Vojaĝo en Esperanto-Lando
  Verkita de   Boris Kolker  
Recenzoj kaj intervjuoj

Enrique

   paĝo 47  
6 julio
2006



Recenzo de Eugenia Amis, gazeto EsperantoUSA, 2005, No 5-6 (25 dec 05)
Recenzo de Catherine Boen, gazeto "Komencanto" (Rusio), 2006, n-ro 1 (25 dec 05)
Recenzo de Helga Farukuoye, revuo "Monato", januaro 2006, n-ro 1 (21 dec 05)

Recenzoj aldonitaj 12 marto 2005:

Recenzo de Rodolfo Canet Marin, gazeto "Boletin" (Hispanio), marto-aprilo 2004, n-ro 365 (24 mar 04)
Recenzo de Marc Bavant, reta katalogo de UEA (24 mar 04)
Recenzo de Roland Thibault, reta katalogo de UEA (24 mar 04)
Prezento de Boris Kolker, gazeto "Komencanto" (Rusio), 2003, n-ro 3
Recenzo de Vladimir Samodaj, gazeto "Scienco kaj kulturo" (Rusio), 2004, n-ro 3 (53), p. 15-31
Recenzo de Liu Haitao, (Ĉinio)

Marto 2004:

Recenzo de Anna kaj Mati Pentus, "Kontakto", 2004, februaro, numero 1

2005 Nova versio, "Vojaĝo en Esperanto-lando"
Foto: "Boris kaj Esther Kolker en Pekino"




Recenzo de Eugenia Amis en la gazeto EsperantoUSA, 2005, No 5-6

"You'll find in this book everything which makes an Esperanto-speaker a true citizen of Esperanto-Land"

Vojagho en Esperanto-lando. Boris Kolker. Rotterdam: UEA, 2005. 280 p. 240x150. ISBN 929017088-3. $26.70. Available for purchase from the ELNA Book Service (www.esperanto-usa.org).

We Esperantists are proud of our literature -- and we do have every reason to be. We have original and translated literature of all genres, all kinds of dictionaries and grammar books, books for beginners... But there used to be a gap in that: we didn't have books for advanced Esperanto-students. To be more precise, we did have some (like Pashoj al Plena Posedo by William Auld) -- but even after reading them, the new Esperantists often got lost in the Esperanto community, full of subtleties, names, facts, hints and the whole bunch of abbreviations, all unknown to beginners... It takes a long time to get (from Esperanto books, magazines, teachers) all the information they need to be well-educated Esperantists, aware of the basic facts and some less known information on Esperanto and its history.

It used to be that way... until the publishing of Vojagho en Esperanto-lando (=Voyage in Esperanto-Land) by Boris Kolker. The book was such a success that it became an Esperanto-bestseller, and in 2005 Universal Esperanto Association (UEA) published the third edition of this unique book (the first edition was published in Moscow in 1992, the second edition was published by UEA in 2002 and was sold out within two years).

The changes between the 2nd and the 3rd editions are not crucial: the whole style, liked by Esperantists so much, is preserved: there is the same colorful cover, the same beautiful illustrations by Francisco Veuthey -- even the page number is the same! So, what's new? First of all, the format: it's bigger (though, the price is the same as for the second edition), so, the text is better to read. The illustrations and photos look better in the bigger version and have more contrast, some photos and pictures have been updated and there are some new illustrations. Also, the book becomes almost 1/3 times thinner and lighter because of the use of thinner paper – but the quality didn't suffer from that switch at all.

The Esperanto-world doesn't stay in one place -- new books come out, web-sites change their address, some eminent people pass away... All the changes that occurred in Esperanto-lando from 2002 to 2005 have their place in the book -- all the texts and explanations are updated and corrected: there is mention of the newest books (like Sed homoj kun homoj by Z. Sikosek), newest facts, e.g., about the internet and the internet-sites about Esperanto. Also, there are some new texts (like the charming song En nia mondo -- Valso por vojaghantoj written especially for the book, excerpt from Neniu ajn papilio by Trevor Steele, information about planned languages, explanations about neologisms and non-official words and affixes in Esperanto). But the most significant change for many Esperantists is the index of names which greatly facilitates the use of the book.

But what made it a bestseller in Esperanto-lando? The answer is, probably, hidden in the name of the book: "Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo" -- "Advanced Course of Esperanto and Guidebook to the Esperanto Culture". The book is not only a textbook for those who have finished an elementary course and need reading practice and not too difficult texts: it is a small, but very informative, encyclopedia about Esperanto, which is certainly more than just a language. The readers will find answers to many questions about the history and culture of Esperanto, the facts about milestones of Esperanto history -- the life and philosophy of Zamenhof, pioneers of the Esperanto-movement, Esperanto organizations and the most important events. They will become familiar with Esperanto museums, radio, magazines and speeches of the most eminent Esperantists. Also, they'll find "translations" of all the important abbreviations used by Esperantists – in one word, you'll find in this book everything which makes an Esperanto-speaker a true citizen of Esperanto-Land.

