Enrique's pages   (V 20200821)
Amuzaj dialogoj

        Verkita de Albert Lienhardt

01   Sinjoro Adek renkontas sinjorinon Boll
02   Sinjoro Adek renkontas sinjoron Boll
03   Sinjorino Adek renkontas sinjorinon Boll
04   Sinjorino Adek vokas sian dek-jaran filon Stefano
05   Stefano renkontas sian dek-jaran kamaradon Bruno
06   Sinjoro Boll volas iri kun sia filino Helga aĉeti manĝaĵojn
07   Sinjoro Adek iras al la frizisto
08   Sinjorino Diss parolas kun aŭtomobilo-servisto
09   Sinjoro Boll parolas tagmeze kun sia edzino
10   Petro Diss havas rendevuon kun sia fianĉino Suzanna Miller
11   Sinjoro Adek parolas kun kelnero en kafejo
12   Alekso, 16-jara filo de sinjoro Boll, deziras ion
13   Sinjoro Adek promesas al sia edzino Marta fariĝi pli hejmeca
14   Sinjorino Boll eksplikas al sia edzo, ke ŝi deziras aŭtomobili
15   Mikaela Miller renkontas sian amikinon Gizela Garcia
16   Petro Diss renkontas sian kolegon Roberto Renner
17   Sinjorino Adek renkontas sinjorinon Diss
18   Francisko Adek, 20-jara, alparolas junulinon en la urboparko
19   Sinjorino Boll konsultas doktoron Lovatti
20   Sinjoro Miller kaj lia edzino faras ekskurson
Aliaj retpaĝoj




Dialogo 01   Sinjoro Adek (A.) renkontas sinjorinon Boll (B.)      
(Listo) 

A: Bonan tagon, sinjorino Boll!
B: Bonan tagon, sinjoro Adek!
A: Kiel vi fartas, kara sinjorino?
B: Mi dankas. Mi fartas bone. Kaj vi?
A: Mi estas kontenta. Dankon! Ĉu ankaŭ via familio  
      fartas bone?
B: Jes. Feliĉe. Kaj la via?
A: Ankaŭ. Ĉiuj anoj de mia familio estas en bona
      sano.
B: Tio estas la ĉefa afero.
A: Ĉu tiu knabo estas via filo?
B: Jes. Li estas mia filo Bruno.
A: Kaj tiu ĉarma knabino? Ĉu ŝi estas via filino?
B: Jes. Ŝi estas mia filino Luiza.
A: Ili estas belaj infanoj.
B: Ĉu vi trovas?
A: Jes. Vere. Mi gratulas vin.
B: Mi dankas pro la komplimento.
A: Ne estas dankinde, kara sinjorino. Via filo multe similas al vi.
B: Oni jam diris tion al mi.
A: Okazas ofte, ke filoj similas al la patrino.
B: Tio estas vera. Kaj, same, filinoj ofte similas al la patro.
A: Vi tute pravas, sinjorino Boll. Estas bela tago hodiaŭ, ĉu ne?
B: Jes, efektive. La vetero estas agrabla.
A: Ĝi invitas por fari promenon.
B: Ho, mi farus volonte. Sed mi devas fari multajn aĉetojn.
A: Mi komprenas. Mi ne volas reteni vin. Eble vi ne havas tempon ...
B: Jes. Mi devas rapidi. Mi ne havas multe da tempo.
A: Do, mi deziras al vi bonan tag-finon, kara sinjorino.
B: Dankon, sinjoro. Mi deziras al vi la samon.
A: Bonvolu saluti vian edzon, mi petas.
B: Volonte. Salutu same vian edzinon!
A: Dankon. Ĝis revido, sinjorino Boll!
B: Ĝis revido, sinjoro Adek!



Listo   20   01   02   03   04   Pliaj 

Dialogo 02   Sinjoro Adek (A.) renkontas sinjoron Bol (B.)

A: Bonan matenon, sinjoro Boll!
B: Bonan matenon, sinjoro Adek!
A: Ĉu vi fartas bone?
B: Ne tute bone. Sed iom pli bone.
A: Estas bone, ke vi fartas pli bone.
B: Certe ... Sed estus pli bone, se mi fartus bone.
A: Kompreneble. Tio, vere, estas kurioza hazardo.
B: Hazardo? ... Kial?
A: Ĵus, antaŭ unu minuto, mi renkontis vian edzinon.
B: Kie vi renkontis ŝin?
A: Antaŭ la magazeno "INNO".
B: Sed ŝi eniris, ŝi restos tie dum almenaŭ unu horo.
A: Ĉu vi kredas?
B: Jes. Sendube. En tiu rilato, mi bone konas mian
      edzinon.
A: La mia estas tute sama.
B: Nu, oni ne povas ŝanĝi tion. Jen, prenu cigaredon!
A: Dankon. Ne tentu min! Mi ne plu fumas!
B: Ĉu vere? De kiam?
A: Jam de unu semajno.
B: Vi estas virtulo. Mi gratulas vin.
A: Ne gratulu tro frue!
B: Ĉu vi havos sufiĉe da volo-forto por tute ne plu fumi?
A: Eble ne mi. Sed certe mia edzino ...!
B: Ĉu mi ridu? Aŭ ĉu mi kompatu vin?
A: Neniu kaŭzo en la nuna momento. Atendu ankoraŭ dum kelkaj semajnoj!
B: Bone, bone. Mi invitas vin trinki glason da biero.
A: Matene, mi ne ŝatas trinki bieron.
B: Nu, vi trinkos ion alian: kafon, aŭ teon, aŭ konjakon, aŭ brandon ...
A: Eble, mi povus preni frukto-sukon.
B: Estas egale. Vi trinkos, kion vi volas. Venu!
A: Volonte. Tie proksime estas malgranda kafejo.
B: Mi proponas iri en la novan bufedon, ĉe la fervojo-stacio.
A: Mi ne konas ĝin. Mi ne jam estis tie.
B: Vi vidos, ke ĝi estas agrabla trinkejo.
A: Ĉu luksa?
B: Tute ne. Sed tre moderna. Kaj la servado estas bonega.
A: Tio ŝajnas interesa. Do ni iru! Sed mi povos resti dum nur dek minutoj.
B: Kial vi ne povas resti pli longe?
A: Ĉar mi devas iri al la medicina laboratorio, antaŭ la deka horo.
B: Kiel vi volos. Vi estas libera fari laŭ via bontrovo.



Listo   01   02   03   04   05   Pliaj 

Dialogo 03   Sinjorino Adek (A.) renkontas sinjorinon Boll (B.)

A: Ha! Sinjorino Boll! Mi ĝojas vidi vin.
B: Ankaŭ mi ĝojas, sinjorino Adek. Ĉu vi iras fari
      aĉetojn?
A: Ne. Mi serĉas mian edzon, pro urĝa afero. Ĉu vi
      vidis lin en la urbo?
B: Sed jes! Mi renkontis lin tute hazarde. Antaŭ
      kelkaj minutoj, mi ankoraŭ parolis kun li.
A: Kie vi renkontis lin?
B: Proksime de la magazeno "INNO".
A: Mi kuras retrovi lin.
B: Atendu dum momento! Ĉu vi jam aŭdis la novaĵon
      pri Andreo, la ple aĝa filo de sinjorino Diss?
A: Kian novaĵon?
B: Ŝajnas, ke li fariĝis doktoro pri medicino ...
A: Ĉu vere? Tio estas bela sukceso.
B: Jes ... Kaj li edziĝos al Mikaela Miller.
A: Al Mikaela, vi diras? ... Tio estas granda bonŝanco por sinjorino Miller!
B: Jes. Vere granda bonŝanco. Sed jen ankoraŭ alia novaĵo: Suzanna, la fratino
      de Mikaela, edziniĝos samtempe.
A: Tio estas surprizo post surprizo!
B: Ĉu ne, sinjorino Adek? Kaj divenu: Al kiu?
A: Mi ne povas diveni ... Al kiu, do?
B: Al la frato de Andreo.
A: Kion mi aŭdas? ... Al Petro, la alia filo de sinjorino Diss?
B: Jes, jes. Al tiu, kiu estas inĝeniero pri elektro.
A: Tio estas novaĵoj eksterordinaraj, preskaŭ ne kredeblaj. Du fratoj, edziĝas al
      du fratinoj, tio ne okazas ofte.
B: Jes, efektive. Eĉ nur tre malofte. Kaj pensu: la geedziĝoj okazos samtempe,
      dum la venonta sabato posttagmeze.
A: Tio estas okazo de granda festo por la familioj kaj parencoj.
B: Oni devas diri, ke la parenceco de du paroj de la kvar junaj geedzoj estos
      iom komplika.
A: Kial vi kredas, ke ĝi estos komplika?
B: Nu, ĉar Andreo fariĝos la bofrato de sia propra frato Petro ...
A: Ĉu tio estas ebla?
B: Jes. Certe. Krome, Mikaela estos la bofratino de sia fratino Suzanna, kaj inverse.
A: Tio estas situacio vere stranga.
B: Tre stranga, preskaŭ komika. Oni ne ofte havas tiajn novaĵojn por rakonti, ĉu ne?
A: Tio estas vera ... Sed nun, mi nepre devas forkuri, por retrovi fine mian edzon.
      Pardonu, sinjorino Boll! Adiaŭ!
B: Estas vi, kiu devas pardoni al mi, ke mi retenis vin tiel longe. Adiaŭ, sinjorino
      Adek! Ĝis alia fojo!



Listo   02   03   04   05   06   Pliaj 

Dialogo 04   Sinjorino Adek(A.) vokas sian dek-jaran filon Stefano(S)

A: Stefano, vekiĝu!
S: Mi estas ankoraŭ dormema, patrino ...
A: Venu rapide! Jam la tempo urĝas. Vi devas iri al la
      lernejo.
S: Jes, patrino. Mi tuj iros en la ban-ĉambro, por lavi
      min.
A: Bone, filo mia. Intertempe, mi preparos vian
      matenan manĝon.
S: Mi tre malsatas. Mi volus havi tason da
      ĉokolado, kaj du pano-pecojn kun butero
      kaj ĉerizo-konfitaĵo.
A: Vi havos ĝin, Stefano. Ĉu vi volas kunpreni ion, por manĝeti
      dum la paŭzo?
S: Jes. Mi volonte kunprenus frukton; eble pomon
     aŭ bananon.
A: En la nuna momento, mi havas nur pirojn ĉi tie.    
S: Se vi bonvolas, donu al mi piron kaj bulkon.
A: Mi preparos, kaj metos en vian lernejo-sakon.
      Ne forgesu brosi viajn dentojn!
S: Tio estas jam farita, patrino.
A: Via lernejo-sako estas malplena. Kial vi ne enmetis viajn
      librojn kaj kajerojn, kiel kutime? S: Hodiaŭ, mi ne bezonas ilin.
A: Mi ne komprenas ... Kial, do, vi ne bezonas ilin?
S: Nia instruisto ne venos; li estas malsana.
A: Sed ... ĉu la lernantoj tamen devas iri al la lernejo?
S: Ha jes. Venos help-instruisto.
A: Kion li faros kun vi, dum la tuta tago?
S: Matene, li rakontos anekdotojn al ni. Posttagmeze, ni kune faros promenon, al la arbaro.
A: Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas tion pli multe ol legi, skribi kaj kalkuli ...
S: Estas certe, patrino! Oni ja ne povas ĉiam nur lernadi ...
A: Pri tio, vi eraras, mia filo. Oni ĉiam lernas, dum la tuta vivo.
S: Ĉu vere?
A: Kompreneble.
S: Se estas tiel, oni eble ankaŭ lernas ion, kiam oni aŭskultas anekdotojn.
A: Estas verŝajne.
S: ... kaj kiam oni promenas en la arbaro!
A: Vi estas ruza knabo, Stefano.
S: Kioma horo estas nun, patrino?
A: Estas dek minutoj antaŭ la oka horo. Rapidu! Ĉu vi estas preta?
S: Jes. Mi estas tute preta.
A: Atentu bone sur la strato, pro la aŭtomobiloj!
S: Mi ĉiam atentas. Mi ne volas suferi akcidenton.
A: Do, ĝis baldaŭ, mia knabeto.
S: Ĝis baldaŭ, patrino mia. Kisu min rapide! Kaj kuiru ion bonan por la tagmeza manĝo! ...



