Paĝoj de  Enrique   (V 20220403)
Kantoj de Manŭel Rovere    
Aŭskultu dum vi legas    
Ĉi tiuj kantoj estas bonaj por praktiki Esperanton.
Manŭel kantas tre klare kun bona prononcado.     Manŭel ĉefpaĝo.
La pli ol 100 kantoj estas listigitaj     laŭ la aboco,     kaj     laŭ numero.
Estas ikono por aŭskulti, ligilo al YouTube, mp3 dosiero
por elŝuti aŭ aŭskulti, kaj la tuta teksto en unu ekrano.




        YouTube        mp3         (ĉefpaĝo)
        100.   La fortuno 

Kantas: Manŭel Rovere
Aŭtoro: Manŭel Rovere

En nia mondo abundas la ruzuloj ĉiam pretaj konsili nin:
Gazetaro, televido, interreto, horoskopas por ĉiuj sen fin'
Kaj instruas kiel eblas solvi la problemojn de l'ĉiesa viv'
Kaj trovi la fortunon, la feliĉon - kiel reĝo - povon, monon.

Sed la fortuno, kvazaŭ pec' de luno "aĉetvendi ne eblas ĝin"
Kaj por mono, amo, kaj sukceso oni luktas, baraktas sen lim'.
Multaj kredas, ke ilia povra vivo tuj ŝanĝiĝos kvazaŭ per magio,
Esperas, ke la fortuno alvenos, baldaŭ, ridetanta kun sunradio.

Serĉu la fortunon, provu, reprovu senlace,
Biletojn de loterioj aĉetu, elektu laŭplaĉe
Kaj por enspezi per gratkartoj, konkludi plejbonan negocon
Elpensu, daŭre, ĉian eblan artifikon, ho ve!

Sed la fortuno, kvazaŭ pec' de luno "aĉetvendi ne eblas ĝin"
Kaj por mono, amo, kaj sukceso oni luktas, baraktas sen lim'.
Multaj kredas, ke ilia povra vivo tuj ŝanĝiĝos kvazaŭ per magio,
Esperas, ke la fortuno alvenos, baldaŭ, ridetanta kun sunradio.

Serĉu la fortunon, provu, reprovu senlace,
Biletojn de loterioj aĉetu, elektu laŭplaĉe
Kaj por enspezi per gratkartoj, konkludi plejbonan negocon
Elpensu, daŭre, ĉian eblan artifikon, ho ve!

Sed "la fortuno riskas iĝi ruino" tion diris al mi saĝulo
"riĉaĵo tro facile akirita povas malaperi en fulmobrilo".
Miaj avoj rekomendis al mi ofte "nur labori la tutan tagon,
Jen estos via fortuno: laboro, bona volo kaj bona sano".

Do, kredu al mi, ke la vera fortuno
Estas "laboro, bona volo kaj bona sano".



        YouTube        mp3        
(ĉefpaĝo)
        101.   Ridetu 

Kantas: Manŭel Rovere
Aŭtoro: Charlie Chaplin
Esperantigo: Manŭel Rovere

Ridetu, malgraŭ via kor' suferas,
ridetu eĉ se ŝajnas, ke ĝi krevas
kiam aperas nuboj en via ĉielo.
Tion vi venkos
se vi ridetas preter timo kaj doloro.
Ridetu kaj, certe, ekde morgaŭ
vi vidos la sunon refoje brili super vi.

Lumigu vian vizaĝon per ĝojo,
kaŝu ĉiun spuron de angoro,
malgraŭ larmoj povus iĝi tiom apudaj.
Estas nun tempo por refoje provi.
Ridetu, al kio utilas plori?
Vi elkovros, ke la vivo plivaloras
se vi simple ridetas.



        YouTube        mp3        
(ĉefpaĝo)
        102.   Mi preĝos por vi 

Kantas: Manŭel Rovere
Aŭtoro: Gianco, Don Backy, Ben E. King
Esperantigo: Manŭel Rovere

Mi preĝos por vi, kiu havas la nokton enkore
kaj, se vi tion volos, vi kredos.
Jes, mi scias kial vi, vi ne havas la kredon
sed, se vi tion volos, vi kredos.
Ne devas vi malami l'sunon ĉar vi ĝin ne povas vidi,
sed ĝi estas kaj nun brilas super ni.
El la alto de la ĉieloj, la Kreinto vidas ankaŭ vin
kaj mi sentas, ke ankaŭ vidos Lin.
Kaj Li scias, ke vi Lin vidos nur per miaj okuloj
kaj la mondo reakiros sian lumon.

