19-a Leciono

NI VETURAS AL ESPERANTO-KONGRESO

Veturonte al Kongreso, Petro kaj Maria renkontas Karlon antaŭ la fervoja stacidomo.

Petro -- Rapidu, samideano, vi marŝas kvazaŭ vi havus multe da tempo!

Karlo -- Pardonu, sed mi ne kulpas. Kvankam mi dormis nur du horojn mi frue leviĝis kaj devis adiaŭi (= diri adiaŭ) miajn parencojn.

P. -- Ĉu vi estas sola? Krom vi, ĉu neniu alia samideano venas?

K. -- Krom mi ankaŭ venis Antono kaj Rodolfo. Ĵus ili iris al la informejo. Jam ili parolas kun la staciestro. Krome, Julio diris al mi hieraŭ, ke bedaŭrinde li ne venos, ĉar li estas malsana. La plimulto veturas per aŭtobusoj.

P. -- Venu, Maria, jen nia vagono. Ni envagoniĝu. Per nia bileto ni rajtas kunporti nur negrandan valizon kaj pakaĵon.

M. -- Ĝustatempe (= en la ĝusta tempo) ni alvenis. La lokomotivo fajfas kaj la trajno (= vagonaro) ekmoviĝas.

K. -- Ĉu vi scias, ke la lokomotivo estas tre demandema?

P. -- Ĉu...?

K. -- Jes, ĝi ĉiam diras "ĉu, ĉu, ĉu..."

P. -- Hm... tre sprita vi estas hodiaŭ. Sed ĝi povas esti ankaŭ dubema.

K. -- Tion mi ne bone komprenas.

P. -- Krom montri demandon, la vorteto ĉu ankaŭ montras dubon: "Mi dubas ĉu li venos", "mi ne scias ĉu vi komprenas".

K. -- Dankon pro la informo, sed rigardu! Ni jam veturas ekster la ĉefurbo. Vidu nun tiun "popolon" kun blankaj dometoj...

P. -- Ne diru "hispanaĵojn"; tio estas vilaĝo; la popolo estas la loĝantaro. La esperanta popolo loĝas dise tra la vasta mondo. Mi vidas, ke ankaŭ vi faras erarojn, Karlo. Dum la veturo ni povas iom praktiki la lingvon.

M. -- Vi pravas, ni praktiku! Ni nepre devas paroli en flua kaj korekta Esperanto. Anstataŭ babili ni lernu. En mia notlibro estas kelkaj notoj kaj gramatikaĵoj, kiujn mi ne tute bone komprenas, malgraŭ tio, ke mi lernis ilin.

P. -- Ni vidu viajn notojn. Kompreneble, vi lernis la lingvon, sed ne ellernis (= finlernis) ĝin.

K. -- Do, bonvolu klarigi al mi la signifon de la sufikso op.

P. -- Mi klarigos per ekzemploj: "Sur la mallarĝa vojeto ni devis marŝi unuope" (= unu post unu). Kiam ni venis al la lago la moskitoj milope sin ĵetis sur nin". Vidu tie, super la kamparo, la aeroplanoj flugas triope.

M. -- Klarigu, mi petas, la prepozicion po.

P. -- "Tiu ĉi libro konsistas el dudek lecionoj; se vi lernus po unu leciono ĉiutage, post dudek tagoj vi estus tralerninta la tutan kurson". "Mi aĉetis dekduon da oranĝoj, kaj al ĉiu el la ses infanoj mi donis po du oranĝoj".

K. -- Dankon, Petro, mi bone profitas la vojaĝon. Sed ni devas ankaŭ ĝui la rapide preterpasantan pejzaĝon. La suna moŝto jam alte brilas super la kamparo.

M. -- Rigardu tiun viron sidanta kontraŭ ni. Li trinkas ion el botelo.

P. -- Li ne trinkas, sed drinkas: rigardu nur lian nazaĉon! Fi! Kia homo!, mi ne drinkas: mi estas kontraŭalkoholisto.

K. -- Se vi jam uzis la sufikson - kaj la prefikson fi-, bonvulu klarigi la diferencon inter ambaŭ.

P. -- Ĉu vi komprenas la vortojn libraĉo, popolaĉo? Rigardu tra la fenestro tiun malbelan, malpuran domon; ĝi estas domaĉo. Ĝi estas fizike malbona. Alia domo estas tre bonaspekta, sed la moralo de ĝia loĝantoj ne estas tre pura; vere ĝi estas fidomo. Fiulo estas senmorala persono, morale malbona (= fripono).

K. -- Nun mi komprenas. Sed kie estas Antono kaj Rodolfo? Mi iros serĉi ilin.


Demandoj

Kial la samideanoj veturas?

Kial Karlo malfruiĝis?

Kiuj venis krom Petro kaj Karlo?

Per kio ili veturas? Kien ili iras?

Ĉu vi ofte veturas per trajno? Ĉu vi ŝatas veturi sen bileto?

Kion diras Antono?

Kion li farus anstataŭ babili?

Ĉu Karlo estas perfekta esperantisto?

Se vi estus lerninta Esperanton antaŭ dek jaroj, kia esperantisto vi estus nun?

