Paĝoj de Enrique   (V 20170914)
Esperanto   Español   English  
Ĉu Esperanto plibonigis/plibonigos la mondon?
Did Esperanto improve/would improve the world?
¿Esperanto mejoró/mejorará el mundo?

Ni devas uzi Esperanton por la progreso de Eŭropo kaj aliaj landoj
We should use Esperanto for progress in Europe and other countries
Debemos usar Esperanto para el progreso de Europa y otros países
    Pliaj libroj de D-ro Márkus Gábor.   Legu la librojn

Ĉi tiu retpaĝo naskiĝis pro mia legado de la libro:

Trans la Flava Maro
verkita de D-ro Márkus Gábor, el Hungario;
eldonita en Budapeŝto, en 2012.


Nur pro sia scio de Esperanto, D-ro Márkus Gábor, el Hungario, povis viziti la universitaton en Japanio. Li iris tien por lerni pri kiel Japanio atingis tian altan ekonomian nivelon en 1968.

Reveninte al Hungario post pli ol unu-jara lernado, li fariĝis la spertulo pri Japanio. Tiel multaj homoj kaj organizaĵoj invitis lin por prelegi pri la mirindaj atingoj de Japanio. Li ricevis postenon por ke li helpu la ekonomion de Hungario.

Homoj de multaj eŭropaj landoj invitis lin prelegi en siaj landoj. Li ankaŭ helpis la ekonomiojn de tiuj landoj, kaj ankaŭ la de kelkaj landoj de Azio, oriente kaj okcidente.

* * * * *

Sekvas paĝoj 71 - 74 el la libro:




* * * * *

Ruĝa Suno kaj Verda Stelo
verkita de D-ro Márkus Gábor, el Hungario;
eldonita en Budapeŝto, en 2011.
Legu la libron



* * * * *
Ĉi tiu libro havas 132 paĝojn. Ĝi estas verkita en kelkaj lingvoj: 2 paĝoj en la angla, 8 ĉinaj, 17 japanaj, 3 koreaj, 4 svedaj, plej multe en Esperanto.

Enhavo de la libro:   (laŭ nombro de paĝo)

    4   Mesaĝo de Ĉina ministro (ĉine)
Yang Bo, Konstanta komitatano de la Tutlanda Popola Kongreso kaj eksministro de la Malpezindustria Ministerio.
    5   Antaŭparolo de ĉefoficisto de Eŭropa Unio
De la unua hungara membro de la Eŭropa Kortumo de Aŭditoroj.
    8   Enkonduko de kulturaj organizaj estroj

  20   Esperantistiĝo en la Transsiberia Eksprestrajno

Pro manko da tempo, mi ne povis lerni Esperanton antaŭ mia vojaĝo el Hungario al Japanio. Sed la vojaĝo per trajno kaj ŝipo daŭris preskaŭ du semajnoj: Trajno al Moskvo, tie mi prenis la Transsiberian Eksprestrajnon tra la tuta Ruslando, kaj poste mi prenis ŝipon por atingi Japanio. Tiu vojaĝo sufiĉis por ke mi lernu Esperanton.

  27   Impresoj en la Kjoto monaĥejo (japane)

Pro mia scio de Esperanto, la esperanta mondmovado helpis min resti du semajnojn en Tokio kaj poste mi vizitis Budisma monaĥejon dum du semajnoj. Tie mi lernis pri la agoj kaj la kredoj de la monaĥoj kaj ankaŭ lernis la japanajn lingvon kaj kulturon. Tiam mi ricevis tre bonan impresojn pri la vivo kaj pensmaniero de la japana socio.

  42   Ruĝa Suno kaj Verda Stelo

Tiu estis nur turisma vojaĝo. Kelkajn monatojn post mia reveno hejme, mi trovis anoncon en iu budapeŝta ĵurnalo, pri japana entrepreno nomita "Verda Stelo" (organizaĵo esperanta), kiu ofertas financan subvencion al studento, kiu intencas studi japanan lingvon kaj kulturon en japana universitato. Bonŝance mi ricevis la subvencion kaj tiamaniere mi povis denove revojaĝi al Japanio, la lando de la Leviĝanta Ruĝa Suno.

  54   La japana ekonomio - Ĉu la miraklo imiteblas?

En Nanzan Universitato, mi lernis pri kiel Japanio atingis tiel altan ekonomian nivelon je la jaro 1968. Ĉu la samaj metodoj estas aplikeblaj en aliaj landoj?

  60   La mistika japana skribsistemo

Kiam mi revenis al Hungario, la ŝajne-komputila programo kiu pli furoris, estis la vort-procesiloj. Krei komputilan vortprocesilojn por la japana lingvo estis grandega tasko.