Mi amas, amas, amas vin, ho, jen l'unua signo,
kiun donas via kredo en la Sinjoro, la Sinjoro, la Sinjoro.

La kredo estas donaco de l'Sinjoro al ni
por, ke ni vidu Lin kaj, tial,
Jes vi vidos, jes, vi vidos, jes vi vidos.



        YouTube        mp3        
(ĉefpaĝo)
        103.   Bileto por rajdi   (Ticket to ride)

Kantas: Manŭel Rovere
Aŭtoroj: Lennon, McCartney
Esperantigo: Manŭel Rovere

Mi pensas, ke mi malĝojos, eble, hodiaŭ.
La ino, kiu min frenezigas, ĵus diris “adiaŭ”.
Ŝi aĉetis bileton por rajdi, aĉetis bileton por rajdi,
aĉetis bileton por rajdi sed pri mi ne zorgas.

Ŝi diris, ke vivi kun mi ŝin deprimegas, jes!
Neniam ŝi estus libera se mi estus ĉe ŝi.
Ŝi aĉetis bileton por rajdi, aĉetis bileton por rajdi,
aĉetis bileton por rajdi sed pri mi ne zorgas.

Mi ne komprenas kial ŝi rajdadas,
ŝi devus pensi pli, konduti ĉarme al mi.
Anstataŭ diri, ke ŝi adiaŭas,
ŝi devus pensi pli, konduti ĉarme al mi.

Mia bebino ne zorgas… mia bebino ne zorgas…



        YouTube        mp3        
(ĉefpaĝo)
        104.   Hej Ĝude   (Hey Jude)

Kantas: Manŭel Rovere
Aŭtoroj: Lennon, McCartney
Esperantigo: Manŭel Rovere

Hej, Ĝude, ne morozigu ĝin,
prenu tristan kanton kaj plibonigu ĝin.
Konsentu, ke ĝi eniru vian koron,
poste vi povos ĝin ekplibonigi.
Hej, Ĝude, ne havu timon,
Vi kapablas eniri kaj kapti ŝin.
Kiam vi ŝin lasos sub via haŭto,
tiam vi komencos ĝin plibonigi.

Kaj, ĉiam kiam vi suferos, hej Ĝude, kun kalmo,
ne ŝarĝu la mondon sur viajn ŝultrojn.
Vi bone scias, ke estas stulta, kiu volas esti mojosa
farante sian mondon iom pli malvarma.
Na, na, na, na na, na, na, na na, na, na, na, na, na.

Hej, Ĝude, ne senrevigu min.
Nun vi trovis ŝin, do iru kaj prenu ŝin.
Memoru ŝin lasi eniri vian koron,
tiel vi povos ĝin ekplibonigi.

Ja, lasu ĝin ekstere or ene,
hej, Ĝude, komencu,
vi atendas kelkiun por kune sinelmontri.
Kaj vi scias, ke ĝuste vi, hej, Ĝude, tion faros,
la movo necesa estas sur via ŝultro.
Na, na, na, na na, na, na, na na, na, na, na, na, na.

Na, na, na, na na, na, na, na na, na, na, na, hej, Ĝude …



        YouTube        mp3        
(ĉefpaĝo)
        105.   Io   (Something)

Kantas: Manŭel Rovere
Aŭtoro: George Harrison
Esperantigo: Manŭel Rovere

Io, en ŝia movmaniero,
altiras min pli ol ĉiuj inoj.
Io, en kiel ŝi amindumas min.
Mi ne volas lasi ŝin nun,
vi scias, ke mi kredas tion.

Iel, ŝia rideto montras, ke
Ŝi scias, ke nur ŝin mi bezonas.
Io, en la stilo laŭ kiu ŝi agas.
Mi ne volas lasi ŝin nun,
vi scias, ke mi kredas tion.

Vi min demandas ĉu mia amo kreskos:
tion mi ne scias, mi ne scias.
Restu apude, tio, eble, aperos
sed mi ne scias, mi ne scias.

Io, en tio, kion ŝi konas…
Mi, simple, devas pri ŝi pensi.
Io, kion ŝi al mi vidigas.
Mi ne volas lasi ŝin nun,
vi scias, ke mi kredas tion.



        YouTube        mp3        
(ĉefpaĝo)
        106.   Prenu mian spiron for   (Take my breath away)

Kantas: Manŭel Rovere
Aŭtoro: Gianco, Don Backy, Ben E. King
Esperantigo: Manŭel Rovere

En ĉi stulta amorludo spektas mi ĉiun movon.
Sur ĉi mar' senlima, amantoj plu ne montras honton.
Iri kaj reiri al iu sekreta loko interne.
Spekti en moviĝo lanta kiel vi diras turne
“Prenu mian spiron for, prenu mian spiron for”.