In addition to the texts about Esperanto and Esperantists, you'll find also the fragments of some famous pieces of Esperanto literature (both prose and poetry, from classics to contemporary) and texts on different interesting topics -- e.g., about popular science, stylistic -- or even love traps! There are also a lot of texts about different countries, which personally I enjoyed very much. Most of the texts are written originally in Esperanto, some of them -- exclusively for the book, others were reprinted from Esperanto magazines, a few texts were translated from non-Esperanto sources. All the texts progress from simple to quite difficult. By the end of each section there are questions for self-examination.

Apart from the direct knowledge, the book helps to develop personal skills: you'll find there different exercises not only on language usage but also on reasoning and developing of good literature taste (e.g., to write essays on different topics). Some of the exercises are serious (for example, to explain or write sentences with paronyms -- words that sound similar but mean different things, or to combine parts of Esperanto proverbs etc.), some -- humorous (for example, to create an artificial language and write a love letter in it).

Last -- but not least! -- is the very distinctive style of the book: it is written in the name of the Esperanto Club leader. Every lesson is a meeting in the virtual club "Esperanto-lando", with many "guests" and activities, plans for the future, holidays -- unlimited inspiration how to organize activities in your local group! Some critics say the picture of Esperanto activities in the book is too "idealistic" -- well, maybe, but we all can aspire to an ideal Esperanto club and adopt some of the "activities" of the "Esperanto-lando"!

I recommend the book to everybody who still doesn't have it: from brand new beginners to the most experienced Esperantists, to use it for their Esperanto lessons and maybe even to learn something they don't know about Esperanto. The only one thing I would like to see in future editions (and, I'm sure, they're will be!) is to add also an index of terms and glossary of abbreviations.

Eugenia Amis




Recenzo de Catherine Boen en la gazeto "Komencanto" (Rusio), 2006, n-ro 1

VIA CERBO PLIJUNIĜOS

La unua impreso, kiun oni havas kiam oni aĉetas la trian eldonon de la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando", estas, ke temas pri moderna alloga lernolibro. Krome, oni povas legi, relegi ĝin, ĉiam kunporti ĝin -- ĝi ne estas facile difektebla, kaj tio gravas, precipe por lernolibro (mia libro, uzita, uzata kaj uzota, ankoraŭ estas belaspekta). Oni tuj emas malfermi ĝin.

La libro estas uzebla diversmaniere. Mi konatiĝis kun ĝi pere de esperantisto, kiu ĝin kunportis dum biciklovojaĝo kaj ĉiutage plurfoje legis unu fragmenton, elektitan tute hazarde. Li certe multe ĝuis siajn du samtempajn "vojaĝojn". Zorge legante la libron, oni konatiĝas kun elstaraj Esperantaj verkistoj el diversaj mondregionoj, kaj verŝajne emos legi kelkajn el la prezentitaj verkoj.

Pli laborema esperantisto decidos fari la ekzercaron. Multaj el la ekzercoj taŭgas por enkluba laboro aŭ por diskutgrupoj. Aliajn oni prefere faros unuope. Tiam oni bezonos spertan esperantiston, kiu povos kontroli la taskojn, sed alia ebleco estas aliĝi la Klubon de Vojaĝantoj kaj profiti la gvidadon de Boris Kolker, la aŭtoro de la libro. La "vojaĝo" certe estas interesega, sed, kompreneble, oni bezonas iom da volo. Ni ĉiuj ja scias, ke la plej interesaj legadoj, studobjektoj, aŭ eĉ marŝadoj, ferioj... neniam estas la plej facilaj.

Je la fino de la vojaĝo, se oni presis la korektitajn lecionojn, oni havos sufiĉe dikan dosieron, kaj se oni relegas la proprajn taskojn, faritajn antaŭ kelkaj monatoj (du jaroj miafare!), la progresoj evidentiĝas.

Miaopinie, la vojaĝo ne finiĝu per tajpo de la lasta punkto! La dua ondo estus fruktodona: oni relegu la tekstojn, memorigu al si forgesitajn vortojn aŭ faktojn, relegu proprajn verkaĵojn, ekkonsciu pri plej oftaj eraroj, samtempe kiel eble plej ofte legante la tutan verkon, el kiu la fragmento estas elprenita. Post la fino de tiu laboro, la libro estos tre utila, kiam oni bezonos informojn pri verkistoj aŭ aliaj konataj figuroj de Esperantujo, ĉar ĝi estas kiel enciklopedieto pri Esperanto. Tiucele, la indekso de nomoj estas tre bonvena aldono al la tria eldono.

Se vi ne tro ŝatas verki, neniam tion ŝatis, aŭ nenion verkis ekde pluraj jardekoj, vi sendube akiros interesajn spertojn. Verŝajne, vi pli kaj pli facile verkos, la ideoj pli facile aperos, eble via cerbo plijuniĝos! Vi malkovros grandan ĝojon: kiam post longa tempo antaŭ blanka folio aŭ netuŝita ekrana paĝo ideo subite ekĝermos aŭ anekdoto trovos propran vivon, vi komprenos, ke ne necesas, ke oni estu elstara verkisto por vere ĝui verkadon. La kreaj ekzercoj de la libro, kvankam ne ĉiam facilaj, estas fonto de granda plezuro. Laŭ mi, estas bona ideo fari ĉiujn, ne rezigni pri iu ajn ekzerco, humile akcepti, ke la rezulto ne ĉiam estas bona, sed almenaŭ fari sian eblon.

