, 문화, 그리고 과학의 중심이 유럽이었다는 것을 알 수 있었다. 왜냐하면 당 시 유럽의 군대는 세계에서 가장 강했기 때문이다. 그 결과 유럽의 여러 나 라들은 아메리카, 아프리카, 아시아 그리고 오스트랄리아에 많은 영토를 차지하고 식민지화 했으며 대규모의 전쟁 결과로 아메리카의 인디언이나 호주의 원주민 같은 이 많은 민족들이 사라졌다.

Prof. Dr. Christian de Duve, fama Nobel-premiita medicinisto analizis la historion de la homaro ne dum kelkaj jardekoj, nek dum kelkaj jarcentoj aŭ jarmiloj, sed dum milionoj da jaroj. La Yale Universitato publikis lian libron rilate al tiu temo kun la titolo „Genetics of Original Sin” (La Genetiko de la Origina Peko) en 2010. En tiu libro li klarigas, kiel la vivestaĵoj evoluis sur la terglobo. Onidire la lasta universala komuna praŭlo (angle: LUCA last universal common ancestor) de la nunaj vivestaĵoj vivis antaŭ 3.5 miliardoj da jaroj kaj ĝi estis la komuna praŭlo de ĉiuj nunaj estaĵoj, inter aliaj ĉiuj plantoj, fungoj, bestoj kaj homoj.

저명한 의사이자 노벨상 수상자인 크리스티앙 드 뒤브 박사는 몇 십 년, 몇 백 년, 몇 천 년 동안의 인류의 역사가 아니라 몇 백 만 년 동안의 인류의 역 사를 분석하였다. 예일대학은 2010년에 “원죄의 유전학”이라는 제목으로 인류의 역사에 관한 주제를 다룬 그의 저서를 출판하였다. 그는 저서에서 생명체가 어떻게 지구에서 진화하게 되었는지를 설명하고 있다. 사람들은 현존하는 가장 최근의 생물체의 공통 조상은 35억 년 전에 존재했었고, 그 것이 바로 현존하는 모든 존재물 즉, 식물, 버섯, 동물 그리고 인간의 공통 조상이 된다.

Dum tiuj 3.5 miliardoj da jaroj la vivestaĵoj evoluis laŭ la teorio de Darwin. Tio signifas, ke per la natura selektado la plej fortaj, sanaj kaj vivkapalaj specioj povis transvivi, do tiuj vivestaĵoj kiuj estis la plej adaptiĝemaj al la eksteraj vivkondiĉoj. Samtempe la plej maladaptiĝemaj specioj malaperis. Laŭ la procezo de la natura selektado estis nur unu specio, kiu povis invadi la tutan terglobon. Temas pri la homoj, kiuj estis nekredeble sukcesaj en la evolua procezo.

다윈의 이론에 의하면 그 생물체들은 35억 년 동안 진화하였다. 그것은 자 연선택에 의해 가장 강하고, 건강하고, 생존력 있는 종, 즉 외부의 환경에서 도 가장 잘 적응하는 생명체들만이 살 수 있다. 동시에 가장 적응력이 떨어 지는 종은 사라진다. 자연선택이 계속 진행되면 지구를 장악하는 단지 한 종만이 남게 된다. 진화의 과정에서 믿을 수 없이 성공적인 종은 인간이다.

Sciencistoj supozas, ke antaŭ duon miliono da jaroj nur tri mil homoj vivis sur la terglobo. Oni pensas, ke antaŭ ducent mil jaroj ili estis pli-malpli dek miloj. Sed poste (ĉefe dum la lastaj kvincent jaroj) la nombro de la homoj rapide pligrandiĝis. En 1600 kvindek milionoj, en 1830 unu miliardoj, en 1930 du miliardoj, en 1970 kvar miliardoj, nun sep miliardoj kaj en 2050 pli ol naŭ miliardoj da homoj vivos en la mondo.

