11-a Leciono

La seĝo staras malproksime.

Petro montras per la fingro kaj diras: Tio estas seĝo.

La seĝo staras tie. Tie estas la seĝo.

 

 

Petro staras apud la tablo kaj diras: Tio ĉi (= ĉi tio) estas tablo. La tablo estas ĉi tie (= tie ĉi). Tie ĉi staras la tablo.

Kion montras Petro? Per kio li montras? Ĉu iu sidas sur la seĝo?

 

 

Alberto staras malproksime de Petro. Petro montras lin per la fingro kaj diras: Alberto estas tie. Tiu sinjoro, kiu staras tie, estas Alberto.

 

Petro kaj Alberto staras apude. Petro parolas: Alberto estas ĉi tie. Tiu ĉi sinjoro estas Alberto. Tiu ĉi sinjoro, kiu staras apud mi, estas Alberto. Ĉu vi konas lin? Kiu montras Alberton? Kiun montras Petro? Kie estas Alberto? Ĉu tiu ĉi leciono estas la dua?

TIE, TIU, TIO - malproksime.

TIE ĈI, TIU ĈI, TIO ĈI - proksime.

 

Ĉu vi konas tiun ĉi aparaton? Ĝi estas la termometro.

Ĝi pendas sur la muro kaj montras la temperaturon en la diversaj partoj de la jaro.

20 gradoj estas tre agrabla temperaturo; estas varmeta.

Sed 30 gradoj estas jam alta temperaturo. Ni malfermas pordojn kaj fenestrojn.

40 gradoj estas jam tre alta temperaturo, altega temperaturo. Tiam la nudistoj estas feliĉaj.

Tre agrabla temperaturo estas 15 gradoj; estas malvarmeta vetero.

Kiam la termometro montras nulon (0), tiam ni fermas pordojn kaj fenestrojn; estas malvarme.

Ofte dum vintraj matenoj, la termometro montras kelkajn gradojn sub nulo. Tiam la nudistoj estas malfeliĉaj. Ĉu vi ŝatas forlasi la varman liton en tiaj malvarmegaj matenoj?

 

Li ridas.

Sana homo ofte ridas.

 

Li ridegas.

Li estas tre gaja, li laŭte (= forte) ridas, li ridegas.

 

Li ridetas.

Li estas ĝoja, li ridetas.

 

Li vidas belan fraŭlinon, li afable ridetas. La rideto malfermas la koron.

Proksime de Montevideo estas malgranda monto; ĝi estas nur monteto.

Amazono estas riverego. Nov-Jorko estas urbego.

Bonan vesperon, amikoj. Kia estas la vetero hodiaŭ?

Dum la monato februaro, en Sudameriko, la vetero estas varma, estas somero. Sed en Eŭropo, februaro estas malvarma monato, tie estas vintro.

Somero kaj vintro estas partoj (sezonoj) de la jaro. La aliaj du sezonoj estas printempo kaj aŭtuno.

 

Dum printempo la ĝardenoj floras, la birdoj ĝoje kantas kaj faras komfortajn rondajn hejmojn. La koro de la junaj viroj (junuloj) kaj la koro de la junaj virinoj (junulinoj) forte batas. Ili facile amas dum la printempo. Agrabla, sed danĝera sezono!

 


La suno forte brilas en la somero. Estas varme. Kelkfoje estas varmege. La viroj portas malpezajn vestojn.

La vestoj de la fraŭlinoj estas ankaŭ malpezaj, mallongaj kaj... tre interesaj. Oni trinkas malvarman bieron.

 

Somere multaj homoj ferias, kelkaj iras al la maro, aliaj iras al la montoj kaj aliaj restas hejme... Tiam estas tre agrable naĝi en la maro, en rivero aŭ en banĉambro. For la vestojn! Vivu la blua maro kaj la freŝa ombro!

 

Poste venas la aŭtuno. Dum aŭtuno estas multaj fruktoj, sed la arboj iom post iom perdas la foliojn. La flavaj folioj falas kaj kuŝas sur la tero. Kiam la aŭtuna vento blovas, la folioj dancas kaj flugas. La birdoj forflugas al pli varmaj landoj. Tiu ĉi estas la malĝoja sezono.

