Paĝoj de Enrique (V 20180714) |
Ĉi tiuj kantoj estas bonaj por praktiki Esperanton.
Manŭel kantas tre klare kun bona prononcado.
La 72 kantoj estas listigitaj laŭ la aboco, kaj laŭ numero.
Estas ikono por aŭskulti, ligilo al YouTube, mp3 dosiero
por elŝuti aŭ aŭskulti, kaj la tuta teksto en unu ekrano.
Kantoj ordigitaj laŭ la aboco: (laŭ numeroj) (supren)
24 Akvarelo 66 Al kiu 08 Amas mi 65 Amo kara amo bela 16 Amo sub lunlumo 22 Amovortoj sursable 45 Anĝeletoj negraj 23 Animo kaj koro 12 Animo mia 21 Aŭschwitz 44 Ave Maria Reĝino de la espero 53 Brila kometo 25 Ĉampano 35 Ĉieleto linda 13 Cŭ enamiĝi 36 Ĉu vi solas ĉi nokton 32 Dankas mi la vivon 62 De mi al vi 55 En blu' farbita de blu' 49 En foiro de la oriento 42 Esperantisto 61 Estu tiel 67 Eta kaj granda amo 43 Eŭropo |
54 Feliĉan naskiĝdatrevenon 33 Fremdaj en la nokto 71 Haleluja 17 Hieraŭ mi 70 Imagu 11 Io stulta 68 Kia mirinda mondo 72 Kiam kiam kiam 57 Kiom pluvis 52 Kisoj 26 Kisu min multe 19 Knabino 31 Kvazaŭ kolombo blanka 27 La amatino de amiko mia 46 La ĉielo en unu ĉambro 41 La domo de naskiĝanta suno 30 La fremdulo 06 La knabo de strato Gluck 29 La nokto 63 La sono de silento 40 La tango de la rozoj 60 La trajno fajfadas 20 La transferkutena koramikino |
58 Lasu ke mi kantu 48 La vivo rozkolora 37 Ligita al unu sablero 04 Manŭela 38 Marina 69 Mi dankas vin 50 Mi estas kredanto 15 Mi vagabondo 51 Mia kato 39 Mia preĝo 28 Mirindaĵo 03 Nun aŭ neniam 34 Padeto 59 Patro nia 02 Pensu pri mi 14 Pluvas 09 Rezignu 64 Ruĝaj rozoj por vi 18 Saporo de salo 56 Se mi estus 47 Suzana 05 Ŝin mi amas 01 Vi restis sola 07 Vokis mi nur por diri 10 Vortoj |
Kantoj ordigitaj laŭ numeroj:
(laŭ aboco)
(supren)
01 Vi restis sola
02 Pensu pri mi
03 Nun aŭ neniam
04 Manŭela
05 Ŝin mi amas
06 La knabo de strato Gluck
07 Vokis mi nur por diri
08 Amas mi
09 Rezignu
10 Vortoj
11 Io stulta
12 Animo mia
13 Cŭ enamiĝi
14 Pluvas
15 Mi vagabondo
16 Amo sub lunlumo
17 Hieraŭ mi
18 Saporo de salo
19 Knabino
20 La transferkutena
koramikino
21 Aŭschwitz
22 Amovortoj sursable
23 Animo kaj koro
24 Akvarelo
25 Ĉampano
26 Kisu min multe
27 La amatino de amiko mia
28 Mirindaĵo
29 La nokto
30 La fremdulo
31 Kvazaŭ kolombo blanka
32 Dankas mi la vivon
33 Fremdaj en la nokto
34 Padeto
35 Ĉieleto linda
36 Ĉu vi solas ĉi nokton
37 Ligita al unu sablero
38 Marina
39 Mia preĝo
40 La tango de la rozoj
41 La domo de
naskiĝanta suno
42 Esperantisto
43 Eŭropo
44 Ave Maria Reĝino
de la espero
45 Anĝeletoj negraj
46 La ĉielo en unu ĉambro
47 Suzana
48 La vivo rozkolora
49 En foiro de la oriento
50 Mi estas kredanto
51 Mia kato
52 Kisoj
53 Brila kometo
54 Feliĉan
naskiĝdatrevenon
55 En blu' farbita de blu'
56 Se mi estus
57 Kiom pluvis
58 Lasu ke mi kantu
59 Patro nia
60 La trajno fajfadas
61 Estu tiel
62 De mi al vi
63 La sono de silento
64 Ruĝaj rozoj por vi
65 Amo kara amo bela
66 Al kiu
67 Eta kaj granda amo
68 Kia mirinda mondo
69 Mi dankas vin
70 Imagu
71 Haleluja
72 Kiam kiam kiam
YouTube
mp3
(supren)
1. Vi restis sola
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko: Gianco Riki
Vortoj: Del Prete Miki
Nun vi restis tute sola, ploras kaj ĉion rememoras;
glitas larmoj sur via vizaĝo, malrapide, dolorige.
Nun vi restis tute sola, min serĉas inter homamasoj.
Eble, sur viaj manoj senfortaj, vi priploras vian pasintecon.
Venos baldaŭ la tempo, kiam vi pripentos min
kaj vi komprenos, ke posedis vi la tutan mondon.
Via vivo sencela utilos plu al nenio,
dum pli kaj pli malbela, senĝoja ŝajnos ĉio.
Nun vi restis tute sola, ploras kaj ĉion rememoras;
glitas larmoj sur via vizaĝo, malrapide, dolorige.
YouTube
mp3
(supren)
2. Pensu pri mi
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: Greber Maria
Se neniu volas kredi, ke mi amas vin, estas nur ĉar mi neniam enamiĝis.
Mi mem surpriziĝas, kiam mi konstatas, ke vere tre profunde mi ŝanĝiĝis.
Celo mia estas nur apud vi resti kaj mi devas miajn emojn moderigi,
dum momentoj, kiam mia granda sento min igas ĵaluza pri l’viroj ĉirkaŭ vi.
Pensu pri mi, senhezite kaj intense, jen perkorpe, jen permense,
kvazaŭ estus mi kun vi; rigardu min, per okuloj viaj belaj
foje trompaj, amoŝtelaj, same mi ŝategas vin.
Amu min, forte kiel amantino,
kiu, ĝis la vivofino, tute oferdonas sin.
Kisu min! Kisu mian tutan haŭton!
Ĉar eblas tuŝi l’ ĉielon, dirinte nur simple: JES!
YouTube
mp3
(supren)
3. Nun aŭ neniam
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko: Di Capua Eduardo
Vortoj: Capurro Giovanni
Nun aŭ neniam, ĉirkaŭbraku min, donu viajn kisojn ĉar mi amas vin.
Jam morgaŭ ne estos tempo plu. Nun aŭ neniam, la ŝanco por ni du.
Kiam mi vin vidis la unuan fojon, tuj mi enamiĝis, vi kaptis mian koron.
Viaj varmaj lipoj jam deziras kisojn, do ne atendu havi novan ŝancon.
Nun aŭ neniam, ĉirkaŭbraku min, donu viajn kisojn, ĉar mi amas vin.
Jam morgaŭ ne estos tempo plu. Nun aŭ neniam, la ŝanco por ni du.
Kvazaŭ plorsalikoj, ploros ni dumvive, se ni perdos amon, dediĉon reciprokan.
Kaj, en ĉi momento, pligrandiĝas mia sento, ĉar realiĝas mia amorevo.
Nun aŭ neniam, ĉirkaŭbraku min, donu viajn kisojn, ĉar mi amas vin.
Jam morgaŭ ne estos tempo plu. Nun aŭ neniam, la ŝanco por ni du.
YouTube
mp3
(supren)
4. Manŭela
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: Granada Rocco.
Ole! Famiĝas jam onidiro en Barcelono “ke estas Manŭela la plej bela knabino”.
Ole! Post kiam mi vidis ŝin el la katedralo, plorludas gitaro mia sub la lunlumo.
Manŭela, Manŭela! En domo belega kaj luksa vi vivas tre sola;
vi sola, Manŭela, ricevas de l’viroj sopirojn sed restas malvola.
Per amo, mi petas: komprenu, ke nur al vi donos mi la tutan koron;
Manŭela, ho Manŭela! En revo plej bela elstaras la nomo: Manŭela.
Ole! Ŝanĝiĝas nun l’onidiro en Barcelono “vi estas, Manŭela, la plej bela edzino”.
Ole! Post kiam vi diris “jes” en la katedralo, ĝojludas gitaro mia eĉ en mallumo.
Manŭela, Manŭela! Nun en mia domo modesta ne estas vi sola;
ne sola, Manŭela, infanon vi vartas kaj florojn kultivas bonvola.
Per amo, vi igas feliĉaj la tempon kaj spacon en kiuj mi vivas;
Manŭela, ho Manŭela! La vivon kun vi kunpartigi mi volas, Manŭela.
YouTube
mp3
(supren)
5. Ŝin mi amas
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: Mccartney Paul / Lennon John
Al mia korvirin’ ĉion mi donus
kaj, se vi konus ŝin, ankaŭ vi ŝin amus: ŝin mi amas.
Nur ŝin regalas mi per tenereco
kaj kisojn donas ŝi, kun ama eco: ŝin mi amas.
Jes, mia amo daŭros poreterne nur kondiĉe, ke restu ŝi kun mi.
La steloj el ĉiel’ certigas min,
ke, ĉiam kun fidel’, ŝi amos min sen lim’: ŝin mi amas.
Jes mia amo vivos poreterne, nur sufiĉos, ke restu ŝi kun mi.
La steloj el ĉiel' certigas min,
ke, ĉiam kun fidel', ŝi amos min sen lim’: ŝin mi amas.
YouTube
mp3
(supren)
6. La knabo de strato
Gluck
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko: Detto Mariano
Vortoj: Celentano Adriano
Jen la rakonto pri unu el ni, same naskita en Strato Gluck, en domo malriĉa,
ekster la urbo, trankvilaj homoj, tre laboremaj.
Tiam herbejo estis tie, sed estas urb’ nun;
kaj tiu domo tra l’verdaĵ’ nun jam perdiĝis tra l’ fum’.
Tiu ĉi knabo de Strato Gluck kutimis ludamuziĝi kun mi,
sed, iun tagon, al mi diris plore “Mi devas foriri, translokiĝi en urbon”.
Mi lin demandis “Ĉu vi ne ĝojas? Fine vi povos enurbe loĝi:
tie vi trovos ĉion, kion vi ne havas tie ĉi;
vi povos lavi vin endome, ne surkorte, sen plu malvarmiĝi”.
“Kara”, li diris “Ĉi tie mi naskiĝis kaj en ĉi domo mi lasas la koron.
Certe vi devus facile kompreni, ke estas bonŝanco, ke daŭri vi povos
ludi nudpiede sur la herbejoj, dum en l’urbocentro mi enspiros cementon”.
Sed venos tago, kiam tien ĉi revenos mi;
l’amikan trajnon mi reaŭdos, alvene, fajfadi.
La tempo pasas, ok longaj jaroj, dum tiu knabo fariĝas riĉulo.
Li ne forgesas la malnovan domon, li havas monon por ĝin aĉeti.
Sed, ĉe l’ reveno, li jam plu ne trovas tiamajn geamikojn, nur gudron, betonon.
Tiam herbejo estis tie, sed estas urb’ nun; kaj tiu domo tra l’ verdaĵ’,
nun jam, perdiĝis tra l’ fum’, tra l’ fum’.
Mi ne komprenas kial oni daŭrigas konstrui turdomojn, aŭtoŝoseojn
kaj herbon ne lasas, detruas herbejojn kaj arbarojn. Ne... ne...
ne!
Se ne venos ŝanĝo, kiu scias, kia estos la fino, la malbona fino, kiun ni faros...?
Nur gudro, betono kaj fumo de aŭtomobiloj, kamentuboj, petrolo, kemiaĵoj,
venenoj... polucio de la medio... nia medio...! Ne, ne... ne! Se oni ne ĉesos
malpurigi la teron, ĉielon kaj maron, kia estos la fino, kiun ni faros… ni faros…?
YouTube
mp3
(supren)
7. Vokis mi nur por diri, “mi
amas vin”
(I just called to say I love you)
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: Wonder Stevie
La novan jaron ne celebros mi, ĉokoladkoretojn ne ricevos plu de vi;
printempoj venos sen floroj kaj sen ĝoj’, tagoj enviciĝos ĉiam grizaj por refoj’.
Ne florigos plu la aprila ros’ rozojn por la nupta festo en pompa etos’;
vi forviŝis ĉion, sed ne ŝanĝiĝos jam, la promeso, kiun al vi faris mi kun am’.
Vokis mi nur por diri, “mi amas vin” kaj, ke vi estas valorega
por mi.
Vokis mi nur por diri, “mi amas vin”: frazo venas el la kor’ de
mia kor’.
Ne plu ferio en varma julio, ne promenadoj sub somera luna bril’;
plu ne karesos min ventet’ aŭtuna, dum folioj falas birdoj flugas suden al la sun’.
