Por tiuj kiu ĵus malkovris Esperanton
Mi aŭdis kelkaj homoj kiuj diris, ke ili "enuas" ĉar ili devas resti hejme la tutan tagon. Lerni lingvon estas bona maniero utiligi
ĉi tiun disponeblan tempon. Esperanto estas la sola
lingvo, kiun plej multaj homoj povas lerni en kelkaj semajnoj,
aŭ eĉ kelkaj monatoj.
Esperanto estas tre utila lingvo. Mi lernis ĝin antaŭ 60 jaroj, en aŭgusto 1959. Mi jam parolis en Esperanto en 31 landoj.
Miaj 31 landoj
Estas multaj celoj por lerni lingvojn. Homoj, kiuj lernis Esperanton, faris tion por povi komuniki kun homoj el aliaj kulturoj, aliaj lingvoj, aliaj landoj. Ili volas paroli kun vi. Ili dediĉos iom da tempo por esti kun vi. Iuj el ili eĉ invitos vin resti ĉe iliaj domoj dum kelkaj tagoj, kaj montros al vi multajn interesajn lokojn proksime de kie ili loĝas.
* * * * *
Kiel studi Esperanton
aŭ iun ajn alian lingvon.
Metodoj por lerni
Esperanton, Kurso de Esperanto.
Zagreba Metodo.
Lernu.net kaj
Duolingo.
Legaĵoj kaj libroj
por komenci la legadon en Esperanto. Miloj da senpagaj
libroj.
Kelkaj filmetoj por lerni
Esperanton.
Edukado.net
Retejo por instruistoj, multaj materialoj por lernantoj.
Post la fino
de la unua kurso de Esperanto.
Studio
Vasta retejo kiu havas centojn da rimedoj.
Novaĵoj
Eventoj Listo de eventoj
novaj.
YouTube
Radioj kaj podkastoj en Esperanto.
Filmoj en Esperanto.
Filmoj por aĉeti.
* * * * *
Kiel studi Esperanton aŭ iun ajn alian lingvon.
(Reen)
1. Elektu kurson aŭ metodon por lerni ĉi tiun lingvon.
Ne daŭre saltu de iu kurso al alia.
2. Vi ankaŭ povas spekti videojn kaj aŭskulti podkastojn
kreitajn por lerni Esperanton.
Imitu kelkajn kompletajn frazojn. Ne uzu
vortaron. Nun vi ne bezonas scii la signifon
de ĉiuj vortoj. Vi bezonas pensi en
la lingvo, kiun vi lernas, kaj alkutimiĝi al ĝia sono.
La vortaro revenigos vin al la angla. Lernu nur la vortojn
uzatajn en la lecionoj.
3. Kiam la fino de la kurso alproksimiĝas, vi povas komenci
legi legaĵojn verkitajn por
komencantoj, kiuj uzas limigitan vortaron, tiel ke vi povas
kompreni sen uzi la vortaron.  
Legu kelkajn partojn lautvoĉe. Imitu la melodion de tutajn
frazojn.  
Ne legu po unu vorto. Memoru ke libroj por infanoj ne
estas similaj.  
Ili havas multajn vortojn kiujn vi ne uzos en ĉiutaga babilado.
4. Post legado de multaj "facilaj" legaĵoj, vi povas legi ordinarajn
librojn.
Skribu liston kiu havas la vortojn kiujn vi ne komprenas.
Kiam via listo havas 10 vortojn, tiam konsultu la vortaron.
5. Vi povas spekti filmetojn kaj filmojn. Sekvu la regulojn de la
punkto 4.
Ripetu iom de tio kion vi aŭskultas. Imitu la melodion de ĉiu
tuta frazo.
* * * * *
Kelkaj metodoj por lerni Esperanton, Kurso de Esperanto
(Reen)
Post kiam vi decidas lerni Esperanton, dediĉu vian tutan
Esperantan tempon al kompletigo de la kurso. Vi ankaŭ
povas spekti iujn el la filmetoj por lerni Esperanton, kaj aŭskulti
podkastojn. Ne provu kompreni ĉiun vorton. Estas pli bone,
se vi ne uzas vortaron. Ne provu legi Harry Potter aŭ
The Lord of the rings ... tamen, plej malbone,
multaj komencantoj provas traduki ilin.
Post kiam vi atingos la mezan punkton de iu kurso, vi povos
komenci legi librojn aŭ legaĵojn, verkitajn speciale por
komencantoj. En la komenco ne provu kompreni ĉion. Estas pli
bone, se vi ne uzas vortaron antaŭ ol fini vian unuan kurson.
Post legi plurajn legaĵojn por komencantoj, vi povos legi
ĝeneralan literaturon ... tiam vi povas uzi vortaron ... pli bone konsulti ĝin post kiam vi atingas liston de 10 nekonataj vortoj.
Por homoj kiuj komprenas la hispanan:
La mejor manera de aprender Esperanto es leyendo el
libro:
¿Sabe Usted Esperanto? Libro de Jorge Hess:
htm
PDF:
Baltasar
HEF1
HEF2
Doy 3 direcciones de pdf porque estos sitios tienden a
desaparecer. Otro sitio:
Archivo
Este libro es un poco viejito, pero a mi me sirvió muy bien
cuando yo aprendí Esperanto ... hace 60 años, en agosto 1959.
