Idioma Esperanto
Curso Básico por Correo Electrónico
(c) Héctor Campos Grez   (en castellano)

Lecciones:

      1       2       3       4       5       6       7       8       9     10     Volver


LECCION 10 - DEKA LECIONO

En las nueve lecciones anteriores, Ud. ha aprendido bastante de la gramática del esperanto, y ya es capaz de leer casi cualquier texto en Esperanto. Por supuesto no sabe todas las palabras necesarias, pero si la mayoría. Para avanzar más debe comprar libros en esperanto, un diccionario o revistas. Talvez un curso más profundizado sea de gran ayuda. Para ello deberá escribir a su asociación nacional o directamente a su tutor.

(Todavía queda mucho material en este disquete, y hay muchísimo en internet)

Ellos estarán gustosos de sugerirle nuevos materiales y que estén disponibles en su país.

Les recomendamos que se haga miembro del grupo esperantista de su localidad o de la sociedad nacional, y participe activamente en sus eventos. Si no existiera alguno, comience a crearlo y pida ayuda a la Asociación Nacional de su país, o la más próxima a él.

Pero primero, y como su última tarea, envíenos la traducción del siguiente artículo, escrito por el Profesor Ivo Lapenna, ex-presidente de UEA, que apareció en 1959. Después de recibir la traducción, y si es satisfactoria, podrá optar a un "Atesto" o "Certificado" de haber completado este curso básico.

Hay muchas palabras que no le han sido presentadas, pero como ya conoce la forma de construir nuevas palabras, será capaz de imaginar su significado. Para aquellos que no logren entenderlas, hemos hecho un vocabulario aparte que puede solicitarnos. Estas palabras pueden estar subrayadas o no en el texto.

Agradeceremos que se tome la molestia de responder todas las preguntas que le enviaremos posteriormente como "Hoja de Evaluación". Esto nos ayudará a mejorar nuestro curso y nuestro trabajo como tutores, como también a difundir el conocimiento de la solución más factible a uno de los tantos problemas del mundo.

KORAJN BONDEZIROJN, NOVA ESPERANTIST(IN)O!


LA GRANDECO DE D-RO L. L. ZAMENHOF
de D-ro Ivo Lapenna (Jugoslavio, poste Britio)         Reveno (volver)

Antaŭ 100 jaroj - precize la 15an de decembro 1859- naskiĝis homo, kiu supervivis sin mem. La spertoj de intergenta sangado en Bjalistoko de lia infanaĝo inspiris lin al la suproj de sublime altruisma sindediĉo por la bono de ĉiuj homoj. La kruelaj malfeliĉoj, sunverŝitaj grandparte de lingvodiferenco sur tiun terpeceton inter Okcidento kaj Oriento, kuraĝigis lin serĉi kaj trovi solvon por la lingvo problemo en kadroj mondaj.

Lazaro Ludoviko Zamenhof estis judo: membro de tiu popolo suferanta, kiun jarcenta persekutoj kaj torturoj hardis kaj mulrilate nobligis, kaj kies filoj donis al la kulturo kaj ĝenerala progreso nombron da eternaj valoroj. Lia patrolando estis Pollando, sed en la oficialaj registroj li estis enskribita kiel civitano de la Rusa Imperio, ĉar la krucumo de Pollando donis tiun regionon al la caroj. Sed Zamenhof, restante fidela al sia gento kaj patrujo, samtempe tamen leviĝis super sia popolo, super sia ŝtato kaj fariĝis loĝanto de la mondo, apartenanto de la homaro.

Naskita en medio modesta, humila laŭ sia karaktero, li grandiĝis per sia verko kaj fariĝis personeco de formato tutmonda. Kaj hodiaŭ, cent jarojn post lia naskiĝo, lia nomo estas solene festata en ĉiuj landoj.

Prezidantoj de respublikoj, ĉefministroj kaj ministroj, grandaj sciencistoj, lingvistoj kaj Nobelpremiitoj, artistoj, verkistoj kaj poetoj, edukistoj kaj kulturaj agantoj de diversaj landoj, de malsamaj politikaj sistemoj, religiaj kredoj kaj filozofiaj konvinkoj unuiĝis por patroni omaĝon de la homaro al homo, kies tuta vivo, ĉiuj intelektaj energioj kaj fizikaj fortoj estis dediĉitaj al ĝia pli granda feliĉo.

En kio konsistas la grandeco de Zamenhof?

En julio de la jaro 1897 aperis en Varsovio, la unua lernolibro de la Internacia Lingvo por rusoj.

