9-a Leciono

Rigardu la belan torton! Ĝin faris Maria el faruno, ovoj, sukero, butero, k.t.p. En la mezo estas ruĝa ĉerizo.

Ĉu vi ŝatas torton kun kremo kaj ĉokolado?
Ĝi havas belan aspekton, ĉu ne?

Ĉu vi povas manĝi tutan torton?

Ne, sinjoro, mi povas manĝi nur pecon; unu kvaronon (1/4) de la torto.

 

 

Ĉu vi, fraŭlino, deziras manĝi alian kvaronon? Ĉu jes?

Mi, la instruisto, ankaŭ manĝos pecon, kaj la lastan kvaronon ni lasos por Petro, kiu ankoraŭ ne venis al al klaso.

 

Do, ni povas ankaŭ diri: La deka (horo) kaj kvarono (da horo), la deka kaj duono, la deka kaj tri kvaronoj aŭ kvarono antaŭ la dek-unua.

Karlo estas 20-jara. Roberto estas 40-jara. Do, la aĝo de Karlo estas la duono de la aĝo de Roberto.

La aĝo de Roberto estas la duoblo de la aĝo de Karlo. 40 estas la duoblo de 20.

Kiom estas la duoblo de 6, de 5, de 10?

Vi estas bona knabo, mi donos al vi duoblan porcion da kuko. Mi donos al vi parton duoble grandan.

9 estas la trioblo de 3. 100 estas la dekoblo de 10. Kiom estas la dekono de 100?

Unu centavo estas la centono de unu peso.


Jen tri utilaj kaj simpatiaj bestoj.

--Ĉu via hundo dormas sub via lito?

--Jes, kelkfoje ĝi dormas tie.

--Ĉu bovo povas dormi sub via lito?

--Ne, la bovo estas tro granda; la bovo estas pli granda ol la hundo.

Kaj elefanto estas pli granda ol bovo, ĝi ankaŭ estas pli forta. Sed la bovo kaj la bovino estas pli utilaj por ni ol la elefanto. El la bovino ni tiras la bonan, nutran lakton.

El la tri bestoj, kiujn ni vidas sur la bildo, la elefanto estas la plej granda. Sed la plej granda el ĉiuj bestoj estas la baleno.

Kanario kantas pli bele ol kokino, sed la ovoj de la kokino estas pli grandaj ol tiuj (la ovoj) de la kanario.

Petro diras: La plej bela knabino de la mondo estas Maria. Ŝi ankaŭ estas la plej bonkora kaj ŝi faras la plej bongustajn tortojn kun ĉerizo en la mezo.

Ĉu vi estas la plej bona lernanto de la klaso?

Kiu estas la plej alta monto en la mondo?

Kiu estas la plej granda rivero en Ameriko?

Kiu laboras pli, vi aŭ via frato?

Ĉu Esperanto estas pli facila ol latino?

Esperanto estas la plej facila lingvo.

Sinjoro, mi faras al vi malfacilan demandon: Ĉu la viroj estas pli inteligentaj ol la virinoj?

Kion vi opinias? Ĉu vi kuraĝos diri vian opinion?

--Ĉu vi deziras iom da teo kun lakto por trinki kun la torto?

--Jes, sed ne donu al mi tiom multe! Mi deziras trinki nur iomete da teo.

--Ĉu vi deziras pli da teo ol da lakto?

--Donu al mi duonon kaj duonon: tiom da teo kiom da lakto.

Mi parolas Esperanton, ŝatas la pacon kaj la kunlaboron inter la diversaj popoloj. Vi ankaŭ parolas la internacian lingvon kaj deziras la pacon. Ni havas la saman ideon. Ni estas samideanoj (= anoj --membroj-- de la sama ideo).

La personoj, kiuj parolas la saman lingvon, estas samlingvanoj. La homoj kiuj loĝas en la sama lando, estas samlandanoj. En Ameriko loĝas la amerikanoj.

Kie loĝas la afrikanoj? Kiuj loĝas en Eŭropo?

Ĉu vi kaj via patro loĝas en la sama domo?

 

LAKTO POR URBANOJ

Urbano -- Kiom da lakto vi ricevas ĉiutage de via bovino?

Kamparano -- Dek litrojn.

Urbano -- Kaj kion vi faras per la lakto?