Estas ankaŭ tre interese, ke, plenumante la lecionojn, oni verkas pri ege diversaj temoj: simplaj aferoj de la vivo kiel ferioj, amo, vojaĝoj..., verkado de poemeto, komparo inter diversaj tradukoj de versaĵoj, kaj kompreneble pri Esperanto: ĝia kreinto, ĝia utilo, ĝia historio, ĝia disvastiĝo, ĝia interna ideo, ĝia komunumo...

Sur la dorso de la kovrilo la aŭtoro invitas vin al komuna vojaĝo en Esperanto-lando. Ne hezitu, eniru la aŭtobuson; la ĉiĉerono estas bonega, kaj la lando nepre vizitinda!

Catherine Boen

Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Tria eldono reviziita, kun indekso de nomoj, riĉe ilustrita. Eld. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 2005. 280 paĝoj. ISBN 92 9017 088 3.

Prezo: 18 eŭroj + afranko.




Recenzo de Helga Farukuoye en la revuo "Monato", januaro 2006

Libroj

La plej populara libro  
de la lastaj jaroj








Ŝajnas, ke tute antaŭ nelonge mi prilaboris la duan eldonon de "Vojaĝo en Esperanto-lando" por la retkatalogo Trovanto de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Kaj jen ĝi elĉerpiĝis, kaj jam aperis la tria eldono, en pli granda formato, rapide vendiĝanta.

Surprizas la varieco de la elektitaj tekstoj -- bona enkonduko en la esperantan kulturon kun multaj ilustraĵoj. El la originala literaturo estis prenitaj multaj prozaj tekstoj (fikciaĵoj kaj eseoj pri la Esperanto-movado kaj la lingvo mem), kaj ankaŭ kelkaj poemoj. Entute en la libro aperas 109 diversspecaj tekstoj kaj du antaŭparoloj. Prezentiĝas famaj aŭtoroj, ekzemple William Auld, Julio Baghy, Marjorie Boulton, Vasilij Eroŝenko, Jean Forge, Antoni Grabowski, Kolomano Kalocsay, Ivo Lapenna, Miyamoto Masao, István Nemere, Claude Piron, Edmond Privat, Johan Hammond Rosbach, Cezaro kaj Reto Rossetti, Tibor Sekelj, Trevor Steele, Spomenka Štimec, Humphrey Tonkin, Gaston Waringhien kaj kompreneble Ludoviko Lazaro Zamenhof. Sed ankaŭ multaj aliaj, dume malpli konataj aŭtoroj, kaj originalaĵoj de la kompilinto estas prezentataj. Ekzistas ne nur tre utila alfabeta nomindekso, sed ankaŭ multaj biografiaj indikoj en la notoj.

Krom la montrado de la utilo de Esperanto, montriĝas ankaŭ indikoj pri pasintaj organizaj problemoj, ekzemple en la artikolo de Sergej Kuznecov Danĝera libro pri danĝera lingvo (pri la sekvoj en Rusio de la historia studo de Ulrich Lins).

La Esperanto-muzeo de Vieno aperas per artikolo el la jaro 1992, sed kun longa aktualiga komento pri la retkatalogo. Kompreneble, ankoraŭ ne eblis montri bildojn pri la nova ekspozicio en la Mollard-palaco (strato Herrengasse 9, do ne plu en Hofburg), ĉar la translokiĝo okazis nur somere de la jaro 2005, post la apero de la libro, kaj la ekspozicio eĉ fine de septembro ne estis preta. Tio restas tasko por la kvara eldono.

Ankaŭ praktikaj konsiloj troviĝas en la libro, ekzemple, kion fari, por ke la kontakto kun novaj plumamikoj bone evoluu (konsiloj de Marjorie Boulton), kaj enkonduko en Interreton. Estis ĉarma ideo de la kompilinto skribi komentojn kiel anoncojn por fikcia Esperanto-klubo.

La libro taŭgas kaj por unuopa legado kaj kiel bazo por kurso de progresintoj (la uzantoj jam regu la gramatikon kaj bazan vortprovizon). Evitante tro da neologismoj, ĝi konsiderinde pligrandigas la vortprovizon de la leganto. Eĉ spertaj esperantistoj certe trovos en la libro ion novan.

Se oni volas distriĝi, sufiĉas legi la tekstojn kaj la komentojn. Sed se oni volas vere lerni multon pri la Esperanto-kulturo, necesas legi ĉiujn notojn. Nur studinte atente la notojn, oni kapablas respondi al ĉiuj demandoj je la fino de la lecionoj.

Kiu jam konas la duan eldonon, povas konstati en la tria multajn precizigojn kaj aldonojn, valorajn por serioza studanto de la libro.

Helga Farukuoye

Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Tria eldono reviziita, kun nomindekso, riĉe ilustrita. Eldonis Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 2005. 280 paĝoj. ISBN 92 9017 088 3.