과학자들은 50만 년 전 지구에는 3천 명 정도 인간이 살았다고 추측한다. 그리고 20만 년 전에는 약 만 명이 이었지만, 그 후 (특히 최근 5백 년 사이 에 ) 인구는 급속히 증가하였다. 1600년에 5천만, 1830년에 십억, 1930년 2 십억, 1970년 4십 억, 현재는 7십억이고, 2050년에는 9십억의 인구가 지구 상에 살 것이다.

Dum tiu evolua procezo la grandeco de la homa cerbo signife pligrandiĝis kaj la homaro okupis grandegajn naturajn teritoriojn por produkti manĝaĵojn por la multnombriĝinta homaro per modernaj agrikulturaj kaj industriaj metodoj. Samtempe oni konstruis grandegajn urbojn por doni loĝebelecojn por la homaro kaj eluzis multe da karbono, ligno, gaso kaj oleo por produkti energion por la industrio, trafiko kaj la publika kaj privata konsumado. La volumeno de la cerbo de la afrikaj prahomoj (latine: australopitecus africanus) estis nur 480㎤, sed la nunaj inteligentaj homoj (latine: homo sapiens) jam havas 1,300 ㎤ cerbon.

진화의 과정을 거치면서 인간의 뇌는 상당히 커졌고 인류는 거대해진 인 구를 먹여 살릴 식량을 생산을 생산하기 위해 근대적인 농업과 산업적 방 법을 도입하여 광대한 자연 영역을 차지하고 있다. 동시에 인간들의 주거 지역을 확보하기 위해 거대한 도시를 건설하기도 하고 산업, 교통, 공공기 간 과 개인이 필요한 에너지를 생산을 위해 많은 양의 탄소, 나무, 가스, 기 름을 모두 사용해버렸다. 아프리카 원인(오스트랄로피테쿠스 아프리카누 스)의 뇌의 부피는 단지 480㎤ 이었으나, 현재 지능을 가진 인간의 뇌는(호 모사피언스) 이미 1,300 ㎤이다.

Laŭ la teorio de Darwin la pli vivkapablaj kaj pli fortaj specioj povas transvivi kaj en tiu senco la homoj estis certe pli vivkapablaj kaj pli fortaj ol ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Dum la lastaj jarmiloj la homoj invadis la tutan terglobon, bruligis la praarbojn, detruis la naturon, malpurigis la akvon en la riveroj kaj en la maroj kaj sekve de tio mortigis kaj pereis multegajn bestojn kaj planktojn. Dum la jarmiloj estis permanenta batalado inter la homoj kaj la ekstera mondo kaj samtempe estis ankaŭ permanenta milito inter la diversaj grupoj de la homaro. Pro la pligrandiĝo de la homa cerbo la homoj povis konstrui nekredeble efikajn armilojn per kiuj ili povis mortigi ĉiujn bestojn kaj plantojn, eĉ ankaŭ homojn kiuj apartenis al aliaj grupoj de la homaro. Nun, en la dekunua jarcento jam estas risko, ke la homoj signife detruos la vivkondiĉojn sur la terglobo, eĉ estas risko, ke la homaro mortigos sin kaj pereos la tutan homan civilizacion de la mondo.

다윈의 진화론에 따르면 더 생존력이 있고 더 강한 종이 살아남을 수 있고, 그런 점에서 인간은 다른 어떤 생명체 보다 확실히 더 생존력이 크고 있고 더 강한 종이다. 최근 수천 년 간 인간들은 전 지구를 점령하였고, 원시림을 태워버렸고, 자연을 훼손하고, 강과 바다의 물을 오염시켰으며, 그로 인해 많은 식물과 동물을 죽였다. 수천 년 동안 인간들의 싸움과 인간과 외계와 의 싸움이 끊임없이 계속되었다. 인간의 뇌가 커질수록 인간들은 모든 동 물과 식물을 죽일 수 있는 심지어 다른 그룹에 속하는 사람들까지 죽일 수 있는 믿을 수 없이 강력한 무기들을 만들 수 있었다. 21세기 현재, 인류는 이미 지구 위의 생존환경은 심각하게 파괴할 위험이 있으며, 심지어는 스 스로를 죽게 하고, 세계의 모든 문명을 멸망시킬 위기에까지 처해있다.

