89a Universala Kongreso de Esperanto
Pekino, Ĉinio.   Julio 2004   (e01)

    de Enrique

3 novembro 2004

Esperanto Fremont, California

  Esperanto   Español   English

2808e   Merkredo julio 28a, 14a horo.
Enrique en la Granda Muro de Ĉina, ĉe Badalin.

Por ĉeesti la 89a Universalan Kongreson de Esperanto, mi atingis Pekinon, en Ĉinio, vendredo vespere, la 23a de julio, 2004. La UK finis baldaŭ post la tagmezo de sabato la 31a de julio. Mi restis en Pekino ĝis vendredo la 6a de aŭgusto, kiam mi flugis al Shanghajo. Mi restis tie ĝis merkredo la 11a de aŭgusto je la 4a postagmeze.

 

En Shanghajo mi loĝis dum du tagoj en la domo de ĉina esperantisto kaj lia edzino. La edzino ne parolis Esperanton. Ŝi diris ke tia lingvo neniam interesis al ŝi. Sed nun, kiam ŝi bone vidis ke la edzo kaj mi flue komunikis pere de Esperanto, denove diris:

"Nun mi vidas ke Esperanto estas lingvo de homoj... Mi lernos ĝin... Kaj ŝi komencis ripeti ĉion kion mi diris en Esperanto.

Mi provos rakonti kion okazis al mi kaj ĉirkaŭ mi, pere de fotoj...

2602e   Vendredo julio 23a, 20a horo.

Estas belega sento kiam oni eliras la doganon de nekonata flughaveno kaj oni trovas 3 junajn esperantistojn kiuj atendas la vojaĝantojn. Sinjoro Robert Stalzer vojaĝis en la sama aviadilo kune kun mi.

Fraŭlino restis en ĉi tiu loko, kaj la aliaj du gejunuloj prenis niajn valizojn kaj unue promenigis nin ĝis la "Banko de Ĉinio", en la flughaveno, por ŝanĝi dolarojn por yuanoj, kaj poste promenigis nin ĝis la taksio-haltejo, kaj alparolis la ŝoforon, por nia veturado al la hotelo.

La bankisto donis al ni 821 yuanoj por 100 usonaj dolaroj. La saman kotizon oni atingis en la banko aŭ en la hotelo.

 

2609e   Sabato julio 24a, 8a horo.

Oni fotis min antaŭ ruĝa signo pri la 89-a UK. Estis signo en ĉiu lamp-stango en kelkaj stratoj ĉirkaŭ la kongresejo.

2616e   Sabato julio 24a, 14a horo.

Tiananmen Placo, la plej granda placo en la mondo. Vidiĝas la pordo de la Imperiestra Palaco. La placo estis konstruita en 1417. Gxi mezuras 800 metrojn de sudo al nordo kaj gxi estas 500 metrojn largxa.

2620e   Sabato julio 24a, 14a horo.
Tiananmen Placo. Vidiĝas la Popola Halo. . .
Rigardu Tiananmen-Placon kaj aliaj partoj de Pekino.

2628e   Sabato julio 24a, 15a horo.

La Imperiestra Palaco (Malpermesita Urbo) servis la Ming kaj Qing dinastiojn. Ĝi estas en la centro de Pekino, ĵus norde de Tiananmen-Placo. Ĝi estas 750 metrojn larĝa. Ĝi havas nur du pordoj, unu en la suda flanko kaj la alia en la norda flanko. Estas 960 metrojn inter la du pordoj.

Por eniri la Palacon, oni promenas norden ekde Tiananmen Placo, trairas grandan pordon (vidita en foto 2616), trairas alian grandan placon, kaj ponton super la ĉirkaŭfosaĵo, kaj la pordon de la palaco.

Dum la promenado oni trairas multajn pordojn, multajn placojn, kaj por alproksimiĝi al la grandaj salonoj, ankaŭ ŝtuparoj. Ĉirkaŭ la grandaj salonoj (haloj) oni povas trovi ion da ombro kaj eĉ venteton. Sed ĉio alia estas sub la varma suno. La temperaturo atingis 35 gradoj C (95 F) preskaŭ ĉiu tago dum mia du-semajna restado en Pekino.

Pro la distanco, la multaj ŝtuparoj, la multaj aliaj homoj, oni bezonas preskaŭ du horoj por atingi la ĝardenon. Oni povas vidi la salonojn nur tra la pordoj aŭ fenestroj, sed eniro ne estas permesata.

2640e   Sabato julio 24a, 15a horo.

Oni konstruis la Imperiestran Palacon dum 14 jaroj, de 1407 ĝis 1420. Miliono da laboristoj faris tion. Oni konstruis multege da akvo-putoj laŭ la vojo, por glaciigi la vojo dum la vintro, kaj oni puŝis la grandajn ŝtonojn sur la glacio por transportado.

2645e   Sabato julio 24a, 16a horo.

La ĝardeno de la Imperiestra Palaco estas tre bela. Ĝi donas ombron kaj ripozon al la homoj kiuj jam promenis du horoj sub la varmega suno. Ankaux estas tie la necesejoj kiujn ni ne trovis antauxe. Tiaj ŝtonaj monumentoj vidiĝas en multaj aliaj ĝardenoj kaj parkoj.

2649e   Sabato julio 24a, 16a horo.

La (elira) norda pordo kaj la larĝa ĉirkaŭ-fosaĵo, cxe la strato "Jingshan Qianjie".
 

  3631e   3672e

Mirinda botelo: Por satigi mian soifon mi aĉetis ĉi tiun botelon: Ĝi havas la etikedon skribita tute en la Ĉina lingvo... sed unu vorto estas esperanta... "Mirinda"

    Paĝoj     e01     e02     Shanghajo     Aliaj paĝoj

Enrique Ellemberg
Fremont, Kalifornio, Usono

    Komentoj:
     

  Hejmpaĝo:
  Eeo.8k.com
3 novembro 2004 . .

vizitoj