Recenzo en la gazeto "Boletin" (Hispanio), marto-aprilo 2004, n-ro 365

AL PLI ALTA NIVELO EN LA REGADO DE ESPERANTO

Vojaĝo en Esperanto-lando, Perfektiga Kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta Kulturo. Boris Kolker. Eld. UEA. Rótterdam-2002. 21 x 15 cm 279 p., kun antaŭparolo fare de Kep Enderby, kun komentariaj notoj kaj ekzercadoj pri lingva praktiko. Dua eldono reviziita kaj renovigita.

"Vojaĝo en Esperanto Lando" estas verko kun plaĉaspekta ornamo, respekte submetita al fundamenta Esperanto. Ĝia aŭtoro bonvenigas nin per jenaj vortoj: "En bela kaj komforta aŭtobuso, vojaĝanta en Esperanto-lando, ni konatiĝos kun la historio, kulturo, kutimoj, vidindaĵoj de nia belega lando..."

Kaj vere, niaj klasikaj kaj modernaj aŭtoroj, gramatikistoj, eseistoj kaj poetoj promenas kun ni, aŭskultante la konsilojn de d-ro Zamenhof, akademianoj kaj verkistoj. En tia bona akompano, ni profunde studos kaj praktikos la internacian lingvon, kiel aŭtoktonoj de Esperanto-lando.

La laboro de akademiano Boris Kolker estas impona, ame farita, sindonema por eldono, inda je eksterordinara verko, oferante sian propran personecon kun svarmo de viva kulturo.

La legantoj de "Vojaĝo" povos fari al si mem demandojn por interŝanĝi kun ili kulturajn ideojn. Interna lirikismo, penetranta la tuton per dia muziko, plene riĉigos nian klopodon kaj formetos de ni la ĉiutagan rutinon. Inter la artaj kapabloj de la aŭtoro pleje elstaras lia imagopovo por krei plej ĝustan gvidlibron por ellerni nian Esperantan kulturon, morojn kaj lingvon. Ĝi estas io inter raporto, dokumento, rakonto, kroniko kaj klopodo doni al la leganto literaturan etoson; ĉar lernado de lingvoj ne nur konsistas el enkapigo de gramatikaj reguloj, vortoj kaj tradukoj.

Resume, fine de la vojaĝo la leganto sentos sin firme paŝanta al pli alta nivelo en la regado de Esperanto.

Rodolfo Canet Marin




Recenzo en RETA KATALOGO DE UEA

(2004-03-24)

Recenzo de Marc Bavant

TRE VALORA INSPIRFONTO

La verko de Boris Kolker estas tiom vaste celebrata, ke malfacilas aldoni ion novan. Eble tamen indas rediri, ke la elektitaj tekstoj konsistigas tre praktikan krestomation, en kiu facilas pluki tekstojn, eĉ por mallongdaŭra studsesio, eĉ por diversnivela publiko, kaj ĝuste tio estas ofta okazaĵo en la vivo de Esperanto-instruisto.

Krom tio, aparte valoras la ekzercoj, multajn el kiuj oni povas uzi memstare, sendepende de la leciona teksto. Tre pozitivan reagon mi ricevis de la lernantoj en ĉiuj ekzercoj pri-proverbaj: miksitaj proverboj, nekompletaj proverboj, analizo de proverboj ktp. Mirinde, kiel trafa proverbo kapablas paroligi la plej timemajn lernantojn, kiam oni petas de ili imagi cirkonstancojn, en kiuj la proverbo povus aplikiĝi, aŭ kiam oni petas iliajn opiniojn pri la signifo, la ĝusteco kaj eĉ la formo de la koncerna esprimo.

Interese estas, ke inter la tekstoj troviĝas pluraj simplaj poemoj, kun facila vorttrezoro, kio ebligas fokusigi la lernantojn pri sintaksa deĉifrado kaj eĉ sendolore sorbigi al ili bazajn nociojn pri metriko kaj rimo -- lige kun la proverboj, ofte rimiĝantaj kiel "plej facile promeso rimiĝas kun forgeso"...

Entute la verko ĉiel spronas la inspiron de la instruisto kaj donas al li aŭ ŝi riĉegan materialon por konstrui siajn kursojn.




Recenzo en RETA KATALOGO DE UEA

(2004-03-24)

Recenzo de Roland Thibault

VOJAĜO AŬ KLUBVESPERO

Fininte la kurson, Vojaĝo en Esperanto-Lando, ĉu mi sentas min kiel la vojaĝanto forlasanta la kunvojaĝantojn post riĉa kaj ĝoja ekskurso tra vasta lando? Aŭ ĉu mi forlasas virtualajn ĉeestojn en iu Esperanto renkontiĝo ie ajn sur tiu planedo? Ŝajnas ke mi faris ambaŭ samtempe: mi vojaĝis kaj mi ĉeestis dudek ses Esperanto-klubvesperojn.

Ĉu vojaĝante ĉu ĉeestante klubvesperojn, ĉiu deziras agrablan sperton. Mi ne nur legis tiun verkon, mi ankaŭ studis ĝin. Mi ne havintus kuraĝon tralegi ĝin kaj klopodi respondi ĉiun demandon de la lingva praktiko se ĝi ne estus legebla, klera, kaj malfermita al la granda Esperantujo. Ekde la plej facilaj eltiraĵoj de verkoj, tradukitaj aŭ originalaj, ĝis la plej malfacilaj versaĵoj, mia intereso neniam malakceliĝis. Ĉiu leciono aŭ ĉapitro invitis min al la sekvanta.

