Paĝoj de Enrique

        Malsupre: Sekvonta vizito   22 januaro 2007
        3 pliaj fotoj kaj raporteto


Vizito al PacŜipo, 11 oktobro 2006        
San Francisko, Kalifornio, Usono.        
11 fotoj kaj raporto          


Foto 2309   La PacŜipo, TSS The Topaz, en San Francisko Haveno.


Foto 2312   Enrique antaŭ la PacŜipo


Foto 2314   Budoj de aliaj organizaĵoj.


Foto 2316   Maiko Morishita en la budo de PacŜipo Usono.
(Novjorka organizaĵo)


Foto 2319   Drinkejo.


Foto 2323   Japanaj partoprenantoj.


Foto 2321   Enrique kun la dancistinoj.


Foto 2324   Vizitantoj el Esperantio


Foto 2327   Spektantoj. Poste venis aliaj 400 ...


Foto 2329   Muziko kaj dancado sur la PacŜipo


Foto 2332   Muziko kaj dancado sur la PacŜipo

Pacŝipo estas bazita en Japanio. Ĝi estas internacia, neregistara organizaĵo neporprofita kaj laboranta por antaŭenigi pacon, homajn rajtojn, ekvilibritan kaj daŭran evoluadon de respekto al la naturmedio.

Pacŝipo provas kreadi konscion pri la neceso de paco kiel ankaŭ agadojn bazitajn sur pozitiva ŝanĝo socia en la mondo. Ĝi provas tion efektivigi organizante edukajn programojn tutglobajn; vojaĝadojn, projektojn kunhelpajn rekomendante aktivadojn. Tiuj aktivadoj okazadas kune kun aliaj neregistaraj organizaĵoj kaj komunumoj en Japanio, Nordorienta Azio kiel ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.

Pacŝipo funkcias ĉefe per luata pasaĝerŝipo (ekde junio 2003: TSS The Topaz), vojaĝanta tra la mondo informante pri la neceso de paco. Tiu bonega ŝipo kreas neŭtralan, moviĝantan spacon samtempe ebligante homojn kunparoladi pri paco, kaj labori kune surmare kiel ankaŭ en la havenoj, kiujn ili vizitas. Okazas aktivadoj bazitaj en Japanio kaj Nordorienta Azio fare de la ok Paccentroj de Pacŝipo en Japanio.

PacŜipo estas japana organizaĵo kreita de japanaj studentoj en la jaro 1983. Ili komencis per kontakto kun Vietnamo, Ĉinio kaj Koreio, tiuj landoj kiuj iam estis premitaj de Japanio, kun paca celo. Poste ili celis la tutan mondon kaj luprenis ŝipon por viziti la tutan mondon.

Tiu ŝipo nomiĝas "The Topaz" kaj alpartenas al greka entrepreno "Topaz International". Tiel, la laborantoj de la ŝipo estas dungitaj de tiu greka entrepreno.

La ŝipo malfermis siajn pordojn al iu ajn kiu volis viziti ĝin. Oni bezonis registriĝi almenaŭ du tagoj antaŭ la evento, sed la registriĝo estis facile kaj senpage, per telefono aŭ retmesaĝo.

Kvar esperantistoj vizitis la PacŜipon dum ĝia restado en la haveno de San Francisko. Nia celo estas sciigi la membrojn de la PacŜipo organizaĵo pri la valoro de Esperanto. Bedaŭrinde ni trovis neniun homon de tiu Organizaĵo.

La organizantoj de ĉi tiu evento estis membroj de PacŜipo Usono, kiu estas novjorka organizaĵo. Mi parolis iomete kun Maiko Morishita kaj poste kun Allison Boehm, la organizantoj de la San Franciska evento, kiuj venis el Novjorko al San Francisko nur por ĉi tiu evento. Bedaŭrinde ili estis tre okupataj dum la tuta vespero.

Ili invitis la ĝeneralan publikon por partopreni muzikan eventon sur la ŝipo. Ili ankaŭ invitis lokajn grupojn por muzikumi kaj danci. Alivorte, same la aktoroj kiel la publiko, venis de la San Francisca regiono.

Ili ankaŭ invitis organizaĵojn kiuj koncernas pri sama agado, kiel paco, homaj rajtoj, ekvilibrita kaj daŭra evoluado, respektado al la naturmedio.

La plejmulto de la pasaĝeroj iris urben por turismadi, aŭ viziti kelkajn organizaĵojn. Multaj revenis dum la evento, se malmultaj partoprenis tiun eventon. Estis preskaŭ neeble paroli kun ili, ĉar ne ĉiuj bone parolis la anglan, sed precipe, la nivelo de la muzikado estis tro alta por permesi babiladon.

La gekelneroj kaj aliaj laborantoj, estas dungita de la entrepreno kiu posedas la ŝipon, kaj al ili ne multe interesas la agadon de la PacŜipanoj.

Estis kelkaj budoj zorgitaj pri homoj el kelkaj organizaĵoj kiuj vizitis la ŝipon. Ni parolis kun preskaŭ ĉiuj el ili kaj mi donis mian retadreson al ili. Sed mi kontaktis tre malmultajn homojn kiuj restos sur la ŝipo.

Kelkaj el la koncernaj organizaĵoj estas:

Alarm Magazine, Code Pink, Global Citizen Center, Global Exchange, Corp Watch, Indy Bay, Non-violent Peace Force, Planet Drum Foundation, Regenerative Design Institute, Vets for Peace, Youth Philanthropy Worldwide.

Kiam mi rigardis la retpaĝojn de ĉi tiuj organizaĵoj ...
mi malkovris ke ili ĉiuj bone povas uzi Esperanton!

        - - - - -

    Invito al la evento:   pdf     html     Aliaj Usonaj eventoj

    Se vi volas kunlabori kun nia grupo,
    bonvolu aliĝi al ĉi tiu dissendolisto:
    Esperanta agado pri la   PacŜipo

    Esperanta informado:   Kio estas PacŜipo?   Informado   Kion fari


Peace Boat originala paĝo     angle   hispane

Vojaĝoj  de la PacŜipo:     (kun mapoj)     angle   hispane

54a   21a julio ĝis 29a oktobro 2006     angle   hispane

55a   2a novembro 2006 ĝis 11a februaro 2007   angle   hispane

56a   25a februaro 2007 ĝis 6a junio 2007   angle


*** *** ***

Alvenis PacŜipo, 22 januaro 2007        
San Francisko, Kalifornio, Usono.        
3 fotoj kaj raporteto          



Foto 2357   The Topaz ... PacŜipo apud la nevidebla flanko de la kajo.


Foto 2359   Peace Boat ... PacŜipo kaŝas ŝin malantaŭ la kajo


Foto 2364   PacŜipo kaŝas ŝin malantaŭ la kajo

Ĉi foje ne estis speciala programo por San-Franciskanoj. Mi iris sola al la kajo, kaj ne vizitis la ŝipon ... Sed mi havis ŝancon paroli kun kelkaj pasaĝeroj kaj kun kelkaj instruistoj de la angla, kiuj instruas sur la ŝipo. Ili ĉiuj ŝatis la ideon pri Esperanto, sed neniu el ili promesis lerni nian lingvon baldaŭ.


        *** *** ***

Bonvolu rigardi mian paĝon pri mia nova   Projekto
Eble vi povas helpi min


Aktualigita de Enrique,   25  januaro  2007