5-a  
(31)

  T ut
  A merika
  K ongreso de  
  E speranto

  Meksiko  
Urbo
2001


Kongresa   Temo
Loka   Kongresa   Komitato  
Ĉefaj   Prelegoj
Aliaj   Prelegoj
Kongresaj Ekskursoj:   Kongresa libro
Meksiko Urbo:   Kelkaj lokoj kaj...
Meksiko Metroo:   Plano
Interreta   Servo


Ĉeftemo de la 5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto

Ameriko: Unu Kontinento, Diversaj Historioj


Loka   Kongresa   Komitato

Prezidantino:
Sekretario:
Kasistino:
Organizado:



Specialaj Eventoj:  
PostKongreso:

Leonora Torres y Torres
Angel Segura Peralta
Estela Gracia García
Michael Porter K.
Fidel Figueroa
Luis Raudón
Virginia Jaramillo
Leonora González
Aurora García


Ĉefaj Prelegoj

Mark FETTES:
Diversaj historioj, diversaj futuroj - kaj la volo elekti.

Michela LIPARI:
UEA: kio ĝi estas, kia ĝi estos.


Aliaj Prelegoj

01   Atilio ORELLANA ROJAS:
Esperanto Movado,   1. Enkonduko,
Esperanto Movado,   2. Junularo.

02   Atilio ORELLANA ROJAS:
Esperanto Movado,   3. Informado.

03   Mark FETTES:
Diversaj historioj, diversaj futuroj - kaj la volo elekti.

04   Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO:
Jorge Luis Gutiérrez:
"Tra la Okuloj de la Venkitoj"
Indiĝenaj rakontoj pri la Konkero de Meksiko.
(Tradukita al Esperanto)

05   Margarete BETTMANN:
Ŝanca per la Tempotrako.

06   Rubén TORRES:
Evoluo kaj stato de Esperanto en Kolombio.

07   Bill MAXEY:
Internacian ekzamenojn de ILEI/UEA.

08   James REZENDE PITON:
Esperanto Filatelo: dokumentoj por nia historio.

09   Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO:
Antologio.

10   Atilio ORELLANA ROJAS:
Esperanto Movado,   4. Instruado.

11   G. Blaettner:
Saniĝo per spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Gröning.

12   Lusi HARMON:
Instrua Vidbendo: Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo.

13   James REZENDE PITON:
Kiel Novaj Internet-rimedoj kontribuas al Esperanto.

14   Angel SEGURA PERALTA:
Azteka Ŝtono.

15   Franklin MONTENEGRO:
Diabeto kaj aliaj endokrinaj malsanoj en la nuntempo.

16   Amanda HIGLEY:
Gvidata DiskutSesio: Diversaj Versioj de Historio.

17   Luis I. RAUDON URIBE:
Akapulko: ekzemplo de Tutmondiĝo
inter la XVIa kaj la XVIIIa jarcentoj.

18   Michela LIPARI:
UEA: kio ĝi estas, kia ĝi estos.

19   Atilio ORELLANA ROJAS:
Esperanto Movado,   5. Aplikado.

20   Fidel FIGUEROA:
Historio de Esperanto en Meksikio.

21   Bill MAXEY:
Ni Exploru Novan Mondon.

22   Julie REGAL:
Historio de disvastiĝo de la Bahaa Kredo en Ameriko.

23   Disán VÁZQUEZ LOYA:
Esperanto ne estas lingvo por iniciuloj.

24   Pedro MARTÍNEZ PÉREZ:
Laboru por mondo pli bona.

25   Juan Ramón RODRÍGUEZ:
Nuna situacio de Esperanto en Kubo.

26   Leandro GARCÍA:
Eka rigardo al la arkitektura tradicio de Meksikio.

27   Atilio ORELLANA ROJAS:
Esperanto Movado,   6. Financoj.

28   Detlef MEIER:
Apliko de la instruo de Bruno Groning en la ĉiutaga vivo.

29   Hugo MORA:
Kosta Riko kaj Esperanto.

30   Vladka CHVÁTALOVÁ:
Tutmonda Junulara Agado.

31   Johano BACHRICH:
Ni fortigu la Hispanamerikan Esperanto-Movadon.

32   Amanda HIGLEY:
Eŭropa Esperantio - Kiel statas?

33   Ricardo CARRILLO:
Projekto Homna Genro - Esperanto kiel scienca lingvo.

34   Atilio ORELLANA ROJAS:
Esperanto Movado,   7. Strategia plano.

35   Moliére NGANGU NDUANTONI (Kongo):
Ni estas viaj praavoj: Kelkaj pensigaj komentoj, ofte ne konsiderataj en Okcidento.

36   Grant GOODALL:
Kiel instrui Esperanton per la nova videokurso.

37   Amerika Agado:
Rezolucio/Ceteraĵoj: Kongresaj rezolucioj.

38   Jorge Luis GUTIÉRREZ:
Loĝi en Babelo.

      Atilio ORELLANA ROJAS:
Cseh-Seminario A.

      Delfino HERNÁNDEZ:
Kurso de Naŭatla lingvo.

      Alberto GARCÍA FUMERO:
Fulmokurso de Esperanto.


Kongresaj Ekskursoj

Mardo 17: Universitato de Meksiko, Soĉimilko, itakate (tagmanĝo).

Ĵaŭdo 19: Ekskurso al la ruinoj de Teotihŭakano, Tlaltelolkon (Placo de la tri kulturon), Bazilikon de Gvadalupe-Virgulino.

