Paĝoj de  Enrique   (V 20170321)
Esperanto  Español  English                  

Zagreba Metodo

12 + 3   Facilaj Tekstoj   kaj   6 Kantoj    
Aŭskultu dum vi legas  
(Español)  Puedes abrir la traducción al español en otra ventana de tu navegador, así podrás ver la versión en Esperanto y la versión en Español al mismo tiempo.

(English)  You may open the English translation in another window of your browser, so you can see the Esperanto version and the English version at the same time.
Lecionoj:   01   02   03   04   05   06   07   08   09   10   11   12  
El la libro "Esperanto ne Estas nur Lingvo"   01   02   03  
Kantoj:   01   02   03   04   05   06   mp3 sondosieroj   Klarigoj



          1. Unua leciono.  Amiko Marko    
(supren)

Marko estas mia amiko. Li estas lernanto kaj sportisto. Li nun sidas en ĉambro kaj lernas. Sur tablo estas paperoj kaj libroj. Ĝi estas skribotablo. La libroj sur la tablo estas lernolibroj.

La patro kaj la patrino de mia amiko ne estas en la ĉambro. Ili nun laboras. Lia patro estas laboristo, li laboras en hotelo. La patrino instruas. Ŝi estas instruistino.

  hotelo

Klarigo pri bluaj kaj ruĝaj vortoj.


                 2. Dua Leciono.  La amikino de Marko    
(supren)
   

Marko havas amikinon. Ŝia nomo estas Ana.
Ŝi estas juna kaj bela. Ana kaj Marko estas geamikoj.
Ana venis al la hejmo de Marko.

-- Bonvolu eniri, amikino.
-- Saluton Marko. Kion vi faras?
-- Saluton. Mi legis, sed nun mi volas paroli kun vi.
-- Ĉu vi havas bonan libron?
-- Jes, mi havas. Mi ŝatas legi nur bonajn librojn. Ĉu vi volas trinki kafon?
-- Jes. Ĉu viaj gepatroj kaj gefratoj estas en via hejmo?
-- Ne. Jen la kafo, ĝi estas ankoraŭ varma. Mi nun kuiris ĝin.
-- Dankon. Mi povas trinki ankaŭ malvarman kafon.

Marko rigardis la belajn okulojn de Ana. Mi vidas, ke li amas ŝin.

  kafon, kafo, okulojn


                  3. Tria Leciono.  En kafejo    
(supren)

Ana kaj Marko longe parolis antaŭ la lernejo. Poste ili ĝoje iris tra la strato. Estis varma tago. Ili vidis kafejon kaj en ĝi kukojn.

-- Ni eniru kaj manĝu -- diris Marko.
-- Ĉu vi havas sufiĉan monon?
-- Kompreneble, mi havas cent eŭrojn. (dinarojn)
-- Ho, vi estas riĉa!

La kelnero alportis multajn kukojn. Ili manĝis kaj post la manĝo la kelnero denove venis.

Marko serĉis en unu loko... serĉis en alia... Lia vizaĝo estis malĝoja. Fine li diris per malforta voĉo:

-- Mi ne havas monon.
Kio okazis poste? Ĉu vi scias?

  kafejo, ĝoje, kafejon, kukojn, ho, malĝoja, voĉo
  eŭrojn, kelnero

Klarigo pri bluaj kaj ruĝaj vortoj.


                 4. Kvara Leciono.  Miaj leteroj    
(supren)

Marko skribis al mi belan leteron. Ĝi estis vera amletero. En la letero estis ankaŭ lia foto. Kiam mi revenis el la lernejo, mi volis ĝin denove legi. Mi rapide eniris en mian ĉambron. Tie staris mia fratino Vera antaŭ mia tablo kaj legis mian leteron. En ŝia mano estis ankaŭ la foto. Mi diris kolere:

-- Kion vi faras tie? Ne legu leterojn de aliaj!

Mia fratino fariĝis ruĝa. La foto falis el ŝia mano sur la tablon kaj la letero falis ankaŭ. Ŝi diris:

-- Pardonu... mi serĉis mian libron...
-- Sed vi bone scias, ke viaj libroj ne estas sur mia tablo. Ankaŭ ne en mia ĉambro! Redonu la leteron al mi. Ŝi ricevis bonan lecionon: ŝi ne plu legos leterojn de aliaj. Ankaŭ mi ricevis lecionon: mi devas bone fermi la pordon de mia ĉambro.

  kolere, ruĝa, redonu


                5. Kvina Leciono.  Nova aŭto    
(supren)

Sinjoro Rapid, amiko de Marko, eniris vendejon de aŭtoj. Tie li vidas belan sinjorinon, kiu plaĉas al li. Vendisto venas al li. Sinjoro Rapid demandas:

-- Kiu aŭto estas la plej bona?
-- Tiu ĉi estas la plej bona el ĉiuj.
-- Ĉu ĝi estas rapida?
-- Ĝi estas pli rapida ol aliaj.
-- Ĉu ĝi estas ankaŭ forta?
-- Ho jes, ĝi estas tre forta.
-- Certe ĝi estas multekosta?
-- Kompreneble, ĝi estas la plej multekosta el ĉiuj.
-- Dankon, bedaŭrinde mi ne aĉetos novan aŭton, ĉar mia malnova aŭto estas la plej malmultekosta el ĉiuj. Mi ankoraŭ veturos per ĝi.