Estas alegoria rakonto en la Biblio, ke Dio ordonis al Adam, la unua homo, ke li ne manĝu frukton de pomoarbo en la Edenĝardeno, ĉar ĝi estis arbo de malbona kaj danĝera scienco. Sed serpento konvinkis la edzinon de Adam, kies nomo estis Eva, ke tiu frukto estis manĝebla kaj bongusta. Pro tio Adam decidis gustumi tiun malpermesitan manĝaĵon, ĉar li volis ekkoni ĉiujn sciencojn eĉ se tio estis danĝera kaj riska laŭ Dio, la Kreinto de la Universo. Tiel la Biblio konkludas, ke la homo, kreita de Dio malobeis la ordonon de sia Kreinto kaj serioze pekis. Tio estis la origina peko, kies pezo havis, havas kaj havos negativan efikon sur la vivon de ĉiuj homoj. Tiu alegoria rakonto estas vaste konata en la okcidenta mondo, sed multaj homoj ne kredas, ke la koncepto de la origina peko vere ekzistas en tiu simbola kaj alegoria formo.

성경에 이런 비유담이 있다. 신이 최초의 인간인 아담에게 에덴동산의 사 과나무의 과일을 먹지마라고 하셨다. 왜냐하면, 그것은 나쁘고 위험한 지 식의 나무였기 때문이다. 그러나 뱀은 그 과일은 먹을 수 있는 것이며 맛도 좋다고 하며, 아담의 아내인, 이브를 꼬드겼다. 결국 아담은 그 금단의 과일 은 맛보기로 했다. 왜냐하면, 그는 모든 지식을 알기를 원했기 때문이다. 설 령 그것이 우주의 창조자이신 하나님의 뜻에 반하는 위험 한 것이라 하더 라도. 성경은 신의 피조물인 인간이 창조자의 명령을 어겼고, 큰 죄를 지었 다고 결론지었다. 그것이 바로 원죄이고 그 무게는 모든 인간의 삶에 부정 적인 영향을 주었고, 주고 있으며, 주게 될 것이다. 이 비유담은 서양에서 널리 알려진 이야기이지만, 많은 사람들은 그 비유담 속에 원죄의 개념이 진실로 담겨 있다고는 믿지 않는다.

Prof. Dr. Christian de Duve atestas, ke la origina peko tamen estas. Sed laŭ lia kompreno tiu origina peko ne rilatas al serpento, nek al pomo, nek lamalpermesita agado de Adam kaj Eva. Laŭ prof. de Duve la origina peko estas en la homaj genoj. Gravaj karakterizaĵoj de la homa naturo fiksitaj en genoj estas engrupa solidareco, agresemo kontraŭ la ekstera mondo kaj kontraŭ la membroj de eksteraj homaj grupoj, egoismo, soifo por potenco kaj riĉeco, konkuremeco, eĉ krueleco. Per tiuj da karaktero povis la homaro okupi kaj invadi la tutan mondon laŭ la teorio de Darwin en la procezo de natura selektado.

그러나 크리스티안 드 뒤브 박사는 원죄가 존재한다고 주장한다. 하지만 그의 설명에 의하면 원죄는 뱀도 사과도 심지어 아담과 이브의 금지된 행 동과도 관계가 없다. 원죄는 인간의 유전자에 있다. 유전자 안에 저장된 인 간본성의 중요한 특성들은 항상 결속을 이루려는 연대성과 다른 세계에 맞서는 공격성, 이기심, 권력과 부에 대한 갈망, 경쟁심, 잔인성 같은 것들 이다. 인류는 그러한 기질적 특성을 가지고 다윈의 자연선택 이론에 따라 전 세계를 정복하고 침략할 수 있었던 것이다.