La 40-paĝa libreto konsistas el antaŭparolo, plena gramatiko kaj vortaro Internacia-Rusa kun klarigoj pri ĝia uzo. Ĝi estis la rezulto de multajara laborado.

El tiu malgranda semeto elkreskis en iom pli ol sep jardekoj fortika arbo kun profundaj radikoj, abundaj branĉoj kaj densa foliaro. Ĝi estas nekontestebla fakto. Spiteante ĉiujn obstaklojn - antaŭjuĝoj, rasismo kaj ŝovinismojn, militojn, misprezentojn, rektajn malpermesojn kaj ne malofte persekutojn- la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj, paralele, daŭre interne evoluadis. El genia projekto ĝi transformiĝis en nuancoplenan instrumenton de pensado kaj komunikado. Ĝi fariĝis vivanta lingvo, kun tute propra spirito, de vivanta internacia kolektivo.

Antaŭ Zamenhof multaj - inter ili kelkaj veraj gigantoj de la homa penso- serĉis konvenan solvon de la lingva kaoso. Post Zamenhof pluraj aliaj klopodis - ĉu pro persona gloremo, ĉu pro nescio aŭ nekompreno de la problemo- ankoraŭfoje malkovri jam malkovritan Amerikon. Kelkfoje tiuj provoj elvokis iom da publika interesiĝo kaj krei iom da konfuzo. Plej ofte ili restis seneĥaj. Neniu el ili sukcesis firmiĝi. Neniu transprenis la limojn de teorie pli aŭ malpli taŭge planita projekto.

Neniu socie enradikiĝis. Kaj pli aŭ malpli baldaŭ - kutime depende de la disponeblaj financaj rimedoj- ili malaperis unu post la alia en la mallumo de la forgeso.

Kial, do, Esperanto sukcesis, dum ĉiuj aliaj projektoj de komuna lingvo, kvankam kelkfoje verkitaj de rekonitaj lingvistoj kaj apogataj de famaj homoj, fiaskis?

La kaŭzo estas pluraj, sed el ili tri ŝajnas al mi esencaj:

1. Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn kaj signis la vojon por plua riĉiĝo de la lingvo per novaj internaciaj esprimoj. Sed li ankaŭ perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj; plue, ke unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj- nek laŭenhave, nek laŭforme. kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon estas necese ordigi kaj sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj kaj absurdaĵoj.

Nur iom post iom Zamenhof solvis tiujn demandojn, pri kiuj li okupiĝis ekde siaj plej junaj jaroj. Lia grandioza verko estas sendube rezulto de eksterordinara talento, sed tamen tiel ankaŭ de senfina pacienco kaj diligento. En la komenco la komplikaj gramatikoj de la lingvoj, kiujn li sciis, kaj iliaj dikegaj vortaroj timigis lin. Kelkfoje li efektive malesperis, sed ĉiam denove li provadis, kreadis, serĉadis la solvon. Lernado de la angla lingvo montris al li, ke eblas simpligi la gramatikon ĝis maksimumo. Hazarda rimarko de surskribo "sukeraĵo" donis al li la ideon kiel, per none planita sistemo de afiksoj, solvi la problemon de tro multaj vortoj. Restis ankoraŭ la demando de la vortradikoj. Unue li pensis, ke la vortojn oni povas tute simple inventi. Nur poste li rimarkis, ke granda nombro da vortoj jam internaciiĝis en la normala evoluprocezo de la lingvoj. "Mi baldaŭ rimarkis - li skribis al Barovko- ke la nunaj lingvoj posedas grandan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia- kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoro."

Surbaze de tiuj principaj, kies ĝustecon li mem elprovadis dum multaj jaroj tradukante kaj verkante en sia lingvoprojekto, la fundamento de la Internacia Lingvo ricevis sian definitivan formon. Ĉio en tiu fundamento estas bone pripensita kaj antaŭe elprovita en la praktiko. Ĉio celas krei bazon de plena lingvo, efektive internacia laŭ sia interna strukturo kaj ĝis maksimumo facila. Tial, ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento ricevis definitan signifon kaj la tuta lingvo aglutinan karakteron kun plej simpla gramatiko.