Dum li tion diris, li denove rigardis la belan sinjorinon. Sed la vendisto diris:

-- Estos pli bone, ke vi ne rigardu tiun ĉi sinjorinon. Ankaŭ ŝi estas multekosta. Mi scias, ĉar mi estas ŝia edzo.

  aŭto, aŭtoj, ho, bedaŭrinde
  Rapid


                6. Sesa Leciono.  Maja    
(supren)

Maja estas beleta junulino. Ĉiuj ŝiaj geamikoj amas ŝin. Antaŭ tri tagoj malbono okazis: sur strato aŭto faligis ŝin. Maja malsaniĝis kaj havas altan temperaturon. Ŝia patrino diris, ke ŝi devas resti hejme. Morgaŭ ŝi vokos doktoron. La doktoro venis je la naŭa horo por helpi al Maja.

-- Diru "A" ... montru viajn manojn ... montru viajn piedojn... malvestu vin! La doktoro ĉion bone rigardis kaj fine diris:
-- Unu semajnon restu hejme kaj ... ne iru sub aŭton. Trinku multan teon matene kaj vespere. Mi deziras, ke vi estu trankvila. Post unu semajno vi fartos pli bone. Mi venos por revidi vin.
-- Sinjoro doktoro, ĉu mia bonega amiko Karlo povas veni vidi min?
-- Hm, jes... jes. Li povas veni... sed ankaŭ li estu trankvila.

  aŭto, aŭton, vokos, teon, trankvila, fartos, trankvila
  temperaturon, Karlo, Hm


                7. Sepa Leciono.  Ĉiam malfrue    
(supren)

Marko dormis matene tre longe. Kiam li vidis la sunon, subite li eksaltis. Ĉiam li malfruas, kiam li devas iri al lernejo. Li scias, ke la instruistino malŝatas tion. Sed hodiaŭ li ne volas malfrui. Li rapide metis la vestaĵon. Rapidege li trinkis la kafon. Poste kun la libroj en la mano li kuris kaj saltis laŭ la strato. La homoj rigardis lin kaj diris: "Kia malsaĝa knabo!"

Baldaŭ li estis antaŭ la lernejo. Li volis eniri en la lernejon, sed li ne povis. Ĝi estis fermita. Li vidis nek instruiston nek gelernantojn. Li eksidis antaŭ la lernejo kaj pensis: kio okazis?

-- Diable, nun mi memoras! Hodiaŭ estas dimanĉo!

  subite, eksaltis, kafon, kuris, saltis, malsaĝa, fermita, nek
  Diable


                8. Oka Leciono.  Malbela tago    
(supren)

Hodiaŭ mia patrino estis tre maltrankvila. Mi venis el la lernejo kaj raportis al ŝi, ke mi ricevis malbonan noton. Ŝi diris: Knabaĉo, vi devas pli multe laborigi vian kapon. Kiom da malbonaj notoj vi havas? Mi estis malĝoja.

-- Iru en vian ĉambron kaj lernu! -- Ŝi diris. Mi sidis en mia ĉambro, sed mi povis nek lerni nek legi. Miaj pensoj estis ĉe ludo kun miaj amikoj kaj ĉe sporto. Mi diris al mi mem: ĉu mi estas tiom malsaĝa, kvankam mi lernis multe?

Tiam la patrino eniris la ĉambron kaj aŭdis miajn vortojn. Ŝi tuj respondis:

-- Ne, mia kara, vi ne estas malsaĝa. La problemo estas, ke vi devas lerni multe pli. Tiam vi ne havos nur malbonajn notojn.
-- Ankaŭ nun mi ne havas ilin. Mi havas bonan noton pri muziko -- mi diris.
-- La patrino subite ekridis. Tio denove plibeligis mian tagon. Sed la problemo tamen restis.

  maltrankvila, noton, kapon, notoj, malĝoja
  nek, malsaĝa, kvankam, aŭdis, subite



                9. Naŭa Leciono.  Planoj pri veturado    
(supren)

Petro kaj Maria volis vojaĝi al alia lando en libertempo. Ili decidis iri al Italio, bela lando kun malnovaj urboj kaj aliaj belaĵoj. Ili estis feliĉaj:

-- Kie estas mia vestaĵo? -- ŝi demandis.
-- Ni ne forgesu kunporti la libron por lerni Esperanton. Ni povus komenci jam en la vagonaro.
-- En la vagonaro ni nenion faros, kara Petro. Ni veturos per aŭto. Mi havas sekreton: mia riĉa onklo Bonifacio plenumis mian deziron kaj donis al ni sian aŭton por uzo. Ĝi jam staras antaŭ la domo.
-- Sed mi devas diri...
-- Nenion diru, karulo, ni eksidu en la aŭton kaj veturu al Italio. Petro kaj Maria sidis en la aŭto. Ankaŭ la vestaĵoj estis en la aŭto. Sed ili ankoraŭ sidadis kaj atendis.
-- Do, karulo -- ŝi diris -- kial ni ne ekveturas?
-- Karulino, ankaŭ mi havas sekreton. Mi veturigus la aŭton, sed mi ne scias. Mi neniam lernis tion.

