7-a Leciono

Kiel vi fartas, amiko?

Mi fartas bone, dankon, kaj vi?

Mi estas sana, sed mia frato ne fartas bone, li havas gripon.

Ĉu li estas grave malsana?

Ne, sinjoro, lia malsano ne estas grava.

Jen du veturiloj : unu moderna kaj alia malmoderna; aeroplano kaj ĉaro.

Kia estas la aeroplano? Moderna, rapida, komforta.

Kia estas la ĉaro?

Kio movas la aeroplanon? La motoroj.

Kio movas la ĉaron? La bovoj.

Kiel flugas la aeroplano. Rapide, tre rapide.

Kiel iras la bovĉaro?

Ĉu la modernaj homoj veturas per bovĉaro?

Ĉu vi veturas per aeroplano?

Kiel kantas la kanario? --Bele.

Kiel vi kantas? Kiel vi lernas?

La bela birdo flugas rapide.

Kia estas la birdo? Kiel ĝi flugas?

La rapida birdo flugas bele.

Kia estas la birdo? Kiel ĝi flugas?


Petro diras al Maria: "Vi estas bela kiel floro. Viaj kisoj estas dolĉaj kiel mielo. Sed via patro estas forta kiel bovo".

Kie loĝas Karlo?

Li loĝas proksime de la parko.

Ĉu vi ofte vizitas lin?

Jes, mi vizitis lin antaŭhieraŭ, hieraŭ kaj ankaŭ mi vizitos lin morgaŭ... Mi vizitas lin ĉiutage.

Ĉu vi aĉetas ĉiutage ĵurnalon? Ĉu vi razas vin ĉiutage? Ĉu vi lavas vin ĉiutage?

Mi havas lernolibron, vi ankaŭ havas lernolibron, kaj li, kaj ŝi ankaŭ havas lernolibron. Ĉiu lernanto havas unu lernolibron; sur ĉiu seĝo sidas unu lernanto.

Jen estas seĝo.

--Ĉu iu sidas en tiu seĝo?

--Ne, sinjoro, neniu sidas sur tiu seĝo.

Ĉu iu lernanto staras? Ne, ĉiuj lernantoj sidas.

Ĉu iu ne komprenas? Ne, sinjoro, ni ĉiuj komprenas.

Jen skatolo.

--Ĉu la skatolo estas plena?

--Ĉu estas io en la skatolo?

--Ne, la skatolo estas malplena; en la skatolo estas nenio.

--Kie estas la libroj, kajeroj kaj plumoj?

--Ĉio estas sur la tablo.

En la hejmo Maria faras ĉion, sed Ana faras nenion.

Dialogo kun infano.

--Kion vi faras, Roberto.

--Nenion.

--Kaj vi, Karlo?

--Mi helpas Roberton.

--Ĉu vi bone kalkulas? Ĉu vi povas kalkuli la fingrojn de viaj du manoj?

--Jes, mi povas kalkuli: unu, du, tri, kvar, kvin...

--Mi helpos vin: ses, sep, ok, naŭ, dek.

--Tre bone. En la du manoj estas dek fingroj.

--Kiel respondas la bona lernanto?

La bona lernanto respondas forte, kuraĝe kaj elegante.



VOCABULARIO

BOVOBUEY OFTEFRECUENTEMENTE
ĈAROCARRO   
GRIPOGRIPE KIELCOMO, DE QUE MODO
KAJEROCUADERNO   
MIELOMIEL IOALGO, ALGUNA COSA
SKATOLOCAJA IU ALGUIÉN, ALGUNO-A
GRAVAIMPORTANTE,
GRAVE
ĈIOTODO
KURAĜAVALIENTE ĈIUCADA (UNO-A)
KOMFORTA     CONFORTABLE NENIO     NADA
LASTAÚLTIMO NENIUNADIE, NINGUNO-A
PLENALLENO,
COMPLETO
  
