Paĝoj de Enrique   (V 20190821)
Esperanto  Español  English   
Paralela Universo ... Esperanto
Ĉe la Universitato de Stanford  
(Mapo pdf)
Regiono de la Golfo de San-Francisko
San Francisco Bay Area
Sabaton la 17-an de aŭgusto de 2019 ni renkontiĝis en Universitato Stanford por "Paralela Universo". Ni estis 20 homoj, inkluzive paro el Connecticut, de la grupo de Novjorko-Urbo, kaj pluraj el la grupo de Sacramento, Kalifornio.


3096   Paralela Universo ĉe la Universitato de Stanford


3097   Atendante por supreniri la turon Hoover


3098   Atendante por supreniri la turon Hoover


3120   En la ĝardeno de kaktoj


3121   Kaktoj


3125   Kaktoj


3135   La paro el Connecticut, de la grupo de Novjorko-Urbo.


3136   La esperantistoj ankaŭ "krokodilas".

    Pliaj fotoj (Meetup)

    Pliaj fotoj (Facebook)

La celo de "Paralela Universo" estas por tiuj homoj, kiuj lernis Esperanton, por konatiĝi kun Esperanto-parolantoj. Ĉiuj homoj, kiuj scias Esperanton aŭ interesiĝas pri Esperanto, estas invitataj partopreni. Iu ajn en la tuta mondo povas organizi lokan eventon, prefere  sabaton 17 aŭguston 2019,  de tagmezo ĝis la 6a posttagmeze.   Gravaj ligiloj.

      Paralela Universo komenciĝis en 2016.

Por la 17-a de aŭgusto, 2019, ni elektis la Universitaton de Stanford kiel la lokon por la San-Franciska Golfa Areo. Ni komencos ĉe la Tresidder Memorial Union, ene de la universitato,   tagmeze.
    Ni estos tie je la 11-a horo.   Sabate parkumado estas senpaga.   (Kontrolu la ŝildojn)

    Bonvolu sciigi min, se vi venos: sendu al mi retpoŝton al   eenrikegmail.com
    Bonvolu skribi la vortojn "Paralela Universo" en la tem-linio.

    kaj vi ankaŭ povas respondi al Meetup


●  Tresidder Memorial Union:
 
  Ni komencos per tagmanĝo ĉe la subĉiela manĝ-areo ĉe Tresidder Memorial Union, 300 metrojn (1000 futojn) malantaŭ la Memorial Church (Preĝejo). Tie vi trovos plurajn lokojn por manĝi, inkluzive BBQ 101; Decadence; Heirlooms Farmers Market Salads; Jamba Juice; Kikka Sushi; Panda Express; Rangoon Ruby; Starbucks; Subway; The Axe & Palm; The Coffee House (CoHo); The Treehouse.  

  Ĝi havas multajn servojn por la studentoj: restoracioj, mem-manĝejo, bankoj, poŝtoficejo, biciklo butiko, FedEx, administraj oficejoj.

  Priskribo pri la restoracioj   Listo   Pli ol 100 fotoj   Pliaj fotoj  


      Ni vizitos la jenajn lokojn en Universitato Stanford en ĉi tiu vicordo:


●  Hoover-Turo   (Hoover Tower)
  Ĝi estas proksimume 760 metrojn (2500 futojn) de la Tresidder Memorial Union. Ĉi tiu 87-metra (285-futa) turo provizas elstaran vidon de la Stanforda Kampuso kaj gastigas la Hoover-Institucion pri Milito, Revolucio kaj Paco.
Plenkreskuloj $ 4.00, 65 kaj pli $ 3.00. La Hoover-Turo fermiĝas je la 4a posttagmeze.
        Bonvolu porti 4 dolarojn ĝuste se vi intencas viziti la turon.

  Retejo de Stanford  Wikipedia   Trip Advisor   Fotoj  

●  Memorial Preĝejo   (Memorial Church)
  Ĝi estas ĉirkaŭ 425 metrojn (1400 futojn) de la Hoover-Turo. Stanford Memorial Church staras ĉe la centro de la universitato, kaj estas la arkitektura juvelo de la universitato.

