Paĝoj de  Enrique   (V 20161216)

Esperanto ne Estas nur Lingvo
Verkis Spomenka Štimec
Papera eldono 2001 far EAIM
eLibrigita 2010 far Guozhu

Koncize pri la aŭtorino

La aŭtorino de tiu ĉi libro estas Spomenka Štimec, fama kroata esperantistino. Ŝi naskiĝis en Jugoslavio en 1949. Dum sia lerneja aĝo ŝi konatiĝis kun Esperanto kaj tio gvidis ŝin al la profesielekto: diplomiĝinte pri lingvoj, ŝi akceptis la defion fari el Esperanto profesion. Kun ĉiuj plezuroj kaj malplezuroj, kiujn tia decido kunportas, ekde 1972 ŝi enposteniĝis en la Internacia Kultura Servo (IKS) en Zagrebo, plentage laborante por kaj pri Esperanto, ĉefe pri interligo de Esperanto kaj kulturo. Tie naskiĝis rimarkinda Zagreba Metodo (ZM). Spomenka Štimec kunaŭtoris kelkajn instrulibrojn kaj tiu ĉi libro servas kiel legaĵo post la baza kurso laŭ la ZM. Dank' al siaj meritoj IKS estis honorita per la premio Deguchi de UEA en 1989.

Spomenka Štimec verkas en Esperanto multflanke: romanon, novelojn, vojaĝlibrojn. Ŝia unua romano "Ombro sur interna pejzaĝo" aperis en Pizo (Italio) en 1984. Ŝiaj verkoj publikiĝis ankaŭ en Japanio, Hungario kc. Nun ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto,funkcias kiel sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA). En 1986 kaj 2004 Spomenka Štimec vizitis Ĉinion.


Unua leciono
El taglibro de esperantisto

Iutage mi vidis en mia lernejo la malgrandan verdan afiŝon. Ĝi estis sur la enirejo al mia lernejo. “Lernu Esperanton! La tuta mondo estos via!”

Tio estis la teksto sur la afiŝeto. Mi legis la tekston kaj ridetis. Ĝi ŝajnis tre nerealisma. Mi ne ŝatas reklamojn. Mi ne ŝatas troigojn. Ĉiutage mi vidis malgrandan verdan afiŝon sur la enirejo. “Lernu Esperanton! La tuta mondo estos via!”

Mi estis libera tiun vesperon kiam estis la unua kurshoro pri Esperanto. Mi havis nek muzik-lecionon nek kurson pri la angla. Mi iris al la unua Esperanto-leciono. Mi volis nur aŭdi pri kio temis.

En la klaso sidis dek geknaboj. Ili laŭte parolis. Mi demandis:
— Ĉu tie ĉi okazos Esperanto-kurso?
— Jes, tie ĉi . Envenu! Ĉu vi volas, ke la tuta mondo estu via? — iu knabo ride demandis.
— Mi ne bezonas la tutan mondon?— diris mi. Ial mi ruĝiĝis ĉe tiuj vortoj .

Li ne demandis plu. Tiam venis la instruistino. Ŝi estis juna kaj simpatia. Ŝi ne parolis tro laŭte. La geknaboj devis silenti por aŭdi ŝin. Ŝi ne parolis pri gramatiko. Ŝi parolis pri nia mondo, en kiu “loĝas ”3000 lingvoj. Ĉiu lingvo havas sian kulturon kaj sian rajton ekzisti. Ni ne lernu nur pri kulturoj de riĉaj kaj grandaj. Ni malfermu niajn okulojn, orelojn kaj korojn ankaŭ por malgrandaj lingvoj. Esperanto, la neŭtrala internacia lingvo, povus la mondon proksimigi al ni.

Mi decidis veni al la dua leciono. Mi venis ankaŭ al la dua Esperanto-leciono. La instruistino parolis pri Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto. Antaŭe mi neniam aŭdis pri li. Lazaro Ludoviko Zamenhof estis pola judo el urbo Bjalistoko, lingvotalenta knabo, kiu per unu lingvo volis helpi amikigi la mondon.

La instruistino parolis pri la lingva situacio en Bjalistoko, kiam Zamenhof estis juna. Pri homa malamo kaj malkompreno. Multajn lingvojn, malamon kaj malkomprenon ni ankaŭ hodiaŭ ĉie povas renkonti.