 

Kaj jen venas la malvarma vintro. Dum tiu ĉi sezono la arboj estas nudaj, sed la homoj surmetas multajn dikajn lanajn vestojn, surtutojn. Dum la malvarmaj vintraj vesperoj estas agrable sidi apud la gaja, brila fajro.

 

 


Blanka neĝo ofte falas kaj blovegas malvarma suda vento. Tiam la vetero estas malvarmega. Dum vintro la nazoj estas ruĝaj.

Estas la sezono de la naztukoj. Kelkaj personoj faras vintrajn sportoj sur la neĝo. Por la riĉaj homoj (= riĉuloj), ĉiuj sezonoj estas bonaj. Por malriĉuloj kaj birdetoj, vintro estas kruela sezono. Pluvo, vento, neĝo; kia vetero!

Kia estis hieraŭ la vetero? En kiu sezono ni estas nun? Kia estas la vetero dum julio en tiu ĉi lando? Kiu sezono estas, por vi, la plej bela? Kiam la junaj (ankaŭ nejunaj) koroj forte batas?

Kiam estas varmege? Kion vi faras dum viaj ferioj? Ĉu vi scias naĝi?

Ĉu vi ŝatas trinki varman ĉokoladon dum somero? Kia estas la somero?

Kiam vi portas surtuton? Kia estas la vintro?

Dum printempo la tagoj kaj noktoj estas egalaj (=). La tagoj estas tiel longaj kiel la noktoj. Dum somero la tagoj estas pli longaj ol la noktoj. Ankaŭ en aŭtuno la noktoj estas tiel longaj kiel la tagoj. Sed en la vintro la noktoj estas pli longaj; ili estas pli longaj ol la tagoj. Dum printempo la vetero estas nek varma nek malvarma; ĝi estas varmeta aŭ malvarmeta.

Kiam la tagoj estas pli longaj ol la noktoj?

Kiam ili estas egallongaj? Ĉu vi estas tiel alta kiel via patro?

La infanetoj estas agrablaj kiam ili ridas aŭ ridegas, sed tre ofte ili ploras kaj ploregas kaj tiam ili ne estas agrablaj. La sanaj infanoj ofte ridas: ili esta ridemaj. La malsanaj infanoj estas ankaŭ ploremaj.

Persono, kiu multe legas estas legema (li sentas inklinon legi).

La junuloj estas sportemaj. La plenaĝuloj emas sidi kaj babili kun amikoj.

Ĉu vi estas legema, skribema, vojaĝema, demandema, babilema, dormema, laborema? Kian emon vi havas?

La legemulo (= legema homo) neniam perdas tempon; ĉiam havas ion por fari: legi. Kiam la vetero estas malbona la legemulo ne perdas la tempon; li sidas kaj legas interesan libron.

Kion vi faras dum pluva vetero?

Tiu ĉi libro konsistas el 20 lecionoj. Tiu ĉi leciono estas la dek-unua. Vi, do, jam lernis la duonon de la libro. Vi estas duonesperantisto.


VOCABULARIO

AŬTUNOOTOÑO AGRABLAAGRADABLE
FAJROFUEGO DANĜERAPELIGROSO
FERIOFERIADO,
VACACIONES
EGALAIGUAL
FOLIOHOJA KRUELACRUEL
GANTOGUANTE NUDADESNUDO
GRADOGRADO RIĈARICO
LANOLANA MONTOMONTE,
MONTAÑA
NAZONARIZ BABILICHARLAR
NEĜONIEVE PERDIPERDER
NULOCERO FALICAER
PERSONOPERSONA ĜOJIREGOCIJARSE
PRINTEMPOPRIMAVERA KONSISTICONSISTIR
SEZONOESTACIÓN PERDIPERDER
SPORTODEPORTE PLUVOLLUVIA
SUDOSUR PLORILLORAR
SURTUTO
(SUR-TUTO)
SOBRETODO PREFERIPREFERIR
TEMPERATURO     TEMPERATURA   
VETEROTIEMPO, ESTADO    
ATMOSFÉRICO
VINTROINVIERNO
VESTOROPA TIATAL
 

