Paĝoj de Enrique
P1
P2
P3
P4
P5
P6 P7
P8
P9
F1
F2
F3
F4
F5
F6
F7
F8
F9
F10
F11
F12
F13
F14
Esperanto - USA
55-a Jarkongreso - Paĝo 7
27 - 30 Julio 2007
Kongresa Libro, kaj aliaj raportoj
Bonvenigo de
Martha Cárdenas-Loutzenhaiser
(P3)
Bonvenigo de
Philip (Filipo) Dorcas
(P2)
Bonvenon al Tiĥuana
Parolu Pace,
Anna Bennett
(P2)
Esperanto en publika lernejo,
Elizabeth Magallón
(P6)
La Publika Liberverkaro en Esperanto,
Robert L. Read
(P4)
Raporto pri la kongreso,
Philip (Filipo) Dorcas
(P2)
Bonveno de la organizanto,
Martha Cárdenas-Loutzenhaiser
Kredu ke neeblaĵoj eblas, kredu je nekredeblaĵoj!
(P3)
Mi scias ke eble vi plejparte ankoraŭ ne konas min.
Do, mi estas Mar Cárdenas kaj mi kaj aliaj bonkoruloj
kunlaboris en la okazigo de ĉi tiu kongreso.
Mi ŝatus publike danki al Lusi Harmon kaj al Henry Studer
pro ilia laborego por ĉi tiu kongreso, kaj al sandieganoj
pro la apogo kiu ili ĉiam donas al mi. Ilia amikeco multe
gravas al mi. Koran dankon al Sinjorino Alberta Casey
pro la kasedoj kiujn vi trovis en viaj saketoj.
Ĉi jare la kongresa komitato estis tre internacia.
Mi havis helpantoj el multaj landoj, ekzemple, Ranato
Corsetti, el Italio. Martin Schäffer, el Germanio. Eduardo
Navas el Salvadoro, Alan Mendelawitz el Aŭstralio.
Roberto Sartoro el Argentino. Genildo Martins Coelho
el Brazilo, kaj multaj pliaj!
Ĉi tiu evento estas bonega pruvo ke Internacia
Kunlaboro eblas!
Ne estas sekreto ke ELNA decidis havi sian kongreson
en Tiĥuana post mia invito dum la kongreso de Novjorko.
Mi parolis kun Lusi Harmon pri la ideo kaj miaj planoj,
kaj demandis al ŝi, "Ĉu miaj planoj estas neeblaĵoj?"
Ŝi proponis la ideon al la estraro kaj mi preparis min
pri la reago. Mi pensis ke eble mia sunbrila espero
malsukcesus. Tamen mia kara patro ĉiam instruis al
mi ke mi devas ĉiam kredi en neeblaĵoj.
Mi memoras komentojn faritajn post ŝia propono.
Ĉiuj konsentis!! (Se mi bone memoras .... ) kaj hodiaŭ
mi estas ĉi tie, kun vi, liverante ĉi tiun prelegon antaŭ
la komenco de nia kuna tempo.
Mi forte kredas ke, dum la semajnfino, ni kreos novan
manieron por rilati unu kun la alia. Mi scias ke tio
kelkfoje ŝajnas neebla, se vi aŭskultas la novaĵojn en
la televidilo. Tamen, ni kredu en neeblaĵoj! Ni kredu ke
nia dunacia teamo povas krei, tra kunlaboro, fidon en
la ebleco de sukceso.
La plejparto el vi estas esperantistoj dum longa tempo,
ĉu ne? Estas ankaŭ multe da genovuloj, kiel mi, kiuj
malkovris Esperanton antaŭ ne longe. Nia teamo estas
tre diversa sed ni devas kaj povas kunlabori kiel la
organoj de niaj korpoj kunlaboras, ĉiu organo atingas
sian propran, vivdonan celon.
Nia fina celo estas atingebla. Ni nur devas kredi ke ni
povas atingi ĝin. Memoru ke nenio estas neebla kaj ke
io bona rezultos. Kredu en neeblaĵoj, ĝuste kiel mi faris
antaŭ unu jaro. Tio estas la sola maniero por atingi
niajn celojn.
Mi nun finos mian malgrandan prelegon per unu el miaj
plej ŝatataj citaĵoj. Ĝi estas prenita el libro verkita de
brila matematikisto kiu aŭdacis kredi je nekredeblaĵoj.
Certe vi legis ĝin dum via infaneco, tamen mi volus
ke vi rememoru ĝin, taksu ĝin, kaj parkerigu ĝin.