Listo   03   04   05   06   07   Pliaj 

Dialogo 05   Stefano(S) renkontas sian dek-jaran kamaradon Brunon(B)

S: Saluton, Bruno!
B: Saluton, Stefano!
S: Kial vi faras grimacon?
B: Mi havas dento-doloron.
S: Ĉu doloras multe?
B: Vi ne povas imagi ... Mi suferas terure!
S: Iru do al la dentisto!
B: Mi devos iri. Sed mi tute ne ŝatas tion.
S: Ankaŭ mi ne ... Por konsoli vin, jen prenu
      bombonon!
B: Ĉu vi estas freneza? ... Mi jam havas sufiĉe
      da doloro, sen bombono!
S: Ha, jes! Mi ne pripensis ... Montru vian denton!
B: Rigardu! Tie, malsupre.
S: Estas granda nigra truo en la dento.
B: Mi scias.
S: Ĉu vi tamen iros al la lernejo?
B: Kompreneble! Vi ja scias, ke nia instruisto ne venos hodiaŭ.
S: Tio estas bonŝanco. Kaj okazo, por fari ŝercon al la help-instruisto.
B: Bona ideo! Kion vi proponas?
S: En ĉi tiu skatolo, mi havas dek-duon da melolontoj.
B: Kio estas tio? ... Montru! Ha, majo-skarabo. Bonege!
S: Ni lasos ilin flugi tra la klaso-ĉambro.
B: Ĉu vi havas ankaŭ kudro-fadenon, por ligi ilin al iliaj piedoj?
S: Tio ne estas necesa.
B: Kion ni ankoraŭ povus fari?
S: Ĵeti birdojn el papero ...
B: ... kaj, eble, du aŭ tri fetoro-bombetojn!
S: Ho ne! ... Tio odorus naŭze dum unu tuta horo.
B: Nu! Ĝuste tial!
S: Mi havas ankoraŭ alian ideon.
B: Kian? Diru!
S: Ne. Mi ne diros ĝis nun.
B: Ĉu vi ne diras ĝin al mi, al via plej bona kamarado?
S: Ĝi estas sekreto.
B: Kial ĝi estas sekreto?
S: Mi volas, ke ĝi estus surprizo por la tuta klaso.
B: Mi vere estas sci-volema.
S: Sed ... kaj via dento-doloro? ... Ĉu vi ne volis iri al la dentisto?
B: Mi iros alian fojon. Mi preskaŭ ne plu sentas la doloron.
S: Tiam, venu rapide! Vi ne bedaŭros, ĉar ni multe ridos.
B: Ni kuru! Estas jam la oka horo. Ni havos amuzan tagon, hodiaŭ ...



Listo   04   05   06   07   08   Pliaj 

Dialogo 06
      Sinjoro Boll(B) volas iri kun sia filino Helga(H) aĉeti manĝaĵojn

B: Helga, ĉu vi volas helpi al mi?
H: Kiel mi helpu, patro?
B: Mi devas iri aĉeti manĝaĵojn. Vi povus akompani
      min.
H: Kial mia patrino ne iras kun vi?
B: Ŝi diris, ke ŝi ne havas tempon, nun.
H: Kion ŝi faras?
B: Ŝi purigas kaj ordigas sian vestaron: la kostumoj,
      roboj, bluzoj, ĵaketoj, puloveroj, manteloj,
      kapuĉoj, ĉapoj, ĉapeloj, kaj tiel plu.
H: Ĉu ni prenos la aŭtomobilon, patro?
B: Jes. Ni eĉ devas preni ĝin. Ni ne povus porti
      ĉiujn artiklojn.
H: Ĉu vi havas multon por aĉeti?
B: Sufiĉe multajn artiklojn, jes.
H: Kion vi aĉetos?
B: Mi notis ĉion sur slipon: pano, lakto, butero,
      fromaĝo, jahurto, ovoj, viando, kolbasoj,
      terpomoj, legomoj, salato, oleo, vinagro, mustardo, kaj diversaj fruktoj.
H: Sed por aĉeti tiom multe da artikloj, ni bezonos pli ol unu horon ...!
B: Jes. Verŝajne. Ni ja havas tempon.
H: Eble vi, patro, sed ne mi.
B: Kial ne? Vi havas liberan tagon, hodiaŭ.
H: Vi pravas. Sed, je la deka horo, mi devos esti ĉe la frizistino ...
B: Ĉe la frizistino? Vi povas iri poste.
H: ... kaj je la dek-unua, mi devos esti ĉe la manikuristino.
B: Ĉe la manikuristino? Por fari kion?
H: Estas necese, ke ŝi flegu miajn manojn.
B: Mi ripetas: Vi iros poste!
H: Sed, kara patro, mi ne povas.
B: Kial vi ne povas?
H: Ĉar mi havas rendevuon.
B: Kun kiu vi havas rendevuon? Ĉu, eble, kun via long-hara gitaro-virtuozo?
H: Ne. Komprenu, do! Kun la frizistino kaj la manikuristino.
B: Kaj nun?
H: Kion mi diru, patro?
B: Mi volas scii, ĉu vi akompanos min, jes aŭ ne?
H: Mi ja volus, se mi povus. Sed, vere, hodiaŭ mi ne povas.
B: Fulmoj kaj tondroj! Estas ne-kredeble! Estas terure! Estas katastrofe!
      Tiuj modernaj filinoj eĉ ne plu trovas tempon, por helpi al la patro aĉeti
      la manĝaĵojn ...!
H: Ne grumblu, paĉjo mia, mi helpos al vi morgaŭ aŭ post-morgaŭ ...



Listo   05   06   07   08   09   Pliaj 

Dialogo 07   Sinjoro Adek(A) iras al la frizisto(F)

F: Bonan vesperon, sinjoro Adek! Bonvolu eniri, mi
      petas!
A: Bonan vesperon ... Mi vidas, ke pluraj klientoj jam
      atendas tie.
F: Vi ne bezonos atendi tre long-tempe. Post dek
      kvin minutoj, mi povos pri-servi vin.
A: Se estas tiel, mi atendos. Sed ne pli longe ol unu
      kvaron-horo ...
F: Jen, sinjoro Adek. Bon-volu sidiĝi sur la liberan
      fotelon! Ĉu estas por tondi la harojn, kaj razi la
      barbon?
A: Nur por tondi la harojn, hodiaŭ. Donu al mi ion
      por legi, mi petas!
F: Jen la plej nova numero de la gazeto HUMURO. Ĝi
      estas amuza, kiel kutime.
A: Bone. Dankon. Hooo, atentu! Via tondilo ne
      tondas bone. Ĝi elŝiras al mi la harojn ... kaj mi
       jam ne plu havas multajn!
F: Ha, bonvolu pardoni! Mi tuj prenas aparaton elektran, tute novan.
A: Ĉi tiu funkcias pli bone.
F: Feliĉe. -- Ĉu, supre, mi tondu per la razilo?
A: Ĉu tio estas utila?
F: Jes. Certe. Ĝi estas tre saniga por la hararo ...
A: ... kaj, eble, ankaŭ por la kaso de la frizisto, ĉu?
F: Vi ŝercas, sinjoro Adek. Rimarku, ke la prezo ne estos multe pli alta.
A: Nu, pro la sano de mia hararo, faru tondon per la razilo!
F: Jen ... Jam farita. -- Ĉu vi deziras ŝampuon kaj, poste, har-akvon?
A: Ne. Nur kombu la harojn, sen malsekigi la kapon. Mi havas aĉan nazo-kataron,
      jam de tri tagoj.
F: Tio estas malagrabla afero. -- Bonvolu nun rigardi vin en la spegulo!
A: Bone. Tre bona. Eĉ tute Perfekte.
F: Dankon! -- Ĉu, eble, vi bezonas kelkajn tualeto-artiklojn? Bonan sapon?
      Kolonjan akvon? Tubon da raz-kremaĵo?
A: Vi povas doni al mi skatolon da klingoj por mia patent-razilo "Philips".
F: Jen, sinjoro Adek, skatolon da novaj klingoj el ne-oksidebla ŝtalo.
A: Bone. Kiom mi ŝuldas al vi, por ĉio?
F: Tio faras dek du frankojn, entute. Jen, por sinjorino Adek, mi donacas
      al vi specimenon de parfumo "Florumo".
A: Tio certe faros plezuron al ŝi. Mi dankas, en ŝia nomo.
F: Ne necesas danki pro tio. Mi faras ĉion eblan, por kontentigi miajn geklientojn.
A: Jen mon-bileto cent-franka. Bedaŭrinde, mi ne havas monerojn.
F: Tio ne gravas. Mi povas elkasigi la diferencon. Jen okdek ok frankoj. Multan
      dankon!
A: Estas en ordo. Mi salutas vin, amiko frizisto. Komercu bone!
F: Ni esperu tion! Ĝis revido,sinjoro Adek. Mi konsilas al vi: Trinku tre varman
      grogon kun multe da rumo! Tio estas bonega kontrŭ nazo-kataro.
A: Bona ideo. Vi pravas. Mi sekvos vian konsilon. Do: Ĝis revido!



Listo   06   07   08   09   10   Pliaj 

Dialogo 08   Sinjorino Diss(D) parolas kun aŭtomobilo-servisto(S)

S: Mi havas la honoron saluti vin, sinjorino Diss!
D: Bonan matenon, juna amiko!
S: Bela vetero, hodiaŭ. Ĉu ne, sinjorino?
D: Jes, vere bela. Sed iom tro da vento.
S: Efektive. -- Kion mi povas fari por servi al vi?
D: Mi bezonas benzinon.
S: Ĉu benzinon "superan"?
D: Jes. Ŝajne, la motoro de mia veturilo preferas ĝin.
S: Vi pravas. Rapide turniĝantaj motoroj postulas
      "superan". Ĉu mi plenigu la benzinujon?
D: Ne. Enmetu nur dek litrojn. Tio sufiĉas, kiam mi
      mem devas pagi.
S: Mi povas sendi la fakturon al sinjoro Diss, se vi
      volas ...
D: Mi ja volus. Sed li ne tre ŝatas pagi miajn
      benzinfakturojn.
S: Nu, laŭ vi bontrovo. Jen viaj dek litroj da
      karburaĵo.
D: Ĉu vi volas kontroli la aero-premon, en la radoj? ...
S: Tre volonte. Rigardu la manometron: la aero-premo estas ĝusta.
D: ... kaj meti oleon en la akumulatoron?
S: Se vi ne malkontentos, mi enmetos distilitan akvon; kaj poste, oleon en la
      motoron.
D: Ha jes. Kompreneble. Mi pensis ĝuste, sed diris malĝuste!
S: Ne grave. Malgranda konfuzo. -- Ĉio jam estas farita.
D: La antaŭa vitro ne plu estas tre pura.
S: Mi tuj lavos ĝin, kaj ankaŭ aliajn vitrojn. Mi uzas specialan lav- produkton,
      kiu purigas bonege kaj fulmo-rapide.
D: Ĉu vi ne havas pecimenon de ĝi, por viaj klientoj?
S: Ho jes! Certe. Mi donos al vi specimenon, senpagan.
D: Bonege.Dankon! Bonvolu ankaŭ ekzameni tiun seruron. Io misfunkcias.
S: Nenio grava. Mankas lubrikaĵo. Mi enblovas vazelinon kun grafito.
D: Nun la seruro fermiĝas kaj malfermiĝas perfekte. Vi estas vera sorĉisto.
S: Nu, nenio estas pli simpla ol tio. Se mi kapablus sorĉi ...
D: Kion vi farus, tiam?
S: Mi klopodus kapti loterio-bileton, kiu ebligus gajni unu milionon!
D: Ha, vi estas realisto. Tamen, sciu: Mono ne igas feliĉa.
S: Nu, eble ... Sed, tre ofte, ĝi estas bona helpilo por esti feliĉa.
D: Mi ne volas diri la malon. -- Ĉar, ĝuste, ni parolas pri mono: Diru, mi petas, kiom
      mi ŝuldas al vi?
S: Dek litroj da benzino, duon-litro da motor-oleo, iom da distilita akvo: tio kostas,
      entute, dek kvar frankojn.
D: Jen dek kvin frankoj. Retenu la reston por vi.
S: Multan dankon, sinjorino Diss. Bonvolu akcepti tiun novan reklamo-artiklon,
      por via fileto.
D: Amuza ludilo! Li certe ĝojos. Koran dankon. Kaj: ĝis revido!
S: Ĝis la venonta fojo, sinjorino. Mi deziras al vi bonan veturon.



