Enrique's pages   (V 20170614)
Esperanto  Español  English
Lerni Esperanton
Kio estas Esperanto? Esperanto estas lingvo. La plej facila por lerni.
Kial Esperanto estas pli facile lernebla? Ĉar ĝi estis planita por esti facila.

Por la plejmulto da homoj ie ajn en la mondo, lerni Esperanton prenas malgrandan frakcion de la tempo bezonata por lerni iun ajn alian lingvon.

Esperanto ekzistas ekde julio 1887 ... en julio 2017 estos 130 jaroj.
Kiel lerni Esperanton?

Bonvolu preni mallongan tempon por elekti kurson por lerni Esperanton. Kompletigu la kurson. Ne saltu de unu kurso al alia. Post kompletigi kurson, vi povas elekti alian. Se vi ne povas decidi, mi rekomendas la interaktivan kurson:
    Kurso de Esperanto, de Karlo Pereira el Brazilo:   angle   hispane  
    Pide un tutor:   angle   hispane

      *   *   *   *

Vi povas komenci per la plej simpla kurso, speciale planita por instrui la 500 pli uzataj esperantaj vortoj. Fine de 2014, mi kreis retpaĝojn kun ĉi tiu kurso por anglaj kaj hispanaj parolantoj:

    Zagreba Metodo:   Priskribo,  kelkaj facilaj legaĵoj, kaj kelkaj helpiloj.

    ZM  English bookwith sound. Listen while you read.   (angle)

    ZM  Libro en Español,  con sonido. Escucha mientras lees.   (hispane)

    ZM  12 + 3 Facilaj Tekstoj kaj 6 Kantojhavas sonon, aŭskultu dum vi legas.
          Ĝi havas la tekston de la 12 lecionoj de la ZM plus tri ĉapitroj de la libro:
            "Esperanto ne Estas nur Lingvo".
Noto:   Mi tradukis ĉi tiun paĝon al la hispana kaj la angla. Supre-dekstre vi povas elekti la lingvon. Vi povas lerni Esperanton uzante nur ĉi tiun paĝon. Estas mallarĝa paĝo. En la komputilo malfermu la esperantan version en la maldekstra fenestro kaj la anglan aŭ la hispanan version en la dekstra fenestro. Kiam vi legas en Esperanto, ankaŭ aŭskultu. Tiel vi alkutimiĝos al la sono de Esperanto. Ripetu laut-voĉe iom de tio kion vi aŭdas.

Vi ankaŭ povas uzi ĉi tiun paĝon por mezuri vian progreson en Esperanto. Dum vi studas iun ajn kurson, legu ĉi tiun paĝon de la komenco. Ne uzu vortaron. Skribu la vortojn kiujn vi ne komprenas. Kiam vi atingos 10 vortojn, ĉesu la legadon kaj daŭre studu. Ripetu ĉi tiun procezon. Kiam vi komprenas preskaŭ ĉiujn vortojn de ĉi tiu paĝo, vi povas komenci legi librojn skribitajn speciale por komencantoj. Provu uzi la vortaro kiel eble plej malmulte. Estas pli bone diveni la signifon de vortoj laŭ la kunteksto. Facilaj legaĵoj.

        Pro la ekzisto de miaj paĝoj, en aprilo 2016 la interaga
        versio estis kreita.   Tuŝu iun ajn vorton por trovi ĝian signifon.

    ZM  interaga.
        English:   Lessons:      01  02  03  04  05  06  07  08  09  10  11  12
        Español:   Lecciones:  01  02  03  04  05  06  07  08  09  10  11  12
        Ĝis la 10-an de aprilo, 2017, la Interaga versio eksistis en

                20 lingvoj:

Angla / English
Ĉeĥa / Čeština
Ĉina Simpla / 中文
Ĉina Tradicia / 正體中文
Franca / Français
Germana / Deutsch
Hispana / Español
Hungara / Magyar
Itala / Italiano
Kataluna / Català
Kroata / Hrvatski
Malaja / Bahasa Melayu
Nederlanda / Nederlands
Pola / Polski
Portugala / Português
Slovena / Slovenščina
Sveda / Svenska
Taja / ภาษาไทย
Turka / Türkçe
Ukraina / Українська
 

Kiu versio estas pli bona?:

La Interaga versio estas pli bona ĉar oni povas atingi la signifon de iu ajn
vorto tuŝante ĝin, kaj ĉar oni povas kontroli siajn respondojn al la ekzercoj.