Plu ne venos festoj, amuzaj karnavaloj,
ne plu kialo danki vin pro kristnaskaj regaloj,
sed pli kaj pli fortiĝas al vi mia amosent’, kiu ne forlasas min eĉ por unu moment’.
Vokis mi nur por diri, “mi amas vin” kaj, ke vi estas la nura amo
por mi.
Vokis mi nur por diri, “mi amas vin”: tio venas el la kor’de mia
kor’.
YouTube
mp3
(supren)
8. Amas mi
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: Adamo Salvatore
Amas mi la venton, kiu tiklas vin, kiam ĝi ludas tra via hararo,
kiam vi fariĝas dancistino, por ĝin sekvi kun movoj graciaj.
Amas mi, kiam vi ĝojplene rapidas, por vin ĵeti en miajn brakojn,
kiam vi mienas kvazaŭ infano por sidi sur miaj genuoj.
Amas mi la sunon sterniĝantan sur vian haŭton karessoifan,
kiam, matene, ĝi vekas nin, imagas mi, ke nur por ni ĝi brilas.
Amas mi vian manon, kiu min sekurigas, se mi perdiĝas tra
timoj
kaj duboj kaj via voĉo dolce flustras: fidon ĝi redonas kaj
esperon.
Amas mi l’okulojn sincerajn viajn, kiam ili min surŝutas
per amaj rigardoj kaj poste, en perfekta harmonio,
mia frunto serenripozas sur via kor’.
YouTube
mp3
(supren)
9. Rezignu (Torna a
Surriento)
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko: De Curtis Ernesto
Vortoj: De Curtis Giambattista
Viaj kisoj min fajrigas, dezir’ mia freneziĝas
kaj mi scias, ke vi same sentas fajron en la kor’.
Donu, amatino kara, amon vian, ne estu avara!
Nun kuŝiĝu en brakoj miaj, sub la lunbrila kares’.
Steloj mil, al posteuloj, rakontados la fabelon
pri ĉi amo, poreterne: vi kaj mi, feliĉa par’.
Ĉu bonvolas vi rezigni reziston vian al mi?
Por ĉiam estu mia, por ĉiam, por ĉiam!
Do, bonvolu vi rezigni reziston vian al mi.
Por ĉiam estu mia, por ĉiam, por ĉiam!
YouTube
mp3
(supren)
10. Vortoj
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko: Singleton C./Cavanaugh J.
Vortoj: Bertini U.
Vortoj banalaj estas tre oftaj: evitas mi ilin kaj ankaŭ vi.
Do, kiam mi diris “Kara, mi amas vin”,
profundan signifon enmetis mi.
Stultajn vortojn mi neniam uzis,
ekde nia plej frua renkontiĝo,
ĉar pli bonas vortoj seriozaj,
kiuj venas senpere el mia kor’.
Kiam mi prenos vian manon por ĉiam,
ĝoje kantos ĉiuj sonoriloj de l’ mondo
kaj ni diros “Jes, mi volas”: eternan amon sigelos ni.
YouTube
mp3
(supren)
11. Io stulta (Something
stupid)
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: C. Carson Parks
MI tenos vin ĉe l’telefono ĝis vi diros “kunestos ni dum vesper’,
sed timas mi, ke, por vin akompani hejmen el dancejo, vanas l’esper’.
Prefere en drinkejo ĉarma sidos, frandos glason ni da dolĉa vin’
kaj poste ĉion fuŝos mi, dirante ion stultan kiel “mi amas vin”.
Jes, mi scias, ke vi malestimas preskaŭ ĉion, kion
faras mi por vi;
vi volas nur novaĵojn kaj vi diras, ke al mi eĉ mankas fantazi’.
Senĉese mi baraktas por elpensi por vi frazojn de belega signif’,
sed poste ne kuraĝas ilin diri, eble taŭgus kelka nova modif’.
Perfektas nun l’etos’, magia nokt’, parfum’ de floroj ebriigas min,
sed eble ĉion fuŝos mi, dirante la stultaĵon, ke mi amas vin.
Senĉese mi baraktas por elpensi belajn frazojn plensignifajn por vi,
sed poste ne kuraĝas ilin diri, restas ili, do, kaŝitaj en mi.
Perfektas nun l’etos’, magia nokt’, parfum’ de floroj ebriigas min,
sed eble ĉion fuŝos mi, dirante la stultaĵon, ke mi amas vin.
Mi amas vin, mi amas vin…
YouTube
mp3
(supren)
12. Animo mia
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: I. Michetti
Nudpiede ŝi paŝadis sur la stratoj, la mondon rigardante kun defio,
por enkateni virojn apud sin: min vidis, kvazaŭ ombro sekvis min.
Enkore havis ŝi mevoflugadojn, surkorpe signojn de akra sufer’,
en la okuloj timon pri l’ morgaŭo: naive mi enamiĝis kun sincer’.
Kutimis dormi ŝi ĉe mia flanko, spirado ŝia fandiĝis kun la mia;
vestaĵoj ŝiaj nun restas en la ŝranko, ankoraŭ ŝvebas la
parfumo ŝia.
Animo mia, revenu vian hejmon,
atendos mi ĝis ekĉerpiĝos mia forto.
(mi vin atendos ĝis mi havos vivoemon.)
Animo mia, en nia dormoĉambro
la lito restas same kiel vi lasis ĝin.
Mi volus koni nur kie nun ŝi estas, ĉu trovis amon ŝi pli veran ol mi,
(“vi” anstataŭ “ŝi”)
ĉu, nokte, ankoraŭ ŝi malvarmon sentas, ĉu frizmanieron eble ŝanĝis ŝi.
(“vi” anstataŭ “ŝi”)
Animo mia, revenu nian hejmon,
atendos mi ĝis elĉerpiĝos mia forto.
Animo mia, en nia dormoĉambro, la lito restas same kiel vi lasis ĝin.
YouTube
mp3
(supren)
13. Ĉu enamiĝi
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: E. Rovere (Manŭel)
Ĉu enamiĝi? Estas nenio por fari
por ne resanigebla romantikul’,
kiu pri sentoj ne kapabkas avari
kaj ĉiam restos idealisma bonul’.
Do, enamiĝi…La fato tiel decidas,
se li renkontas inon, kia vi,
en kiu li, kun naiveco, ekvidas
la ĉarmon de anĝelo de l’edeno.
Amoiluziiĝoj revekiĝos ĉiuj,
promesoj viaj al li ŝajnos pura roso.
Ĝis kiam pulsos kor’, ĝis la plej lasta spir’
li estos la kaptito de via dezir’:
vi l’ideal’, plej bela rev’ realiĝinta.
Enamiĝinta… Perfingre tuŝi l’ĉielon,
provi la plej mirindan, varman senton.
Li vidas lumon funde de tunelo,
cerbo kaj koro perdas la prudenton.
Projektoj por l’estont’: vi estos lia mond’,
en manojn viajn metos li siajn esperojn.
Sed se, hazarde, via koro perfidos lin,
ŝajnos al li, ke venos tuj la mondofin’,
li ne plu havos emon, ne kapablos plu
reenamiĝi… Alian fojon, neniam!,
ĉar vi forŝtelis la animon lian.
Li sentos sin estaĵo senvalora,
sen plu eĉ unu revo, malespera.
Sed tempo vundojn liajn resanigos,
l’espero vivovolon retrovigos,
ĉar elĉerpiĝos Amo, ja neniam!
Vivu la vivo, tamen bela ĉiam!
YouTube
mp3
(supren)
14. Pluvas (Ĉaŭ
Bambina)
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: ED. Verde / D. Modugno
Mil violonoj ludataj de l’vento,
ĉiuj koloroj de l’ ĉielarko
kuniĝas formi pluvon arĝentan,
sed pluvas, pluvas sur nian amon.
“Ciao, ciao * bambina”, ankoraŭ kison
poste por ĉiam mi perdos vin.
Kiel fabelo amo transiras,
ekzistis iam, jam nun ne plu.
Kio nun tremas sur viaj vangoj,
ĉu pluvo, larmoj? Klarigu al mi.
Mi volus trovi esprimojn novajn
sed, sub la pluvo, ploras kun vi.
“Ciao, ciao * bambina”, nun ne turniĝu,
mi volus diri: restu kun mi;
sed mi ne trovas la taŭgajn vortojn,
dum pluvas, pluvas sur nian amon.
* prononco: ĉiao
YouTube
mp3
(supren)
15. Mi vagabondo
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: D. Dattoli / A. Salerno
Mi plenkreskos iun tagon, la ĉielon de la vivo mi flugtuŝos.
Sed, infano, mi ne konis, ke ne ĉian realiĝas niaj revoj.
Poste mi ekiris mian vojon dum vesper’.
Venteto tra l’hararo, survizaĝe la brileto de la steloj;
tuj malaperis hejmo mia kaj la infano, kiu ludadis en ĝardeno.
Mi, vagabondo estas mi, vagabondo kaj nenio alia,
kun senmona poŝo mia, tamen min akompanas Dio.
Jes, la mondo min allogas, sed urbegoj al mi ŝajnas senanimaj.
La tempo memorojn miajn forviŝas, sed pri mia familio tute ne.
Poste mi vekiĝis dun decembra sunleviĝ’,
la fajro de kameno plivarmigas ol la suno de l’mateno:
sopiris mi al hejmo mia, tamen restas mi perdita tra la mondo.
Mi, vagabondo estas mi, vagabondo kaj nenio alia,
kun senmona poŝo mia, tamen min akompanas Dio.
Vagabondo, civitano de la mondo!
Esperantisto, ne kuracebla idealisto!
YouTube
mp3
(supren)
16. Amo sub lunlumo
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: E. Rovere (Manŭel)
Ĉu vi jam dormas sub mola littuko?
Do, ne rimarkis vi ĉi tiun plaĉan nokton.
Eble vi sonĝas aŭ, orelostreĉe,
atendas min samkiel ofte, pasintece.
Dum mia longa malĉeest’ mi ĉiam pensis nur pri vi:
bonvolu nun ne lasi min plu sola tie ĉi.
Ho, karulino, venu kun mi sub lunlumon.
Profitu je ĉi tiu romantika hor’.
Retrovu ni la fonton de l’vera vivtrezoro:
senfine por ni brilos Amo sub lunlumo.
Ĉu vi memoras nun pri tiuj tempoj,
kiam ni planis formi belan familion;
kiam korŝire devis mi elmigri,
por perlabori monon, realigi revojn.
Finiĝas mia forestad’, plename mi revenas nun.
Ne atendigu min plu, baldaŭ jam vekiĝos sun’.
Ho, karulino, venu kun mi sub lunlumon.
Rigardu, fleksgenue nun mi petas vin.
La nura amo estas vi, vi aŭ neniu alia.
Ni ĝoje realigu amon sub lunlumo.
YouTube
mp3
(supren)
17. Hieraŭ mi (Yesterday)
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: Lennon/Mc Cartney
Hieraŭ, mi
la feliĉon havis tie ĉi,
vivo brilis kiel sunradi’,
hodiaŭ okazis tragedi’.
Ĉiam mi
trovis helpon de l’ ĉiopova Di’.
Ĉu mi perdis gracon nun de Li,
ĉar kun mi plu ne estas ŝi.
Kial ŝi forlasis min sen antaŭprepar’?
Venas al mi timoj pri ebla mia erar’.
Ambaŭ ni
amis reciproke kun pasi’.
Ekas nun de amo l’agoni’,
temp’ de priplor’ kaj nostalgi’.
Kiel povas revoj cindriĝi dum moment’?
Eble amo ne povas daŭri sen turment’.
Ŝajnas mi
disbatita de la vent’ foli’.
Akompanos min ĉi emoci’:
profunde amis hieraŭ mi.
Se por ni
estis am’ facila lud’, poezi’,
komenciĝas ĝia agoni‘,
temp’ de priplor’
kaj nostalgi’.
Kiel povas revoj cindriĝi dum momemt’?
Eble amo ne povas daŭri sen turment’.
Ŝajnas mi dsibatita de la vent’ foli’.
Akompanos min ĉi emoci’.
Profunde amis hieraŭ mi.
En amo kredis hieraŭ mi.
YouTube
mp3
(supren)
18. Saporo de salo
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: G. Paoli
Saporon de salo, saporon de maro
vi portas surhaŭte, vi donas perlipe,
kiam vi, el la akvo, eliras kaj venas
sterniĝi ĉitien, flanke de mi.
Saporo de salo, saporo de maro,
maldolĉas la gusto de io perdita,
de io lasita ie en malproksimo,
kie ĉio malsamas ol la vivo ĉitie.
La tagoj forfluas senzorgaj kaj pigraj
kaj restas enbuŝe la gusto de salo.
Vi plonĝas en akvon, por ĉies rigardoj,
kaj vi lasas min sola sursable, subsune.
Revenas vi, poste, iom laca sterniĝas
humida sursablen kaj en brakojn miajn;
kaj, dum mi vin kisas, saporo de salo,
saporo de maro, saporo de vi.
YouTube
mp3
(supren)
19. Knabino (Girl)
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: Lennon/Mc Cartney
Ĉu bonvolas vi aŭskulti la rakonton pri l’ knabino,
kiu dolorigis min?
