Ni jam certe scias, ke homo estas pli ol fizika korpo. Se ni rigardas fizikan korpon kiel hardvaro, la menso devas esti la softvaro en la homa komputilo. Sed vere, kio estas softvaro? Ĝi estas komuna nomo de programaro, komuna kadro de diversaj programoj - ĝuste kiel homa menso. La homa menso povas fari multajn programprocezojn, eĉ ankaŭ nemalkovritajn, aŭ ne tro publikitajn aferojn. Eble eĉ la homo mem ne scias tion. Unu el tiuj nemalkovritaj programoj de la homa menso estas la reva vidado, en aliaj nomoj “distanca vidado” aŭ “izolita vidado”.
Komuna vorto en ĉiuj esprimoj estas “vido”. Do kia vidado ĝi estas? Reva vidado estas la kapablo vidi sen la okuloj. Ĝi estas speco de mensa perceptado. Uzante tiun ĉi metodon oni povas kolekti izolitajn (eĉ forajn) informojn uzante pli ol la normalaj - aŭ konataj - ses sensoj. Ĝi estas praktiko por akiri impresojn pri fora aŭ nevidata (foje sekreta) celo, uzante metapsiĥon, precipe ekstrasensajn perceptojn. Per aliaj vortoj ĝi estas ”senso per la konscio”. La reva vidado estas lernebla procezo.
Kiel ĝi funkcias? La temo estas ligata al la komuna kampo de konscio kaj al la diversaj statoj de la menso. La homa cerbo funkcias laŭ diversa bioelektra aktiveco. Estas diferenco inter ili en la konscia vivaktivado de la homo. Oni devas alproksimigi la bioelektran staton de la cerbo al la frekvenco de la komuna kampo de konscio. Ĝin oni povas atingi per ŝanĝita stato de la homa konscio, ekzemple meditado. Ties plej utila stato komenciĝas ĉe 4 Hz (hercoj). Ĉe tiu punkto oni povas komuniki kun la komuna kampo de konscio, kaj oni povas akiri ion ajn el la grandega informa bazo.
Eminenta perceptisto povas atingi tiun ĉi 4 hercan limon aŭ sube. La celo estas, ke li restu ĉirkaŭ la 4 Hz punkto, sed ne ekdormu, kaj li povu interkomuniki kun la ĉirkaŭaĵo (ekzemple: diri aŭ skribi kion li perceptas). La perceptantoj nomas tiun ĉi kampon "Interfaco Delto". Kiam la perceptanto atingas tiun ĉi staton, li povas akiri kiun ajn informon pri la difinita celo. Per tiu ĉi metodo oni povas malkovri preskaŭ ĉion, ekzemple: kie estas la perdita ŝlosilo, aŭ kie estas la ŝubmarŝipoj de la malamiko.
La procezo komenciĝas ĉe la difinado de kodo pri la ekzamenenda celo. La perceptanto havas nenian antaŭan informon pri la celo. Nur tiu persono konas ĝin, kiu kreas hazardan kodon pri ĝi, ĝenerale duoble kvar ciferoj. La kodo absolute ne rilatas al la celo kaj ne enhavas informojn pri ĝi. La taskfaranto forsendas la kodon al la perceptanto. Tiuj kiuj partoprenas la procezon ricevas la saman kodon. Ne gravas, kie situas la taskfaranto kaj kie situas la perceptanto. Ili ne devas esti en komuna ejo, nek en komuna kolonio aŭ kontinento.
La perceptanto memstare faras la perceptadon, se necesas, li ripetas ĝin ree, kaj fine dokumentas la rezulton. Kiam la rezulto pretiĝas, la perceptanto sendas ĝin al la taskfaranto, kiu verkas detalan raporton pri la ekzamenita celo, kaj jen, la iama sekreto estas malkovrita. Post la tuta sesio la perceptanto nature ricevas la informojn de la ekzamenita celo. Kiel videblas, distanca vidado estas bonega maniero por malkaŝi diversajn informojn, situaciojn, obejktojn, eventojn kaj aliajn.
Oni rajtas diri, ke tiu ĉi metodo apartenas al pseŭdosciencoj, sed oni eraras. La distanca vidado estas natura stato de homa konscio. Ni devas ĝin esplori kaj ekzameni.
Menciinda persono ĉe la temo - inter multaj aliaj - estas sinjoro Ingo Swann, kiun oni nomas "la patro de distanca vidado". La majstro mortis en Novjorko la 31an de januaro, en 2013, post eskcita kaj mistero-plena vivo.
Se ankaŭ vi interesiĝas pri la temo, klaku sur la ligilo ĉe radioverda.com por havi detalajn informojn.
Fari bieron en la intesto
Viro en Teksaso, Usono stumblis en krizejon de malsanulejo. Li montris signojn de simpla ebrio, sed lia diagnozo igis lin medicina anomalio.
Oni trovis ke la nivelo de alkoholo en la sango de la 61-jarulo estis 0,37, kvinoblo de la leĝa limo en Teksaso. Sanigistoj supozis ke li ebrias, sed la viro insistis ke li trinkis eĉ ne unu guton da alkoholo la tutan tagon. Cetere, dum la antaŭaj kvin jaroj, li spertis okazojn de simila ebrio sen trinki alkoholon.
En raporto eldonita en la scienca revuo Scientific Research Publishing, usonaj sciencistoj Barbara Cordell kaj Justin McCarthy esploris kion ili nomas “intestofermenta sindromo”.
Cordell kaj McCarthy lernis pri la malsano de la viro, kaj kelkajn monatojn post lia vizito al la malsanulejo, ili decidis elprovi sian teorion.
La viro reiris al la malsanulejo kaj restis dum 24 horoj. Dum tiu tempo, li manĝis nutraĵojn riĉaj en karbonhidratoj. La esploristoj baldaŭ lernis la kaŭzon de lia problemo.
La paciento havis infekton de Saccharomyces cerevisiae, ordinara gisto. Kiam ajn li konsumis amelon - pastaĵon, panon aŭ gastrinkaĵon - la gisto fermentis kun la sukeroj, kaj iĝis etanolo.
Li produktis bieron en sia intesto.
Cordell rakontis ke la viro subite ebriiĝadis je hazardaj kaj neantaŭviditaj tempoj, do lia edzino aĉetis spiran alkoholmezurilon.
La sciencistoj diras ke ili suspektas ke antibiotikoj prenitaj de la paciento post ĥirurgio antaŭ pluraj jaroj detruis la bakterian ekvilibron de lia intesto, kaj tio permesis ke la gisto disfloris.
La kuraco simplis. La viro ricevis kontraŭfungan medikamenton kaj dieton de malmultaj karbonhidratoj por forigi la giston.
Cordell kaj McCarthy diras ke la sindromo maloftas kaj ke oni konas nur kvin okazojn en la lastaj 30 jaroj.
Konklude, ili diras ke kvankam temas pri malofta malsano, indus povi rekoni ĝin pro la sociaj riskoj kiel perdo de laboro, malfacilo en homaj rilatoj, malhonoro kaj eĉ eventuala arestiĝo kaj enkarceriĝo. Sanigistoj do aŭskultu pli atente la ebrian pacienton kiu malkonfirmas konsumon de alkoholo.
En pluraj urboj en Eŭropo kaj Usono, oni anstataŭigas gazontondajn maŝinojn per bestoj.
La afero nomiĝas eko-paŝtado. Ĝi uzas ŝafojn, kaprojn kaj bovojn por prizorgi herbejojn kaj forigi veprejojn.
Bestoj ĉe la internacia flughaveno de Ĉikago en Usono okupiĝas pri maldensigado de loko ĉe kiu sen prizorgo povus ekesti risko de fajro aŭ malsekureco.
Cetere, en kelkaj malebenaj lokoj tondomaŝinoj ne sufiĉas.
Provizoraj bariloj malebligas ke la paŝtantaj bestoj vagu sur la aviadilajn kurejojn.
Similaj klopodoj en ekopaŝtado okazas ĉe la historia kongresa tombejo en Vaŝingtono kaj ĉe konstruaĵoj de la urba registaro en Parizo. Nun la metodo komencas populariĝi ankaŭ en Kanado.
Bovinoj kaj kaproj laboras por helpi bonteni parton de provinca parko en Manitobo.
Tim Fisher, posedanto de teamo de ekopaŝtaj ŝafoj en Ontario, rimarkis kreskantan intereson pri la fenomeno.
Li diras ke ŝafoj bonegas. Laŭ naturmedia vidpunkto, iliaj eligaĵoj bonas por la herboj kaj por la grundo.
La bestoj povas utili ankaŭ por turismo.
Urbeto en Alberto komencis reklami siajn ŝafojn kaj jam 21-jaran ekopaŝtan programon post kiam ili konstatis la reagojn de homoj al la ĉarmaj lanaj gazontondistoj.
Viaj prauloj ne dormis kiel vi
Viaj prauloj ne dormis kiel vi. Nu, viaj geavoj verŝajne dormis kiel vi. Ankaŭ viaj praprageavoj. Sed antaŭ la 19a jarcento, dormado ja malsamis. La maniero laŭ kiu viaj prauloj dormis ŝajnas tre stranga al modernuloj. Ili dormis dufoje. Kaj povas ankaŭ vi.
La ekziston de dormado du fojojn nokte unue malkovris Roger Ekirch, profesoro de historio ĉe la universitato Virgina Tech en Usono.
Liaj esploroj montris ke ni ne ĉiam dormis dum unu okhora periodo. Antaŭe ni dormis dum du pli mallongaj periodoj dum 12-hora nokto. Kutime, oni komence dormis tri-kvar horojn, vekiĝis, kaj post du-tri horoj reekdormis ĝis la mateno.
Aludoj al la afero aperas dise tra literaturo, kortumdokumentoj, personaj paperoj kaj diversaj efemeraĵoj de la pasinteco. Kio surprizas ne estas ke homoj dormis laŭ du sesioj, sed ke la koncepto estis oftega. Duparta dormado estis la normala, akceptata maniero.
Ekirch diras ke ne temas nur pri la nombro da aludoj, sed ke oni mencias ĝin kvazaŭ temas pri io tute ordinara kion ĉiuj scias.