"Ne utilas provi" diris Alico, "oni ne povas kredi en
neeblaj aferoj!"
"Mi supozas ke vi ne havis multe da praktiko"
respondis la Reĝino, "Kiam mi havis vian aĝon,
mi ĉiam faris tion dum duonhoro ĉiutage. Fakte,
kelkfoje, mi kredis je pli ol ses neeblaj aferoj antaŭ
la matenmanĝo!"
Do, la estonteco de la Esperanta movado en Ameriko
dependas de vi ĉiuj kaj de tion kion vi elektas kredi!
Ĉiu el ni elektas siajn proprajn kredojn!
Martha Cárdenas-Loutzenhiser (Mar Kardenas), LKK
Ret-adreso: Mar (ĉe) GrupoAmikema.org
Mar Cárdenas malkovris Esperanton en januaro 2005.
Bonvenon al Tiĥuana!
Malkovru mikson de tradicioj kiun vi ne trovos ie alie
en la mondo!
Internacie konata kiel "La Plej Vizitata Landlimo en la
Mondo"; Tiĥuana invitas vin por ĝui kaj malkovri ĝian
vastan diversecon de allogaĵoj kaj agadoj. Ni certas ke
en Tiĥuana vi trovos multe da interesaj lokoj, ekde ĝiaj
mond-kvalitaj restoracioj, ĝiaj nokta vivo kaj dancejoj,
ĝis ĝiaj turismaj allogaĵoj kiel golfejoj, muzeoj, la
Kultura Centro, kaj la moderna Rivera Kvartalo.
Aliflanke vi trovos riĉecon de manfaritaĵoj kaj vestaĵoj
ĉe la multkolora Rovolucia Avenuo.
Ĉe la restoracioj vi povos gustumi bongustajn manĝaĵojn
kaj ĝui varman etoson provante meksikan, mediteranean,
italan, japanan, kaj ĉinan, alt-kuirartojn, inter aliaj.
Restoracioj kutime havas la mond-faman Cezaran
salaton kiu estis inventita en ĉi tiu urbo. Vi ankaŭ povas
plani viziti niajn najbarajn urbojn, nur minutojn for de
la landlimo vi trovos San Diego, Kalifornio. Kaj se vi
veturas suden nur minutojn for de la urbocentro de
Tiĥuana, vi trovos Playas (plaĝoj) de Tiĥuana, Rosarito,
Puerto Nuevo (Nova Haveno) kaj la haveno de
Ensenada. Por pli da informoj, vizitu
tijuanaonline.org kaj
seetijuana.com
Bonveno de la Prezidanto de ELNA (Esperanto-USA)
Philip (Filipo) Dorcas
Bonvenon al la Kongreso!
(P2)
Saluton, karaj samideanoj!
Bonvenon al la Landa Kongreso de ELNA 2007,
kaj bonvenon al Tiĥuana, Meksiko! Sendube viziti ĉi tiun
landon estas granda plezuro. Ni ĝuos la viziton. Ĉi tie ni
uzas ja la internacian lingvon kiel ponton por krei
internacian amikecon. Ni estas granda rondo familia.
Ni vidas malnovajn amikojn kaj amikiĝas kun novaj
amikoj el diversaj landoj.
Ĉu vi estas komencanto?
Ĉu ĉi tiu kongreso estas via unua landa kongreso?
Ĉu vi opinias, ke vi ne estas tiel grava kiel la spertuloj,
kiuj uzas la lingvon pli bone, babilas rapide, aŭ laboras
en grava posteno jam dum kelkaj jaroj?
Mi deklaras, ke vi estas grava, senrigarde de via sperto
aŭ posteno. Ĉiu Esperantisto gravas, same kiel ĉiu
homo en la mondo gravas.
Ni feliĉas, ke vi estas ĉi tie kun ni en Tiĥuana, kaj
deziras amikiĝi kun vi, kiel vera amiko, vera gravulo.
Dum via vizito, mi petas ke vi salutu kaj babilu kun kiel
eble plej multaj partoprenantoj. Unu maniero por fari tion
estas la "Du Kvin Dek" metodo. Ĉu vi iam aŭdis pri tio?
Jen la Du Kvin Dek Metodo.
Du: La regulo estas, ke devas esti almenaŭ du
esperantistoj en babila-grupo. Tio signifas, ke kiam oni
vidas solan Esperantiston, oni devas esti tie kun tiu por
fari du en la grupo. Tiel, oni neniam restas sola.