Nun mi bone komprenas la internan ideon, kabeismon, Ĉe-metodon, la rolon de la danĝera lingvo, la celon de Zamenhof, kaj mi preterlasas multajn ceterajn ideojn troveblajn en tiuj ĉi paĝoj. Tiu gvidlibro malfermas la pordon, aŭ plej bone dirite, la okulojn antaŭ la vasta panoramo de tiu vigla lingvo. Per ĝi oni diskutas pri geofiziko kaj geopolitiko, amo kaj malamo, sciencoj kaj emocioj, vivo kaj morto. Boris Kolker konatigas al ni la unuajn grandajn verkistojn de la lingvo kaj eĉ nunajn ne ankoraŭ tre konatajn verkistojn.

La ekzercoj kuraĝigas la pensadon kaj verkadon tiel, kiel ni faras per nia denaska lingvo. Desegnoj, fotoj kaj afiŝoj vigligas ĉiun paĝon. Mi rekomendas tamen alian foton sur la librokovrilo. Post mia bela vojaĝo tra Esperantujo, mi pensas ke mi vidos min elbusiĝi. Male, estas preferinde kuraĝigi la vojaĝonton enbusiĝi por malkovri la tutan Esperanto-landon.

Komencanta lernanto deziranta plibonigi sian lingvonivelon havas per tiu gvidlibro kaj perfektiga kurso tre indan ilon. Li ne bedaŭros sian elekton de tiu libro.




Prezento en la gazeto "Komencanto" (Rusio), 2003, n-ro 3

PRI "VOJAĜO"
POR LA LEGANTOJ DE "KOMENCANTO"

Pri la dua eldono de mia libro "Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo" aperis multe da pozitivaj recenzoj kaj prezentoj en multaj landoj. Mi klopodos diri al la legantoj de la gazeto "Komencanto" ion, kio ne estis dirita antaŭe.

Mi komparus "Vojaĝo"-n kun luksa restoracio, en kies menuo troviĝas cento da bongustegaj, delikataj pladoj (=tekstoj), kiujn oni manĝas dum 26 vizitoj (lecionoj). Tiamaniere oni ne nur ĝuas la vivon, sed ankaŭ plivastigas sian horizonton.

Malgraŭ tio, ke la tekstoj estas diversaŭtoraj, diverstemaj kaj diversspecaj, la leganto havas neklaran senton, ke io ilin unuigas. Sed kio? Mi diros al vi la sekreton: mia persona gusto. Mi zorge elektis nur tiajn tekstojn, kies aŭtoro mi volonte estus. Tial la libro estas mirinde unueca malgraŭ sia granda diverseco.

Oni jam skribis, ke "Vojaĝo" celas perfektigi krean lingvoregadon, prezenti en facile digestebla formo la Esperantan kulturon kaj igi la vivon de Esperanto-kluboj multe pli varia kaj interesa. Sed tio ne estas ĉio. "Vojaĝo" instigas aĉetadon kaj legadon de bonaj libroj kaj klare nomas tiujn librojn. "Vojaĝo" preparas la studanton por la meznivela ekzameno de UEA/ILEI (por tio sufiĉas detala trastudo de duono de la lernolibro) kaj estas bona bazo (kun kelkaj aliaj libroj) por pli altaj ekzamenoj -supera kaj instrukapabliga.

La ekzercoj en la "Lingva praktiko" estas nebanalaj, evoluigas memstaran pensadon kaj krean fantazion.

Tiu neordinara lernolibro preparas la studantojn fariĝi kompetentaj kursgvidantoj, klubestroj, prelegantoj, redaktoroj, verkistoj, tradukistoj, lingvaj reviziantoj, esploristoj, aktivuloj kaj gvidantoj de landaj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.

Sed kial mi diras al vi tion? Havigu al vi ekzempleron de "Vojaĝo" kaj ekposedu ĉion menciitan supre. Via esperantista sorto estas en viaj manoj. Aliĝu al centoj kaj miloj da "vojaĝantoj", kiuj vojaĝas kun plezuro kaj utilo per "Vojaĝo"!

Boris Kolker,

via ĉiĉerono en Esperanto-lando




Recenzo en la gazeto "Scienco kaj kulturo" (Rusio), 2004, n-ro 3 (53), p. 15-31

VERA ENCIKLOPEDIO EN BELETRA-INSTRUA FORMO

En januaro de la jaro 1959 en la Esperanto-sekcion de Odesa Domo de sciencistoj venis svelta junulo kun akurataj lipharoj. La gaston prezentis al la ĉeestantoj la gvidanto de la E-sekcio Aleksej Verŝinin, membro de Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) en la jaroj 1930-aj, bonega homo kaj instruisto.

La junulo ion rakontis pri si kaj deklamis sian propran E-tradukon de iu versaĵo de la genia rusa poeto Aleksandr Puŝkin. "Tio estas apenaŭ kredinda, - pensis mi, - ĉu eblas ke 20-jara homo, je kvar jaroj pli juna ol mi, kapablas traduki en Esperanton versojn de Puŝkin?"

