Enrique's pages   (V 20201121)
Bestetoj kiuj helpas la medion

Nun mi parolos pri bestetoj kiuj multe helpas la naturan medion. ili manĝas tiujn insektojn kiuj malhelpas la kultivadon de manĝaĵojn. ili semas multajn plantojn. ili polenigas multajn florojn. ilia guano estas unu el la plej bonaj naturaj sterkoj.

Dum mia prelego mi uzos ĉi tiujn vortojn:
  colo: (hi) pulgada, (an) inch, 2,54 centimetroj.
  unco: (hi) onza, (an) ounce, 28,3495 gramoj.
  polenigi: translokigi la polenon de unu floro al alia.
  guano: fekaĵo, sterko de maraj birdoj, ankaŭ de ĉi tiuj bestetoj.
  burdo: (hi) abejorro, (an) bumblebee,
        ĝi estas insekto iom pli granda ol abelo.





Kio interesigis min:

La Usona Esperanto-Kongreso de la jaro 2005, okazis en junio, en Aŭstino, kiu estas la ĉefurbo de la usona Ŝtato Teksaso. Ĵaŭdo la 9-an de junio, kiel programero de la kongreso, ni ekskursis en la urbocentron, por spekti unu el la preskaŭ naturaj mirindaĵoj kiu okazas ĉe la ponto de la Kongresa Avenuo, sur la Kolorado-Rivero, preskaŭ kilometro kaj duono (malpli ol unu mejlo) el la Kapitolo.

Ĝi estas preskaŭ natura, ĉar la ponto estas artefarita, sed la vespertoj trovis ĝin kiel perfekta loĝejo, almenaŭ dum longa somero. Nun miliono kaj duono da ili loĝas tie. Mi reiris la dimanĉon 12-an de junio por vidi ilin denove. Post tia vizito, mi ne plu pensis pri vespertoj.

Vesperto: (hi) murciélago, (an) bat, (latin) vespertilio.




Austino, ĉefurbo de la usona Ŝtato Teksaso, Usono



Kio interesigis min (dua fojo):

La sabaton 15-an de aŭgusto, 2020, vizitante esperantajn amikojn proksime de Sakramento, la ĉefurbo de la usona Ŝtato Kalifornio, mi legis esperantan revuon Monaton de julio 2020, ĵus ricevitan. Ĝi havas artikolon "De legendoj al vero", kiu temas pri vespertoj. La artikolo vekis mian atenton, kaj mi serĉis pri vespertoj en la reto.

Mi surpriziĝis kiam mi trovis ke granda kolonio de vespertoj loĝis nur 11 kilometrojn (7 mejlojn) el la loko en kiu mi estis. Tiu sama vespero ni iris por vidi la vespertojn. Laŭ la aŭtovojo ni bezonis 25 minutoj por atingi tiun lokon. La vespertoj loĝas sub aŭtovojo 80, kiu en Yolo regiono estas longa ponto pli ol 5 kilometrojn longan. Tie loĝas proksimume 250 000 vespertoj. Ni vidis malpli ol duonon da ili ĵus antaŭ la eknoktiĝo.




Vespertoj ĉe Yolo Causeway, aŭtovojo 80, okcidente de
Sacramento, la ĉefurbo de la usona Ŝtato Kalifornio,
15 aŭgusto, 2020



Post tiu eksperto, mi multe esploris en la reto kaj ankaŭ prenis 7 librojn el la publika biblioteko. Tiel mi komencis krei retpaĝon kiun ŝajne mi neniam finos, ĉar mi daŭre trovas pli da materialo. Ĝi havas tri partojn: en Esperanto, en la angla, kaj en la hispana. Ĝi havas ligilojn al multaj filmoj, filmetoj, kaj retpaĝoj en la angla kaj en la hispana. Ankaŭ kelkajn ligilojn al esperantaj retpaĝoj.

Ni devas zorgi pri la vespertoj ĉar ili multe laboras por nia profito kaj sen ili, mankos al ni multaj aferoj kiujn ni konsideras "naturaj".

Kion faras la vespertoj por ni, kaj por la ekologio? Ili helpas nin per almenaŭ 6 diversaj manieroj:




Vesperto manĝas akridon. (hi) saltamontes (an) grasshopper
Komparu la grandecojn de la akrido kaj la vesperto.

1. La plejmulto da vespertoj estas malgrandaj kaj manĝas multege da insektoj kaj vermoj. Ili liberas nin de moskitoj, kaj liberas la kultivaĵojn de multege da insektoj kiuj manĝas kaj detruas ilin. Pro la laboro de la vespertoj, oni ŝparas la uzadon de insekticidoj, kaj la produktoj estas pli bonaj. La kosto de insekticidoj estas grandega, kaj ili ne estas bonaj por la medio.