- - -
Kurso de Esperanto: Vi devas
elŝuti ĝin kaj instali ĝin en vian komputilon.
Sendu viajn lecionojn
al mi,
kaj mi korektos ilin.
Vi ĉiam povas sendi
retpoŝton al mi.
Bonvolu uzi "Esperanto"-on kiel la unuan vorton en la tem-linio,
sed ne nur unu vorton.
- - -
Zagreba Metodo:
Estas almenaŭ 3 manieroj por lerni Esperanton per La Zagreba
Metodo:
(Reen)
1. Libro: Ĉi tiu estas kopio de
la originala libro
kiu venis kun son-kasedo.
La sono estas kune en la sama
retpaĝo. Vi povas aŭskulti dum vi legas.
Zagreba
As a book
Como libro
2. Interaktivo
angla
hispana
Ĝi ne havas la 6 kantojn nek la 3 pluajn lecionojn.
Sed kiam oni tuŝas iun vorton, ĝi montras sian signifon aŭ
tradukon.
Ĉi tiu estas
la plej bona, plej rapida maniero, por lerni la bazan
Esperanton
3.
12 + 3 Facilaj Tekstoj kaj 6
Kantoj
Teksto kaj sono. Tradukita al:
la angla
la hispana
- - -
Lernu.net:
La retejo de Esperanto por lerni Esperanton,
per multaj lingvoj.
(Reen)
Duolingo:
La plej populara lerno-metodo de la lastaj kelkaj jaroj.
English
Español
Português
Chinese
Française
* * * * *
Legaĵoj kaj libroj por komenci la legadon en Esperanto.
Miloj da senpagaj libroj
(Reen)
Facilaj legaĵoj
de la Zagreba Metodo. Legu ilin sen uzi vortaron. Post provi diveni,
vi povas kontroli la tradukadon. Vi povas elekti la anglan aŭ hispanan tradukon
supre dekstre de la paĝo. Antaŭ ol rigardi la tradukadon legu ĝin plurfoje.
Bonvolu ne uzi vortaron.
Pliaj facilaj legaĵoj
Libroj por komencantoj kun reduktita
vortotrezoro. Se vi legas ordinarajn librojn dekomence,
vi estus pli da tempo kun la vortaro ol kun la libro. Vi neniam
lernus pensi en Esperanto kaj
vi ne komprenus multon de la libro, kiun vi legas.
Libroj
Miloj da libroj senpagaj. Legu librojn por alkutimiĝi al la uzo de Esperanto.
PDFa Librejo en Facebook, multaj libroj.
Vi bezonas esti registrita.
Parta indekso
Verkoj
Por verkistoj kaj legantoj.
Pri ni
Amuzaj dialogoj
Por lerni vortojn por ĉiutaga babilado.
Vi bezonos vortaron.
Libroj de Stano Marĉek
Fabeloj de La Fratoj Grimm, Fabeloj de Ardensen, kantoj
kun iliaj tekstoj, filmeto.
Ĉiuj libroj kaj rakontoj estas legitaj lautvoĉe de Stano Marĉek,
bone elparolitaj, ne tro rapide.
* * * * *
Kelkaj filmetoj por lerni Esperanton:
(Reen)
La plej simplaj animacioj por lerni Esperanton, nur en Esperanto, eĉ por
komencantoj, kiuj neniam antaŭe vidis Esperanton, inkluzive infanojn:
Animacio 1 (76 minutoj)
Animacio 2 (95 minutoj)
La lastaj 15 minutoj de Animacio 2, montras sinjorinon kiu
legas libron.
Vi povas legi la tutan tekston de ambaŭ animacioj
ĉi tie.
Spektu la unuan animacion almenaŭ du fojojn antaŭ ol rigardi la duan.
Esperanto, pasporto al la tuta mondo
16 lecionoj por lerni Esperanton, 27 minutoj ĉiu,
entute 7.5 horoj, ĝi havas aktoroj el pli ol 15 landoj:
4 DVD'oj, preskaŭ 2 horoj ĉiu:
01
02
03
04
16 lecionoj:
01
02
03
04
05
06
07
08
09
10
11
12
13
14
15
16
* * * * *
Edukado.net
Retejo por instruistoj, multaj materialoj por lernantoj.
(Reen)
La retejo havas pli da elektoj se vi registriĝas. Ĝi estas senpaga.
Estas multaj materialoj en ĉi tiu retejo. Bonvolu kontroli ĉiujn liniojn.
Risko Ludoj.
Instrumaterialoj kaj ekzercoj.
Klerigejo Diversaj materialoj.
Biblioteko Katalogo de libroj, 546 libroj je la
3a de aprilo, 2020.
Filmejo 334 filmetoj je la 3a de aprilo, 2020.
Panteono 252 Instruistoj de Esperanto je la 3a
de aprilo, 2020.
Enrique (mi mem)
Retligiloj al multaj retejoj.
