Paĝoj de Enrique       01 02 03 04 05 06       Esperanto   English

NASK   40-jariĝo
Nord-Amerika Somera Kursaro

51 fotoj kaj raportoj
UCSD   Universitato de Kalifornio
San Diego, California, Usono
10 - 11   Julio   2009




0876. Dro Humphrey Tonkin, prezidanto de
Esperantic Studies Foundation (ESF)

Anonco      

ESF-gvidantoj partoprenos en      
simpozio por la 40-jariĝo de NASK      

La 26-an de junio, 2009 – La prezidanto kaj vic-prezidanto de la Esperantic Studies Foundation (ESF), d-roj Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes, kontribuos al speciala simpozio por marki la 40an datrevenon de la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), la 11-an de julio, 2009, ĉe la Universitato de Kalifornio, San Diego (UKSD).

NASK estas intensiva trisemajna, trikredita programo en la internacia lingvo, je niveloj baza ĝis supera. Fondita ĉe la Ŝtata Universitato de Sanfrancisko en 1969, la kursaro translokiĝis al la Altlernejo por Internacia Trejnado (School for International Training, SIT) en Brattleboro, Vermont, en 2002, kaj al UKSD en 2007. Ĉiujare NASK allogas studentojn kaj lingvo-instruistojn el tuta Nord-Ameriko kaj alikontinente.

La programo de la Simpozio ankaŭ inkluzivos prelegojn de eksdirektoro de ESF, d-ro David Jordan (UKSD), kaj de s-ino Spomenka Štimec, fama Esperanto-aŭtoro, instruisto, kaj aktivulo el Kroatio.

Por ekscii pli pri NASK, vizitu ties retejon www.esperanto.org/nask kaj paĝaron en Facebook, http://www.facebook.com/group.php?gid=36856403225


Eventoj      

Simpozio por la 40-jariĝo de NASK
11 Julio 2009, Universitato de Kalifornio, San Diego

La Estraro de la Esperantic Studies Foundation gastigis ĉi tiuj eventoj samtempe kun ilia ĉiujara kunveno por plan-aktualigado.

Dum la vespero de vendredo, la 10-an de julio, 2009, okazis vespermanĝo ĉe la Estancia La Jolla honore al la kreanto kaj aktuala prezidanto de Esperantic Studies Foundation, Dro. Humphrey Tonkin, scienculo pri Renesanca Anglalingva literaturo kaj antaŭa universitata prezidanto, kiu faris vere rimarkindajn kontribuojn al la Esperanta Movado kaj al la esploro de lingvaj problemoj, dum longa kaj sukcesa kariero kiel universitata instruisto kaj administranto. En intima etoso, ni havis la ŝancon festi kelkajn el la plenumoj de Dro. Tonkin kaj partopreni je liaj memoroj kaj pensoj pri la estonteco.

Dum la posttagmezo de Sabato, la 11-an de Julio, ni havis duan feston. Kvardek jaroj jam pasis de kiam la inaŭgura Esperanto programo ĉe San Francisco Ŝtata Universitato, kiu poste kreskis en la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), aŭ the North American Summer Esperanto Institute.

Por memorfesti ĉi tiun atingaĵon, okazis tri-hora simpozio ĉe la Universitato de Kalifornio San Diego, partoprenis Humphrey Tonkin, David Jordan, Spomenca Ŝtimec, kaj Mark Fettes kiel invititaj parolantoj kaj panelistoj. La simpozio rigardis la okazaĵojn de la lastaj 40 jaroj kaj ankaŭ la eblecojn de la venontaj 40 jaroj, profitante la grandegajn teknologiajn kaj kulturajn ŝanĝojn kiuj ŝanĝigas la mondon, kaj konsiderante la manierojn laŭ kiuj Esperanto adaptiĝis kaj daŭre adaptiĝos al tiuj ŝanĝoj.

Post la simpozio okazis amikema renkontiĝo, iom da manĝetoj, kaj ceremonio memoranta ĉiujn kiuj faris kernajn kontribuojn al NASK dum la pasintaj jaroj.

* * * * *    

Komuna kantado kun Ŝajo en la lingva laboratorio.

Vendredo la 10an de julio, 2009, 2:30 ptm.


0865. Lingva Laboratorio.


0866.


0869. Dum iro al la Estancia La Jolla, por la Bankedo.


0870.


* * * * *    

    1. NASK   40-jariĝo, eventoj, 10 julio 2009.     in English
    2. Bankedo, en la hotelo "Estancia La Jolla".       in English
    3. Speciala simpozio, Universitato de San Diego.   in English
    4. Ceremonio, Konferenco-Centro Eucalyptus Point.   in English
    5. Biblioteko, kaj kampuso. San Diego Universitato.       in English
    6. Viaj fotoj, bonvolu sendi viajn fotojn kaj raportojn al mi.   in English

    7. NASK, Nord-Amerika Somera Kursaro.
        (elektu Esperanton aŭ anglan en la dekstra supro)
    8. Naska Fasko. Legu la revuon. (elektu Esperanton)

    9. Kongreso 2007, San Diego kaj Tijuana, Meksiko, 25 - 30 Julio 2007.

Videoj por lerni Esperanton.
3 animaĵoj, preskaŭ 3 horoj entute, kun la tuta teksto.
Pasporto, en youtube, pli ol 7 horoj. Aktoroj de multaj landoj.

Hejmpaĝo: http://esperantofre.com/indexeo.htm
Aliaj paĝoj de Enrique.
Mapo de la retejo de Enrique.

Aktualigita de Enrique,   4  aŭgusto  2009