Ekzemple, angla kuracisto skribis ke la ideala tempo por studado kaj pripensado estas inter “la unua dormo” kaj “la dua dormo”. Alia en la 16a jarcento klarigis kial laborklasanoj naskas pli da infanoj raportante ke ili kutime seksumis post la unua dormo.
Kion oni kutime faris dum tiuj kromaj mallumaj horoj?
La plimulto restis en siaj litoj kaj dormĉambroj. Foje oni legis. Ofte, ili uzis la tempon por preĝi. Religiaj libroj inkluzivis specialajn preĝojn celitaj al interdormaj horoj.
Aliaj jen dormis, jen parolis kun samĉambranoj, jen seksumis. Iuj pli aktivis kaj eliris por viziti najbarojn.
Kiel ni scias, ĉi tiu kutimo fine mortis. Ekirch supozas ke ĝi ŝanĝiĝis pro ekuzado de stratlampoj kaj poste de endoma elektra lumo, kaj ankaŭ pro la populariĝo de kafejoj. Povus esti ke kun pli da nokta lumo en la stratoj, la nokto ĉesis aparteni al krimuloj kaj subklasoj kaj iĝis tempo por labori aŭ renkontiĝi. Oni ekkonsideris ke duparta dormado estas malŝparema manerio pasigi ĉi tiujn horojn.
Mallonge post la komenco de la 20a jarcento, la koncepto de du dormoj estis malaperinta de la komuna scio.
Ĝis ĉirkaŭ 1990.
Eble ni forgesis pri la dudorma maniero, sed emoj al ĝi ankoraŭ troveblas en la moderna homo. Povus esti denaska biologia prefero pri du dormoj.
En la fruaj 90aj jaroj, psiĥiatro Thomas Wehr de la Naciaj Institutoj pri Mensa Sano okazigis esploron pri la influo de lumo sur dormado.
Al 15 viroj oni dum kvar semajnoj artefarite limigis taglumon. Anstataŭ ol resti aktivaj dum la kutimaj 16 horoj tage, ili komencis dormi post nur dek horoj. La aliajn 14 horojn ili troviĝis en fermita, malluma ĉambro kie ili ripozis aŭ dormis kiel eble plej multe. Ĉi tio simulas la tagnoktojn de la mezvintro, kun mallongaj tagoj kaj longaj noktoj.
Unue, la partoprenantoj dormadis dum longaj periodoj, verŝajne kompense pro dormomanko ofta inter modernuloj. Tamen, post kiam la dormbezono ekvilibriĝis, stranga afero komencis okazi.
Ili komencis dormi du fojojn.
Dum 12-hora periodo, la partoprenantoj kutime dormis ĉirkaŭ kvar-kvin horojn unue, vekiĝis, kaj post pluraj horoj reekdormis ĝis la mateno. Ili dormis dum ne pli ol ok horoj sume.
Dum la mezaj horoj de la nokto, inter la du dormoj, spertiĝis stranga trankvilo simila al meditado. Ne estis la dumnokta malkvieta turniĝado kiun multaj el ni spertis. La viroj ne zorgis pri tuja reekdormo sed uzis la tempon por ripozi.
Russell Foster, profesoro de dormoritma neŭroscienco ĉe la universitato Oksfordo, rimarkigas ke eĉ kun normalaj dormoritmoj, ĉi tia nokta vekiĝado ne ĉiam problemas. Multaj vekiĝas nokte kaj maltrankviliĝas pro tio. Li diras ke ili simple spertas postrestaĵon de la iama duparta dormokutimo.
Ekster laboratorio, ĉi tia dormoritmo ankoraŭ atingeblas, sed ĝi ja postulas ŝanĝon de nia moderna, elektra vivmaniero. Sen kroma lumo, ĝi ŝajne okazas nature.
Ĉu ni revivigu dudormadon?
Kvankam la historio montras ke dudormado oftis, kaj la scienco indikas ke ĝi estas en iaj kondiĉoj natura, ne estas konkludo ke ĝi pli bonas. Du dormoj eble lasas onin pli malstreĉita, sed tio povas esti simple ĉar oni intence donas al si pli da tempo por ripozi kaj dormi. Same respekti la unuopan okhoran dormon efiku same.
Notu ankaŭ ke dudormado postulas abundan mallumon - tian kiu eblas nature nur dum la vintro. La plia taglumo en aliaj monatoj igas ke dudormado malfacilas aŭ eĉ maleblas.
Eble dudormado estas simple ilo por helpi tratoleri la longajn, malvarmajn, tedajn noktojn de la vintro. Hodiaŭ estas pli da flekseblo. Se ni donas al nia dormado la tempon kaj respekton necesajn, la “normala” okhora dormo sufiĉu.
Sed se estos fojo kiam vi vekiĝas je la 2a kaj ne povas dormi, memoru pri via prapraprapraavo. Al li okazis same ĉiunokte.
Nur stevardinoj por ŝpari
benzinkostojn
Hinda malaltpreza flugfirmao GoAir kalkulis ke ĝi povus ŝpari pli ol 500 mil dolarojn jare se ĉiuj ĝiaj stevardoj estus stevardinoj, ĉar virinoj estas averaĝe 20 kilogramojn malpli pezaj ol viroj.
Klopodante ŝpari benzinkostojn, la firmao konsideras ĉesi dungi virstevardojn favore al pli malpeza flugo.
40 procentoj de la nuna dungitaro de GoAir estas viroj, sed ili gardos siajn postenojn.
La firmao esploras ĉian eblan manieron por malaltigi kostojn por protekti profitojn.
Ĝi celas plimultigi sian aviadilaron de 15 al 80 kun laborantaro de 2000. Ili kredas ke bruligi malpli da benzino helpos ke ili atingu la celon pli rapide.
GoAir jam efektivigis similajn metodojn kiel aliaj flugfirmaoj por ŝpari pezon: pakaĵkotizojn, pli malpezajn seĝpoŝmagazinojn kaj dormkovrilojn, kaj malpli da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
Sur la novaj aviadiloj ĉe la finoj de la flugiloj instaliĝos flugiletoj kiuj helpos malpliigi benzinbezonon je kvin procentoj.
La ĉi-jara akra falo de la rupio kontraŭ la dolaro kun la plialtiĝanta kosto de benzino plistriktigis la buĝeton de la flugfirmao.
Benzinprezoj estas defio por la tuta flugindustrio kaj kreas postulojn por nova teĥnologio pri aerdinamiko kaj brulefiko.
Plia defio por malgrandaj flugfirmaoj estas la somersezono kiam mendado kutime pintiĝas.
Foti vian pladon povas plibongustigi
ĝin
Se vi iam manĝis ĉe restoracio kun primanĝa blogisto, verkisto, aŭ entuziasmulo kiu devas zorge dokumenti la alvenintan pladon, vi verŝajne ĝeniĝis. Simile via pacienca kelnero kiu devas atendi antaŭ ol surtabligi la sekvan bovlon aŭ teleron, por ke via amiko povu foti. Sed kio se ni dirus al vi ke tiu simpla faro povus efektive plibongustigi la manĝaĵon?
Nova esploro de la Universitato de Minesoto en Usono konkludis ĝuste tion. La ideo estas ke dummanĝa rito povas ŝanĝi la gustan perspektivon de la manĝanto. Ĉu ne malaltkvalita vino gustas iomete pli bone post tosto? Ĉu ne normala kaj malpene aĉetita naskiĝtaga kuko iĝas iomete pli speciala akompanate de naskiĝtaga kanto? En iuj mondopartoj, estas kafaj kaj teaj ceremonioj, kaj specialaj festotagaj ritoj antaŭ ol rompi panon.
Se vi volas maksimume ĉerpi de la gusto de via manĝo, oni sugestas ke vi festu la simplan agon de kunmanĝado kun minimuma teĥnologia interrompado. Ritigu manĝadon kun amikoj kaj familio kaj festu tion anstataŭ ol fotadaĉi.
Se vi insistas dokumenti ĉiun pladon, jen kelkaj konsiloj por ke vi minimume trudu al viaj samtablanoj kaj ĉirkaŭuloj:
Malŝaltu la fulmilon. Fotoj pri manĝaĵo aspektas pli bone sen fulmilo. Cetere, foti sen ĝi estas malpli atentokapte. Aparte se vi eligas grandegan fotilon. Ni lasu la senintencan blindigadon al la paparacoj.
Lasu hejme la stativon. Malgraŭ la tentoj de portebla stativeto kaj preciza alĝustigado de la telero, memoru: vi estas ĉe restoracio, ne fotstudio. Neniu volas atendi senfinajn minutojn antaŭ ol manĝi dum vi perfektigas kaj reperfektigas la pozicion de la telero, la kandeloj, la glasoj, kaj tiel plu. Krom se vi volas manĝi sole la sekvan fojon.
Kaj se vi devas foti vian pladon, faru rapide. Ekzerciĝo perfektigas, do se vi estas tre fotema tio ne estu problemo. Kaj viaj kunmanĝantoj ĝojos. En la fino, la intenco de la rendevuo estas ilia kunesto kombine kun bona manĝo, ĉu ne?
La korritmoj de ĥoranoj samiĝas dum ili kantas. Tion asertas sciencistoj kiuj volas enketi la medicinan potencon de la fenomeno.
Esploristoj igis ke 15 sanaj junuloj kantu tri malsamajn ĥorajn ekzercojn dum mezuriĝis korritmo. Ili zumis unutone sen gvidado pri spirado. Ili kantis la svedan himnon “Härlig är Jorden” (“Ravas la tero”), kaj ĉantis malrapidan mantron spirante malrapide inter la versoj.
Antaŭ kaj post la kantotaskoj, la partoprenantoj silente legis emocie neŭtralan tekston.
La aŭtoroj de la nova raporto diras ke kunkantado de regulaj kantostrukturoj igas ke la koroj de la kantantoj plirapidiĝas kaj malplirapidiĝas samtempe.
La esploro emfazas la gravecon de la aŭtonoma nerva sistemo por percepti, produkti kaj komuniki muzikon.
La teamo suspektas ke kantado devigas trankvilan kaj regulan spiradon kiu influas variadon de korritmo.