Temas pri la ofta tipo de virino,
kiu sorĉas kaj perfidas ĝis la fin’. Knabino....
Knabino.
Ŝi promesis veran amon kaj dediĉon,
tamen sentojn ŝirkolektis nur sur ŝin.
Valoregis por ŝi nur, ke viroj ŝin admiru:
vera estis ŝi koketulin’. Knabino.... Knabino.
Inoj foje ŝatas vin ŝajnigi stulta ul’ ĉe l’ geamikoj;
viroj ofte ne konscias, ke ekzistas inoj
malvarmaj, sendankaj, egoismaj, kruelaj...
Knabino.... Knabino.
Kiomfoje ŝi min eĉ neglektis kaj per larmoj,
poste, pardonpetis ŝi sen hont’;
kaj ĵuradis, ke ŝi ne plu tiel agos
sed perfidis min refoje en estont’. Knabino....
Knabino.
YouTube
mp3
(supren)
20. La transferkutena
koramikino
Esperantigo: Rovere Emanuele
Muziko / vortoj: E. Rovere (Manŭel)
Iam havis mi koramikinon
trans la ferkurtena landlimo;
ni korespondadis kelke da jaroj kun ĝojo.
Niaj sentoj iĝis tre intensaj, naskiĝis Amo granda.
Estis bona trejnado por novlernanto
de l’Internacia Lingvo Esperanto.
Fine venis Universala Kongreso en ŝia lando.
Renkontiĝis ni, neglektis kongreson kaj mi memoras
pri la belaĵoj, kiun mi lernadis de ŝi:
pasio kaj amo sur herbejo, sub lunradi’
kaj la nokto, kiam ni dormis sub stelkovrilo.
Vilaĝeto, domo tre modesta,
gento ege ĉarma kaj honesta,
ĉiuj ĝojis regali min per manĝaĵoj, drinkaĵoj:
ŝinko aŭ fromaĝo, biero aŭ brando… sed mi forgesis
la guston kaj parfumon de ilia bonaĵ’,
memoras mi nur la poezion en la verdaĵ’
kaj la fojon, kiam demetis ŝi la ĉemison.
Perletere flugis varma sento,
revis ni, ke venos la momento
kiam falos la ferkurteno, revivos libero
kaj, senbare, povos ni renkontiĝi kaj ĉiam resti kune.
Falas la mureg’ sed ŝi plu ne amas min,
granda festo por ĉiuj, ne por mi en Berlin’,
la tuta mondo ĝojas, celebras la tuta homaro,
sangas mia kor’, kolektas riunaĵojn de nia amo.
Samtempe falis ŝia amo kaj la mureg’.
Ĉu povas forblovi ĉion de liber’ la venteg’
el virina koro? Kolektas mi ruinaĵojn.
Kie jam nun troviĝas tiu koramikin’?
La dezir’ de ŝiaj varmaj, dolĉaj kisoj, sen fin’,
memorigos min pri mia amo perdita.
YouTube
mp3
(supren)
21. Aŭschwitz
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Francesco Guccini
Mi mortis, estis nur infano,
kun multaj idoj, multegaj pli ol cento,
perfortigita tra tubo de kameno
kaj nun mi estas tie ĉi en vento.
En Auschwitz, dum faladis neĝo,
leviĝis ĉielen fumego akra, densa,
en kor’ frostiĝis la vana preĝo
de mizeruloj per sufer’ intensa.
En Auschwitz, mil kaj mil da homoj,
super ili regis terure la silento:
jam nur numeroj, jam ne plu personoj
dispeliĝis ĉiuj tie ĉi en vento.
Demandas mi kiel povis homoj
mortigi tiom da siaj similuloj,
sed oni igis nin – pli ol kvin milionoj –
nur la nigra cindro de tiu ĉi nebulo.
Refoje nun tondras la kanonoj,
ne estas ĝis nun plensataj kaj kontentaj
je ruĝa sango la bestiaj homoj
kaj forte blovas de malamo ventoj.
Esperas mi, ke tra l’homaro
vastiĝos baldaŭ la frateca sento
kaj en ĉielo, super ter’ kaj maro
kvietiĝos fine la fiega vento.
Jes, kredas mi, ke la homaro
kapablos vivi en paco kaj konsento
kaj en ĉielo, super ter’ kaj maro
nur Amo flugos en la milda vento,
nur Amo flugos en la milda vento!
YouTube
mp3
(supren)
22. Amovortoj sursable
(Loveletters on the sand)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: J. Fred Coots / N. & C. Kenny
Sur la sablon de l’ mar’ kutimis skribi ni
dolĉajn vortojn pri nia Amo.
Vi desegnis por mi dometon, du korojn
kaj mi skribadis: mi amas vin.
Sed, en sensuna tag’, ekblovis venteg’
kaj dispelis por ĉiam
la amorevon nian.
Sur la sablo de l’mar, sub varma kaj brila sun’,
pensoj vagas sen plu amorevoj nun.
Sur la sablo de l’ mar’, sub varma kaj brila sun’,
plu ne estas temp’ por amorevoj nun.
YouTube
mp3
(supren)
23. Animo kaj koro
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: S. D’Esposito – T. Manlio
Mi riskas perdi pacon, dormon ĉar vi koleras sen kialo.
Ĉu veras, ke nun viaj lipoj ne volas kisojn plu?
Vi ne respondas miajn vokojn nur por iriti min.
Kunestu tiel ni “anim’ kaj koro” kaj ne disiĝu eĉ dum unu
horo.
Deziro mia al vi min turmentegas: resti kun vi por vivi en fabela
rev’.
Amarajn vortojn ni neniam diru. Feliĉo povas flori per unu
spiro.
Se ankaŭ vi avidas al nia amo, ni ĉiam restu tiel
“anim’ kaj koro”.
Mirinde estas senti, ke vi min amas kaj vidi, ke vi tiom sopiras
al mi.
Dolĉege estas havi vin ĉi apude, kun via spiro kvazaŭ kareso
sur mia haŭt’.
Belege estas aŭdi vin, kiam vi ridas: l’animon mian tio plenigas
per ĝoj’.
Por kunparigi l’vivon kun vi por ĉiam, mirinde estas senti, ke vi
estas mia.
Vi estas mia!
YouTube
mp3
(supren)
24. Akvarelo
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Toquinho
En papera folio vi vidas la flavan sunon
sed, se pluvas, per du krajonsignoj ĝi iĝas ombrelo.
Kaj la arboj ja estas nur flaskoj da vin’ renversitaj:
tiuj uloj sidantaj apude fariĝos ebriaj.
Ĉiam verdas herbejoj kaj tiu punkto en la ĉielo
estas nepre aŭ la bona Dio, aŭ iu fluganta mev’
al la maro, por vagadi super la senlima blu’.
Tiu ŝipo navigadas nur per velo antaŭen plu.
Sed, subakve, fiŝoj scias kien iri, laŭ sia plaĉo ne laŭ via vol’.
La ĉielo rigardadas, ĉiam bluas la kolor’.
Aviadilo flugas alte, nun revenas al la ter’,
dume kelkaj ĝin salutas, svingas manojn amike
el la vilaĝa drinkej’: kien iras ĝi?
En papera folio vi vidas trajnovojaĝantojn:
jen tri bonaj amikoj babilas kaj nun ludas kartojn.
Eblas ĉie alveni, sufiĉas nur unu sekundo:
per desegna cirkleto atingas vi la tutan mondon.
Tiu knabo paŝadas ĝis kiam atingas muron,
fermas li la okulojn kaj vidas momente l’estonton jam.
La estonto: kosmoŝipo de planedoj al konker’.
Ĉu ĝi solvos la problemon de malsato sur la ter’?
Aŭ ĝi portos militojn por la posedo
de la riĉaĵoj de nia mond’?
Ni pluludu la muzikon kaj laboru kun fervor’.
La muziko, la laboro, l’amikeco: jen trezor’!
Estas ĉiuj ni partoj de bela ludo dum l’akvarel’
senkoloriĝos jam, senkoloriĝos jam.
YouTube
mp3
(supren)
25. Ĉampano
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: De Pasquale-Jodice-Di Francia
Ĉampano, por tostad’ al renkonto kun vi, jam propriet’ de alia.
Okazis post ies invito “ni iru ĉiuj festi en hejmon mian”.
Apenaŭ la festen’ komenciĝis, sendrinke mia kapo turniĝis.
Ĉirkaŭe jam nenio plu gravis, rigardoj miaj nur celis sekvi vin.
Ĉu povas mi akompani vin hejmen?
“Preteksto tre banala por resti iom sola mi kun vi”.
Kaj poste forĵeti ĉiujn timojn, vin ami simple tiel…
l’ unuan fojon, la lastan.
Ĉampano, por ni dolĉa sekreto pri amo kulpa, malpermesata.
Nun restas nur ĉi glaso malplena, dolora forĵetinda rememor’.
Mi scias, ke vi min rigardadas, ĉar al vi ŝajnas strange
tostadi sen virina kunestad’. Sed mi, mi devas celebradi
la finon de la Amo. Do: kelnero, ĉampanon!
YouTube
mp3
(supren)
26. Kisu min multe
(Bésame Mucho)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: C. Velasquez
Kisu min, kisu min multe, kvazaŭ ĉi nokte por ni estus la lasta
foj’.
Kisu min, kisu min multe, ĉar timas mi, ke mi perdos vin: kia
malĝoj’!
Volas mi teni vin strikte, en viaj okuloj nun speguliĝi.
Pensu, ke morgaŭ mi estos, je ĉi sama horo, lontana de vi.
Kisu min, kisu min multe, kvazaŭ ĉi nokte por ni estus la lasta
foj’.
Kisu min, kisu min multe, ĉar timas mi, ke mi perdos vin: kia
malĝoj’!
Nun mia haŭto deziras ensorbi karesojn de lipoj de man’.
Pensu, ke morgaŭ mi estos, je ĉi sama horo, sen vi en lontan’.
Kisu min, kisu min multe, kvazaŭ ĉi nokte por ni estus la lasta
foj’.
Kisu min, kisu min multe, ĉar timas mi, ke mi perdos vin: kia
malĝoj’!
Ĉar timas mi, ke mi perdos vin: kia malĝoj’!
YouTube
mp3
(supren)
27. La amatino de amiko mia
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: R. Carlos
Ho, kial mi enamiĝis al la amatino de amiko mia?
Kun miloj da inoj en mondo, ĝuste l’amatino de amiko mia.
Ja, estas vere, ke kondutas amo tiel: envizaĝen rigardas ĝi al
neniu.
Mi enamiĝis ĝuste al la amatino de amiko mia.
Sed tiajn okulojn belajn dum mia tuta vivo vidis mi neniam.
La mondo grandas sed fariĝas eta, se renkontiĝas vi kun simila
virin’.
Nenion diri al li, nek al aliaj, neniam!
Mi ne volas diri al la mondo, ke mi amas l’amatinon de amiko
mia.
Mi ne volas diri al la mondo, ke mi amas l’amatinon de amiko
mia.
Kaj kion nun mi faru? Pli bone mi rezignu kaj ne pensu plu.
Se estas mi amiko vera, suferu mi silente kaj ne revu plu.
Ĉar estas vere, ke necesas plori kaj adiaŭi la feliĉon post nun.
Nenion diru al li, nek al aliaj, neniam!
Mi ne volas diri al la mondo, ke mi amas l’amatinon de amiko
mia.
Mi ne volas, ke la mondo sciu, ke mi amas l’amatinon de amiko
mia!
YouTube
mp3
(supren)
28. Mirindaĵo
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: R. Pazzaglia-D. Modugno
La veron mi diras, ke okazis al mi, nokte, sur ponto dum mi
rigardis l’akvon
kun malbenita emo min ĵeti suben tuj. Subite alproksimiĝis iu.
Ĉu angelo? Tamen ŝajne nur pasanto
manprenis min dirante tion ĉi:
“Ho mirindaĵo! Kaj kial ne rimarkas vi, ke nia mondo estas
mirindaĵo?
Ho mirindaĵo! Eĉ la doloro via por vi fariĝi povos mirindaĵo.
Rigardu ĉirkaŭ vin: amason da donacoj! Oni inventis por vi la
maron!
Ne estas vi malriĉa, posedas vi la sunon, la vivon, la Amon.
Ho Mirindaĵo! La koro de virino pulsanta nur por vi, ho
mirindaĵo!
La lumo de l’mateno, la helpo de amiko, l’rideto de infano:
mirindaĵo, ho mirindaĵo”.
La nokto jam finiĝis kaj mi pli dolĉa sentis la guston de la vivo:
mirindaĵo, ho mirindaĵo. Ho mirindaĵo, ho mirindaĵo!
La nokto jam finiĝis kaj mi pli dolĉa sentis la guston de la vivo.
Mirindaĵo, ho mirindaĵo, ho mirindaĵo, ho mirindaĵo!
YouTube
mp3
(supren)
29. La nokto
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: S. Adamo
Pri vi ne pensas mi dumtage, sed nokte mi malbenas vin
kaj, kiam fine matenruĝas, ĉirkaŭas nur malpleno min.
