Paĝoj de Enrique      
Esperanto - USA  
59-a Jarkongreso
17 - 20   Junio   2011

Hotel   Hyatt Summerfield Suites
Emeryville, California, Usono
Proksime de San Francisco

Atako de la Lunaj Zombioj

nova filmo en Esperanto

Venonta kongreso, 2012




8266. Kelkaj kongresaj ĉeestantoj

Por ke nekongresanoj, precipe komencantoj, sciu pri kiom da diversaj programeroj okazas dum kongreso.

El la Kongresa Libro:

Bonvenon!
Saluton al ĉiuj, kaze de nia 59a Landa Kongreso!


La ĉijara kongreso temas pri Esperanto kiel alia "verda" movado, sed vere, esperanto havas rajton fanfaroni kiel esti unu el la fruaj de tiuj "ekologiaj" movadoj. De la komenco, la celo de nia lingvo estis kunigi la homaron en unu grandan familion. Per Esperanto, oni povus trakti komunajn bezonojn, respekti malsimilajn kulturojn, kaj plenumi la "verdan" promeson de paco kaj amikeco ĉirkaŭ la mondo.

Certe ke ni Esperantistoj, ĝis nun, ne atingis la finan venkon, sed ni klopodas. Kaj ĉi kongreso estos almenaŭ paŝeto al tiu direkto.

Bonvenon al Emeryville. Ni esperas ke vi ĝuos la "verdan" etoson inter ni!

Kongresaj programeroj:

Vendredo, la 17a de junio 2011

• Malfermita kunsido de la Estraro de Esperanto-USA.
• Kunsido de Esperantic Studies Foundation (nur invititoj).
• Kelkaj promenaj ekskursetoj proksime de la kongresejo.
• Tagmanĝo.
• Registrado.


8205. Atendante novalvenintojn.

• Vespermanĝo.
• Interkona Vespero kun kantado de Ĵomart kaj Nataŝa.


8174. Jomart kaj Nataŝa kantas dum la Interkona Vespero.
Du malsamaj mondoj inspiris la belsonajn kantojn de Ĵomart kaj Nataŝa. La duo venas de Kazaĥio, kiu antaŭe estis parto de Sovetunio, sed ekde la komenco de la 90-aj jaroj loĝas en Stokholmo, Svedio. Gitaro kaj bekfluto akompanas la melodian, ofte dolĉe melankolian, partokantadon. Do, ĉi tiuj kantoj estas por vere aŭskulti. La espero estas ĉiam ke la aŭskultanto sentu aŭ komprenu la esencon de la kanto.
Sabato, la 18a de junio 2011.
• Solena Malfermo kaj plenkunsido de Esperanto-USA.
• Ĉefprelego: "Nova Vojo por Esperanto".
• Bonveno al komencantoj, ludoj, kantoj.
• Diskuto: "Ĉu Esperanto ludas socian rolon, kiun ĝi meritas?"
• "Kion mi deziras, ke vi sciu pri la 'Reto'". Por retaj komencantoj kaj progresantoj
• Tagmanĝo
• Libroservo, vendeblaj esperantaj libroj.
• Filmo: "The Universal Language" kaj pridiskutado.
Sam Green, reĝisoro de la filmo
Ĉi tiu filmo montras iom pri la historio de Esperanto, sed ne montras ĝian progreson. Je la fino oni pensas ke Esperanto ne plu vivas. Mi ne rekomendas ĉi tiun filmon.
• Muzikumado: lernu amuzajn kantojn, danc-ekzercado.
• Energi-fontoj kaj medio-protektado: nuntempo kaj estonteco.
• Konatiĝu kun Esperantic Studies Foundation!
• Vespermanĝo.
• Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa.
Dimanĉo, la 19a de junio 2011.
• Jogo: Solsticaj suno-salutoj por sunamantoj.
• Matena ekskurso. Promena aŭ bicikla ekskurso ĉirkaŭ la urbeta centro de Emeryville, ege kvieta dimanĉa mateno. Ĝuu la naturo.
• Kunkantado: infanaj kantoj kaj Kajto-kanonoj.
• Esperanto por Unuiĝitaj Nacioj.
• Ekskurseto. Promenado al Marina Parko ĉe la golfbordo, plaĝludoj, pikniko.
• La stato de Esperanto en Interreto.
• "La Rivero Kolumbio kaj la Grandaj Inundoj de la Glacia Epoko".
Resumo: En la baseno de la rivero Kolumbio en la ŝtatoj Vaŝingtono kaj Oregono troviĝas multaj indikaĵoj de grandaj inundoj, pli grandaj ol tiuj de la historia epoko. Okazis dum la lasta glacia epoko. Tiuj inundoj grave ŝanĝis la teron en tiu regiono, kaj la malkovro de la inundoj ŝanĝis ideojn en la scienco de geologio. En tiu historio estas lecionoj por niaj nunaj ekologiaj krizoj.
• "Ĉio kion vi volis scii pri Esperanto, sed ne kuraĝis demandi". Lingvaj aspektoj de Esperanto.
• Tagmanĝo.
• Oficiala afer-kunsido de Esperanto-USA.
• Jar-kunveno de AAIE, asocio de instruistoj de Esperanto.
• Pri evoluo kaj direkto de Esperanta Vikipedio.
• "Kiel savi la bibliotekojn?"
• Kriptografio: modernaj uzoj kaj metodoj.
Kriptografio ne plu apartenas al spionado aŭ krimaj rakontoj. Ĝi estas grava parto de komputilaj retaj aktivecoj, inkluzive monaj interŝanĝoj, kaj uzas komplikajn matematikajn metodojn. Serioza problemo estas produktado kaj sekura sendado de aleatoraj ŝlosiloj, kaj tion ebligi la fundamenta invento:
Malsimetria kriptografio.
• Ludoj, preparo de distra prezentaĵo por la bankedo.
• Libroservo, vendeblaj esperantaj libroj.
• "Projekto Leksilo", www.panles.org/epo
• La arto de arkpafado.
• Akcepto por la delegitoj de UEA.
• Fotado de la ĉeestantoj.