  Retejo de Stanford   Wikipedia   Trip Advisor   25 fotoj   Pliaj fotoj  

●  Ĉefa Kvarangulo   (Main Quadrangle)
  Ni marŝos 100 metrojn (350 futojn) tra la Kvarono por atingi La Burĝaron de Calais. La Ĉefa Kvarangulo, aŭ pli ofte Main Quad aŭ simple Quad, estas la koro kaj plej malnova parto de Universitato Stanfordo en Kalifornio. La kolekto de konektitaj konstruaĵoj komenciĝis en 1887 kaj kompletigita en 1906.

  Wikipedia   Fotoj  

●  La burĝoj de Calais   (The Burghers of Calais)
  Ĝi estas proksimume 100 metrojn (350 futojn) de la Memorial Preĝejo. La burĝoj de Calais estas kolekto de ses bronzaj figuroj en la Ĉefa Kvarangulo, ĉe la ĉefa enirejo de la universitato. "Les Bourgeois de Calais" estas unu el la plej famaj skulptaĵoj de Auguste Rodin. Ĝi servas kiel monumento al la heroeco de ses burĝoj en Calais dum sieĝo de Anglujo dum la Centjara Milito en 1347.

  Wikipedia   Fotoj  

●  Ĝardeno de Skulptaĵoj de Rodin   (Rodin Sculpture Garden)
  Ĝi estas proksimume 580 metrojn (1900 futojn) de La burĝoj de Calais. Rodin: La Ŝoko de la Moderna Korpo. Eble "La Pordoj de la Infero"  (The Gates of Hell) ne sonos kiel ideala loko por pikniko, la bronza prezentado de la 20-metra ĉefverko de Auguste Rodin estas nur unu el 20 famaj skulptaĵoj elmontritaj ĉe la Rodin Sculpture Garden de la "Cantor Arts Centre". Ĉi tiu vidinda kolekto de Rodin — la plej granda ekster Parizo — ankaŭ inkludas tri galeriojn en la maldekstra flanko de la muzeo, kiuj kune gastigas 170 skulptaĵojn de Rodin.

  Retejo de Stanford   Trip Advisor   Fotoj  

●   Muzeo de Stanford   (Stanford Museum)
  Ĝi estas apud la ĝardeno Rodin. La Muzeo de Stanford fermiĝas je la 5a horo. La Centro Iris & B. Gerald Cantor por Vidaj Artoj ĉe Universitato de Stanford, antaŭe Muzeo de Arto de Stanford-Universitato, kaj ofte konata kiel "Cantor Arts Centre", estas senpaga arta muzeo.

  Retejo de Stanford   Wikipedia   Fotoj

●   Arizona Kakto-Ĝardeno   (Cactus Arizona Garden)
  Ĝi estas proksimume 450 metrojn (1500 futojn) de la Muzeo Stanford. 30,000 kvadrataj piedoj aŭ 2,787 kvadrataj metroj, estas botanika ĝardeno specialigita en kaktoj kaj sukulentoj. La ĝardeno unue estis plantita inter 1880 kaj 1883.

  Retejo de Stanford   Wikipedia   Trip Advisor   Fotoj  

●   Ĝardeno de Skulptaĵoj de Papua Nova Gvineo   (Papua New Guinea Sculpture Garden)
  Ĝi estas ĉirkaŭ 1300 metrojn (4300 futojn) de la Arizona Kakto-Ĝardeno. Subita arbaro de tradiciaj artverkoj de Papua Nova Gvineo estas kaŝita en angulo de Universitato Stanford. La Ĝardeno de Skulptaĵoj de Papua Nova Gvineo situas en malgranda, arbarkovrita arbareto sur la Stanford-kampuso plej proksime al dormejo. Krom lignaj kaj ŝtonaj artaĵoj, la ĝardeno ankaŭ havas pejzaĝojn kaj plantojn.