Kvin: Uzu almenaŭ kvin minutojn antaŭ, kaj kvin
minutojn post, ĉiu ĉefa kunsido aŭ evento por babili kaj
amikiĝi. Tiel, ĉiu partoprenanto sentos sin kiel membro
de la grupo, kaj kiel vera amiko de aliaj, senrigarde de
etno, religio, politiko, kulturo, lando, ktp.
Dek: Salutu ĉiujn, kiuj estas malpli ol dek futojn proksime
al vi (3 metrojn). Kion oni pensus, se tiu estas proksima
sed ne spertus viajn saluton kaj rideton? Nepre salutu
kaj amikiĝu kun ĉiuj, kiuj estas proksime al vi. Se vi
estas okupata, nepre almenaŭ mansvingu kaj ridetu.
Jen la metodo Du Kvin Dek, kiu signifas du personoj,
kvin minutoj, dek futoj.
Sed ne gravas ĉu vi ne uzas tiujn regulojn aŭ ne, se
vi havas la kutiman manieron por amikiĝi kun aliaj.
Por Esperantistoj, amikiĝi kutime ne estas problemo!
Bonvenon al Tiĥuana kaj al la 55 Landa Kongreso de
ELNA! Ĝuu!
Filipo
Philip (Filipo) Dorcas, prezidanto
Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA)
Now Esperanto-USA
Ret-adreso: filipo (ĉe) grupoj (punkto) org
Elizabeth Magallón:
Historio pri enkonduko de Esperanto
en lernejo en Tahlequah, Oklahoma,
laŭ ŝia sperto kiel instruistino.
Marto, 2007
(P6)
Mi fakte ne faris ion ajn rimarkindan. Estas simpla
rakonto pri kiel la Esperantaj kursoj ĉi tie komenciĝis.
Mi ne estas spertulino pri kiel komenci kursojn. Mi ne
varbadis. Laŭ mi, la klasoj rezultis ĉi tie ĉar mi jam estis
konata en la lernejo. Mi jam estis (kaj ankoraŭ estas)
instruistino aprobita en la ŝtato Oklahoma. Kaj mi jam
instruis lingvajn klasojn en la lernejo. Do la klasoj
rezultis ne pro iu varbado kiun mi faris. Ili okazis ĉar ili
plenigis bezonon en ĉi tiu lernejo en tiu tempo kun tiu
estrino.
Se pli da Esperantistoj estus aprobitaj instruistoj en iu
ŝtato, kaj instruus en publika lernejo, mi supozas ke tio
rezultus en pli da Esperantaj klasoj. Eksteruloj (tiuj kiuj
venas el ekster la lernejo) ne povas havi saman aliron
kiel iu dungita de la lernejo.
La vera rakonto:
La jaro estis 2002. Estis printempo. La estraranoj de la
Publika Sistemo de Lernejoj en Tahlequah, Oklahoma,
decidis ŝanĝi la horaron de la sub-mez-lernejo (Junior
High: 7 - 9th grades), kaj la mez-lernejo (High School:
10 - 12th grades) ekde semestroj (2 periodoj jare) al
trimestroj (3 periodoj jare). Tio kaŭzis pli da spaco por
aliaj klasoj en la horaro por la lernantoj. La estrino diris
al ĉiuj ni, "Ĉu iu ŝatus instrui iun kurson krom tiuj kiujn
vi jam instruis?" En la ĉambro kie mi instruis antaŭ du
jaroj, mi trovis kopion de "Exploring Languages"
(Eksplorante lingvoj) verkita de Dora Kennedy.
Mi ŝatis la libron kaj montris ĝin al la tiama
estrino de mia lernejo. Mi petis permeson instrui ĝin
ekde la nova horaro en la lernejo, kiu komenciĝus
aŭguste 2002. La estrino diris "jes".
Mi komencis instrui el tiu libro aŭguste, 2002. La klasoj
enhavis gejunulojn de la 7a ĝis la 9a gradoj. La gejunuloj
de la 9a grado ricevis duon-krediton por studi tiun kurson
unu trimestron. Mi ne eksciis pri Esperanto, do mi elektis
la latinan kiel bazan lingvon kontraŭ kiu kompari ĉiujn
aliajn lingvojn. Post la latinaj semajnoj, mi sekvis la libron,
kaj trovis preskaŭ tri paĝojn pri Esperanto. Mi instruis la
materialojn ĉe tiuj paĝoj.
La 12an de septembro 2002 mi sidis ĉe la komputilo
en mia klasĉambro post la klasoj, kaj scivolemis pri tiu
"Esperanto". Mi metis "Esperanto League for North
America" ĉe "google", kaj jen!! Malfermiĝis tute nova
mondo al mi. Mi miris pri tio, kion mi trovis, kaj decidis
elekti iun kutiman nomon el tiu paĝo kaj skribi ion.