8264. Kelkaj kongresaj ĉeestantoj.


8269. Ĵomart, Enrique, kaj Nataŝa.

• Kongresa bankedo.
• Programero pri diversaj laŭlandaj parolmanieroj.
• Infana dancado.
• Aŭkcio de esperantaĵoj.
• Esperanta filmo: Atako de la Lunaj Zombioj.
Lundo, la 20a de junio 2011.
• Promena/bicikla ekskurso.
• Ekzamenoj de AAIE, 3 niveloj.
• Solena Fermo kaj plenkunsido de Esperanto-USA.


8317. Foriranta kaj alveninta prezidantoj.

Posttagmezaj ekskursoj:

• Vizito al la Centra Oficejo de Esperanto-USA. (Malpli ol kilometro. 10-minuta promenado)
• Vizito al San Francisco.
• Bicikla ekskurso.
• Ekskurso al vin-fara regiono.
• Vizito al la nova konstruata "Pendoponto".


8330. Preparo por la ekskurso sur boato al konstruata ponto.


8351. Sur la boato sub la konstruata ponto.
           Maldekstre: nova ponto, dekstre: malnova ponto.


* * * * *    

Esperanto - USA  
60-a Jarkongreso
22 - 25   Junio   2012

Universitato de Teksaso en Dalaso (UTD)
Richardson, Texas, Usono
15 mejloj norde de la urbo-centro de Dalaso

* * * * *    
Verda Filmejo   Filmoj kun esperantaj subtitoloj
Kino sen Limoj   Kino Festivalo

Eo.org   Ligiloj al Esperantaj retejoj.
http://esperanto-usa.org   La usona organizo pri Esperanto

* * * * *    
Videoj por lerni Esperanton.
3 animaĵoj,
preskaŭ 3 horoj entute, kun la tuta teksto.
Pasporto, en youtube, pli ol 7 horoj. Aktoroj el 12 landoj.

http://esperantofre.com/indexeo.htm   Hejmpaĝo de Enrique
Aliaj paĝoj de Enrique.
Mapo de la retejo de Enrique.

Aktualigita de Enrique,   20  julio  2011