Listo   07   08   09   10   11   Pliaj 

Dialogo 09   Sinjoro Boll(B) parolas tagmeze kun sia edzino(E)

B: Ĉu la tagmeza manĝo estas pretea, Nina?
E: Jes, Gustavo, preskaŭ. -- Post kvin minutoj ni
      povas manĝi.
B: Kion bonan ni manĝos hodiaŭ?
E: Unue: lento-supon, kun ...
B: Lento-supon? ... Jam hieraŭ ni manĝis
      lento-supon.
E: Ĝi estas la post-restaĵo. Ĉu, eble, mi forĵetu ĝin?   
E: Vi ja scias, ke la pudelo ne ŝatas supon ...
B: Do, mi manĝu tion, kion la hundo ne volas, ĉu?
E: Ne diru stultaĵojn! Jen, gustumu! Mi kunkuiris
      pecon da fumaĵita porkaĵo.
B: Hmmm ... Ne malbona. Ĝi eĉ gustas bonege.
E: Nu, do! Kial ĉiam grumbli, antaŭe?
B: Kiu grumblas? ... Ĉu mi ne plu rajtas diri mian
      opinion?
E: Vi ja rajtas. Sed ĉiam afable, mi petas.
B: Kaj poste, kion vi havos ankoraŭ por manĝi?
E: Ankoraŭ? ... Kiam vi estos manĝinta du telerojn da supo, kaj tiun pecon da
      viando kun pano kaj salato, vi verŝajne ne plu malsatos.
B: Mhm ... Oni ne povas aserti, ke vi dorlotas min per riĉaj manĝaĵoj.
E: Eble ne riĉaj, sed ĉiam bongustaj, ĉu ne? Kaj kio estas grava: ne multekostaj.
B: Diru al mi: Kion vi faras kun la salajro, kiun mi alportas, ĉiu-monate?
E: Estas simple. Mi metas unu kvaronon da ĝi en tir-keston.
B: Ĉu mi aŭdas bone?
E: Jes, certe. En tir-keston, kun solida seruro.
B: Ha! Nun mi komprenas. Tial do ni manĝas tiel mizere, depost kelka tempo.
E: Ne diru: mizere! Diru: simpla-maniere! -- Vi devus gratuli min, ke mi estas tiel
      ŝparema kuirejo-mastrino.
B: Bone. Mi gratulas vin. Sed vi mem gratulu vin, ke mi ne estas koleremulo.
E: Nu, jes. Tamen, ne tro laŭdu vin! Ĉu, kiel deserton, vi volas pecon da
      pruno-torto?
B: En kiu kuko-vendejo vi aĉetis ĝin?
E: Mi ne aĉetis. Mi mem faris kaj bakis ĝin, hodiaŭ matene.
B: Ho! Agrabla surprizo! Laŭdinda rezultato! Tre bon-gusta torto!
E: Mi estas kontenta, ke vi ne daŭre estas malkontenta.
B: Mi estas eĉ pli ol kontenta, kara mia. -- Sed nun konfesu, kial vi ŝparas tiel
      diligente grandan parton de mia salajro?
E: Por povi aĉeti novan kuirejo-fornon, kun aŭtomate reguligebla bakujo.
B: Ĝojiga novaĵo! -- Espereble, vi tiam preparos luksan tag-manĝon ĉiu-tage,
      ĉu ne?
E: Nu, certe ne ĉiu-tage. Sed detempo al tempo.
B: Kial ne ĉiu-tage?
E: Ĉar, poste, mi devos denove ŝpari, por povi aĉeti novan, pli grandan, kaj tute
      modernan fridujon. Mi jam elektis belan modelon ...



Listo   08   09   10   11   12   Pliaj 

Dialogo 10
      Petro(P) Diss havas rendevuon kun sia fianĉino Suzanna Miller (S)

P: Ĉu, finfine, vi alvenas, Suzanna?
S: Ne faru riproĉojn al mi, Petro! Mi devis kuri, eĉ
      kuregi!
P: Mi tamen telefonis al vi: Je la oka horo, akurate!
S: Jes, "sinjoro direktoro"; mi scias.
P: ... kaj nun estas la oka kaj duono!
S: Se vi povus imagi, mia kara Petro, kiom da aferoj
      mi devis plenumi ...
P: Jes, ja. Mi povas imagi. Multajn aferojn, kiel ĉiam.
S: Ŝajnas al mi, ke vi volas pri-moki min?!
P: Pri-moki? ... Mi vin? ... Neniam mi kuraĝus fari tion!
S: Vi ne bone ludas la rolon de sanktulo, Petro.
P: Ne estas mi, kiu ludas; estas Richard Burton.
S: Kion vi rakontas? Richard Burton? Kie li ludas?
P: En la kino-teatro "Ekrano".
S: Ĉu vere? Kun kiu partnerino?
P: Kun Brigitte Bardot.
S: Ha?! Tio estas interesa! Kiu estas la titolo de la
      filmo?
P: "Sango kaj amo", mi kredas, aŭ "Amo kaj sango".
S: Ĉu ni iros vidi ĝin?
P: Nature. Ĝuste pro tio, mi donis al vi rendevuon je la oka horo.
S: Mi ĝojas ... Sed, kial rapidi? La granda filmo komenciĝos nur post la naŭa (horo).
P: Efektive. -- Sed ni do volas vidi, se eble, la tutan programon: la aktualaĵojn, la
      reklamo-filmojn kaj, precipe, la dokumento-filmon pri la Olimpikaj Ludoj.
S: Hm ... Vi pravas, Petro ... Kiel kutime. -- Ĉu vi jam havas la biletojn?
P: Jes, mia komlombeto. Ni sidos sur la balkono, en la unua vico.
S: Ĉu mi rapidu aĉeti du pecojn da glacio-ĉokolado, en la apuda vendejo?
P: Ne necese, anĝelo mia. Dum la paŭzoj, ni povos elekti diversajn dolĉaĵojn, ĉe la
      vendistino en la kinejo.
S: Petro, vi ĵus nomis min "via anĝelo". Ĉu vere mi estas tia?
P: Kial vi demandas? Vi ja scias, ke vi estas ne nur mia anĝelo, sed eĉ mia plej
      granda trezoro! ...
S: Se vi scius, kiom mi estas feliĉa pro tio.
P: ... kaj baldaŭ vi estos mia kara edzineto, la plej dolĉa en la mondo!
S: Vi ravas min, Petro ... Tamen, estas io, kion mi ne komprenas ...
P: Kion vi ne komprenas, mia museto?
S: Se, vere, via amo estas tiel grandega, kiel, hodiaŭ vespere, vi ankoraŭ ne donis
      al mi kiseton?
P: Kial? ... Vi demandas kial? ... Nu, tute simple, ĉar vi ne venis akurate!
S: Aŭskultu, Petro! Kutime, vi estas malpli kritikema, kaj pli amo-senta.
P: Ĉu vi trovas?
S: Tute certe.
P: Venu nun, mia ruzulino! Kaj ne faru tian mishumuran vizaĝon!
S: Unue, mi volas havi kison ...
P: Se vi estas tre ĝentila, vi ricevos ĝin tuj poste -- kaj eble eĉ du.



Listo   09   10   11   12   13   Pliaj 

Dialogo 11   Sinjoro Adek(A) parolas kun kelnero(K) en kafejo

A: Kelnero, mi petas!
K: Jes, sinjoro.
A: Ĉu vi havas ilustritajn gazetojn?
K: Jes, certe. -- Mi proponas al vi la revuon
      "Monda Spegulo".
A: Ebla ... Jes! -- Ĉu vi havas la plej freŝan
      numeron?
K: Ni ĝin havas. Jen, sinjoro. Ĝi prezentas kolorajn  
      foto-bildojn pri la nova uno-raketo.
A: Ha jes? Tio multe interesas min.
K: Ĉu vi deziras trinki ion, sinjoro?
A: Kion mi povus trinki? Ni diru: bieron. Bonan
      bieron.
K: Ni havas nur plej bonan bieron. Marko "Pils".
A: Bone. Do: bieron "Pils".
K: Ĉu en botelo, en kruĉo, aŭ en glaso?
A: Estas egale.
K: Ĉu unu litron, aŭ nur duonan litron?
A: Kvaronan litron, mi petas.
K: Mi tuj alportos. -- Ĉu blondan aŭ brunan?
A: Ambaŭ.
K: Ĉu sam-tempe, po unu glaso?
A: Jes. Mi trinkos, alterne, bondan kaj brunan. Pro mia delikata stomako.
K: Se vi kredas ... Laŭ via deziro.
A: Bonvolu atenti, ke la biero estu nek tro varma, nek tro malvarma.
K: En aliaj vortoj: vi volas ĝin varmeta.
A: Ni diru: malvarmeta.
K: Se mi bone komprenas: iom varmeta, sed ne tro ...
A: Efektive tiel. -- Ĉu vi povus sam-tempe alporti termometron?
K: Kion? ... Tremometron? ... Ĉu vi havas febron?
A: Ĉu mi? ... Febron? ... Tute ne! Estas por mezuri la temperaturon de la biero.
K: ... de la biero?
A: Kompreneble. -- Ĝi havas precize 22 gradojn centigradajn. Nek pli, nek malpli.
K: Kiom? 22 centigradojn?
A: Klare! Gradojn laŭ la skalo Celsius, kompreneble, ne laŭ tiu de Reaumur aŭ
      Fahrenheit.
K: Mi bedaŭras, sinjoro. Mi vere bedaŭras ... Sed termometron ni ne havas en nia
      kafejo.
A: Vi ne havas? Ĉu kredeble?
K: Mi ĵuras, ke mi diris la veron.
A: Nu, se vere, mi ne trinkos bieron.
K: Ĉu vi deziras ion alian?
A: Jes. Alportu al mi unu pomon, taŭgan tranĉilon, kaj kelkajn dento-purigilojn ...!



Listo   10   11   12   13   14   Pliaj 

Dialogo 12   Alekso(A), 16-jara filo de sinjoro Boll(B) deziras ion.