Mi skribis simplan leteron al iu "Kent Jones", kaj iris
hejmen. Mi korektis ekzamenojn de la klasoj je la 9:00
vespere, kiam sonis la telefono. Voĉo diris "Hello.
My name is Kent Jones. You e-mailed me today."
(Saluton, mia nomo estas Kent Jones. Vi sendis
mesaĝon al mi hodiaŭ) Li komencis instrui
Esperanton al mi telefone du aŭ tri fojojn semajne.
La dua trimestro komenciĝis en novembro.
Do, en novembro mi uzis Esperanton anstataŭ la
latinan kiel bazan lingvon por la novaj lernantoj.
Mi instruis 2 aŭ 3 semajnojn de Esperanto kaj poste,
la aliajn lingvojn. La tria trimestro komenciĝis en
februaro 2003. Mi uzis Esperanton kiel bazan lingvon
denove. Post la 3 semajnoj de studado de Esperanto,
mi komencis informi la lernantojn pri la sekvantaj lingvoj
kiuj ni studos. La lernantoj interrompis min kaj diris,
"Oh, Sinjorino Magallon, can't we just keep studying
Esperanto? Do we have to study those other
languages?" (Ho, Sinjorino Magallon, ĉu ni povas
studadi nur Esperanton? Ĉu ni devas studadi tiujn
aliajn lingvojn?)
Mi klarigis, ke ni devas studi la aliajn ĉar
tiel estas la kurso. Sed, se ili vere interesas, mi petos
permeson de la estrino instrui alian kurson de nur
Esperanto kiam la nova lerneja jaro komenciĝos en
aŭgusto 2003. Mi diris ion al ŝi. Ŝi petis skribitan
proponon. Do mi skribis tion kaj donis ĝin al ŝi.
Ŝi legis la proponon kaj jesis la peton.
Kiam Kent Jones telefon-vokis min por la telefona
Esperanta Studado tiun vesperon, mi informis lin pri
la kurso kiu komenciĝus en aŭgusto. Li diris "Ho, Ve!!
Vi devas iri al NASK!!"
Dum la jaroj, la horaro de la lernejo ŝanĝis. Dum la
pasintaj du jaroj, mi instruis kurson kiu nomiĝas
"Exploring Languages" al la lernantoj de la 7a grado
(lernantoj kiuj estas 11 - 13 jaraj). Tiu kurso enhavas
tri aŭ kvar semajnojn da Esperanto. Mi ankaŭ instruis
kurson de nur Esperanto al la lernantoj de la 8a grado
(lernantoj kiuj estas 13 - 15 jaraj). Kaj mi instruas la
hispanan.
La lernejo re-iris al semestroj, kaj nun mi instruis tiun
grupon dum 9 semajnoj. La lernantoj de la 9a grado
nun estas ĉe la tereno de la mez-lernejo. Mi supozas,
ke ekde 2002, mi instruis Esperanton al pli ol 400
lernantoj. Ili aĝis ekde 11 ĝis 16 jaraj. Kompreneble,
mi parolas pri Esperanto iom al la klasoj kiuj studas
la hispanan. Kaj iuj el la geinstruistoj ĉe mia lernejo
jam konas ion pri Esperanto. Mi prezentis Esperanton
ĉe "break-out" sesio ĉe ŝtata kunsido de OFTLA
(Oklahoma Foreign Language Teachers Association)
pasintjare, kaj faros same, Dio permesu, ĉi sabaton,
la 10an de marto, 2007, ĉe Enid, Oklahoma. Mi ankaŭ
presentis ĝin pasintjare ĉe la ŝtata kunsido de Delta
Kappa Gamma, kiu estas internacia asocio de
instruistinoj.
Do, ĝis nun tio estas la tuto.
Elizabeth Magallón
Preparita okaze de la varbada programero organizita
por la ELNA Kongreso en Tijuana, 27-31 julio, 2007.
Anna Bennett:
Parolu Pace
(P2)
Kiel junulo li ofte spertadis socian malpacon en sia
ĉirkaŭaĵo, kaj eĉ persone spertis tian violencon (perforton)
pro sia juda familianomo. Li pripensadis tian sensekuran
vivon kaj evoluis interesiĝo je novaj formoj de komunikado.
Pro tiu intereso li doktoriĝis en klinika psikologio.
