Enrique's pages (V 20170402) |
Fremont (California), San Francisco Bay Area, la mondo. Por esperantistoj, lernantoj kaj uzantoj, kiuj volas renkonti en Fremont, aŭ proksime, aŭ ie en la San-Franciska Golfregiono. Alie, homoj ie en la mondo kiuj volas lerni Esperanton per retpoŝto, aŭ renkontiĝi per Skajpo aŭ ajna alia konvena metodo. Vi povas aldoni komentojn sur la paĝo en Facebook.Renkontiĝoj en Fremont kaj ĉirkaŭaĵoj: Vi povas ricevi lastatempajn informojn pri Esperanto en Norda Kalifornio, kaj aliloke, aboninte al la reta poŝtolisto esperanto-nordkalifornio. SFERO: SanFrancisko Esperanta Regiona Organizaĵo, kunvenas la unuan sabaton de ĉiu monato je la 13:00 horo, 1 PM. (ne dum somero) en la Centra Oficejo de Esperanto-USA 1500 Park Avenue, Suite 134, Emeryville, CA (enirejo inter Hubbard kaj Halleck, okcidente de Hollis) Venontaj kunvenoj 2017: 6 majo, en Oakland. (en domo de esperantistoj) 3 junio, en Emeryville. Ne estas regulaj kunvenoj dum julio kaj aŭgusto. Alie, oni anoncos tiujn ĉi tie. 19 aŭgusto, Paralela Universo. Retpaĝo Facebook Paralela Universo 2016 Ĝi estis kreita por kunigi la novajn Esperanto-parolantojn kun la "veteranoj", tiel ke ili povu paroli kaj praktiki Esperanton. 2 Septembro en Emeryville. 7 Oktobro en Emeryville. 4 Novembro en Emeryville. Esperanto ĉe Stanford Universitato, kurso kaj babilado. Ĉiu mardo 18:30 - 20:30 horo (6:30 - 8:30 PM), dum la Akademia jaro. Venonta kunveno: 11 de aprilo, 2017 (ĝis 13 de junio). Kio estas Esperanto? 20 Kialoj por lerni kaj uzi Esperanton. Miloj da libroj, revuoj, podkastoj kun sia teksto, videos, kantoj, en Esperanto, disponeblaj en la reto, senpage. Pli ol 400 kantoj en Esperanto de pli ol 80 grupoj aŭ kantistoj. Por lerni Esperanton Atingi iom da flueco en Esperanto parolata devus preni malgrandan frakcion de la tempo bezonata por plej multaj aliaj lingvoj. Eble la plej simpla, plej rapida kurson por lerni la bazajn vortojn bezonatajn por akiri ian fluecon, estas la Zagreba Metodo. Bonvolu komenci ĉi tie: angle hispane La 28-an de majo 2015, Duolingo.com prezentis sian kurson por lerni Esperanton por anglalingvanoj. (Senpage) En majo 18, 2016, jam ekzistis 394,000 registritaj lernantoj ... Mezumo de pli ol 1.100 enskriboj ĉiutage. Lernu.net, Dum pli ol 10 jaroj Lernu.net instruas Esperanton tutmonde kun rimedoj en pli ol 30 lingvoj. Kio estas Esperanto? (Supren) Esperanto estas planlingvo, publikigita en 1887. Ĝi estis planita por esti facile lernebla. Ĝi estas parolata en plej multaj landoj ĉirkaŭ la mondo. Ekzistas miloj da libroj skribitaj en Esperanto. Ĉirkaŭ duono el ili estas esperantaj originaloj, kaj la aliaj estas tradukoj el multaj lingvoj. Vi povas trovi (kaj legi) multajn el ili en ĉi tiu retpaĝo. En la sama retpaĝo vi trovos ligilojn al miloj da podkastoj, la plimulto da ili kun ilia teksto, ankaŭ vortprovizoj, filmetoj, kantoj. Paralela Universo 2016 (Supren) La unua "paralela Universo" okazis la 20-an de aŭgusto de 2016 en 25 urboj, ĉefe en Usono, sed ankaŭ en Kanado, Meksiko kaj Kubo. La loka versio: Ĝi komenciĝis je 12:00 tagmezo, en restoracio en la Ferry Building en San Francisco. Post tagmanĝo ni piediris pluraj blokoj por preni tramon ĝis La Muzeo de Metio kaj Dezajno sur la 3-a Strato ĉe 23-a Strato. Tiam ni marŝis kelkaj blokoj al alia muzeo, kaj finiĝis je kafejo trans la strato. Kelkaj el la partoprenantoj iris vespermanĝi ĉe alia restoracio. 29 esperantistoj partoprenis. (Supren) Paĝaro de Enrique Hejmpaĝo: eo hi an Libroj: eo hi an Kantoj Aktualigita de Enrique, 2 aprilo 2017 |