3. Kio estas Esperanto


Esperanto estas lingvo iniciatita en malgranda urbo de Pollando kaj publikita antaŭ 120 jaroj, la 26an de julio de 1887. Pro la maniero kiel ĝi estis farita, ĝi estas la plej facila lingvo por lerni ... kaj ne nur por homoj kiuj parolas eŭropajn lingvojn.

Ekzistas sufiĉe da homoj kiuj parolas Esperanton en Ĉinio, Japanio, Koreio, kaj ankaŭ en kelkaj landoj de Afriko. Mi ne mencias landojn kies lingvoj estas eŭropaj, kiel Brazilo. En aliaj 100 landoj estas Esperantaj parolantoj, sed la kvanto ne estas tro alta. La maniero por formi vortoj, estas simila al tiu de la ĉina lingvo ...

La informa retpaĝo plej konata ekzistas en 62 lingvoj:

    http://esperanto.net

Informo povas esti pri diversaj kialoj:

    Kiel Esperanto komencis?

Esperanto naskiĝis en la menso de infano.

    Kiam ĝi komencis?

Esperanto estis publikita en julio de 1887, sed ĝi jam ekzistis en la menso de ĝia iniciatinto jam de 15 jaroj.

    Kiel estas Esperanto?

Eĉ se la gramatiko de Esperanto estas tre simpla, oni bezonas scii iomete da gramatiko por kompreni ĝin. Sed memoru ke oni povas paroli iu ajn lingvon sen lerni pri sia gramatiko, nek scii kio "gramatiko" signifas ... same kiel faras ĉiu 4-jara-infano, en iu ajn lingvo, ankaŭ Esperanto.

    Iomete da gramatiko:

Esperanto baziĝas sur radikoj, prefiksoj (en la komenco de vortoj), sufiksoj (en la fino de vortoj), kaj finaĵoj. Ĉi tiuj eroj de signifo ne varias, ĉiam havas la saman formon, kaj oni povas kunigi ilin iel kiu rezultas je io logika.

La simpla gramatiko, sen ekscepcioj, igas la lingvon lernebla en multe malpli da tempo ol tiu bezonata de aliaj lingvoj. Samtempe, ĝi estas pli fleksebla.

    Kiel oni uzas Esperanton?

Oni povas uzi ĝin same kiel ĉiuj aliaj lingvoj. Oni povas legi interesajn ekzemplojn en: "mia libro" ... precipe ĉi tiu bela rakonto.

    Aliaj uzadoj:

Estas multaj organizoj kiu okazigas kunvenojn. Ĉiu jaro estas granda kunveno en urbo de malsama lando. Mi ĉeestis la kunvenon en julio 2004 en Pekino (Beijing), Ĉinio, kune kun aliaj 2030 homoj de 51 landoj.

En 2006 kunvenis en Italio ĉirkaŭ 2300 homoj. En 2007 la monda kunveno estis en Yokohamo, Japanio. Vi povas partopreni en la kunveno de 2008 en Roterdam, se komencas lerni Esperanton nun. Estas sufiĉe da tempo por lerni ĝin. La kunveno estas dum la komenco de aŭgusto 2008.

En Eŭropo, kaj kelkaj landoj de Azio, Brazilo, kaj aliaj, estas kunvenoj kiuj atingas pli ol 600 ĉeestantojn. En Eŭropo estas 4 kunvenoj por junuloj ĉiu jaro.

    Denaskaj Esperanto-parolantoj:

Kelkfoje en tiuj kunvenoj, gejunuloj el malsamaj landoj, malsamaj lingvoj, konatiĝas. Kelkaj edziĝas. La nura lingvo kiun ili povas uzi por interkomunikado estas Esperanto. Pro tio, iliaj infanoj lernas Esperanton denaske ... kune kun la lingvoj de la gepatroj, kaj poste ankaŭ la lokan lingvon. Okazas sufiĉe ofte ke Esperanto-parolantaj infanoj, ankaŭ parolas kelkajn aliajn lingvojn.

Mi nun kreas retpaĝon por lerni Esperanton. Mi konsilas aŭskulti Esperanton, eĉ se oni komprenas nenion, dum oni studas la bazan kurson. Aŭskulti Esperanton (aŭ iun ajn lernatan lingvon) kutimigas la orelon al la sono de Esperanto, kaj kutimigas la cerbon al la strukturo de Esperanto.

Ĉi tiu retpaĝo jam estas uzebla, eĉ ne finita. Tie oni povas aŭskulti kaj elŝuti la kompleta libro "Gerda Malaperis" kiun poste ni uzas kiel lernoteksto por la meznivela kurso de Esperanto. Al la komencantoj mi konsilas aŭskultu multfoje la unuajn ĉapitrojn, dum ili daŭrigas la bazan kurson.

Al la komencantoj mi konsilas unue finu bazan kurson. Poste faru ĉion koncerne Esperanto per Esperanto.


Ligiloj al aliaj retpaĝoj:

1. Por lerni Esperanton
2. Plej bona maniero por studadi
3. Kio estas Esperanto
4. Esperanto ne estas tiel facila


Aktualigita de Enrique,   6  novembro  2007

 
Paĝoj de Enrique

Esperanto  
Español  
English


1. Por lerni
    Esperanton

2. Plej bona maniero
    por lerni

3. Kio estas
    Esperanto

4. Esperanto
    ne estas tiel facila