  plano, Italio, aŭto, onklo, donis, atendis
  Petro, sekreton, Bonifacio


                10. Deka Leciono.  Familianoj kunvenas    
(supren)

-- Kiel rapide pasas tagoj! Morgaŭ estas la naskiĝtago de via patro, Marko. Alvenos kelkaj familianoj kaj geamikoj. Ĉu vi bonvolus iom helpi? Trovu iomete da tempo almenaŭ por ordigi vian ĉambron. Mi ŝatus kuiri ion bonan. Por la naskiĝtaga kuko mankas lakto en la hejmo. Necesas havigi iom da manĝaĵo el vendejo...
-- Bone, mi aĉetumos por la naskiĝtago. Sed anstataŭ sidi kaj manĝegi kun neinteresaj familianoj, mi ŝatus ekskursi kun klubanoj.
-- Kun kiuj klubanoj? -- diris la patrino kaj ĵetis iajn paperojn en paperujon.
-- Morgaŭ frue kunvenas anoj de mia sporta klubo.
-- Sed, kara mia, ĉu ĝuste morgaŭ vi devas foresti? Ĉu vi ne intervidiĝas kun viaj samklubanoj tri foje semajne?
-- Ĉu mi rajtas ion proponi? Mi kunmanĝos kun la familianoj. Sed en la dua parto de la tago mi foriros kun miaj geamikoj. Post la kuko Maria kaj Petro certe parolos pri la malsukcesa veturado per aŭto. Malinterese! Mi ne plu volas tion aŭdi! Kial ni ne havas iun ideoriĉan onklon Bonifacion en nia familio?

La patrino ridetis je liaj vortoj. Ŝi scias, ke Marko iom tro parolas hodiaŭ.

-- Kara Marko, ne sufiĉas nur riĉeco de ideoj. Necesas ankaŭ plena monujo por realigi ilin.

La patrino post iom da silento daŭrigis:

-- Nu, antaŭ kelkaj minutoj telefonis Ana, ke ankaŭ ŝi vizitos nin morgaŭ. Ŝi tre ŝatas dolĉajn kukojn, kvankam ŝi atentos por ne dikiĝi.

Tuj Marko ŝanĝis la opinion. Sen Ana dum la ekskurso li estus tre soleca.

-- Patrino, tiuokaze mi tamen pasigos la morgaŭan tagon hejme.

  aperos, pasas, almenaŭ, ordigi, kuko, ekskursi, proponi, aŭto,
  aŭdi, onklon, silento, nu, kukojn, kvankam, ekskurso, pasigos

  iom, samklubanoj, Petro, iun, Bonifacion


                11. Dek unua Leciono.  La sentimulo    
(supren)

Estis vespero en Venecio. Centoj da homoj plenigadis la Sankt-Markan placon. Junuloj kaj militistoj, maristoj de sur ŝipoj, elstaraj sinjorinoj kaj junulinoj, alilandaj vojaĝantoj, ĉambristoj kaj gondolistoj -- ĉiuj moviĝis al la urbomezo. Iom plue, sed ne malproksime de la maro troviĝis malgranda placo. Fine de ĝi, proksime de la maro, staris homo.

Laŭ la vestaĵo oni facile povis ekscii, ke li estas gondolisto de iu riĉulo. Seninterese li rigardis la ĝojan hommulton. Subite rideto lumigis lian vizaĝon, kiam li ekvidis mariston, kiu alvenis el la flanko de la maro.

-- Ĉu tio estas vi, Stefano? -- ekkriis la gondolisto. -- Ĉiuj diras, ke vi falis en la manojn de la Turkoj.
-- Vere. Ni renkontis unu el iliaj ŝipoj. Ĝi sekvis nin dum pli ol unu horo. Sed ne estas facile iri pli rapide ol nia ŝipo. Do, kiaj novaĵoj estas tie ĉi en Venecio?
-- Nenio interesa -- nur granda malfeliĉo por Pietro. Ĉu vi konas Pietron?
-- Kompreneble, ke mi konas.
-- Granda ŝipo subakvigis lian gondolon.
-- Kaj kio pri Pietro?
-- Lia gondolo subakviĝis. Okazis, ke ni troviĝis proksime, tiel ke Ĝorĝo kaj mi prenis Pietron en nian gondolon. En la sama tempo mia estro subakviĝis por helpi junulinon, kiu preskaŭ jam mortis kun sia onklo.
-- Ho, tie estis junulino -- kaj onklo?
-- Lin ni ne povis helpi. Estis grava homo. Sed kio vin alvenigis en Venecion, amiko mia?

La maristo rapide ekrigardis sian amikon kaj komencis diri:

-- Do, vi scias Ĝino -- mi alportis...

La gondolisto subite haltigis lin. "Vidu!" -- li diris. Tiam iu homo pasis apud ili. Li ankoraŭ ne estis tridekjara kaj lia vizaĝo estis senkolora. Lia iro estis certa kaj facila. Lia vizaĝo estis malĝoja.