Post la kunveno la gasto kaj mi longe promenis duope laŭ la vesperaj stratoj de Odeso, babilis pri diversaĵoj en Esperanto, amikiĝis, kaj ekde tiu vespero la komunaj aferoj esperantistaj por jardekoj ligis nin per fortaj ligoj amikaj-samideanaj.

Tiel mi konatiĝis kun la nuna membro de E-Akademio Boris Kolker, la aŭtoro de la elstara libro "Vojaĝo en Esperanto-lando".

Antaŭ ol paroli pri la libro, mi menciu skize -- por ne erari en detaloj -- pri la ĉefaj faroj de Boris Kolker en la sfero esperantista.

En 1965 nia amiko Anatolo Gonĉarov iniciatis kreon de tutsovetia E-organizaĵo. En 1966 la neoficiala Sovetia junulara E-movado (SEJM) estis fondita -- kaj ni iĝis ĝia unua tripersona estraro. Poste Gonĉarov kaj Kolker po kelkaj jaroj estis prezidantoj de SEJM, kiu brile funkciis ĝis la jaro 1979, kiam estis kreita Asocio de sovetiaj esperantistoj (ASE). Boris Kolker estis elektita membro de Prezidio de ASE.

En 1989, kiam la membroj de ASE ribelis kontraŭ ties oficialaj patronoj kaj restarigis la likviditan en 1937 SEU, Boris Kolker kaj Anatolo Gonĉarov estis elektitaj vic-prezidantoj de SEU. Cetere, vicprezidantoj de SEU fariĝis ankoraŭ du prezidintoj de la glora SEJM -- Viktoro Aroloviĉ kaj Aleksandro Melnikov.

Loĝante dum la lastaj jaroj antaŭ sia elmigro en Usonon en urbo Ufa (Sovetunio), Boris Kolker 23 jarojn gvidis korespondan E-kurson, kiun finis preskaŭ 900 personoj. Lia ekspres-kurso aperis en scienc-populara revuo "Kemio kaj vivo" en la kvanto 265 mil ekzempleroj. La unua eldono de "Vojaĝo en Esperanto-lando" estis eldonita en Moskvo en 4000 ekzempleroj (eldonejo "Progreso"). Kaj en 2002 UEA aperigis la novan luksan eldonon, pri kiu temas en tiu ĉi recenzo, pli ĝuste -- recenzaro.

Mi ne diru multe pri la libro, ĉar sen mia opinio ĝi jam famiĝis tra la tuta E-mondo. Ĝi tion meritas, ĉar estas vera juvelo en nia por- kaj priesperanta literaturo. Ĝi donas tre riĉan prezenton de diversaj originalaj literaturaj stiloj, abundan informan materialon pri la E-movado kaj -- kio aparte valoras -- ĝi enhavas kolose multan klarigan komentaron pri la homoj, libroj, eventoj en Esperanto-lando. Ĝi estas vera enciklopedio en beletra-instrua formo.

La redakcio de "Scienco kaj kulturo", anstataŭ verki propran recenzon, decidis prezenti ĉi tie reehojn pri la libro el diversaj landoj de la mondo.

Vladimir Samodaj

OPINIOJ PRI "VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO":

http://ling.cuc.edu.cn/htliu/vrec.asp




VOJAĜO KUN ESPERO

Liu Haitao (Ĉinio)

Recenzeto pri Boris KOLKER:
Vojaĝo en Esperanto-lando:
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo.
UEA, Rotterdam, 2002. 279 p.

La maniero de naskiĝo de Esperanto estas malsama al aliaj lingvoj por la homaro, tamen se oni konsideras ke lingvo ĉefe funckias kiel komunikilo, Esperanto jam estas normala lingvo. Tie ĉi la vorto 'normala' enhavas du signifojn: lingvisto povas kaj devas studi ĉi tiun lingvon laŭ kutimaj metodoj kaj teorioj kiel ili estas uzataj por aliaj lingvoj; la instruado de Esperanto ankaŭ devas uzi kutiman metodikon en lingva instruado. Hodiaŭ pli kaj pli multaj lingvistoj ekstudas serioze la probelmon de planlingvo, jam ekzistas kelkaj altkvalitaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, eĉ laŭ normalaj akademiaj normoj.

En la historio de Esperanto, oni kreis ankaŭ kelkajn instru-metodojn por Esperanto, ekz-e: la konatan Cseh-metodon, kiu efike funkcias ĝisnune. Tamen, oni devas agnoski ke la instru-materialoj de Esperanto ege malprogresas kompare kun tiuj de etnaj lingvoj. Oni certe jam konscias la problemon, ĉar ni ne malfacile trovas en interreto kelkajn kursojn bazitajn sur moderna tekniko; tio estas laŭdinda. Bedaŭrinde, nur interreto kaj moderna tekniko ne sufiĉas. En la instruado kaj lernado de la lingvo, tradicie paperaj materialoj ankoraŭ ludas/os la gravan rolon. La lernanto de lingvo tre bonvenigas la lernolibron belan laŭ enhavo kaj formo.