La libro-similaj versioj (angla  hispana) havas la sonon por ĉiuj el la 12 legaĵoj kaj 6 kantoj. Ĝi ankaŭ havas plurajn facilajn legaĵojn kaj librojn; kaj vortarojn,  (Pli)
      *   *   *   *

    Esperanto, A New Approach.   (pdf, 100 paĝoj)
  de William Auld,  (en la angla),  estas
    alia libro kiu celas atingi fluecon en mallonga tempo. Ĝia komplemento estas:
        Paŝoj al Plena Posedo,  de la sama verkisto.

      *   *   *   *

    Esperanto per 501 vortoj
  de A. Kerbel.  (pdf, 877 paĝoj, 5 MB)
    Legmetoda lernolibro taŭga por diverslingvanoj, konantaj latinan abocon.
    Ĝi havas tradukojn al la angla, sed ankaŭ multajn bildojn, kiuj helpas
    la komprenon sen konsulti vortaron.

      *   *   *   *

En la reto estas multaj kursoj por lerni Esperanton. Lastatempe Duolingo iĝis tre populara. Ili komencis la anglan version la 28-an de majo 2015 kaj la hispanan version la 26-an de oktobro 2016. La 14-an de junio 2017, jam estis 896 000 lernantoj registritaj por la angla versio kaj 143 000 por la hispana versio, pli ol miliono entute.

    Duolingo Esperanto por angla-lingvanoj.
    Duolingo Esperanto por hispan-parolantoj.

    Kurso de Esperanto,  de Karlo Pereira, estas Interaga kurso, kun sono:
    prononcadon kaj kelkajn kantojn. Vi povas elŝuti ĝin (13 MB), kaj instali ĝin.
    Ĝi jam estas tradukita en 30 lingvojn. Vi povas studi per vi mem,
    aŭ vi povas trovi instruanton por korekti viajn taskojn.

    Lernu.net:  estas la plej ambicia projekto por instrui Esperanton 
    en pli ol 30 lingvoj, por ĉiuj niveloj.

      *   *   *   *

    Pliaj kursoj por lerni Esperanton


            Estos pli bone kompletigi la bazan kurson en malpli ol 20 horoj kaj
            eĉ pli bone, se oni povas lerni tiujn 20 horojn ene de du-tri semajnoj.
            Ju pli da tempo pasas, des pli facile forgesi tion, kion oni jam lernis.


Fininte iun kurson, bonvolu praktiki Esperanton:

    legi   aŭskulti   skribi   paroli   kanti   rigardi videojn


    Legi:
  Komencu per facilaj legaĵoj, skribitaj per limigita vortprovizo:     (Supren)  (Praktiki)

12 + 3 Facilaj Tekstoj kaj 6 Kantoj,  (aŭskultu dum vi legas):  Kompletiginte kelkajn lecionojn, komencu legi ĉi tiun tutan paĝon. Legu laŭeble dum vi komprenas la plejparton de ĝi kaj haltu. Ne forgesu aŭskulti dum vi legas. Ne uzu vortaron. Tiam studu kelkajn pliajn lecionojn, kaj komencu denove. Kiam vi finas iun ajn kurson, vi komprenos preskaŭ ĉion.

La 1.000 plej ofte uzataj vortoj  en Esperanto. Legu ĉiujn. Se vi ne konas iun vorton, alklaku ĝin. Montriĝos ĝia signifo en Esperanto. Certiĝu ke vi komprenas ĉiujn vortojn en ĉi tiu tabelo.

Legaĵoj por komencantojkun limigita vortprovizo: Legu ilin antaŭ ol provi regulajn librojn. En ĉi tiu sama paĝo vi trovos ĉiajn librojn; ankaŭ podkastojn kun teksto kaj multajn aliajn manierojn por praktiki Esperanton.


    Aŭskulti:  Estas multege da materialoj por aŭskulti en la reto.     (Supren)   (Praktiki)

Ekzistas podkastoj kun kaj sen teksto. Kelkaj estas pli facila ol aliaj. La plej multo da podkastoj havas bonan prononcon. Kelkaj estas malrapidaj, kelkaj havas limigitan vortprovizon por komencantoj. Estas multaj videoj ... sed ne ĉiuj havas bonan prononcon.

Facila vento 59 facilaj podkastoj kun sia teksto.

Radio Verda,   Vancouver, Canada.    
Mallongaj artikoloj kun interesaj temoj.   Oni legas ilin iomete malrapide. Tre bona prononcado.
La podkastoj 194 - 202 havas sian tekston.   Entute 202 podkastoj, ne pli estos aldonitaj.