-- Jakopo -- diris Ĝino, kiam li ekvidis la homon -- oni diras ke multaj gravuloj donas sekretajn laborojn al li. Li scias tro da sekretoj. Kaj tial ili timas sendi lin en malliberejon -- diris la maristo kaj dum li parolis, li montris la domegon de la Doĝoj.
-- Vere, multaj gravuloj bezonas lian helpon -- diris Ĝino.
-- Kaj kiom ili pagas al li por unu mortigo?
-- Certe ne malpli ol cento monerojn. Ne forgesu, ke li laboras por tiuj, kiuj havas sufiĉe da mono por pagi al li. Sed, Stefano, en Venecio estas aferoj, kiujn estas pli bone forgesi, se vi volas trankvile manĝi vian panon. Estis iom da silento kaj poste la gondolisto denove ekparolis.
-- Vi venis ĝustatempe por vidi ŝipkuron.
-- Ĝino, iu diris malforte proksime de la gondolisto.
-- Sinjoro?

Don Kamilo Monforte, la estro de Ĝino senvorte montris al la gondolo -- Ĝis la revido -- diris la gondolisto kaj prenis la manon de sia amiko.

(El la libro "La sentimulo" de J.F. Cooper. Adaptis Roger Imbert)

  ĝojan, subite, lumigis, vizaĝon, ekkriis, mortis, onklo, ho, haltigis,
  pasis, vizaĝo, malĝoja, donas, mortigo, trankvile, silento, ŝipkuron

  Sankt, placon, gondolistoj, iom, placo, gondolisto, Stefano, Turkoj,
  Pietro, Pietron, gondolon, Ĝorĝo, sama, Ĝino, Jakopo, sekretajn,
  sekretoj, Doĝoj, Stefano, gondolisto, Don, Kamilo, Adaptis



                12. Dek dua Leciono.  Nokta promeno    
(supren)

Sinjoro Pipelbom estis alta, dika peza kaj larĝa. Tio donis al li havindan korpoforton kaj lia grandula aspekto ludis ne etan rolon en la fakto, ke la plimulto el la homoj, se ne lin timis, certe respektis kaj almenaŭ pripensis antaŭ ol decidi malkontentigi lin.

Sed tio, kio estas ofte utila dumtage, prezentas per si malplaĉan ĝenon dumnokte en loko arboplena. Ĉefe kiam oni devojiĝis kaj ekstervoje iraĉas en nehoma sovaĝejo.

La dika, peza, alta, larĝa korpo ne sukcesis pasi senbrue inter la arbetoj; krome tuŝi la naturaĵojn ĝenerale malsekajn, meze de kiuj li facile paŝis, estis travivaĵo ne malofte doloriga kaj ĉiam malagrabla. Ju pli li antaŭen iris en la ĉe-kastela arbaro, des pli Adriano Pipelbom malŝatis la noktan naturon. Viro kun okuloj, kiuj kapablis bone vidi en la mallumo, rigardis la malfacilan iron de nia industriisto. Li ridetis. Apud tiu viro, en vestaĵo de policano, staris alia persono, en simila vestaĵo. Ĉi-lasta estis virino.

"Ni iru", la viro diris mallaŭte en la orelon de sia kunulino. "Nun estas la ĝusta momento."

Ambaŭ paŝis direkte al la alta, larĝa, peza, dika persono. Ili zorgis fari kiel eble plej malmulte da bruo. Junaj, facilmovaj, ili preskaŭ sukcesis.

En ĉi tiu aĉa situacio, kie arboj sovaĝe ĵetis siajn malsekajn branĉojn rekte en la vizaĝon de la industriisto, kie multpiedaj bestetoj prenis liajn piedojn por promenejo, kie naturo faligis lian piedon plej dolorige en kavon plenan de akvo aĉ-odora, Adriano Pipelbom rapide alvenis al la penso, ke oni devas ĉi tie esti preta por iu ajn malplaĉa renkonto. Ion ajn li efektive atendis, krom homa voĉo. Kiam do voĉo aŭdiĝis tuj proksime, li faris ekmire belan surlokan salton, kiu movis lian koron, ŝajne, supren ĝis la buŝo.

"Kio?" li diris, kun la provo sensukcese rekapti iom da trankvilo. Sed la lumo de lampeto, kiun oni direktis rekte al liaj okuloj, malhelpis la repaciĝon.

Krome, ŝajnis al li, ke la homforto, kiu tenis la lampon, surhavas vestojn policajn.

"Kion vi faras ĉi tie?" sonis la aŭtoritata voĉo.
"Mi... mi... nuuuuu... eee..." fuŝparolis Pipelbom.
"Bonvolu paroli iom pli klare" La alia diris eĉ pli grav-tone.
“Mi... mi... mi promenas.”
"Haha!" Vi promenas en la bieno de la grafino de Montokalva, meze de la nokto! Ĉu la grafino vin invitis? Ĉu ŝi scias pri via ĉeesto ĉi tie?
"N... nu.... n... ne. Mi..."
"Mi do devas peti vin min sekvi." kaj li klarigis, ke ekde la fuŝa provo kapti la grafinon fare de teroristoj la polico kontrolas atente, kio okazas en la ĉirkaŭaĵo de la kastelo.

Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro ĉi-foje falis ĝis liaj piedoj. Li sciis, ke ne nur malfacile li povos trovi akcepteblan klarigon pri sia ĉeesto, kaj la ideo, ke la grafino ĉion scios, perdigis al li la malmulton da espero, kiu restis post la unuaj vortoj de la policano.

(El la romano "Ili kaptis Elzan" de Claude Piron)

  promeno, peza, donis, korpoforton, aspekto, almenaŭ, ĝenon,
  arboplena, korpo, pasi, senbrue, arbetoj, malsekajn, paŝis,
  travivaĵo, doloriga, malagrabla, arbaro, okuloj, kapablis, malllumo,
  industriisto, policano, orelon, momento, ambaŭ, paŝis, peza, bruo,
  arboj, malsekajn, rekte, vizaĝon, promenejo,dolorige, odora, ajn,
  efektive, atendis, voĉo, aŭdiĝis, salton, koron, buŝo, trankvilo,
  lumo, repaciĝon, policajn, aŭtoritata, fuŝparolis, haha, promenas,
  nu, fuŝa, teroristoj, polico, kontrolas, koro

  Pipelbom, rolon, respektis, sovaĝejo, tuŝi, kastela, des, Adriano,
  mallaŭte, sovaĝe, branĉojn, aĉ, iu, iom, lampeto, lampon, grav,
  tone, bieno, grafino, Montokalva, grafinon, kastelo, romano,
  parigekzerco


---   ---

Esperanto ne Estas nur Lingvo
Verkis Spomenka Štimec


                1. Unua Leciono.  El taglibro de esperantisto    
(supren)

Iutage mi vidis en mia lernejo la malgrandan verdan afiŝon. Ĝi estis sur la enirejo al mia lernejo. “Lernu Esperanton! La tuta mondo estos via!”

Tio estis la teksto sur la afiŝeto. Mi legis la tekston kaj ridetis. Ĝi ŝajnis tre nerealisma. Mi ne ŝatas reklamojn. Mi ne ŝatas troigojn. Ĉiutage mi vidis malgrandan verdan afiŝon sur la enirejo. “Lernu Esperanton! La tuta mondo estos via!”

Mi estis libera tiun vesperon kiam estis la unua kurshoro pri Esperanto. Mi havis nek muzik-lecionon nek kurson pri la angla. Mi iris al la unua Esperanto-leciono. Mi volis nur aŭdi pri kio temis.

En la klaso sidis dek geknaboj. Ili laŭte parolis. Mi demandis:
— Ĉu tie ĉi okazos Esperanto-kurso?
— Jes, tie ĉi . Envenu! Ĉu vi volas, ke la tuta mondo estu via? — iu knabo ride demandis.
— Mi ne bezonas la tutan mondon?— diris mi. Ial mi ruĝiĝis ĉe tiuj vortoj .

Li ne demandis plu. Tiam venis la instruistino. Ŝi estis juna kaj simpatia. Ŝi ne parolis tro laŭte. La geknaboj devis silenti por aŭdi ŝin. Ŝi ne parolis pri gramatiko. Ŝi parolis pri nia mondo, en kiu “loĝas ”3000 lingvoj. Ĉiu lingvo havas sian kulturon kaj sian rajton ekzisti. Ni ne lernu nur pri kulturoj de riĉaj kaj grandaj. Ni malfermu niajn okulojn, orelojn kaj korojn ankaŭ por malgrandaj lingvoj. Esperanto, la neŭtrala internacia lingvo, povus la mondon proksimigi al ni.

Mi decidis veni al la dua leciono. Mi venis ankaŭ al la dua Esperanto-leciono. La instruistino parolis pri Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto. Antaŭe mi neniam aŭdis pri li. Lazaro Ludoviko Zamenhof estis pola judo el urbo Bjalistoko, lingvotalenta knabo, kiu per unu lingvo volis helpi amikigi la mondon.

La instruistino parolis pri la lingva situacio en Bjalistoko, kiam Zamenhof estis juna. Pri homa malamo kaj malkompreno. Multajn lingvojn, malamon kaj malkomprenon ni ankaŭ hodiaŭ ĉie povas renkonti.

Mi ekŝatis la ideon lerni Esperanton. Ĝi estas facila, mi povis rapide lerni ĝin. “Bonan tagon. Mi instruas Esperanton. Mi estas instruistino. Vi ne instruas. Vi lernas Esperanton. Mi staras kaj skribas . Vi sidas kaj skribas Esperantajn vortojn.”Tiel parolis la instruistino dum la unua leciono. Mi aŭskultis ŝin. Mi komprenis ĉion, kion ŝi diris. Mi ridetis al ŝi.

esperantisto, verda, teksto, reklamo, nek, aŭdi, ruĝiĝis, silenti, okulo, orelo, koro, neŭtrala, aŭtoro, pola, esperanta, aŭskultis
iutage, afiŝo, afiŝeto, angla, laŭte, iu, ial, simpatia, gramatiko, Zamenhof, Lazaro, Ludoviko, judo, Bjalistoko, lingvotalenta


                2. Dua Leciono.  Letero    
(supren)

Hodiaŭ dum la leciono la instruistino disdonis adresojn por korespondi. Ankaŭ mi ricevis leteron el Estonio . Mi havos leteramikinon en urbo Talin. Mi iris rigardi al la mondmapo, kie troviĝas tiu urbo. Longe mi rigardis la belajn poŝtmarkojn sur ŝia letero. Leteroj eksterlandaj ŝajnas esti pli belaj ol leteroj enlandaj. Mia nova amikino havas belan nomon.