Mi ekŝatis la ideon lerni Esperanton. Ĝi estas facila, mi povis rapide lerni ĝin. “Bonan tagon. Mi instruas Esperanton. Mi estas instruistino. Vi ne instruas. Vi lernas Esperanton. Mi staras kaj skribas . Vi sidas kaj skribas Esperantajn vortojn.”Tiel parolis la instruistino dum la unua leciono. Mi aŭskultis ŝin. Mi komprenis ĉion, kion ŝi diris. Mi ridetis al ŝi.


Dua leciono
Letero

Hodiaŭ dum la leciono la instruistino disdonis adresojn por korespondi. Ankaŭ mi ricevis leteron el Estonio . Mi havos leteramikinon en urbo Talin. Mi iris rigardi al la mondmapo, kie troviĝas tiu urbo. Longe mi rigardis la belajn poŝtmarkojn sur ŝia letero. Leteroj eksterlandaj ŝajnas esti pli belaj ol leteroj enlandaj. Mia nova amikino havas belan nomon.

Ŝi nomiĝas Irja. Ŝi skribas:
“Kara nekonata amikino! Mi ne bone konas Esperanton. En mia familio nek mia patro nek mia patrino parolas ĝin. Eble mia frato lernos Esperanton. Mi ankaŭ havas problemojn pri akuzativo. Sed mi tre ŝatas korespondi. Ĉu vi volas korespondi kun mi? Mi atendas la poŝtiston kun via respondo.” “Ŝi atendas vian leteron. Ne atendigu ŝin tro longe”, diris la instruistino.

Estas facile tion diri. Mi ŝatas ricevi leteron sed estas malfacile skribi ĝin. Por mi estas malfacile paroli pri mi. Kion mi skribu al Irja? Pri mia familio, pri miaj hobioj, pri mia deziro viziti mian Esperanto-amikinon en Italio. Mia patrino diris, ke ŝi donos al mi monon por la vojaĝo, se miaj notoj estos tre bonaj. Mi devas iom plibonigi miajn notojn.


Tria leciono
Gasto

Okazis io interesa: en mian urbon venis esperantisto el Brazilo! Li estas amiko de mia instruistino kaj mi iris kun ŝi al la stacidomo por atendi lin. Li venis per la trajno el Parizo . La pariza trajno malfruis dek minutojn. Ni promenis kaj atendis. Mi estis senpacienca. Fine la trajno venis. Kiel rekoni nekonatan gaston inter multaj vojaĝantoj? Estis tre simple: li havis grandan valizon kun verda Esperanta stelo.

Lia nomo estis Paŭlo. Li studis. Li havis ferion kaj li vojaĝis tra Eŭropo. Li ne loĝis en hoteloj. Li gastis en domoj de esperantistoj. Li havis librojn kun multaj adresoj de esperantistoj. Antaŭ ol ekvojaĝi li skribis al ili kaj ili gastigas lin.

Mi promenis poste kun Paŭlo por montri al li mian urbon. Ni estis en preĝejoj kaj galerioj. Ni trinkis fruktosukon en malgranda trinkejo. Ni volis pagi. Tiam Paŭlo vidis, ke mankis al li la loka mono. Mi iris kun li al monŝanĝejo. Ni rigardis la kurzoliston. Poste ni iris al iu giĉeto.

— Ĉu vi havas vojaĝĉekojn? — demandis oficistino.
Mi la unuan fojon tradukis por turisto pri mon-aferoj. Feliĉe ĉio iris bone. Paŭlo nun estis riĉa kaj invitis min al dolĉaĵejo. Kukojn mi multe ŝatas. Ĉe iu tablo sidis du miaj amikoj kaj manĝis kukojn. Ili salutis min. Mi prezentis Paŭlon al ili:

— Paŭlo estas mia amiko el Brazilo.
— Ĉu li parolas angle?
— Ne. En lia lando oni parolas portugale. Mi parolas Esperanton kun li.
— Ĉu vi ĉion povas kompreni?
— Ne, mi ne komprenas ĉion, sed multon.
Mi tre ĝojis, ke ili povis vidi kiel Esperanto bone funkcias. Paŭlo forvojaĝis al Ateno. Li lasis al mi sian adreson. Ĉu li skribos?