En tiu senco oni povus konkludi, ke por la homa specio la natura selektado ŝajnis esti utila, ĉar per tiu procezo la homaro povis invadi la mondon kaj venki ĉiujn aliajn vivestaĵojn. Oni povus konkludi tiel, tamen la afero estas pli ampleksa. Fakte, la natura selektado tute ne estis bona por la tuta mondo kaj eĉ por la homaro tio estis utila nur por mallongtempa mondhistoria epoko. Kaj tiu procezo kompreneble tute ne estis utila por tiuj popoloj kaj homaj grupoj, kiujn dum la permanenta multmiljara homa historio la aliaj homaj grupoj mortigis kaj pereis. Temas pri centmilionoj aŭ miliardoj da homoj, kiuj estis mortigitaj aŭ kripligitaj tiamaniere.

이런 의미에서 인간이라는 종에 있어서 자연 선택 설은 유용한 것이라는 결론에 이를 수도 있을 것이다. 왜냐하면, 이 이론에 따르면 인류는 세계를 침략하고 모든 다른 생명체를 이길 수 있기 때문이다. 우리는 그렇게 결론 지을 수 있지만 일은 더 복잡해진다. 사실, 자연 선택 설은 지구 전체를 위 해서 결코 좋은 것이 아니며 인간에게 조차 그것은 단기간에 유용할 뿐이 다. 수 천 년의 오랜 인간의 역사 동안 다른 종족에게 죽임을 당하고 멸망한 민족이나 종족들에게는 전혀 도움 되는 이론이 아니다. 그런 식으로 죽임 을 당하거나 불구가 된 수억 수십억의 사람들의 입장에서 말하자면 말이 다.

Por longtempa mondhistoria epoko la natura selektado estis ege malbona kaj riska por la mondo kaj ankaŭ por la homaro mem. Prof de Duve pensas tiel, ĉar dum la lasta kelkmiljara tergloba historio evidentiĝis, ke la natura selektado estis blinda, sensenca, senrespondecema kaj tute ne antaŭvidema. Sur la paĝo 149 de sia libro li klare formulas tion jene: "There is no Eve to blame, no serpent, no dangerous fruit, only natural selection, necessarily blind, mindless, devoid of foresight and responsibility.

지난 몇 천 년 동안의 지구역사에서 자연선택은 앞을 볼 수가 없고, 무감각 하고, 무책임하고, 전혀 예측할 수 없는 것이라는 것이 명백해졌기 때문에 긴 역사를 볼 때 인류에게 대단히 불리하고 위험하다고 뒤브 교수는 생각 한다. 그의 저서 149페이지에 그는 다음과 같이 간략하게 공식화하고 있다. “비난 할 이브도, 뱀도, 위험한 과일도 없고, 오직 자연 선택과 맹목적, 무심 함, 예지력과 책임감의 결려가 있을 뿐이다. ”

Nuntempe, en la dudekunua jarcento estas multaj malfacile solveblaj mondproblemoj kaj krizoj, kiujn la homaro okazis. Tiuj povas minaci la vivon sur la terglobo. La ebleco, ke la homaro povos perei la vivkondiĉojn estas risko ne nur por la homaro mem, sed ankaŭ por miliardoj da aliaj vivestaĵoj. La plej grandaj problemoj estas la venontaj:

21세기 현재에는 인류가 야기한 많은 해결하기 어려운 세계문제와 위기가 존재한다. 그것들은 지구상의 많은 생명을 위협할 수 있다. 인류가 생존할 수 있는 환경을 잃을 수도 있다는 가능성은 일류 뿐 아니라 수억의 다른 생 명체들도 위험하게 하는 것이다. 가장 중요한 문제들은 다음과 같다.