A: Patro, mi volus demandi ion al vi.
B: Kion vi volas, Alekso?
A: Mi volus peti vin ...
B: Peti kion? ... Nu! ... Parolu!
A: Mi iom hezitas diri ĝin.
B: Kial do? ... Venu ĉi tien! Klarigu al mi, kion vi
      havas sur la koro!
A: Mi vids hieraŭ, en montro-fenestro,
      ekster-ordinare bonan okazon ... Se vi volas
      aĉeti ...
B: Kian okazon? ... Ĉu, eble, libro pri supera
      matematiko?
A: Ne patro. Tian libron mi jam havas. Mi pensis pri
      io alia, nome pri malgranda motor-ciklo.
B: Vi surprizas min, Alekso! Por tio, vi estas ankoraŭ
      tro juna.
A: Kial, patro? Ĝia motoro ja ne estas potenca. La
      cilindro enhavas nur 48 kubajn centimetrojn.
A: Patro, mi volus demandi ion al vi.
B: Kion vi volas, Alekso?
A: Mi volus peti vin ...
B: Peti kion? ... Nu! ... Parolu!
A: Mi iom hezitas diri ĝin.
B: Kial do? ... Venu ĉi tien! Klarigu al mi, kion vi havas sur la koro!
A: Mi vids hieraŭ, en montro-fenestro, ekster-ordinare bonan okazon ... Se vi volas
      aĉeti ...
B: Kian okazon? ... Ĉu, eble, libro pri supera matematiko?
A: Ne patro. Tian libron mi jam havas. Mi pensis pri io alis, nome pri malgranda
      motor-ciklo.
B: Vi surprizas min, Alekso! Por tio, vi estas ankoraŭ tro juna.
A: Kial, patro? Ĝia motoro ja ne estas potenca. La cilindro enhavas nur 48 kubajn
      centimetrojn.
B: Potenca aŭ ne ... Mi donacis al vi mian bicklon; tio sufiĉas por viaj nunaj
      bezonoj.
A: La biciklo estas jam tre malnova, patro. Krome, ĝi ne plu bone funkcias.
B: En la momento, kiam mi donis ĝin al vi, ĝi ankoraŭ estis en tre bona stato ...
      Verŝajne, vi ne bone pri-zorgis ĝin.
A: Vi eraras, patro ... Ĉiu-semajne, mi zorge purigas kaj lubrikas ĝin.
B: Do, estu kontenta, mia filo!
A: Mi ja ne diris, ke mi estas malkontenta. Sed mia amiko Rudo, la filo de via kolego
      sinjoro Majovski, ankaŭ jam havas tian motor-ciklon.
B: Ĉu tio signifas, ke vi nepre kaj tuj devas havi la samon?
A: Ne. Sed mi multe ŝatus, se ankaŭ mi povus cirkuli sur tia sportula veturilo.
B: Vera sportulo funkciigas siajn muskolojn ... Cetere, kiam mi havis vian aĝon, mi
      eĉ biciklon ne posedis.
A: Mi volonte kredas tion ... Sed antaŭ tridek jaroj, la tekniko ne progresis tiel
      rapide, kiel nun.
B: Jes. Fakte ... Sed la tekniko progresis nur tial, ke mia generacio persiste lernis
      kaj multe laboris.
A: Mi opinias, ke ankaŭ la nuna generacio studas kaj laboras.
B: Pri tio, oni devas demandi sin, kelka-foje. Laŭ mia opinio, certaj junuloj ne
      studas tiom, kiom ili devus; ekzemple: mia filo Alekso!
A: Kial vi nun faras riproĉojn al mi?
B: Sen fari riproĉojn, mi tute simple memorigas al vi, ke certaj notoj sur via lasta
      lern-atestilo ne estis tre brilaj.
A: La lern-programo de la pasinta trimestro estis vere tro ŝarĝita.
B: ... kaj la juna Alekso Boll vagadis vere iom tro ofte tra la urbo, anstataŭ tuj veni
      hejmen kaj fari siajn lernejo-taskojn.
A: Tamen, patro, vi devus esti iom pli indulgema, iom pli komprenema pri la junuloj.
B: Ŝajnas al mi, male, ke mi estis tro indulga kaj nesufiĉe severa, lastatempe. Se vi
      volas sukcese trapasi viajn ekzamenojn, vi devos klopodi multe pli, precipe en
      la fakoj algebro, trigonometrio, fiziko kaj kemio.
A: Vi vidos, patro, ke la rezultatoj pli-boniĝis en ĉi tiu trimestro. Ekzemple, en
      gimnastiko, mi estas la unua; kaj la tria en literaturo.
B: Tio ne helpos al vi multe, se vi intencas studi elektronikon.
A: Se ... se vi donacas al mi la motor-ciklon, mi firme promesas, ke ...
B: Ne tiel rapide, mia amiko! Mi vidas la aferon en alia perspektivo. Kiam vi laboros
      pli serioze, kaj ricevos vere bonan atestilon post la nuna lerno-jaro, tiam, eble,
      ni povos reparoli pri via deziro.
A: Sed, patro, la lerno-jaro finiĝos nur post kvin monatoj! ... Kial atendi tiel longe?
B: Unue, mi volas povi konstati la rezultatojn de via studado ... Cetere, vi ne studas
      por mi, sed por vi, por havi bonan profesion. Ĉu tio estas klara?
A: Jes, patro, ĝi estas klara ... Sed estas vere domaĝe; ĉar nun venas la plej favora
      sezono, por cirkuli per motor-ciklo!
B: Tio, kio nun venas, estas la plej favora momento por io alia: Iru do demandi al
      via patrino, ĉu la vespera manĝo estos baldaŭ preta!



Listo   11   12   13   14   15   Pliaj 

Dialogo 13
      Sinjoro Adek(A) promesas al sia edzino Marta(M) fariĝi pli hejmeca

M: Kien vi iras, Adolfo?
A: Kiu diras al vi, ke mi iras ien, Marta?
M: Ne demandu tiel hipokrite! ... Se vi ne intencas
      el-iri, kial do vi ĵus prenis vian surtuton?
A: Nu ... Por iomete aerumis ĝin, en la vespera aero.
M: Do, mia supozo, ke vi volas eliri, estas ĝusta.
A: Vi estas sagaca virino, Marta. -- Kun via afabla
      permeso, mi nur volas movi miajn krurojn,
      ekstere.
M: Kiu parolas pri permeso? ... Almenaŭ, vi povus
      diri ĝin antaŭe.
A: Jes. Vi pravas, Marta. Sen-kulpigu min!
M: Kaj mi? ... Ĉu, eble, mi ĉiam restu hejme?
A: Nu, ja ankaŭ povas eliri ...
M: Kion vi diras? Ankaŭ mi povas? ... Kaj kiu faros la
      hejm-laborojn? Kiu lavos la telerojn, gardos la
      infanojn, flikos viajn ĉemizojn ...?
A: Ne ekscitu viajn nervojn, Marta ...! Mi ja nur devas iri iomete en la keglo-klubon.
M: Kial vi devas iri en tiun malbenindan klubon? ... Vi ne devas, vi volas; jen la
      vero.
A: Fakte, mi devas kaj volas. Mi, eble, ankoraŭ ne diris al vi, ke oni petis min fariĝi
      prezidanto ...
M: Kion mi aŭdas? ... Fariĝi prezidanto? ... Tio ankoraŭ mankis.
A: ... sed mi ne intencas akcepti tiun postenon.
M: Mi tre insiste konsilas tion al vi.
A: Krome, en la simfonia orkestro, oni proponis al mi fariĝi vicprezidanto.
M: Ĉiuj sanktuloj helpu! ... Kial ne ankaŭ direktoro en la drogisto-sindikato?
A: Vi preskaŭ divenis ... Tie mi fariĝu ĝenerala sekretario.
M: Sed nun finu, kaj faru paŭzon! Alie, mi forkuros kun miaj infanoj.
A: Tamen, ne tro-igu tro, Marta!
M: Estas vi, kiu tro-igas ... Ĉiu-vespere, vi havas alian pretekston, por ne
      resti hejme, ĉe via familio.
A: Sed nun, la situacio ŝanĝiĝos.
M: Kia-maniere ĝi ŝanĝiĝos?
A: Mi intencas ĉesigi mian aktivecon en kelkaj societoj, en kiuj mi estas membro.
M: Ĉu vi diras la veron, Adolfo?
A: Jes. Kompreneble ... Tio ebligos al mi resti hejme pli ofte ...
M: Estus bone, se tio estus vera.
A: ... kaj pasigi la vesperon kune kun vi.
M: Ĉu mi kredu je miraklo?
A: Kial ne? Foj-foje, okazas mirakloj.
M: Aŭskultu, Adolfo! Ne diru mensogojn! Jam plurfoje, vi promesis tion al mi ...
A: Sed ĉi tiun fojon, mi ceerte tenos mian promeson.
M: Kial pli certe nun, ol antaŭe?
A: Ĉar la kuracisto malpermesis al mi trinki pli ol du glasojn da biero, ĉiu-vespere.
M: Mi devos skribi dank-leteron al la kuracisto ... Kaj kiam komenciĝos via nova
      viv-maniero?
A: Kiam? Nu ... tuj! Mi volas diri: morgaŭ.
M: Kiam ne jam hodiaŭ?
A: Ĉar, hodiaŭ vespere, mi devas iri en la keglo-klubon, por anonci mian eksiĝon.
M: Ĉu vi ne povas fari tion skribe, per-letere?
A: Ne, ne ... Por tio, mi devas iri persone. -- Do: ĝis poste.
M: Sed, espereble, ne post nokto-mezo, kiel kutime.
A: Nu, eble iom antaŭe. Se ne okazos ia malhelpo ...



Listo   12   13   14   15   16   Pliaj 

Dialogo 14
      Sinjorino Boll(B) eksplikas al sia edzo(E), ke ŝi deziras aŭtomobili