La bildo via grandas nokte, sed vane strebas mi ĝin kapti,
vi amuziĝas min turmenti: vi, nokte, frenezigas min.
La nokto frenezigas min, frenezigas min.
Pervoĉe ŝiras vi l’mallumon, kie vin serĉi mi ne scias,
mi aŭdas vin, l’esper’ revivas kaj vin mi amas ĉiam pli.
Vi reaperas dum tempero, flugtuŝas min, etendas manon,
sed mia sango glaciiĝas kiam ridante vi forfuĝas.
La nokto frenezigas min, frenezigas min.
La tago brilas pacoplena, kaj via bildo vaporiĝas.
Ĉu vi atingas iun alian? La duboj frenezigas min.
La nokto frenezigas min, frenezigas min, frenezigas min!
YouTube
mp3
(supren)
30. La fremdulo
Esperantigo: Michel Dereyger kaj Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Georges Moustaki
Kantas: Manŭel
Kun vizaĝ' mia de fremdul', greka paŝtist', migranta jud',
kun harar' mia en la vent', helblua estas la okul',
ĉiam aspektas mi revul', elrevigita en real'.
Kun mia mano de ŝtelist', de senhejmul', de muzikist'
mi ofte rabis en ĝarden'. Multege trinkis mia buŝ',
kisis kaj mordis mi per dent', ĝis la malsat' nenia venk'.
Kun vizaĝ' mia de fremdul', greka paŝtist', vaganta jud',
eta ŝtelist' kaj vababond' multe sin banis mia haut'
en la somera, varma sun', en lito dolĉa de fraŭlin'.
Mirinde sciis mia kor' tre suferigi post dolor'
sed ĉio sen revoluci', sen ia sav' por la anim',
sen ŝanco al la paradiz' kaj eĉ al la purgatori'.
Kun vizaĝ' mia de fremdul', greka paŝtist', migranta jud',
kun harar' mia en la vent', mi venos, mia kaptitin',
vivplena font', ĝemelanim' kaj trinkos je via junec'.
Ja estos mi via revul', aŭ via princ', adoleskul',
laŭ via plaĉo kaj elekt'. El ĉiu tago faros ni
tutan eternecon da am', kiun ĝismorte vivos ni.
YouTube
mp3
(supren)
31. Kvazaŭ kolombo blanka
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: G.Baker
Mi vekiĝas frumatene je l’aŭroro en ĉiel’, bonvenigas
ĝojoplene tagon sub la bona stel’.
Kelkaj birdoj jam ekpepas, dum de floroj la parfum’
min karesas kaj anoncas
la revenon de la sun’.
Kvazaŭ kolombo blanka, flugas mi super kampar’.
Kvazaŭ kolombo blanka, preter la montoj kaj mar’,
kun mia esper’, kun mia liber’.
Mi imagas, ke mi flugas en vojaĝ’ de poezi’,
vidas mi la tutan mondon per mirakla fantazi’.
Kvazaŭ kolombo blanka, flugas mi super kampar’.
Kvazaŭ kolombo blanka, preter la montoj kaj mar’,
kun mia esper’, kun mia liber’.
Enkaĝigi oni provis, vane, la spiriton mian,
sed ĝi ĉiam ĉenojn rompis, savis la liberon sian.
Kvazaŭ kolombo blanka, flugas mi super kampar’.
Kvazaŭ kolombo blanka, preter la montoj kaj mar’,
kun mia esper’, kun mia liber’.
YouTube
mp3
(supren)
32. Dankas mi la vivon
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Violeta Parra
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
miajn du okulojn, per kiuj ja mi povas
perfekte distingi la nigron de la blanko,
sur la ĉiela volbo, la stelaron brilan
kaj, en homamasoj, l’amatinon mian.
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
la aŭdadon viglan, per kiu mi perceptas,
dumtage, dumnokte, la kanton de birdetoj,
kaj brujon de marteloj, fulmoj, hundaj bojoj
kaj la dolĉajn voĉojn de l’amatoj miaj.
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
eblon por paroli kaj uzi la vortaron.
Do, mi povas diri la pensojn kaj la sentojn
kaj vortojn, kiajn “panjo, pacjo, frato, amiko”
kaj la amon mian por la tuta mondo.
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
ĉi piedojn lacajn per kiuj mi transpasis
vilaĝojn kaj urbojn, dezertojn, plaĝojn, montojn,
arbarojn, ebenaĵojn, marĉojn, valojn, torentojn
ĝis la loko kie estas via hejmo.
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
la inteligenton, per kiu mi komprenas
la homan sciencon per ĉi sentema koro
kapabla apartigi l’bonon de l’malbono
kaj elkovri amon en rigardoj ajnaj.
Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
la rideton dolĉan, la ploron dolorigan,
la kanton per kiu esprimas mi la ĝojon
kaj mia kanto sonas kiel ĉies kanto
kaj ĉies kanto sonas kiel mia kanto
kaj ĉi kanto iĝas de ni ĉiuj la danko.
YouTube
mp3
(supren)
33. Fremdaj en la nokto
(Strangers in the night)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: B. Kaempfert / C. Singleton/E. Snyder
Fremdaj en la nokt’
ni, per rigardoj, mienis en la nokt’
laŭ la espero,
ke kunestos ni antaŭ la noktofin’.
En l’okuloj viaj io invita,
la rideto via tiel ekscita
kaj en mia kor’ granda dezir’ de vi.
Fremdaj en la nokt’,
animoj solaj ni, nur fremdaj en la nokt’
ĝis la moment’ de nia plej frua rigard’,
ĉu jam konis ni? Amo estis febla ŝanco
en komplica, varma danco
sed, en tiu nokt’,
amantoj iĝis ni post unu vid’,
enamiĝintoj restos por la viv’,
amikoj en la nokt’.
YouTube
mp3
(supren)
34. Padeto (Caminito)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: M. Gabino Goria Penalosa / Juan De Dios
Filiberto
“Caminito”, padeto laŭ kiu promeni kutimis ni mano en man’,
nun mi venas je la lasta foj’ por rakonti pri mia malĝoj’.
“Caminito”, vi tiam parfumis de falĉitaj herboj kaj junkoj en
flor’,
baldaŭ iĝos mi ombro kaj nur de vi restos paliĝanta spur’.
Depost ŝia forir’, mi vivas en dolor.’
“Caminito” amika, ankaŭ mi iros for.
Ŝi forlasis min kaj ne revenos plu.
Mi sekvos ŝiajn paŝojn: “Caminito”, adiaŭ!
“Caminito” mi ĉiun vesperon feliĉa laŭiris vin kun amosent’:
se hazarde ŝi tie repasos, vi al ŝi, ke mi ploris ne diros.
“Caminito” la dornaj rubusoj permane de l’tempo jam nun
kaŝis vin.
Volus fali mi ĉe l’via rando kaj forviŝos la temp’ ankaŭ min.
Depost ŝia forir’, mi vivas en dolor’.
“Caminito” amika, ankaŭ mi iros for.
Ŝi forlasis min kaj ne revenos plu.
Mi sekvos ŝiajn paŝojn: “Caminito” adiaŭ!
YouTube
mp3
(supren)
35. Ĉieleto linda (Cielito
Lindo)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Querino Mendoza y Cortes
El la Sierra Morena “Ĉieleto linda” nun venas kanto,
jen du okuloj nigraj “Ĉieleto linda” de kontrabando.
La muŝon, kiun portas “Ĉieleto linda” vi, ĉe la buŝo,
al iu ajn ne donu “Ĉieleto linda” por mi ĝin tenu.
Aj, aj, aj, aj kantu ne ploru.
Ĉar, se vi kantas, ĝojigas “Ĉieleto linda” vi ĉiujn korojn.
La birdo, kiu lasis “Ĉieleto linda” la neston sian,
se trovos ĝin loĝita “Ĉieleto linda” pun’ meritita.
Via hejm’ el la mia “Ĉieleto linda” distancas paŝon,
kiam mi solas, donu “Ĉieleto linda” vi ĉirkaŭbrakon.
Aj, aj, aj, aj kantu ne ploru.
Ĉar, se vi kantas ĝojigas “Ĉieleto linda” vi ĉiujn korojn.
Sagon en la aeron “Ĉieleto linda” Kupido lanĉis
kaj, kia stranga fato “Ĉieleto linda” jen min li trafis.
El la Sierra Morena “Ĉieleto linda” nun venas kanto,
jen du okuloj nigraj “Ĉieleto linda” de kontrabando.
Aj, aj, aj, aj kantu ne ploru.
Ĉar, se vi kantas, ĝojigas “Ĉieleto linda” vi ĉiujn korojn.
YouTube
mp3
(supren)
36. Ĉu vi solas ĉi nokton
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: R. Turk / L.Handman
Ĉu vi solas ĉi nokton kaj sopiras al mi
kaj suferas pro nia disiĝ’?
Ĉu memoras vi kiam, en somera suntago,
mi vin kisis kaj vokis vin “amo”?
Eble ŝajnas malplena nun via loĝej’,
vi imagas min vidi en la enirej’.
Se vi volas, ke mi nun revenu al vi,
diru, kara, ĉu vi solas ĉi nokton?
Mi scivolas, ĉu vi solas ĉi nokton.
Laŭ onidiro, la vivo estas scenejo en kiu ĉiuj
devas plenumi iun rolon kaj nia rolo estis,
ke mi enamiĝu al vi kaj, ke vi estu mia amo.
En la “Akto unu” okazis nia renkontiĝo:
mi amis vin je la unua rigardo
kaj vi ludis vian rolon perfekte,
sen perdi eĉ unu eldiraĵon.
Poste venis la “Akto dua”: mi ne scias kiel,
amo mia, vi komencis ŝanĝiĝi kaj agi strange,
tamen vi ĉiam diris, ke vi amas min,
dum la realo montris, ke vi mensogas.
Kiel ajn, mi preferus daŭrigi
eltenante viajn mensogojn anstataŭ vivi sen vi.
Nun la scenejo estas nuda… restas ĉi tie mi sola,
dum nur malpleno ĉirkaŭas min kaj, se vi ne revenos al mi,
oni povas faligi la kurtenon.
Se vi volas, ke mi nun revenu al vi,
diru, kara, ĉu vi solas ĉi nokton?
YouTube
mp3
(supren)
37. Ligita al unu sablero
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: G. Marchetti/N. Fidenco
Vi volas lasi min, iri malproksimen
sed, en mallumo, vi poste vokos min.
Mi volas vin luli, vin luli
metante vin sur ondon de l’maro, de l’maro,
ligante vin al unu sablero
tiel, ke en nebulon fuĝi ne povos vi
kaj ĉiam restos tie ĉi.
Mi volas vin teni, vin teni
al mi ligita per sunradio, radio
kaj tiel ĝia varmo dispeligos
la nebulon kaj via koro
foriri ne povos plu:
feliĉo regos por ni du.
Ĉar, eble, iam vi fuĝos
kaj en la nokto vi perdiĝos
kaj, tute sola, en la mallumo,
poste min vokos.
Mi volas vin luli, vin luli
metante vin sur ondon de l’maro, de l’maro,
ligante vin al unu sablero
tiel, ke en nebulon fugi ne povos vi
kaj tiel restos tie ĉi.
Memoru, ke l’veran amon
en mia koro ĉiam vi trovos,
ni tiel vivos en harmonio kaj poezio.
YouTube
mp3
(supren)
38. Marina
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: R. Granata
Mi enamiĝis arde al Marina,
knabino vere bela, ege ina,
sed ŝi rifuzis miajn amoferojn:
kion mi faru por konkeri ŝin?
Renkontis mi ŝin sola iun tagon,
haltigis preskaŭ mia kor’ la pulson.
Apenaŭ mi deklaris mian senton:
ŝi ĉirkaŭbrakis kaj tuj kisis min.
Marina, Marina, Marina, mi volas edziĝi al vi.
Marina, Marina, Marina, mi volas edziĝi al vi.
Karulino mia, mi petas “min ne lasu, tiel vi min ruinigus,
ho ne, ne, ne, ne, ne”.
Karulino mia, mi petas “min ne lasu, tiel vi min ruinigus,
ho ne, ne, ne, ne, ne,
Marina, ne, ne, ne! Marina, ne, ne, ne …”
YouTube
mp3
(supren)
39. Mia preĝo
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Boulanger / J. Kennedy
Post la fin’ de l’ krepusk’, ne pepas plu birdetoj.
Ĉe l’komenc’ de la nokt’, jen vi en mia kor’,
kaj ĝin vi plenigas dum mi por vi preĝas.
Mi preĝas kaj sentas vin kun mi, je la fin’ de la tag’,
en paradiza rev’.
Mia preĝo: ekstazo de l’ ĉiel’, dum la mond’ estas for
kaj kun mi via kor’.
L’animoj niaj spiras kune ĉi nokte
kaj vi flustras la dolĉajn vortojn, kiuj ĝojigas min.
Mia preĝo kaj via la respond’ daŭros same fidelaj,
ĝis la fin’ de la vivo ni neniam disiĝos,
ene de mia preĝo. Mia preĝo!