* * * * *
Post la fino de la unua kurso de Esperanto.
(Top)
Kion fari por praktiki Esperanton por atingi iom da flueco.
* * * * *
Studio:
Radio-Televido en Esperanto.
(Reen)
Tutmondaj novaĵoj en Esperanto:
klaku, aŭskultu kaj spektu!
Potenca, vasta retejo, de Roberto Poort, el Las Vegas, Nevada,
Usono.
Hejmo Novaĵoj Radio Televido
Filmo Muziko Literaturo Diversaĵoj
Sub ĉi tiuj rubrikoj, vi trovos centojn da ligoj kaj milojn da retpaĝoj, libroj, filmoj,
filmetoj, televido, kantoj, podkastoj. Esploru ĉiun linion por
kompreni kiom da
diversaj aferoj vi povas trovi en Studio.
* * *
UEA novaĵoj Corona viruso.
(Reen)
Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de la
Unuiĝintaj Nacioj.
UEA Gazetaraj Komunikoj 859
Pri Korona Viruso.
UEA Gazetaraj Komunikoj 861 Universala
Esperanto Kongreso en Montreal (estis 2020).
UEA Aliaj Gazetaraj Komunikoj
UEA Esperanto Revuo
Tutmondaj novaĵoj en SoundCloud.
Radaro:
En la supro de la paĝo, alklaku "Groups" por trovi renkontiĝojn
kie vi povas partopreni per Zoom, Skype, Jitsi,
aŭ io simila.
* * *
Eventoj: Listo de
eventoj novaj.
(Reen)
Eventoj
el Hungario. Jaro 2020. Rigardu iom pli
malalte en la paĝo por vidi la kalendaro.
Eventoj Antaŭaj jaroj.
Eventa Servo
Reta
* * *
Per YouTube:
(Reen)
1.
Kronvirusa intervjuo kun José Antonio Vergara,
epidemiologo 41:01
2.
Kronvirusa intervjuo kun Margaret Zaleski-Zamenhof
29:53
3.
Kronvirusa intervjuo kun Petro Baláž 26:40
4.
Kronvirusa intervjuo kun Amri Wandel 31:31
5.
Globeto intervjuas José Antonio Vergara (en Esperanto)
15:54
6.
Kronvirusa intervjuo kun Bertilo, Birke kaj Gitta
56:32
* * * * *
Radioj kaj podkastoj
sekcioj 18 kaj 19.
(Reen)
Radio Verda
La plej bonaj podkastoj por komencantoj pro sia bona
elparolo. Mallongaj artikoloj kun tre interesaj
temoj. Entute 202 podkastoj, ne plu estos aldonitaj.
Ĉiuj senpagaj kantoj kaj muziko estas en
Kantoj, Muziko
Pli ol 560 kantoj, pli ol 110 grupoj aŭ kantistoj.
Por aĉeti muzikon:
* * * * *
Kelkaj filmoj en Esperanto:
(Reen)
Angoroj (1964), (60 minutoj) Nigra-blanka.
Eble ĝi estas la unua filmo en Esperanto.
Bona filmo, bona Esperanto ... ne por komencantoj.
Spektu ĝin kelk-foje.
Incubus (1966)
Eble vi aŭdis pri ĉi tiu filmo. Ne gravas. Ĝi havas tre malmultajn vortojn, ĝi
aspektas kiel silenta filmo. La esperanta elparolo estas terura, ĉar la aktoroj ne klopodis lerni Esperanton.
Dokumenta filmeto pri
NASK
01
02 Kurso de Esperanto je universitata nivelo.
Trans La Florida Markolo, Kubo (Cuba), de
Orlando Raola.
Gerda Malaperis, nur la sono.
Jen Nia IJK, el lernu.net, nur la sono.
Kronviruso 19
Zamenhofa Tago 2019
Evildea
filmetoj en YouTube de Richard Delamore, el Aŭstralio.
Kelkaj filmetoj en la angla.
Li parolas bonan Esperanton tre rapide ... ne ĝuste por
komencantoj. Sed se vi spektas multajn
fojojn la saman filmeton, vi alkutimiĝos al Esperanto.
* * *
Filmoj por aĉeti:
(Reen)
Pro peto de kinoreĝisoro Christopher R. Mihm, inĝeniero George Baker organizis teamon
de esperantistoj, ĉefe el Kalifornio, Usono, unue por traduki la filmojn kaj poste voĉ-legi
tiujn tradukojn por aldoni al la anglaj versioj de tiuj filmoj,
venditaj kiel DVD-oj. Mi estas
Enrique, membro de tiu teamo. La DVD vendiĝas je ĉirkaŭ $ 10. Ili havas la filmojn
parolitajn en la angla aŭ en Esperanto, kun subtekstoj en la angla, aŭ en Esperanto, aŭ nenio.
Atako de la Lunaj
Zombioj. (Attack of the Moon Zombies) (Filmo)
More movies
* * * * *
Aktualigita de
Enrique,
27 junio 2020
(Alklaku mian nomon por trovi mian retpoŝton)
Ĉi tiu
Paĝoj de Enrique:
Listo
Faktoj
|
|