Ĉu vi vizitos Kongreson de Esperanto?

Ĉu vi legas esperantan literaturon?

Ĉu vi trinkas ian ajn vinaĉon?

Ĉu vi, fraŭlino, vizitas drinkejon?

Ĉu vi ankaŭ praktikadas Esperanton kun viaj amikoj?

Ĉu vi loĝas en la ĉefurbo? Ĉu vi ŝatus flue paroli en Esperanto? Kio fluas sub la ponto? Kiujn volas serĉi Karlo?


VOCABULARIO

ĈEFOJEFEADIAŬADIOS
EKZEMPLOEJEMPLO ADIAŬIDECIR ADIOS,
DESPEDIRSE
LOKOMOTIVO   LOCOMOTORA     AMBAŬAMBOS
NOTONOTAANSTATAŬEN LUGAR DE
PONTOPUENTEANSTATAŬIREEEMPLAZAR
PRAKTIKOPRÁCTICA BEDAŬRINDELAMENTABLEMENTE
RAJTODERECHOĈEFURBOCIUDAD CAPITAL
STACIOESTACIÓN MALGRAŬA PESAR DE,
MALGRADO
TASKOTAREAPAKAĴOPAQUETE
VAGONOVAGÓNPLENUMICUMPLIR
VALIZOVALIJA PLENUMI
SIAN DEVON
CUMPLIR CON
SU DEBER
PRAVAQUE TIENE
RAZÓN
PLIMULTOMAYORÍA
SPRITAINGENIOSO,
CHISTOSO
VI PRAVAS TIENE UD.
RAZÓN
DIFERENCIDIFERENCIAR ĈU MI RAJTAS?   ¿PUEDO? ¿TENGO
DERECHO?
DUBIDUDAR STACIDOMOOFICINA DE
LA ESTACIÓN
FAJFISILBAR NEPRAINDISPENSABLE,
INELUDIBLE
FLUIFLUIRNEPRE IRU VAYA SIN FALTA
ĜUIGOZARNEPRA DEVODEBER INELUDIBLE
INFORMIINFORMAR
ĴETIARROJAR
PAKIENPAQUETAR
RENKONTIENCONTRAR
(A ALGUIEN)
SERĈIBUSCAR


LA INSTRUISTO PAROLAS

-OP forma los numerales colectivos: la aviadiloj flugis triope -- los aviones volaban en grupos de tres.

PO es una preposición que indica a razón de, a tanto por: mi marŝas po ses kilometroj hore -- yo camino a razón de seis kilómetros por hora.

Se usa también como prefijo: vendi pogrande -- vender por mayor, podetale -- al detalle, pogute -- a gotas, por gotas.

- es sufijo con significado despectivo: libraĉo -- libraco, popolaĉo -- populacho. La ebriulo aĉe insultis lin -- el ebrio lo insultó soezmente. Aĉa vorto -- palabra grosera, soez.

FI -- es prefijo con significado también despectivo, pero refiriéndose al aspecto moral: fihomo = fiulo -- canalla, fiagoj -- acciones canallescas. Usado como interjección, FI denota desagrado. Fi! -- Puf!

KROM -- aparte de: krom tio -- aparte de eso, krom Pedro (ankaŭ) venis Karlo -- además de Pedro (también) vino Carlos, Krom Petro neniu venis -- a excepción de Pedro no vino nadie. Krome (= plie) -- además. Krompago -- pago extra.

KVAZAŬ como si, a guisa de: li min rigardis kvazaŭ li ne konus min -- él me miró como si no me conociese. Li demandis kvazaŭ li estus fremdulo -- él preguntó como si fuese un extraño. Li uzis ŝtonojn kvazaŭ martelon -- él usó una piedra a guisa de martillo.

-ESTR denota autoridad: staciestro -- jefe de estación, urbestro -- intendente, alcalde, laborestro -- capataz -- Estro (= ĉefo) -- jefe. La estraro de la Kongreso -- las autoridades del Congreso.

DU HOROJN. Para señalar complementos circunstanciales -- especialmente los que expresan medida (tiempo, peso, precio, dirección) se puede -- siempre que la claridad no se vea afectada -- reemplazar la preposición respectiva con la terminación "n":

Mi dormis dum du horoj.

Mi dormis du horojn.

La monto estas alta je 1000 metroj.

La monto estas 1000 metrojn alta.

La fecha podrá escribirse: en la 16-a de Septembro, je la 16-a de Septembro o la 16-an de Septembro. Las tres formas son correctas, pero la última es la más empleada.

MOŜTO es título de cortesía en general: reĝa moŝto -- majestad real, moŝta suno -- su alteza, su majestad el sol, la prezidanta moŝto -- su excelencia el presidente. Moŝtulo -- un personajón.

ELLERNI (= FINLERNI) es aprender a fondo, terminar de aprender. El, usado como prefijo, significa además de la idea de salida (eliri), la acción terminada (como si la cosa terminada se saliera del material). Ellabori -- elaborar, eluzi -- usar hasta el fin, eluzita pantalono -- pantalón totalmente gastado.


Komenco     18-a Leciono     20-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, 2 septiembre 2000