Kamparano -- Tri litrojn mi bezonas por mia familio kaj dek du litrojn mi vendas en la urbo.


VOCABULARIO

BUTERO   MANTECA,
MANTEQUILLA
KURAĜAVALIENTE
ĈERIZOCEREZA NUTRANUTRITIVO
FARUNOHARINA SAMAMISMO, IGUAL
IDEOIDEA SIMPATIASIMPÁTICO
KNABOMUCHACHO TUTATOTAL
KREMOCREMA UTILAÚTIL
LANDOPAÍS LASIDEJAR
OVOHUEVO OPINIIOPINAR
MEZOMEDIO, CENTRO     RICEVIRECIBIR
PACOPAZ ANKORAŬ   TODAVÍA, AÚN
PECOPEDAZO IOMALGO, ALGUNA
CANTIDAD
POPOLO   PUEBLO TIOMTANTO
PORCIOPORCIÓN DUMDURANTE
TORTOTORTA O, U


LA INSTRUISTO PAROLAS

-ON. Este sufijo forma los números partitivos: duono -- un medio, okono -- un octavo [Okono -- octavo (fracción), oka -- octavo (ordinal)].

MEZO -- DUONO no deben confundirse. Mezo es el medio, el lugar que señala la mitad: tagmezo -- medio día (las 12 hs.), mientras que duontago es la mitad el día (de 6 a 12 hs.) Mi laboris dum duontago: de la oka ĝis tagmezo -- Trabajé medio día; de las ocho hasta medio día (las 12 hs.). Mezeŭropo -- Europa central. Mezepoko -- edad media.

-OBL forma los múltiplos: duobla -- doble, duoblo -- el doble, duoble -- doblemente.

PLI OL, MALPLI OL -- (más que, menos que) son los comparativos: la viroj estas pli fortaj ol la virinoj -- los hombres son más fuertes que las mujeres, la virinoj estas malpli fortaj ol la viroj -- las mujeres son menos fuertes que los hombres. Pli malpli -- más o menos.

LA PLEJ, LA MALPLEJ -- (el, la) más, (el, la) menos, son los superlativos relativos. Pli ol compara con otra u otras cosas, la plej compara con todas: Petro estas pli bona lernanto ol Karlo -- Pedro es mejor alumno que Carlos. El ĉiuj lernantoj Roberto estas la plej bona -- de todos los alumnos Roberto es el mejor.

EL SUPERLATIVO ABSOLUTO se forma con el adverbio tre -- muy: Ŝi diris al mi tre afablajn vortojn -- ella me dijo palabras muy amables, li laboras tre rapide -- él trabaja muy rápido (rápidamente).

EL -- de, de entre (con idea de extracción, de salida): preni el la poŝo -- sacar del bolsillo, unu el vi -- uno de vosotros. Se usa también estas preposición para indicar material con que está hecha una cosa: glaso el vitro -- vaso de vidrio. Usado como prefijo, indica salida, movimiento de dentro hacia afuera: iri -- ir, eniri -- entrar, eliri -- salir, spiri -- respirar, enspiri -- inspirar, elspiri -- espirar.

DO -- pues, luego; por consiguiente: li ne ricevis la leteron, do li ne venis -- él no recibió la carta, por consiguiente no vino. Ĉu vi ŝatas la torton? Ĉu jes? Manĝu do! -- ¿Te gusta la torta? ¿Sí? ¡Come pues!

ĈU NE? -- ¿No es así? ¿no? Morgaŭ vi venos, ĉu ne? -- mañana vendrá Ud. ¿no es así?

es la conjunción o, u: Ĉu vi trinkos teon aŭ kafon? ¿beberá té o café?, jes aŭ ne? ¿sí o no?

IOM indica cantidad indefinida, algo. Pero en el lenguaje corriente se usa iom para señalar una pequeña cantidad: donu al mi iom da supo -- déme un poco (algo) de sopa. Iom post iom -- poco a poco.

KELKFOJE = kelkaj fojoj -- a veces, alguna vez. --

AN, sufijo que indica el miembro de una colectividad, el adepto, el habitante: Kristo, kristano -- cristiano, amerikano, akademiano -- miembro de la academia, urbano -- habitante de una ciudad, kamparano -- campesino, habitante de la campaña.


Komenco     8-a Leciono     10-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, 2 septiembre 2000