  71   Pekina konferenckomenca mesaĝo

En julio 1986 okazis en Pekino la Unua Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto sub la aŭspicioj de la Ĉina Akademio de Sciencoj. De la 10-a ĝis la 16-a de aŭgusto 1988 okazis en Pekino la 2-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto.

  76   Hungara ekonomia reformpolitiko

Je la fino de 1987, la hungara registaro ellaboris novan ekonomian reformprogramon. En tiu programo la plirapidigo de teknika evoluo havas gravan kaj signifoplenan rolon, ĉar en la nuna mondmerkato oni jam ne plu povas profitdone vendi varojn, kiuj ne enhavas la plej novajn rezultojn de niatempa scienca-teknika revolucio.

  80   Konferencaj konkludoj

(Beijing, 16 aŭgusto 1988) Dum la lastaj sep tagoj okazis grandioza, grava evento en la ĉina ĉefurbo: kunvenis pli ol 1400 sciencistoj el multaj landoj kaj kontinentoj, kiuj en la kadro de ses sekcioj diskutis la plej gravajn problemojn de diversaj sciencterenoj, nome: 1. matematiko, fiziko kaj kemio; 2. terscienco; 3. tekniko; 4. ekonomiko kaj komerco; 5. medicino kaj biologio; kaj 6. lingvistiko kaj edukado.


  83   Grava scienca konferenco en Pekino

En la unua periodo post la dua mondmilito la kontaktoj inter Ĉinio kaj Hungario evoluis multpromese. Sur pluraj kampoj hungaraj fakuloj helpis fruktodone la restarigon kaj evoluigon de la ĉina ekonomio, ekzemple la malkovron de la plej franda naftejo de Ĉinio partoprenis la inĝenieroj de la budapeŝta Geofizika Esplorentrepreno.

Eĉ en tiu serio estis elstare grava la 2-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj tekniko en Esperanto, organizita de la Ĉina Scienca Akademio, okazinta en Pekino inter 10 - 16 de aŭgusto 1988, kiun partoprenis 1300 fakuloj el 20 landoj. La oficiala lingvo de la konferenco estis Esperanto.


  96   La malfermiĝanta Ĉinio - Novaj ebloj por kunlaboro

Japanio ne estas la sola lando de Malproksim-Oriento, kiu atingis mirindan ekonomian sukceson. Estas kvar aliaj: Hongkongo, Singapuro, Sud-Koreio, kaj Tajvano. En la lastaj jaroj ankaŭ Ĉinio pli kaj pli aliĝas al tiu procezo.

101   Esperanto en komercaj kaj ekonomiaj medioj

Sro Yuan Tao Ren, prezidanto de "Ŝenzhen Speciala Ekonomia Distrikto Disvolviĝa Kompanio" (Proksime de Hongkongo) faras ĉion eblan por plilarĝigi kaj plifirmigi reciprokan ekonomian kunlaboron kun alilandaj entreprenoj ankaŭ helpe de Esperanto.

Ĝis nun mi nenie legis en la esperanta gazetaro pri agadplano por realigi tian praktikan celon! Kial?



Sro Germain Pirlot verkis ĉi tiun agadplanon, la 22-an de januaro 1989:

1. Listigi, laŭ landoj kaj ekonomikaj sektoroj, firmaojn kaj entreprenojn, kie laboras kompetentaj esperantistoj kiuj kapablos profesie prizorgi rilatojn per Esperanto.

2. Dissendi tiun liston, kiu estu regule ĝisdatigita, al firmaoj, proponante rapidkurson pri Esperanto por oficistoj de tiuj firmaoj.

3. Ili estu tre kompetentaj pagataj instruantoj, bonege informitaj pri la plej freŝdata terminologio kiu rilatas al la celita firmao/entrepreno.

4. Grupeto devus prizorgi tiun kompiladon, kaj estu en regula kontakto kun la nova Terminologia Centro de UEA.

5. Oni povas antaŭvidi eldonon de "Komerc-Industria Jarlibro" kiu enhavu tiujn adresojn kaj kiu estu pagita per reklamoj de menciitaj firmaoj.

Kiu klopodos realigi ĝin?


114   Moralaj instruoj en budhismo kaj kristanismo

Estas fundamenta simileco de moralaj leĝoj en la Ŭonbulika Doktrino kaj Katolika instruado.