En dua parto de la studo, la ritmojn de la koro kaj spirado de kvin aliaj partoprenantoj oni registris per pli altgradaj mezuriloj. Iliaj koroj emis ŝanĝi rapidon samtempe dum kantado de himno, kaj aparte de mantro.
Ni jam scias ke ĥora kantado samtempigas la muskolajn movojn kaj cerban agadon en grandaj partoj de la korpo. Nun ni scias ke tio validas ankaŭ por la koro.
Antaŭaj esploroj sugestis ke ankaŭ gvidata kaj joga spirado samtempigemas korojn kaj pozitive influas sangopremon.
Loĝi en urbo plikreemigas
Ni konsentu ke bela bildo pri la koncepto malkovro estas la rakonto pri Arĥimedo, kiu kriis “Eŭreka!” dum li kuris nuda tra la stratoj de Sirakuso.
Domaĝe. Ne nur ĉar tio verŝajne ne okazis - la rakonto aperis en libro du jarcentojn post la morto de la greka klerulo - sed ankaŭ ĉar ĝi longe nutris la fantazion ke malkovro estas subita sperto de unuopulo. Kaj historio kaj esploroj montras ke ĝi malofte estas tia. Kutime, novaj ideoj venas laŭ poioma procezo kiu disvolviĝas jen rapide jen malrapide dum monatoj aŭ eĉ multaj jaroj. Kaj plej ofte, elpenso estas rezulto de homa interkontakto, de homoj kun malsamaj fonoj kaj lertoj kies ideoj kunfrotiĝas kaj ekigas freŝajn pensojn kaj kunlaborajn viziojn.
Bona ekzemplo de ĉi tiu malneta sed fruktodona dinamiko ruliĝis post la Dua Mondmilito ĉe la Masaĉuseca Instituto pri Teĥnologio en Usono, en simpla konstruaĵo konata kiel Konstruaĵo 20. En sia libro, “De kie venas bonaj ideoj”, eldonita en 2010, Steven Johnson skribis pri tio ke la konstruaĵon oni uzis kiel kroman lokon por diversaj rapide kreskantaj sciencofakoj. Ĝi kunmiksis unikan koktelon de nukleaj sciencistoj, elektraj inĝenieroj, komputilsciencistoj, akustikaj inĝenieroj, kaj eĉ lingvistoj.
La rezulto estis konversacioj en koridoroj kaj hazardaj interparoloj kiuj igis ke Konstruaĵo 20 iĝis unu el la plej kreemaj lokoj sur la tero, loko kiu kovis mirigan serion da sciencaj malkovroj. Inter ili estis la unua komputila ludo (“SpaceWar!”) kaj gravaj paŝoj pri mikroondoj kaj rapidega fotado. Ĉi tie okazis ankaŭ la plej fruaj klopodoj de komputilaj hakistoj.
Sociaj sciencistoj diras ke la sama kirlo de kunmetitaj ideoj kaj konstanta interagado sur pli granda skalo igas ke urboj estas fontoj de kreemo. Fakte, esploro eldonita antaŭnelonge de sciencistoj de MIT konkludis ke produktivo kaj inventemo en urbaj regionoj kreskas je proksimume la sama rapido kiel nombro da loĝantoj. Tio okazas grandparte ĉar la plia denseco de urbanoj pliigas la ŝancojn por personaj interkontaktoj kaj por renkonti novajn ideojn.
La esplorteamo analizis multajn diversajn faktorojn por kalkulti la “sociligan densecon” de diversaj urboj. Tio estas la mezuma nombro da homoj kun kiuj ĉiu urbano interagas persone. Observitaj faktoroj inkluzivas la nombron da poŝtelefonaj kunparolantoj kiuj dividas radituron, la nombron da homoj kiuj konektiĝas per lokspecifaj sociaj retoj kiel Foursquare, eĉ la disvolviĝon de infektiĝoj pro malsanoj kiuj disvastiĝas nur per persona kontakto. Ili trovis ke ju pli altas la sociliga denseco de iu urbo, des pli altas ĝia produktivo kaj nombro da patentoj registritaj.
Kiam oni transloĝiĝas al granda urbo, oni ekkonas multajn diversajn homojn, kaj multaj ne estas amikoj. Ĉi tiuj portas malsamajn ideojn, malsamajn ŝancojn, kaj renkontiĝojn kun aliaj kiuj povas helpi onin.
La modelo ne funkcias, tamen, por la grandaj afrikaj kaj aziaj urboj kiuj havas eĉ pli densajn loĝantarojn ol urboj en la okcidento. Sed la teamo havas klarigon por tio. Ĝenerale, tiuj urboj havas malbonajn transportsistemojn. Se homoj ne povas cirkuli kaj havi tiujn hazardajn kontaktojn, denseco malpli gravas. Kernas la interfrotado.
Trajnkondukistoj demetas
pantalonojn
La pasintan monaton altaj temperaturoj faris rekordojn en Svedio. La varmo en vagonoj sen klimatiziloj en trajnoj de Stokholmo atingis 35 gradojn. Viraj kondukistoj varmegis en longaj pantalonoj. La vestreguloj de ilia firmao malpermesas mallongajn pantalonojn, kvankam trajnistinoj rajtas porti jupojn.
Do ĉirkaŭ 15 kondukistoj kaj aliaj viraj laborantoj komencis porti jupojn.
Oni diras ke temas pri tipe sveda protesto. Svedoj emas malpezigi situacion kiu povus kaŭzi konfrontojn aliloke. La trajnistoj sciis ke ilia ago allogus la atenton de la amaskomunikiloj, kaj ke tio montrus al ĉiuj ke la firmao ne plene trapensis la aferon.
La firmao, Arriva, ĵus ŝanĝis siajn vestoregulojn. Oni atentis la proteston de la laborantoj kaj decidis oferti mallongajn pantalonojn al ĉiuj dungitoj. La firmao havas 4400 laborantojn kiuj funkciigas pli ol 1100 trajnojn, busojn kaj tramojn en la regiono Stokholmo.
Eble surprizas ke Arriva efektive ne kontraŭis ke viroj portu jupojn. Laŭ la fama sveda sinteno pri egaleco, ne estas problemo se viro portas jupon, same ke senproblemas se virino portas pantalonon.
Depost la protesto, temperaturoj falis, kaj oni raportas ke la viroj ne plu portas jupojn.
Sed ili povus.
Norvegoj entuziasmas pri teda
televido
Se vi iam spektis vivan videon pri besto aŭ sentis la hipnoton de televidkanalo pri kameno, vi eble povus diri ke viaj spektostilo kaj atentopovo estas iom norvegaj.
Norvegio produktis sukcesajn televidprogramojn kiuj konsistas jen el 7-hora trajnvojaĝo inter Oslo kaj Bergen, jen el 18-hora viva elsendo pri salmoj naĝantaj kontraŭ rivero.
Oni taksas ke duono de la loĝantoj de Norvegio spektis almenaŭ parton de la 134-hora viva elsendo de ŝipo kiu vojaĝis laŭ la norvega marbordo en 2011.
Kaj en majo ĉi-jare, norvega amaskomunikilo faris novan mondan rekordon por plej longa senĉesa intervjuo. Krimromanaŭtoro Hans Olav Lahlum parolis al ĵurnalisto dum miriga periodo de 30 horoj. Kaj tio kaptis la atenton de centoj da miloj.
Nun programistoj ĉe la landa elsendejo cerbumas pri ideoj por novaj elsendoj. Estas simplaj ideoj kiel trikado, kaj estas pli abstraktaj proponoj kiel tio ke konstruistoj aranĝu kaj rearanĝu tabulojn en ciferojn por montri la nunan horon.
La ĝenron iuj nomas “teda televido”, sed estas norvegaj kleruloj kiuj diras ke ĝi adresas unikan bezonon en plenplena amaskomunika tereno.
Multaj komprenas la fenomenon kiel ia celebrado de ia iom malsama norvega maniero.
Eble la allogo de teda televido estas la ripozo el la freneza kaj rapida mondo de amasmedioj.
Se la ideo ne tuŝi vian poŝtelefonon dum pluraj tagoj nervozigas vin, eble ankaŭ vi bezonas ciferecan sentoksiĝon.
Nova somera programo en Kalifornio, Usono, donas ŝancon al trokonektitaj plenkreskuloj malligi sin de moderna teĥnologio, festi la vivon, kaj konduti kiel infanoj.
En junio en Valo Anderson ĉe eksa skolta tendejo, oni bonvenigos 200 partoprenantojn por kvar tagoj da pura, simpla amuziĝo en la arbaro.
Anoj dormos sur benklitoj en simplaj malfermaj lignodomoj dividitaj laŭ sekso, same kiel geknaboj ĉe tradicia somera infanprogramo, kvankam tiu ĉi eĉ kuraĝigas ke oni kaŝeliru.
Aliaj reguloj estas pli firmaj. Malpermesataj estas komputiloj, poŝtelefonoj, vekhorloĝoj, horaroj kaj laborĵargono.
Anstataŭe, anoj partoprenos en somerprogramaj sportoj kaj ludoj klasikaj kaj modernaj, arto, metioj, arkpafado, talentospektakloj, stelobservado, migrado, jogo, kaj kantado.
La retejo de la programo reklamas ke ili rekreas someron el viaj memoroj pri infanaĝo kaj el prisomeraj filmoj. La celo estas kunkrei komunumon kie mono valoras malmulte sed individueco, sinesprimado, amikeco, libereco kaj memoroj valoras multe.
Apartan valoron portas la kerna dediĉo al senkonektiĝo.
Malligante nin de niaj aparatoj kaj malkonektiĝante de la trostimultado de sociretiloj, ni retrovas la naturan ritmon de la vivo kaj remalkovras kiel vere ŝentiĝas vivi en la momento.
Revigligitaj kaj malstreĉiĝintaj post kelkaj tagoj, partoprenintoj reiros al siaj ĉiutagaj vivoj kun nova energio, krea inspiro kaj refreŝigita perspektivo pri ekvilibra vivo en la cifereca epoko.
Lernejo fermiĝas pro suna vetero
En pluvema regiono de Vaŝingtono, Usono, la promeso de bela printempa vetero instigis ke malgranda privata lernejo deklaris liberan tagon por ke la studantoj ĝuu la sunbrilon.
