¿Sabe Usted Esperanto?   English translation
16-a Leciono   Participoj

-- Diru al mi, sinjoro; ĉu vi estas la instruisto?

-- Ne, sinjoro, mi estas lernanto.

-- Jes, vi estas persono kiu lernas, vi estas lernanto.

Antaŭ tri monatoj vi diris: "Mi lernos Esperanton", tiam vi estis lernonto.

Kaj post du aŭ tri monatoj vi diros: "Mi lernis Esperanton", tiam vi estos lerninto.

Ni ankaŭ povas diri: vi estas lernanta homo, vi estis lernonta homo, vi estos lerninta homo.

Tiel la persono kiu prezidas estas la prezidanto, la persono kiu amas estas amanto.

-- Pardonu, sinjoro, sed ankoraŭ mi ne tute komprenas...

-- La participoj ne estas malfacilaj.


Bonvolu, observi la jenajn ekzemplojn:

Petro estas homo tre akurata. Li ĉion faras en la ĝusta momento. Ĉiutage je la kvina horo, Petro trinkas tason da teo. Ni iru ĝis la kafejo, kie Petro kutimas trinki sian teon kaj observu.

Estas kvin antaŭ la kvina.

Sur la tablo estas taso kun kulereto, tekruĉo kaj sukerujo.

La teo estas en la tekruĉo (= teujo).

Petro trinkos la teon.

Petro ESTAS TRINKONTA la teon.

 

Estas ĝuste la kvina.

La teo estas en la taso. Petro trinkas ĝin.

Petro ESTAS TRINKANTA la teon.

Jam estas dek kvin post la kvina.

La taso estas malplena. Petro jam trinkis la teon.

Petro ESTAS TRINKINTA la teon.


Se morgaŭ ni denove observos Petron en la kafejo ni vidos, ke je la kvara kaj kvindek kvin.

Li ESTOS TRINKONTA la teon.

Je la kvina

Li ESTOS TRINKANTA la teon.

Je la kvina kaj dek kvin

Li ESTOS TRINKINTA la teon.


Sed hieraŭ mi ankaŭ estis en tiu kafejo kaj vidis, ke kvin minutoj antaŭ la kvina

Petro ESTIS TRINKONTA la teon.

Je la kvina

Petro ESTIS TRINKANTA la teon.

Je la kvina kaj dek kvin

Petro ESTIS TRINKINTA la teon.


Petro trinkas la teon kaj la teo estas trinkata.

Hieraŭ je la kvara kaj kvindek kvin

La teo ESTIS TRINKOTA de Petro.

Je la kvina

La teo ESTIS TRINKATA de Petro.

Je la kvina kaj dek kvin

La teo ESTIS TRINKITA de Petro.


Nun je la kvara kaj kvindek kvin

La teo ESTAS TRINKOTA de Petro.

Je la kvina

La teo ESTAS TRINKATA de Petro.

Je la kvina kaj dek kvin

La teo ESTAS TRINKITA de Petro.


Kaj morgaŭ je la kvara kaj kvindek kvin

La teo ESTOS TRINKOTA de Petro.

Ĝuste je la kvina

La teo ESTOS TRINKATA de Petro.

Je la kvina kaj dek kvin

La teo ESTOS TRINKITA de Petro.


La trinkota teo estas ankoraŭ en la teujo.

La trinkata teo estas en la taso.

La trinkita teo ne plu estas en la taso; ĝi estas en la stomako de Petro (la trinkinto).


Ĉu je la 5-a Petro estas trinkinta la teon?

Ĉu je la 6-a la teo estas ankoraŭ trinkota de Petro?

El kio estas faritaj viaj ŝuoj?

Lernonto aĉetas libron.

Lernanto uzas libron.

Lerninto metas la libron en la bibliotekon kaj portas sur la brusto la verdan stelon.

Amonto rigardas la fraŭlinon, esperas.

Amanto razas sin ĉiutage, skribas parfumitajn leterojn, vidas ĉion rozkolora.

Aminto ĵetas leterojn kaj portretojn en la fajron.


LERNANTO RAKONTAS...

Hieraŭ mi estis sidanta antaŭ mia skribotablo. Mi jam estis lerninta la 15-an lecionon de mia lernolibro kaj estis skribanta leteron al mia frato, kiam Petro eniris en la ĉambron.

-- Kiel vi fartas? -- Li diris. La vetero estas agrabla. Ĉu vi volas promeni kun mi tra la parko?

-- Jes, kial ne? La leteron mi skribos vespere -- mi respondis.

Mi surmetis mian jakon kaj ni foriris kune.