B: Gustavo, mi volus lerni konduki aŭtomobilon.
E: Oni ne diras: "konduki aŭtomobilon", Nina;
      oni diras "stiri aŭtomobilon".
B: Kial? ... Ĉu la diferenco estas grava?
E: Jes. Aŭskultu bone!
B: Mi aŭskultas. Klarigu!
E: Ni prenu ekzemplon! Dum promeno, mi kondukas
      infanon, se mi tenas ĝin per la mano. Male, mi
      stiras aŭtomobilon, se mi direktas ĝin ...
B: ... per la manoj kaj la piedoj, ĉu ne?
E: Nu ... Ne estas ĝuste tiel; sed proksimume.
B: Vi klarigas ĉion pli bone ol profesoro, Gustavo.
      -- Do, por fari plezuron al vi: Mi deziras lerni stiri
      aŭtomobilon.
E: De kie, subite, venis en vian kapon la stranga ideo
      voli aŭtomobili? Vi ja povas bicikli.
B: Jes ... Mi povas. -- Sed vi scias, ke bicikli ne plu
      estas tre moderne.
E: Milionoj da homoj biciklas ... Kaj via biciklo nun
      nun estas ekipita per mini-motoro, kiu estas ankoraŭ tute nova.
B: Jes, jes ... Sed ĉiu-foje, kiam mi havas multajn artiklojn sur la pakaĵo-portilo,
      mi laciĝas rapide. Precipe kiam mi devas pedali, por supren-iri la deklivon en
      nia strato.
E: Hm ... Nu, mi ne volas kontraŭ-diri. La deklivo estas iom kruta. Tamen, kiel utilos
      al vi scipovi stiri, se vi ne havas aŭtomobilon?
B: Estas vere. Mi ne havas ... Sed vi.
E: Mi? ... Ĉu, eble, vi imagas, ke mi prunte-donos al vi mian novan FIAT-kabrioleton
      kun 15-ĉeval-pova injekto-motoro?
B: Mi iomete esperis, ke vi faros tion, karulo mia ... Vi ja ĉiam estas tiel bon-kora,
      tiel ĝentila, tiel aminda edzo.
E: Pri-pensu dum kelkaj sekundoj, Nina, antaŭ ol paroli! Unue, mi bezonas mian
      veturilon ĉiu-tage, por miaj profesiaj vojaĝoj. Due, mi ne ŝatus iam ekvidi la
      belan, aero-dinamikan karoserion fuŝita.
B: Mi petas vin, Gustavo! Ne parolu tuj pri katastrofoj! ... Hodiaŭ, ĉiuj sinjorinoj en
      la najbaraĵo ofte prunte-petas la aŭtomobilon de la edzo, por fari aĉetojn.
E: Efektive. Estas vere. La rezulto, el tio, estas ke sinjoro Wilkins, ekzemple, havis
      riparojn, kiuj kostis pli ol 1,500 frankojn.
B: Mi scias tion, mia karulo. Vi jam tri-foje rakontis al mi.
E: Nu, do! Se vi scias ĝin, kial vi insistas? ... aŭtomobilo estas artiklo tro delikata
      kaj multe-kosta, por fariĝi ludilo de sinjorinoj.
B: Ĉu vi ne trovas, Gustavo, ke tio estas arkaika opinio de regresuloj? ... Nov-tempa
      viro, kiel vi, ne parolu tiel mez-epoke.
E: Jes, jes ... Mi konas tiun kanzonon. Sed tio ne ŝanĝos mian opinion. Mian
      aŭtomobilon mi prute-donas al neniu, ene al s-ino Boll, mia edzino.
B: Ne fariĝu nervoza pro tio, Gustavo! Eble oni povus trovi alian solvon.
E: Alian solvon? ... Kian?
B: Mi havas ideon. Baldaŭ revenos la dato de mia naskiĝo. Mi pensis, ke, pro tiu
      festo ...
E: Ho, ho ... Kion vi elpensis pri via naskiĝo-festo!
B: Se vi havus la admirindan ideon donaci al mi ...
E: Donaci kion? ... Ĉu, eble, vi volas diri ...
B: Jes, mia or-trezoro, vi divenis! Se, kiel donacon por mi, vi aĉetus la novan, la
      malgrandan, la sensacian 2-ĉeval-povan, -- vi scias, kion mi volas diri --, tiam vi
      estus la plej dolĉa, la plej adorinda edzo en la tuta mondo!
E: Sed nun vi povus bremsi, dum kelkaj minutoj; estas danĝere veturi tiel rapide,
      kiel vi faras.
B: Kion vi volas diri, Gustavo?
E: Ne faru, kvazaŭ vi ne komprenus ... Kiam oni volas aĉeti, estas necese povi pagi.
B: Kompreneble ... Ni pagos.
E: Kia-maniere? Kie preni la monon, se ne ŝteli?
B: Tio ne estas problemo. Ni petos krediton. Post 24 monatoj, mia aŭtomobileto,
      -- mi ŝatus ĝin ruĝa, Gustavo! --, estos tute pagita. Kion vi diras pri tio?
E: Mi diras, ke, post du jaroj, tiu via aŭtomobileto eble jam de-longe estus amaso da
      sen-forma ladaĵo.
B: Ne daŭre imagu katastrofojn, Gustavo!
E: Krome, vi scias, ke mi havas ankoraŭ pezajn ŝuldojn pro la nova instalaĵo, por
      hejti la domon per mazuto. Tio devos esti pagita, ĝis la lasta centimo, antaŭ ol
      fari novajn ŝuldojn.
B: Vi parolas kiel centimo-fendisto ... Ni pagos ĉion, iom post iom. De nun, mi
      ŝparos ankoraŭ pli skrupule; mi eĉ ŝparegos, kiel sciuro.
E: Tio estas laŭdinda ideo, Nina ... Mi estas sciema konstati la rezulton de via
      ŝparado, post kelkaj monatoj. Tiam, ni eventuale reparolos pri la tuta afero.
B: Sed, ĉu mi tamen povas, jam nun, sekvi kurson por lerni stiri aŭtomobilon?
E: Nu ... tion mi ne volas rifuzi al vi. -- Sed, antaŭe, bonvolu havi la afablecon
      rekudri la du butonojn, kiuj mankas sur mia pantalono jam de unu semajno ...



Listo   13   14   15   16   17   Pliaj 

Dialogo 15   Mikaela Miller(M) renkontas sian amikinon Gizala Garcia(G)

G: ... tagon, Mikaela! Vi ja kuras kiel leporo, hodiaŭ!
M: ... tagon, Gizela! Mi volas rapide iri al la
      poŝtoficejo.
G: Ŝajne, vi skribis multajn leterojn.
M: Jes. Efektive. Kelkaj el miaj eksterlandaj
      korespondantoj sen-pacience atendas
      respondon de mi.
G: Ĉu vi havas multajn fremdlandajn plum-amikojn?
M: Sufiĉe multajn. Nun-tempe, estas 25 en 9 landoj.
G: Kiom? ... Dudek kvin? ... Ĉu eble?
M: Kial ne? Mi jam havis ankoraŭ pli: 36! Sed mi
      devis malpliigi la nombron, ĉar mia libera tempo
      ne plu sufiĉas.
G: Tio estas preskaŭ ne-kredebla. Pri kio vi
      korespondas? Ĉu pri io ajn?
M: Ne. Tio ne havus sencon. Tri temoj estas sufiĉaj
      por mi: sporto, muziko kaj turismo.
G: Vi igas min pli kaj pli sciema. Ĉu vi havas
      interesajn korespond-amikojn?
M: Certe. Pluraj, el ili, estas eĉ tre interesaj. Kun kelkaj, mi interrilatas jam de ok
      jaroj.
G: Ĉu ili estas fraŭloj, aŭ fraŭlinoj, aŭ sinjoroj, aŭ sinjorinoj? M: Preskaŭ ĉiuj estas
      fraŭlinoj, kies aĝo estas inter 17 kaj 70 jaroj.
G: Tio estas ekster-ordinara ... Vi ĵus diris: en 9 landoj. Ĉu en la tuta mondo?
M: Ne. Nur en Eŭropo. Tio sufiĉas por mi.
G: Kial nur en Eŭropo?
M: Nu, estas simple. Mi loĝas en Svislando; tio ebligas al mi fari vizitojn al miaj
      diversaj plu-amikinoj, kaj inverse, ricevi vizitojn el eksterlando.
G: Ha! Bonega ideo! ... Al kiuj landoj kaj urboj vi jam vojaĝis?
M: Last-jare, mi estis en Francujo, en la urboj Mulhouse. Marseille kaj Bordeaux; kaj
      antaŭe en Britujo, en la urboj Brighton, Newcastle kaj Southampton.
G: Mi iom envias vin, Mikaela.
M: Kial envii min, Gizela? Vi ja povas fari same: Praktiku Esperanton!
G: Mu jam kelka-foje pensis pri tio. Sed mi tute ne havas tempon.
M: Kiam oni trovas intereson en io, oni ankaŭ trovas tempon por ĝi.
G: Mi ne diros la malon. Sed ekzistas multaj aferoj, kiujn mi volus fari dum miaj
      liberaj horoj.
M: Oni ne povas fari ĉion. Tial, oni devas elekti okupon, kiu povas doni
      maksimumon da ĝojo.
G: Vi pravas, Mikaela. Esperanto ja ankaŭ interesus min, se nur oni ne devus lerni
      ĝin. Mi ne ĝatas studi fremdlingvan gramatikon, kaj lerni fremdvortojn parkere.
M: Antaŭ kelkaj jaroj, mi opiniis same kiel vi. Sed iom post iom, mi povis konstati:
      lerni Esperanton estas multe pli fcile, ol mi supozis.
G: Ĉu vere? Kiel vi faris? Kian kurson vi sekvis?
M: Por komenci, mi partoprenis en vespera kurso por komencantoj. Ĉar mi ne povis
      ĉe-esti dum kelkaj lecionoj, mi sekvis, krome, kurson per korespondado.
      Samtempe, mi legis ĉiujn Esperanto-gazetojn kaj librojn, kiujn mi trovis en la
      biblioteko de la loka grupo.
G: Ĉu vi povis tuj kompreni ĉion, kion vi legis?
M: Tute ne. Kiam mi renkontis novan vorton en la teksto, mi povis diveni la sencon.
      Kiam mi ne sukcesis, mi tute simple plu-legis.
G: Vi plu-legis, sen plene kompreni? ... Tio ŝajnas al mi absurda.
M: Ne tiel, kiel povas ŝajni ... Unue mi legis nur anoncojn, anoncetojn kaj tre
      simplajn rakontojn. Post kelkaj monatoj, mi plezure konstatis, ke mi komprenas
      pli kaj pli bone, kaj ke mi progresas pli kaj pli facile.
G: Ne stulta, via lern-maniero. Vi do lernis per "natura metodo", se oni povas tiel
      diri.
M: Pli ĝuste: Mi uzis "rektan metodon", eĉ sen scii. Oni povas lerni fremdan lingvon
      per multa legado, same kiel la infanoj lernas sian gepatran lingvon per multa
      aŭdado.
G: Sed -- por paroli? ... Kia-maniere vi lernis paroli en Esperanto?
M: Tio ne estas komplika. Mi ofte aŭskultis -- diversajn parol-diskojn, sonbendojn
      kaj radio-programojn.
G: Ĉu tio ekzistas?
M: Kompreneble! Ekzistas ankoraŭ multe pli, ekzemple: grupo-kunvenoj,
      junularo-renkontoj, internaciaj ferio-lokoj, kongresoj kun prelegoj, kaj tiel plu. Mi ne povas, en kelkaj minutoj, paroli detale pri ĉio tio.
G: Ha! ... Tion mi ne sciis. -- Diru al mi: Kio plej multe faris plezuron al vi, en via tuta
      Esperanto-korespondado?
M: Mi volas malkaŝi ĝin al vi. Sed tute konfidence! ... En la pasinta printempo, mi
      ricevis bele ilustritan poŝtkarton, kun la jena teksto: "Kara fraŭlino Mikaela! Mi
      skribas al vi tiujn liniojn, ĉar ĉi-momente, mi ne scias kion fari. Kaj mi tuj haltas,
      ĉar bedaŭrinde, mi ne scias kion skribi. Korajn salutojn ...
G: Stranga korespondaĵo ... De kiu lando ĝi venis?
M: De la nia. Eĉ de nia urbo. Estis membro de nia grupo, kiu volis fari ŝercon al mi.
G: Ĉu vi scias, kiu li estas?
M: Jes. Mi rapide divenis.
G: Kaj kio okazis poste?
M: Io, kion mi tute ne atendis ...
G: Kio? Rakontu do!
M: Antaŭ kelkaj semajnoj, post kunveno de la grupo, la skribinto demandis min, ĉu
      mi konsentas esti lia fianĉino kaj fariĝi lia edzino.
G: Ho! ... Tio ja estas vera "fino feliĉa", same kiel en romano aŭ en kino-filmo ...!
M: Vi povas diri tion ... Por mi, Esperanto fariĝis "edz-peranto", laŭ la vort-ludo de
      la fama humuristo Raymond Schwartz.
G: Mi sincere gratulas vin, kara Mikaela!
M: Koran dankon, kara Gizela. Kaj jam nun, mi invitas vin partopreni en la
      geedziĝo-festo.
G: Ho! Mi ĝojegas! Venu, ke mi ĉirkaŭ-braku kaj kisu vin!
M: Vi vidos ... Mi havas simpatian par-kunulon por vi.
G: Ha, jes? ... Kiu li estas? ... Diru rapide!
M: Li estas amiko de mia fianĉo: juna franca advokato el Meaux. Li certe plaĉos al
      vi, kaj ... vi al li.
G: Mi ne scias kiel danki al vi, kara Mikaela.
M: Ne danku al mi, pro tio, Gizela ... Se vi havas ankoraŭ iom da tempo, akompanu
      min al la poŝt-oficejo. Mi sciigos al vi, sur-voje, kelkajn pliajn detalojn ...