La prosune liberan vendredon spertis pli ol 200 lernejanoj en Bellingham, norde de Seatlo.
La retejo de la lernejo anoncis la vesperon antaŭe ke la morgaŭa lernotago nuliĝis pro apero de la suno kaj bela vetero, kaj ke ĉiuj ricevas longan semajnfinon.
La lernejestro diris ke li volis doni al la lernejanoj iom da tempo por revigliĝi kaj por ĝui la veteron. Li aldonis ke li volis rekrei la entuziasmon kaj ĝojan momenton kiun portas neĝa tago al la infanoj.
La libera tago eblis parte ĉar la vintro pasis sen ke la vetero nuligis klasojn.
La lernejestro petis ke la studantoj dokumentu sian sunan ferion fote. Poste li okazigis kunvenon por prezenti la fotojn.
Fiŝo-jubilo en Mobile
Saluton! Mia nomo estas Johano Bentley. Mi estas profesia bestkuracisto en Mobile, Alabamo. Mi trovas min mem sur la limo inter sovaĝejo kaj civilizacio, inter bestoj kaj ties posedantoj – kiuj foje estas pli sovaĝaj (aparte kiam mono postuliĝas).
La urbo Mobile, en Alabamo, estas iom stranga. Ĝi ne estas granda, sed ene, oni povas sperti multe da naturaj mirindaĵoj, kiuj ne ekzistas ie ajn alie.
Unu el la plej nekutimaj aferoj en Mobile estas, ke ĉiujare fiŝoj saltas el la maro sur la plaĝon. Vere! Oni povas promeni laŭ la Golfbordo, kaj simple preni fiŝojn, de sur la sablo, aŭ de la tre malprofunda akvo. Laŭ mia scio, Mobile estas la sola loko, kie tia fenomeno okazas regule, ĉiujare. Dum multaj jaroj la afero restis granda mistero. Tamen finfine sciencistoj opinias, ke ili komprenas ĝin.
Kial fiŝoj en Mobile ĉiujare ŝanĝiĝas de raciaj fiŝoj al memmortigaj fiŝoj? Jen la solvo! Somere, la temperaturo ĉe la surfaco de la golfo povas atingi pli ol 90 gradojn farenhejte (33 gradojn celsie). Pro la malprofundo de la akvo, la diferenco inter surfaco kaj fundo estas nur kelkaj gradoj. Je tiaj temperaturoj, oksigeno ne facile solviĝas en akvo. Samtempe estas malpli da pluvo dum tiu sezono por miksi la akvon. Finfine, pro la temperaturo, algoj kaj planktono bone kreskas ĉe la fundo de la golfo. La rezulto estas manko de oksigeno, kaj la fiŝoj komencas droni! Do ili naĝas kaj rampas al la bordo, kie oksigeno sufiĉas por vivi. Mirinde, ĉu ne?
Kutime, la jubiloj okazas frumatene, antaŭ tagiĝo, kaj oni ekscias pri ili nur kiam mevoj freneziĝas ekstere. Estas danĝere paŝi sur la plaĝo en la mallumo, ĉar kelkaj specoj de fiŝoj povus vundi la piedojn. Katfiŝoj, kaj skorpfiŝoj havas venenajn dornojn, kaj iliaj pikoj ege dolorigas. Estas nepre porti lampon kaj ŝuojn!
Unu el la plej danĝeraj fiŝoj estas rajo. Ankaŭ ĝi havas venenan dornon sur la vosto, per kiu ĝi povas vipi la maleolojn de tro proksima preterpasanto. La dorno firme fiksiĝas en la haŭto de la trafito, kaj foje por forpreni ĝin oni bezonas operacion. Se tio ne estas sufiĉe terura, la rajoj estas ofte nevideblaj, ĉar ili kaŝas sin sub la sablo. Flesoj ankaŭ sin kaŝas tiel, kaj oni kaptas ilin per eta harpuno. Kiel distingi inter la du specoj, antaŭ ol ĵeti harpunon? Ne eblas! Kaj tio memorigas min...
Pasintjare la fiŝo-jubilo okazis kvinfoje ĉe mia domo apud la Mobile-golfo. Fine de la kvara fojo, mia fridujo estis plenŝtopita de flesoj, kraboj, kaj salikoketoj. Do, kiam mi vekiĝis denove, aŭdante la bruegon de mevoj ĵus antaŭ tagiĝo, mi ne povis sukcese entuziasmigi mian edzinon, aŭ miajn infanojn, pri la jubilo. Tamen, ĉiufoje mi estas entuziasma pri ĝi, ĉar la okazo estas tiom mirinda.
"Vekiĝu!" mi kriis. "Okazas jubilo denove! Vekiĝu!"
"Lasu min dormi," plendis mia edzino, dormeme. "Ni ne bezonas pli da fiŝoj."
"Lasu nin dormi," plendis miaj infanoj. "Ni ĉeestis jam kvarfoje."
"Aĉaj familianoj!", mi grumblis. "Miraklo okazas ĉe nia sojlo, kaj vi volas nur dormi. Nu, mi iru sole kaj vidu, kion Panjo Naturo liveras."
Mi surmetis ŝuojn kaj pantolonojn, prenis mian harpuneton el ŝirmejo, kaj iris eksteren al la plaĝo. Mi bone konstatis, ke ni ne bezonas pli da fiŝoj, efektive, mi eĉ ne povus enŝovi pli da fiŝoj en la fridujon. Tamen, ĝuste antaŭ mi, mi vidis grandegan silueton sub la sablo, kaj mi ne povis rezisti. Mi ĵetis kaj trafis!
Subite, la sablo kaj akvo erupciis, kaj mi sentis fortan, brulantan baton sur mia femuro. Mi havis nur momenton en tiu matena krepusko por ekvidi la plej grandan rajon, kiun mi iam vidis en la golfo de Mobile. Ĝi saltis el la akvo, kun mia ridinde eta harpuno en la rando de unu el siaj naĝiloj kaj plaŭdis ree en la akvon. Gapante, mi falis sur mian pugon en la suro-profundan akvon, dum la elstaranta tenilo de mia harpuno ŝajne naĝis rapide for de mia vidpovo.
Mi restariĝis, kaj lamis al la ĝeto, kie mi inspektis mian femuron per la lamplumo, por certigi, ke la dorno ne ĉeestis. Longan, ruĝan strion mi trovis, sed nenian truon. Ĉu la dorno simple maltrafis min, aŭ ĉu ĝi jam restis en alia viktimo de tiu monstro, mi ne sciis. Tamen, mi ja sciis, ke mi kaptis sufiĉe da fiŝoj por tiu tago!
La venontan tagon mi trovis mian harpunon sur la plaĝo, forlasitan tie kiel defion, kun la pinto kurbigita al orto.
Programo avertas pariĝontojn pri parenceco
Vi renkontas iun. Sentiĝas konekto. Poste venas la enkondukaj demandoj: Kiel vi nomiĝas? Ĉu vi venas ĉi tien ofte? Ĉu vi estas mia kuzo?
En Islando, lando kun nur 320 mil loĝantoj, preskaŭ ĉiuj estas iel parencaj. Tie, senscie renkonti kuzon estas vera risko.
Aperis nova poŝtelefonprogramo kiu helpas ke islandanoj evitu neintencan inceston. La programo funkcias per ke uzantoj kuntuŝu siajn aparatojn. Ĝi aŭdigas avertalarmon se la uzantoj proksime parencas.
Iuj laŭdas ĝin kiel tre bonvenan solvon por tre islanda formo de socia embaraso.
Ĉiuj islandanoj konas la rakonton pri ĉeesti familian eventon kaj renkonti iun kun kiu oni iam antaŭe amrilatis. Ne bonas ekscii ke tiu estas kuzo. Sonas amuze, sed la programo estas utila.
Tia programo efektivigeblas eble nur en Islando, kie la plejmulto da loĝantoj devenas de grupo da alvenintaj vikingoj de la naŭa jarcento, kaj kie reta datumbazo enhavas familihistoriajn detalojn de preskaŭ la tuta loĝantaro.
Ekzistas tradicia pasio pri genealogio en Islando, insulo kun aktivaj vulkanoj en la norda Atlantiko, kie apenaŭ loĝis homoj antaŭ la alveno de normanoj en la jaro 874. Iliaj posteuloj konstruis malgrandan, relative homogenan kaj, plej grave, bone organizitan landon. Ĝi estas la hejmo de la plej malnova parlamento en la mondo kaj emas konservi detalajn kaj kompletajn registrojn.
La datumbazo eldoniĝis en 1997. Kompilita de informoj el censoj, enskriboj de preĝejoj, familiaj arĥivoj kaj pluraj aliaj fontoj, ĝi pretendas havi informojn pri 95 procentoj el ĉiuj islandanoj kiuj vivis en la pasintaj 300 jaroj.
Ĉu nudpiedi povus esti pli sane, sekure, simple, efike, nature kaj amuze?
Ŝuoj kostas monon. Oni devas serĉi en vendejoj por zorge elekti ilin kaj devas pagi per sia diligente enspezita mono. Kaj postnelonge, ili eluziĝos aŭ eksmodiĝos kaj necesos anstataŭigi ilin.
Ŝuoj obstrukcas. Sur la piedoj, ili aldonas grandon kaj pezon kaj devigas ke oni movu pli da maso ol necesas. Malsur la piedoj, ili plenigas spacon kaj postulas lokon.
Ŝuoj ofte malkomfortas kaj malofte taŭgas perfekte. Ili povas froti kaj kaŭzi haŭtveziketojn. Ili eĉ pli malkomfortas kiam ili malsekiĝas aŭ kiam sablo eniras. Koto, sablo kaj flakoj malpli problemas sen ŝuoj.
Ŝuoj malhelpas la naturan funkcion de la piedo. La remburaĵo sorbas energion kiu povus alie uziĝi por peli onin antaŭen. Kuranto uzas pli da energio kaj bezonas pli da oksigeno portante ŝuojn.
Ŝuoj instigas malnaturan irmanieron kiu povas difekti la korpon. Ili permesas ke oni kuru per fortaj batoj, kaj ili forigas la tujan bezonon kuri mole. Kuri mole estas ŝlosilo por malhelpi akumulajn streĉojn kiuj rezultigas nenecesajn difektojn.
