Paĝoj de Enrique             Esperanto   Español   English

Por korekti viajn lecionojn

  Mi povas korekti viajn lecionojn de la
  "Kurso de Esperanto" de Karlo Pereira,
  kaj de "La Gerda Kurso".


  Bonvolu diri kiu vi estas, kiom aĝa, cxu ino
  aŭ ne, kie vi loĝas, kiel vi ekkonis
  Esperanton, kiujn aliajn lingvojn vi studadis.

  Mi respondas nur per
  la hispana, la angla, aŭ Esperanto.

  Sendu mesaĝon al mi al  
  Skribu vian nomon ĉe la fino de ĉiu mesaĝo.

  Pli da materialoj por lerni:
  Angle:       Learn and practice
  Hispane:   Aprender y practicar 

  Bonvolu legi ĉi tiun retpaĝon
  por trovi kion fari ĝis tiam.

    Dum vi atendas min, vi povas:

  Vi povas provi la "Kurson de Esperanto"
  per vi mem, sen iu helpo.

  Antaŭ ol komenci "Kurson de Esperanto",
  Bonvolu legi ĉi tiun helpopaĝon por
  respondi lecionojn
  en la hispana   aŭ   en la angla.

  20 kialoj   por lerni Esperanton. (nova paĝo) 

  Rimedoj   por lerni kaj uzi Esperanton.

    Aliaj manieroj por lerni Esperanton:

  1. Rigardu la Videojn:   Pasporto (Homoj)
  Animations (English)   Animaciones (Español)  
  2. The Esperanto Teacher   Read the book

  Audiobook:   Listen   Download  (230 MB)
  2. Lee el libro   "¿Sabe Usted Esperanto?"
      (baja el archivo DktH0809.zip   673 KB)
  3. Listen to the book   Gerda Malaperis
  3. Escucha el libro   Gerda Malaperis
  4. Plej uzata retejo   Lernu.net



Legu ankaŭ ĉi tiujn retpaĝojn:

  Enkonduko   hispane   angle
  Kiel uzi la kurson   hispane   angle
  Gerda Malaperis   Por aŭskulti Esperanton.
  Video   Por lerni Esperanton.

    Notu   Ne sendu pli ol 2 lecionojn ĉiu fojo. Vi bezonas la korektadon de tiuj lecionoj por ke vi ne faru la samajn erarojn en la sekvantaj lecionoj.

Kaj kiam vi pretas sendi mesaĝon al mi ... relegu la tutan mesaĝon kaj korektu iujn eblajn erarojn.

   Pli ol 20 Kialoj por lerni Esperanton.
Bonvolu rigardi ĉi tiun paĝon kaj diri al mi se vi trovas erarojn aŭ iun ligilon kiu ne funkcias. Ĉu vi povas proponi ion alian por aldoni al ĉi tiu retpaĝo?

Paŝoj por lerni kaj uzi
Esperanton,

kun aŭ sen helpo de instruisto

Kiam vi skribas, bonvolu skribi vian nomon, aĝon, sekson, nomon de urbo kaj lando kie vi loĝas, kiujn lingvojn vi scipovas aŭ studadis, ĝis kia nivelo.

Lerni bonan skribadon, estas parto de lingvo lernado. Pro tio, ĉiam kiam vi skribas, skribu bone, per kompletaj frazoj, same se vi skribas en Esperanto, aŭ en iu ajn lingvo.

Provu skribi en Esperanto baldaŭ ... ne gravas se vi faras erarojn aŭ se vi devas miksi vortojn de via lingvo kiam vi ne certas pri la ĝusta esperanta vorto. Ĉiam komencu ĉiun frazon per majusklo kaj finu per punkto.

En la plejmulto el miaj retpaĝoj, la lasta litero de ĝiaj adresoj estas:
  a (angla/English),   e (Esperanto),  
  h (hispana/español)

Ĉiuj miaj retpaĝoj havas mian nomon kaj la daton de la lasta aktualigo en tiu retpaĝo.

En la paĝo pri videoj, nun vi trovos pli ol 10 horoj de videoj. Spektu ĉion kion vi povas eĉ se vi ne komprenas. Se vi trovas tion tro malfacila, revenu al la komenco de ĉiu video. Ne perdu vian tempon kun vortaroj.

Animacioj     Pasporto, kun aktoroj de 12 landoj.

Rimedoj   por lerni kaj uzi Esperanton. 
    Pli ol 340 ligiloj.

Provu spekti kelkajn fojojn la videon por lerni Esperanton, kaj ankaŭ aŭskulti la legadon de la libro Gerda Malaperis.