Ŝi nomiĝas Irja. Ŝi skribas:
“Kara nekonata amikino! Mi ne bone konas Esperanton. En mia familio nek mia patro nek mia patrino parolas ĝin. Eble mia frato lernos Esperanton. Mi ankaŭ havas problemojn pri akuzativo. Sed mi tre ŝatas korespondi. Ĉu vi volas korespondi kun mi? Mi atendas la poŝtiston kun via respondo.” “Ŝi atendas vian leteron. Ne atendigu ŝin tro longe”, diris la instruistino.

Estas facile tion diri. Mi ŝatas ricevi leteron sed estas malfacile skribi ĝin. Por mi estas malfacile paroli pri mi. Kion mi skribu al Irja? Pri mia familio, pri miaj hobioj, pri mia deziro viziti mian Esperanto-amikinon en Italio. Mia patrino diris, ke ŝi donos al mi monon por la vojaĝo, se miaj notoj estos tre bonaj. Mi devas iom plibonigi miajn notojn.

disdonis, korespondi, nekonata, nek, atendas, atendigu, Italio, donos, notoj
Talin, mondmapo, akuzativo, hobio


                3. Tria Leciono.  Gasto    
(supren)

Okazis io interesa: en mian urbon venis esperantisto el Brazilo! Li estas amiko de mia instruistino kaj mi iris kun ŝi al la stacidomo por atendi lin. Li venis per la trajno el Parizo. La pariza trajno malfruis dek minutojn. Ni promenis kaj atendis. Mi estis senpacienca. Fine la trajno venis. Kiel rekoni nekonatan gaston inter multaj vojaĝantoj? Estis tre simple: li havis grandan valizon kun verda Esperanta stelo.

Lia nomo estis Paŭlo. Li studis. Li havis ferion kaj li vojaĝis tra Eŭropo. Li ne loĝis en hoteloj. Li gastis en domoj de esperantistoj. Li havis librojn kun multaj adresoj de esperantistoj. Antaŭ ol ekvojaĝi li skribis al ili kaj ili gastigas lin.

Mi promenis poste kun Paŭlo por montri al li mian urbon. Ni estis en preĝejoj kaj galerioj. Ni trinkis fruktosukon en malgranda trinkejo. Ni volis pagi. Tiam Paŭlo vidis, ke mankis al li la loka mono. Mi iris kun li al monŝanĝejo. Ni rigardis la kurzoliston. Poste ni iris al iu giĉeto.

— Ĉu vi havas vojaĝĉekojn? — demandis oficistino.
Mi la unuan fojon tradukis por turisto pri mon-aferoj. Feliĉe ĉio iris bone. Paŭlo nun estis riĉa kaj invitis min al dolĉaĵejo. Kukojn mi multe ŝatas. Ĉe iu tablo sidis du miaj amikoj kaj manĝis kukojn. Ili salutis min. Mi prezentis Paŭlon al ili:

— Paŭlo estas mia amiko el Brazilo.
— Ĉu li parolas angle?
— Ne. En lia lando oni parolas portugale. Mi parolas Esperanton kun li.
— Ĉu vi ĉion povas kompreni?
— Ne, mi ne komprenas ĉion, sed multon.
Mi tre ĝojis, ke ili povis vidi kiel Esperanto bone funkcias. Paŭlo forvojaĝis al Ateno. Li lasis al mi sian adreson. Ĉu li skribos?

esperantisto, atendi, promenis, nekonata, gasto, verda, esperanta, stelo, ferio, hotelo, gastis, gastigas, preĝejo, turisto, kuko, ĝojis, Ateno
Brazilo, trajno, Parizo, pariza, senpacienca, valizo, Paŭlo, Eŭropo, galerio, fruktosuko, kurzolisto, iu, giĉeto, vojaĝĉeko, angle, portugale


* * * * *
    6 Kantoj   kaj   12 + 3 Facilaj Tekstoj       mp3 sondosieroj


                1. Ne Mono Sed Amo    
(supren)
Ho, kion vi faras? demandas nun Marko.
Mi legas la libron, mi lernas la lingvon.
Ĉu kun mi vi venos al kafo amika?
Vi trinkos la kafon, parolos kun mi.

Mi dankas, ho Marko, mi ŝatas la kafon,
se ĝi estas bona, se ĝi estas varma.
Mi tre ŝatas sidi kun vi en la ĉambro,
sed nun mi ne povas, mi diras al vi.

Vi diras ke kun mi vi sidi ne povas!
Al mia demando, ho kia respondo!
Jes, jes, mia hejmo ne estas hotelo,
Sed mi havas seĝon, vi sidos sur ĝi.

Ne estas demando, ĉu sidi sur seĝo,
mi sidas sur tabloj, mi sidas sur libroj.
Sed estas demando pri mia laboro:
se mi ĝin ne faros, ĉu ĝin faros vi?

