Okemo 2002 - 44
  Internacia Semajnfino Esperantista  
Ludlow, Vermont, Usono
Sabato 12 - Lundo 14  Oktobro  2002

Enrique

20 oktobro
2002


Raporto de Enrique


Okemo 2002

ESPERANTO-RENKONTIGXO SUR MONTO EN VERMONTO

Lundo, oktobro 14a, 2002.

Mi jxus revenis hejmen post tre interesa semajnofino.

Vendredon la 11a de oktobro je la 2h 30m postagmeze mia edzino kaj mi iris al la fervoja stacio cxi tie en Albany, NY, Usono, por atendi la alvenon de gesinjoroj Esther kaj Boris Kolker, kiuj vojagxis el sia hejm-urbo Cleveland, Ohio. Tio estis 9-hora vojagxo, sed gxi plilongigxis je du horoj cxar la trajno malfruis.

Post la alveno ni auxtoveturis tra la urbo, sub pluveto, por ke ili ekkonu iomete pri Albany, mia hejm-urbo. Poste ni veturis al mia domo por longa babilado, vespermangxo, pli da babilado, kaj tranoktado.

Sabate matene, post la matenmangxo, ni turismumis iomete pli en la regiono en kiu mi logxas, kaj poste ni dauxrigis por la vojagxo al Okemo, proksime de Ludlow, Vermont, Usono.

Okemo estas la nomo de monto, kaj same nomigxas monta skiejo, sed ankoraux ne komencigxis la ski-sezono. Okemo estas iomete pli sude ol la centro de la sxtato Vermonto, meze de montoj kaj arbaroj. En oktobro la folioj de la arboj sxangxas kolorojn kaj ili aspektas tre belaj.

Cxi-foje okazis la 9-a Esperanto-renkontigxo de usonaj kaj kanadaj esperantistoj en Okemo. Kutime gxi komencigxas sabate posttagmeze, kaj finigxas lunde meztage. Tio permesas al la partoprenantoj la veturadon sabate matene, kaj la revenon lunde postagmeze.

Sesdek homoj partoprenis la cxi-jaran eventon. Normando Fleury el Montrealo organizis, malfermis kaj fermis la renkontigxon. Li, lia edzino Zdravka, kaj ecx lia filino Mira multe laboris por sukcesigi la renkontigxon, same por havi cxiam pretan kafon kaj teon kun kuketoj, aux ordigi kaj zorgi pri la libro-servo. Estis tri tabloj kovritaj de acxeteblaj libroj, unu pri novaj libroj, kaj du pri brokantaj libroj.

Okazis du Esperantaj kursoj. Arnold Victor el Novjorko gvidis la bazan nivelon per Cseh-metodo. Boris Kolker el Klevlando gvidis la mezan nivelon per sia nova libro "Vojagxo al Esperanto-Lando".

Bill Maxey el Virginio parolis pri Esperantaj eventoj dum la lasta jaro, kaj petis la auxskultantojn, ke ili rakontu pri la okazajxoj en kiuj ili partoprenis.

Jakobo Schwartz el Bostono prezentis la vidbendon: "Pasporto al la Tuta Mondo" por Esperanto-instruado.

Stefano Farrington rakontis pri siaj spertoj kiam li logxis kun lokanoj en Burkino-Faso, en Afriko.

Paul Hopkins el Kanado parolis pri Esperantaj revuoj, kun emfazo pri la kanadaj revuoj. Li ankaux parolis pri Indigxenaj kulturoj de Nord-okcidento de la Norda Ameriko.

Sinjorino Zdravka Metz el Montrealo parolis pri la Pasporta Servo, kiun sxi uzis multfoje. Sxi ankaux gvidis la Oratoran Konkurson, kun la helpo de la jxurianoj Boris Kolker kaj Bill Maxey.

Boris Kolker rakontis pri la Esperanto-movado en Rusio, al kiu li multe kontribuis. Li prezentis ankaux la novan version de sia libro "Vojagxo en Esperanto-lando". Cxe la fino de sia parolado, Boris Kolker skribis belan mesagxon sur la unua pagxo de sia libro kiun li jxus prezentis... Li surprizis min per donaco de tiu libro al mi...

Dimancxo vespere finigxis per komuna bufeda festa vespermangxo. Cxiu partoprenanto kontribuis ion mangxeblan aux trinkeblan, kaj poste okazis la "Kultura Vespero. Kelkaj homoj rakontis sxercojn, kelkaj ludis gitaron aux dulcimeron, aux kantis, kaj Marķa Teresa Hopkins el Kanado belege rakontis kelkajn rakontojn.

Post senhalta pluvado de vendredo matene gxis dimancxo vespere, finfine ni ekvidis la sunon lunde. Post mateno de instruado kaj kelkaj prelegoj, ni iris ekster la kunvenejo por la tradicia grupa fotado... kaj la larmoj de "gxis la venonta jaro"..., kiu estos la "Deka Okemo Renkontigxo"

- - -

Revenante, ni vizitis Lagon Georgon (Lake George) kiu estas tre turisma loko, je 80 km norde de Albany, kaj poste vizitis Saratogajn Fontojn (Saratoga Springs), alian turisman lokon duonvoje inter Lago Georgo kaj Albany. Ni finis la tagon per vespermangxo kaj veturado al la fervoja stacio, por ke gesinjoroj Kolker prenu la trajnon al Cleveland.

   Okemo hejmpagxo
40 Fotoj 201-217
41 Fotoj 218-230
42 Fotoj 232-250
43 Fotoj 247-266
44 Raporto
45 Recenzoj
pri Vojaĝo
    Aktualigita de Enrique   20 oktobro 2002
  Enrique $ eeo.8k.com
  $ --> @   (sen spacoj)