Kvara leciono
Ĉe la stacidomo

Mi akompanis Paŭlon al la stacidomo. Paŭlo iris al la giĉeto por internaciaj biletoj kaj aĉetis unu bileton por Ateno.

— Ĉu unudirektan? –demandis la oficisto.
— Mi ŝatus aĉeti revenbileton, mi fartis tre bone tie ĉi — diris Paŭlo. Li tamen aĉetis unudirektan.
— De kiu kajo ekiros via trajno?
— Ni devas konsulti trajnohoraron.
— Feliĉe, via trajno estas rekta. Ĝis Ateno vi ne devos ŝanĝi vian vagonon.
Poste ni promenis apud la informejo, la ĵurnalvendejo, la valizejo.
— Mi havas la impreson, ke mi ion forgesis en via urbo.
— Ĉu vi ofte perdas viajn aĵojn?
— Jes, nur ke mi ne perdu mian koron dum tiu vojaĝo. Tio estus danĝera.
— Jes. Danĝere estus ankaŭ perdi la pasporton! Tiam venis la trajno por Ateno.
— Mi forgesis lasi al vi mian adreson.
Tra la fenestro de la trajno Paŭlo ŝovis al mi papereton.
La trajno ekiris kaj forportis mian amikon al Ateno.


Kvina leciono
Esperanto-libroj

Ĉiuj kursanoj vizitis la urban Esperanto-klubon kaj ĝian bibliotekon. En la klubejo estis multaj esperantistoj. Ili parolis en rapida Esperanto. Sur la muro estis teksto: “Ne krokodilu!”

— Kion signifas “krokodili”?
— Paroli nacilingve kiam kun vi estas eksterlandanoj.
—Amuza vorto “krokodili”. Por komencantoj estas malfacile ne krokodili.

Tie iuj gejunuloj kartludis. La ludo nomiĝis “Ridigilo”. Temis pri demandoj kaj respondoj en Esperanto. La unua demando estis: “Ĉu vi ŝatus pasigi tempon kun mi?” La respondo: “Tage kaj nokte”.

La Esperanto-biblioteko estis tre malnova. En ĝi estis multaj malnovegaj libroj. Mi prenis iun maldikan. Ĝi estas libro en facila Esperanto. La titolo estas “La Verda Koro”. Ĝia aŭtoro estas hungaro, Julio Baghy. En ĝi mi povis kompreni ĉion sur la unua paĝo.

La instruistino diris, ke por ni estus tre bona legaĵo la teksto de Claude Piron: “Lasu min babili plu”.

Tio estas vera krimromano. Ankaŭ la libron pri Tom Sawyer mi prenis. Ĝi estas libro kun multaj desegnaĵoj kaj malmulta teksto. Tia libro nomiĝas bildstrio.

— Vi multe pli scios kiam vi finlegos tiujn librojndiris la instruistino.
Mi jam ŝatus paroli senprobleme Mi legis en la lernolibro de Claude Piron pri Izabela.

“Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias,kiu estas la knabino en la spegulo. Tiu enspegula knabino estas juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela. “La mondo ne estas bela”, diris Izabela al la spegulo. Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas juna, tro juna. Nenio okazas al mi.

En la tuta mondo ne estas knabo, kiu venas al mi kaj diras al mi “saluton” kaj sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas al mi kaj rigardas al mi kaj diras: “Kara Izabela, vi estas juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras: “Vi estas tute sola. Venu kun mi. Kun mi, la mondo estas bela kaj granda.” Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas. Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nienio speciala okazas. Nur laboro, laboro, laboro… Estas tro.”

“Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en la tuta mondo. Vere, la nuna mondo ne estas bela.”


Sesa leciono
Esperanto en la radio

Post mia renkontiĝo kun Paŭlo el Brazilo mia intereso pri Esperanto multe pligrandiĝis. Mi ne plu volis nur lerni Esperanton, mi volis ellerni ĝin. Mi parolis kun mia instruistino pri tio.

