Paĝoj de Enrique
P1 P2 P3 P4 P5 P6 P7 P8 P9   F1 F2 F3 F4 F5 F6 F7 F8 F9 F10 F11 F12 F13 F14

Esperanto - USA

55-a Jarkongreso - Paĝo 3

27 - 30 Julio 2007



28 de julio, sabato posttagmeze:

    Kurso por komencantoj, Profesoro Ronald J. Glossop.


5811. Lernanta familio, patrino kaj 3 gefiloj.



La Verdigo de Meksiko


5818. La Verdigo de Meksiko, Martin Schäffer.


5820. Martin Schäffer, Luis Raudon.

    Kompreneble mi ne prezentos la vegetaĵon de Meksiko, sed parolos pri ebloj kiel oni povas disvastigi Esperanton en Meksiko. Esperanto enradikiĝis en Meksiko jam komence de la 20a jarcento, sed post periodoj de relativa sukceso venis periodoj dum kiuj Esperanto preskaŭ tute malaperis. Neniam la movado estis tre forta en la lando. Ofte estis eksterlandanoj kiuj denove sukcesis disvastigi la lingvon. Mi esploras la kaŭzojn kaj la nunajn eblecojn de movado en Meksiko. Samtempe mi proponos kiel la meksikaj Esperanto-parolantoj sisteme kaj bazita sur sciencaj esploroj povus disvastigi la "verdan" planton en Meksiko por pli bona estonteco. Meksiko verdiĝu!

    Martin Schäffer   naskiĝis en Germanio, la 7a de junio de 1962. Li lernis Esperanton en februaro de 1982. Li komence aktivis en GEJ, la Germana Esperanto-Junularo, estis en la komisiono KAPRI, Komisiono pri Amaskomunikiloj kaj Publikaj Rilatoj, kaj ĝis 1992 diversrilate subtenis la estraron de GEJ. Inter 1984 -- 1991 li organizis multajn Esperanto-kursojn en la grandaj urboj en Germanio kaj sukcese povis varbi por Esperanto pro aperigo de diversaj gazetartikoloj. Poste li estis konsilanto de la estraro de GEA, Germana Esperanto-Asocio, kaj sekretario de la estraro.

Ekde januaro 2006 li estas la oficiala ĝenerala sekretario de GEA, kie li respondecas pri informpetoj, administraj laboroj, k.a. Krome li estas prezidanto de la fondaĵo Mondo. La du taskojn li daŭre okupos, eĉ post lia translokiĝo al Merida sur la duoninsulo Yucatan, fine de 2006. En 2007 li fariĝis membro de la Amerika Komisiono de UEA. Por la venonta oficperiodo 2007 -- 2010 li estas en la Komitato de UEA kiel reprezentanto de Germanio. Dum lia agado por Esperanto la ĉefaj okupoj estas sur la administra, financa kaj informada kampoj.



    ELNA, Esperanto-USA, aferkunsido


    AAIE Ekzamenoj, Doroteo Holland



    Vizito al la Pilkego-muzeo


5827. Piedirante al la Pilkego.


5735. Enrique sur ponto super Tijuana Rivero.


5848. En la muzeo. Profesoro Duncan Charters
          tradukas el la hispana al Esperanto.



28 de julio, sabato vespere:

    Distra Vespero, Martha Cárdenas-Loutzenhaiser

        Kongresa bonvenigo de Martha

    Martha Cárdenas-Loutzenhaiser   naskiĝis en la urbo Morelia, en Meksiko, kaj finis la gimnazion tie. Laborante por la Usona Mararmeo dum 7 jaroj (1984 - 1991), ŝi loĝis kun sia familio en Japanio dum tri jaroj. Poste ŝi akiris universitatan titolon kiel Negocadministranto kaj Librotenisto en 1993, titolon en Interkultura Edukado kaj tri instruistajn akreditaĵojn en 2002.

Martha estas instruistino en publika lernejo kaj profesia tradukisto. Ŝi havas privatan lernejeton por helpi lernantojn plialtigi siajn matematikajn nivelojn. Ŝi eklernis Esperanton en januaro 2005. Ŝi nun estras la grupon "Amikema" kaj la infanklubon "La Verda Stelo".


    Martha estis/estas la motoro kaj ĉefa organizanto de ĉi tiu
    2007 ELNA Kongreso en Santee, California, Usono,
    kaj Tijuana, Baja-California, Meksiko.



2640. Kongreso-organizanto Martha Cárdenas-Loutzenhaiser,
at TKEK 2006, TutKalifornio Esperanto Konferenco, Davis, Kalifornio, Usono. 26 marto 2006.


5878. Amanda Higley ludas gitaron.


5879. Neil Blonstein ludas gitaron.



Sekvanta paĝo 4

ELNA Kongreso 2007
Tijuana, Meksiko, 27 - 30 Julio 2007

    Paĝoj:   1   2   3   4   5   6   7   8   9
    Fotoj:    1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14  

ELNA Kongreso 2006,
Novjorko Urbo, 21 - 24 Julio 2006.

TKEK 2006,
TutKalifornio Esperanto Konferenco, 24 - 26 marto 2006


Aktualigita de Enrique,   19  aŭgusto  2007