Praktiku kaj kontrolu vian propran rononcadon.

        Kursoj kiujn mi ofte uzas

    Bazaj kursoj
  1. Kurso de Esperanto
  2. "¿Sabe Usted Esperanto?", libro de Jorge Hess.

    Meznivela kaj progresiga kursoj
  3. La Gerda Kurso.
  4. Vojaĝo en Esperanto-Lando


    Por aŭskulti Esperanton.
  5. Radio
  6. Parolata
  7. Muziko

    Videoj en Esperanto
  8. Video por lerni Esperanton (tre grava)
  9. Esperanto TV 1
10. Esperanto TV 2
11. Youtube

      Por legi en Esperanto
12. Libroj
13. Revuoj
14. Retejoj
15. Blogoj

    Aliaj kursoj de Esperanto
16. Ĉefa informado
17. Jubilo
18. Lernu.net
19. Viva

    Babilado, renkontiĝoj en Esperanto
20. Tuj mesaĝiloj,   Skype
21. Virtuala vivo
22. Kunvenoj, renkontiĝoj

    23. Teknika helpo

Praktiku kaj kontrolu vian propran prononcadon


        Kursoj kiujn mi ofte uzas

Bazaj kursoj:

1. "Kurso de Esperanto" de Karlo Pereira.
Interaktiva kurso kun sono (prononcado), Ĝi funkcias en 28 lingvoj. Elŝutebla de ĉi tie (13 MB)

Unua mesaĝo   al miaj lernantoj.   hispane   angle

Kiel uzi la "Kurson de Esperanto":   hispane   angle

Helpo por respondi la ekzercojn:   hispane   angle

Aŭskultu "Gerda Malaperis" en Esperanto,
  kun la tuta teksto kaj traduko de 3 ĉapitroj
  al la hispana aŭ la angla.

Por rigardi   Videoj por lerni Esperanton


2. "¿Sabe Usted Esperanto?",   libro de Jorge Hess.

Ĉi tiu libro estas por hispan-parolantoj ... sed la esperanta teksto estas bona por ĉiuj. Bona komplemento al la "Kurso de Esperanto". Klarigoj nur en la hispana.

  En Internet
  Ĉi tiu versio
  havas sonon, prononcadon
  Elŝutu   (700 KB, kun aliaj kursoj kaj legaĵoj)

Hispane: Este es un libro antiguo, fácil de leer y que permite aprender bien el idioma. Se puede usar como único medio de aprendizaje, o como complemento al "Kurso de Esperanto".   (Empezar por el Prólogo)


    Meznivela kurso

3. La Gerda Kurso.

Legu ĉion kio estas post "2. Mez-nivelaj kursoj" en ĉi tiu retpaĝo.

Tie estas:

La tuta libro "Gerda Malaperis" en nur unu retpaĝo.

"La Gerda Kurso" en 5 retpaĝoj de 5 lecionoj en ĉiu retpaĝo. Por ĉiu leciono aŭ ĉapitro estas: ĝia teksto, demandoj, kaj ekzercoj. Estas 25 entute. La libro, la kurso, kaj ĉiuj demandoj kaj ekzercoj estas ĉio en Esperanto. Nur la vortaroj estas esperantaj - alia lingvo.

Estas pli bone uzi la ekzercojn de ĉi tiu paĝo. Ili havas pli da helpiloj ol la originalaj ekzercoj. Se mi korektos la ekzercoj, ili devas esti el ĉi tiu paĝo.

Vortaro, en unu paĝo, kiu havas la novajn vortojn por ĉiu ĉapitro. Estas versio kun vortaro Esperanto - hispana, kaj alia versio kun vortaro Esperanto - angla. (En aliaj retejoj estas vortaroj en aliaj lingvoj)

Mi konsilas legi la tutan vortaron por ĉiu ĉapitro antaŭ ol legi tiun ĉapitron.

La numeroj de 1 ĝis 25 estas ligiloj por la son-dosieroj de la legado de ĉiu ĉapitro. Ili estas elŝuteblaj. Estas 10.2 MB entute.

La dosiero DktH0809.zip   (673 KB) havas la tutan kurson kun la teksto kaj vortaron en la hispana kaj la libron "¿Sabe Usted Esperanto?", la libro "Karlo", la dek-leciona kurso kaj ion pli.

La dosiero DktA0004.zip havas preskaŭ same, kun la vortaro en la angla. Ĝi ne havas la hispanan libron.