— Por bone lerni la lingvon vi devas multe legi kaj aŭskulti. Ĉiujn lingvojn oni nur tiel povas ellerni. Por aŭskulti lingvojn oni povas bone utiligi la radion.
— Ĉu ankaŭ Esperanton mi povas aŭdi en radio?
— Certe. Pluraj radio-stacioj elsendas en Esperanto. Vi devas scii la precizan tempon kiam ili elsendas, kaj vi devas ĝustigi vian radion al tiu elsendo.
— Kiel mi povas scii, kiam okazas elsendoj en Esperanto?
— En Esperanto-revuoj estas horaro de Esperanto-elsendoj. Mi surpaperigos por vi tiujn informojn.

Iun vesperon kiam mi estis sola en la domo mi atendis ĝis noktomezo por aŭskulti: “Karaj aŭskultantoj, bonan vesperon!” Tio estis vere elsendo en Esperanto! Multajn vortojn mi ne komprenis. Mi ne havis tempon serĉi en vortaro nekonatajn vortojn. Poste oni ekludis Esperanto-muzikon. Mi komprenis, ke multaj kantistoj kantas en Esperanto. Mi tute ne sciis, ke ekzistas tiom multaj kasedoj en Esperanto. Tio estas mia unua renkontiĝo kun Esperanto-muziko. Mi lernis la nomojn de kantistoj. Plej multe plaĉis al mi “Kajto”kaj Nikolin. Mi aŭskultis. Mi fartis tre bone. Mi havis lasenton, ke ie malproksime iu pensis pri mi, parolis kaj kantis al mi.

Sepa leciono
Esperanto-gazetoj

— Ĉu vi deziras aboni iun Esperanto-gazeton?
— Kion signifas “aboni”?
— Aboni signifas antaŭpagi por la tuta jaro iun ĵurnalon, kiu poste venos al via adreso.
— Kie oni povas pagi por Esperanto-ĵurnalo?
— Vi povas sendi monon al gazet-peranto. Tio estas persono, kiu peras la gazeton inter la redaktejo kaj la legantoj. En Esperanto-gazetoj vi ofte povas trovi la liston de perantoj. Per perantoj vi povas aboni.
— Kiujn gazetojn mi povus aboni?
— Mi prezentos al vi kelkajn gazetojn, kaj vi povas mem decidi kiu estus plej bona por vi. Revuo “Esperanto” estas la grava revuo de Universala Esperanto-Asocio.
— Kio estas tiu Universala Esperanto?…
— Esperanto ne estas nur lingvo. Esperanto estas ankaŭ organizaĵo. La plej granda Esperanto-organizaĵo estas Universala Esperanto-Asocio. Ĝia centro estas en Nederlando, en Roterdamo. Esperantistoj povas aliĝi al la organizaĵo kaj regule ricevi informojn pri la novaĵoj en la Esperanto-mondo.
— Kiel mi povus aliĝi al la organizaĵo?
— Vi devas sendi kotizon al UEA.
— Kion mi devas sendi?
— La kotizon. Kotizi signifas pagi monon en komunan kason.
— Mi komprenas. Estas multaj novaj vortoj tie: peranto, UEA, kotizo.
— Jes, estas bone koni tiujn vortojn de la Esperanto-Movado. Ĉu ni revenu al la temo de gazetoj? “Kontakto” estas junulara revuo de TEJO. TEJO estas la ĉefa junulara organizaĵo de la Esperanto-Movado. “Heroldo de Esperanto” estas “la plej ofta internacia gazeto de la Esperanto-Movado”.Ĝi aperas en Italio, dufoje monate. En Ĉinio aperas la riĉe ilustrita “El Popola Ĉinio”. En Belgio la tre interesa internacia gazeto “Monato”. Por “monato” politikajn kaj kulturajn novaĵojn en Esperanto skribas esperantistoj el la tuta mondo.
— Kion mi elektu?
— Mi donos al vi librokatalogon kun la prezoj de gazetabonoj. Studu la prezojn kaj poste decidu.


Oka leciono
Anna

Tre grava afero okazos: mi ricevos gastinon el Italio. Min vizitos mia amikino Anna. Ŝi loĝos ĉe mi en mia domo. Mi iom nervoziĝas kaj mi multe ĝojas.Ĉu mi scios paroli nur Esperanton dum tri tagoj? Mi konas ŝin nur per leteroj. Ŝi estas pli aĝa ol mi. Ŝi estas studentino pri medicino. Post vizito al mi ŝi vojaĝos tra mia lando.