Pri via laboro mi povas paroli:
ĝi donas ne bonon, ĝi donas nur monon.
Sed se al mi "jes" vi bonvolos respondi,
mi donos ne monon, sed amon al vi.



                2. Senlaborulo    
(supren)
Kiom longaj estas tagoj al senlaborulo,
kiu antaŭ tridek tagoj manĝis lastan kukon.

Trinku sukon, oni diris al mi,
manĝu kukon, oni diris al mi,
trinku sukon, manĝu kukon, vi fariĝos forta.
Trinku sukon, oni diris al mi,
manĝu kukon, oni diris al mi,
trinku sukon, manĝu kukon, vi fariĝos bela.

Venas uloj, iras uloj, longe min rigardas,
montras mane, nekomprene; dono ne okazas.
Jen riĉuloj sur la strato iras tre trankvile,
mi la monon ĝojoportan serĉas malfacile.

Sur la strato kun malĝojo kion eblas fari?
Antaŭ pordo de kafejo ĉu nur sola stari?
Ĉu sur strato mi plu staru aŭ ĉu mi eniru?
Kiam estos ene mi, nu, kion mi eldiru?

Ĉu sin montru la malĝojo ĉe mi sur vizaĝo?
Ĉu bonulo venos porti kukon al la tablo?
Al kelnero sen kolero mi paroli devos
kompreneble, kaj ĉu eble kafon mi ricevos?
Ĉu komprenos la kelnero ke mi estas senmona?
Se li donos kafon al mi, mi fariĝos ĝoja.

Aŭdu, aŭdu, geamikoj, voĉon de la frato,
donu kukon, donu sukon, kune kun la kafo.
Jes, gefratoj, vi komprenu, kiom mi malriĉas
donu iom da poŝmono, al mi nun sufiĉas.

Donu trinkon, donu manĝon, donu multe, multe,
kaj mi donos mian foton al vi dank-salute.
Kaj per tio jen mi finas la malĝojan kanton,
vi min aŭdis, vi komprenis, havu mian dankon.



                3. Nun Estas Tempo Ami    
(supren)
La lando malbonfartas, nin prenas granda zorg',
la kostoj tiel altas, ne restas al ni fort'
kaj ĉiu mateno vokas kun nova malesper',
la zorgoj plu nin mokas dum venas la vesper'.
Dum horoj ni veturas al la labora lok',
malsano nin teruras dum al doktora vok',
burokrataro sendas paperon post paper',
ĝi nin malhelpas vivi ĝis pleno je koler'.

Venu la tempo ĝoji, fratoj, venu la tempo ĝoji,
pri bedaŭrindoj jam ne pensu, ili havas finon.
kantu la povon ami, fratoj, kantu la povon ami,
pri forgesindoj ne plu zorgu, vivo helpos nin.

Loĝejo estas eta sed ega lokbezon',
se ni aĉeti devas, jam ne plu estas mon',
la vivo malfacilas, neniu helpas nin,
kaj pensoj maltrankvilaj multfoje prenas nin.
Sed morgaŭ tute certe revenos kun esper',
mateno plaĉe varma kaj kantoj dum vesper'.
Proksimas vivo nova, alvenas ĝoja hor',
se zorgojn ni forgesas, facilos la labor'.

Venos la tempo ĝoji, fratoj, venos la tempo ĝoji,
havu en vi fortan esperon, kaj la ĝojo venos.
Nun estas tempo ami, fratoj, nun estas tempo ami.
Varmu en vi plej granda amo, vivo estos ĝoj'.

Vi estas la plej bela, kaj ĉiu maltrankvil'
tuj falas en forgeson se mi rigardas vin.
Mi amas vin plej forte kaj se ne estas mon',
mi havas vian belon kaj vivas sen bezon'.
Belegas via voĉo kaj ankaŭ la vizaĝ',
kaj viaj amparoloj ĝojdona estas plaĉ'.
Vi estas mia forto, vi estas mia san'.
Malfermu ni vivpordon, la pordon de la am'.

Venis la tempo ami, kara, venis la tempo ami,
ne pensu pri malforto via, amo nin plu portos.
Kantu la ĝojon ami, kara, kantu la ĝojon ami.
Vivo ne povos plu teruri, ĉar mi amas vin.



                4. Mariana    
(supren)
Estis, estis bela maja nokto,
Mariana volis veni al nia rendevu'.

Ho, Mariana, dolĉa, eta, Mariana,
atendos mi nun vin ĝis frumaten'.

Pasis, pasis jam la noktomezo,
Mariana ne alvenis
al nia rendevu'.

Vane, vane floras majaj floroj,
Mariana ne alvenis
al nia rendevu'.


                5. Mariŝa, kisu min!    
(supren)
        Kantaro     partituro

Ĉiuj knaboj kaj knabinoj amas sin,
nur neniu junuleto (junulino) amas min.

Mariŝa, kisu min, sen peto al patrin',
ŝi juna same faris, pri kisoj ne avaris.

Batas panjo, batas panjo, batas min,
se mi amas, se mi kisas, knabo, vin.

Sidas panjo, sidas panjo sur kortet',
dum mi estas en kamero kun knabet'.