Listo   14   15   16   17   18   Pliaj 

Dialogo 16   Petro(P) Diss renkontas sian kolegon Roberto Renner(R)

P: Ha, Roberto! Vi venas en la ĝusta momento.
R: Kial, Petro? Kio nova?
P: Mi serĉas kunulon por fari partion de ŝako.
R: Vi estas bone inspirita. Jam de pluraj monatoj, mi 
      ne plu ludis ŝako.
P: Bonege. Ĉu ni iru al la junularo-domo? Ĝi estas
      tute proksima.
R: Se vi volas. Sed antaŭe, mi devas redoni ĉi tiujn
      librojn al la publika biblioteko.
P: Mi akompanos vin. Kion interesan vi lagas,
      nun-momente?
R: Jen, ekzemple, la franclingva eldono de la
      grand-sukcesa libro "Mi amis junulinon", kaj jen
      ĝia traduko en Esperanto.
P: Pri kio temas?
R: Pri kompleksaj amo-problemoj de la nuntempaj
      afrikaj gejunuloj.
P: "Amo en Afriko"? ... Interesa temo! ... Ĉu, eble, vi
      intencas vojaĝi al la nigra kontinento, por flirti
      kun belaj negrinoj?
R: Ne rekontu stultaĵojn, Petro! ... Ĉu, do, vi ankoraŭ ne konas tiun ekster-ordinaran
      letero-kolekton?
P: Ne. Ĉu valoras la penon legi ĝin?
R: Tute certe. Ĝi estas libro aktuala, serioza, sentimentala, eĉ kor-tuŝa, kaj tre bone
      verkita.
P: Se vi rekomendas ĝin tiel varme, mi devos, okaze, legi ĝin.
R: Ekzistas tradukoj en pli ol 50 lingvoj ...
P: Nu, mi ne estas postulema ... Unu sufiĉos al mi!
R: Sen-dube. -- Jen libro tute alia: "Daninoscope", de la renoma humuristo Pierre
      Daninos.
P: Ha jes. Mi konas. Tre sprita; tipe franca ... Mi legis ĉiujn liajn verkojn: "Major
      Thomson", "Snobissimo", kaj ceteraj.
R: Certaj partoj el lia verkaro meritus esti tradukitaj en la internacian lingvon.
P: Mi tute konsentas kun vi. Des pli, ke la legema publiko ĝenerale preferas legaĵojn
      amuzajn kaj distrajn, ol ceterajn alt-literaturajn "majstro-verkojn", malfacile
      digesteblajn ...
R: Tio estas ankaŭ mia opinio.
P: Koncerne tiun ĉapitro: Mi tra-legis, kun multa plezuro, kolekton de pli ol du mil
      franclingvaj rakontetoj, tre spritaj, kaj facile rakonteblaj.
R: Mi konas. Mi legis ĝin antaŭ kelkaj semajnoj. Sed, oni devas averti, ke ne
      malmultaj el tiuj spritaĵoj estas tre sen-respektaj kaj eĉ tute maldecaj.
P: Nu ... Oni ja povas fari elekton. Sufias ellasi tion, kio riskas ŝoki certajn
      legantojn.
R: En aliaj vortoj: Elekti la mezan vojon. Same kiel en la politiko ... Tiu-rilate: Ĉu vi
      legis la ĵurnalon, hodiaŭ?
P: Jes. Iom supraĵe. Precipe, la sporto-paĝon. La politikon mi preterrigardis.
R: Oni, tamen ne tute sen-interesiĝu pri ĝi. Almenaŭ, por esti informita.
P: Ĉu mi tute nete diru al vi mian opinion? ... Politiko estas la arto altiri la monon de
      riĉuloj kaj la voĉojn de la malriĉuloj. Por, oni-dire, protekti unu partion kontraŭ
      la alia.
R: Trafa difino. Iu -- mi ne plu scias kiu -- diris: "Ĝi estas la scenejo por ia-maniere
      kapti la okulojn kaj la orelojn de homoj, por povi facile konduki ilin per la nazo."
P: Ankaŭ bone ... "Politikisto" rimas kun "oportunisto" ... Kiam unu el ili diras: "Ni
      sidas, ĉiuj, en la sama boato", tio signifas, ke li volas ludi la rolon de kapitano,
      kaj ke ni estu la ŝvitantaj remantoj! ...
R: Ĉu vi konas la sam-specan anekdoton pri la kvar disputantaj profesiuloj?
P: Ne ... Rakontu!
R: Kvar sinjoroj diskutis en kafejo. Ĉiu, el ili, asertis, ke lia profesio estas la plej
      malnova. La kuracisto diris: "Mia profesio ekzistis antaŭ ĉiuj aliaj; la kreado de
      Eva, per ripo el Adamo, estis ago medicina, kaj certe la tut-unua." La arkitekto
      replikis: "Estas ĝuste. Sed antaŭ, alia laboro devis esti farita: Krei la mondon,
      kaj organizi ĝin." La filozofo levis sian montro-fingron, kaj deklaris: "Vi pravas
      kaj mal-pravas, sinjoroj. Sed, antaŭ ĉio, necesis koncepti la ideon, por povi tiri
      la mondon el la kaoso de la universo. La politikisto finis la debaton: "Sinjoroj,
      bonvolu do pripensu! Antaŭ ĉio ekzistis la kaoso. Kaj kiu faris ĝin?"
P: Sprita anekdoto. Mi notos.
R: Jen la publika biblioteko. Ĉu vi volas atendi min ekstere?
P: Mi povus iri, intertempe, en la publika lego-ĉambron. Estas interesaj revuoj kaj
      gazetoj tie.
R: Konsentite, Petro. Mi redonos rapide tiujn librojn, kaj prunte-petos du aŭ tri
      aliajn. Poste, ni povos sen-prokraste iri ludi nian ŝako-partion.



Listo   15   16   17   18   19   Pliaj 

Dialogo 17   Sinjorino Adek(A) renkontas sinjorinon Diss(D)

A: Malbela vetero, hodiaŭ. Ĉu ne, sinjorino Diss?
D: Jes, sinjorino Adek. Aĉa vetero! Vera diluvo.
A: Pluvis dum la tuta nokto.
D: Kiam mi dormas, mi ne aŭdas la pluvon, eĉ se
      pluvegas.
A: Ankaŭ mi ne aŭdus, se mi povus dormi.
D: Ĉu vi suferas pro maldormeco?
A: Tute ne. Normale, mi dormas kiel marmoto. Sed    
      mia edzo vekas min preskaŭ ĉiu-hore.
D: Ho ...! Ĉu li estas malsana?
A: Mi ne volas diri, ke li havas malsanon. Sed li ne
      povas dormi, pro la nervoj.
D: Ĉu, eble, li estas neŭrastenia?
A: Ne estas tiel grave. Sed li estas terure nervoza.
      Daŭre, li plendas pro siaj kapo-nervoj, siaj
      koro-nervoj, kaj siaj stomako-nervoj.
D: Tio estas malagrabla afero ... Pri mia edzo, mi
      havas alian malfacilaĵon: Matene, mi preskaŭ ne sukcesas veki kaj ellitigi lin.
A: Mi kredas, ke la stato de la mia rezultas de lia "vegetaro-manio".
D: Kio estas tio?
A: Li estas vegetarano. Li manĝas nur vegetare: Ĉiam nur krudajn legomojn,
      salatojn kaj fruktojn; matene, tagmeze kaj vespere.
D: Se estas tiel, vi havas bon-ŝancon ... Vi ne bezonas kuiri.
A: Bon-ŝancon, vi diras?! ... Vi devus pensi pri la preparado de la diversaj legomoj!
      ... Tio kaŭzas laboron!
D: Ha, jes. Mi komprenas.
A: Krome, mi tamen devas kuiradi, por mi kaj la infanoj. Ĉar mi kaj ili ne volas
      manĝi nur krudajn karotojn, rafanojn, brasikon, kaj tiel plu.
D: Ankaŭ mi ne ŝatus manĝi ĉiam nur tiajn krudaĵojn.
A: Escepte de mia edzo, mi konas neniun, kiu estas tiel vegetarema. Mi ofte diras al
      li: "Adolfo", mi diras, "vi devus manĝi kiel normala homo. Se ne, vi perdos ĉiujn
      viajn fortojn."
D: Kaj kion li respondas?
A: Li iĝas furioza; ĉar li tute ne toleras, ke mi parolas kontraŭ lia opinio.
D: Estas kurioze, ke certaj viroj havas tiajn strangajn ideojn ...
A: Vi vere pravas, sinjorino Diss.
D: De kiam li kondutas tia-maniere?
A: Jam de kelkaj monatoj, kiam li aŭdis radioprelegon pri natura nutrado kaj viantaj
      nutraĵoj.
D: Ha, jes. Mi ankaŭ aŭdis ĝin, kvankam per nur unu orelo.
A: Poste, li aĉetis plurajn librojn, kies aŭtoroj skribas pri biologio, animo-acidoj,
      proteinoj, lipidoj, glikogeno, enzimoj, vitaminoj, kaj tiel plu.
D: Mia edzo ĉiam diras: "La vitaminoj estas tre gravaj en la nutrado. La plej bonaj
      kaj bongustaj troviĝas en la planto-manĝantaj bestoj, nome: la bovoj, la ŝafoj
      kaj la porkoj."
A: Li estas viro bon-humora, via edzo. Li tute ne estas kiel la mia, kiu daŭre timas
      ekhavi sango-toksiĝon, aŭ tumoron, aŭ kanceron, aŭ infarkton, aŭ iun alian
      gravan malsanon.
D: Ĉiu homo havas sian temperamenton. Kiam mi admonas mian edzon: "Viktoro,
      vi, manĝas tro bone, tro multe, tro riĉe", li respondas trankvile: "Se oni manĝas
      bone, oni mortos; se oni ne manĝas bone, oni ankaŭ mortos; logika konkludo:
      Oni manĝu bone!"
A: Li vere ĝuas la vivon ... Kaj, verŝajne, li ne diktas al vi, kion vi manĝu aŭ ne
      manĝu.
D: Ne. Neniam ... Li nur diris foj-foje: "Julietta", li diras, "atentu pri via linio! De
      kelkaj monatoj, certaj el viaj rondaĵoj iĝas pli kaj pli rondaj!"
A: La mia, male, estas vera tirano. Kiam li vidas min manĝi peceton da viando aŭ
      kolbaso, li perdas la prudenton, kaj sakras kiel brutar- gardisto.
D: Se mi ne intervenus tre energie, mia edzo manĝus po tri bifstekojn, tag-meze kaj
      vespere.
A: ... kaj li tamen estas en bona sano, ĉu ne?
D: Li? En bona sano? En sano eĉ tro bona, mi devas diri ... Imagu: li pezas 104
      kilogramojn!
A: Kiom vi diras? 104 kilogramojn? ... Ĉu vi ne timas, ke li riskas ekhavi
      apopleksion?
D: Tion mi predikas al li ĉiu-tage.
A: Kiam mi pensas, ke mia edzo pezas nur 54 kilogramojn kaj duonon ... Kia
      diferenco!
D: Oni povas diri: Unu tro, la alia maltro.
A: Vi pli ol pravas ... Sed nun, mi devas ankoraŭ rapide iri en frukto-vendejon. Mia
      edzo volas manĝi, hodiaŭ vespere, specialan frukto-kaĉon, laŭ la recepto de la
      svisa doktoro Bircher.
D: Ĉu tio estas bon-gusta?
A: Ho jes! ... Ankaŭ mi manĝas iom da ĝi, ĉar ĝi ebligas sveltiĝi aŭ resti svelta.
D: Tio interesas min ... Ĉu la recepto estas komplika?
A: Tute ne. Vi simple metas 50 gramojn da aveno-flokoj en grandan tason kaj
      aldonas iom da malvarma akvo. Post kelkaj horoj, kiam la flokoj ŝveliĝas, vi
      aldonu miksaĵon de hakitaj fruktoj, ekzemple: pomoj, vin-beroj, prunoj, mirteloj,
      oranĝoj, bananoj, ananasoj, fragoj, framboj, nuksoj, aveloj, migdaloj ...,
      laŭ-plaĉe. Antaŭ ol sur-tabligi la kaĉon, aldonu citrono-sukon, pulvoran sukeron
      laŭ-plaĉe. kaj, se vi volas, surmetu batitan lakto-kremon.
D: Vi venigas "akvon" en mian buŝon ...
A: Tio ne mirigas min. -- En Svislando, multaj homoj ege ŝatas tiun frukto-kaĉon.
      Oni povas tie, en kafejoj kaj restoracioj, facile ricevi porcion da "Bircher", kun
      aŭ sen kremo.
D: Tion ankaŭ mi volas provi ... Mi estas sciema vidi la vizaĝon de mia edzo, kiam
      mi ŝovos tion, anstataŭ ŝafo-kotleton, sub lian nazon.
A: Eble, li manĝos ĝin pli facile, ol la mia manĝus hungaran gulaŝon.
D: Aŭskultu, sinjorino Adek! Ni, edzinoj, ni povas diri, ke niaj viroj ofte kaŭzas al ni
      kap-doloron.
A: Tio estas tute vera. Sed kion fari? Estas la malĝoja sorto de la virinoj.
D: Nu ... Ni tamen foj-foje estas kontentaj havi ilin, ĉu ne vere?
A: Evidente ... Mi sincere demandas vin: Kiel ni vivus, sen ili?
D: Ankaŭ mi demandas min ... Oni ja ne povas vivi sam-tempe kun ili kaj sen ili,
      ĉu ne?