2. Aliaj specioj de vespertoj estas vegetaranaj: ili nur manĝas fruktojn. Ili ankaŭ manĝas kelkajn semojn, kaj per siaj fekaĵoj, dum ili flugas, ili semas multege da plantoj kaj arboj.




Vesperto manĝas frukton.
Komparu la grandecojn de la frukto kaj la vesperto.

3. Pliaj specioj de vegetaranaj vespertoj nutriĝas nur per la nektaro de floroj. Ili polenigas multajn florojn kiel agave, sen kiu la alkoholaĵo tekilo ne ekzistos.

4. La guano de la vespertoj (deponaĵo) estas bonega sterko.




Vesperto manĝas nektaron.



Estas kelkaj ne rektaj manieroj per kiuj la vespertoj helpas nin.

5. Vespertoj trovas insektojn, florojn, aŭ fruktojn, kaj aliajn objektojn per ekolokigo: ili sendas akutajn voĉsonojn kaj aŭskultas iliajn ekojn, tiel, ili scias kie ĉiu objekto situas. Esplorado de tiuj sonoj kaj ekoj, kondukis al kreado de bastonoj por blinduloj, kiuj tradukas tiujn ekojn al sonoj kiuj homoj povas aŭskulti. Tiel la bastono ne bezonas tuŝi la objektojn aŭ la homojn por atentigi la blindulon ke io estas tie.

6. Vespertoj de malmultnombraj specioj estas vampiroj, kiuj nur manĝas sangon de bestoj. La salivo de tiuj vespertoj likviĝas la sangon tiel, ke ĝi ne koaguliĝu. Oni analizis tiun salivon, kaj kreis medicinojn por likvigi la sangon kaj eviti ke ĝi dikiĝu.




Elektronika bastono por blinduloj.
Ĝi povas konektiĝi al telefono, tiel ke ĝi povas uzi
Google-mapojn kaj aliajn aplikaĵojn.



Grandeco de la vespertoj:

La plej malgranda:

La nazo-de-porko vesperto de Kitti (Craseonycteris thonglongyai), estas ankaŭ konata kiel la burda vesperto (burdo estas insekto iom pli granda ol abelo). Ĉi tiu vesperto estas 29 ĝis 33 milimetrojn longan (1,1 ĝis 1,3 colojn) kaj pezas 2 gramojn (0,074 uncoj) (unco = 28.3495 gramoj)
    Vikipedio:     angla   hispana






La plej granda:

La granda fluganta vulpo (Pteropus neohibernicus), ankaŭ konata kiel la pli granda fluganta vulpo aŭ Bismarck fluganta vulpo, troviĝas tra ebenaĵoj de Nov-Gvineo kaj en la insularo Bismarck.
    Vikipedio:     angla   hispana  




Pezante ĝis 1,6 kilogramoj (3,5 funtoj), La granda fluganta vulpo estas la plej granda vesperto sur la insulo Nov-Gvineo, same kiel la tuta Melanezio. Ĝi povas pezi ĝis 1.6 kilogramoj (3.5 funtoj). Ĉi tio igas ĝin unu el la plej pezaj konataj specioj de vespertoj. La viraj estas tipe pli grandaj ol la virinaj. La viraj havas kapan kaj korpan longecon de 266 ĝis 330 milimetroj (10.5-13.0 coloj), dum la virinaj longas 234 ĝis 280 milimetroj (9.2-11.0 coloj). La viraj ankaŭ havas videble pli grandajn kaninajn dentojn ol la virinaj. Al ĝi mankas vosto, kaj havas longan, mallarĝan muzelon rilate al la nigrabarba flug vulpo.




Oni nutras vesperton



Ekzistas proksimume mil tricent (1300) diversaj specioj de vespertoj. Multaj el tiuj povas malaperi. La nombro de vivantaj individuoj de multaj specioj malgrandiĝas.
La 19-an de novembro de 2020, mi ricevis komunikilon de "Bat Conservation International" en kiu ili diras:

La varmeco de suda kaj centra Meksiko estas idilia vintra vivmedio por migrantaj vespertoj. Sed por la jam endanĝerigita "meksika longnaza vesperto" (Leptonycteris nivalis), iliaj ĉefaj vintraj ripozejoj kaj reproduktejo, kaj iliaj vivoj, estas tuj minacitaj.

Ununura kaverno, Cueva del Diablo, proksime de Meksikurbo, unu el la plej loĝataj urboj de la mondo, estas la sola pariĝanta ripozejo por la tutmonde endanĝerigita meksika longnaza vesperto kaj estas la sola grava ripozejo konata pro la vintra teritorio de la specio.

Ĉi tiu malgranda vesperto, manĝas nur nektaron, kaj pro tio ili polenigas multajn plantojn, inkluzive "agave". Sen ĉi tiuj vespertoj agave ekzistus je malgrandaj kvantoj, kaj tiel, ne plu sufiĉe por fari "Tekilon", eble la plej konata meksika alkoholaĵo.


