2-a Leciono

          Karlo estas sana. Alberto ankaŭ estas sana.

          Petro ne estas sana, li estas malsana.

          Petro kuŝas en la lito. Karlo staras.

          Alberto sidas sur seĝo.

Kiu estas malsana? Kiu kuŝas? Kiu sidas? Kiu staras? Ĉu vi estas sana? Ĉu vi kuŝas? Ĉu la instruisto sidas? Ĉu vi sidas sur lito? Sur kio vi sidas? Ĉu lito estas besto? Kio estas lito?

La fraŭlo estas forta, sana; li estas juna.

La sinjoro estas malforta, malsana, malgaja; li estas maljuna.

Kia estas la fraŭlo?

Kiu estas forta?

Kia estas la maljuna sinjoro?

Kiu estas malforta?

Kia estas Petro?

 


 

Tiu sinjoro estas Karlo. Kiu li estas? Tiu sinjoro ne sidas, li staras. Tiu sinjoro ne kantas, li legas. Kio estas en la mano de Karlo?

 

 

Tio estas arbo. Tiu arbo staras. En la mano de Petro estas floro. Tiu floro estas rozo, bela ruĝa rozo.

Kio estas tio? Kia estas la rozo?

 

 

Tio ankaŭ estas arbo. Tiu arbo ne staras, ĝi kuŝas. Tiu arbo estas verda. Blanka papero kuŝas sur la tablo. Kio kuŝas? Ĉu la arbo estas ruĝa?

 

 

 

Petro diras: Mi estas en la ĉambro kaj ankaŭ vi, Alberto, estas en la ĉambro. Mi kaj vi estas en la ĉambro: ni estas en la ĉambro. Kiuj estas en la ĉambro?

 

 


 

Maria diras: Mi estas en la ĉambro. Vi, Petro kaj Alberto, ankaŭ estas en la ĉambro.

Alberto diras: Rodolfo kaj Ana ne estas en la ĉambro, ili estas en la ĝardeno.

 

 

Unu (1) pomo. Ĝi estas malbela, malbona frukto.

Du (2) pomoj. Ili estas belaj, bonaj fruktoj.

Kia estas la pomo?

Kiaj estas la du pomoj?

Unu kaj unu estas du.

Unu pomo kaj unu pomo estas du pomoj.

Ĉu la libroj estas en la biblioteko? Jes, ili estas en la biblioteko.

Rodolfo kaj Ana ne sidas en la ĉambro, ili parolas en la ĝardeno. Ili estas gajaj. Ili estas bonaj amikoj. Ili parolas en la simpla, facila, bela Esperanto. Ili estas modernaj.

Ĉu vi komprenas?, demandas la instruisto.

Jes, ni komprenas, respondas la lernantoj.


VOCABULARIO

AMIKOAMIGO KUŜIYACER,
ESTAR ACOSTADO
ARBOARBOL SIDIESTAR SENTADO
BIBLIOTEKO   BIBLIOTECA STARIESTAR DE PIE,
PARADO
FRUKTOFRUTA-O LEGILEER
LINGVOLENGUA, IDIOMA         PAROLI   HABLAR
LITOCAMA, LECHO   
POMO  UNUNO
MANZANA  DUDOS
ROZOROSA   
   NINOSOTROS-AS
BONABUENO VIVOSOTROS-AS
FACILAFÁCIL ILIELLOS-AS
GAJAALEGRE   
INTERNACIAINTERNACIONAL TIUESE, AQUEL
MODERNAMODERNO TIOESO, AQUELLO
NOVANUEVO   
RUĜAROJO KIAQUE, CUAL
(clase, cualidad)
SANASANO   
SIMPLASIMPLE   
VERDAVERDE


LA INSTRUISTO PAROLAS

Pronombres Personales

Singular  

  MI
  VI

  LI
  ŜI
  ĜI

Plural

  NI
  VI


  ILI

Si observamos los pronombres personales vemos que la 2-a persona del plural (Vi), es igual que el de la singular (como en inglés y francés), y la tercera persona del plural (Ili) sirve para el masculino, el femenino y el neutro: Petro kaj Karlo estas junaj -- ili estas junaj; Maria kaj Ana estas belaj -- ili estas belaj; la pomoj estas ruĝaj -- ili estas ruĝaj.

MAL -- es un prefijo que indica idea contraria a la expresada en la raíz: nova -- malnova; juna -- maljuna.

KIA indaga siempre acerca de la cualidad, calidad, aspecto y exige un adjetivo como respuesta. Kia ŝi estas? Bela, juna. Kia estas la pomo? Ruĝa, bona.

SIDAS, STARAS, KUŜAS. Si comprendemos que Petro kuŝas significa Pedro yace (está acostado), comprenderemos que Petro sidas, es Pedro está sentado, y Petro staras, Pedro está de pie.

Al pronunciar palabras como staras, cuídese de no añadir una vocal inexistente; no diga e-staras. Para acostumbrarse al pronunciar, por ejemplo, li staras, prolongue la i de li, uniéndola casi a la s de staras: li-s-taras.

Nunca diremos en castellano eso libro, sino ese libro, tampoco diremos en Esperanto tio libro, sino tiu libro, tio estas libro -- eso es un libro; tiu libro estas la nova gramatiko -- ese libro es la nueva gramática.

UNU POMO. En Esperanto no existe artículo indeterminado (un, una, unos, unas). Sur la tablo estas libro kaj paperoj -- sobre la mesa hay un libro y unos papeles. En unu pomo, unu no es artículo, sino el número 1; nos referimos a la cantidad.

El plural se forma con la terminación -j. Recuerde que la letra j no agrega sílaba, y que el acento permanece en el mismo lugar: pómo - pómoj. El adjetivo concuerda en número con el sustantivo: unu bona pomo -- una buena manzana, du bonaj pomoj -- dos buenas manzanas.


Komenco     1-a Leciono     3-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, 2 septiembre 2000