Post sia matureco, antaŭ pli ol tridek jaroj, Marshall
Rosenberg decidis pro siaj vivspertoj, ke io mankas en la
kompreno de interhomaj rilatoj, pri kio li studis kaj poste
laboris. Li sentis la mankon de pozitiva rigardo pri homoj,
anstataŭ la studo de la psikaj malsanoj (la kutima studo en
psikologio). Jen la naskiĝo de "neperforta komunikado".
Angle, ĝi nomiĝas "Non violent Communication (NVC).
Kio esta neperforta komunikado? Kion ĝi celas? Kiel ĝi
funkcias?
Ne perforta komunikado estas alimaniera sistemo de
komunikado inter homoj. La vorto "neperforta" estas
konscience adoptita: temas pri la neperforta (ahisma)
aktivado de Mahatma Gandhi.
La proceso de neperforta komunikado baziĝas sur la
jenaj punktoj:
1. Ni ĉiuj havas la samajn bazajn universalajn bezonojn.
2. Sentoj kaj emocioj atentigas nin, ke niaj bezonoj aŭ
estas aŭ ne estas plenumitaj.
3. Kompato estas nia baza homa naturo, kaj kontribui
al la bonfarto de aliaj estas baza homa deziro.
4. Ĝuo de doloro de iu alia estas konduto lernata.
Ĝi daŭras pro niaj kutimoj de komunikado, nia lingvo
kaj paradigmoj superregantaj en multaj organizoj,
lernejoj kaj komercoj ĉirkaŭ la mondo.
Multaj el ni de naskiĝo edukiĝas komuniki en manieroj,
kiuj nur servas por interrompi la ligon de unu al alia kaj
de niaj bazaj homaj bezonoj. Ekzemple, ni esprimas niaj
sentoj kvazaŭ iu alia "faris ion al ni", anstataŭ sento
sendependa de aliaj homoj. Ni konfuzas niajn bazajn
homajn bezonojn kun la strategioj, kiujn ni uzas por
plenumi tiujn bezonojn (ni diras"Mi volas, ke vi
akompanu min," anstataŭ "Mi vere bezonas kompanon").
Kaj ni petas tion, kion ni volas, per postuloj, minacoj
de punoj, kulpigo aŭ eĉ promesoj de rekompenco.
Doktoro Rosenberg opinias, ke ĉiu homo havas bonecon
en si mem, kaj faras tion, kio plibonigos la vivon. Ni ĉiuj,
laŭ Rosenberg, pli feliĉe vivos se ni ĉiam faras nur tion,
kio plenumos la bezonojn de ni mem kaj de aliaj homoj.
Do la celo estas ĉiam provi plenumi ĉiujn bezonojn: kaj
niajn kaj de aliaj homoj.
Niaj bezonoj fakte estas la kaŭzoj de sentoj ... ne la agoj
aŭ diroj mem, laŭ Doktoro Rosenberg. Temas pri bazaj
bezonoj de ĉiu homo, kiel fizika bonfarto, aŭtonomio,
rilato, amo, egaleco, sekureco, respekto, signifo
(de nia vivo), kontribuo
(al la bono de homoj kaj de la mondo), espero ...
Neperforta komunikado konsistas el du simplaj celoj:
1. Honeste esprimi, kiel mi sentas kaj kion mi volas, sen
kulpigo, kritiko aŭ postulo.
2. Kompate ricevi, kiel aliulo sentas kaj kion volas, sen
aŭdante kulpigon, kritikon aŭ postulon. Notu, ke ne
temas pri simpatio.
Ĉu esprimante aŭ ricevante, Neperforta Komunikado
konsistas el kvar informeroj:
1. Observo: objektive priskribi kio okazas, sen uzo de
prijuĝo, morala antaŭjuĝo, interpretado aŭ diagnozo.
2. Sento: diri kiel oni sentas (emocioj aŭ korpaj sencoj)
pri kion oni observis, sen atribuante kulpon.
3. Bezono: Bazaj homaj bezonoj, kiuj aŭ estas aŭ ne
estas plenumataj, kaj estas la fontoj de sentoj.
4. Peto: Klara peto por ago, kiu povas plenumi
bezonojn.
Ni revenu al la du celoj: honesteco kaj kompato. Se mi
ne pretas kompate ricevi tion, kion vi diras, mi tute ne
pretas aŭskulti vin senjuĝe. Kaj se mi ne pretas fari tion,
mi ankaŭ ne pretas honeste esprimi min mem, ĉar mi
parolos en maniero por kulpigi, kritiki aŭ postuli.