* * * * *

D-ro Márkus Gábor
UEA Komitatano “A” por Hungario
Biografio laŭ:  http://uea.org/dokumentoj/IKU/2012/Markus.html

D-ro Márkus Gábor naskiĝis en 1948 en Hungario. Li finis la studprogramon de la Budapeŝta Ekonomika Universitato en 1972 en la kampo de planado kaj matematiko. Dum la sekvontaj jaroj li instruis matematikon en la sama universitato (ankaŭ por multnombraj vjetnamaj studentoj). En 1982 li ricevis stipendion de la japana entrepreno Verda Stelo por studi en Nanzan-Universitato en la mezjapana urbo Nagoya. Post sukcesa fino de la studprogramo li doktoriĝis pri la analizo de la japana ekonomia evoluo.

En la naŭdekaj jaroj li fariĝis strategia manaĝero de la plej granda hungara industria organizaĵo, la Nacia Petrola Korporacio. Por konatiĝi kun la internacie uzataj plej modernaj entrepreno-direktaj metodoj, en 1993 li sukcese finis studprogramon en la urbo Boston, Massachussetts, Usono.

Kiam la orient-eŭropaj landoj decidis aliĝi al la Eŭropa Unio, li tiam fariĝis la estro de la hungara parlamenta kontrola kaj aŭditor-organizo havante du taskojn: kontroli la registaron kaj evoluigi la publikan administran sistemon por ke la lando povu aliĝi al la Eŭropa Unio.

Verkinto de pli ol 150 libroj kaj artikoloj en diversaj lingvoj, liaj ĉefverkoj estas:

Perkomputilaj entrepreno-direktaj metodoj
    (eldonis la universitato en 1974)
Internacia kunlaboro en la publika administrado
    (eldonis la Ĉefministra Oficejo en 1995)
Financa kontrolo kaj aŭditorado en la Eŭropa Unio
    (eldonis la Financa Ministrejo en 1994)
Ruĝa suno kaj verda stelo   originale aperis en Esperanto en 2011,
    poste oni eldonis ankaŭ en hungara lingvo kun la titolo:
Vörös nap és zöld csillag,   kaj ankaŭ japane kun la titolo:
赤い太陽と緑の星
Trans la Flava Maro   (eldonita 2012)   Legu ĝin

  D-ro Márkus Gábor en Vikipedio  

* * * * *
La 13-an de aŭgusto de 2013, Profesoro Renato Corsetti diris:

D-ro Márkus Gábor estas hungara esperantisto kun vivo tre riĉa je spertoj ankaŭ danke al Esperanto. Li studis pri la japana ekonomio kaj ĝenerale pri sociaj kaj kulturaj fenomenoj en Orienta Azio. Li verkis du librojn pri siaj spertoj: "Ruĝa suno kaj verda stelo" pri liaj universitataj jaroj en Japanio kaj "Trans la flava maro" pri pli lastatempaj okazaĵoj.

Li mem skribas al mi:

Multaj junaj homoj opinias nuntempe, ke Esperanto estas malutila lingvo, ĉar ĝi uzeblas preskaŭ nenie en la internacia scienca kaj kultura vivo. Por korekti tiun falsan opinion mi verkis tiujn librojn, kiuj jam aperis ankaŭ japane kaj koree. Per miaj personaj spertoj mi montras, ke en mia vivo la uzo de la internacia lingvo estis tre utila kaj tio signife riĉigis mian vivon.

Mi konsilas al niaj junaj azianoj kaj neazianoj legi tiujn librojn.

La prezo estas nur simbola, do 2 eŭroj por unu libro. Pli kosta estas la poŝta sendokosto, tio estas pli-malpli 2,5 eŭroj.

Mendu ilin ĉe la aŭtoro D-ro Márkus Gábor
    dr.markus.gaborgmailcom

(( Ĉi tiu oferto ankoraŭ validas. 1 Novembro 2014 ))
Amike
Renato
* * * * *

D-ro Márkus Gábor prelegis en la Kanbera Kongreso,
3 - 12 januaro 2014, Ursula Hall, Kanbero, Aŭstralio.

Miaj libroj:

    Ruĝa Suno kaj Verda Stelo
    Trans la Flava Maro

En tiuj libroj mi rakontas pri mia studenta vivo en Japanio, pri mia esperantistiĝo en Japanio kaj kiel mi uzis la internacian lingvon en mia faka laboro por fari sukcesan profesian karieron en la komerca vivo kaj ankaŭ en la publika administrado.

Temoj de la prelegoj:

Esperanto-movado en Hungario
La ekonomia krizo en la Eŭropa Unio
Sociaj problemoj en Orienta Eŭropo post la falo de komunismo
Lingva Festivalo, Hungara

* * * * *

  UEA. Internacia Kongresa Universitato  

Prelego de D-ro Márkus Gábor en la Internacia Kongresa Universitato
de la 97-a UK en Hanojo, Vjetnamio, la 3-an de aŭgusto, 2012.
Daǔras 1 horo 2 minutoj.   Publikita la 28-an de marto 2014.