Mi atendis ŝin ĉe la aŭtobuso. Sur ŝia dorsosako estis verda Esperanto-stelo. Mi ne havis ŝian foton, sed mi ne eraris.
— Saluton Anna!— mi salutis ŝin kaj ĉirkaŭbrakis ŝin kiel malnovan amikinon.
— Jen miaj gepatroj. Ili ne parolas Esperanton. Ili venis por saluti vin kaj veturigi nin al nia domo. Mia patrino kuiris nacian specialaĵon por vi.

Estis tre interese kun Anna. Ŝi dormis en mia ĉambro. Ni kune pretigis helpliton por ŝi: matracon, kusenon kaj kovrilon. Ni surmetis litaĵon. Kiam Anna estis en la banejo mi pretigis la tablon en la kuirejo.
— Ĉu vi bezonas ion? Viŝtukon? Sapon?
— Dankon, ne. ?ion mi kunportis. Eĉ miajn pantoflojn por farti komforte en la domo.
— Kion vi ŝatus manĝi? Ĉu supon? Viandon? Legomojn?
— Fakte, mi devas diri al vi, ke mi ne manĝas multe da viando.
— Kion? Ĉu vi ne ŝatas kotletojn? Ili bonege odoras!
— Mi ŝatas, sed pro mia malsano mi ne rajtas manĝi viandon.
— Kion vi do manĝas? — Fromaĝon, ovojn, multajn fruktojn. Ankaŭ legomojn mi tre ŝatas.

Kiam Anna estas en mia domo mi lernis multajn novajn vortojn. Mi ofte malfermis la vortaron, kiam Anna estis kun mi. Mi tre ŝatas ŝin.


Naŭa leciono
La Pasporta Servo

De Paŭlo mi eksciis pri la Pasporta Servo. Mi vidis en la dorsosako kelkajn librojn: Jarlibron, kaj libreton pri la Pasporta Servo.
— Vi vojaĝas kun tuta biblioteko, diris mi.
— Kun tiuj libroj mi ne perdiĝos, ridetis Paŭlo.

Anna mem estas membro de la Pasporta Servo. Ŝia nomo troviĝas en la libreto kun multaj adresoj de gastigantoj. Gastigantoj estas homoj, kiuj pretas gastigi esperantistojn. Esperanta gasto skribas antaŭ ol alveni kaj prezentas sin. La libreto enhavas ĉiujn instrukciojn pri la gastiganto. Kelkaj ne ŝatas fumantojn, kelkaj povas doni al sia gasto nur lokon por dormosako. Aliaj povas doni ankaŭ manĝon. Tio vere estas malmultekosta maniero por vojaĝi!

— Mi faris precizan planon, kiujn urbojn viziti dumvoje kaj mi kontaktis tiujn gastigantojn. Estas agrable havi multajn adresojn dum vojaĝo. Kiam mi alvenas en novan urbon, mi unue iras al telefonejo. Ne gravas en kiu lando mi estas, mi povas per Esperanto ricevi instrukciojn pri vidindaĵoj kaj ĉian alian helpon. Sen Esperanto mi ne plu ŝatus vojaĝi.


Deka leciono
Denaska esperantisto

Ankaŭ ĉe mia instruistino estis gastoj, tuta familio. La gepatroj estis el du diversaj landoj kaj ankaŭ ilia infano parolas Esperanton. La infano parolas tri lingvojn: kun la patrino nur ŝian lingvon, kun la patro nur lian lingvon. Kiam ĉiuj tri kunestas tiam ili parolas Esperanton. La infano estas nur kelkjara kaj parolas Esperanton multe pli leĝere ol kelkaj longjaraj esperantistoj. Ĝi scias multajn vortojn, kiujn mi neniam aŭdis. Mi ludis kun ĝi dum tuta posttagmezo. Kiam infanoj parolas Esperanton ekde la infanaĝo, oni nomas ilin “denaskaj esperantistoj”.
— Kiom da jaroj vi havas?—demandis mi malrapide la knabineton.
— En la somero mi havos naskiĝtagon. Kvin!
— Ĉu vi volas ludi kun mi? Ni pilkludu!
Ni ludis sur ludejo malantaŭ la domo per pilko.Subite ŝi alkuris al mi:
— Ŝtoneto falis en mian ŝuon, kaj mia ŝulaĉo rompiĝis. Ĉu vi helpos al mi mallaĉi la ŝuon?
Mi konis nek la vorton “rompiĝi” nek “laĉi”. Ŝi instruis min pli rapide ol instruisto.