Dum ni estis marŝantaj sur la strato li klarigis al mi la koncerton, kiun ni estos aŭskultontaj. Tiu koncerto jam estis ludita en la pasinta dimanĉo, sed pro la sukceso ĝi estos ripetata (reludata) hodiaŭ.

En la parko ni vidis la statuon de Mendoza, la fondinto de Buenos Aires.

En aliaj urboj estas monumentoj al Zamenhof, la kreinto de Esperanto.

Multaj promenantoj ĝuis la belan veteron.


En la koncertejo jam multaj ĉeestantoj sidis. La ludontaj muzikistoj estis jam kun siaj instrumentoj.

Dum la koncerto la aŭskultantoj silentis.

Kiam ni revenis hejmen la suno estis malaperanta ĉe la horizonto.

Kaj ĉu mi diru al vi sekreton? La leteron, kiun mi estis skribonta al mia frato mi ne skribis; ĝi estas ankoraŭ skribota.


Kion mi estis faranta, kiam venis Petro?

Kion diris Petro dum ni estis marŝantaj?

Kien ni iris? Kion ni vidis tie?

Kiu estis Mendoza? Kiu estis Zamenhof?

Kiu sidis en la koncertejo?

Kion faras la aŭskultantoj?

Nun vi povas kompreni la signifon de la vorto Esperanto.

D-ro Zamenhof ne subskribis sian unuan libron per sia nomo, sed per pseŭdonomo "D-ro Esperanto", t.e. (tio estas), la doktoro kiu esperas, kiu havas esperon.


Vocabulary
ekzemploexample kreito create
koncerto     concert petito ask for
leteroletter (msg) prezidito preside
parfumoperfume sukcesito succeed
portretoportrait klarigito explain
akurataaccurate T. E. (tio estas)   that is
fondito found, to create   bonvolu please
kutimito get used to mi petasI ask, please


Explanations
Active participles: -anta, -inta, onta.
They can end in -a (adjective), -o (noun), or -e (adverb).

The following pattern applies to all verbs:

Mi parolas -- I speak   (I talk)

Mi parolis -- I spoke

Mi parolos -- I will speak

Mi estas parolanta -- I am speaking

Mi estis parolanta -- I was speaking

Mi estos parolanta -- I will be speaking

Mi estas parolinta -- I have spoken

Mi estis parolinta -- I had spoken

Mi estos parolinta -- I will have spoken

Mi estas parolonta -- I am going to speak

Mi estis parolonta -- I was about to speak

Mi estos parolonta -- I will be going to speak

Generally, in Esperanto we use simple forms. We use the compound forms when it is necessary to relate two events in time.

    Compare:

Kiam mi eniris li estis manĝanta.   When I entered he was eating.

Kiam mi eniris li estis manĝonta.   When I entered he was about to eat.

Kiam mi eniris li estis manĝinta.   When I entered he had eaten.



Mi kantos morgaŭ.   I will sing tomorrow.

Mi estos kantanta kiam Petro eniros.   I will be singing when Peter enters.


The substantive participle can also be used at different times:
The phrase: "He is the builder" can be, depending on the case:

Li estas la konstruanto -- the one who is building

Li estas la konstruinto -- the one who finished building

Li estas la konstruonto -- the one who will build

Saluton Cezaro, la mortontoj vin salutas
        Hail, Caesar! Those who are about to die salute you.


Pasive participle --   -ata, -ita, -ota.


It is the one that indicates that a person or thing suffers the action of the verb:
a written letter, a painted house, a punished man.
In Esperanto the passive participle is formed with the endings -ata, -ita, -ota.

  La domo estas       Konstruata     The house is under construction.  

  Konstruita      The house is Built.

  Konstruota     The house is to be built.

  La domo estis   Konstruata     The house was under construction.  

  Konstruita      The house was Built.

  Konstruota     The house was to be built.

  La domo estos   Konstruata     The house will be built.

  Konstruita      The house will be finished.

  Konstruota     The house will be started.

Note that passive participles are used in Esperanto with greater precision than in any national language:

Konstruota domo is a house to be built (-ota), of which we have only the plans.
Konstruata domo, is a house being built (-ata), and
Konstruita domo, is a house already built, finished (-ita).

Domo konstruata el brikoj is a house that is being built with bricks.
Domo konstruita el brikoj is a house (already) built with bricks.

And with this we have already seen the 12 forms of the verb used in Esperanto.


Links to the Spanish textbook:

Komenco     15-a Leciono     17-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, June 19 2020                         Ĉi tiu paĝo