    Reveno (volver)

VORTARO

supervivi
intergenta
sindediĉo
terpeco
serĉi
hardi
krucumi
aparteni
soleni
patroni
lernolibro
klarigo
fortika
foliaro
antaŭjuĝo
tavolo
kaoso
ankoraŭfoje    
elvoki
transpreni
taŭga
mallumo
apogi
ŝajni al
signi
aliflanke
laŭforme
sistemigi
sendube
nombro
elprovi
aglutina

sobrevivir
entre tribus
autodedicación
pedazo de tierra
buscar
templar, endurecer
crucificar
pertenecer
solemnizar
patrocinar
libro para aprender
explicación
rebusto
follaje
prejuicio
estrato, capa, clase
caos
todavía otra vez
evocar
tomar sobre sí
ser apto, servir para    
obscuridad
apoyar
parecer a alguien
marcar, indicar
por otra parte
según la forma
sistematizar
indudablemente
número
probar totalmente
aglutinante

sperto
sangado
surverŝi
kuraĝigi
kadroj
patrolando
caro
verko
festi
omaĝo
antaŭparolo
semo
branĉo
spiti
trabori
nuanco
klopodi
malkovri
seneĥa
enradikigi
malaperi
kvankam
fiaski
internaciiĝinta  
unuflanke
laŭenhave
ordigi
balasto
vortradiko
pretaj
celi
 

experiencia
sangría, sangramiento
derramar sobre
dar coraje, valentía
marco
patria
zar
obra, escrito
festejar, celebrar
homenaje
prólogo
semilla
rama
arrostrar, contrariar
perforar
matiz
tratar, intentar
descubrir
sin eco
enraizarse
desaparecer
aunque
fracasar
internacionalizada
por una parte
según el contenido
ordenar
balasto, lastre
raíz de palabra
listos
apuntar a, aspirar a
 

EJERCICIOS DE LA LECCION DIEZ

Una las palabras en Esperanto y en Castellano. No necesita saber los significados de las palabras, solo mire las terminaciones y los afijos.

01. antaŭenigi        
02. bruligita
03. genepoj
04. teda
05. polvo
06. ŝlosos
07. kaprino
08. atente
09. cervido
10. avaruloj
11. nepinoj
12. gvatas
13. kuracisto

polvo
quemada
nietos
seguir adelante
cervatillo
nietas
doctor, médico
avaros
atentamente
tedioso
acecha
cabra
cerrará


Una las preguntas y las respuestas

1. Kien vi volas iri?
2. Kies biciklon vi uzos?
3. Kiom kostas la sandviĉoj?        
4. Kiam vi foriros?
5. Kiam vi alvenis?
6. Kian katon vi vidis?
7. Kial vi volas trinki akvon?
8. Kia domo estas tiu?
9. Kie estas tiu?

du mil pesojn
post tri tagoj.
ĉar mi soifas (so-i-fas)
antaŭ kvar horoj.
Maria
al Budapeŝto.
granda
la mian.
nigran.

En el original de la lección 10, trate de leer los tres primeros párrafos para obtener una comprensión general del texto. No tiene que hacer una traducción. Luego responda las siguientes preguntas en esperanto:

1. Kiam Naskiĝis Zamenhof?
2. Kie?
3. Al kio la infanaj spertoj inspiris lin?
4. Kion li serĉis kaj trovis?
5. En la nomo de Zamenhof, kion signifas L. L.?
6. Kiu estis lia patrolando?
7. De kiu imperio li estis civitano?
8. Kia estis lia hejmo kaj familio?
9. Kia estis lia karaktero?


NOVAJ VORTOJ

bonvolu  
ebla
jen
maro

por favor        
posible
he aquí
mar

morti
samideano  
veli
voli

morir
de la misma idea
hinchar las velas
querer, desear

Jen letero. Bonvolu skribi respondon:

Kara samideano!

Antaŭ kvar monatoj mi komencis la studon de Esperanto. Jen mia unua letero.

Mia nomo estas Irma Blenzi kaj mi loĝas en urbeto apud la maro. Mi havas unu filineton. Mia edzo havas boaton kaj velas ĉiutage sur la maro por fiŝkapti. Mi multe timas, kiam venas ŝtormo, ĉar mia patro mortis en ŝtormo.

Dum la tagoj mi laboras en nia malgranda vendejo kaj vendas la fiŝojn, kiujn mia edzo kaptas. Ni loĝas en ĉambroj malantaŭ la vendejeto.

Vespere ni studas esperanton. Maljuna laboristo instruas nin: min kaj ankaŭ mian edzon. Ni volas iri al la esperanto-kongreseto en la urbego post du monatoj.

Oni diris, ke vi eble volas korespondi.
Bonvolu skribi al mi pri vi mem kaj via vivo.

Sincere,
Irma

(En su respuesta, use un lenguaje simple. No traduzca del español. Trate de pensar en Esperanto)


    Primera lección     Novena lección     Volver

Enrique, septiembre 19, 2000                   flago