YouTube
mp3
(supren)
40. La tango de la rozoj
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: A. Bottero/F. Schreier
Tie, en la ĝarden’ de rozoj,
naskiĝis granda amo,
okazis kisoj, aŭdacaj tuŝoj
kaj la frenezo de la pasi’.
“Amu min” ŝi flustras arde
kaj la deziro tremigas ŝin,
dum ŝvebas, en mallum’,
de rozoj la parfum’.
Amu min, kisu min kun pasio,
prenu min kaj stringu min kun ardo.
Pluku min, similas mia vivo floron,
ĝi frue floras, frue velkas: jen amo mia por vi.
Poste, venis malĝoja tago,
finiĝis tiu amo
samkiel rozo de frost’ mortinta,
kies parfumo ne ŝvebas plu.
En ĝardeno sen plu rozoj,
ŝi konsumiĝas en malesper’,
plorante pro ĉagren’, dum ehas la refren’.
Amu min, kisu min kun pasio,
prenu min kaj stringu min kun ardo.
Pluku min, similas mia vivo floron,
ĝi frue floras, frue velkas: jen amo mia por vi.
YouTube
mp3
(supren)
41. La domo de naskiĝanta
suno (The House of the Rising Sun)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Anonimo
Ekzistas dom’ en Novorlean’
nomata “l’Naskiĝanta Sun’”.
Estis tie de junuloj mil la ruin’,
eĉ por mi, sen honto, sen pun’.
Tajloro estis panjo,
ŝi kudris por mi novan ĝinzon
kaj estis kartludisto paĉjo,
tie, en Novorleano.
Jam nur bezonas la kartludist’
kofron kun ludkartoj, vestaĵoj
kaj fariĝas feliĉa por li la ekzist’
nur se abundas drinkaĵoj.
Patrinoj, do, admonu
la filojn viajn nun,
ke l’vivon ili ne bruligu
en la Dom’ de l’Naskiĝanta Sun’.
Mi sidas jam en trajno,
min vokas Novorleano,
al la esper’ pri luda gajno
min ligas la kateno.
Jes, estas dom’ en Novorlean’
nomata “l’Naskiĝanta Sun’”.
Estis tie de junuloj mil la ruin’,
eĉ por mi, sen honto sen pun’.
Eĉ por mi, sen honto, sen puno.
YouTube
mp3
(supren)
Alia
filmeto. Ĝi havas ilustraĵojn de Miguelangel
Bueno Avila
42. Esperantisto
Esperantisto. Muziko / lirikoj: Manŭel Rovere
Naskiĝis mi en tre trankvila familio
en kiu regis granda harmonio.
Mi kreskis obeema kaj studema,
nkora, sentoplena, laborema.
Kondutas ĉiam mi sincere kaj honeste,
plenumas miajn devojn senproteste.
Mi strebas pagi ĉion laŭimposte
eĉ se la taksoj mordas min ĝisoste.
Mi ne drinkas, mi ne fumas,
ne frekventas virinetojn,
por manĝaĵoj kaj vestaĵoj
havas mi modestajn petojn.
Mi laboras diligente,
ŝparas monon kun persist',
sed mi havas la difekton:
estas mi Esperantist'.
Mi estis ĉiam tre konvinka pacifisto
kaj tial iĝis mi Esperantisto.
Logike trovis mi, ke Esperanto
utilas tre al porpacbatalanto.
Aktivas vigle mi en l'Esperantistaro
por solvi la problemojn de l'homaro:
forigi lingvajn barojn, miskomprenon,
starigi reciprokan la subtenon.
Mi ne drinkas, mi ne fumas,
ne frekventas virinetojn,
por manĝaĵoj kaj vestaĵoj
havas mi modestajn petojn.
Mi praktikas multajn virtojn,
estas longa tiu list',
sed mi havas la difekton:
estas mi Esperantist'.
Sed mi rimarkas, ke jam nun l'idealismo
fariĝis stranga vort', idiotismo.
La homoj celas nur al la profito,
riĉeco estas la nuntempa mito.
Bonŝance, tamen, ene de Esperantujo
neniu strikte tenas la monujon.
L’esperantistoj estas tre helpemaj,
por la komuna celo donacemaj.
Mi ne drinkas, mi ne fumas,
ne frekventas virinetojn,
por manĝaĵoj kaj vestaĵoj
havas mi modestajn petojn.
Mi aplikas la precepton
esti vera altruist',
sed mi havas la difekton:
estas mi Esperantist'.
Ĉu mi parolu nun pri nia la movado,
pri la sukceso de ĝia agado?
Rezultas ja post centdudekok jaroj
tre kompatinda vico da eraroj.
Do, karaj, ne postulu, ke l'samideanoj
ne estu homoj sed eksterteranoj
kaj eĉ, ke de UEA l'estraruloj
ne estu plu fuŝuloj sed geniuloj.
Mi ne drinkas, mi ne fumas,
ne frekventas virinetojn,
por manĝaĵoj kaj vestaĵoj
havas mi modestajn petojn.
Se mi iĝos estrarulo,
brilos mia la ekzist’,
mi fariĝos sendifekta:
estas mi esperantist’.
Plensukcesa kaj perfekta
fluas mia la ekzist',
mi fariĝis sendifekta:
estas mi Esperantist'.
Mi fariĝis sendifekta:
estas mi esperantisto. ESPERANTISTO!
Italiano
(traduzione letterale)
Esperantista. Musica / liriche: Manuel Rovere
Sono nato in una famiglia molto tranquilla
in cui ha regnato una grande armonia.
Sono cresciuto obbediente e studioso,
di buon cuore, molto sensibile, laborioso.
Mi comporto sempre in modo sincero ed onesto,
compio i miei doveri senza protestare.
Mi sforzo di pagare tutto secondo quanto imposto
anche se le tasse mi mordono fino all’osso.
Io non fumo, io non bevo,
non frequento donnine,
per il cibo ed il vestiario
ho esigenze modeste.
Io lavoro diligentemente,
risparmio denaro con costanza,
ma ho il difetto:
io sono Esperantista.
Sono sempre stato un sincero pacifista
E perciò son diventato Esperantista.
Logicamente ho trovato che l’Esperanto
È molto utile ad un combattente per la pace.
Sono molto attivo nell’ambiente esperantista
per risolvere il problema dell’umanità:
eliminare le barriere linguistiche, l’incomprensione,
instaurare il sostegno reciproco.
Io non bevo, io non fumo,
non frequento donnine,
per il cibo ed il vestiario
ho esigenze modeste.
Io pratico molte virtù,
è lunga quella lista,
ma ho il difetto:
io sono Esperantista.
Ma mi accorgo che ormai l’idealismo
è diventato una parola strana, un idiotismo.
Gli uomini mirano soltanto al profitto,
la ricchezza è il mito del nostro tempo.
Per fortuna, tuttavia, nell’ambiente esperantista,
nessuno tiene stretto il portafogli.
Gli Esperantisti sono molto disponibili,
generosi per il fine comune.
Io non bevo, io non fumo,
non frequento donnine,
per il cibo ed il vestiario
ho esigenze modeste.
Metto in pratica il precetto
di essere un vero altruista,
ma ho il difetto:
Io sono Esperantista.
Vogliamo parlare ora del nostro “movimento”,
del successo della sua attività?
Risulta dopo centoventott’anni
un miserevole numero di errori.
Pertanto, non pretendete che i “nostri compagni”
non siano uomini ma extraterrestri
e anche che i dirigenti dell’UEA (Assoc. Universale Esp.)
non siano più dei pasticcioni ma dei geni.
Io non bevo, io non fumo,
non frequento donnine,
per il cibo ed il vestiario
ho esigenze modeste.
Se diventerò dirigente,
brillerà la mia esistenza,
diventerò senza difetti:
sono esperantista.
Con gran successo e perfetta
scorre la mia esistenza,
son diventato senza difetti:
Io sono Esperantista.
YouTube
mp3
(supren)
43. Eŭropo
Muziko / vortoj: Rovere Emanuele (Manŭel)
Enkore mi kultivas belan revon.
Ĝi naskiĝis jam dum mia infanaĝ’.
Mi kreskis kaj mi prenis kiel devon
lukti por ĝin realigi kun kuraĝ’.
Mi revas pri estonta nova mondo
kie regas la justeco, la liber’,
ĉiuj homoj en frateca, granda rondo
kunlaboras por la paco, la prosper’,
kun respekto por naturo kaj medio
ĝuas kune la riĉaĵojn de la ter’.
Ho mondo, ho mondo, en via estont’
ne plu venu de la militoj la hont’.
Sed estu fiero kaj granda honor’
por ĉiuj popoloj vivadi en paco kaj glor’.
Ni studu l’historion de Eŭropo
kun la dua mondmilita tragedi’.
Teruras, ke personoj en milopoj
tiel vundis kaj mortigis inter si.
El tio la konvinkon nun ni prenu,
ke milito estas ega abomen’,
pri rasismoj, naciismoj ni komprenu,
ke ja temas pri la plej granda malben’,
ke landlimoj estas nur sensencaj baroj,
honto por l’inteligento de l’ homar’.
Eŭropo, Eŭropo, jen via estont’:
Vi estos modelo por la tuta mond’,
pri demokratio, civilo, liber’,
por multaj popoloj la nova, la granda esper’.
La “HEJMO KOMUNA”, la nova, la GRANDA ESPER’.
YouTube
mp3
(supren)
44. Ave Maria, Reĝino de la
espero
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Emanuele Rovere (Manŭel).
Ave, ave Maria, Reĝino de la Espero,
Vin mi salutas, ho Madono de mia koro.
Vi, de l' mondo Reĝino, de l' vera Amo la fonto,
Patrino de Jesuo, nia Savanto:
asistu nin ĉiutage, kvazaŭ infanojn, prenu niajn manojn,
kaj helpu nin elteni niajn penojn.
Al Vi sopiras koroj, por la konsolo sia,
Vin vokas ĉiuj “Panjo”, kun sento pia.
Protektu Viajn filojn disajn sur la tuta ter',
ne lasu ilin en malsato aŭ sen liber', mi preĝas.
Se l'estonto malheliĝas, brilas pli Viaj okuloj
kaj lumigas nian vojon per radio,
sub gvidado Via sekura ni fariĝas kuraĝuloj,
dank' al helpo Via timigas nin nenio.
Vortojn miajn, do aŭskultu, Vin mi preĝas kun fervoro,
Dipatrino estas Vi nia espero,
estas Vi nia certeco, ke en ĉi mondo triumfos la Bono;
propetu Dion pri paco kaj frateco,
por ni pri Lia pardono.
Ave, ave Maria, Reĝino de la Espero,
Vin mi omaĝas, ho Madono de mia koro.
(Al vi omaĝas mi, Madono de mia koro).
Tutkore Vi kompatas pekulon pentofarintan,
neniam Vi forlasas filon vojerarintan.
Fortigu l' malsanulojn, portu al ili resanigon,
aŭ donu almenaŭ sanktan rezignacion, mi preĝas.
Se danĝero proksimiĝas, tenu min flanke de Vi:
ĉiam zorgas Vi pri filo vin vokanta.
Via ĉeno rozaria estas la ankro por mi,
subtenil' por ĉiu filo Vin amanta.
Nun mi petas, Dipatrino, per tiu ĉi simpla preĝado:
montru celon al nia surtera paŝado.
Vi tion faros sendube, ni sopiras al nura provizo:
pretigu por Via filoj, de Vi apude, lokon en Paradizo.
Ave, ave Maria, Reĝino de la Espero,
Vin mi salutas, ho Madono de mia koro.
YouTube
mp3
(supren)
45. Anĝeletoj negraj
(Angelitos negros)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: A. Eloy Blanco / M. Alvarez Maciste
Pentristo, paŭzigu l’laboron, dum vi pentradas l’altaron.
Mi estas nur povra nigrulo, venas kun eta postulo:
kvankam la Dipatrino blankas, pentru anĝeleton negran.
Ĉiuj beboj ĉielen iras, eĉ se haŭt’ ilia nigras.
Se vi pentradas kun amsento,
la koloro nigra por vi ne estu honto.
Vidante bebojn negrajn, al ili Dio ridetos.
Mi estas nur negro, pekulo, tamen de Dio fidelulo.
Scias mi, ke Li amas Siajn filiojn, same negrojn kaj blankulojn.
Kvankam la Madono blankas, pentru anĝeleton negran.
Ĉiuj beboj ĉielen iras, eĉ se haŭt’ ilia nigras.
Se vi pentradas kun amsento,
la koloro nigra por vi ne estu honto.
Vidante bebojn negrajn, al ili Dio ridetos.
Mi estas nur negro, pekulo, tamen de Dio fidelulo.
Petas mi, ke vi, en anguleton, pentru negran anĝeleton.
YouTube
mp3
(supren)
46. La ĉielo en unu
ĉambro
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Gino Paoli
Se vi estas kun mi,
mia ĉambro ne plu havas vandojn sed arbojn,
arbojn multenombrajn.