Same, kiel ĉiam dum la lastaj jarmiloj la internaciaj rilatoj inter la diversaj landoj, popoloj kaj diversaj politikaj, ekomiaj, sociaj, religiaj, ktp. grupoj de la mondo estas malamikecaj, estas seriozaj militoj en multaj lokoj kaj kelkaj landoj jam havas armilojn per kiuj ili povus detrui la tutan terglobon.

지난 수 천 년 동안 여러 나라와 국민들, 그리고 다양한 정치, 경제, 사회, 종 교와 단체들 간의 국제관계가 항상 적대적이었던 것처럼, 많은 지역에서는 심각한 전쟁이 일어나고 있고, 몇몇의 나라들은 이미 전 지구를 파괴 할 수 있는 무기를 이미 보유하고 있다.

• Centmilionoj da homoj vivantaj en la alte evoluitaj industriaj landoj estas nekredeble riĉaj, dum miliardoj da homoj tute ne havas riĉofontojn kaj estas risko, ke la riĉofontoj baldaŭ elĉerpiĝos.

아주 발달한 산업국가에 살고 있는 수억의 사람들은 믿을 수 없을 정도로 부유하지만, 반면에 수십억의 사람들은 풍부한 자원을 전혀 갖지 못했거나 곧 말라버릴 위기에 처해있다.

• En granda parto de la mondo oni jam pereis la praarbojn kaj estas risko, ke oni faros tion ankaŭ en aliaj lokoj. Sekve de tio estas risko, ke multaj bestoj kaj plantoj kaj aliaj vivestaĵoj malaperos, la biologia diverseco perdiĝos kaj dezertoj estiĝos en grandaj teritorioj sur la terglobo.

세계의 많은 곳에서 사람들은 이미 원시림을 잃어버렸고 다른 곳도 곧 그 렇게 될 지경이다. 따라서 많은 짐승들과 식물들 그리고 다른 생명체들도 사라질 것이고, 생물학적 다양성을 잃을 것이며, 지구상의 광대한 지역이 사막화될 위기에 있다.

• Dum la lastaj jarcentoj la homaro malpurigis la naturon, pro tio la akvo kaj la aero malboniĝis kaj estiĝis truo en la ozona tavolo ĉirkaŭ la terglobo. Tiel la vivestaĵoj ne plu estas protektataj kontraŭ la danĝeraj sunradioj.

최근 수 백 년 사이 인간들이 자연을 오염시켰기 때문에, 그로인해 물과 공 기가 나빠졌고, 지구 주위의 오존층에 구멍이 생겼다. 따라서 생명체들은 위험한 태양광선으로부터 더 이상 보호 받지 못하게 되었다.

• Dum kelkaj jarcentoj la homaro eluzis grandan parton de la karbono, gaso kaj kruda oleo, kiu estiĝis sub la tero dum centmiloj da jaroj. Pro tio estas risko, ke baldaŭ (post kelkaj jardekoj aŭ jarcentoj) okazos krizo de energio kaj la klimato malbone ŝanĝiĝos. La glacimontoj sur la polusoj malaperos, la marnivelo plialtiĝos kaj partoj de landoj apud la marbordoj malaperos.

수 백 년 동안 땅속에 묻혀있던 탄소, 가스, 원유의 대부분을 인간들이 불과 몇 세기만에 다 써버렸기에, 머지않아 에너지 고갈로 인한 위기가 닥칠 것 이며, 기온의 이상변화가 야기 될 것이다. 극지방의 빙산이 녹아 없어지고, 해수면이 높아져서 해변 국가들은 사라지게 될 것이다.

