15-a Leciono

La tablo nun estas malplena. La familio jam tagmanĝis. Post la manĝo restas paneroj (pecetoj da pano). La paneroj kuŝas sub la tablo. Muso kuretas sub la tablo kaj manĝas la panerojn. Ĝi kuras de unu parto al alia kaj manĝetas. Subite nigra kato venas. La museto tuj kuregas ® sub la sofon. Kaj nun ĝi trankvile kuras sub la sofo, ĉar ĝia nigra malamiko tie ne povas kapti ĝin.

Observu!

Kie kuretis la muso por manĝi la restaĵojn?

SUB LA TABLO

Kien kuregis la muso kiam venis la kato?

® SUB LA SOFON

La litero n montras ankaŭ la direkton, la celon de movo.

La kato postkuras la muson, la muso kuras ® en sian truon.

La celo de la kato estas la muso, la celo de la muso estas la truo.

Kie vi estis hieraŭ?

Mi estis hejme. Mi estis tie.

Kien vi iras hodiaŭ?

Mi iras hejmen. Mi iras tien.

Kien vi iras hodiaŭ matene?

Kien vi iros morgaŭ vespere?

Fraŭlino, ĉu vi kuras sub la sofon aŭ vi saltas sur la sofon se vi vidas raton?

La muŝo (la muŝo, ne la muso) rondflugas tra la ĉambro kaj jen ĝi falas...

--Kien? --Ĝuste en la supujon!

Kio estas en la supujo? Supo, kompreneble.

Kaj en la sukerujo, en la salujo, en la inkujo kio estas?

Kie vi havas la monon? Ĉu en la supujo?

En la ovujo estas cento da ovoj, sed en la ovingo estas nur parto de unu ovo.

En la skatolo estas cigaroj. Ĝi estas ligna cigarujo. La cigarujo. La cigarujo enhavas dek cigarojn, sed la cigaringo entenas nur parton de unu cigaro.

La pomojn metu ® en tiun malplenan ujon.

Por mia bona tranĉilo mi aĉetis ledan ingon.

Ĉu vi ŝatas la birdojn? Jen disĵetu tiujn panerojn por ke ili manĝu.

Dum la festo li disĵetis plenmanon da moneroj al infanoj.

Sed antaŭ ol ni disiru mi volas paroli al vi pri mia nova domo.

LA DOMO

Ĉu vi deziras vidi mian novan hejmon? Ĝi estas negranda domo, sed sufiĉe komforta.

Jen la ĝardeneto kun kelkaj plantoj kaj citronarbo.

Ĉi tiu estas la dormoĉambro de miaj filoj. Ĉiu havas sian ŝrankon por la vestaĵoj. En la banĉambro estas lavujo kaj banujo kun varma kaj malvarma akvo.

Jen al saloneto kun la piano kaj la televidaparato. Sur la planko kuŝas dika tapiŝo, kaj de la plafono pendas moderna lampo. Ĉe la fenestroj pendas silkaj kurtenoj.

Tiu ĉi ŝtuparo kondukas al la supra etaĝo, kie loĝas kuracisto. La maljuna doktoro meritas mian respekton kaj admiron. Li estas respektinda kaj admirinda persono.

Hm, bona odoro! Ĝi venas el la kuirejo. Sur la kuirforno estas plenaj kaseroloj. En la bakforno eble estas rostaĵo aŭ kuko.

Ĉu vi jam foriras? Ĉu vi deziras tagmanĝi kun ni?

Ne dankon, mi bedaŭras, sed hodiaŭ ne; baldaŭ mi revenos. Ĝis revido.

Kio estas en mia nova hejmo?

Ĉu vi havas ĝardenon en via hejmo?

Kio estas en via dormoĉambro?

Ĉu vi povas marŝi sur la plafono?

Ĉu vi estas bona kuiristo (bona kuiristino)?

Ĉu vi ŝatas lavi kaserolojn?

Kie loĝas la maljuna doktoro? Kia homo li estas?

SENFINA RAKONTO

Malfrue en la nokto viro sidas sola sur benko de placo.

Policisto alproksimiĝas kaj demandas al li:

--Kion vi faras ĉi tie? Kial vi ne iras hejmen?

--Ĉar mia edzino estas kolera.

--Kial via edzino estas kolera?

--Ĉar mi ne iras hejmen.

Kion faris la viro?

Kiu alproksimiĝas?

Kie li sidis?

Kien li ne volas iri?

Kion faras via edzino kiam vi malfrue revenas hejmen?

Ĝis revido, amiko!

Legu kaj relegu la lecionojn!


