Okemo 2001 - 35
  6  -  8  Oktobro   2001  
Raportoj

Enrique
13 oktobro
2001


Raporto pri la Okemo-renkontiĝo
de Enrique

Komence ŝajnis ke la vetero ne kunlaborus. La sabaton 6a de oktobro frue matene ni forlasis nian domon en Albany, Novjorka Ŝtato, dum pluvado, kaj la pluvo, kaj la vento, kaj la malvarma temperaturo sekvis nin ĝis proksime al Ludlow. Sed ne plu pluvis kiam ni atingis Okemon. Ĝis la lasta vendredo la vetero estis tre agrabla.

Okemo estas loko por skiado, kun pli ol 10 leviloj de po 4 seĝoj. Meze de la tuta monto, inter la skiad-vojoj, estas multaj domoj kaj apartamentoj. Estas ĉirkaŭ 2000 apartamentoj entute. Mi loĝis en la pli malalta etaĝo de tri etaĝa domo. Aliaj loĝis en domoj aŭ apartamentoj. La kongresejo estis proksime de la enirejo, en la plej malalta parto de la monto Okemo.

Proksime de la dua postagmeze kelkaj homoj komencis eniri la kunvenejon, kaj ni komencis pretigi ĝin. Je la 15:00 horo la organizanto, sinjoro Normand Fleury bonvenis la partoprenantojn kaj prezentis la programon.

Poste sinjoro Bill Maxey prelegis pri "Plia jaro en Esperantio". Dum li komentis la okazaĵojn de la lasta jaro, kelkaj el la aŭskultantoj rakontis pri la renkontiĝoj en kiu ili partoprenis. Mi parolis pri la 5a TAKE de Meksiko urbo, okazinta antaŭ ses monatoj. Aliaj parolis pri la Universala Kongreso, la Junulara Kongreso, kaj la ELNA kongreso.

Tri fojoj dum la semajnfino estis kursoj de Esperanto. Sinjorino Zdravka Metz instruis la komencantan kurson kaj sinjoro Bill Maxey instruis la meznivelan kurson.

Sinjoro Arnold Victor kun sia komputilo enmane, parolis pri interreto... Kvar aliaj aŭskultantoj havis "Apple" komputilojn, same ol la preleganto. Mi estis la sola kun vindoza sistemo... pri kio oni ne multe parolis.

Sinjoro Jessy LaPointe parolis pri la paĝo de Esperanto-Societo Kebekia, kiu estas zorgata de li. Li metis multege da nova informo, taŭga por novaj insteresitoj. La paĝon li verkis per la angla, la franca kaj Esperanto.

Post liberaa manĝado, ni revenis al la Amikeca vespero. Sinjoro Normand ludigis nin per kelkaj ludoj por ke ni interkonatiĝu.

Dimanĉo matene la vetero montris nin ke povus esti vintro. Sur mia aŭto mi trovis pli ol unu centimetron da neĝo, kaj la termometro montris sep gradojn centigradojn sub nulo. Okemo estas monto en mezo de montoj.

La libroservo de la Esperanto-Societo Kebekia, zorgita de gesinjoroj Zdravka Metz kaj Normand Fleury, kaj sia filino Mira, estis malfermita preskaŭ la tuta semajnfino. Ankaŭ estis granda kolekto da donacitaj jam uzitaj libroj, vendeblaj tre malmultekoste.

Sinjoro Mark Fettes parolis pri Indiĝenaj dialogoj, Mondaj dialogoj. Estis notite ke multaj gentoj de malsamaj partoj de la mondo volas kunigi siajn interesojn, sed ili ne povas interkomuniki pro la diversaj linvgoj. Esperanto povus multe helpi al ili.

Proksimume 12 homoj registriĝis por la Oratora konkurso. Tri ĝis kvin minutoj estis permesitaj al ĉiu partoprenanto. Por la unua fojo estis juro kiu konsistiĝis de tri gravuloj: Profesoro Duncan Chartes, Profesoro Mark Fettes, kaj Profesoro Grant Goodall. Ĉiu partoprenanto ricevis libron kiel donaco, kaj la tri gajnintoj ricevis aliajn premiojn.

Junulo Jed Meltzer estris Jogan kurson. Proksimume 8 homoj partoprenis.

Sinjoro Thomas Eccardt prelegis pri la Nanolandoj de Eŭropo. Ili estas: Andoro, Liechtensteino, Luksemburgio, Malto, Monako, San-Marino, kaj Vatikano. Li montris interesajn statistikojn pri tiuj landoj.

Fraŭlino Mira Metz-Fleury akompanis grupon da junuloj al la naĝbaseno. Mi ne vidis tion. Fraŭlino Mira Metz-Fleury ankaŭ zorgis pri la infanoj dum la tuta semajnfino.