Dekunua leciono
Preparoj por kongreso

Antaŭ ol Anna revenis hejmen, ni interkonsentis pri komuna vojaĝo al kongreso. Anna estis ĉe TEJO-kongreso jam du fojojn. Ŝi donis al mi ĉiujn instrukciojn:
— Vi devas plenigi la aliĝilon. Tio estas la papero kun ĉiuj informoj pri vi: nomo, aĝo, profesio, adreso. Vi devas membriĝi al TEJO por ricevi rabaton.
— Por ricevi kion?
— Rabaton. Persono, kiu estas membro de TEJO, pagas malpli da mono por kongreso ol persono, kiu ne estas membro.
— La aliĝilon vi devas sendi al la kongresa adreso kune kun la mono. Kiam vi pagis la kotizon, vi pagis por ĉio: programo, tranoktado, manĝoj…
— Kaj kia estas la kongresa programo? Ĉu mi povos ĝin sekvi?
— Certe, ne zorgu. Pri la programo vi povos legi en la kongresa bulteno, kiun vi ricevos post la pago. Kiam vi venos al la kongresurbo, vi ricevos la kongresan materialon: la plej grava estas la kongresa libro, en kiu estas ankaŭ la horaro de la kongreso. Sed mi tuj povas diri al vi, Ĉiu kongreso komenciĝas per “interkona vespero” kun parolado. La kongresanoj poste laboras en laborgrupoj laŭ la kongresa temo. Okazas ankaŭ teatraj vesperoj, muzikaj vesperoj, urbotrarigardo. Vi ŝatos la kongreson. Vi ekkonos pli da homoj dum tiuj 7 tagoj ol dum la tuta jaro.
— Eble ankaŭ mia amikino Irja el Estonio povus alveni?
—Eble jes. Vi sciu, ke ne ĉiuj homoj kiuj ŝatus veni al kongresoj, povas partopreni ĝin. Multaj havas vizo-problemojn kaj monproblemojn. Ekzistas “nepagipovaj landoj”—ilia mono ne estas internacie ŝanĝebla. Oni devus eltrovi pli efikajn manierojn por helpi al esperantistoj en tiaj landoj aktivi en internacia Movado. Mi opinias, ke vi tute ne bedaŭros se vi foroferos por la kongreso eĉ vian jaran ŝparaĵon.


Dekdua leciono
Post la kongreso

Mi revenis de TEJO-kongreso. Anna absolute pravis: por tiu tempo indis elspezi sian tutan ŝparaĵon. Kiam Anna parolis pri la kongreso, tio ŝajnis al mi sufiĉe oficiala: interkona vespero, solena malfermo. TEJO-estraro, laborgrupoj pri kongresa temo, urbo-trarigardo… La vortoj estas tute sekaj kaj neniondiraj! Sed tie, surloke! Tiu etoso dum kaj ĉirkaŭ la programeroj! Mi konfesu, ke mi enamiĝis al iu kongresano jam dum la interkona vespero. Poste mi ne pasigis la tempon nur kun Anna. La kongreso ne estis por mi nur diskutoj en laborgrupoj. La kongreso estis ankaŭ promenado kun li ĉirkaŭ la kongresejo. Vagadi sub kongresaj steloj, kune kanti ĉe “internacia vespero”…

Kiam la prezidanto de TEJO solene parolis pri kvalitoj de per-Esperantaj internaciaj kontaktoj, mi, apud mia amiko, sentis la veron en liaj vortoj! Ni ridetis signifoplene.

Kiam mi revenis hejmen, mi alportis lian ĉemizon, kiun li donacis al mi kaj nun mi studas el diversaj libroj ĉion, kion mi povas ekscii pri lia lando.