La lernado de lingvo ne estas nur enmemorigi vortojn kaj regulojn de gramatiko; la lernanto devas ankaŭ konigi al si la kulturon enradikigitan en la lingvo. Esperanto estas la sola el ĉirkaŭ 1000 planlingvaj projektoj lingvo naskiĝinta. La evoluado dum pli ol 110 jaroj donis al Esperanto apartan internacian kulturon, kiu vivas en la koroj de preskaŭ ĉiuj Esperanto-parolantoj, kion devas kompreni la lernantoj. Kompreneble, oni povas akiri tiujn ĉi kulturerojn el la historio kaj literaturo pri Esperanto, el kontaktoj kun aliaj spertaj parolantoj de la lingvo. Evidente, se oni povas kunligi la lernadon de lingvo kun disvastigo de ĉi tiu aparta kulturo, la atingotaj rezultoj devas esti pli bonaj. Per ĉi-forma lernolibro, la lernanto ne nur povas lerni la strukturon de la lingvo, sed ankaŭ povas senti la apartan kulturon ligitan kun la lingvo.

Nun finfine ni havas la longe atenditan lernolibron, dank'al Boris Kolker, kiu alportas al ni la elstaran libron "Vojaĝo en Esperanto-lando". Se ni laŭvorte tradukas la titolon en la ĉinan kaj redonas la originalan signifon de Esperanto en la Unua libro, ni havas la titolon de ĉi tiu recenzeto "Vojaĝo kun espero". La subtitolo de la libro -- "Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo" ankaŭ klare montras ke tiu ĉi libro ne estas nur lernolibro de Esperanto, sed ankaŭ gvidilo pri Esperanta kulturo.

La aŭtoro de la lernolibro saĝe ligas la 26 lecionojn en integran tutaĵon per kluba taglibro, kiu estas unu el apartaj kulturaj formoj en Esperantio, por plenumi la celitajn taskojn:

  • Profundigi vian konon de Esperanto ĝis tia grado, ke vi povos ne nur libere legi ajnan libron, sed ankaŭ verki bonstile;

  • Enkonduki vin en la Esperanto-literaturon kaj pli vaste -- en la Esperanto-kulturon;

  • Prezenti al vi la laboron de modela Esperanto-klubo;

  • Pliriĉigi viajn ĝeneralajn konojn.

    La recenzita verko enhavas 279 paĝojn. Ĉiu leciono ampleksas ĉirkaŭ 10 paĝojn, kiu estas dividita en 6 partojn. Ĉiulecione vi povas legi elektiajn fragmentojn de novelo, poezio kaj prozo pri Esperanto kulturo, preskaŭ ĉiuj estas originale verkitaj en Esperanto. Vasta temo kaj bela stilo estas komunaĵo de la elektita teksto. Per la lernado de ĉiuj tiuj modelaĵoj, la leganto ne nur akiras la altan legokapablecon, sed ankaŭ povas senti la belecon de la lingvo; tio helpos al la altigo de verkokapableco. Klaku tie por trovi kiaj diamantoj estas en la libro.

    En ĉiu leciono estas parto titolita 'Komentaro'. Kvankam tiu ĉi parto forme estas nur komentoj de la aŭtoro, por ke la leganto povu bone kompreni la tekston, enhave ĝi rajtas esti konsiderata kiel malgranda enciklopedio pri Esperanto. Mencindas, ke por ĉiuj nomoj de homoj notitaj, la aŭtoro markas la prononcon en Esperanto. Tio vere estas ege utila, ĉar oni ofte ne klare konas kiel precize prononci la nomon fremdlingvan.

    En la parto 'Lingva Praktiko', la aŭtoro listigas la demandojn ordigitajn laŭ la teksto, kiuj estas utilaj por testi ĉu vi vere komprenas la tekston. Tiuj ĉi demandoj ankaŭ tre helpas al tiuj, kiuj volas trapasi la intenaciajn ekzamenojn de Esperanto.

    Alia elstaraĵo de la libro estas tio ke ĝi havas belegan aspekton. Mi apenaŭ trovis taŭgan vorton por esprimi la senton, kiam mi malfermis ĝin. La libro troviĝas en la listo de la plej bonaj paĝaranĝaj libroj, kiujn mi mem vidis ĝisnune. Kompreneble, mi elstarigas tion ne nur en esperantaĵo, sed ankaŭ en normalaj lingvoj kaj libroj. Se vi ne kredas, bonvole aĉetu ĝin, vi samopinios kun mi. Tamen, vi devas rapide fari tion, ĉar la libro tuj elĉerpiĝos.

    Se vi jam povas legi ion en Esperanto, legu la multajn pozitivajn opiniojn de aliaj konataj kaj nekonataj esperanitstoj. Mi pensas ke vi tuj elpoŝigus la monon por aĉeti ĝin.

    Miaopinie, se oni povus liveri sonajn materialojn por la libro, tio perfektigus ĝin. La sonaĵo ne nur utilas al izolita lernato, sed ankaŭ povas doni alian belecon por ĉiu leganto. Tio estas grava por altigi la aŭskult- kaj parol-kapablecon de la leganto, tiel la lernlibro povus plenumi pli multajn taskojn ol la starigitajn de la aŭtoro en la komenco de la libro.

    Nu, estas tempo por adiaŭi. Jen estu devizo de la libro:

    Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!