Ŝuoj forigas sentopovon. Ili silentigas komunikon de viaj piedoj kiun oni bezonas por movi sin ĝuste kaj sekure. Ili ne permesas ke oni plene spertu la ecojn de la surfaco aŭ grundo. Ili malligas onin de la tero.
Ŝuoj, aparte remburitaj, estas relative nova fenomeno en la homa historio. Niaj piedoj evoluis por funkcii sen ŝuoj. Ni naskiĝas kun ĉio necesa por movi nin, ne kun mankoj kiuj necesigas artefaritan helpon por baza homa irado, por kio milionoj da jaroj da evoluo precize agordis niajn korpojn.
Ŝuoj malebligas la naturan ventolan sistemon kaj kaŭzas ŝvitajn fetorajn piedojn. Sekve ankaŭ la ŝuoj iĝas ŝvitaj kaj fetoraj. Ili estas bredejo por bakterioj, kaj ĝenerale malfacilas lavi ilin. Tio povas rezultigi ankaŭ bakteriajn kaj fungajn infektiĝojn.
Ŝuoj malfortigas kaj tromoligas la piedojn. Ili kreas dependecon. Se oni traktas siajn piedojn kiel nurajn krurfinajn masojn uzatajn por plenigi ŝuojn, tiaj ili iĝas. La piedoj estas bele evoluintaj precizaj instrumentoj kaj meritas plenumi sian funkcion, ne neglektiĝi kaj atrofii binditaj en kusenecaj katenoj.
Fine, iri sen ŝuoj estas simple pli amuze. Oni reekhavas perditajn perceptojn kaj perspektivojn kiuj ligas onin al la tero, al la medio, kaj al la infaneco. La efikoj estas surprizaj, liberigaj, kaj valoraj.
Do demetu tiujn odoraĉajn ŝuojn kaj donu ŝancon al la piedoj. Pli facilas ol vi imagas. La piedoj plifortiĝos kaj plirobustiĝos rapide. Baldaŭ tio sentiĝos tiel baze kaj nature kiel ĝi devus.
(Averto: Komencu malrapide. Legu kaj lernu. Senbrida entuziasmo de komencanto povas esti danĝera se vin tentas troigi. Vi verŝajne iras mise dum multaj jaroj, do prenu ampleksan tempon por alkutimiĝi.)
Loterio malpunos prudentajn stirantojn
Monta urbeto okcidente de Kalgario, Kanado uzas trafikfotilojn ne nur por puni trorapidemulojn. Nun ili kaptos ankaŭ la bonan konduton de kondukantoj kaj agnoskos ĝin per premia donackarto.
Komence ĉi-monate en Canmore, la polico fotados licencplatojn kaj registros en loterion la numerojn de tiuj kiuj veturas sub la rapidlimo. Ĉiusemajne, unu stiranto gajnos krediton de 250$ ĉe loka entrepreno laŭ sia elekto.
Urbestrarano Joanna McCallum, laŭdas la iniciaton. Ŝi diras ke temas pri bona ŝanco por malpuni tiujn kiuj efektive obeas la leĝon ne veturante tro rapide.
Loĝanto de Canmore, Andrew Ewan konsentas. Li opinias ke bonas ne ĉiam devi timi la policon. Kiam la polico sekvas vin, vi pensas pri kiel vi faras mise, sed eble la polico kaptos vin pro kiel vi faras malmise.
La urbeto taksas ke ĝi kolektos pli ol 100 000$ per monpunoj per trafikradarfotiloj en la sekva jaro. Ĝi planas uzi pli ol 10 000$ el tio por la loterio.
McCallum diras ke ŝi vidis similajn programojn en Eŭropo, sed Canmore povus esti la unua loko en Kanado kiu efektivigos tian.
Facilan solvon rapide
Ĉe la retejo Esperanto-126, oni legas ke la plej malfacilaj kaj longe nesolvataj problemoj estis solvitaj facile kaj rapide.
Ekzemple, longtempe nenion eblis entrepreni kontraŭ malŝraŭbiĝo de boltingoj, kio okazadis pro ilia senĉesa skuado, kaŭzita de trajnveturadoj. Tamen foje estis trovita facila kaj rapida solvo – oni prenis metalan ringon, distranĉis ĝin en unu loko kaj la ekstremaĵojn fleksis diversdirekte por ke rezulte estu risorteto. Ĝi estas metata inter la boltingo kaj surfaco, al kiu estas alpremata la boltingo. Post la ŝraŭbado la risorteto streĉiĝas kaj premas la boltingon, forte alpremante ĝian ŝraŭbkanelon al la ŝraŭbkanelo de la bolto, kio aŭtomate (rapide kaj facile) rezultigas absolutan fiksiĝon de boltingoj, ili ne plu malŝraŭbiĝis pro veturado de trajnoj.
Ĉi tiu ekzemplo estas el relative ne delonga historio. Se plonĝi en la pasintecon, tiam oni nenion povis fari kontraŭ rabado de faraontomboj. Spritaj sekretaĵoj, kaptiloj, grandaj multetunaj vandoj kaj aliaj artifikoj ne estis efikaj. Tio daŭris dum 2000 jaroj ĝis foje rapida kaj facila solvo estis trovita. Tiu estis: oni fosis kavon 100 metrojn profundan, 100 metrojn longan kaj 100 metrojn larĝan. Tien estis metita la ĉerko sur 10-metrajn fostojn. Poste ĉio estis ŝutita de simpla sablo. Do la problemo estis solvita. Neniu rabisto povis fosi vojon al la ĉerko tra la seka, facile moviĝanta sabla tavolo.
Kaj jen estas medicina ekzemplo, kiam en hospitaloj estis amasa mortado de la pacientoj. Post kiam Louis Pasteur detektis ekziston de mikroboj kaj proponis al kuracistoj lavi la manojn inter kontaktoj kun malsanuloj, la problemo estis solvita: la malsanuloj mortis jam ne tiel ofte, infektante unu la alian pro malpuraj manoj de kuracistoj.
Jen estas ankoraŭ unu nuntempa fervoja ekzemplo ligita kun rapidegaj trajnoj. Ajna trajno en akcidento faras aglomeron, unu sur la alian devojiĝintaj vagonoj. Des pli tian aglomeron faras rapidega trajno, se akcidento okazas al ĝi. Rapida kaj facila solvo estas jena: por rapidegaj trajnoj la radajn ĉaretojn oni metis ne SUB vagonojn, sed INTER ilin. Kiam foje tia trajno reale devojiĝis, la vagonoj simple “kuŝiĝis” laŭlonge de la trajno kaj la vagonoj ne aglomeriĝis.
Estas ankaŭ aliaj ekzemploj, kiam iu malfacila kaj longe nesolvata problemo foje solviĝas facile kaj rapide.
Vizitu la paĝaron Esperanto-126, kies ligilon vi trovos ĉe radioverda.com, por legi pri kiel tiaj bonaj ideoj povus aplikiĝi al kreskigado de la Esperanto-uzantaro.
Krianta virĥoro el Finnlando
Kriado estas io kion iuj viroj faras plej volonte. Kaj kiam grupo da tiaj viroj kuniĝas, oni apenaŭ atendus aŭdi ion muzikan. Sed ĝuste tial la Ĥoro de Kriantaj Viroj en Oŭlu en norda Finnlando estas tiel speciala. La viroj krias, kaj tio iĝas muziko.
La ĥoro konsistas el 30 viroj kiuj normale vestas sin per nigraj kompletoj por siaj koncertoj. Samurbanoj ĝenerale opinias ke la ĥoro estas pr odukto de longaj noktoj en urbeto kun malmulto por fari, de nordfinna humursento preskaŭ absurda, kaj, kompreneble, de stabila provizo de vodko.
Mika Ronkainen, loka filmisto, faris dokumentan filmon kiu temas pri la ĥoro kaj ĝia fondinto. Ĝi nomiĝas Mieskuoro Huutajat, kio signifas Krianta Virĥoro. Ĝi estis la unua finna filmo kiu akceptiĝis ĉe la festivalo Sundance, kaj ankaŭ la unua kiu eldoniĝis internacie.
Petri Sirvio, fondinto kaj direktoro de la Krianta Virĥoro diras ke la plej bona parto de koncerto de la grupo estas la elemento surprizo.
Ilia prezento ja surprizas. Viraro en nigraj kompletoj staranta en formala formiĝo kun malfestaj mienoj... oni atendus ke ili ekigus ion muzikan. Sed ili malfermas siajn buŝojn kaj eligas subitan ekkrion, kvazaŭ bojon. Tio iom ŝokas eĉ tiujn kiuj scias kion atendi. Sirvio gvidas dum la tuto, sed la sperto ne tre similas orkestron.
La krianta ĥoro turneas kvin ĝis ok fojojn jare, kaj deziras iam invitiĝi por koncerti ĉe la Blanka Domo en Usono.
La grupo ekzistas jam de pli ol 20 jaroj. Iuj la membroj estas fakte profesiaj muzikistoj, dum aliaj simple pasias pri kriado. Ili prezentas diversajn verkojn, ĉu proprajn versiojn de naciaj himnoj, ĉu tradiciajn infanrimojn. Unu verko nomata “Nia Norda Hejmlando” furoriĝis kaj atingis la liston de la dek plej popularaj kantoj en la lando. Ĉiu koncerto estas potenca miksaĵo de kaj disciplino kaj diboĉo.
Interese, kriado ne estas granda parto de finna tradicio. Mika, kiu membris en la ĥoro dum ĉirkaŭ kvar jaroj, estas tre kvieta. Li diras ke estas tradicio pri silento en Finnlando. Sirvio diras ke en Finnlando, fizika ĉeesto sufiĉas por sociumi, kaj ke oni povas paroli kiam oni havas ion por diri. Do, kriado ne estas alternativo al kantado, sed al diri nenion ajn.
Li ekhavis la ideon kiam li membris en bando kaj ĥoro kaj miksadis muzikon por loka punkobando nomata Sono de Oŭlu. Li diris ke la ideo estis tre simpla kaj facila. La koncepto tiam samis kiel nun. La muzika parto venis poste, sed la aspekto estis jam dekomence. Ses monatojn poste, Sirvio reklamis en gazeto por trovi virojn kiuj “volas krii”. 20 viroj respondis, kaj ekde tiam, 170 viroj membris en la ĥoro. Nur kvar el la originaj membroj ankoraŭ anas en la nuna grupo.
