Kelkaj retpaĝoj de Enrique

Retpaĝoj de Enrique,
English   Español Esperanto

Mia libro pri la uzado de Esperanto:
Ĝi estas kolekto de rakontoj pri la Esperanta vivo,
rakontitaj de tiuj homoj kiuj ĝuis tiujn spertojn.

"Ĉirkaŭ la Mondo per Esperanto"

en Esperanto   in English   en Español

La tri versioj ne estas egalaj. Mi devas traduki
kelkajn artikolojn por meti en la koncernan version.

La libro daŭre kreskos per la venontaj kontribuoj
de la uzantoj de Esperanto. Tiuj kiuj volas kunlabori
kun la libro, povas trovi pli da detaloj en ĉi tiu paĝo.

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

      Enrique en Ĉina Radio Internacia

Mi jam plenigis almenaŭ 8 paĝojn en la retejo de la radio.

  Listo de retpaĝoj de Ĉina Radio Internacia

Ĉi tiu retpaĝo montras la enhavo. En ĝi oni trovas:

      Floroj en Verda Ĝardeno

• 10. Eĥo de aŭskultantoj al "Esperanto en Marŝo"     28 feb 08

• 9. Esperanto-Klubo Ĉina Radio     28 feb 08

• 8. Bondeziroj el tutmondaj esperantistoj en Printempa Festo     25 feb 08

• 7. Feliĉan Novjaron (2)    

• 6. Kiel mi trovis ĉi tian mirindan lingvon     21 jul 06

• 5. Intervjuo pri Esperanto Koresponda Servo   14 jul 06

• 4. "Ĉirkaŭ la mondo per Esperanto"             7 jul 06
        el Enrique Ellemberg

• 3. "Mem-farita turismado al Pollando"       23 jun 06
        el Betty Chatterjee


      Tra la gazetaro

• 2. "La Kulturo de Esperanto"       13 jul 06
        el Ronald J. Glossop

• 1. Multaj agrablaj memoroj           15 jun 06


      Klarigoj:

8. Bondeziroj el tutmondaj esperantistoj en Printempa Festo

En la lasta foto estas 4 gejunuloj el Buenos Aires,
Argentino, kune kun Enrique. Mi estas la
"maljunulo". Ĝi estis fotita en Buenos Aires la
17an de novembro 2006. Buenos Aires estas la
monda ĉefurbo plej malproksima el Ĉinio.


7. Feliĉan Novjaron (2)

Ĉi tiu estas intervjuo al Lina Chen. En la dua
parto Lina parolas pri Enrique. Mi dankas al
Lina pro ŝiaj afablaj vortoj pri mi.


6. "Kiel mi trovis ĉi tian mirindan lingvon"

Daniel loĝas en Montevideo, Uruguay. Li zorgas
pri "Radio Aktiva" kiu estas esperanta radio.
Lia rakonto estas en mia libro.


5. Esperanto Koresponda Servo

Fraŭlino Lina Chen, raportistino de Ĉina Radio Internacia,
zorgas pri la sabata programo, "Esperanto en Marŝo"
ekde junio 2006. Ŝi vokis min telefone por fari
intervjuon. Eble ĝi jam estis dissendita.

Mia paĝo pri Esperanto Koresponda Servo, jam
atingis la 11 jaran jubileon.


4. "Ĉirkaŭ la mondo per Esperanto".

Mi sendis al Fraŭlino Lina la sondosierojn kaj la
teksto-dosierojn de mia prelego pri mia libro
Ĝi estis dissendita de Ĉina Radio Internacia
sabaton 8 de julio de 2006.


3. "Mem-farita turismado al Pollando"

Sinjorino Betty Chatterjee jam estis mia lernanto de la dua
nivelo, antaŭ ol ŝi sendis al mi sian raporton por mia libro.
Ŝia rakonto estas en mia libro.
Ĝi estis legita de anoncistino de Ĉina Radio Internacia
sabaton 24 de junio de 2006.


2. La Kulturo de Esperanto

Alveninte la fino de la jaro 2005, Profesoro Ronald J.
Glossop, la estro de "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo", petis min
zorgi pri ĝia retejo.
Mi iomete plibonigis la retejon kaj aldonis kelkajn librojn.
Ĉi tiuj estas libroj por infanoj por lerni Esperanton.

"La Kulturo de Esperanto" troviĝas en ĉi tiu retejo, en
Esperanto, la angla kaj la hispana.


1. Multaj agrablaj memoroj

Sinjoro Claude Piron verkis ĉi tiun belan rakonton
por mia libro, en la angla lingvo. Mi ne kuraĝis traduki
ĝin al Esperanto kaj diri ke tio estas de sinjoro Piron ...
Post mia peto, sinjoro Piron bonvole sendis min la
esperantan version. Lia rakonto estas en mia libro.
Ĝi estis legita de anoncistino de Ĉina Radio Internacia
sabaton 17 de junio de 2006; kaj denove lundon
21 de aŭgusto de 2006.


Aktualigita de Enrique,   28  februaro  2008