Kiam vi estas apud mi,
ĉi tiu griza plafon’ min ne subpremas plu,
mi vidas super ni l’ĉielon,
dum tie ĉi ni restas forlasitaj
kvazaŭ ekzistus plu nenio, nenio en mondo…
Ludas akordion’,
ŝajnas al mi orgen’
vibranta por vi, por mi
en la senlimec’ de l’ĉielo,
por vi kaj por mi en ĉiel.
YouTube
mp3
(supren)
47. Suzana
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: de Adriano Celentano.
Tagojn sep en Portofino, pli ol dek en Saint Tropez,
poste diris vi: koketo, mi plensatis per “patè”,
kaj kaŝe fuĝis al Malibu kun komercisto de “bijou”.
Suzana, Suzana, Suzana, Suzana “mon amour”.
Mi, fremdulo kaj turisto, vi, la stelo de Pigalle,
kun surhaŭte, kiel vesto, kalsoneto de vual’.
Mi diris al vi: venu foren kun mi. Vi respondis: “Oui, monsieur”
kaj mi diris: mi revenos poste.
Kaj vi: “Mais non, monsieur, ne vous inquiétez pas,
je suis prêt à partir, prêt à porter, tout va bien!”
Suzana, Suzana, Suzana, Suzana “mon amour”.
Nun mi dronas en l’elspezoj, de uzuristoj la viktim’,
eĉ mi pagas detektivojn sed ne sukcesas trovi vin,
dum via edzo loĝas nun “chez moi”, manĝas kaj drinkas pli ol
paŝa’.
Suzana, Suzana, Suzana, Suzana “mon amour”.
Vin atendas mi du jarojn, en la “bistrot du touriste”
kaj subskribis tri kajerojn da biloj al la uzurist’,
sed plu nenion scias nun pri vi… ĉu iam revenos vi al mi?
Suzana, Suzana, Suzana, Suzana “mon amour”.
Suzana, Suzana, Suzana …
Kantas Manŭel:
YouTube
mp3
(supren)
Kantas Manŭel kaj Neide Barros Rego:
YouTube
mp3
Kantas Manŭel kaj Tatiana Raillart Petouchkova:
YouTube
mp3
48. La vivo rozkolora
(La vie en rose)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Teksto esperantigita / verkita de Manŭel Rovere
Hela rigard', kvazaŭ knabin',
rideto dolĉa sur la buŝ',
jen la portreto sen retuŝ'
de l’ virin', kiu ravas min.
Kiam ŝi brakumas min
kaj flustras el la sin’,
la viv’ rozkoloriĝas.
Ardajn vortojn el la kor’
ŝi diras sen pudor’:
la sensoj ekscitiĝas.
Sentas mi, en la anim’,
feliĉon preter lim’,
neniam eĉ revitan.
“Nur vi por mi, mi por vi en la mond’”
ŝi diris kore en ĵur’ por la vivo.
Kiam mi pensas pri tio,
akceliĝas la puls'
de mia kor’.
Noktoj de am’ kvazaŭ sen fin’
dum regas plena harmoni',
penojn forigas la pasi':
la temp’ de ĝoj’, ĝoj' sen lim'.
Se ŝi estas apud mi,
mi vidas dank’al ŝi
la vivon rozkolora.
Ŝvebas ĉirkaŭ mi muzik’,
la mond’ estas amik’
kaj ĉiu hom’ bonkora.
Ŝiaj vortoj, ŝia spir’,
samkiel eliksir’,
min igas sendolora.
Elstaras ŝi en la plej bela rev'
kaj mi sopiras surlipen ŝin kisi.
Se mi estas apud ŝi,
la vivo ĉiam brilas,
ho jes, por mi.
YouTube
mp3
(supren)
49. En foiro de la oriento
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Angelo Branduardi
En Foiro de l'Orient', per du groŝoj, museton paĉjo aĉetis por mi.
Kaj venis kato, kiu manĝis la muson, kiun en bazar' paĉjo aĉetis por mi.
En Foiro de l'Orient', per du groŝoj, museton paĉjo aĉetis por mi.
Kaj venis hundo, kiu mordis la katon,
kiu manĝis la muson, kiun en bazar' paĉjo aĉetis por mi.
En Foiro de l'Orient', per du groŝoj, museton paĉjo aĉetis por mi.
Kaj venis bastono, kiu batis la hundon, kiu mordis la
katon,
kiu manĝis la muson, kiun en bazar' paĉjo aĉetis por mi.
En Foiro de l'Orient', per du groŝoj, museton paĉjo aĉetis por mi.
Kaj venis fajro, kiu bruligis la bastonon, kiu batis la hundon,
kiu mordis la katon, kiu manĝis la muson, kiun en bazar' paĉjo aĉetis por mi.
En Foiro de l'Orient'…
Kaj venis akvo, kiu estingis la fajron, kiu bruligis la bastonon,
kiu batis la hundon, kiu mordis la katon, kiu manĝis la muson,
kiun en bazar' paĉjo aĉetis por mi.
En Foiro de l'Orient'…
Kaj venis bovo, kiu trinkis la akvon, kiu estingis la fajron,
kiu bruligis la bastonon, kiu batis la hundon, kiu mordis la
katon,
kiu manĝis la muson, kiun en bazar' paĉjo aĉetis por mi.
En Foiro de l'Orient'…
Kaj venis buĉisto, kiu buĉis la bovon, kiu trinkis la akvon, kiu estingis la fajron,
kiu bruligis la bastonon, kiu batis la hundon, kiu mordis la katon,
kiu manĝis la muson, kiun en bazar' paĉjo aĉetis por mi.
En Foiro de l'Orient'…
Kaj l'angelo de la morto, super la buĉisto, kiu buĉis la bovon,
kiu trinkis la akvon, kiu estingis la fajron, kiu bruligis la bastonon,
kiu batis la hundon, kiu mordis la katon, kiu manĝis la muson,
kiun en bazar' paĉjo aĉetis por mi.
En Foiro de l'Orient'…
Kaj fine la Sinjoro, super l'angelo de la morto, super la buĉisto,
kiu buĉis la bovon, kiu trinkis la akvon, kiu estingis la fajron,
kiu bruligis la bastonon, kiu batis la hundon, kiu mordis la katon,
kiu manĝis la muson, kiun en bazar' paĉjo aĉetis por mi.
En Foiro de l'Orient', per du groŝoj, museton paĉjo aĉetis por mi.
YouTube
mp3
(supren)
50. Mi estas kredanto
(I'm a believer)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Neil Diamond
Kredis mi, ke amo estas nur fabel’,
neatingebla revo, kiel stel’,
afero iom stulta, malfidinda vort’.
Ĉu ŝanĝiĝos iam mia sort’?
Serĉis mi en preskaŭ ĉiu mondopart’,
enketis eĉ per divenista kart’.
Fariĝis mi skeptika, certa pli kaj pli,
ke neniam trovos amon mi.
Sed nun mi vidas vin, vian vizaĝon,
ricevas mia kor’ tre belan mesaĝon.
Mi amas vin, fariĝas kredanto,
kredanto je la amo.
Kredis mi, ka amo estas altruism’,
sed vidas mi, ke regas l’egoism’.
Ĉar mi donacis multon, sed mankis la eblec’
por trovi iom da reciprokec’.
Kredis mi, ke amo estas fantazi’,
ekzistas por aliaj, ne por mi.
La amo, tiu vera, ne troviĝas plu,
ĝis ĉi tiu kun vi rendevu'.
Kaj, se rigardas mi vian vizaĝon,
leviĝas tuj la sun’ en mia ĉiel’.
Mi amas vin: mi estas kredanto,
kredanto je la amo.
YouTube
mp3
(supren)
51. Mia kato
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko kaj vortoj: Emanuele Rovere (Manŭel)
Havas mi nigran katon
inteligentan kaj simpatian.
Mi trovis lin, iun tagon,
ĉe l’enirejo de l’hejmo mia:
timema kaj malsata,
de iu malbonulo forlasita;
miaŭoj min igis pli ol kortuŝita.
Donis mi bonajn manĝojn
kaj lin regalis per ĝentilo mia.
Ŝufiĉis du semajnoj:
li reakiris tutan forton sian,
fariĝis li la reĝo
de la ĝardeno kaj de l’ĉirkaŭaĵo.
Nun li surprizas per tiu ĉi strangaĵo:
Mia kato, mia kato ŝatas tre fortajn karesojn.
Li pensigas min pri l’homoj, kiuj celas la ekscesojn,
ekstremajn sensaciojn, plenon de adrenalino,
kontraŭ baroj, preter limoj, por aventur’ sen fino.
Kiam mi ekbalaas, li tuj kuŝiĝas apud piedoj miaj.
Karesojn de mi li petas,
ĉu mi konsentu al postuloj liaj?
Mi lasu balailon,
prefere prenu akran frrastilon.
Ĉu iam vidis vi pli strangan scenon?
Mia kato, mia kato, ŝatas tre fortajn karesojn.
Li pensigas min ...
YouTube
mp3
(supren)
52. Kisoj (Things)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Bobby Darin
Se vi iĝus mia korknabino,
ĉiun horon vi ricevus kison,
sed vi restas nur kun l’ amininoj
kaj sola neniam venas promeni kun mi.
Se rigardas mi vizaĝon vian,
mi ĉirkaŭbraki volas vin ĉebruste.
Certe, ankaŭ vi deziras tion,
sed sola neniam venas promeni kun mi.
Ĉiam mi volas viajn kisojn por mi,
ilin mi redonos al vi,
kara, feliĉa estu kun mi, je jes!
Ne plu diru “ne, ne, ne!”
Kisojn kun amo donu, kisojn al mi ne ŝparu,
la tutan vivon kaj unu tagon plu.
Nun vi estas mia korknabino,
tamen multajn kisojn vi ne donas,
kvankam ilin mi ege bezonas,
kaj tiel soifa restas daŭre mi.
Mi atendas kison tutan tagon,
sekva kiso venas post semajno.
Se plu daŭros tia situacio,
pro soifeg’ je kisoj mortos mi.
Ĉiam mi volas viajn kisojn por mi,
ilin mi redonos al vi,
kara, feliĉa estu kun mi, ne plu diru “ne, ne ne!”
Kisojn kun amo donu, kisojn al mi ne ŝparu,
la tutan vivon kaj unu tagon plu.
YouTube
mp3
(supren)
53. Brila kometo
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
(laŭ populara muziko)
Vortoj: Emanuele Rovere (Manŭel)
Brila kometo, en kristnaska ĉiel’.
Vi memorigas min pri mia infanaĝo,
kiam ŝajnis altegaj la kristnaskaj arboj al mi,
centoj revoj ekfloris en mia fantazi’.
Arĝenta stelo, de supre vi gvidas min
al la naskiĝa loko de Kristo Jesuo.
Scenejo kortuŝa pri la plej grava event’:
ekis la historio de l’Nova Testament’.
Vin sekvante, mi trovas la vojon,
kiu trafas la fonton de l’Amo,
reakiras mi sentojn perditajn de Amo por la tuta homar’.
Bela steleto, varmas jam mia kor’.
Vin rigardante sentas mi specialan ĝojon,
kiu troviĝas nur en la Sankta Famili’:
venas el Betlehemo la vivekzemplo por ni.
Repaciĝas sub vi ĉiuj koroj,
adorante la bebon Jesuo,
dum la vicoj anĝelaj dissendas la gloran kanton en ĉiel’.
Brila komento, elkore mi dankas vin.
Rekte vi gvidis la tri Magojn al celloko.
Konduku nin same al la plej granda trezoro,
apud Kristo Jesuo: Li estas nia savo.
Jen naskiĝis Jesuo,
Savanto de l'homaro!
YouTube
mp3
(supren)
Karaokea versio, (sen voĉo)
54. Feliĉan naskiĝdatrevenon,
bonŝancan novjaron
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Emanuele Rovere
Se vi foje ne povas plu kredi en l'estont',
ĉar la vivo estas por vi de malĝoj' rakont',
ne ĉesu kredi, ke venos por vi l'moment'
post kiam vi vivos en granda kontent'.
Kaj, do, ne rezignu batali por tiu cel',
laŭ la rekta voj' kondukanta al bon' kaj bel',
ĉar nur por merito de via labor'
atingos vi la veran feliĉon de l'kor'.
refreno: Feliĉan naskiĝdatrevenon, bonŝancan novjaron!
Sanon, Amon, pacon, prosperon al vi!
Kaj, dum ni festenas en ĝoja, amika rond',
ni tostu por la paco kaj por la prosper' de l' mond',
por la realigo de l'granda esper':
la tuta malaper' de malsat' kaj mizer'.
refreno: Feliĉan naskiĝdatrevenon, bonŝancan novjaron!
Sanon, Amon, pacon, prosperon al vi!
YouTube
mp3
(supren)
55. En blu' farbita de blu'
(Flugadi)
(Nel blu dipinto di blu) (Volare)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Verde / Modugno
Mi kredas, ke tia sonĝo ne revenos plu:
la manojn kaj la vizaĝon mi farbis per blu’.
Poste, mi estis, subite, de l’vent’ forrabita
kaj, tra l’ĉielo senlima, ekflugis sorĉita.