Listo   16   17   18   19   20   Pliaj 

Dialogo 18
      Francisko Adek(A), 20-jara, alparolas junulinon(J) en la urbo-parko

A: Pardonu, fraŭlino! Ĉu estas libera loko sur ĉi tiu
      benko?
J: Estas loko, tie, por pluraj personoj ...
A: Ĉu vi permesas, ke i eksidu apud vi?
J: Faru, kiel vi volas ... Sed atentu pri mia hundo!
A: Ha ...! Ĉu la pudelo sub la benko apartenas al vi?  
J: Jes. Estas evidente.
A: Simpatia besto ... Ĉu ĝi estas mordema?
J: Povas okazi ... Precipe, se iu provas tedi min.
A: Nu, kun mi, vi riskas nenion ... Mi ne permesus
      tion al mi.
J: Ankaŭ mia pudelo ne permesus tion.
A: Estas kredeble, ke vi estas bone protektata,
      fraŭlino.
J: Nuntempe, estas ofte necese havi fidindan
      protektanton.
A: Prudenta rimarko. -- Cetere, bonvolu pardoni,
      ke mi ne prezentis min! Mia nomo estas
      Francisko Adek.
J: ... studento pri sociologio, se mi ne eraras.
A: Efektive. Vi ne eraras. Kiel vi povis diveni tion?
J: Mi jam aŭdis mian fraton paroli pri vi.
A: Kiu li estas? Kiu estas lia nomo?
J: Eriko Hernandez.
A: Ho, jes! Mi bone konas lin. Li estas unu el miaj studo-kamaradoj. Ĉu, do, vi estas
      la fratino de Eriko?
J: Ĉar li estas mia frato, mi efektive estas lia fratino ...
A: Hm ... Kompreneble! ... Tio estas amuza koincido. Mi vere ĝojas konatiĝi kun vi,
      fraŭlino ... Hernandez.
J: Mia antaŭ-nomo estas Julia.
A: Ĉarma nomo. Tre konvena por ĉarma fraŭlino.
J: Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas fari komplimentojn.
A: Kiam estas favora okazo, mi ne preter-lasas ĝin!
J: Kiu tro flatas, tiu ... -- Vi certe komprenas.
A: Mi ĉiam parolas tiel kiel mi pensas kaj sentas, fraŭlino Julia. -- Ĉu vi permesas
      demandon?
J: Demandu!
A: Kion interesan vi legas?
J: Vi povas rigardi ... Mi apenaŭ eklegis.
A: Ha ...! Poemoj de Carducci. Mi multe ŝatas tiun aŭtoron.
J: Ne tre moderna, ŝajnas al mi.
A: Certe. Tre sento-plena klasikulo. -- Ĉu vi preferas aŭtorojn modernajn?
J: Mi multe ŝatas certajn nun-tempajn teatro-aŭtorojn, ekzemple Cocteau kaj
      Ionesco.
A: La dua estas iom avangarda, laŭ mia vid-punkto.
J: Eble ... Sed liaj komedioj havas multan sukceson.
A: Pariza bulvardo-teatro ... Estas afero de modo. -- Alia demando: kiel vi rilatas al
      sporto?
J: Mi estas iom sportema. En somero, mi ŝatas naĝi; kaj en vintro, mi praktikas
      skiadon.
A: Ĉu vi ludas tenison?
J: De temp' al tempo. Mi ne ofte havas okazon.
A: La nov tenisejo, apud la urba naĝo-baseno, estas nun tre taŭge aranĝita.
J: Mi jam aŭdis pri tio.
A: Mi ludas, tie, preskaŭ ĉiun ĵaŭdon, post-metene. Ĉu estas permesate vin? Ĉu vi
      konsentus iam veni tien?
J: Mi venus volonte. Sed, nuntempe, mi tute ne povas, ar mi preparas ekzamenon.
A: Se mi ne estas tro maldiskreta ... Kion vi studas?
J: Flegistino, speciale por sanatorioj.
A: Bela profesio por fraŭlino ... Flegistinoj ege mankas, nuntempe. -- Ĉu temas pri
      via fina ekzameno?
J: Jes. Feliĉe.
A: Supozeble, vi konas profesoron Rokosta, la specialiston pri infekto-malsanoj.
J: Jes. Li prelegis plur-foje en mia klaso, inter-alie pri tuberkulozo, difterito, variolo
      kaj angino.
A: En la fako de la imuno-terapio, li estas tre renoma. Liaj eltrovoj estas
      "fenomenaj". Ili, cetere, multe helpis al doktoro Chris Barnard, kiam ĉi tiu
      transplanti novan koron al Philip Blaiberg.
J: Ha, jes?! ... Nun, mi komprenas, kial profesoro Rokoska montris al ni unikan
      kolor-filmon pri tiu ekster-ordinara operacio. Sed li ne diris eĉ unu vorton pri
      siaj personaj laboroj tiu-rilataj.
A: Ne estas mirige. Li estas homo tre modesta.
J: Estas ofte konstateble, pri alte instruitaj personoj: Ju pli klera, des pli fiera.
A: Jen, subite, mi devas demandi min ...
J: Pri kio?
A: Pri via "cerbero"(infera gard-hundo laŭ la antikva grekoj), tie, sub la benko ...
J: Kio estas pri ĝi?
A: Ŝajnas al mi, ke tiu respektinda reprezentanto de la hundo-specio ne estas tiel
      timinda, kiel vi asertis antaŭe.
J: Kial vi kredas tion?
A: Ĉar, jam plur-foje, ĝi amikeme lekis mian manon.
J: Ĉu vere? Tio estas la unua fojo, ke ĝi amikiĝas kun fremdulo.
A: Tio enorme honoras min, fraŭlino Julia ... Kaj faras multan plezuron al mi.
J: Kiam mi pensas, ke mi fidis al tiu besto, por esti protektata.
A: Kredeble, ĝia instinkto malkaŝis al ĝi, ke, nun-momente, via vivo ne estas en
      danĝero ...
J: Povas esti ...
A: Tio pruvas, ke ĝi estas tre inteligenta pudelo.
J: Jes, tia ĝi vere estas ... Ho ...! Kion mi vidas? ... Estas jam la sesa horo.
A: Ĉu vi devas for-iri?
J: Jes. Mi devus jam esti for.
A: Estas domaĝe ... Ĉu mi esperu iam revidi vin, fraŭlino Julia?
J: Kion diri? ... Mi ne scias.
A: Ĉu eble morgaŭ, ĉi tie, je la sama horo?
J: Mi promesas nenion ...
A: Mi treege ĝojus, Julia ... Ĝis revido! Ĝis morgaŭ!
J: Eble ... Mi vidos ... Ĝis revido, Francisko!



Listo   17   18   19   20   01   Pliaj 

Dialogo 19   Sinjorino Boll(B) konsultas doktoron Lovatti(L)

L: Mi salutas vin, sinjorino. Bonvolu eniri!
B: Bonan tagon, sinjoro doktoro.
L: Bonvolu eksidi, mi petas.
B: Dankon, sinjoro doktoro.
L: Kio estas via nomo?
B: Mi anomo estas Boll, sinjorino Boll.
L: Mi dankas al vi, sinjorino Boll. -- Ĉu unua-foje vi
      venas konsulti min?
B: Jes, sinjoro. -- Unu el miaj amikinoj donis vian
      adreson al mi.
L: Tre bone. -- Nun, bonvolu rigardi en tiun optikan
      aparaton, dum kelkaj sekundoj.
B: Mi ne venis pro la okuloj, doktoro.
L: Jes. Kredeble. Sciu, ke tiu aparato servas por
      esplori la irison de viaj okuloj, por povi fari diagnozon. Oni nomas tiun
      metodon: okulo-diagnozo, aŭ iriso-skopio.
B: Ha! ... Mi ne konas tion. -- Ĉu tiu metodo ebligas trovi la malsanon?
L: Jes. -- Mi rapide al-ĝustigas la okularin de la aparato. -- Jen. -- Ŝajnas, ke vi
      havas malgrandan, pulmo-difekton.
B: Ĉu vi kredas? -- Mi devas diri, ke antaŭ unu monato, oni radiografiis min ... Tiam,
      oni trovis, ke mia pulmo estas en bona stato.
L: Tio signifas nenion ... Ĉu, eble, vi havis pneŭmonion, antaŭ kelkaj jaroj?
B: Se vi parolas pri pulmo-inflamo, mi estas certa, ke mi neniam havis.
L: Hm ... Strange ... Tamen, tie estas io ... -- Ĉu, iam, vi suferis de akuta pleŭrito, tio
      estas inflamo de la pleŭro?
B: Ĉu inflamo de la ripo-felo, vi eble volas diri?
L: Jes. Temas pri la pulmo-membrano, en la torako.
B: Ne. Ankaŭ ripo-felo-inflamo mi ne havis.
L: Eĉ ne, kiam vi estas ankoraŭ juna infano?
B: Tute ne. Se estus, mi certe memorus pri tio.
L: Vere strange ... Via iriso, tamen klare atestas tion.
B: Rilate la pulmon kaj la ripojn, mi ĉiam estis en bona sano.
L: Nu, se estas tiel, pro kio, fakte, vi venis por konsulti min?
B: Pro mia malbona digesto.
L: Ha ... Unu momenton, mi petas ... Estas necese mezuri la premon de via sango.
B: Se vi volas, sinjoro doktoro.
L: Mi legas: inter 9 kaj 14 ... La sango-premo estas normala.
B: Okaze de la radiografiado, antaŭ kvar semajnoj, oni ankaŭ mezuris ĝin. La
      rezultato estis la sama.
L: Do: en ordo. -- Nun, pri via digesto. Pri-skribu la simptomojn.
B: Ĉiu-matene, post la manĝo, mi havas fortajn ventro-dolorojn.
L: Tio estas intesto-kolikoj. Eble, vi manĝas tro multe ... Venu! Mi volas kontroli
      vian pezon.
B: Mi pesis min hieraŭ. De du jaroj, mia pezo ne variis: 65 kilogramoj.
L: Hm ... Jes ... Tio ne estas tro, kompare kun via staturo ...
B: Mi estas unu metron kaj 67 centimetrojn alta.
L: Do, la proporcio inter la pezo kaj la staturo estas bona. -- Mi devas esplori vian
      hepaton.
B: Se vi volas, doktoro.
L: Ĉu, tie, vi sentas doloron?
B: Tute ne.
L: Kaj ĉi tie?
B: Ankaŭ ne.
L: Vi na havas hepato-dilaton, nek alian misformaĵon.
B: Ĉu, do, mi ne havas ion gravan, sinjoro doktoro?
L: Certe ne. Via malbona sano-stato tre probable estas speciala kazo de toksologio.
B: Mi ne komprenas; pri kio vi parolas?
L: Ĝi estas simpla! Via sango enhavas toksinojn.
B: Kio estas tio?
L: Toksinoj estas venenaj substancoj, sekreciitaj fare de mikrobo.
B: Ĉu vi kredas, ke mi havas mikrobon? ... Kian? ... De kie?
L: Mi jam diris al vi: Iam, vi havis vualitan pneŭmonion aŭ pleŭrito. La mikrobo aŭ,
      pli bone, la viruso, kiu kaŭzas tiujn malsanojn, produktas danĝerajn toksinojn.
B: Kaj tiam?
L: La sango-fluo kondukis ilin tra la tuta organismo. Iom post iom, tiuj venenaj
      substancoj penetris en viajn delikatajn digesto-organojn: la stomako, la galo,
      la lieno, la duondeno, la pankreaso kaj la intestoj.
B: Sed ... estas terurige!
L: Ne havu timon, pro tio, sinjorino Boll. Se vi havas paciencon, mi kuracos vin
      sukcese kaj definitive.
B: Falas granda ŝtono de sur mia koro, doktoro ... Ĉu mi prenu medikamentojn?
L: Ha, jes. Kompreneble ... Mi preskribos al vi ses specialajn farmaciajn produktojn:
      pilolojn, pulvoron, gutojn, ampolojn, serumon kaj supozitoriojn.
B: Estas multe. Ĉu ne estas danĝere preni tro da medikamentojn?
L: En tiu kazo, ne estas iu danĝero ... Vi devas scii, ke mi preskribas nur
      homeopatiajn specialaĵojn.
B: Kiu avantaĝo estas en tio?
L: La avantaĝo estas la jena: En tiuj preparaĵoj, la kemiaj substancoj ekzistas en
      kvantoj nur tre malgrandaj, eĉ infinitezimaj. Tial, oni povas diri: Se homeopatia
      medikamento ne efikas, ĝi ankaŭ ne kaŭzas domaĝon.
B: Mi estas vere tre kontenta, ke mi konsultis vin, doktoro. Kiom mi pagu por la
      konsultado?
L: Tridek kvin frankojn. -- Jen via recepto. Bonvolu reveni post sep tagoj.
      Ĝis revido, sinjorino Boll!
B: Ĝis revido, sinjoro doktoro. Kaj ... multan dankon!