Pli da podkastoj


    Videoj:    
(Supren)   (Praktiki)

Mazi en Gondolando:  Du animacioj kaj monologo por lerni Esperanton.
Bona prononco kaj gramatiko. Tre bona por komencantoj kaj infanoj.
Plena teksto de la 3 videoj. (Preskaŭ 3 horoj entute)

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo:
Kun aktoroj de pli ol 12 landoj. 16 lecionoj, preskaŭ duonhoro ĉiu leciono.

Richard Delamore produktas informajn, iom komikajn filmetojn, kiel Evildea. Li parolas tre rapide, ne por komencantoj. Sed, se vi aŭskultus la saman videon multfoje, vi komencos kapti iomete da ili. Li produktis unu videon ĉiutage. Nun estas proksimume unu vídeo ĉiu dua tago.

Estas miloj da Esperanto filmetoj en la retejo. Ne ĉiuj havas bonan prononcon aŭ gramatiko.


    Kantoj:     (Supren)   (Praktiki)

Se vi ŝatas kanti, imiti la kantistojn helpos vin kun prononcado kaj vortprovizo. Jen listo de pli ol  400 kantoj  de pli ol 80 grupoj aŭ kantistoj. Ili estas en alfabeta sinsekvo. Estos facile kompreni la jenajn kantistojn kiam vi kutimiĝos al ili. En multaj el tiuj videoj oni povas legi sur la ekrano dum aŭskultado kaj / aŭ kantado.
        JoMo, Ĵomart kaj Nataŝa, Kajto, Manŭel Rovere, Mélanie Prin.


    Skribi:     (Supren)   (Praktiki)

Kiam vi kompletigas la unuan lecionon, provu skribi ion, nur kion vi povas memori.
Ne kontrolu tion. Ne zorgu pri eraroj. Post kelkaj lecionoj vi povas provi skribi iom pli.

    Kelkaj aplikoj kiuj helpos vin kun via skribado:

Esperantilo:
  estas redaktilo; konvertas cx al ĉ; kontrolas ortografion.

Tajpi   kaj   Ek  (Esperanta Klavaro)   konvertas  cx al ĉ  en iu ajn fenestro en kiu vi povas skribi.

Facililo:  por skribi en Esperanto per la 900 plej ofte uzataj vortoj.
Ĉirkaŭ 450 el la plej ofte uzataj vortoj montriĝos verdaj.
La sekvaj 450 montriĝos bluaj. Vortoj ne en la tablo de 1 000 montriĝos ruĝaj.
Ne bezonas instali ĝin, vi povas provi ĝin rekte de ĉi tie.

Lingvoilo:
  kontrolas la gramatikon kaj la ortografion por Esperanto
   
ankaŭ por  la hispanala anglala portugalakaj multaj  aliaj lingvoj.
Ne bezonas instali ĝin.

Vortolisto:   Listo de la 1000 Esperantaj plej oftaj vortoj.


    Paroli:     (Supren)   (Praktiki)

Ekparolu!Estas nova projekto de Edukado.net por permesi komencantoj paroli
al Esperantaj veteranoj, por atingi fluecon kaj bonan prononcadon.  Komencu ĉi tie.

Celo de la projekto:
• Doni eblon al la studentoj kiuj finis Esperantan kurson uzi la parolatan lingvon,
por formi asociojn, kaj informi ilin pri la programoj, kursoj kaj aliaj ebloj de lernado.
• Vaste uzi la kapablojn de la esperantistoj partopreni en la plua edukado de komencantoj.
• Fortigi la lokajn klubojn kaj la esperantan movadon.

La nunaj esperantistoj estus onklinoj aŭ onkloj.
La komencantoj estus nevinoj aŭ nevoj.

SkypePermesas paroli aŭ tuj-mesaĝi kun homoj ĉirkaŭ la mondo.
Ĉu vi skajpemas? Esperanto SkypeEstas grupo de Facebook kiu celas
    al homoj kiuj volas renkontiĝi per Skajpo.
Listo de Esperanto-parolantoj  pretaj por paroli per Skajpo.  Aldonu vian nomon al la listo.

    (Supren)  (Praktiki)


    Retpaĝoj de Enrique. (Listado)     Ĉefpaĝo:  eo  hi  an     Libroj:  eo  hi  an    Kantoj 
    Aktualigita de Enrique,   14  junio  2017