Sirvio komparas la kriantan virĥoron al futbalteamo. La anoj ligiĝas en vireco, portas uniformon, kaj sekvas la saman programon. En unu senco, la ĥoro estas parodio pri okupoj de vira ligiĝo kiel ĉasado, sporto aŭ formado de sekretaj societoj. Ĉi tiu parodia elemento estas efektive kerna al la ĥoro. La membroj venas de diversaj fonoj kaj fakoj, sed temas pli pri anarĥio ol demokratio.
Nova falĉil-forma insulo aperis 25 kilometrojn de la marbordo de la germana subŝtato Ŝlesvigo-Holŝtejno. Oni nomis ĝin Norderoogsand. Malgraŭ ĝia juneco, ĝi jam hejmas por ĉirkaŭ 50 plantospecoj kaj popularas inter marbirdoj kiuj volonte profitas de ĝia pura netuŝita medio.
La rapida apero de la insulo, formiĝinta dum nur dek jaroj, surprizis sciencistojn kiuj konas la fortajn ventojn kaj moviĝeman sablon kiuj tipas ĉe la germana bordo de la Norda Maro.
Ke nova insulo formiĝis dum tiel mallonga tempo estas tre impone. Por konservistoj, temas pri evento sufiĉe nenormala.
Formiĝo de novaj sablaĵoj en la malprofunda akvo de marparko Wadden ne maloftas, sed ja maloftas ke tia akumulaĵo tradaŭru la vintrajn ŝtormojn kaj establiĝu kiel insulo. La nova insulo havas dunojn kiuj atingas alton de kvar metroj. Herboj kaj aliaj plantoj elpuŝiĝas ĉe la venta surfaco. Iliaj radikoj helpas stabiligi la grundon kontraŭ erodo.
Favoras la insulon ankaŭ ĝia pozicio ŝirmata de aliaj insuloj, kaj tio ke okazis malmultaj severaj ŝtormoj en la lastaj jaroj.
Sciencistoj diras, tamen, ke severa ŝtormo povus ankoraŭ detrui la insulon.
19-jarcenta viskio remetita en Antarkton
Tri boteloj da rara skota viskio de la 19a jarcento estis trovitaj antaŭ tri jaroj en Antarkto. Ili estis sub la planko de forlasita dometo kiu estis bazo por ekspedicio de esploristo Ernest Shackleton. Nun la viskio estas remetita en ĝian trovejon sur la polusa kontinento post kiam distilistoj portis ĝin al Skotlando por rekrei la longe perditan recepton.
Sed ne eĉ John Key, la ĉefministro de Nov-Zelando, kiu persone reportis la trezoron, povis gustumi la enhavon de la boteloj da viskio Mackinlay, kiujn oni malkovris 102 jarojn post kiam la esploristo devis forlasi ilin.
Dum ceremonio sur la antarkta insulo Ross, S-ro Key donis la botelojn al oficistoj de la Fonduso por antarkta heredaĵo. Li ŝercis pri la tento malfermi kaj gustumi la viskion.
Sekve la viskio translokiĝos al la fora dometo de Shackleton kaj remetiĝos sub ĝin. Temas pri parto de programo por protekti la heredaĵon de la tiel-nomata heroa epoko de antarkta esplorado inter 1898 kaj 1915.
La viskio Mackinlay enboteliĝis en 1898 jam aĝinte 15 jarojn. La boteloj estis inter tri kestoj da skota viskio kaj du da brando subterigitaj sub la simpla dometo kiun Shackleton uzis dum sia drama vojaĝo al Antarkto en 1907. La ekspedicio malsukcesis atingi la Sudan Poluson, sed faris tiutempan rekordon pri atingo de plej suda latitudo. Shackleton ricevis kavaliriĝon post sia reveno al Britio.
La kaŝaĵon de Shackleton trovis konservistoj en 2010. La kestoj troviĝis en solida glacio post pli ol jarcento sub la antarkta surfaco.
Sed la boteloj estis sendifektaj, kaj la esploristoj povis aŭdi ke la viskio estas likva. La antarkta malvarmo de minus 30 gradoj ne sufiĉis por glaciigi la alkoholaĵon.
La boteloj restas fermitaj. Se Shackleton ne povis trinketi el ili, neniu rajtu. Sed la enhavo tamen formis la bazon por revivigo de la recepto.
Distilejo Whyte & Mackay, kiu nun posedas la markon Mackinlay, luis privatan aviadilon por preni la botelojn de Nov-Zelando al Skotlando por analizo en 2011.
La recepto por la viskio perdiĝis. Sed Whyte & Mackay ĉerpis specimenon per injektilo tra la korko. Poste eblis rekrei limigitan serion da 50 mil boteloj, kun prezo de po 157$. Ĉiu vendo subtenas la konservan laboron de la Fonduso por antarkta heredaĵo, kiu ricevas kvin procentojn de la profito de ĉiu botelo.
Neprofesiuloj verku kaj ĝuu esperantigojn
Nova retpaĝo Esperantigu! estas kolektejo por memfaritaj teksteto-, poemo- kaj kantotradukoj al Esperanto.
Por ke Esperantistoj havu ejon kie troviĝas ĉiam kreskanta aro da esperantigitaj poeziaĵoj, Timo Pähler el Germanio komencis novan tradukprojekton:
Ĉiu, kiu volas, mem povas traduki tekstetojn kaj ensendi ilin. Esperantigu! estas direktita ĉefe al neprofesiaj tradukemuloj.
Tiaj neprofesiuloj, kiuj ja estas la plej granda parto de la Esperantistaro, povas tiel praktiki la lingvouzon, pliprofundigi la lingvokonon, aŭ simple ĝui la diversajn poeziaĵojn. Ankaŭ ”tradukoj” al ekzemple Arcaicam Esperantom estas tre bonvenaj.
Ĝis nun ĉe la retpaĝo troveblas interalie kantoj de la Usona bando “The Mountain Goats“ (La Montokaproj), operteksto de la norvego Bjørnstjerne Bjørnson kaj soneto de Shakespeare.
Se iu ne volas mem traduki, sed konas iun teksteton, poemon aŭ kanton kiun ŝi aŭ li ŝatas kaj volas vidi esperantigita, tiu povas simple proponi ĝin por tradukado, kaj aliaj povos provi.
La kolekto konstante kresku, dum interesuloj tradukas, legas, proponas kaj ĝuas. Ĉiuj esperantigoj troveblas ĉe Esperantigu! Klaku la ligilon ĉe radioverda.com.
Svedio devas enporti rubon el Norvegio
Svedio havas problemon. En la pura skandinava lando de 9,5 milionoj, elĉerpiĝis rubo. La rubejoj malpleniĝis. Eble tio ŝajnas pli kiel pozitiva, eĉ enviinda afero ol obstaklo, sed Svedio nun devas enporti 80 mil tunojn da rubo jare el najbaraj landoj, precipe Norvegio.
Svedoj estas aparte recikligemaj. Tiel multe ke nur kvar procentoj de la tuta kvanto da rubo produktata en la lando iras al rubejo.
Ŝajnas malprobleme, ĉu ne? Sed tia recikligemo iĝis defio por lando kiu kalkulas je rubo por varmigi kaj provizi elektron al centoj da miloj da hejmoj per programo por rubbrula energio. Ĉar svedoj simple ne produktas sufiĉe da bruligebla rubo por la generiloj, la lando devis serĉi brulaĵon aliloke.
La solvo, laŭdire provizora, estas enporti rubon el Norvegio. Por preni sian kroman rubon, Norvegio pagas al Svedio, kiu bruligas ĝin por varmo kaj elektro. La restantajn cindrojn en la bruligiloj, plenaj je tre poluaj dioksinoj, oni resendas al norvegaj rubejoj.
Norvegio eble ne estas ideala partnero por la interŝanĝo. Svedio esperas aĉeti rubon el Italio, Rumanio, Bulgario aŭ la baltaj landoj, ĉar oni alrubejigas abunde en tiuj landoj. Ili ne havas rubbruligejojn aŭ recikligejojn, do ili devas trovi solvon por sia rubo.
Sciencistoj trovis la unuan klaran indikon ke homoj faradis fromaĝon antaŭ pli ol 7000 jaroj en Eŭropo.
Internacia teamo de esploristoj analizis grasajn acidojn ĉerpitajn el neglazuritaj potoj trovitaj ĉe arĥeologiaj trovejoj en Pollando. Ili malkovris ke oni uzis la ujojn por laktaĵoj.
Doktorstudento ĉe la Universitato de Bristol en Britio diris ke la trovo de laktorestaĵoj en kribriloj kiuj aspektas kiel modernaj porfromaĝaj, donas la plej fruan rektan atestaĵon pri fromaĝfarado.
Ĝis nun, fruaj indikoj pri fromaĝfarado estis precipe bildaj. Murpentraĵoj montras laktotraktadon, sed pli novas je miloj da jaroj ol la kribriloj.
Antaŭ ĉi tiu esploro, iuj supozis ke la antikvaj pecoj de ceramikaĵo kun malgrandaj truoj venis de potoj uzitaj por filtri lakton por fari fromaĝon.
Restaĵojn de lakto de antaŭ sep kaj eĉ ok mil jaroj oni trovis en lokoj en nordokcidenta Anatolio kaj en Libio, sed sciencistoj ne certis ĉu oni uzis la lakton por fari fromaĵon.
Sed testado kondukita de esploristoj en Britio kaj Pollando montris ke la diveno ĝustis.
La rezultoj montras ke homoj faradis fromaĝon antaŭ 7000 jaroj, kaj ankaŭ atestas prahistorian konsumadon de laktaĵoj kun malmulta laktozo.
Fari fromaĝon ebligis malpliigon de la kvanto de laktozo en lakto, kaj en tiu epoko, la plimulto da homoj ne toleris laktozon. Fari fromaĝon estas aparte efika maniero por profiti de la nutraj avantaĝoj de lakto sen malsaniĝi pro la laktozo.
