5a  
(32)

  T ut
  A merika
  K ongreso de  
  E speranto

  Meksiko  
Urbo
2001


Prelegoj, Prelegantoj, Aliĝintoj

Prelegantoj   (gravuloj)
Aliaj           Aliĝintoj
Aliĝintoj     laŭ   Landoj
Resumoj     de   la   Prelegoj
Prelego 3   Diversaj historioj,
      diversaj futuroj - kaj la volo elekti
      Mark Fettes (Kanado)
Prelego 33   Projekto  Homa  Genaro
      Ricardo Carrillo (Kolombio)


Prelegantoj (gravuloj)

Juan Eduardo BACHRICH (VE):   Amerika Agado Komisiono.
      UEA komitatano O.   UEA Venezuelo Ĉefdelegito.

Vladka CHVÁTALOVÁ (CZ):   TEJO Ĝenerala Sekretario.

Mark FETTES (CA):   UEA komitatano C.   CED Estrarano.

Jorge Luis GUTIÉRREZ (MX):   Meksika Esperanto-Federacio

Lucille HARMON (US):   Monda Turismo Vicprezidanto.

Amanda HIGLEY (US):   TEJO Prelegantino.
      Vagemulino de Sacramento, Kalifornio.

Michela LIPARI (IT):   UEA Ĝenerala Sekretario.   UEA komitatano B.

Bill MAXEY (US):   Amerika Agado Komisiono.

Atilio ORELLANA ROJAS (NL):   Amerika Agado Komisiito.
      UEA komitatano B.   Internacia Esperanto-Instituto (Cseh metodo)

James Rezende PITON (BR):   UEA komitatano A.   TEJO Komisiono.
      Amerika Agado Komisiono.

Leonora TORRES y TORRES (MX):   Amerika Agado Komisiono.
      Meksika Esperanto-Federacio Prezidanto.

Rubén TORRES (CO):   Liga Colombiana de Esperanto.


Aliaj   Aliĝintoj

Joel BROZOVSKY (US):   Esperanto League for North America
      (ELNA) direktoro.

Enrique ELLEMBERG (US):   Esperanto Koresponda Servo.

Andrzej GRZEBOWSKY (PL):   UEA komitatano A.
      Monda Turismo Prezidanto.

William HARMON (US):   UEA komitatano A.   UEA USA Ĉefdelegito.

Symilde LEDON (BR):   UEA komitatano A.   UEA Brazilo Ĉefdelegito.

Mike PORTER (MX):   Kunordiganto de la kongreso.


Aliĝintoj   laŭ   Landoj
(Kopiita de la Kongresa Libro)

  1   Argentino
  8   Brazilo
  1   Bulgario
  1   Ĉekio
  1   Finnlando
  6   Francio
10   Ganao
  3   Germanio
  3   Gvatemalo
  1   Honduraso  

  1   Irano
  2   Italio
  1   Japanio
  4   Kanado
  6   Kolombio
  2   Kostariko
  2   Kubo
  1   Malasio
33   Meksikio
  1   Nederlando  

  2   Nepalo
  2   Nigerio
  1   Nikarakvo
  1   Pakistano
  6   Pollando
19   Kongo
  6   Svedio
24   Usono
  2   Venezuelo  

La Kongresa Libro listas 160 aliĝintojn.
Aliaj 10 homoj sin reĝistris lastmomente kaj ne estas en la listo.
Multaj afrikanoj kaj azianoj ne ĉeestis la kongreson,
ĉar ili ne atingis vizojn por eniri Meksikion.
Iomete pli ol 100 homoj ĉeestis la kongreson.


Resumoj   de   la   Prelegoj
(Kopiita de la Kongresa Libro)

1. Atilio ORELLANA ROJAS (NL):   Esperanto Movado,   1. Enkonduko,   2. Junularo.

    1. Enkonduko:   Bonvenigo. Kontrolo de validaj reprezentantoj. Elekto de protokolantoj. Kontrolo pri plenumo de la decidoj de Kolombio. Definitivigo de la tagordo.

    2. Junularo: Komentoj al la skribaj raportoj de la Landaj Sekcioj. Amikoj-tra-ameriko. Kreo de novaj Sekcioj en Ameriko (Kolombio, Meksiko). IJK 2002 en Brazilo. Planoj por la estonteco.

2. Atilio ORELLANA ROJAS (NL):   Esperanto Movado,   3. Informado:   Aktiv-Ameriko. Dosieroj partopreno. Amerika paĝo. Nacilingva informado. Planoj.