La tuboj de komunikado estas ŝtopitaj.
Por pli informiĝi je tiu temo, mi petas ke vi serĉu rete:
cnvc.org
Bedaŭrinde preskaŭ ĉio estas en la angla. Tamen jam
ekzistas libretoj en la hispana.
Jen bonega oportuno por plivastigi Esperanton per NVC,
kaj NVC per Esperanto, ĉar Doktoro Rosenberg ofte
helpas homojn tra la mondo. Li devas fari tion per
interpretistoj. NVC plivastiĝas tra la mondo:
Ĉu ne pli bone per Esperanto?!
Ĉu vi helpos min?
Anna Bennett
Retadreso: annambennett (ĉe) yahoo (punkto) com
Robert L. Read:
La Publika Liberverkaro en Esperanto:
Nuna kaj Estonta
(P4)
Mi deziras rakonti al vi pri du fadenoj de libera homa
penso. La rakonto eble komenciĝis antaŭ la detruo
de la biblioteko de Aleksandrio. Tamen, por ni la unua
fadeno komenciĝis kun la unua libro de d-ro Esperanto.
Mi esperas ke vi sekvos mian rakonton preter la
nuntempo, ĝis la fora estonto.
Dum la epoko kiam Zamenhof kovis la internacian
lingvon, oni ne povas eldoni ion ajn senkoste.
Komputiloj kaj ciferita elektronika komunikado ne
ekzistas. Tamen d-ro Zamenhof ĝisoste komprenis
la povon de malaltkosta eldono. Tial li donacis la
lingvon al la tuta mondo, kaj estris, sed ne ĝin
posedis. Samtempe, li elspezis sian familian riĉaĵon
por subteni ĝin. Eble, tiu-tempe, oni ne povis fari
malsame kaj esperi por sukcesi.
Post mondmilitoj kaj jaroj, la dua fendo de la rakonto
komenciĝis. La tekniko pri komputiloj kaj elektronikaj
retoj burĝonis en Usono. Je 1971, saĝulo povas
prognozi la senkostan haveblon de informo, per
komputiloj kaj interretoj. Tiam prf-o Michael HART
kreis Projekto Gutenberg-on (mallongiga: PG) por
realigi ĉi tiun ideon. PG estas aro da libroj. Ĉiu libro
en PG estas laŭleĝe legebla, elŝutebla, presebla, kaj
reuzebla por ia ajn celo. Ĝi kostas neniom. Post
malrapida komenco, PG nun havas 19,000 libroj en
la angla, 1,000 en la franca, kaj 29 en Esperanto.
Du dek tri el la Esperantaj libroj havebliĝis dum la
lastaj du jaroj. Mi nomiĝas ĉi tiu dua fadeno la "publika
liberverkaro". En la angla la vortoj "Creative Commons"
signifas simile. La publika liberverkaro rilatas al muziko,
artaĵoj, kaj filmoj, aldonitaj al literaturo. La 29 Esperantaj
libroj devenas de la angla, norvega, franca, kaj
ĉeĥa lingvoj. Ni precipe danku s-ro Andrew SLY pro
lia grandega laboro tie. Kun internacia laboro inter vi
kaj mi, ĝi facile inkludos literaturon tradukitan el la
hispana.
La Esperanto movado ĉiam impone klopodis havebligi
tekstojn. Ekzemple, la e-librejo de Franko LUIN,
bedaŭrinde forpasinta, enhavas kelkajn centojn
de altkvalitaj libroj. La retpaĝaro de Don HARLOW
Literaturo, en la Reto, en Esperanto enhavas centojn
de rakontoj, dramoj, kaj poemoj, ofte pli mallonga
ol kutimaj presitaj libroj. La Esperanta Vikipedio,
instigita de Chuck SMITH, estas granda enciklopedio.
Mi opinias ke oni ofte finance subtenas la verkadon
kaj presadon de Esperantaj libroj. Tial, oni rajtas pensi
ke la vendejo de ELNA mem kaj la kvar mil libroj
aĉeteblaj de la UEA estas specoj de publika
liberverkaro.
Tamen, kiel klarigis Richard STALLMAN, heroo de
la ideo de libera sofvaro, estas gamo de liberecoj.
Por literaturo, apartaj libroj estas:
* libero por legi,
* libero por vagrigardi kaj foliumi,
* libero por kopii,
* libero por ŝanĝi,
* libero de timo de leĝa proceso,
* libero de kotizo.
Mi mem alte taksas liberon por krei filmon. PG nun
enhavas multajn dramojn el la norvega lingvo, fare
de Henrik IBSEN kaj elnorvegita de Odd TANGERUD.