Novan lampon funkciigas gravito
Petrollampoj estas ankoraŭ uzataj en malriĉaj, maldensaj regionoj sen elektroreto. Ili estas granda problemo. Ili malbonas por la sano de homoj kaj de medioj.
Nove fondita entrepreno proponas solvon kiu utiligas alian, pli verdan fonton de energio. Temas pri io da kio ni ĉiuj havas abundon: gravito.
Oni konstruis lampon kiu nomiĝas GravityLight. Ĝi donas lumon kontraŭ la potenco de gravito. Dum pezilo malrapide falas, ĝi tiras ŝnuron tra la mezo de la aparato kaj turnas turbineton. Tio konvertas la energion de la falanta pezilo en elektron por la lumo. Ĝi funkcias simile al poŝlampo kun mana turbineto.
Necesas nur kelkaj sekundoj por remeti la pezilon. Dum ĝi alteriĝas, generiĝas sufiĉa elektro por funkciigi la lampon dum tridek minutoj.
Kontraŭ nura relevo post ĉiu duonhoro, la lampo provizas konstantan ekologian senbaterian lumon.
Ankaŭ similaj aparatoj kiel bateriŝargiloj povus ricevi elektron per la sama metodo.
La inventistoj diras ke jam eblas vendi la aparatojn kontraŭ malpli ol dek dolaroj. Aĉeto do ŝparigus monon de aĉetinto ekde tri monatoj post malakiro de petrollampo.
La grupo jam pli ol atingis sian celon en investokampanjo, do ni espereble vidos realigon de la lampoj baldaŭ.
Hundidoĉambro por kontraŭi studentan streĉiĝon
Universitato en Halifakso, Nov-Skotio, Kanado, ofertas al studentoj novan manieron por trateni la streĉiĝon de jarfinaj ekzemenoj: ĉambron de hundidoj.
Terapihundoj estas pli ofte uzataj en maljunulejoj kaj malsanulejoj, sed la Universitato Dalhousie invitis terapihundojn por tritaga vizito en decembro.
Michael Kean estas triajara studento pri mediologio kiu proponis la ideon. Li diras ke la hundidejo plenumas bezonon dum la tre streĉa periodo.
La ideo pruviĝis tre populara inter la studentoj. Anonco ĉe Facebook kolektis milojn da ŝatoj.
La programo funkcios per organizo kiu proponas kaj provizas terapion per bestoj por homoj kiuj suferas pro alta sangopremo, soleco kaj deprimo.
Ĉiuj la hundoj aĝas almenaŭ unu jaron, loĝas en amplenaj hejmoj kaj ĝuas la kunecon de multaj diversaj homoj.
Kiam la novaĵo pri la vizito de la karesindaj gastoj disvastiĝis, ankaŭ aliaj lernejoj komencis esprimi intereson.
Estis la unua tia evento en Halifakso. Multaj volis helpi, kaj la plano realiĝis sukcese. Ekde tiam, la organizo ricevis petojn de pluraj aliaj universitatoj por okazigi ion similan.
Laŭ la provizanto, ju pli da organizoj konsideras perbestan terapion, des pli oni konstatas la avantaĝojn, inkluzive malaltigon de sangopremo.
Pli frue en Hamiltono, Ontario, iuj studentoj atendis unu horon por renkonti la hundidojn. Multaj studentoj forestas de la hejmo kaj familio. Ili pensas pri la propraj hejmbestoj, kaj tio estas konstanta memorigo pri ilia foresto kaj soleco dum streĉa tempo en la vivo.
Renkonti la hundojn ĝojigas multajn studentojn, efike ripozigas ilin, kaj eĉ helpas interkonatigi ilin.
Veŝto kontraŭ aŭtismo
Nova firmao de entreprenisto en Vankuvero, Kanado esperas helpi infanojn kun aŭtismo.
Lisa Fraser estas nova diplomito de la universitato Emily Carr. Ŝi kreis specialan terapian veŝton kiu helpas ke infanoj kun aŭtismo fartu pli bone. Ĝi nomiĝas SnugVest, kaj ĝi aspektas kiel normala senmanika jako kun kapuĉo.
Aerveziko en la veŝto premas la torson kiam oni plenigas ĝin per manpumpilo. Esploroj montris ke la rezulta premo helpas trankviligi suferantojn de aŭtismo.
Fraser diras ke la ideo venis al ŝi kiam ŝi laboris kun aŭtistaj infanoj kiuj portis veŝtojn kun peziloj sur la ŝultroj.
Infanoj kun aŭtismo ofte ne ŝatas tuŝiĝi, sed ili sopiras la senton de premo sur siaj korpoj por kvietiĝi, kaj tiel povi plenumi ĉiutagajn taskojn pli efike.
Fraser jam akceptas antaŭmendojn per sia retejo kaj esperas plene lanĉi la produkton printempe. Ĝi kostas $300.
La magazino Forbes inkluzivis la veŝton en sia listo de sugestoj pri entreprenistaj donacoj.
Fraser planas fari version ankaŭ por homoj sub streĉo kiuj bezonas brakumon.
Pasigi tempon ĉe la laborejo rigardante fotojn de dolĉaj bestoj povus esti avantaĝe al la firmao. Tion sugestas nova japana esploro.
Esploristoj ĉe la Universitato Hiroŝima okazigis serion da testoj por ekscii la influon de kontakto kun amindaj bestoj sur produktiveco kaj taskoplenumado ĉe homoj. Oni trovis ke la efiko sufiĉe pozitivas.
48 studentojn oni dividis en du grupojn kaj petis ludi ion similan al la ludo Operacio de Milton Bradley, en kiu necesas per pinĉilo zorge tiri pecetojn el kavetoj sen tuŝi la randojn. Fine de la unua rondo, al 24 studentoj oni montris fotojn de bestidoj, dum al la aliaj 24 oni montris fotojn de plenkreskaj bestoj.
Oni trovis ke la studentoj de la unua grupo multe pli sukcesis elpinĉi la pecetojn dum la dua provo, ol la studentoj kiuj rigardis la malpli ĉarmajn fotojn.
Alia eksperimento dividis studentojn en tri grupojn kaj petis ke ili nombru kiom da fojoj aperis iu cifero en nombroserio. Denove, inter la sesioj, al unu grupo montriĝis fotoj de bestidoj, dum al alia montriĝis fotoj de plenkreskaj bestoj.
Ĉi-foje, al tria grupo montriĝis fotoj de plaĉaj manĝaĵoj, inkluzive suŝion kaj bovstekon.
La eksperimentistoj trovis ke la studentoj de la grupo kiu rigardis la ĉarmajn fotojn plenumis la taskon signife supere al la aliaj du grupoj.
La aŭtoroj de la raporto konkludis ke dolĉaj kaj ĉarmaj aferoj ne nur plifeliĉigas nin sed ankaŭ influas nian konduton. Rigardi tiajn aferojn plibonigas postan kapablon en taskoj kiuj postulas zorgan regon de konduto, eventuale per mallarĝigo de atentofokuso.
Antaŭaj esploroj montris ke parolante al beboj, homoj malrapidigas sian paroladon. La japanaj esploristoj teoriigis ke rigardi la dolĉajn fotojn povus efiki simile - malrapidigi la konduton de la koncernaj studentoj kaj plibonigi ilian precizecon en la ludo.
Ĉefaŭtoro psiĥologo Hiroŝi Nittono sugestas ke al oficejoj oni povus voli konsideri aldoni ĉarmajn aŭ amindajn objektojn por instigi zorgeman konduton en specifaj situacioj.
Afrika frukto: plej brila vivaĵo
Afrika frukto kompariĝas kun diamantoj pro ĝia eksterordinara splendo.
Nova esploro donis al la gemaj beretoj de la planto Pollia condensata la titolon “plej brila vivaĵo en la mondo”.
Ĉi tiu tropika frukto hejmas en Etiopio, Tanzanio kaj Ugando. Ĝi estas rimarkinda ne nur pro ĝia aparta brileco.
La planto havas specialan tavolon el ĉeloj kiu spegulas lumon kaj donas al la frukto ĝian elektran aspekton.
La impona optika strukturo estas la sola siaspeca ekzemplo en la naturo.
Struktura koloreco estas sufiĉe ofta fenomeno inter bestoj. La vostoplumoj de pavo estas brila ekzemplo.
Sed estas la unua fojo kiam oni dokumentis la trajton ĉe plantoj.
La okulfrapa koloro tre daŭremas, ĉar la frukto ne havas pigmentojn kiuj povas paliĝi, nek pulpon kiu povas putri.
La alloga frukto tamen havas nenian nutran valoron kaj ne manĝeblas.
La brilaj beroj allogas birdojn kiuj ornamas siajn nestojn per ili.
Brilas ne nur la beroj, sed ankaŭ la strategio de la planto. Ĝi sukcesas allogi birdojn sen malŝpari energion produktante nutraĵon por ili.
Preventi cerbatakon per ĉokolado?
Dankon al Ĵoakim pro la sekva artikolo:
Manĝi moderan kvanton da ĉokolado ĉiusemajne povas havi ligon kun pli malalta risko de apopleksio ĉe viroj. Tio estas laŭ nova esploro eldonita de la medicina revuo de la Usona Akademio de Neŭrologio.
Dum aliaj esploroj studis kiel ĉokolado povas helpi koran sanon, ĉi tiu estas la unua de sia speco kiu trovis ke ĉokolado povus utili por malpliigi cerbatakojn ĉe viroj.
En la esploro partoprenis pli ol 37 mil svedaj viroj de aĝoj inter 49 kaj 75. Ili ricevis formularon kiu taksis kiom ofte ili konsumis diversajn nutraĵojn kaj trinkaĵojn. Ĝi ankaŭ demandis kiom ofte ili manĝis ĉokoladon. Esploristoj poste identigis okazojn de apopleksioj per malsanulejaj eliroregistroj. Dum dek jaroj, estis 1995 cerbatakoj.
Partoprenantoj kiuj manĝis la plej grandan kvanton da ĉokolado, proksimume unu trionon de taso da pecoj de ĉokolado, aŭ 63 gramojn semajne, havis pli malaltan riskon de apopleksio kompare al tiuj kiuj manĝas neniom da ĉokolado. La ĉokolademuloj havis 17-procente malplian riskon de cerbatako ol la neĉokolademuloj.