    Rapide, ekvojaĝu kun espero! Vi trovos ke la realiĝo de via espero estas ankaŭ la realiĝo de la tuta homaro.




    Recenzo en "Kontakto", 2004, februaro, numero 1

    REKOMENDINDA LERNILO POR PROGRESANTOJ

    Nuntempe eblas trovi multajn vojojn por ellerni Esperanton. Oni povas legi facilajn lernolibrojn, aliĝi al interreta kurso aŭ loka rondo de esperantistoj. Tamen venas tempo, kiam la libro estas tralegita, la baza kurso estas finita kaj la lernanto atingis la nivelon de sia amiko-instruisto. Kion fari, se la deziro perfektiĝi ne estingiĝis kaj la menso postulas ion pli malfacilan, pli profundan? Ni rekomendas tiuokaze la libron "Vojaĝo en Esperanto-Lando" de Boris Kolker.

    Oni povas eĉ simple admiri tiun ĉi libron, ĉar ĝi estas perfekte eldonita. Bona papero, atentokapta kovrilo, abundo da ilustraĵoj, pripensita strukturado de la materialo per agrabla oranĝa koloro -- ĉio ĉi allogas la atenton al la eldono.

    Ni lasu neesperantistojn ĝui la aspekton kaj iru al la enhavo. Tiu, kiu serĉas lernilon, povas konsideri "Vojaĝo"-n kiel lernolibron, konsistantan el 26 lecionoj. Ĉiu leciono enhavas kelkajn tekstojn (prozajn kaj versajn), komentaron kaj ekzercaron. Pure gramatikaj klarigoj forestas, sed amantoj de tiuspeca materialo ne ĉagreniĝu.

    Ili povas trovi interesajn lingvosciencajn fragmentojn kaj evolui kaj perfektigi sian lingvosenton pere de eltiraĵoj el verkoj de elstaraj aŭtoroj. 15-20 ekzercoj fine de ĉiu leciono vere donas bonan lingvan praktikon, ĉar plimulto el ili devigas "rakonti", "klarigi" kaj "verki" ion.

    Tamen "Vojaĝo" estas pli, ol nur lernilo, ĝi estas antaŭ ĉio "gvidlibro pri la Esperanta kulturo". Ĉiu homo konas historion kaj eminentulojn de sia lando, ĝiajn kutimojn, iujn kuriozajn faktojn.

    Tiuj "ĝeneralaj scioj" faras lin "malfremdulo" en la lando, li komprenas citaĵojn kaj aludojn, kapablas deĉifri gazetajn titolojn ktp. Same esperantistoj devas koni la verdan kulturon, kaj tiu ĉi kompetenta libro helpos al ili.

    Lernantoj, ĵus finintaj bazan kurson, ofte demandas, kion ili legu. Nia unua konsilo estas: la "Vojaĝo"-n; sed pli serioze ni dirus, ke en tiu ĉi krestomatio estas kolektitaj fragmentoj el preskaŭ ĉiuj plej famaj verkoj, do la legaĵlisto estas preta kaj oni povas elekti la plej taŭgan verkon.

    "Vojaĝo" inkluzivas ankaŭ ideojn kaj proponojn pri organizado de laboro en Esperanto-kluboj, pri aktiva vivo en Esperantujo.

    Se vi volas ĝui legadon, aŭ prepari vin por ekzamenoj, aŭ interese aranĝi kunvenon, aŭ perfektigi viajn sciojn, ni rekomendas al vi tiun ĉi rimarkindan libron.

    Anna kaj Mati Pentus

    Boris Kolker.
    Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo.

    Rotterdam: UEA, 2002.
    278 paĝoj.
    ISBN 92 9017 078 6.





      "Boris kaj Esther Kolker en Pekino"

    2005:   NOVA VERSIO

    La dua eldono de "Vojaĝo en Esperanto-lando" elĉerpiĝis komence de novembro 2004. Ĝi estas la plej vendita libro de la jaroj 2002, 2003 kaj 2004 en la Libroservo de UEA. Ĉiuj ekzempleroj vendiĝis dum 2 jaroj kaj 4 monatoj.

    Prezento de la reviziita tria eldono okazis dum la jubilea 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (23-30 de julio 2005) kaj havis rekordan vendiĝon en la Kongresa Libroservo. Ekde la 5-a de julio 2005 la libro estas aĉetebla en ĉiuj landaj libroservoj kaj en la Libroservo de UEA:

    http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4296

    http://katalogo.uea.org/

    Parto de la tria eldono troviĝas en la retejo "Lernu!":

    http://eo.lernu.net/kursoj/kolker/

    Aktualaj informoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj pri la komunumo de "vojaĝantoj" estas troveblaj en la retpaĝo:

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojagxo



  • Okemo hejmpaĝo
    40 Fotoj 201-217
    41 Fotoj 218-230
    42 Fotoj 232-250
    43 Fotoj 247-266
    44 Raporto
    45 Recenzoj pri Vojaĝo
    46 Recenzoj pri Vojaĝo
    47 Recenzoj pri Vojaĝo
    48 Recenzoj pri Vojaĝo   (pli novaj)
    Aktualigita de Enrique   6 julio 2006