Dumatende volus mi, ke amo alproksimiĝu,
por, ke ni subite antaŭdestinitaj iĝu.
Iri kaj reiri al sekreta loko kaŝcele.
Spekti en moviĝo lanta vin, kiu flustras, miele
“Mia amo, prenu mian spiron for”.

Mi vin vidis tra la klepsidro, post vi ekglitis for.
Kiam rompiĝis la spegulo, vi turniĝis kun ĉi dir'
"Se, nure por hodiaŭ, fne timus mia koro “.
Prenu mian spiron for… prenu mian spiron for.

Ĉiun movon spektas mi en ĉi stulta amorludo.
Ĉar mi certas nun, ke estas ie amo en brulo.
Iri kaj reiri al iu sekreta loko interne.
Spekti en moviĝo lanta kiel vi diras, turne
“Mia amo,prenu mian spiron for…
ho, jes, prenu mian spiron for…”
Prenu mian spiron for, mia amo!



        YouTube        mp3        
(ĉefpaĝo)
        107.   Savu la lastan dancon por mi   (Save the last dance for me)

Kantas: Manŭel Rovere
Aŭtoro: Don Pomus / Mort Shuman
Esperantigo: Manŭel Rovere

Dancu plaĉe kun la ulo, kiu ridetis al vi, lasu, ke li stringu vin
kaj vi povas doni vian rideton al kiu tenos vian manon ĝis la noktofin’,
sed ne forgesu kiu kondukos hejmen kaj brakumos ame vin,
tial, kara, savu la lastan dancon por mi.

Ho, mi scias: la muziko ekscitas kvazaŭ ŝaŭma vino, iru amuziĝi.
Ridu, kantu sed, dum ni ne kunestas, vian koron ne donu al iu ajn.
Kaj ne forgesu kiu kondukos hejmen kaj brakumos ame vin,
tial, kara, savu la lastan dancon por mi.

Kara, sciu, ke mi amas vin kaj, ke nur por vi mi spiras.
Vi neniam devos lasi min, al vi daŭre mi sopiras.

Dancu plaĉe, ĝis la fino de la gaja festo, kiam tempos por foriri.
Al demando lia “Ĉu vi estas sola, ĉu li akompanu vin hejmen?”
Devas vi rifuzi.
Ĉar ne forgesu kiu kondukos hejmen kaj brakumos ame vin.
Savu la lastan dancon por mi.

Ĉar ne forgesu kiu kondukos hejmen kaj brakumos ame vin.
Savu la lastan dancon por mi.
Savu la lastan dancon por mi.
Bonvolu savi la lastan dancon por mi.
Kara, vi promesis, ke vi savos la lastan dancon por mi.



        YouTube        mp3        
(ĉefpaĝo)
        108.   Kara muziko  

Kantas: Manŭel Rovere
Aŭtoro: Manŭel Rovere

Se foje mi dumnokte ne kapablas endormiĝi,
jen mi rakontas al vi kion mi faras:
mi prenas mian gitaron kaj, side sur la lito,
komencas ludkanteti motiveton.
Kaj, se okazas foje, ke ĉio iras malrekte,
jen solvo por, ke glitu ĉio perfekte:
enŝaltas mi muzikon kun ritmo vigla, gaja
kaj tuj reaperas mondo bela, ĝoja.

Kara muziko estas vi por mi, tutvere,
la helpo por forpeli la tristecon.
Kara muziko, kiel amikino, kiu donas
la forton venki la solecon.

Se plu malvenkas mia koramata teamo,
mi ne frenezas kiel la zelotaro,
aŭskultas, kalme, plaĉe, mian plej ŝatatan kanton
kaj tiel plibone lernas esperanton.
Kaj, se ankoraŭfoje min perfidis la amo,
la kuracilon trovas mi ĉemane:
la fidela amikaro de l'interreta mondo
brakumas min en ĝojodona rondo.




* * * * *

Pli ol 560 kantoj  de 110 grupoj aŭ kantistoj   
(ĉefpaĝo)
Aliaj manieroj  por praktiki Esperanton

20 Kialoj por lerni kaj uzi Esperanton.  Ĝi montras kiel ni uzas Esperanton.
Retpaĝoj de Enrique



Retejo de Enrique
            Aktualigita de Enrique,   3  aprilo  2022       Ĉi tiu paĝo