1. Por lerni Esperanton

Esperanto estas la plej facila lingvo por lerni. Por lerni ĝin, studu bazan kurson kaj poste studu mez-nivelan kurson.

Estas pli bone fini la bazan kurson dum malpli ol 20 horoj, kaj penu por ke tiuj 20 horoj ne prenu pli ol 2 aŭ 3 semajnojn. Ju pli da tempo transiras, des pli facile oni forgesas tion jam lernitan.


La plej bona maniero por studadi
Konsiloj al komencanto por pli bone profiti la
tempon dediĉitan al agoj rilataj al Esperanto.


    1. Bazaj kursoj

Estas elŝutebla interaktiva kurso (13 MB), kun sono, prononcado kaj kantoj:
"Kurso de Esperanto" de Karlo Pereira.
Ĝi jam estas tradukita al pli ol 20 lingvoj. Oni povas studadi sola, aŭ povas serĉi instruanton por korekti la hejmtaskojn.


Por hispan-parolantoj:

"¿Sabe Usted Esperanto?"
(Ĉu vi scipovas Esperanton?)
Lernolibro por lerni Esperanton, verkita de Jorge Hess. Eĉ se la klarigoj estas en la hispana, la esperanta teksto estas helpema.

Por elŝuti ĝin kiel ".doc" dosiero
elŝutu SabeUEo.zip   (466 KB)
(Legebla per OpenOffice aŭ MS Word)
(OpenOffice estas senpaga programo. Ĝi havas samajn eblecojn kiel MS Office)

Por elŝuti "¿Sabe Usted Esperanto?"
kiel retpaĝo, elŝutu la dosieron DktH0809.zip   (673 KB)
kiu ankaŭ havas la libron "Karlo" kaj iomete pli.


Aliaj bazaj kursoj:

Estas multege da kursoj en interreto. Mi konsilas unue finu bazan kurson, prefere unu el la jam menciitaj. Post lernado de tiu kurso, oni povas eksperimenti kun aliaj kursoj, kio helpos kompreni la strukturon de Esperanto ... sed estos pli bone studadi unue la meznivelan kurson "La Gerda Kurso".


Lernu.net estas retejo kiu havas multajn kursojn je diversaj niveloj, kaj aliaj helpiloj, en pli ol 20 lingvoj.


La kurso de la "Argentina Instituto de Esperanto" estas interaktiva kaj havas sonon. Ĝi ekzistas en diversaj lingvoj.


Senpaga Esperanto kurso en 10 lecionoj.
Malnova perpoŝta kurso.

Legu hispane   Elŝutu DktH0809.zip

Legu angle   Elŝutu DktA0004.zip

Aliaj lingvoj Teksto en la angla. Eblaj lingvoj:
Finnish, French, German, Portuguese, Russian, Spanish, Indonesian.

Aliaj lingvoj angle, france, germane, itale, ĉine, portugale, hispane, ruse; kaj aliaj kursoj.


    2. Mez-nivelaj kursoj

Gerda Malaperis
La libro kaj la kurso estas ĉio en Esperanto.
Nur la priskribo kaj la vortaro estas en
la angla aŭ la hispana.

"Gerda Malaperis",   angle   hispane
Libro en Esperanto de Claude Piron

La Gerda Kurso   angle   hispane   pdf
Meznivela esperanta kurso en Esperanto
Vortaro esperanta   - angla   - hispana

La tuta teksto de la libro, de la kurso, kaj la
vortaro, jam estas en via komputilo se vi jam
elŝutis la dosieron DktH0809.zip   (673 KB)
kiu ankaŭ enhavas la libron "Karlo" kaj iomete pli.


Aŭskultu la Gerda-KD-on
(Entute 91 minutoj, kiel radio-teatraĵo)

Aŭskultu ĉapitrojn:
    01     02     03     04     05     06     07     08     09
    10     11     12     13     14     15     16     17     18
    19     20     21     22     23     24     25


Por aŭskulti, klaku iun el la 25 ĉapitroj. Por elŝuti ilin, klaku la dekstran butonon de la muso kaj elektu la menueron "Gardi kiel".

Por elŝuti la sonon de ĉiuj ĉapitroj kaj la tutan tekston de la libro kaj de la kurso "La Gerda Kurso" kiel .pdf dosiero, elŝutu la dosieron GerdaSon.zip   (10.2 MB)


Noto:   Ĉi tiuj son-dosieroj estas de
malalta kvalito kaj ne estas stereo-sonaj.
Pro tio ili bezonas nur
    10.4 MB = 10 941 120 bytes,
proksimume dekono de la originalaj dosieroj.

La originalaj dosieroj estas stereo-sonaj
kun kvalito sama kiel KD.
Ili bezonas   105 MB = 110 383 085 bitokoj
Oni povas elŝuti ilin de

http://sapato.com.br/gerda/gerda2.htm

Gerda_malaperis.zip

 
Paĝoj de Enrique

Esperanto  
Español  
English


1. Por lerni
    Esperanton

2. Plej bona maniero
    por studadi

3. Kio estas
    Esperanto

4. Esperanto ne
    estas tiel facila


Publika rajtigilo pri "Gerda Malaperis"

Vi rajtas kopii kaj redistribui la neŝanĝitan tekston de "Gerda Malaperis!", komplete aŭ parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistraĵoj, sub la sekvaj kondiĉoj:   1) Vi liveru ĉi tiun rajtigilon kun ĉiu kopio.   (2) La originala teksto estu klare distingita de ĉia aldonaĵo, komento aŭ klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj.   (3) Vi laŭeble informu la aŭtoron, se vi distribuas pli ol cent kopiojn.     Kopirajto © 1981 Claude Piron

La parolistoj kiuj registris tiujn sondosierojn permesas ke vi uzu ilin kondiĉe ke vi ĉiam indiku la retejon   www.gerda.uni.cc   Vi povas ankaŭ registri al KD-j kaj disvendi ilin, kondiĉe   ke vi sekvu la instruojn klarigitajn ĉe   disvendu nian KD-n     Kopirajto © 2005 Emilio Cid - Teamo KD Gerda malaperis !


        *** *** ***

Ligiloj al aliaj retpaĝoj:

    Ĉefpaĝo   de Enrique

1. Por lerni Esperanton
2. La plej bona maniero por studadi
3. Kio estas Esperanto
4. Esperanto ne estas tiel facila
5. Mapo de la retejo
6. Aliaj retpaĝoj de Enrique


Aktualigita de Enrique,   6  novembro  2007