• Pro la rapida pligrandiĝo de la homaro kaj pro la manko de la riĉofontoj en multaj landoj estas risko, ke oni ne povos produkti sufiĉe da manĝaĵo por la loĝantaro.
Laŭ prof. de Duve kaj la fenomeno, ke la homaro sukcesis invadi la mondon kaj la apero de la menciitaj malfacile solveblaj mondproblemoj estas kaŭzitaj de la natura selektado kaj de la difektitaj homaj genoj, kies ĉefaj karakterizaĵoj estas la senlima agresemo kaj la egoismo En tiu situacio necesus agadi kontraŭ la natura selektado, se la homaro volus savi la mondon por la venontaj miloj da generacioj. Por fari tion estas kelkaj eblecoj, ekzemple:

많은 나라에서 빠른 인구의 증가와 자원의 부족으로 국민들이 먹을 음식 을 충분히 생산할 수 없는 어려움에 처해있다. 뒤브 교수는 인간들이 세계 를 침략하고, 앞서 말한 그 난제들이 야기하게 된 것은 자연선택과 황폐해 진 인간의 유전자 때문이라고 하고, 그런 유전자의 주요한 특징은 끝없는 공격성과 이기주의라고 말했다. 그렇다면 만약 인류가 미래의 세대를 위하 여 세상을 구하고자 한다면, 자연 선택에 맞설 필요가 있을 것이다. 그렇게 하려면 몇 가지 가능성이 있다. 예를 들면 :

1. Pligrandigi la volumon de la homa cerbo por ke ĉiuj homoj komprenu, ke alia agado estas bezonata por atingi sukceson dum mallonga tempo kaj certigi la vivkondiĉojn dum longa mondhistoria epoko. Tio estas nur teoria ebleco, reale tio ne povos efektiviĝi.

단기간적으로 성공에 이르기 위해서는 행동의 달라짐이 필요하다는 것을 모든 사람들이 알 수 있도록 인간의 생각의 범주를 더 늘리는 것과 장기적 으로는 거주환경을 명확하게 하는 것이다. 이런 생각은 이론적으로는 가능 하나 실제로 실현할 수 없을 수도 있다.

2. Pli praktika ebleco estus limigi la naskiĝojn, sed laŭ mi nek tio povos efektiviĝi. Ĉar laŭ la nunaj homaj genoj ĉiuj homoj pensas kaj sentas, ke ili devas pligrandigi kaj plifortigi sian nacian, aŭ politikan, aŭ religian, ktp. grupon kaj sekve de la genetike fiksita intergrupa agresemo ĉiuj pensas kaj sentas, ke ili devas plimalgrandigi kaj pli malfortigi (eĉ perei) la aliulojn. Do, por mi tute ne ŝajnas esti reala limigi la naskiĝojn samtempe en ĉiuj landoj de la mondo.

더 실현가능성이 있어 보이는 것은 출생을 제한하는 것일 것이다 그러나 나에겐 그것도 현실성이 없어 보인다. 왜냐하면 지금 인간의 유전자에 의 하면 모든 사람들은 자신이 속한 국가나 정당, 또는 종교 단체 등을 더 위대 하고 더 강하게 만들어야 한다고 생각하거나, 느끼고 있을 것이기 때문이 다. 하여 사람들은 유전학적으로 형성된 집단 공격성으로 다른 사람들을 더 형편없게 그리고 약하게 (심지어는 멸망하게) 만들어야한다고 생각하 고 느끼는 것이다. 그래서 세계 모든 나라에서 동시에 출산을 제한하는 것 은 현실적이지 않다.

3. Prof de Duve pensas, ke alia ebleco por savi la mondon povus esti se la homaro donus pli da ŝancoj al virinoj por gvidi la sociojn. Li skribas jene: „Give Women a Chance.” Li pensas tiel, ĉar li supozas, ke la malbonaj kaj danĝeraj homaj genoj, kiel ekzemple egoismo kaj agresemeco rilatas ĉefe al viroj kaj virinoj estas pli zorgemaj, komprenemaj, pacemaj, amikemaj kaj toleremaj. Laŭ mi ankaŭ tiu propono ne povas realiĝi pro du kialoj. Unue, oni povas vidi, ke jam en multaj landoj elektiĝis virinoj kiel ĉefministroj aŭ ŝtatestroj, sed ili agadas simile kiel la viroj en la samaj postenoj. Due, oni povas sperti, ke en multaj landoj funkcias fortaj virinaj organizoj kiuj estas pli egoismaj kaj agresemaj ol la viroj kaj sekve de tio ili sen kompato malriĉigas la virojn ekzemple kiam ili divorcas. En multaj eŭropaj landoj vivas amase divorcitaj viroj sur la stratoj sen hejmo, ĉar siaj edzinoj forprenis ĉion de ili kiam ili divorcis.