3. Mark FETTES (CA):   Diversaj historioj, diversaj futuroj - kaj la volo elekti:   Ameriko, vasta multgenta kontinento, survojas al... se ne unuiĝo, almenaŭ kunfluo. Ekonomio, politiko, komunik-tekniko, ĉio pelas niajn sociojn pli proksimen unu al la aliaj. Multon ni dividas. Niaj ŝtatoj estas junaj kaj kunflikitaj el buntaj etnaroj -- indiĝenaj, enmigrintaj, miksdevenaj. Niaj teroj estas vastaj kaj belegaj, ĉie premataj de industriaj kaj loĝadaj postuloj, ĉie amataj kaj tenace defendataj. Niaj historioj konas la kruelajn koloniismajn fajrojn, la liberigajn idealojn de sendependiĝa batalo, la suferojn de la malriĉaj kaj la ekskluzitivaj. Kaj nun ni ĉiuj frontas la defiojn de tutmondiĝo.

Kien ni iras, kaj kial? Kaj kion alportos, dum tiu vojaĝo, la lingva diverseco de nia kontinento? En Usono oni spertas la kreskantan influon de la hispana, en Brazilo furoras mode la angla, dum ĉie indiĝenaj komunumoj luktas por savi la kulturan trezoron hereditan per iliaj lingvoj. Ĉu nin atendas nur mondo de lingvegoj, eĉ de unu lingvegego? Kiuj estas la alternativoj, kaj kiajn vojaĝojn ni devas antaŭvidi por atingi ilin?

Zamenhof salutis Usonon, ĉe la vaŝintona kongreso en 1910, kiel "landon de libereco, landon de estonteco". Ni ĉi tie elektis Esperanton, ĉar gi realigas parton de tiu prirevata, alstrebata libereco. Tiusence, ĝi estas efektive amerika lingvo. Ĝiaj idealoj povos fekunde kreski en nia tero. Sed por tio necesas elekti. Elekti vizion de la estonteco: elekti futuron. Jen la defio, kiun tiu ĉi prelego starigos al la kongresanoj.

4. Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO (MX):
Jorge Luis GUTIÉRREZ (MX):
"Tra la Okuloj de la Venkitoj":   Indiĝenaj rakontoj pri la Konkero de Meksiko:   Ĉu kulturoj malsamaj povas renkontiĝi pace? Ni esperantistoj tuj emas respondi jese. Tamen, la historio malofte apogas tiun vidpunkton. Tra la okuloj de la venkitoj, la klasika kompilo de Miguel León-Portilla de indiĝenaj atestoj pri la Konkero de Meksiko, temas pri detruo de kulturo, kiun ni meksikanoj ŝatas nomi nia. Tamen la detruinta kulturo estas ankaŭ nia, kaj eble pli. Tiu ĉi prelego diskutigos tiun malfacilan originan nodon de la meksika nacieco, kun komentoj pri la traduko esperanten de la menciita libro. Espereble la livero de tiu ĉi verko al la esperanta legantaro ludos kiel plia ponto inter oriento kaj okcidento, nordo kaj sudo: la priskribitaj okazaĵoj ja apretenas ne nur al la historio de difinita lando, sed universalas.

5. Margarete BETTMANN (DE):   Ŝanca per la Tempotrako:   Ĉiu homo serĉas iun aŭ alian ŝancon dum la vivo. Jen, per la TEMPOTRAKO ŝanco aperas. La TT estas kvazaŭ kalendaro pri la vivtempo dum la 9 monatoj antaŭ la naskiĝo. Dum tiu tempo oni evoluas kaj sian korpon, kaj sian emon (la mi-on) kaj sian socian potencon (la vi-on). Dumvivaj problemoj komencis jam dum tiu antaŭnaska periodo. La TT kiel linio (trako) laŭ la piedoj, la manoj kaj la kapo prezentas ĉirilatajn energiajn impulsojn, kiujn oni mem, per la akcepto de facila masaĝo povas konduki tiel, ke ili ne plu kaŭzas problemojn. Vere fenomene!

6. Rubén TORRES (CO):   Evoluo kaj stato de Esperanto en Kolombio.   Kial nia lingvo statas tiel hodiaŭ en nia lando? La kolombia movado, ĉu imitinda?