Flugadi, ho-o kaj kanti ho-o-o-o,
en blu’ farbita de blu’, feliĉa pro resti ĉi plu,
kaj mi flugis, flugadis kun ĝojo
pli alten ol suno kaj eĉ iom pli,
dum la tero fariĝis lontana globeto sub mi,
kaj la spaco ĉirkaŭa pleniĝis de dolĉa muzik’.
Flugadi, ho-o kaj kanti ho-o-o-o,
en blu’ farbita de blu’, feliĉa pro resti ĉi plu.
Sed vaporigas la sonĝojn l’unua sunradi’,
la luno, je la subir’, ilin portas kun si.
Dum mia revo pludaŭras en viaj okuloj
belbluaj kiel ĉielo punktita de steloj.
Flugadi, ho-o kaj kanti ho-o-o-o,
en viaj okuloj de blu’,
feliĉa pro resti ĉi plu,
kaj daŭrigas mi flugi feliĉe pli alten ol suno kaj eĉ iom pli,
en la bluo de viaj okuloj, ho jes, dronas mi,
via voĉo min ravas pli forte ol dolĉa muzik’.
Flugadi, ho-o kaj kanti ho-o-o-o,
en la blu’ de viaj okuloj
mi vidas ĉielon de steloj,
en viaj okuloj de blu’,
feliĉa pro resti ĉi plu, kun vi!
YouTube
mp3
(supren)
56. Se mi estus
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Emanuele Rovere (Manŭel) - 2016
Se mi estus… se mi estus fajro, bruligus mi la tutan mondon
kaj kovrus mi, per nigra, densa cindro, la tutan grundon.
Se mi estus… se mi estus akvo, inundus mi la tutan teron,
dronigus la homaron mi en putran, profundan maron.
Se mi estus… se mi estus vento, mi disbategus ĉiujn florojn,
kaj svarmi lasus mi ne plu parfumojn, ne plu kolorojn.
Se mi estus… se mi estus frosto, mi glaciigus ĉiujn korojn,
por, ke neniu sentu plu la ĝojojn aŭ la dolorojn.
Ĉar malŝatas mi ĉi fian mondon
kie mankas justeco, libero
kaj pereas, ve!, ĉiun sekundon,
virinoj, beboj pro malsato, mizero.
Honesteco foriris el mondo
kaj pri paco perdiĝis l’espero.
De malamo altiĝas la ondo,
ĝi etendiĝas jam sur la tutan teron
kaj preskaŭ mankas Amo!
Se mi estus… se mi estus leĝo, forviŝus mi la dikajn kodojn
kaj kiel devon lasus mi tutsimple la “dek ordonojn”.*
Se mi estus… se mi estus lingvo, mi farus tuj, ke la vortaro
de Esperanto iĝu l’komprenilo por la homaro.
Se mi estus… se mi estus homo, mi volus vivi nur por Amo
kaj vokus ĉiujn, kun frateca sento, “samideano”.
Jes mi estas… ja mi estas homo, la vivon donis al mi Dio
nur por, ke mi kun ĉiuj kunestadu en harmonio.
Kaj mi strebas, ke la verda stelo
iĝu la plej honora ornamo,
estu la esperantista celo
“la homaron kunligi per Amo”.
Ĉiuj ni volas, ke l’ verda stelo
iĝu la plej honora ornamo,
ni batalu por la sankta celo
“la homaron kunligi per Amo”.
Ĉar, fine, venkos Amo!
*La “dek ordonoj” estas la fundamenta leĝo
de la Kristana Religio.
YouTube
mp3
(supren)
57. Kiom pluvis
(Come pioveva)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Armando Gill 191
Ni amegis reciproke, unu jaron, eble plu.
Tamen, poste, ni disiĝis: kiu kulpis el ni du?
Sed okazis, dum vespero, pro hazarda okazaĵ’,
ke, dum pluva la vetero, ni rifuĝis sub arkaĵ’.
Elegantis per vualo ŝi, sub blanka ĉapelet’,
ĉarmis dolĉe la okuloj sed malĝojis la vizaĝet’.
Kaj mi pensadis pri rev’ en lontano,
pri eta ĉambro de lasta etaĝo,
kiam, ŝi, vintre, al kor’ mia sin premis.
Ho, kiom pluvis, ho, kiom pluvis!
Kiel fartas vi? mi diris “bone, dankon kaj, ĉu vi?”
“Ne malbone”, mi aldonis, “sed nun pluvas pli kaj pli”.
“Se mi iom malsekiĝos, mi jam hejmeniros nun”.
“Jen ombrel’, mi akompanos!” “Dankon, baldaŭ venos sun’”.
Tiam vidas mi taksion, vokas ĝin, ŝi diras “ne”,
mi insistas “venu, venu, ni eniru!” Ŝi diras “Jes”.
Tiel, tutkore, mi ŝin prenis permane,
dum miaj pensoj vagadis lontane,
kiam, ŝi, vintre, al kor’ mia sin premis.
Ho, kiom pluvis, ho, kiom pluvis!
Sed memori l’pasintecon por ŝi estis nur dolor‘,
ĉar ŝi estis jam perdinta la purecon de la kor’…
Tial, ĉe la pordo sia, ŝi mienis per ridet’
sed l’okuloj plenpasiaj vualiĝis per larmet’.
Kaj mi ŝin ne plu revidis… ĉu feliĉas ŝi aŭ ne?
Se, en mondo, ŝi perdiĝis, ŝi pripentos ĉiam, ve!
Kiam, vespere, en revo, lontane,
en la taksio mi ŝin prenis permane,
tiam ankoraŭ sin savi ŝi povis…
Ho, kiom pluvis… ŝi tiom ploris!
YouTube
mp3
(supren)
58. Lasu ke mi kantu
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Emanuele Rovere (Manŭel)
intro: Ho, lasu, ke mi kantu kaj mi ludu per gitaro
ĉar tio, kion diros mi nun, estas nur la vero.
Esperantistoj estas de tri specoj: idealistoj kaj materiistoj,
kaj tria speco por kiuj esperanto estas bela ludo kaj nenio pli.
L’idealistoj ĉiam firme kredas: “per esperanto eblas ŝanĝi l’mondon”,
sindone varbas kaj senpage laboras, ne postulas eĉ dankon.
La materiistoj, komercantoj ruzaj, de kelkaj tempoj regas,
ekspluatas la esperantujon por grasigi sian monujon.
Ho, lasu, ke mi kantu kaj mi ludu per gitaro:
pri amo kantojn por la tuta samideanaro.
Kaj klare mi denuncu mankon de demokratio,
dum honte kreskas la sektismo per ekskludoj kaj envio!
Ve! Esperanto, en ĉi situacio, malproksimiĝis de la “fina venko”
ĉar la projekto perdiĝis, ke la novan senton ni disdonu al la tuta mond’.
Ni devas nun retrovi l’idealon, kiu naskiĝis en la granda koro
de Ludoviko kaj de l’samideanoj de la plej frua horo.
Do, ni estu ĉiuj homaranoj veraj, fratece diskonigu esperanton,
semu ni sen laco por la celo de l’monda paco.
Ho, lasu, ke mi kantu kaj mi ludu per gitaro,
ĝis kiam havos spiron mi, al la tuta homaro.
Kaj, se mi jam maljunas nun, pri tio mi fieras
kaj, ĝis mi estos centjarulo, do, plukanti mi esperas.
Kaj ĉiuj agu kune ni, por ke ne estu baro,
por igi esperanton, ja, la lingvo de l’homaro.
Sed ne forgesu ni, ke eblos nur per honesteco
venkigi esperanton “la lingvo de frateco”.
YouTube
mp3
(supren)
59. Patro nia
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Esperanta teksto de “PATRO NIA”,
adaptita de Manŭel al la de li verkita muziko.
PATRO NIA
Patro nia, estas Vi en ĉielo,
Via nomo sanktigata estu.
Venu Via regno, venu Via regno.
Via volo estu ĉiam farata,
same sur tero kaj en ĉielo.
Donu ĉiam nian panon ĉiutagan
kaj al ni pardonu niajn ŝuldojn,
kiel ni pardonas ilin al njaj ŝuldantoj.
De la tento nin malproksimigu
kaj liberigu nin de la malbono.
Testo in esperanto del “PADRE NOSTRO”,
adattato da Manuel alla musica da lui scritta.
PARDE NOSTRO (traduzione letterale)
Padre nostro, Tu sei in cielo,
Il Tuo nome sia santificato.
Venga il Tuo regno, venga il Tuo regno.
La Tua volontà sia sempre fatta,
ugualmente sulla terra ed in cielo.
Dacci sempre il nostro pane quotidiano
e perdonaci i nostri debiti,
come noi li perdoniamo ai nostri debitori.
Tienici lontani dalla tentazione
e liberaci dal male.
YouTube
mp3
(supren)
60. La trajno fajfadas
(Five hundred miles)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Hedy West
Pensis mi, ke bonos pli
sen adiaŭ disiĝu ni,
ĉar ne havus mi la koron revidi vin.
Sed mi aŭdas en lontan’ la fajfadon de la trajn’:
ŝajnas ĝi lamento trista dum vesper’.
Provis mi imagi vin
doloranta en l’anim’,
sur la kajo, en svarmado de “ĝis revid’”.
Sed mi aŭdas en lontan’ la fajfadon de la trajn’
ŝajnas ĝi lamento trista dum vesper’.
Volis kuri mi al vi
kun dolora mia kri’:
malfacile mi kapablis reteni min.
Kiom foren iros vi tiom grandas la ĉagren’,
vi neniam trovos eblon por reven’.
Pensis mi, ke bonos pli
sen adiaŭ disiĝu ni,
ĉar mi sentas, ke jam nun finiĝis ĉio.
Kaj mi aŭdas en lontan’ la fajfadon de la trajn’
dum forportas ĝi por ĉiam la amon nian.
Dum forportas ĝi por ĉiam la amon nian.
YouTube
mp3
(supren)
61. Estu tiel! (Let it be!)
(Esperanto kaj angle)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Paŭl McCartney
When I find myself in times of trouble Mother Mary comes to me
speaking words of wisdom, let it be.
And in my hour of darkness She is standing right in front of me
speaking words of wisdom, let it be
Let it be, let it be, Let it be, let it be Whisper words of wisdom, let it be
Kiam mi troviĝas en malĝoj’, la Dipatrino helpas min,
Ŝi diras saĝajn vortojn “Estu tiel”.
En senesperaj horoj, mi Ŝin vidas ĝuste antaŭ mi,
Ŝi diras saĝajn vortojn “Estu tiel”.
Estu tiel, estu tiel, estu tiel, estu tiel, Ŝi diras saĝajn vortojn “Estu tiel”.
And when the broken-hearted people Living in the world agree
there will be an answer, let it be.
For though they may be parted
There is still a chance that they will see.
There will be an answer, let it be.
Let it be, let it be, Let it be, let it be there will be an answer, let it be.
Kaj kiam suferantaj homoj volas vivi en konsent’,
venos la respondo “Estu tiel”.
Ĉar, eĉ se dividitaj, ili celos ŝancon por konkord’,
venos la respondo “Estu tiel”.
Estu tiel, estu tiel, estu tiel, estu tiel, venos la respondo “Estu tiel”.
And when the night is cloudy, there is still a light that
shines on me. Shine on until tomorrow, let it be.
I wake up to the sound of music, Mother Mary comes to me
speaking words of wisdom, let it be. Let it be, let it be Let it be…
there will be en answer, let it be.
Kaj en obskuraj noktoj brilas tamen eta lum’ ĉe mi,
brilas ĝismatene “Estu tiel”.
Vekiĝas mi je muziksonoj, la Dipatrino venas
dirante sanktajn vortojn “Estu tiel”. Estu tiel, estu tiel …
Ŝi diras sanktajn vortojn “Estu tiel!”.
Se timas vi ne havi plu la fortojn por rezisti,
nur diru tiujn vortojn “Estu tiel”.
Retrovos vi kuraĝon, iĝos bela via vivo.
Nur diru tiujn vortojn “Estu tiel”.
YouTube
mp3
(supren)
62. De mi al vi
(From mi to you)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Lennon / McCartney
Se vi ion deziras nun,
kion fari kapablu mi,
nur voku min
tion sendos mi tuj
kun am’ de mi al vi.
Ĉion faris mi por vi jam
kun keivo kaj fantazi’,
do, diru nur
kion donu mi pli,
kun am’ de mi al vi.
Miaj brakoj emas teni vin
premite sur la kor’,
miaj lipoj volas kisi vin
malĝojojn peli for.
Se vi ion deziras nun
kion fari kapabku mi,
nur voku min,
tion sendos mi tuj,
kun am’ de mi al vi.
PARTO ALDONITA de Emanuele Rovere:
Ĉiam agis mi kun sincer’
sed turmentis vin ĵaluzi’,
sed kredu, ke estas nur unu ver’:
la am’ de mi al vi.
Ĉiun horon de la tago, mi volus vin ĉe l’flank ’,
tiel, ke en mia vivo de feliĉo ne estu mank ’.
YouTube
mp3
(supren)
63. La sono de silento
(The sound of silence)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Simon / Garfunkel
Bonrevenon al la lum', post nokto de koŝmara fum'.
