Paĝoj de Enrique
(V 20170213)
Zagreba Metodo
Komparo inter la libro-forma kaj la interaga
Zagreba Metodo laŭ Vikipedio
Zagreba Metodo laŭ Maklerejo de Frank Merla.
La esplorado komencis en 1979 en la Universala Kongreso en
Luzerno, Svislando. Profesoro Zlatko Tišljar registris kaj kalkulis
la vortojn uzatajn dum la kongreso, sed ne en prelegoj. La unua
libro en la kroata lingvo publikiĝis en 1980. Iom poste ĝi aperis
en multaj lingvoj. Tiam mi aĉetis la anglan version, kiu havis
librojn kaj son-kasedon.
Partoj de la Zagreba Metodo:
- Lingvoj. Paperaj libroj ekzistas en multaj lingvoj.
En mia retejo, kiel libro, estas versioj en la
angla kaj en la
hispana.
La interaga versio jam ekzistas en
18 lingvoj.
(februaro 2017)
- Enkonduko. Nur en la libroj.
- 12 lecionoj. Teksto, sono, gramatiko, vortaro, 3 ekzercoj;
por ĉiu leciono.
En la interaga versio kiam oni "tuŝas" iun ajn vorton, ĝia signifo
aperas en la koncerna lingvo.
En la ekzercoj en kiu oni devas traduki frazon, la interaga ne
tradukas frazojn, sed ĉiun vorton individue.
En la ekzercoj en kiu oni devas kompleti aŭ aldoni vortojn,
la libro havas streketon por ĉiu litero; la interaga havas multe
da spaco.
En la interaga la voĉo de Emilio Cid, el Brazilo, legas ĉiujn
tekstojn. En la alia estas diversaj voĉoj por diversaj agantoj.
- Tri kantoj en la libro.
- Ses kantoj en la kasedo, inkluzive tiujn de la libro.
- Tri pliaj legaĵoj en la kasedo, el la libro "Esperanto ne Estas nur Lingvo"
- La teksto de la 12 lecionoj, la teksto de la ses kantoj, la teksto
de la aliaj tri legaĵoj, kaj la sono de ĉio ĉi tio estas en
ĉi tiu retpaĝo. Oni povas uzi ĝin
kiel unuan facilan legaĵon.
- Instrukciaro por
instruistoj. Libreto. Mi rekomendas al ĉiuj
instruistoj ke ili legu ĉi tiun libron, eĉ tiuj instruistoj kiuj ne uzas
la Zagreban Metodon.
- Kelkaj legaĵoj kaj libroj verkitaj per malgranda vort-provizo:
La feliĉo ami & Timiga diro
de Claude Piron
html
pdf
4 + 3 paĝoj
La sentimulo
72 Paĝoj Vortaro
angla
hispana
Esperanto ne Estas nur Lingvo
23 Paĝoj
Esperanto ne Estas nur
Lingvo
46 Paĝoj eo & ĉina (pdf)
Ili kaptis Elzan!
54 Paĝoj (pdf)
Kovrilo
Kiu estas Jozefo: Ĉu iu havas ĉi tiun libron?
Ni ne povis trovi ĝin. Ni ŝatus meti ĝin ĉi tien.
Multaj aliaj
facilaj tekstoj kaj libroj en Esperanto.
Multe pli da libroj, revuoj, kaj podkastoj kun teksto.
La 1000 vortoj plej oftaj en Esperanto.
La vortoj skribitaj per dikaj literoj estas
la plej oftaj. Klaku sur iu ajn vorton por trovi ĝian
signifon.
Bonvolu legi la klarigojn ĉe la fino de la listo.
* * *
Konkludo: Se
oni komprenas la anglan aŭ la hispanan, oni povas komenciĝi
per la libro-forma. Ĉiuj povas komenciĝi per la
interaga. Sed eventuale oni devas preni la libro-forman,
ĉar ĝi havas multe pli da materialo.
* * *
Aktualigita de
Enrique,
13 februaro, 2017
|