  Atlas Obscura   Wikipedia   Trip Advisor   Fotoj  

●  Librovendejo de Stanford   (Stanford Bookstore)
  Ĝi estas ĉirkaŭ 450 metrojn (1500 futojn) de la Ĝardeno de Skulptaĵoj de Papua Nova Gvineo. Parto de la prestiĝa Universitato Stanford, la Librovendejo proponas lernolibrojn, romanojn, revuojn kaj aron da ŝvit-ĉemizoj, tasoj kaj lerniloj. Ĝi ankaŭ vendas komputilojn kaj akcesoraĵojn de Apple. Ĝi ĉiam plenas de studentoj kaj estas bonega loko por trempi en la unika Stanforda kulturo, krom butikumi por akademiaj kaj ne-akademiaj libroj. En la supra etaĝo estas kafo trinkejo kiu servas espresso-trinkaĵojn kaj kukojn. Tie ni povas aĉeti memoraĵojn de la vizito al Universitato Stanford.

  Bookstore   Facebook   Fotoj  


●   Tiam ni revenos al Tresidder Memorial Union por konversacio kaj pli da manĝado, proksimume 300 metrojn (1000 futojn) de la Librejo.


Paralela Universo povus fini je la 6a posttagmeze. En antaŭaj okazoj kelkaj homoj decidis kunveni por vespermanĝi. Ekzistas la menciitaj lokoj ĉe Tresidder Union, kaj multaj restoracioj en la Komerca Centro de Stanford (Stanford Shopping Center) kaj en la urbocentro de Palo Alto.


    Mapo de la Universitato de Stanford, pdf

  *   *   *

Paralela Universo 2016     (supren)
La unua "Paralela Universo" okazis je 20 de aŭgusto, 2016 en 25 urboj, ĉefe en Usono, sed ankaŭ en Kanado, Meksiko kaj Kubo.

  La loka versio:

Komencis je la 12.00, tagmeze, en restoracio en la ŝip-haveno (Ferry Building) en San Francisco. Post tagmanĝo ni marŝis plurajn blokojn por preni tramon al la Muzeo de Metioj kaj Dezajno en la 3a Strato ĉe 23-a Strato. Poste ni marŝis kelkajn blokojn al alia Muzeo, kaj finiĝis ĉe kafejo trans la strato. Kelkaj partoprenantoj vespermanĝis en alia restoracio. 29 Esperanto-parolantoj partoprenis.


Esperanto en Universitato de Stanford,  kurso kaj konversacia grupo
Ĉiun mardon 18:30 - 20:30, dum la Akademia Jaro. Neniuj klasoj dum somero.


Pliaj informoj:

    Ĉefpaĝo  de Paralela Universo

    Gravaj Ligiloj

La Grupo de Google: La oficiala retejo por organizi eventojn.
La Grupo de Telegram: La oficiala babilejo por paroli kun la aliaj eventoj dum la evento mem.
La Grupo de Facebook: La eventoj ankaŭ estas listigitaj ĉi tie, kaj ĝi estas bona loko por afiŝi fotojn de via evento. Tamen rimarku, ke la Grupo de Google estas la oficiala retejo por anoncado de lokaj eventoj. Ĉiu evento anoncita en la Grupo de Google aperos sur la mapo.
La Mapo: la lokoj de la eventoj aperas ĉi tie, kun ligiloj al la diskutaj fadenoj kaj la paĝoj de la eventoj.

¡En Twitter Instagram, uzu la hashtag #paralelauniverso en viaj afiŝoj!

    Paralela Universo ĉe Meetup

   
Paralela Universo ĉe eventoj de DuoLingo


  *   *   *
La kalendaro de  Eventoj   listigas venontajn internaciajn renkontiĝojn kaj ankaŭ la jam pasintajn.   Pliaj eventoj estos listigitaj.
(Ne plenigu la spacojn, nur vidu malsupren)
       
   
(supren)


  Ĉiuj paĝoj de Enrique       Hejmpaĝo:  eo  hi  an    Libroj:  eo  hi  an    Kantoj 
  Aktualigita de Enrique,   21  aŭgusto  2019