Baldaŭ, ni havos en la Esperanto la "Mirinda Sorĉisto
de OZ" de L. Frank BAUM, elanglita de Donald
BROADRIBB. La holivuda filmo "The Wizard of Oz"
estas unu de la plej amata kaj spektata filmo.
Imagu: iu ajn, eĉ vi, la leganto, rajtas uzi la tekston
por krei novan Esperanton filmon de la Mirinda
Sorĉisto de Oz. Sendube, ĝi ne povos havi la ĉarmon
de la holivuda filmo, sed eble ĝi havos sian propran
ĉarmon.
El la nunaj ekzistantaj libraroj, mi asertas ke PG estas
la plej bona hejmo por verko. Kial? Ĉar ĝi ofertas la
tutan gamon de liberoj. Ni kunigu la du fadenojn de
Esperanto kaj la publika liberverkaro. Plue, PG havas
la avantaĝon, ke ĝi estas multlingva.
Tial, angla-parolantoj kaj aliaj tie vidos la Esperantajn
librojn. Laŭ mi la 4,000 libroj nun mendeblaj de la UEA
estas la juvelo de la movado. Ni elmontru ĝin. PG estas
ilo por fari tiun.
Oni rajtas demandi: kial gravas liberaj elektronikaj
libroj, kiam ni ĉiuj amas presitajn librojn? Mia respondo
estas ke, jes, mi amas presitajn librojn, kaj malofte legas
tutan libron per komputila ekrano. Tamen mi ofte legas
per ekrane parton de libro antaŭ ol mi aĉetas.
Amazon.com permesas same. Tial la ELNA libroservo
tre gravas ĉe kongresoj. Ĉi tie ni povas vagrigardi kaj
foliumi librojn; tamen eĉ Esperantistoj malofte povas
fari ĉi tion, kaj la ne-jam-Esperantistoj preskaŭ neniam
povas, kaj ne scias ke ĝi ekzistas.
Tial mi pensas ke iu, kiu laboras kiel arkivisto por la
publika liberverkaro por senbare havebligi literaturon
kaj aliajn artaĵojn, faras bonan, dankindan laboron.
Tamen, mi ne asertas ke ĝi estas pli grava ol kreado.
Estas pli bona, se oni havas la tempon kaj kapablon,
verki aŭ traduki. Tamen, estas multe pli facila esti
arkivanto.
Mallonge, mi deziras klarigi kiel oni enmetas libron en PG.
* Akiru permeson de la posedanto de la kopirajto.
* Uzu subskribitan permes-il-an leteron por akiri
permeson de PG.
* Skanu kaj sofvare literlegu por krei elektronikan
dosieron.
* Provlegu.
* Formatu.
* Enŝuti.
Post sperto, oni povas prepari simplan libron por Projekto
Gutenberg po 20 horoj, kaj oni devas elspezi eble 60 horoj
por granda, malsimpla libro, kiel lernolibro.
Nun, mi esperas ke vi povas sekvi mian rakonton de la nuntempo al la fora estonto. Por plivastigi Esperanton
per la kuniĝo de du fadenoj de Esperanto kaj la publika
liberverkaro, ni faru kvin agojn.
1. Ni kreu la kutimon kaj kulturon ke kiam iu ajn verkas
ion ajn Esperante, si unue kaj ĉefe pripensas eldoni ĝin
al la publika liberverkaro.
2. Ni varbu volontulojn por peti permeson de aŭtoroj
publikigi verkojn libere.
3. Ni kreu eldonejoj kiuj lerte eldonas ambaŭ
elektronike kaj surpapere.
4. Ni kreu organizon kaj retpaĝaron kiu kombinas la
ideon de PG kaj la nunan retpaĝaron de Don HARLOW,
por krei publikan liberverkaron de verkoj kiu ne estas
sufiĉaj altkvalitaj aŭ longaj por eniri PG.
5. Ni estru la tutan mondon per kreo de organizo
kiu plej-eble rekompencas aŭtoron pro la altvalora
ĉiamdaŭra donaco de iliaj verkoj al la tuta mondo.
Fine, mi proponas ke ni intence labori por krei
mondmiraĵon. El la antikvaj mondmiraĵoj, la biblioteko
de Aleksandrio estas la plej valora. Mi proponas ke
ni kreu novan bibliotekon, tia, kia tutmonde uzebla,
libera, senkosta, tut-etna, uzanta internacian lingvon.
Ĝi estos pli facila ol oni emas imagi.