VOCABULARIO

CELOOBJETIVO, FIN   ŜRANKO   ARMARIO
CIGAROCIGARRO TAPIŜOTAPIZ, ALFOMBRA
EDZOESPOSO ĜUSTAJUSTO, EXACTO
INKOTINTA SUFIĈASUFICIENTE
FORNOCOCINA,
HORNILLO
  
KASEROLO   CACEROLA APERIAPARECER
KURTENOCORTINA CELITENDER A
MUSOLAUCHA,
RATÓN
KAPTIATRAPAR
MUŜOMOSCA KOLERIENCOLERIZARSE
PLAFONOCIELORRASO KUIRICOCINAR
PLANKOPISO DE
HABITACIÓN
KURACICURAR, TRATAR
ENFERMOS
PLANTOPLANTA MERITIMERECER
RESPEKTORESPETO ROSTIASAR
SALOSAL   
SOFOSOFÁ   
ŜTUPOESCALÓN   
ŜTUPAROESCALERA   


LA INSTRUISTO PAROLAS

ACUSATIVO DE DIRECCIÓN. Del mismo modo que en "Juan corre a Pedro", Pedro representa el fin, el objetivo de la acción, en "Juan corre a Montevideo", Montevideo representa también el fin de la acción, de un movimiento.

Así diremos en Esperanto: Johano postkuras Petron y Johano kuras Montevideon.

Este acusativo de dirección es muy útil, porque nos permite distinguir el movimiento con traslación del movimiento sin traslación:

La hundo kuras en la ĝardeno -- el perro corre en el jardín (estando dentro de él). La hundo kuras en la ĝardenon (entra corriendo en el jardín desde afuera). La muso kuretas sub la tablo -- el ratón corretea bajo la mesa. De sub la tablo la muso kuras sub la sofon -- de debajo de la mesa el ratón corre (hacia) debajo del sofá.

KIE -- donde, kien -- adonde, tie -- alla, allí, tien -- hacia allá, hacia donde.

El adverbio de lugar puede tomar la n del acusativo de dirección: hejme -- en casa, hejmen -- a casa, supre -- arriba, supren -- hacia arriba, antaŭe -- adelante, antaŭen -- hacia delante. Ĉiam antaŭen! -- Siempre adelante!

--UJ da la idea general de recipiente, de continente: supujo -- sopera, monujo -- billetera, monerujo -- monedero. Laktujo estas ujo por lakto -- lechera es un recipiente para leche.

(Ver nota en la lección complementaria).

DIS -- es prefijo que denota dispersión: disdoni -- distribuir (dar a varios), dismeti -- distribuir (colocar en varios lugares), disiri -- separarse (ir en varios lugares), disiĝi -- separarse, disigi -- separar. La vojoj disiĝas -- los caminos se separan. Miaj aĵoj dise kuŝis sur la planko -- mis cosas yacían desparramadas sobre el piso.

RE -- señala la repetición: relegi -- releer, refari -- rehacer, reveni -- volver, redoni -- devolver (volver a dar). Ĝis (la) revido -- hasta la vista! (hasta volvernos a ver).

--ING señala lo que contiene parcialmente algo: ovingo -- huevera, cigaringo -- boquilla (para cigarrillos), kandelingo -- candelero. Kandelingo estas ingo por kandelo -- Ingo da idea de vaina. Sabringo -- vaina de sable.

--IND denota lo que es digno, que merece: Fidinda -- fidedigno, fehaciente. Vidinda pejzaĝo -- un paisaje digno de verse, leginda libro -- un libro que merece ser leído, respektinda -- respetable, ridinda -- ridículo. Respektinda persono estas persono inda je respekto. Indeco -- dignidad.

--ER. Este sufijo señala la partícula, el elemento constitutivo: sablo -- arena, sablero -- grano de arena, fajro -- fuego, fajrero -- chispa, monero -- moneda (níquel), panero -- migaja. Panero estas ero da pano. Diserigi -- desmenuzar.

SEN -- sin: sen pano kaj sen mono -- sin pan y sin dinero. "pli bona pano sen butero ol kuko sen libero" -- más vale (mejor) pan sin manteca (pan seco), que tortas sin libertad.

También esta preposición se usa como prefijo: sengusta supo -- sopa insípida, vesto de senmakula blankeco -- vestido de blancura inmaculada (makulo -- mancha). Senhoma vilaĝo -- aldea desierta (sin hombres).

Algunas expresiones:

Kompreneble (comprensiblemente) se usa como nuestro coloquial "naturalmente" o "se comprende".

Plenmano es un puñado (una mano llena). Plenkulero -- una cucharada, plenbuŝo -- una bocanada.

Por ke ili manĝu -- para que ellos coman.

Antaŭ ol ni disiru -- antes que nos separemos.

Enhavi -- contener.

Enteni -- contener asiendo, sujetando el contenido (Teni -- tener, asir, havi -- poseer).


Komenco     14-a Leciono     16-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, 2 septiembre 2000