  Kiu kontrolas la registarojn de la mondo?   (Kompleta prelego en Youtube)
demandas D-ro Márkus Gábor, priskribante mekanismojn en diversaj landoj por kontroli la funkciadon de ties registaroj.

En la retejo de IKU troviĝas listo de ĉiuj prelegoj, kies filmregistaĵo estas videbla en la Reta Kinejo. La tekstoj de la prelegoj estas publikigitaj en la t.n. IKU-libro. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 540, 2014-04-10) Legu pli:

  Kvar IKU-prelegoj en la Reta Kinejo.  

  (IKU. Internacia Kongresa Universitato. Filmitaj prelegoj)

  Teksto de 9 prelegoj IKU 2012.   (pdf)
  "Kiuj kontrolas la registarojn de la mondo?"
      estas la lasta prelego, paĝoj 115 - 130.   (Kompleta teksto de la prelego)

* * * * *

Kiu kontrolas la registarojn de la mondo?
    Prelego, Hanojo, Vjetnamio, 2012   (Resumo)

Estas konate, ke en modernaj socioj de la dudek unua jarcento, registaroj organizas kaj kontrolas la ekonomian, socian kaj kulturan vivon en diversaj landoj de la mondo; do oni povas diri, ke registaroj kontrolas la homojn. Sed ne estas konate por ĉiuj homoj (kvankam la demando estas tre grava kaj signifeca), kiuj kontrolas la registarojn.

Laŭ la principo de Montesquieu, en demokratiaj sociaj sistemoj, la parlamenta, la registara kaj la kortuma potencoj devas esti dividitaj kaj estas bezonate, ke forta ŝtata institucio havu rajton laŭleĝe efike kontroli la registarojn kaj aŭditori, kiel ili elspezas monon el la nacia buĝeto. Nuntempe tri sistemoj estas uzataj en la mondo.

1. Laŭ la mediteranea modelo, specialaj kortumoj havas tiun funkcion, ekzemple la Tribunal de Contas en Portugalio, aŭ la Cour des Comptes en Francujo, ktp.

2. Laŭ la skandinavia modelo, registaraj oficejoj plenumas tiun taskon, ekzemple la Riksrevisionen en Danio aŭ la Riksrevisionsverket en Svedio, sed tiutipa organizo estas ankaŭ la vjetnama Ŝtata Aŭdita Oficejo.

3. Laŭ la tria modelo, parlamentaj oficejoj havas tiun funkcion, ekzemple la National Audit Office (Nacia Aŭdita Oficejo) en Britio, aŭ la Állami Számvevőszék (Ŝtata Aŭdita Oficejo) en Hungario.

Je la komenco de la prelego oni traktos la temon, kiel kaj kiam en la historio aperis tiu funkcio kaj trarigardos, kiuj institucioj havis tiun taskon en la diversaj landoj. Post tiu trarigardo oni diskutos la avantaĝojn kaj la malavantaĝojn de la diversaj uzataj kontrolaj kaj aŭditoraj modeloj. Poste oni analizos la metodojn, kiuj ebligas efike kontroli la agadojn de la registaraj oficejoj kaj je la fino de la prelego oni fokusiĝos pri la proponoj de INTOSAI (Internacia Organizo de Superaj Aŭditoraj Institucioj, angle: International Organization of Supreme Audit Institutions) celantaj pli efikan bataladon kontraŭ la koruptado kaj helpante pli rapidan ekonomian evoluon de la mondo.

* * * * *

  Ĝojiga agado en maljusta mondo

D-ro Márkus Gábor verkis artikolon por Oomoto revuo.
Oficiala organo de Oomoto kaj Ôinrui Aizen-kai (UHA)
Oomoto # 460   januaro-decembro 2013,   Paĝo 30.   (pdf)

  D-ro Márkus Gábor en la Budapeŝta literatura kafejo.  
Esperanta Civito   [HeKo 552 7-B, 22 februaro 2014]

* * * * *

  Hungara esperantisto instruas Esperanton en Koreio.

Mesaĝo de Lee Jung Kee, 9-an de majo de 2014

D-ro Márkus Gábor el Hungario instruas Esperanton en Koreio en la budhisma universitato 'Indramang'.

Li estis invitita de la universitato kiel Esperanto-instruisto de la 7-a de aprilo kurantjare. Lia kurso-gvido daŭros ĝis la fino de junio. Li gvidas Esperanton ne nur en tiu budhisma lernejo sed ankaŭ en pluraj Esperanto-kursejoj kiel invitita preleganto aŭ instruisto vizitante plurajn urbojn en Koreio de elementa lernejo ĝis universitata kurso.