드 뒤브 교수는 세계를 구할 다른 가능성 있는 방법으로 인류가 여성에게 사회 지도를 위한 더 많은 기회를 준다면 가능할 수도 있다는 생각을 하고 있다. 그는 “여성에게 기회를 주라 ”라고 쓰고 있다. 그가 그렇게 생각한 이 유는 인간의 나쁘고 위험한 유전자들, 예컨대 이기적이고, 공격적인 성향 은 주로 남성과 관련이 있고, 여성들은 더 보살피기를 좋아하고, 이해심도 더 있고, 평화적이며, 친근하고, 참을성이 더 있다고 생각하기 때문이다. 나 의 견해로는 그 의견 역시 두 가지 이유에서 실현될 수 없다고 여겨진다. 첫 째, 이미 여러 나라에서 수상이나 주지사로 여성을 선출했지만, 그러나 그 들은 같은 지위에서는 남자들과 비슷한 행동을 하곤 한다. 둘째, 많은 나라 에서 남자보다 더 이기적이고 공격적인 강력한 여성단체가 활동하고 있는 것을 우리는 알고 있다. 한 가지 예로 그들은 이혼할 때 아무런 연민도 없이 남자를 거지로 만들기도 한다. 많은 유럽 국가에서는 이혼한 남자들이 집 도 없이 거리에 무리 지어 살고 있다. 왜냐하면, 자신의 아내가 이혼할 때 모든 것을 빼앗아버리기 때문이다.

4. Multaj homoj, inter aliaj ankaŭ prof. de Duve opinias, ke per edukado oni povas ŝanĝi la pensmanieron kaj la vivmanieron de la homoj. Do, se oni edukus pli detale la danĝerojn de la militoj, natur-malpurigado, energiokrizo, ktp., tiam la homaro povus solvi tiujn mondproblemojn. Sed mi ankaŭ tion ne kredas, ĉar estas malfacile agadi kontraŭ la genetike fiksitaj karakterizaĵoj. Budho jam antaŭ 2500 jaroj anoncis, ke kompato devus esti la ĉefkarakterizaĵo de la homoj. Jesuo antaŭ 2000 jaroj diris, ke la amo estu la ĉefa leĝo. Sotesano antaŭ jardekoj fondis la ŭonbulisman eklezion, la religion de bonfaroj. Multegaj pastroj kaj bonzoj kaj saĝuloj instruis kaj instruas la homaron en tiu senco, tamen oni devas konkludi, ke tute sen iu ajn rezulto, ĉar la mondproblemoj tute ne malaperis, eĉ kelkaj el ili serioze pligrandiĝis.

드 뒤브 교수를 비롯한 대부분의 사람들은 교육으로 사람들의 생각이나 생활 방식을 바꿀 수 있다고 주장한다. 그래서 만약 사람들이 더 치밀하게 전쟁의 위험, 자연 오염, 에너지 고갈 등에 대해 교육했더라면 인류는 이러 한 세계적인 문제를 해결할 수 있었을 것이라는 것이다. 그러나 나는 그것 역시 믿지 않는다. 고착된 유전적인 특징에 반하는 행동을 하는 것은 어렵 기 때문이다. 부처는 이미 2500년 전에 자비가 가장 중요하다고 말했고, 예 수는 2000년 전에 사랑이 중요하다고 했으며, 소태산은 이미 수 십 년 전에 은혜의 종교인 원불교를 창시했다. 많은 신부들과 스님들 그리고 현자들이 가르치고 또 가르쳤지만, 세상의 문제는 없어지지 않았을 뿐아니라, 심지 어 어떤 것은 더 커졌기 때문에 조금도 나아진 결과를 얻지 못했다고 볼 수 있다.