Post la kongreso mi pli interesiĝas pri ĉiuj landoj kaj pri la lia aparte. Mi nun bone komprenas la eldiron de franca verkisto: “Post tiu vojaĝo mi ŝatas ĉiujn homojn kaj min mem iom pli.” Kion mi povis pli esperi de Esperanto?

* * * * *
Ĉi tiu teksto estas parto de traduko de
Esperanto ne Estas nur Lingvo, el Esperanto al la ĉina lingvo.
S-ino Harpina kreis la   ĉinan version.   (pdf)  
S-ino Harpina skribis pri sia laboro:
Ĝojo en Peniga Traduko
— postparolo de la tradukinto

Vespere de la 8-a de decembro 2000, mi vizitis al la aŭstralia esperantisto Paul Dessaily, kiu siatempe instruis en Kantono. Ĉe nia disiĝo li donacis al mi libron. La saman vesperon, mi jam telefone diris al s-ro Guozhu, ke al mi tre plaĉas tiu ĉi libro. Kaj s-ro Guozhu diris al mi: “Se vi tiel ŝatus, vi mem ĉinigu ĝin! Kial ne?” Mi respondis: “Tamen al mi ege mankas libertempo, ĉar nun mi estas senlaborulino, devas forlasi mian hejmon de tre frua mateno kaj revenis nur je tre malfrua nokta horo por serĉi laboron.”

Tiam s-ro Guozhu proponis instigante: “Do vi ĉinigu ĉiumonate nur unu lecionon, tiel vi sukcesos fini la tutan ĉinigon en venonta jaro.” Kaj mi diris al mi mem: Ho jes! Kial mi mem ne pensis pli frue pri tio? Tute prave, ke unu jaro certe sufiĉos por tiu laboro. Tamen mi estas homo urĝema. Mi estas fervore agema precipe por ĉia laboro rilate al Esperanto. Kaj, en daŭro de dek tagoj mi jam antaŭdate plenumis la unuan ĉinigon de mia virga traduko. Kaj, jarfine de 2000, mi elfaris la unuan korektadon.

Dum tiuj tagoj mi estis tiel lacigita ke mankis al mi eĉ la forto por levi miajn palpebrojn. Multfoje mi pretervole zumkantis al mi frazon el fama kanto de s-ro Liu Huan: “Ho, vi estas tro laca; prenu do momento da ripozo!” Mi ŝanĝis la duapersonan pronomon “vi”-n al la unuapersona “mi”. Kaj mi kantis tion konsolante al mi mem. Por mia ŝatata ĉevaleto mi estas tre kontenta spite al granda korp-paco.

Tamen mia unuafoja ĉinigo estis nur malneto, sufiĉe kruda. Mi sendu la malneton al s-ro Guozhu, petante lian instruon kaj helpon. Nur post zorga prilaboro, aldono de emajlo kaj koloroj mia malneto fariĝos fajenco. La plej baza postulo al tradukisto estas bone posedi du lingvojn. Ni scias ke s-ro Guozhu bone posedas ne nur Esperanton sed ankaŭ la ĉinan lingvon. Ĉiuj legantoj de lia flua esearo Hu Parolas Maldelire ja scias tion. Kaj mi fidas, se tiel majstra tradukisto kontrolas min, mia traduko certe ne estos tro fuŝa.

Mi sendis mian ĉinigon unu post aliaj lecionoj al s-ro Guozhu, li ekzamenis, korektis kaj resendis al mi kun instruoj-notoj. En tiu ĉi laboro mi spertis la ĝojon kaj amaron de peniga traduko, vere utila por mi! Ĝuste en la korektado de s-ro Guozhu por mia malneto, mi profunde konis la veran Esperanto-kapablon de s-ro Guozhu. Li aldonis aŭ forigis unu vorton aŭ frazon, ofte havis la efikon fari feron oro.

Korekti tradukon de alia homo estas tre peniga laboro. Se tro multe korektis kaj la malneto fariĝis tute alia, tio certe ne estas la celo de korektado. S-ro Guozhu korektis mian malneton tre detale kaj tre rigore. Sed li ĉiam pene konservis la frukton de la tradukinto. Ĉiufoje kiam mi ricevis la korekton faritan de s-ro Guozhu, mi ĉiam legis kun admiro, kaj gustumis en tio la amaron kaj ĝojon de traduko.