Sinjoro Normand Fleury estris konversacian rondon pri "Pli bona mondo". Ni provis trovi en kiuj cirkomstancoj Esperanto povas helpi.

Poste la homoj disiĝis por viziti la urbeton Ludlow-on, por aĉeti manĝaĝojn por la bufeda vespermanĝo. Ankaŭ kelkaj homoj kuiris aŭ preparis manĝaĵojn. Ĉiu loĝejo estas kompleta apartamento kun kuirejo.

Kiam ni revenis je la 18:30 horo, ĉiuj alportis ion por manĝi kaj trinki, kaj dividi inter ĉiuj partoprenantoj. Post mallonga parolado de sinjoro Normand Fleury, ni servin nin mem, kaj ĝuis bongustan manĝaĵojn.

Post la manĝado komencis la Kulturan vesperon. Sinjoro Thomas Alexander montris sian arton per longaj, mallarĝaj globoj. Sinjoro Bill Maxey legis kelkajn poemojn kaj legaĵojn. Junulo Jed Meltzer ludis sian banĝon. Poste ni rigardis 40-minutan filmon tute per Esperanto, pri kelkaj filmoj kiu uzis Esperanton. Oni ankaŭ montris la filmon "Angoro", kiu estis la unua filmo parolata tute per Esperanto.

Lundo matene estis iom pli agrable ol dimanĉo. Frumatene jam estis homoj ĉirkaŭantaj la libroservon, aŭ vagante laŭ la salono.

Sinjoro Allan Boschen rakontis pri siaj ekspertoj dum pli ol 30 jaroj instruante Esperanton ĉe Massachussets Kolegio en North Adams. Mi ekkonis sinjoron Boschen la unua fojo en julio de 1969. La sama tago mi ankaŭ ekkonis Profesoron Duncan Charters.

Profesoro Duncan Charters instruis la prononcadon de la esperantaj vokaloj, speciale al usonanoj, kaj ankaŭ al tiuj kiuj parolas tre mallaŭte. Li eniris la podion saltante... Dum lia saltado, kaj leviĝo kaj malleviĝo de siaj brakoj, li komencis bati sian ventron kaj samtempe kriante ripetis la vokalojn:

      O! O! O! U! U! U! A! A! A! E! E! E! I! I! I!

Li diris ke la voĉo devas veni de la ventro kaj ne de la gorĝo.

Poste li montris al ni verseton de kvin linioj kaj kantigis nin. Komence kaj fine ni kantis la verseton kiel skribita, sed inter tiuj kantadoj ni devis kanti tion kvin fojoj, ĉiam uzante nur unu vokalon:

      La vino ja plaĉos al vi!
      La vana ja plaĉas al va!
      Le vene je pleĉes el ve!

Junulo Jacob B. Schwartz havis biciklon kaj multaj partoj de bicikloj por montri kiel ripari ilin.

Sinjoro Bill Maxey demandis kia parto de la esperanta kulturo oni devas instrui kiam oni instruas Esperanton.

Poste ni iris ekster la salono por la grupfotado. Multaj fotiloj laboris por foti la tutan grupon. Bedaŭrinde, kelkaj homoj jam komencis la reiron hejmen.

Estis belega renkontiĝo. Ŝajnas ke ĉiu partoprenanto foriris tre kontenta. 67 homoj reĝistriĝis. Kelkaj ne venis. Kelkaj venis kiu ne estis reĝistritaj. Entute estis pli ol 70 partoprenantoj.

Estis la unua fojo ke mi aŭdis de multaj partoprenantoj diri:
--Mi ekkonis kaj lernis Esperanton per la reto.

Pro tio mi havas multajn paĝojn ĉe la reto, por ke pli da homoj malkovru kaj lernu Esperanton! Ankaŭ ĉi tiuj paĝoj pri Okemo inspiros kelkajn homojn por komenci aŭ pligrandigi iliajn klopodojn pri esperantaj faradoj.

Ni ĉiuj promesis reveni la venonta jaron.

Dum la semajnfino mi multe fotis, entute 110 fotoj. Bonvolu serĉi kaj rigardi la fotojn en mia retejo ĉe:

      http://albeo.tripod.com/Okemo

Kore salutas vin,

      Enrique


Oktobro 2001

6   Sabato      01   02   03   04   05
7   Dimanĉo   06   07   08
8   Lundo      09   10

Okemo hejmpaĝo   31   32   33   34   35

           

Enrique Ellemberg
Albany, NY, Usono
Esperanto$eeo.8k.com
$ --> @
Hejmpagxo: Eeo.8k.com

flago
Esperanto Flag
13   oktobro   2001
Vidita fojoj. . .