7. Bill MAXEY (US):   Prezentado pri internaciajn ekzamenojn de ILEI/UEA:   La celoj kaj strukturo de la ekzamenoj.

8. James REZENDE PITON (BR):   Esperanto Filatelo: dokumentoj por nia historio:   Kvankam oni ĝenerale komprenas la vorton "filatelo", kiel la arton kolekti poŝtmarkojn, ĝi vere estas multe pli ampleksa. Per tiu prelego oni prezentos parton el la diversaj poŝtaj objektoj, pri kiuj okupiĝas filatelistoj. Ĉiuj objektoj prenitaj kiel ekzemploj rilatas al Esperanto. En dua parto oni priskribos la apartan kategorion de "Pritema Filatelio" kaj kiel oni pristudas temojn laŭ filatela vidpunkto. Refoje Espernato estos en la fokuso, per prezento de diversaj dokumentoj el ĝia historio. La aŭtoro estas estrarano de Pritema [Filatela] Centro de Campinas, neregistara organizo (http://ctc.campinas.net) en Brazilo.

9. Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO (MX):   Antologio:   Mi prezentos novan antologion de verkoj de Meksikaj poetoj.

10. Atilio ORELLANA ROJAS (NL):   Esperanto Movado.   4. Instruado:   Komentoj al la skribaj raportoj, Kreo de hispanlingva amerika sekcioj, Lernolibro(j), Retaj/perkorespondaj kursoj, Videokursoj, Kursoj per amaskomunikiloj (ĵurnaloj, radio, TV), Adresaro de amerikaj geinstruistoj, Planoj por la estonteco.

11. G. BLAETTNER:   Saniĝo per spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Gröning -- medicine pruvebla!   Kadre de internacia prelegserio medicina kuracisto de la Medecin-Scienca Fakgrupo (MWF = Medizinisch-Wissenschaftliche Fachgruppe) informas pri saniĝo per spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Gröning (1906-1959). Li prezentas medicine dokumentitajn saniĝojn kaj klarigas ilin komprenebla por ĉiuj. Saniĝintoj raportas pri liberiĝo de malsanoj de animaj, organaj kaj de eĉ de kuracistoj.

12. Lucille HARMON (US):   Instrua Vidbendo: Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo.

13. James REZENDE PITON (BR):   Kiel Novaj Internet-rimedoj kontribuas al Esperanto?:   Per tiu prelego oni ricevos "bilancon" de la evoluo de la reto kaj ĝia apliko al Esperanto-movado. La enfazo iras al la rimedoj, kiuj favoras al intensa interrilatado kaj lingva praktiko, ĉefe parola. Oni diskutos kiel tio povas estonte influi la evoluon de la propra movado kaj kiel ĝenerale aliaj malgrandaj lingvaj komunumoj povas profiti de Internet. La aŭtoro prizorgas diversajn movadajn hejmpaĝojn kaj estas aktiva retumanto.

14. Angel SEGURA PERALTA (MX):   Azteka Ŝtono:   Tiu monumenta kalendaro enhavas ŝlosilon al la misterojn de antikvaj kredoj.

15. Franklin MONTENEGRO (US):   Diabeto kaj aliaj endokrinaj malsanoj en la nuntempo:   Sukera diabeto estas tre ofta vaskula malsano en niaj riĉaj kaj en niaj malriĉaj landoj, kun komplikaĵoj okulaj, renaj, koraj, cerbaj, piedaj. Novaj insulinoj aperas por diabetuloj tipo 1-a, kaj ankaŭ pumpoj, kaj transplantoj. Novaj perbuŝaj medikamentoj aperas por diabetuloj tipo 2-a, speciale surbaze ke la ĉefa problemo en tiuj ĉi pacientoj estas tiu de pliiĝita rezisto al insulino. Aldone la sindromo de pliiĝita rezisto al insulino havas aliajn manifestaciojn, kiel sanga hipertensio, obezeco, hiperlipoproteinemio, sindromo de hiperandrogenismo. Hipertirojdismo kaj hipotirojdismo estas ankaŭ oftaj gravaj malsanoj, tute korekteblaj pere de trafa kuracado. Malsanoj de surenaj glandoj povas esti mortigaj, sed estas bone kuraceblaj. Pere de kirurgo kaj de medikamentoj oni povas bone kontroli malsanoj de pituitario. La vivo vere estas vivinda por pacientoj kun endokrinaj malsanoj, kaj la estonteco estas brila.