La monatoj

Los meses

JANUAROENERO JULIOJULIO
FEBRUAROFEBRERO AŬGUSTOAGOSTO
MARTOMARZO SEPTEMPRO   SEPTIEMBRE
APRILOABRIL OKTOBROOCTUBRE
MAJOMAYO NOVEMBRONOVIEMBRE
JUNIOJUNIO DECEMBRODICIEMBRE


LA INSTRUISTO PAROLAS

PLUVAS, NEĜAS. Sin duda habrá usted observado que en Esperanto, debido a la simplicidad de sus verbos, éstos deben ir siempre acompañados de sujeto -- como en inglés o francés -- Leo un libro -- MI legas libron. Pero van sin sujeto, como en castellano, los verbos impersonales como pluvas, neĝas. Tampoco llevan sujeto el imperativo de la segunda persona: venu! -- ven! Ne faru tion! -- no hagas eso!

UL. Este sufijo indica al ser caracterizado por lo que expresa la raíz: junulo -- un joven (un individuo joven), junulino -- una joven, riĉulo -- un rico, malriĉulo -- un pobre, maljunulo -- un viejo, mamulo -- un mamífero (un animal, un individuo mamífero), etulo -- un chico, un pequeñuelo. Ulo es un individuo, tiene un sentido un tanto despectivo: Kia ulo! -- qué sujeto! Qué individuo!

--EM denota inclinación, tendencia, hábito: babilema -- hablador, dormema -- dormilón, manĝema -- comilón, glotón. Muzikema -- melómano. Mi sentas dormemon -- Yo tengo sueño (yo siento deseos de dormir). No confunda laborema junulo -- un joven trabajador (un joven que tiene inclinación al trabajo), con juna laboristo -- un joven obrero (que puede no tener amor al trabajo).

TIA-- tal, de tal clase; Ĉu tian libron vi legas? -- esa clase de libro lees? Tia estas la afero -- ése (tal, así) es el asunto, kia patro, tia filo -- tal padre, tal hijo, kia arbo, tia frukto -- tal árbol, tal fruto. Mi aĉetis ĝin tia, kia ĝi estas -- yo lo compré tal cual es (está).

NEK -- ni. Estas nek varme nek malvarme (= ne estas varme nek malvarme) -- no hace calor ni frío, venis nek Petro nek Antonio -- no vino Pedro ni Antonio.

NAZTUKO es una palabra compuesta: naz-tuko -- pañuelo (para la nariz). En español la definición de pañuelo es "Pedazo de tela, pequeño y cuadrado, que sirve para diferentes usos". Esta definición vale para tuko, solo que tuko puede no ser pequeño, ni es siempre cuadrado: poŝtuko -- pañuelo de bolsillo, koltuko -- pañuelo para el cuello, littuko -- sábana, tablotuko -- mantel, antaŭtuko -- delantal.

ĈI, partícula adverbial que indica aproximación: ĉi tie (= tie ĉi) -- aquí, tio ĉi -- esto, tiu ĉi -- este, ĉio ĉi -- todo esto, ĉifoje -- esta vez, ĉijara -- de este año, ĉijare -- en este año.

--ET es el sufijo con el que se forman los diminutivos: dometo: casita, infaneto -- niñito, urbeto -- pequeña ciudad, varmeta -- tibio, malvarmeta -- fresco; kanteti -- canturrear, dormeti -- dormitar, rideti, sonreir. Usado con terminación: eta (= malgranda) -- pequeño.

--EG es el sufijo con el que formamos los aumentativos: pordego -- portón, domego -- caserón, pluvego -- aguacero, (pluveto -- llovizna), bonega -- buenísimo, excelente, belega -- bellísimo; ridegi -- reir a carcajadas, pluvegi -- llover a cántaros, ploregi -- llorar a lágrima viva.


Komenco     10-a Leciono     12-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, 2 septiembre 2000