4. Esperanto ne estas tiel facila


Multfoje mi legis plendojn pri la nefacileco de Esperanto. Mi bezonis nur du monatojn por komenci paroli ĝin. Ne, mi ne estas geniulo ... Mi bezonis preskaŭ 20 jarojn por paroli la anglan, kaj pli por atingi fluecon. Oni neniam konfuzos min kun denaska parolanto. Alie, en Esperanto, tre rapide mi atingis fluecon preskaŭ samnivela kiel la aliaj Esperanto-parolantoj.

Iu plendo de homoj kiuj opinias pri Esperanto, estas ke Esperanto estas malfacila lingvo por ĉinoj, japanoj, koreanoj ... Ili diras tion eĉ konante neniun el tiuj kiu studadis Esperanton.

Artikolo en Esperanto revuo de decembro 2006, estas verkita de pola profesoro de Esperanto, kiu iris al Ĉinio por instrui Esperanton dum 3 monatoj ... instruante al ĉiu grupo nur du horojn semajne.

Unue li diras ke tiu sperto konvinkis lin ke Esperanto ne estas tiel facila. Ĉinoj trovas malfacila la diferencon inter kelkaj konsonantoj, kiel L/R/N, T/D, B/P, K/G.

Mi estis tri semajnojn en Ĉinio. Neniam estis malfacile por mi kompreni tiujn ĉinojn kiuj parolis Esperanton. Mi havis problemojn kun gejunuloj kiuj lernis Esperanton dum malpli ol 3 monatoj. Mi ĉiam komprenis tiujn kiuj lernis Esperanton almenaŭ dum 6 monatoj.

En Ĉina Radio Internacia mi aŭdas iomete malbonan prononcadon de tiuj konsonantoj. Iam mi aŭdis "karpo" anstataŭ "karbo", "mondo" anstataŭ "monto". Sed la kunteksto ne permesas ke oni konfuzu unu vorton kun la alia.

Ĉi tiu artikolo en la revuo Esperanto okupas tri paĝoj. Ĝi ankaŭ montras 3 fotojn de la ĉinaj lernantaj junulinoj.

Post paroli preskaŭ la tuta artikolo pri la malfacileco de ĉinoj por lerni Esperanton, ĉe la fino li parolas pri lernantino kiu helpis lin kiel tradukanto.

Ĉiuj lernantino ricevis esperantajn nomojn, ĉar la profesoro ne povis parkerigi la ĉinajn nomojn. Junulino nomiĝis "Neĝa". Je la fino de la kurso, oni invitis ilin por festo en apuda urbo.

Neĝa akompanis nin kiel interpretistino kaj mirinde plenumis sian taskon. Ŝi, kiel multaj aliaj ĉinoj, ne parolas la anglan lingvon, malgraŭ pluraj jaroj de ĝia lernado.

Tio signifas ke per studado de Esperanto dum 2 horoj semajne dum 3 monatoj Neĝa kapablis traduki la babiladon de Esperanto al la ĉina kaj de la ĉina al Esperanto ... Tiu estas la sama studento kiu post multaj jaroj studante la anglan ne kapablis paroli la anglan ...

Kaj post kiam li vivis tiun sperton, ĉu ankoraŭ la profesoro povas diri ke Esperanto ne estas tiel facila?

Mi mem jam parolis kun multaj ĉinoj dum la Universala Kongreso en Pekino en julio 2004, kaj mi ne havis problemojn por komunikado.


Ligiloj al aliaj paĝoj:

1. Por lerni Esperanton
2. Plej bona maniero por studadi
3. Kio estas Esperanto
4. Esperanto ne estas tiel facila


Aktualigita de Enrique,   6  novembro  2007

 
Paĝoj de Enrique

Esperanto  
Español  
English


1. Por lerni
    Esperanton

2. Plej bona maniero
    por studadi

3. Kio estas
    Esperanto

4. Esperanto
    ne estas tiel facila