Listo   18   19   20   01   02   Pliaj 

Dialogo 20   Sinjoro Miller(M) kaj lia edzino(E) faras ekskurson

E: Ĉu ni devos marŝi ankoraŭ longa-tempe, Ulriko?
M: Ne, Olga ... Eble, dum duona horo.
E: Kiom, vi diras? ... Antaŭ dek minutoj, vi asertis:
      "Unu kvaron-horo".
M: Antaŭe, mi malbone taksis la distancon. Nun, laŭ
      mia kompaso, ni estas sur la bona vojo.
E: Vi nomas tion "bona vojo"? Ĝi estas plena je
      ŝtonoj, kaj miaj piedoj pli kaj pli doloras.
M: Nu ... Havu iom da pacienco, Olga. Poste, vi ĝuos 
      belegan panoramon.
E: Mi estas laca. Mi volus iom ripozi.
M: Mi ripozos poste, kiam ni atingos la supron de la
      monto.
E: Monto, vi diras? ... Tio estas montego, eĉ pli:
      Montegaĉo!
M: El mia vidpunkto, altaĵo de 1250 metroj estas
      nur monteto ... Neniu komparo kun la
      Himalaja-montaro, ekzemple.
E: Feliĉe! Mi mortus. Duone, mi jam mortis.
M: Kial, do, ĉiam tro-igi, Olga? ... Estas vi, kiu volis fari tiun ekskurson en la
      Vogezo-montaron, ĉu ne?
E: Jes. Mi volis. Sed ne marŝi, dum mi-ne-scias-kiom da horoj, kun tiel peza sako
      sur la dorso.
M: La mia estas duoble pli peza, kaj -- tamen -- mi ne daŭre ĝemas.
E: Se vi havus vezikojn, kiel mi, sur la plandoj, mi volus aŭdi vin ...
M: Pa, pa! Mi ja diris al vi: Surmetu fortikajn ŝuojn, ne tiujn novajn sandalojn. Sed,
      kiel kutime, vi ne aŭskultis mian konsilon.
E: Vi povas nur kritiki, anstataŭ kompati min.
M: Nu, se tio helpos al vi, mi iom kompatos vin.
E: Tio estas cinika rimarko, Ulriko! Vi devus honti!
M: Tute ne cinika, Olga ... Nur iomete ironia.
E: La viroj estas egoistoj, sen-koraj kaj sen-kompataj egoistoj.
M: Nun metu punkton, kaj ĉesu grumbli! Cetere, mi jam ekvidas la supron de la
      monto.
E: Dankon al la ĉielo! Mi ne povas diri, iom mi estas kontenta. Miaj piedoj estas
      pezaj kiel plumbo.
M: Tie, sub la abioj, staras ligna benko. Ni eksidu, kaj ripozu imete!
E: Admiru la grandiozan panoramon, Ulriko! Rigardu la ravan pejzaĝon, la imponan
      monto-ĉenon, kiu ĉirkaŭas nin!
M: Jes. Impresa spektaklo ... Ha, mi estas kontenta povi nun de-meti mian
      dorso-sakon.
E: Helpu al mi de-preni la mian!
M: Jen tio estas farita.
E: Mi volus sterni min sur la molan herbon, kaj, tra la verdaj arbo-folioj, rigardi
      sen-fine la bluan firmamenton kaj la blankajn nubetojn ...
M: Tio, kion mi volus, nun, estas tiri la manĝaĵojn el la sakoj; ĉar mia stomako
      jam laŭte murmuras.
E: Vi estas prozo-mensa viro, Ulriko ... Ĉu vi ne sentas la poezion de la naturo,
      kiu penetras en la animon? Ho, la miloj da floroj, kaj la buntaj papilioj sub la
      suno-radioj! ... Flaru, do, la parfumon de tiuj monto-violoj!
M: Jes, ili bon-odoras ... Sed, en la nuna momento, mi preferas flari bon-gustan
      sandviĉon kun butero kaj ŝinko!
E: Ĉu vi volas rigardi, ĉu la sandviĉoj estas en via dorso-sako? En la mia,
      ili ne estas.
M: En la mia ankaŭ ne. Ĉu vi forgesis kun-preni ilin?
E: Mi tamen diris al vi: Elprenu la sandviĉojn el la provizo-ŝranko!
M: Pri tio, mi scias nenion ... Kaj nun? Kion manĝi?
E: Ne fariĝu nervoza, Ulriko! Tie estas pano nigra kaj blanka. Krome, ses malmolaj
      ovoj, dika salamo-kolbaso, salmo en skatolo, tri haringoj, kaj du skatoloj da
      sardeloj. Por trinki: botelo da vino, du boteletoj da biero kaj termo-botelo da teo.
      Por la deserto: kvar pecoj da torto.
M: Mhm ... Bone. -- La ovo ne estas sufiĉe kuirita. -- Donu al mi la salon!
E: Salon mi ne kun-prenis.
M: Ĉu vi do ĉion forgesis?
E: Io ne estas ĉio ... Jen, prenu iom da mustardo, anstataŭ salo.
M: Mustardo ne estas salo.
E: Ĝuste. Sed grumblemulo estas grumblemulo ... Ho! Rigardu la aglon, kiu majeste
      glitas tra la aero.
M: Ĝi ne estas aglo, latine "aquila", sed ordinara cikonio.
E: Ĉu vi estas certa?
M: Mi konas la birdojn. Kaj ankaŭ la birdinojn ...
E: Ne faru malspritajn aludojn! ... Huj! Jen ruĝa formiko, kiu pikas al mi la femuron.
M: Formikoj, latine "formica", ne pikas; ili mordas.
E: Tio estas egala por mi ... Ĉu vi ne havas balzamon kontraŭ insekto-pikoj?
M: Jen tubo da mento-vazelino. Mi ne forgesis kunpreni ĝin ...
E: Dankon, Ulriko! Rigardu! Tie, sub la folioj rampas venena serpento.
M: Kion vi rakontas, Olga? Tio ne estas serpento, sed angviso, latine "anguis".
      Ne-danĝera rampulo, parenca al la lacertoj.
E: Mi malŝatas tiujn bestaĉojn ... Atentu! Jen svarmo da moskitoj!
M: Ne estas moskitoj! Nur kuloj, latine "culex". Ili ne mordos vin.
E: Ĉu certe? ... Hu! Jam mordis min unu, tie sur la brako ... Ĉi-foje vi eraris, Ulriko.
      Ili ja mordas!
M: Mi ne eraris. Kuloj ne mordas. Ili pikas.
E: Estas ne-kredeble ... Ĉiam vi scias ĝin pli bone, ol aliaj homoj.
M: Mi, tamen, devas instrui vin, Olga, kiam vi faras erarojn, ĉu ne?
E: Jes, "sinjoro instruisto"! ... Via manio korekti aliulojn estas preskaŭ ne-eltenebla
      ... Jam pli ol mil-foje mi diris tion al vi ...
M: Momenton, mi petas! ... Ĉu vi aŭdis nenion?
E: Kion?
M: Ĵus tondris.
E: Kie tondris? La ĉielo estas blua ĉie.
M: Ĉe la horizonto aperas nigraj nuboj ... Ni havos fulmo-veteron.
E: Ĉu vi kredas?
M: Mi pli-ol-kredas. Mi estas certa. Rapide en-paku la manĝaĵojn!
E: Sankta Jozefo kaj Maria! Mi timegas la fulmon, Ulriko ... Kion ni faru?
M: Jen, tute proksime, estas sur-monta bovinejo. Venu! Ĝi povos ŝirmi nin kontraŭ
      pluvo kaj hajlo.
E: Ha, mi memoros pri tiu ĉi ekskurso.
M: Ankaŭ mi memoros.
E: Mia plezuro estas tute fuŝita.
M: Sen paroli pri la mia.
E: Alian fojon, mi restos hejme, kaj rigardos la dimanĉan televido- programon.
M: Tio ebligos al mi spekti futbal-matĉon kaj renkonti, poste, miajn skat-kolegojn
      en la bierejo "Blua simio".



* * * * *    
Listo   01   10   20   Fino    
Aliaj paĝoj       Otras páginas       Other pages      

            (en Esperanto)                       (en Español)                             (in English)

  Esperanto ĵus malkovrita   Recién descubres Esperanto    Esperanto just dicovered
  Multaj agrablaj memoroj    Tantos recuerdos agradables    Many pleasant memories  
  (Ne en Esperanto)             Ejercicios prácticos                   Practice exercises
  Post la unua kurso            Después del primer curso         After the first course
  20 Kialoj por lerni              20 Razones para aprender       20 Reasons to learn
  Paĝoj de Enrique               Páginas de Enrique                  Enrique's pages
  Hejmpaĝo de Enrique       Página de inicio de Enrique       Enrique's home page
  Tekstoj en Esperanto
  Esperantaj radioj, podkastoj, blogoj 
  Recomiendo, para empezar a aprender Esperanto   (en español)
  Listo: artikolo, pronomoj, prepozicioj, adverboj, korelativoj, finaĵoj   (Esperanto)
    Lista: artículo, pronombres, preposiciones, adverbios, correlativos, finales  (Español)
      List: article, pronouns, prepositions, adverbs, correlatives, endings   (English)
  Ĉi tiu libro en Ĉina paĝo     Este libro en página China     This book in China page
 
* * * * *    


  Actualizada por  Enrique,  21  aŭgusto  2020  (Cliquea mi nombre, verás mi email)    Ĉi tiu paĝo