Lia ĉeesto en la Esperanto-klasoj donas freŝan motivon al koreaj komencantoj kaj gajnigas, ke Esperanto estas vivanta kaj utila lingvo. En lasta monato aprile, japana esperantistino s-ino Huĝimoto Hideko vigle movadis en Koreio kiel d-ro Gábor dum 12 tagoj kaj en majo s-ino Ilia Sumilfia Dewi, prezidantino de Indonezia Esperanto-Asocio restos en Koreio dum 9 tagoj por amikiĝi kun koreaj esperantistoj kaj viziti tri Esperanto-kursojn, kiuj okazas en universitato.


* * * * *    
Homoj kiuj legis ĉi tiun libron:

Marto 2013 - Esperanto-sumoo.
2 homoj elektis ĉi tiun libron laŭ ĉi tiu retpaĝo.

Marto 2014 - Esperanto-sumoo.
1 homo elektis ĉi tiun libron laŭ ĉi tiu retpaĝo.

D-ro Márkus Gábor: Trans la Flava Maro.
    Retpaĝo en la hungara.     Cím és szerzőségi közlés.

* * * * *
    Pliaj libroj  de D-ro Márkus Gábor.   Legu la librojn

    20 Kialoj por lerni kaj uzi Esperanton    Esperanto  hispana  angla
    Rimedoj por lerni kaj uzi Esperanton    Esperanto  hispana  angla
    Esperanto povas helpi plibonigi la mondon (3 lingvoj)
    Mirindaj libroj verkitaj de D-ro Márkus Gábor (diversaj lingvoj)
    Ni devas uzi Esperanton por la progreso de Eŭropo kaj aliaj landoj
       Trans la Flava Maro   kaj   Ruĝa Suno kaj Verda Stelo
       Detaloj pri ĉi tiuj libroj kaj la agado de D-ro Márkus Gábor  Eo  angla  hispana
    Rebatoj pri Esperanto, ligiloj (kelkaj lingvoj)
    Some facts and comments about Esperanto (English)
    Legu kelkajn librojn   (kelkaj lingvoj)

* * * * *

Eurazia Kultura Centro

    Eurazia Kultura Centro, estas organizaĵo kreita en Budapeŝto, Hungario.
    Ĝi finance subvencias Esperanto-instruadon en Azio.

* * * * *

Kiel ni povas helpi?

    La plej bona maniero estas ... lerni kaj uzi Esperanton.

Aliaj manieroj por helpi:
Aliĝu al UEA:   Universala Esperanto-Asocio.

Aliĝu al TEJO:   Tutmonda Esperantista Junulara Organizo     (ĝis 35 jaraĝa)

Aliĝu al via   landa asocio,   kaj/aŭ regiono, aŭ urbo.       Esperanto-USA    Aliĝu

Ni dankos vin pro via helpo

    ESF.  Esperantic Studies Foundation.   Fondaĵo por Esperantaj Studoj.
      (Retpaĝo en Esperanto aŭ en la angla)

ESF laboras por progresigi la komprenadon kaj praktikadon de lingva justeco en multkultura mondo.   Ni celas disvolvi kaj subteni altnivelan agadon pri esplorado, edukado, kaj interlingva komunikado.   Niaj prioritatoj kaj valoroj formiĝas kadre de daŭra engaĝiĝo kun la monda Esperanto-komunumo, kiel ankaŭ kun esploristoj, edukistoj kaj aktivuloj sur multaj prilingvaj kampoj.

Vi povas subteni ESF.  (Retpaĝo en Esperanto aŭ en la angla)

* * * * *        
Retpaĝoj de Enrique
      (Supren)

  Monda Kongreso 2012     K1   K2   K3   Kio
  Vizito al Hanojo-urbo   Vizito al Seulo-urbo  

  USA Kongreso 2007,
San Diego kaj Tijuana, Meksiko, 25 - 30 Julio 2007.

  Visiting Canada, Alaska, Japan, Russia, South Korea, China,
  Pli ol 300 fotoj, Septembro 12 to Oktobro 10 2009.

  Videoj por lerni Esperanton.
  3 animaĵoj (3 lingvoj), preskaŭ 3 horoj entute, kun la tuta esperanta teksto.
  Pasporto, en youtube, pli ol 7 horoj. Aktoroj de multaj landoj.

    Hejmpaĝo: http://esperantofre.com/indexeo.htm (3 lingvoj)
    Aktualigita de Enrique,   14  septembro  2017