La diluvo havas malsamajn signifojn en la orienta kaj en la okcidenta mondo. En ambaŭ mondpartoj estas ofta natura fenomeno ke post pluvego regule aperas diluvoj. Sed en la okcidenta mondo, kie la Biblio estas vaste konata libro, oni scias, ke estas fama rakonto pri tiu historio. Tie estas skribite, ke la homaro serioze kulpis kaj pro tio la Dio punis la mondon. Tiam okazis terura diluvo, kiam preskaŭ ĉiuj vivestaĵoj mortis. Laŭ tio la vorto „diluvo” signifas la pereigon de la mondo en la juda kaj kristana kulturoj.

대홍수는 동양과 서양에서 다른 의미를 가지고 있다. 어느 곳에서나 폭우 가 쏟아진 후에 홍수가 일어나는 것은 종종 일어나는 당연한 자연현상이 다. 그러나 성경이 널리 읽히고 있는 서양에서는 잘 알려진 역사적인 일화 가 있다. 인간들이 엄청난 죄를 지었고 신이 노하여서, 벌을 주기 위해 거의 모든 생명체가 죽게 되는 무서운 홍수를 야기했다는 것이다. 그 이야기에 의하면 “대홍수”는 기독교와 유대교에서는 세상의 멸망을 의미한다.

En la dekoka jarcento estis signifa politika socia kaj financa krizo en Francio. Tiam la reĝo antaŭvidis la riskon de la pereo de sia reĝimo kaj tiam diris Marquise de Pompadour, la amantino de la reĝo la famajn vortojn: "Apres nous le Deluge". Tio signifas laŭ literoj, ke „Post ni venos la diluvo.”, sed la vera signifo estas, ke povus okazi, ke nia lando, aŭ nia mondo baldaŭ pereos. Kaj tio certe okazis en la fino de la jarcento. Tiam estis la franca revolucio, kiam la malnova reĝimo pereis kaj la franca reĝlando malaperis. En nia epoko, en la dudekunua jarcento estas ŝanco, ke pro la multegaj malfacile solveblaj mondproblemoj kaj krizoj kaŭzitaj per la homaro en la procezo de natura selektado la tuta homa civilizacio pereos kaj malaperos. Do pro tio estas aktuala la demando: „Ĉu estos diluvo post ni.

18세기에 프랑스에서는 심각한 정치 사회적인 경제 위기가 있었다. 그때, 왕은 자신의 왕조의 멸망을 예감하고, 연인인 Marquise de Pompadour (마 담 드 퐁파두르 )에게 "Apres nous le Deluge" 라는 유명한 말을 남겼다. 그 것은 글자대로 풀이 하면 „Post ni venos la diluvo. 대홍수가 우리를 덮칠 것 이다.” 라는 뜻이다. 그러나 진정한 의미는 우리왕조, 우리 세상이 곧 끝날 것이라는 뜻이다. 그리고 세기말에 그렇게 되었다. 왕조는 멸망했고, 프랑 스에서 왕정은 사라졌다. 우리시대인, 21세기에는 자연 선택의 원리 속에 서 인간에 의해 발생된 엄청나게 많은 해결하기 힘든 문제 때문에 전 인류 의 문명이 멸망하고 사라지게 될 것이다. 그런 의미에서 이 질문을 던진다 : „Ĉu estos diluvo post ni“ ( 인류는 멸망하게 될까? )




    Hejmpaĝo: http://esperantofre.com/indexeo.htm (3 lingvoj)
    Aktualigita de Enrique,   25  januaro  2015