Meksika longnaza vesperto (Leptonycteris nivalis)



Vespertoj en Rosario, Argentino

Estis granda surprizo por mi, kiam mi malkovris ke estas kelkaj miloj da vespertoj en la urbo centro de Rosario, loĝantaj ĉe la Universitato pri leĝoj, ĉe stratoj Córdoba kaj Moreno, ekde la jaro 1914. Mi loĝis en Rosario dum 24 jaroj, sed mi neniam aŭdis pri tio.



Universitato en la urbocentro de Rosario, Argentino.



Plej multo da homoj ne ŝatas vespertojn:

Bedaŭrinde, pro nescio, kaj pro la misinformado de la komunikaj medioj, la plej multo da homoj ne ŝatas ĉi tiujn helpemajn bestetojn.

Malsanoj: Jes, vespertoj povas esti malsanaj ... same kiel ĉiuj sovaĝaj bestoj. Pro tio oni vakcinas domajn hundojn kaj katojn, ankaŭ kontraŭ rabio. Vespertoj neniam atakas homojn. Ili dormas dum la tago kaj agas dum la nokto. Oni neniam vidas vespertojn dum la tago.

Vespertoj estas tre puraj bestoj, kaj lekas kaj flegas sin preskaŭ konstante (kiam ili ne manĝas aŭ dormas) por teni sian felon (haŭton) mola kaj pura, kiel etaj katoj. Kelkfoje ili flegas unu la alian.




Oni purigas vesperton



Estas kelkaj malsanulejoj por vespertoj. Kiam vundita vesperto alvenas, unue ili lavas ĝin per malseka peco da tuko kaj flegas ĝin. Poste ili nutras ĝin kaj daŭre dorlotas ĝin. La vesperto multe ŝatas tion, same kiel hundetoj. Sed kiam la vesperto saniĝas, ĝi preferas la liberon kaj komencas serĉi sian propran nutraĵon.


Oni flegas vesperton



PCMA, Programo de Konservado de Vespertoj, Argentino
(es) Programa de Conservación de Murciélagos, Argentina

Vespertoj de Buenos Aires
(es) Murciélagos de Buenos Aires

Vespertoj en Argentino, kion ili manĝas kaj kie ili loĝas
(es) Murciélagos en Argentina, qué comen y dónde viven


Mi serĉis pri vespertoj en Argentino, kaj mi trovis multege da malĝustajn informojn. Ili diras ke la vespertoj povas mordi vin kaj doni al vi la malsanon rabian. Tio ne veras.

Jes, vespertoj povas esti malsanaj ... same kiel ĉiuj sovaĝaj bestoj. Pro tio oni vakcinas domajn hundojn kaj katojn, ankaŭ kontraŭ rabia malsano.

La ĵurnalojn malbone parolas pri ĉi tiuj bonegaj bestetoj. La medioj diras ke la vespertoj atakos kaj mordos vin, donante malsanoj al vi. La vespertoj kiuj malsanas, ne flugas kun la grupo. Ĝenerale oni ne vidas ilin. Se vi iam vidas vesperton, NE TUŜU ĜIN. Same kiel vi faros kun iu ajn sovaĝa besto.

Vespertoj estas tre bonaj bestetoj ... sed ni ne volas havi ilin en niaj domoj. Neniam provu forigi ilin de iu ajn domo. La infanoj loĝas en la dormejo dum kelkaj monatoj sen eliri. Se oni forigas la patrinojn, la infanoj mortos. Oni flaros la odoron de la mortintaj infanoj dum multege da tempo. Ili loĝas en tre malgrandaj fendoj. Oni neniam povus trovi ilin ... vivantaj aŭ mortintaj.

Eĉ multaj entreprenoj kiuj forigas insektojn kaj ronĝulojn
(hi) roedores, (an) rodents,
ne scias kiel forigi vespertojn sen vundi aŭ mortigi ilin. Oni devas kontakti tiujn sciencistojn kiuj okupiĝas pri sovaĝa vivo.

Mi ŝatus ke ĉiuj el vi helpu la vespertojn, tiel ke ili daŭre helpos nin.

Sekvas adresoj de miaj retpaĝoj pri vespertoj. Se vi volas kontakti min, bonvolu alklaki mian nomon ĉe la komenco aŭ la fino de iu el miaj retpaĝoj. Tiel aperos la adreson de mia retpoŝto.

  Ĉi tiu retpaĝo:   http://esperantofre.com/vesperto/vedeveno.htm

Mia retpaĝo pri vespertoj en Esperanto, la hispana kaj la angla:
    http://esperantofre.com/vesperto/index.htm

* * * * *    


Listado de las páginas de Enrique       Página de inicio   de Enrique                             (Top)

Actualizada por  Enrique,  21  novembro  2020        Prezentado   Ĉi tiu paĝo