Restas el la kor' konfuza sent', rampas kaŝe dezir' de pripent'
kaj vizio fuŝe daŭras en la mens' kun intens',
ene de l'son' de silento.
Mi paŝis en senfina sonĝ', nudpiede kaj sen manĝ'.
Ĉe l'haloo hela de stratlamp', troviĝis mi en frida, venta kamp',
dum l'okulojn miajn vundis neona lum' kaj kvazaŭ fulm',
la sonon tuŝis de silento.
En nuda lumo vidis mi dekmil da homoj, eble pli.
Homoj diras sen ekspliki, homoj aŭdas sen aŭskulti,
homoj verkas kantojn sed ilin kantos nenies voĉ',
ĉu pro riproĉ'
aŭ timo ĝeni la silenton.
Ho, stultuloj, vi ne scias: “silento kiel kancer' kreskas”.
Miaj vortoj povus vin instrui, vian firman kredon eĉ detrui,
sed miaj vortoj falis kiel senbruaj pluvgutoj
kaj eĥis en la forumoj de silento.
Klinis sin preĝanta gent',
al la nova dio de l'moment',
ĉar, perrete, venis la sciigo
kaj, kun admona atentigo,
l'ekrano montris: “Vortoj de profetoj estas nur
surmure de subpasejoj kaj amasloĝejoj
kaj flustritaj en la son' de silento”.
YouTube
mp3
(supren)
64. Ruĝaj rozoj por vi
(Rose rosse per te)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: E. Polito / G. Bigazzi / A. Romano
Pro amo oni ne mortas sed ŝajnas al mi kvazaŭ mi nun mortus pro vi:
post kiam mi vin lasis, ne eĉ momento pasis sen pripento en mi.
Laŭ ĉiu ebla vojo mi povus nur reveni por diri, ke neniam
mi lasos vin plu sola, kun vi restos por ĉiam.
Eble, en amo, la rozojn oni ne uzas plu
tamen ĉi floroj kapablos paroli por mi.
Ruĝajn rozojn por vi portis mi ĉivespere.
Scias ja via koro, ke mi amas nur vin.
Pro amo oni ne mortas sed kiu vivas sola
ĝojojn ne konas plu.
Kun la lasta espero mi portis ĉivespere
ruĝajn rozojn por vi.
La vojo de l’reveno rezultas malfacila,
signita per sufer’,
ĉar pulsas mia koro nur por vi kun sincer’.
Eble, en amo, la rozojn oni ne uzas plu
tamen ĉi floroj kapablos paroli por mi.
Ruĝajn rozojn por vi portis mi ĉivespere.
Scias ja via koro, ke mi amas nur vin.
YouTube
mp3
(supren)
65. Amo kara, amo bela
(Amore caro, amore bello)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Bruno Lauzi
Sincera kiel akvo de fonto montara,
travidebla, neniam malhela…
Ho amo kara, ho amo bela, ĉu tia estas vi?
Mi vidis kun vi la plenan brilon de l’suno
sed troa lumo eĉ povas blindigi…
Ho amo kara, ho amo bela, ĉu vi min amas plu?
Ĉu l‘viroj cirkaŭ vi valoras multon pli ol mi,
kapabkas doni kion vi ŝatas pleje kaj kontentigas vin?
Mi timas, timas, ke, se mi vin perdos, mi restos sola.
Naskigas vi fantomojn grizajn super mi.
Ho malagrable, vi ne ridetas plu ĉivespere
kaj silentas, mienas severe,
dum mi suferas, suferas multe, doloras mia kor’.
Cent’ duboj mordas min… ĉu estas vi fidela in’
kaj ĉiam amos min, eĉ en ruin’? Promesu nun!
Mi timas, timas, ke… se vi min lasos, mi pereos
sed vidas, ke nun via buŝ’ ridetas ree.
Ho kiel strange, ke vi tuje mienas serene
kaj rigadras nun min sentoplene,
ho amo kara, ho amo bela, vi certe amas min.
Ho kiel strange kaj bele kaj ĝoje,
ke mi kondutas tuj kvazaŭ klaŭne,
ridas, dancas, vin prenas permane,
ho amo kara, ho amo bela, ho amo mia!
YouTube
mp3
(supren)
66. Al kiu (Hurt)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: J. Crane/A. Jacobs
Al kiu ridetos mi se ne al vi
Al kiu se vi, vi ne estas plu tie ĉi?
Jam nun ĉio finiĝis, ne plu rilato inter ni du,
Sed, eble, eroj el mia vivo
En la okuloj viaj restas plu.
Al kiu parolos mi, se ne al vi,
Al kiu rakontos mi ĉiujn revojn miajn?
Vi scias, vi dolorigis min
Lasante min sola tie ĉi
Sed, malgraŭ tio, mi atendos vin.
Vi scias, ke vi min vundis
per via kruela forlas'
tamen mi pardonas kaj atendos vin.
YouTube
mp3
(supren)
67. Eta kaj granda amo
(Questo piccolo grande amore)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Claudio Baglioni - Antonio Coggio
Ŝia fajna ĉemizeto tiel bele strikta, ke eblis imagi ĉion.
Ŝia mien’ de knabineto: mi neniam diris sed mi ege ŝatis tion.
Dum klaraj somervesperoj inter ludoj kaj kantoj kun deziro kaj timo,
ke ni restu solaj,
kelkaj kisoj ŝtelitaj ĉe surplaĝaj ĝojfajroj, paŝi ĝis la lumturo…
mi ne tute certas ĉu mi vere vin amas, ĉu vere mi vere vin amas…
Kaj ŝi rigardis min suspektomiene,
poste, kun rideto, min brakumis amoplene
kaj mi, mi ne kapablis tiam kompreni,
ke devintus mi por ĉiam apud mi ŝin teni… ĉar ŝi
ŝi estis eta kaj granda amo
simple eta kaj granda amo,
nenio pli ol tio, nenio pli.
Mankas al mi, vundige,
tiu eta kaj granda amo,
nun kiam mi scius kion mi diru,
nun kiam mi scius kion mi faru,
nun kiam mi volas etan kaj grandan amon.
Ŝian ĉarman paŝmanieron, meze eĉ de homamas’ povintus mi distingi.
Sub la brilo de l’stelaro, kun ŝi la feliĉon puran povis mi atingi.
Kaj kuroj preskaŭ sen spir’ por sekvi falantajn stelojn, surherbeje, sursable,
per nudaj piedoj
kaj la kantoj mistonaj kaj la senbridaj ridoj, veti por gajni kison…
mi ne tute certas ĉu mi vere vin amas, ĉu vere mi vere vin amas…
Kaj, foje, okazis, ke ŝi tuj silentis
dum videblis, ke ĉagreno peza ŝin turmentis.
Kaj mi ne scias kiom pro mi ŝi ploris,
nur nun mi konscias kiom multe mi eraris… ĉar ŝi
ŝi estis eta kaj granda amo,
simple eta kaj granda amo,
nenio pli ol tio, nenio pli.
Mankas al mi vundige
tiu eta kaj granda amo….
YouTube
mp3
(supren)
68. Kia mirinda mondo
(What a wonderful world)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Steve Wonder
Mi vidas verdajn marojn kaj ruĝajn rozojn
dum ili floras por ĉies plezuro
kaj mi diras al mi: “Kia mirinda mond’”.
Mi vidas bluajn marojn kaj blankajn nubojn,
la laborplenan tagon, la ripozdonan nokton
kaj mi diras al mi: “Kia mirinda mond’”.
La koloroj de l’ĉielarko tiel belaj, sen kompar’,
aperas ĝoje sur la ridetoj de l’homar’,
dum amikoj svingas manojn,
diras: “Kiel vi fartas?”,
ili fakte diras: “Mi vin amas”.
Mi vidas bebojn plori, mi spektas ilin kreski:
ili lernos multon pli ol kion mi kapablos koni
kaj mi diras al mi: “Kia mirinda mond’”.
Jes, mi diras al mi: “Kia mirinda mondo!”.
Mi vidas bebojn ridi, mi spektas ilin ludi:
espereble, ili ĝuos estonton de paca prospero
kaj mi diras al mi: “Kia mirinda mond’”.
Jes mi diras al mi: “Kiel mirindas la mondo!”
Kantas Manŭel kaj Lydie Kanyere Wasakundi:
YouTube
mp3
(supren)
Kantas Manŭel kaj Tatiana Raillart Petouchkova:
YouTube
mp3
69. Mi dankas vin
(We've got tonight)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Bob Seger
Mi dankas vin ĉar vi ĉeestis
ankaŭ pli frue ol fariĝi mia
Kaj ĉar vi volas viron amikan
ne nur la ŝildon por ŝirmi vin.
Dankon al vi ĉar vi laŭiras
ŝtonplenan vojon samkiel la mia.
Dankon al vi ĉar, se de lontano
etendas mi manon, mi trovas la vian.
Kune kun vi mi trovis la celon,
naivajn fabelojn nun ne serĉas plu.
Mi dankas vin ĉar nun mi konscias,
ke mi povas flugi helpe de vi.
Mi trovas lumon en viaj okuloj,
per ili pli klare ĉion nun vidas mi.
Mi dankas vin ĉar, se de lontano
etendas mi manon, mi trovas la vian.
Kun vi plibelas la tuta mondo,
mi timas nenion se mi estas kun vi.
Dankon al vi, ni ne estas plu solaj,
akompanas min amo ...
Mi dankas vin ĉar alfronti la vivon
ne donas plu timon flanke de vi.
Dankon al vi ĉar, se de lontano
etendas mi manon, mi trovas la vian.
etendas mi manon kaj mi trovas vin.
YouTube
mp3
(supren)
70. Imagu
(Imagine)
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: John Lennon
Imagu “ne plu edeno”
estas facila celo
“ne infero sub ni
kaj super nur ĉielo”.
Imagu, ke ĉiuj homoj
vivu por hodiaŭ.
Imagu “ne plu regnoj”
ne estas granda streĉ’
“ne kialoj por mortigi,
ne religioj eĉ”.
Imagu, ke ĉiuj popoloj
pasigu l’vivon en paco.
Eble, vi min taksas “revul’”
sed jam grandas nia kuniĝ’.
Esperas mi, ke vi atingos nin
cele al la monda unuiĝ’.
Imagu “ne posedoj”
estas tre simpla faro
“ne plu milit’ por manĝi,
frateco de l’ homaro”.
Imagu, ke ĉiuj gentoj
la mondon kunpartigu.
Eble vi min taksas “revul’”
sed plu kreskas nia procent’.
Esperas mi, ke vi atingos nin
kaj la mondo vivos en konsent’.
YouTube
mp3
(supren)
71. Haleluja
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko: Leonard Cohen
Se mi trarigardas la mondon,
min ŝokas la malama ondo
sur kiu navigas la ŝipoj de la potenculoj.
La agoj meritaj de kelkaj justuloj,
tretite, kaŝiĝas for ĉies okuloj
kaj la bono plu ne vidiĝas, ve, enkaĝigita.
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja!
Nun la korupteco regadas,
nun la egoismo kreskadas
dum bankoj kaj kapitalistoj ekspluatas la mondon.
Ĉu ni devus tion komplice konsenti,
kaj antaŭ la krimoj senhonte silenti,
aŭ tion denunci kaj peti la juĝon de Dio? Haleluja, …
En mondo finiĝas militoj,
ne estas plu beboj malsataj
kaj en la fabrikoj kaj kampoj la homoj laboras.
Ne plu senhejmuloj en urboj troviĝas,
ne plu mizeruloj sur strat’ almozpetas,
ne plu bonkoruloj suferas pro l’mondaj fiaĵoj. Haleluja, …
Nun politikistoj kondutas honeste
kaj kapitalistoj vivadas modeste,
ne plu estas raboj kaj murdoj far homoj malbonaj.
Neniu plu tuŝas ofende virinojn,
neniu diskriminacias kristanojn,
neniu atencas la vivon, triumfas la Amo. Haleluja, …
La grandajn problemojn de l’homa vivado
“malsato, sekeco kaj poluado”
nun solvos, senfale, scienco kaj teknologio.
Ĉu “kial ni vivas kaj kial ni mortos”
la nuntempa filozofio eksplikos,
ĉu la homoj plu ne bezonos la helpon de Dio? Haleluja, …
YouTube
mp3
(supren)
72. Kiam, kiam, kiam
Esperantigo: Rovere Emanuele (Manŭel)
Muziko / vortoj: Tony Renis - Alberto Testa - Irvin Drake
Diru kiam alvenos vi,
diru kiam, kiam, kiam.
Jaron, tagon, horon kiam
vi finfine kisos min.
Senpacience, atendos mi
la momenton kiam, kiam
via koro portos vin
ridetantan tien ĉi.
Kiam vi diros “Jes!” estos magia event’,
mia tuta amikaro; kantos, dancos pro kontent’.
Diru kiam alvenos vi,
diru kiam, kiam, kiam
vi, sincere ĵuros, ke
ja disiĝos ni neniam!
Tiu tre simpla “jes” komencigos por ni
tempon de granda ĝoj’ en perfekta harmonj’.