PROKSIMAPRÓXIMO JENHE AQUÍ
RAPIDARÁPIDO ALIAOTRO, OTRA
     
FARTIESTAR DE
SALUD
UNU  1
HAVITENER, POSEER     DU  2
HELPIAYUDAR TRI  3
LOĜIHABITAR KVAR  4
MOVIMOVER KVIN  5
VETURI VIAJAR, IR
EN VEHÍCULO    
SES  6
   SEP  7
   OK  8
   NAŬ  9
   DEK10


LA INSTRUISTO PAROLAS

ADVERBIO. Antes de ir a escuchar a un cantante, deberíamos saber como ese cantante canta. La palabra que habrá de decidirnos es un adverbio: bien, mal, regular. En Esperanto el adverbio termina en -e, que corresponde al final -ente, en que terminan muchos adverbios castellanos: rapide -- rápidamente, facile -- fácilmente, etc.

La bona sinjorino kantas bele. La buena señora kanta bellamente.

La bona sinjorino kantas bone. La buena señora canta bien.

El adverbio consta de una de esas tres preguntas: ¿Cómo? ¿Cuándo? ¿Dónde?, es decir, que hay adverbios de modo (bien), de tiempo (ayer), y de lugar (aquí).

KIEL VI FARTAS? -- ¿Cómo se encuentra Ud. de salud? Estas preguntas, como todas las que comiencen por kiel, exigen un adverbio como respuesta: bone, nebone, malbone -- bien, regular, mal. Hay en Esperanto algunos adverbios simples, no derivados, que no llevan la terminación -e: hieraŭ, morgaŭ.

KIO, KIU, KIE, IO, IU. Seguramente habrá Ud. observado que muchas de esas palabritas tan útiles, como kio, kie, ie, io tienen un marcado aire de familia. Y, en efecto, todas estas palabras y algunos miembros más, forman la importante e imprescindible familia de las palabras correlativas. Esta familia, además, se caracteriza por su armonía; obsérvela formando cuadro:

 

Indefinido 

Interrogativo 

Demostrativo 

Colectivo  Negativo
  

y relativo

Individuo

    iu     kiu     tiu     ĉiu   neniu
Cosa     io     kio     tio     ĉio   nenio
Lugar     ie     kie     tie     ĉie   nenie
Cualidad     ia     kia     tia     ĉia   nenia

De modo que si iu significa individuo indefinido, alguien, alguno, kiu será quién, cual; tiu, esa, ese, aquel, aquella; ĉiu, cada, todo, (ĉiuj, todos, todas); neniu, nadie, ninguno, ninguna. La serie ia la constituyen adjetivos que concuerdan en número y en caso con el sustantivo:

MI MANĜAS ĈIAN FRUKTON -- Yo como toda clase de frutas. La serie ie son adverbios de lugar, y con -n final, indican dirección.

Kie vi estas? -- ¿Dónde está usted?

Kien vi iras? -- ¿Adónde va usted?

La serie iu indica individuo o cosa individualizada. Son pronombres y por lo tanto admiten la "j" del plural y la "n" del acusativo.

Tiuj, kiujn vi vidas, estas miaj amikoj. Esos, que Ud. ve, son mis amigos.

También son pronombres los de la serie io, cosa, el objeto (como un todo). No llevarán, por consiguiente, la j del plural, pero si podrán llevar la n del acusativo.

Tio kion vi bezonas estas en la skatolo. Lo (eso) que (lo cual) Ud. necesita está en la caja.

VETURILO es un vehículo. Aeroplano, ŝipo, ĉaro, biciklo estas veturiloj. Mi veturis per aŭtobuso kun mia amiko. Veturilo= ilo por veturi.

ESTAS NENIO. En castellano se pueden usar dos negaciones con el mismo fin: no hay nada, no vino nadie, no está en ningún lado. Lógicamente una negación debiera anular a la otra. En Esperanto la lógica queda restablecida: en una oración irá sólo una negación: estas nenio -- no hay nada, neniu venis -- no vino nadie, ĝi (li, ŝi, etc.) estas nenie -- no está en ningún lado, mi havas nenion -- no tengo nada.


Komenco     6-a Leciono     8-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, 2 septiembre 2000