16. Amanda HIGLEY (US):   Gvidata DiskutSesio: Diversaj Versioj de Historio:   Kiel Niaj Amerikaj Landoj Instruas (Aŭ Misinstruas) Inter-amerikan Historion:   En mia lando, Usono, ni lernas malmulton pri tut-Amerika historio -- kaj kiam ni ja studas ĝin en la lernejo, mankas multaj partoj de la vero. Multaj usonanoj tute ne scias pri nia ekspluatado kaj politikaĉo en Latinameriko. Niaj lernolibroj instruas la "oficialan vidpunkton": tio estas, la propagandan, kiu montras nur noblain moralajn intencojn de Usono, ekzemple en ĝia "Monroe Doktrino". Mi volas lerni la ALIAN flankon de Amerika historio -- ĉu ankaŭ vi?!? Ni diskutu niajn diversajn versiojn de historio, kaj lernu de unu la alia kio VERE okazis, kaj okazas, en nia kontinento. Mi instigos la diskutadon per prezento pri Amerika historio de Usona vidpunkto, montrante la historian lernolibron kiun mia lernejo uzis, kaj kion ĝi inkluzivas -- kaj NE inkluzivas!

17. Luis I. RAUDON URIBE (MX):   Akapulko: ekzemplo de Tutmondigo inter la XVI-a kaj la XVIII-a jarcentoj:   Nune, Akapulko estas turisma haveno kun tutmonda famo, kies nomo elvokas plaĝon, sunon kaj amuzon, sed malmultoj konas ĝian ravan historion, kio komencas en la prahispana epoko, kun la Yopi-a tribo kaj ĝia konkero de la Azteka-a popolo. La falo de la Azteka-a ĉefurbo, Tenoĉtitlan-o, pafas hispanajn ekspediciojn, kiu kaŭzas ĉefrolon en la renkonto de tri kulturoj: la amerika, la azia kaj la eŭropa dum la XVI-a ĝis la XVIII-a jarcento, konstituante veran ekonomian tutmondigon. Dum la XIX-a jarcento, Akapulko ludis gravan rolon en diversaj luktoj de la meksikana popolo por atingi sian liberon: la Sendependenco-milito kaj la fremdaj invadoj. En la XX-a jarcento, oni atingis veran popolan sendependencon, dank'al agado de la heroo Johano R. Eskudero, kiu atingas konvinki la Federalan Registraron por konstrui landvojon.

18. Michela LIPARI (IT):   UEA: kio ĝi estas, kia ĝi estos:   La nuna mondo plenas je mallongigoj kaj Esperantujo ne povas esti escepto. Legante ajnan ĵurnalon, aŭskultante prelegojn, babiladojn dumkongresajn, ne eviteble oni renkontas seriojn da majusklaj literoj... UEA, TEJO, ILEI, FA, SAT, LA, IIE, CED, AdE, ktp. Malantaŭ ili kaŝiĝas universo plej varia. Du tiu ĉi programero mi prenos vin ĉemane kaj akompanos vin, ĉiĉerone, tra ĝi, por ke ĝi estu via hejmo kaj vi sentu vin komfortaj en ĝi. Post tiu enkonduka "geografia" trarigardo, ni transiros al la historio kaj nuntempo de UEA: kiam kaj kiel ĝi estiĝis, kio ĝi estas, kion ĝi faras kaj kiel. Lasta paŝo estos rigardo al la perspektivoj por plibonigi kaj efikigi ĝian agadon por strebi al realigo de ĝiaj statutaj celoj kaj al la postuloj de la esperantistaro. Sed ĉefan kontribuon al tiu ĉi renkontiĝo devas doni la ĉeestantaro, per vigla, provoka, sugesta, kritika demandado.

19. Atilio ORELLANA ROJAS (NL):   Esperanto Movado.   5. Aplikado:   Faka utiligo de la lingvo, Ĝemelaj rilatoj.

20. Fidel FIGUEROA (MX):   Historio de Esperanto en Meksikio:   Omaĝante la temon de la 5-a TAKE, oni prezentos nur kvin gravajn okazaĵojn: La unua rakontos pri la unua pioniro kiu alvenis de Francio sen posedi la lingvon (1896-1917). La dua, koncize prezentos la esperantan kaj eĉ historian vivon de unu el la lernantoj de la unua generacio (1904-1962). La tria rememoros pri la tria plej elstara franco kiu alvenis kaj tragike signis nian movadon (1940-1947). La kvara, anekdote rakontos iom pri fama mondvojaĝanto kiu dufoje venis por helpi nian movadon (1954 kaj 1981). En la kvina punkto oni informos pri la nuna stato de MEF.