La amaro estas: mi devas kiel eble fari mian malneton laŭ la Tri Principoj de Traduko, nome: fidela, flua, bela. Antaŭ ĉio mi devas fari FIDELA tradukon, ne eviti malfacilojn, ne ruzi, sed lernante ĉinigi la Esperantan originalon frazon post frazo: tio estas la unua trapaŝejo, nefacile trairebla.

La ĝojo estas: mia laŭvorta ĉinigo ofte ridigas. Ekz-e en la oka leciono mi ĉinigis la vorton viŝtuko kiel “mabu (tuko por purigi meblojn aŭ similajn)”, laŭlitere mi tute pravas, tamen laŭ kunteksto la homo sin banas, tiam ŝi bezonas ja ban-tukon, kial mi donu “viŝtukon”? Tia traduko vere ridigas!

En la 8-a de marto, la internacia Virina Tago, mia traduko aperis kiel dulingva lernilo en la hejm-paĝo de Hubei-a Esperanto-Asocio, poste ankaŭ en la Verda Ĝardeno, hejmpaĝo de Zhejiang-a Esperanto-Asocio. Mi informis tion al la ŝatata aŭtoro Spomenka kaj ŝi sendis al mi favoran respondon.

En la Maj-unua Tago, mia verko pri Spomenka kaj ŝia ŝatata lernolibro "Esperanto Ne Estas Nur Lingvo" estas deklamita en la Sesa Hubei-a Esperanto-Asocio.

Ĉar ĉi-jare (2000 p.K.) la 86-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Zagrebo, kie vivas la aŭtorino Spomenka, tial mi revas dediĉi mian tradukon al ŝi, omaĝe al la nomita UK. Sciinte mian revon, nia estimata veterano s-ano Li Sen, la prezidanto de Esperanto-Asocio de Interna Mongolio kaj Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio, donis al mi malavaran helpon eldoni libroforme la dulingvan lernilon.

Jen estas Esperanta libro kiun mi plej ŝatas, kaj mi volonte prezentas mian plej ŝatatan libron al vi por nia komuna ĝuo.

Karaj legantoj, post kiam vi finlegis tiun ĉi libron, ĉu vi havas la saman senton, kiel la mian, ke al ni tre plaĉas tiu ĉi libro? Se jes, antaŭ ĉio ni devas danki al la aŭtorino Spomenka Stimec kaj s-ro Guozhu, mia Esperanta instruisto. Kaj, ne plej laste, al estimata s-ano Li Sen kaj liaj asocioj.

Harpina, 2000-05-08

00.  Koncize pri la aŭtorino
01.  El taglibro de esperantisto
02.  Letero
03.  Gasto
04.  Ĉe la stacidomo
05.  Esperanto-libroj
06.  Esperanto en la radio
07.  Esperanto-gazetoj
08.  Anna
09.  La Pasporta Servo
10.  Denaska esperantisto
11.  Preparoj por kongreso
12.  Post la kongreso
13.  Ĝojo en Peniga Traduko

Zagreba Metodo estas mallonga kurso por lerni Esperanton, kiu uzas nur la 450 plej oftaj vortoj, por atingi fluecon en mallonga tempo, per malgranda vort-provizo. Ĝi havas kelkajn legaĵojn kiuj uzas nur tiujn oftajn vortojn, tre bonajn por komencantoj.

Zagreba Metodo    Kurso en:   Español   English   Esperanto
12 facilaj tekstoj kaj 6 kantoj

La sentimulo     72 Paĝoj
Esperanto ne Estas nur Lingvo     23 Paĝoj
Esperanto ne Estas nur Lingvo     46 Paĝoj   eo & ĉina   (pdf)
Ili kaptis Elzan!     54 Paĝoj   (pdf)     Kovrilo

1000-word Eo-Eo vocabulary     vortoj per dikaj literoj estas pli oftaj.
2500-vortoj angla-eo vortaro     en grupoj laŭ ofteco.


    Aktualigita de Enrique,
  16  Decembro  2016