En pli granda analizo de kvin esploroj kiuj inkluzivis pli ol kvar mil okazoj de apopleksio, la risko por individuoj en la plej alta kategorio de ĉokoladkonsumo estis 19-procente malpli ol tiuj kiuj ne manĝas ĉokoladon. Je kresko de ĉokoladkonsumo de 50 gramoj semajne, la risko de apopleksio falis je ĉirkaŭ 14 procentoj.
La utila efiko de ĉokolado kontraŭ cerbatako eble rilatas al la flavonoidoj en ĉokolado. Flavonoidoj ŝajne protektas kontraŭ kora malsano per siaj kontraŭoksideco, kontraŭkoaguleco kaj kontraŭinflameco. Eblas ankaŭ ke la flavonoidoj en ĉokolado povus malpliigi koncentriĝojn en la sango de malbona kolesterolo kaj malplialtigi sangopremon.
Interese, estis malhela ĉokolado kiu antaŭe ligiĝis kun avantaĝoj por kora sano, sed proksimume 90 procentoj de la ĉokolado konsumata en Svedio, kaj en la ĵusa esploro, estas lakta ĉokolado.
Belugo imitas homan voĉon
Sciencistoj kaptis ĉi tiujn strangajn sonojn...
Surprize, tio estas la voĉo de baleno kiu imitas homojn. Efektive, la balena voko sonis tiel frape homeca, ke plonĝistoj unue kredis ke estis ja homa voĉo.
Jam en 1984, bestistoj de la Nacia Fonduso por Maraj Mamuloj en San-Diego, Usono aŭdis murmuradon el baseno de balenoj kaj delfenoj. Sonis kiel malproksima babilado.
Unu tagon, plonĝisto elakvujiĝis kaj demandis “Kiu diris ke mi eliru?” Nur tiam oni konstatis ke la strangaj vokoj venis de belugo. Dum pluraj jaroj, la sciencistoj registris ĝiajn spontanajn blekojn kaj subakvajn kaj ĉesurfacajn.
Akustika analizo montris ke la homecaj sonoj estis pli basaj ol normalaj balenblekoj je pluraj oktavoj.
La istoj kredas ke proksimeco al homoj ebligis ke la baleno aŭskultis kaj papagis homajn konversaciojn. Ĝi voĉis tiel per ŝanĝo de la premo en siaj nazkavoj. Post kvar jaroj da homimitado, ĝi rekomencis soni kiel baleno, kaj reekblekis altatone. Ĝi mortis antaŭ kvin jaroj.
Delfenojn kaj papagojn oni instruas imiti la ecojn de homa parolado, sed maloftas ke besto faras tion spontane.
Ne temis pri la unua baleno kiu sonas homeca. Sciencistoj kiuj studas blekojn de sovaĝaj blankaj balenoj foje aŭdis sonojn kvazaŭ de kriantaj infanoj. Istoj ĉe la marbestparko de Vankuvero, Kanado diris ke unu blanka baleno tie eĉ diris sian nomon.
Por travivi tertremon, estas pluraj rekomendoj. Unu el la plej oftaj ripetiĝas same al lernejanoj en Los-Anĝeleso kiel al aferistoj en Tokio. Simplas: kiam vi sentas tertremon, kaŭriĝu sub la plej proksima tablo.
Tio estas por protekti vian kapon kontraŭ falantaj pecoj de vitro aŭ plafono. Sed la realo estas ke tabloj kutime ne tre fortikas. Kaj en evoluantaj landoj, kie malmultekoste konstruitaj lernejoj kolapsemas, ŝirmi sin sub tablo ne multe helpos ĉiuokaze.
La tertremimuna tablo, konceptita de israelaj industriprojektistoj Arthur Brutter kaj Ido Bruno, realiĝis el fokuso pri vivsava potenco.
Ekzistantajn tablojn en klasĉambroj oni ne konstruas por tertremoj. Ili ofte iĝas mortigaj kaptiloj por rifuĝantoj.
La teamo kredas ke la nova tablo povus provizi sekuron al la 300 milionoj da lernejanoj kiuj loĝas en landoj minacataj de tertremoj. Ĝi sufiĉe malpezas ke infanoj povas movi ĝin, sed ĝi povas toleri baton de mil kilogramoj.
Planante la tablon, la teamo intervjuis lernejestrojn kaj krizistojn ĉirkaŭ la mondo. Ili parolis al spertuloj kiuj partoprenis en savmisioj post la lastatempaj tertremegoj en Turkio kaj Haitio. La celo estis elpensi malmultekostan manieron por amasprodukti la tablon sen oferi sekurecon.
Iliaj esploroj montras ke provizi klasĉambron per ĉi tiuj tabloj kostus dekoble malpli ol plifortigi la murojn, kaj kvincentoble malpli ol rekonstrui ĉambron aŭ lernejon laŭ normoj por tertremsekureco.
Nun la kunlaborantoj interparolas kun diversaj registaroj kaj internaciaj organizoj. La intenco estas ellabori kiel porti la novan teĥnologion en la lokojn kiuj bezonas ĝin.
Mezepokaj mamzonoj trovitaj en kastelo
Kvar mezepokaj mamzonoj malkovriĝis en kolekto de teksaĵoj elfositaj el kastelo en Aŭstrio. La trovo frakasas la akceptitan supozon ke mamzonoj ne ekzistis antaŭ la 19a jarcento.
La vestaĵojn el linaĵo oni trovis en la restaĵoj de la kastelo Lengberg en orienta Tirolo. Ili aspektas kiel modernaj mamzonoj kun du apartaj mamumoj kaj delikata ornama punto kiu ne videblus portate sub robo.
Teamo de la Universitato de Insbruko komencis arĥeologiajn esplorojn de la kastelo en 2008. La mamzonoj estas inter 2700 teksaĵeroj trovitaj tie ekde tiam.
Aĝmezurado konfirmis ke la vestaĵoj estas el la 15a jarcento.
Ekzistas variaj rakontoj pri kiu elpensis la modernan mamzonon, sed Sigmund Lindauer, kiu venis de germana familio de korsetfaristoj, patentis elastan version en 1913 kaj komencis amasprodukti la vestaĵojn.
La malabundo de metalo dum la dua mondmilito helpis plirapidigi la morton de la korseto.
Prizonuloj generas elektron por liberiĝi frue
Brazila prizonulo Ronaldo da Silva saltas sur biciklon kaj pedalas furioze. Registrinte plurajn kilometrojn, li malrapidiĝas kaj desaltas.
Sed Silva ne malproksimiĝis. Ne eĉ unu metron. Li ankoraŭ troviĝas en la prizono kie li pasigas 5,5 jarojn pro rabo de bakejo. Li staras apud fiksita biciklo.
Sed li ja moviĝis iom pli proksimen al libereco. Silva estas ano de nova programo en prizono en sudorienta Brazilo. Ĝi permesas ke prizonuloj malpliigu siajn punperiodojn interŝanĝe por generado de elektro por la urbo.
Pedalante sur la fiksitaj bicikloj de la prizono, la anoj ŝargas baterion kiu provizas elektron al dek stratlampoj ĉe apudrivera vojo en la urbo. Por ĉiuj tri ok-horaj tagoj sur la bicikloj, SIlva kaj la aliaj partoprenantoj de la laŭvola programo forstrekas unu tagon de siaj punoj.
Temas pri unu el pluraj novaj projektoj starigataj ĉirkaŭ Brazilo, inkluzive programojn por alfabetigo kaj legado. Ĉiuj celas malplipezigi la ŝarĝon de la fifame troplenaj prizonoj. Ili ankaŭ esperas malpliigi rekrimemon, helpante rekonstrui por prizonuloj senton de memvaloro.
Kritikantoj diras ke tiaj iniciatoj tro molas pri krimuloj. Sed defendantoj vidas ilin kiel efikaj manieroj por rompi la ciklon de perforto kiu regas en la malliberejoj de la lando.
La manko de antaŭaj dentoj de 38-jara Silva atestas vivon de malfacilo kaj malfeliĉo. Li diris ke oni antaŭe sidis la tutan tagon ŝlosita en karcero, vidante la sunon nur du horojn tage. Nun, ili estas en freŝa aero, generas elektron por la urbo, kaj samtempe gajnas estontan liberecon.
Pluŝurseto de knabino panjas por bradipido
Du-jara nederlanda knabino helpis savi la vivon de bradipido donacinte sian preferatan pluŝurseton.
Bradipido Ŝaki naskiĝis en bestparko en Arnhem, Nederlando. Preskaŭ tuj poste, li komencis maldikiĝi kaj malfortiĝi. Lia patrino produktis malsufiĉan lakton.
Sed nutri la bradipeton mane ankaŭ malsukcesis. La ido rifuzis preni lakton kiam li ne povis karesi la patrinon.
Prizorgisto Boudewijn Stenbreker klarigas ke bradipidoj bezonas karesi, aparte kiam ili mamnutriĝas. Sen la patrino, Ŝaki ne interesiĝis pri la lakto.
Oni ekhavis la ideon uzi pluŝurseton, sed neniuj el la molaj ludiloj en la bestparka vendejo estis sukcesigaj.
Lia filino, Lieke, ofertis sian pluŝurseton, kaj la bestparkistoj decidis provi ankaŭ ĝin, esperante ke Ŝaki eble preferus la odoron de uzita urseto. Kaj tio funkciis.
Lieke ĝojis. Ŝaki ĉirkaŭbrakis la urseton kvazaŭ ĝi estus la propra patrino, kaj nun li tenas ĝin dum bestparkistoj nutras la idon per kroma lakto kaj likvigitaj legomoj.
La sola malavantaĝo estas ke Lieke verŝajne ne rehavos sian pluŝurseton.
Ŝaki ofte urinas sur la urseton. Kvankam la odoro ŝajne ne ĝenas lin, ĝi verŝajne ne aparte ĉarmus la familion Stenbreker.
La bestparko tamen aĉetis duan similan pluŝurseton. Lieke ricevis kaj prizorgas ĝin, okaze ke venos bezono ankaŭ por ĝi.
Kiam ne kun la surogata panjo, Ŝaki estas kun sia vera patrino kiu ankoraŭ prizorgas lin.