Vendredo 20: Promenado tra la historia centro de la urbo, Nacian Palacon, Katedralo, ruinojn de la Ĉeftemplo de la antikva Azteka urbo, kaj ties muzeo.

Sabato 21: Bankedo kaj balo.

Dimanĉo 22: Ekskurso al la Nacia Antropologia Muzeo, kaj al Kojoakano.

Postkongresa Ekskurso:

Lundo 23: Oahaka urbo. Ekspozicio en la Filatela Muzeo.

Mardo 24: Arkeologiaj ruinoj de Mitla.

Merkredo 25: Arkeologiaj ruinoj de Monte Albán, bankedo, Gelagecaj dancoj.

Ĵaŭdo 26: Muzeo, Katedralo. Vizito al lokaj esperantistoj.

Vendredo 27: Vizito al Puebla urbo.

FOTOJ:

de ĉiuj vizitindaj lokoj, oni povas vidi en la paĝo de la aliĝilo:

http://members.tripod.com/TAKE5a/

39 fotoj de Meksiko urbo, kaj 15 fotoj de Oahaka urbo.


Meksiko Urbo

Verkita de Enrique (Usono)
      Mardo 8a majo 2001


Meksiko Urbo

Meksiko estas tre granda urbo. Eble ĝi havas pli da loĝantoj ol iu ajn alia urbo en la tuta mondo. Sed ĝi ne havas multajn altajn konstruaĵojn. Meksiko estas malalta urbo, pro tio ĝi estas tre vasta ĉar ĝi enhavas 20 milionojn da homoj.

Ni estis en la hotelo Bamer, kiu situas sur strato Juárez, trans la strato de bela parko en la urbocentro. La parko nomiĝas "Alameda Central" (Centra poplaro, aleo) kaj oni diras ke ĝi estas la plej malnova parko en la tuta Ameriko.

Apud la Alameda Central estas "Bellas Artes" (Bela artoj) kiu estas granda teatro farita de marmoro. Ĝi estas tiel peza, kaj la urbo-sojlo estas tiel mola, ke la tuta teatro malleviĝas (sinkas) en la sojlo. La teatro jam estas proksimume 6 metrojn malpli alta ol kiam estis finkonstruita. Ĝi havis grandan ŝtuparon por eniri al la centra halo. Tiu ŝtuparo jam malaperis, kaj nun la impona halo estas samnivela ol la strato. Ne forgesu ke Meksiko estas urbo konstruita sur lago.

Iomete pli ol unu kilometro orienten estas "El Zócalo" (La Soklo), kiu estas la Centra Plazo de la Urbo, kie la tuta historio de la lando komencis, kaj daŭre okazas. Tiu nomo estas tre interesa... En la pasinteco iu Estro ordonis grandan statuo de si mem kaj la ĉevalo. Ili komencis per la soklo... kaj neniam finis. La sola soklo restis tien dum longa tempo.

Ĉe la norda flanko de El Zócalo estas la granda Katedralo, kaj en tiu sama loko estis la altaroj faritaj de la Aztekoj antaŭ 500 jaroj aŭ pli. La konkerantoj detruis ilin, kaj konstruis iliajn preĝejoj sur ili. Oriente de la Katedralo, oni povas vidi la restaĵojn de kelkaj altaroj. Sur la orienta flanko de El Zócalo estas la sidejo de la nacia estraro: "El Palacio Nacional". Meksiko estas loko de tertremoj, sed tiu konstruaĵo staras tie dum preskaŭ 500 jaroj. Ĝian konstruadon ordonis Hernán Cortez, la konkerinto. En ĝi estas murpentraĵoj faritaj de Diego Rivera.

Estas multege da vizitindaj lokoj tra la urbo, sed la plej bona parto de la vizito al Meksiko urbo, ne estas la konstruaĵoj, ne estas la parkoj, nek la stratoj. Ĝi estas la homoj de la urbo. Kiam ili donas sian propran adreson al vi, ili ne diras "ĉi tiu estas mia adreso", ili diras... "Via domo estas..." Vojante per aŭto vespere, sur la strato kie la ŝoforo loĝas, preterpasante lian domon, li diris: "Tiu estas Via domo".


Meksiko Metroo

Antaŭ pli ol 50 jaroj, oni larĝigis kelkajn stratojn por faciligi la iradon de aŭtoj por ke la urbo ne sufokiĝis. Ili nomiĝas "Ejes" (Aksoj). Estas proksimume 10 Aksoj de oriente al okcidente, kaj aliaj 10 de nordo al sudo. En la jaroj post 1960, oni komencis la konstruadon de la metroo, kiu permesis la iradon de multege da homoj. Hodiaŭ la metroo transiras preskaŭ la tutan urbon. La kosto de unu vojaĝo estas unu peso meksikano kaj duono, proksimume $ 0.17 dolaroj.



Interreta   Servo

La kongresanoj ĝuos 10%-an rabaton en la interreta kafejo.

Nekredeble, la plej proksima interreta kafejo nomiĝas:

"Esperanto"


01   02   11   20   31 32 informoj   33 aliaj lingvoj   40 rezolucioj   41 raportoj  


  Vokita     fojoj.  
  Enrique,   23 majo 2001  

  Hejmpaĝo:  
  Komentoj al:  

Eeo.8k.com .  
Enrique@eeo.8k.com