21. Bill Maxey (US):   Ni esploru novan mondon:   Ĉu Esperanto restu nur hobio? Dum jardekoj en ni amerikanoj enradikiĝas multaj kliŝaj ideoj el la neŭtrala -- kaj stagna -- Esperanto-movado, ekzemple, pri kio estas Esperanto, kiel ĝi eventuale rolos en la mondo, kaj kion ni faru subtene al ĝi. Se tamen ni vere celas viglan kaj fruktodonan Esperanto-komunumon ĉikontinentan, ni devas liberigi nin de nia ŝafa akceptemo rilate la irendan vojon. Tiucele ni serĉu novan agokadron kiu inkluzivas stimulajn kaj aktualajn ideojn kaj novajn kunlaborajn manierojn multobligi nian bonefikon sur la mondon. Interalie, ni ekspluatu Esperanton ne nur por interkomunikiĝi, sed por pli celkonscie kompreni la mondon.

22. Julie REGAL (MX):   Historio de disvastiĝo de la Bahaa Kredo en Ameriko:   Mi rakontos la historion de la Bahaa Kredo en Ameriko ekde la unua fojo kiam oni menciis ĝin en 1893 en Ĉikago ĝis hodiaŭ, kaj mi priskribos materialajn atestaĵojn de sia aktiveco kiel temploj, lernejoj kaj radio-stacioj.

23. Disán VÁZQUEZ Loya (MX):   Esperanto ne estas lingvo por iniciuloj:   Dum mia longa vivado kiel esperantisto kaj dum multaj vojaĝoj tra diversaj landoj, mi observis ke esperanto preskaŭ nenie estas rigardebla kaj aŭkultebla publike, sur la strato. Post pli da cent jaroj eble la plej granda parto de la homaro ankoraŭ ne konas mem la vorton esperanto! La universala lingvo ŝajnas lingvo subtera, apartenante al kelka sekto kies membroj interkoniĝas pere de speciala ŝlosilo. Ni mem, esperantistoj, multfoje pasas apud alia esperantisto, aĉetas en lia vendejo, manĝas en lia restoracio, ktp., sed ni ne konas unu la alian. Kvankam esperanto ankoraŭ ne estas fakte universala, urĝe bezonas ke ni esperantistoj uzu esperanton aperte kaj publike, je la rigardo de la tuta mondo, kvazaŭ ĝi estus jam konata de la tuta mondo.

24. Pedro MARTÍNEZ PÉREZ (MX):   Laboru por mondo pli bona!:   Ekologio, ŝparo de akvo, aŭtomobiloj elektraj.

25. Juan Ramón RODRÍGUEZ (MX):   Nuna situacio de Esperanto en Kubo:   Ni rakontos pri la evoluo de la Movado kaj ĝiaj nuntempaj kondiĉoj.

26. Leandro GARCÍA (MX):   Eka rigardo al la arkitektura tradicio de Meksikio:   Samkiel la grandaj majstroj de la arkitekturo eksprimis, tradicio ne estas sed homa antaŭeniro. Tiel, en ĉiu strato urba aŭ vilaĝa de meksikio, oni trovas konstruaĵojn kiuj esta veraj ekzemploj je estetika sento kaj praktika aktivado, kiuj estas la sferoj inter kiuj la kompleksa estaĵo de la arkitekturo disvolviĝas. Diversepoke kaj diversregione, la Meksikaj arkitektoj okupiĝis pri la solvo spacojn ne nur kiel fizika protektilo, sed kiel bele limigitaj medioj, kiuj oferas al la geinfanoj, al la gemaljunuloj, al la geviroj, sencon al iliaj vivoj: la ebleco interkomunikiĝi kaj transdoni la esencajn valorojn de la kulturo al la novaj generacioj. Interese estas agnoski konstantojn en la Meksikia arkitekturo kiel unuiĝo al la naturo, malfermeco al la estonteco, magieco, sereneco, religieco kaj modereco -- ĉiuj ili kaptas nian rigardojn kaj kondukas ilin en la pensmanieron kaj celojn de la meksikoj.

27. Atilio ORELLANA ROJAS (NL):   Esperanto Movado.   6. Financoj:   Fondaĵo.

28. Detlef MEIER (DE):   Apliko de la instruo de Bruno Gröning en la ĉiutaga vivo.   Ĉi tiu prelgo donas profundigan enrigardon en la instruon de Bruno Gröning. Raportas pri siaj spertoj saniĝinto, kiu helpe de la instruo de Bruno Gröning evitis antaŭtempan pensiuliĝon antaŭ 10 jaroj.

