5-a  
(40)

  T ut
  A merika
  K ongreso de  
  E speranto

  Meksiko  
Urbo
2001


Kongresaj Rezolucioj

Enkonduko
Rezolucio:     Por la Esperanto-Movado
Rezolucio:     Por la ekstera publiko
Resolution:     For the General Public (English)


5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto
15a ĝis 21a de aprilo 2001

Kongresaj Rezolucioj: Enkonduko

Dimanĉo 13-a majo 2001


Jen mi kopias ĉisube la tekston de la 2 rezolucioj de la 5-a TutAmerika Kongreso de Esperanto okazinta en Mekskiko de la 15-a ĝis la 21-a de aprilo 2001.

La unua estas rezolucio, kiu celas la Esperanto-Movadon en Ameriko mem, kaj la dua celas la eksteran publikon.

Atilio ORELLANA ROJAS


5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto
15a ĝis 21a de aprilo 2001

Kongresa Rezolucio: Por la Esperanto-Movado

Rekomendoj por la disvolvado de la Amerika Esperanto-Movado, el la 5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Meksikurbo 15-21 aprilo 2001.

Ni, Esperantistoj el 29 landoj de Ameriko kaj de aliaj mondopartoj, aŭdinte raportojn pri la stato de la Esperanto-Movado en Ameriko kaj pridiskutinte ideojn por ĝia progresigo,

Konstatas

*ke ekzistas kreskanta intereso pri regiona kunlaboro en Ameriko;

*ke, malgraŭ tio, malmultaj aktivuloj aŭ asocioj bone konas la Movadon en aliaj landoj;

*ke pli bona reciproka kono kaj kunlaboro povus multe helpi ne nur pri la disvastigo de Esperanto, sed ankaŭ pri ĝia uzado por interkulturaj celoj;

kaj sekve rekomendas

*ke la plej fortaj landaj asocioj de la regiono, en Brazilo, Kubo kaj Usono, dediĉu parton de sia agadprogramo al plifortigo de la regiona kunlaboro

*ke oni konsideru interalie:

(1) la regulan interŝanĝadon de informoj kaj ideoj per Interreto kaj diskutliste kaj TTT-paĝe;

(2) la plivastigon de Brazila Esperantisto al tutkontinenta revuo;

(3) la gastigadon de aktivuloj el aliaj landaj movadoj;

(4) la organizadon de trejnseminarioj pri informado, instruado kaj aplikado de Esperanto

*ke ĉiuj landaj asocioj provu kunordigi sian agadprogramon kun la laborplano de la UEA-Komisiono por Ameriko 2000-2010;

*ke ĉiuj landaj asocioj kunlaboru pli aktive kaj celkonscie en la Komitato de UEA, interalie per reciproka konsultado de la amerikaj komitatanoj kaj per la subteno kaj antaŭenigo de proponoj por reformi la strukturon kaj tagordon de la komitatkunsidoj por ke tiuj pli bone respondu al la interesoj kaj prioritatoj de la regiona kaj landa agado.

      En Meksikurbo, la 21an de aprilo 2001


5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto
15a ĝis 21a de aprilo 2001

Kongresa Rezolucio: Por la ekstera publiko

Rezolucio de la 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Meksikurbo, 15-21 aprilo 2001

En ĉi tiu semajno, kiam reprezentantoj de la ŝtatoj el la tuta Ameriko priparolas la komercan unuiĝon de la kontinento, ni, parolantoj de Esperanto el ĉiuj regionoj de Ameriko kaj el aliaj mondopartoj, alvokas por alia unuiĝo:

-unuiĝo sur bazo de komunika egaleco, kiu respektas la naciajn kaj etnajn diferencojn kaj inter kaj ene de la ŝtatoj;

-unuiĝo sur bazo de transnacia edukado, kiu konigas al infanojn diversajn vidpunktojn pri la historio kaj instigas ilin al senpera konatiĝo kun aliaj kulturoj;

-unuiĝo sur bazo de lingva kaj kultura diverseco, kun aparta atento al la protektado kaj disvolvado de la indiĝenaj kulturoj.

Tia Ameriko eblas kaj indas. Ni invitas ĉiujn homojn aliĝi al ni por ĝia konstruado.

      En Meksikurbo, la 21an de aprilo 2001


5th Panamerican Esperanto Congress
April 15th - 21st, 2001

Congress Resolution: For the General Public
(English)

In this week, when representatives of the nations of all the Americas are discussing a commercial union of the continent, we, speakers of Esperanto from all the regions of the Americans and from other parts of the world, call for another union

- a union based on an equality of communication that respects the national and ethnic differences both between and within the individual nations;

- a union based on a transnational education that acquaints children with different views of history and encourages them towards direct knowledge of other cultures;

- a union based on linguistic and cultural diversity, with special attention to the protection and development of indigenous cultures.

Such an America is possible and worthy. We invite all people to join us to work for its construction.

      Mexico City, April 21st, 2001

Tradukita de Don Harlow


01   02   11   20   31 32 informoj   33 prelegoj  
39 kial   40 rezolucioj   41 raportoj  


  Vokita     fojoj.  
  Enrique,   2 oktobro 2001  

  Hejmpaĝo:  
  Komentoj al:  

Eeo.8k.com .  
Enrique@eeo.8k.com