                6. Ĉiuj floroj estas for    
(supren)
(Angle "Where have all the flowers gone")
estas kanto verkita de Pete Seeger kaj
tradukita al Esperanto de Wouter Pilger.

Kantas   Jacques Yvart

Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp'.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin' ilin premis al la kor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj knabinoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj knabinoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj knabinoj estas for,
Edziniĝis post ador'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj edzoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj edzoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj edzoj estas for,
Soldatiĝis kun dolor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj soldatoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj soldatoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj soldatoj estas for,
En la tomboj de l' memor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj tomboj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj tomboj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj tomboj estas for,
Kovras ilin flor-trezor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp'.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin' ilin premis al la kor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?

* * * * *

Sondosieroj kaj tekstoj    
(supren)

Leciono 00   0:40   mp3   teksto   Prezentado
Leciono 01   0:33   mp3   teksto   Amiko Marko
Leciono 02   0:54   mp3   teksto   La amikino de Marko
Leciono 03   0:48   mp3   teksto   En kafejo
Leciono 04   1:07   mp3   teksto   Miaj leteroj
Leciono 05   1:03   mp3   teksto   Nova aŭto
Leciono 06   1:10   mp3   teksto   Maja
Leciono 07   0:55   mp3   teksto   Ĉiam malfrue
Leciono 08   1:16   mp3   teksto   Malbela tago
Leciono 09   1:14   mp3   teksto   Planoj pri veturado
Leciono 10   2:07   mp3   teksto   Familianoj kunvenas
Leciono 11   4:04   mp3   teksto   La sentimulo
Leciono 12   3:50   mp3   teksto   Nokta promeno
Teksto p 64  3:40   mp3   teksto   Esperanto ne estas nur lingvo  
Teksto p 65  1:49   mp3   teksto   Letero
Teksto p 66  2:11   mp3   teksto   Gasto
Kanto p 32   1:57   mp3   teksto   Ne mono, sed amo
Kanto p 33   5:39   mp3   teksto   Senlaborulo
Kanto p 34   3:52   mp3   teksto   Nun estas tempo ami
Kanto p 61   2:11   mp3   teksto   Mariŝa, kisu min!
Kanto p 62   2:18   mp3   teksto   Mariana
Kanto p 63   3:54   mp3   teksto   Ĉiuj floroj estas for

* * * * *

La Zagreba Metodo    
(supren)
estas mallonga kurso por lerni Esperanton, kiu uzas ĉirkaŭ 500 de la plej oftaj vortoj, por atingi fluecon en mallonga tempo, per malgranda vort-provizo. Ĝi havas kelkajn legaĵojn kiuj uzas nur tiujn oftajn vortojn, tre bonajn por komencantoj.

En ĉi tiu retpaĝo vi trovos liston de 1000 oftaj vortoj. La vortoj skribitaj per dikaj leteroj, estas pli oftaj. Se vi ne komprenas iun vorton, alklaku ĝin kaj aperos traduko/klarigo en Esperanto:
      1000 oftaj vortoj  


Klarigo pri bluaj kaj ruĝaj vortoj:  
(Esperanto, angla, hispana)

    Eperanto:   Facililo   estas programo por skribi en Esperanto. Ĝi montras la proksimume 450 plej oftajn vortojn verd-koloraj. La sekvantaj 450 vortoj montriĝas bluaj. Ruĝaj vortoj ne estas en la listo ... povas esti malpli oftaj vortoj, erare literumitaj, aŭ ne konataj.

Ni kopiis la tekston de ĉiu skribaĵo en Facililon. Tiuj vortoj kiuj aperis bluaj aŭ ruĝaj ni kopiis sub ĉiu teksto.

    English:   Facililo   is a program for writing in Esperanto. It shows about 450 most common words in color green. The following 450 words are displayed in blue. Red words are not in the list ... they can be less frequent words, wrongly spelled, or not known.

We copied the text of each writing on Facililo. Those words that appeared blue or red, we copied below each text.

    Español:   Facililo   es un programa para escribir en Esperanto. Muestra alrededor de las 450 palabras más comunes de color verde. Las 450 palabras siguientes aparecen de color azul. Las palabras en rojo no están en la lista ... pueden ser palabras menos frecuentes, mal escritas, o no conocidas.

Copiamos el texto de cada lectura en Facililo. Las palabras que aparecían de color azul o rojo las copiamos debajo de cada texto.

* * * * *

Zagreba Metodo    Kurso en:   Español   English   Esperanto
12+3 facilaj tekstoj kaj 6 kantoj

La feliĉo ami  &  Timiga diro
  de Claude Piron    html   pdf     4 + 3 paĝoj
La sentimulo     72 Paĝoj
Esperanto ne Estas nur Lingvo     23 Paĝoj
Esperanto ne Estas nur Lingvo     46 Paĝoj   eo & ĉina   (pdf)
Ili kaptis Elzan!     54 Paĝoj   (pdf)     Kovrilo

Multaj aliaj  facilaj tekstoj kaj Libroj en Esperanto

1000-word Eo-Eo vocabulary     vortoj per dikaj literoj estas pli oftaj.
2500-vortoj angla-eo vortaro     en grupoj laŭ ofteco.   
(supren)




    Retejo de Enrique
            Aktualigita de Enrique,   21  marto  2017