29. Hugo MORA (CR):   Kostariko kaj Esperanto:   Kostariko: geografia situacio, historia resumo, specialaj detaloj pri la lando koncerne edukadon, sanon, nearmean landon, kaj aliajn indicojn. Historio de Esperanto: Ankoraŭ parte mistera. Konataj kaj nekonataj pioniroj ekde la komenco de la 20 jarcento. Tibor Sekelj kaj la generacio de 1953; Antonio Leoni kaj la generacio de la naŭdekaj jaroj. KREA (Kostarika Esperanto-Asocio) unue fondita en 1953 kaj refondita en 1996: ĝia nuna situacio.

30. Vladka CHVÁTALOVÁ (CZ):   Tutmonda Junulara Agado:   Pro tio ke foje junaj geaktivuloj en unu lando ne konscias pri la amplekso de la tutmonda movado, ni donos pli-malpli universalan perspektivon pri multaj aspektoj de la junularaj agadoj.

31. Juan Eduardo BACHRICH (VE):   Ni fortigu la Hispanamerikan Esperanto-Movadon!:   Kelkaj ideoj kaj proponoj pri kunlaboro de la Hispanparolantaj Esperanto asocioj en Ameriko, kiuj help(us)os la intensigon kaj plifaciligon de nia poresperanta agado kaj ĝian sukceson.

32. Amanda HIGLEY (US):   Eŭropa Esperantio -- Kiel statas?:   Dum mia 16-monata, 16-landa vojaĝo tra Eŭropo per la Pasporta Servo, mi gastis ĉe pli ol 100 gastigantoj kaj partoprenis pli ol 10 Esperanto-renkontiĝoj. La bildo kiun mi ricevis de Eŭropa Esperantio estis tre esperiga, kaj mi rakontos iom pri miaj impresoj de la "kerna kontinento" -- pri la junulara movado, Esperantaj familioj, lingva nivelo, krokodilado, kaj sintenoj diversaj pri "la fina venko".

33. Ricardo Carrillo (CO):   Projekto Homa Genaro -- Esperanto kiel scienca lingvo:   Baza klarigo pri la Projekto Homa Genaro kaj ties implicaĵoj ĉe la uzado de Medicino dum la nova jarcento, baza klarigo pri Genetiko kaj nuntempaj terapioj uzataj tutmonde. Projekto de gestudentoj pri Medicino por disvastigi Esperanton kiel komunikilo por kuracistoj kaj sciencistoj.

34. Atilio ORELLANA ROJAS (NL):   Esperanto Movado.   7. Strategia Plano:   Nova laborplano.

35. Moliére NGANGU NDUANTONI (Kongo):   Ni estas viaj praavoj:   Kelkaj pensigaj komentoj, ofte ne konsiderataj en Okcidento.

36. Grant GOODALL (US):   Kiel instrui Esperanton per la nova videokurso:   Pluraj lecionoj de la nova videokurso "Pasporto al la Tuta Mondo" jam estas pretaj kaj uzindaj por isntrui Esperanton. Ĉi tiu sesio pritraktos kiel uzi ĝin en viaj klasoj. Ne gravas ĉu vi jam estas sperta instruisto aŭ ne, aŭ ĉu vi jam havas preferatan libron kaj metodon aŭ ne. "Pasporto" donos freŝan viglecon kaj intereson al viaj klasoj. Ĝi estas uzebla kiel la ĉefa instrumaterialo aŭ kiel suplemento al aliaj materialoj. Ĝi ankaŭ utilas kiel alloga spektindaĵo por klubkunvenoj. La preleganto donos konkretajn instrukciojn kaj ekzemplojn pri la uzo de "Pasporto" por stimuli la lernadon de Esperanto kaj sukcesigi viajn klasojn.

37. Amerika Agado -- Rezolucio/Ceteraĵoj:   Kongresaj rezolucioj, Ceteraĵoj, Venonta kunveno.

38. Jorge Luis GUTIÉRREZ (MX):   Loĝi en Babelo:   Raporto pri diversaj konkludoj, trovitaj pere de lastatempaj akademiaj studoj, pri la lingvo-problemo.


01   02   11   20   31 32 informoj   33 prelegoj  
39 kial   40 rezolucioj   41 raportoj  


  Vokita     fojoj.  
  Enrique,   2 oktobro 2001  

  Hejmpaĝo:  
  Komentoj al:  

Eeo.8k.com . . .
Enrique@eeo.8k.com