* By Robert L. Read at 2007-08-05 17:22
* Creative Commons
* PG
* Projekto Gutenberg
* publika liberverkaro
* Robert L. Read's blog
* Login or register to post comments
Thanks to Russ Williams for edting this.
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
* By Robert L. Read at 2007-08-12 14:27
Philip (Filipo) Dorcas
Raporto pri la Tijuana Kongreso
de la Prezidanto de Esperanto-USA
(P2)
Ĉi tiu teksto aperis en la postkongresa duobla kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9) kaj la nomon de la aŭtoro (Filipo Dorcas).
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-29.htm
Usona kongreso en Meksiko
La landa Esperanto-Asocio de Usono ŝanĝis sian nomon
La granda verda flago de Esperanto aperis apud la strato
ĉe la landlimo inter Meksiko kaj Usono, inter la flagoj de
Usono kaj Meksiko, kaj tiu de la UN. 97 Esperantistoj
partoprenis 27 - 30 julio 2007 la landan kongreson de
Esperanto-USA en la hotelo Pueblo Amigo en Tijuana,
Meksiko.
La temo de la kongreso estis Internacia Kunlaboro, kaj la partoprenantoj vere ĝuis la internacian amikecon kun la alilandaj samideanoj. Prof. Duncan Charters sperte liveris la ĉefan prelegon pri “Amikeco trans landlimoj”.
Tio estis la unua jaro por la nova Harlow Premio, kiu omaĝas al Don Harlow. La Harlow Premio estas konkurso kun kvin premioj por la traduko de usona literaturo en Esperanton. Gajnis Per Aarne Fritzon, Christopher Zervic, George Baker, Rull Williams, kaj Kris Long. Esperanto-USA rajtas eldoni la verkojn en la bulteno Esperanto USA kaj en venonta libro Usona Antologio. Estras la projekton Tim Westover, estro de la eldona komitato por Esperanto-USA.
Dumtempe Ron Glossop, prezidanto de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, instruis komencantojn.
Lusi Harmon iĝis honora membro de Esperanto-USA per unuanima voĉdonado, pro grandaj kontribuoj al la movado, aparte pro la laboro por la instrua filmserio Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo.
La plej interesa propono, kiu sukcesis per granda marĝeno, estas ke ELNA, la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko ne plu uzos tiun nomon, sed nun agas sub la nomo de Esperanto-USA. La antaŭa nomo ne bone priskribas la organizaĵon. Por fari honoron al niaj najbaraj landoj, Kanado kaj Meksiko, kaj por respondi al la konfuzo, kiu aperis pro la nomo, kaj por fari pli bonan internacian kunlaboron, la nomo nun estas Esperanto-USA. La estraro kaj la Centra Oficejo faras la ŝanĝojn laŭ bezono por realigi la nomŝanĝon. Esperanto-USA estas la sama organizaĵo, sed kun nova spirito por internacia kunlaboro.
Ankaŭ per la balotiloj gajnis deĵorojn esti estraranoj Ĵenja Amis, Anjo Harlow, Christopher Zervic, kaj Tim Westover. Julie Spickler elektiĝis kiel sekretario.
Unu el la multaj interesaj kunsidoj temis pri la Amerika Komisiono. D-ro Steve Brewer, la reprezentanto de Esperanto-USA por tiu komisiono de UEA, estris la kunsidon, kaj venis multaj ideoj pri kiel pli bone kunlabori en tiu fako de UEA.
Antaŭ la kongreso la estraro de Esperanto-USA aferkunsidis en Santee, Kalifornio, kaj aliaj ekskursis en suda Kalifornio al la Universitato de Kalifornio ĉe San Diego, kie okazis NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. Post la kongreso partoprenantoj ekskursis al Baja (suba) Kalifornio, Meksiko, apud la marbordo, al Ensenada.
La kongreso sukcesis ĉefe pro la granda laboro de Mar Cardenas, la estrino de la LKK.
Filipo Dorcas
prezidanto de Esperanto-USA
La Ondo de Esperanto, 2007, № 8-9.
Sekvanta paĝo Foto 1
ELNA Kongreso 2007
Tijuana, Meksiko, 27 - 30 Julio 2007
Paĝoj:
1
2
3
4
5
6 7
8
9
Fotoj:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
ELNA Kongreso 2006,
Novjorko Urbo, 21 - 24 Julio 2006.
TKEK 2006,
TutKalifornio Esperanto Konferenco, 24 - 26 marto 2006
Aktualigita de
Enrique,
30 aŭgusto 2007
|