4. Vojaĝo en Esperanto-Lando.

La Internacia Perfektiga Koresponda Kurso. (IPKK) estas gvidata de Profesoro Boris Kolker, kiu estas membro de la Akademio de Esperanto.

"Vojaĝo en Esperanto-Lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo", estas libro plena de interesaj kaj utilaj tekstoj, en Esperanto, verkitaj de diversaj famaj verkistos.

Vojaĝo en Esperanto-Lando   de Vikipedio

  Priskribo     en español     en Esperanto

Antaŭparoloj   Leciono 1   Leciono 2  
Leciono 3   Leciono 7   Leciono 22


    Por aŭskulti Esperanton

  5. Radio

Pola Radio   Aŭskultu aŭ elŝutu

China Radio Internacia
En la kvadrato ĉe la dekstra flanko, klaku iun el ĉi tiuj vortoj por aŭskulti 8 diversajn 60-minutajn programojn:
Lundo   Mardo   Merkredo   Ĵaŭdo   Vendredo
Sabato   Dimanĉo  Nia lasta programero

Radio Aktiva   Urugvajo

Parolu, Mondo!   Brazilo

Varsovia Vento   Sono

Jászberény Hungara

Radio Arkivo   Programoj de multaj radioj


  6. Parolata Esperanto

  Gerda Malaperis   hispane   angle  
  Ĉi tiuj retpaĝoj havas aŭ ebligas elŝuti:
.. Ligiloj por aŭskulti aŭ elŝuti la legadon de la 25 ĉapitroj de la libro, en .mp3 dosieroj.
.. Traduko al la hispana aŭ la angla de la unuaj 3 ĉapitroj.
.. La tuta teksto de la libro.
.. La vortaroj Esperanto-hispana aŭ Esperanto-angla por la novaj vortoj de ĉiu ĉapitro.

  La Eta Princo   en Esperanto
Aŭskultu la tutan libron   legita de Jianping Zhao,   Ĉi tiuj 27 ĉapitroj estas reversitaj. Komencu per la 1a ĉapitro proksime de la fino de la paĝo. Estas ligiloj al 6 ĉapitroj en ĉiu linio.

Por legi la tekston dum vi aŭskultas:
La Eta Princo   Nur la teksto sen bildoj   Vikilibroj, wikibooks
La Eta Princo   unikoda, kun bildoj; utopia.com
La Eta Princo   Belaj koloraj bildoj. Skribita per "x" metodo. Montras "?" anstataŭ "ŭ";   odaha.com
La Eta Princo   Ĉapitro 6   Legado kaj teksto   Youtube

    Podcasts


  7. Muziko

Brazila Muzikaro  

Floro kaj Papilio   Mallonga kanto, bona prononcado

Kantoj   por infanoj

Music-Express   Internaciaj orkestroj

Kantaro 1   Kantaro 2  

Vinilkosmo   Por aŭskulti muzikon kaj aĉeti kompaktajn diskojn


    Videoj en Esperanto

  8. Videoj por lerni Esperanton

Ekzistas 3 instruaj videoj, tre bonaj por lerni Esperanton. Ili daŭras 77, 80, kaj 15 minutojn, 173 minutojn entute (preskaŭ 3 horoj). Ili estas tute en Esperanto. Ĉi tiu paĝo permesas elŝuti la 3 videojn kaj ĝiajn tekstojn. Ĝi ankaŭ havas ligilojn por spekti pli ol 7 horojn da videoj en Yotube.

Ĉi tiu paĝo havas, aŭ permesas elŝuti:
.. La tuta teksto de la 3 videoj en .txt dosiero.
.. Ligiloj por elŝuti la 3 videojn en 2 .avi dosieroj
.. Ligiloj al Youtube por vidi aŭ elŝuti la 3 videojn en 18 partoj.
.. Klarigoj kaj ligiloj por uzi la Laboratorion de Prononcado, por kontroli vian propran prononcadon.
.. Ligiloj por aŭskulti aŭ elŝuti la legadon de la libro "Gerda Malaperis" en .mp3 dosieroj, kaj la tradukoj al la hispana kaj al la angla de la 3 unuaj ĉapitroj kaj la tuta teksto de la libro.
Videoj por lerni Esperanton.   En Esperanto
  esperante   hispane   angle  

Edukado.net   ankaŭ havas informadon pri ĉi tiuj videoj kaj ligiloj por rigardi aŭ elŝuti ilin.

Ankaŭ oni povas vidi aŭ elŝuti ilin rekte de Youtube, kie en ĉiu retpaĝo oni devas serĉi la ligilon al la sekvanta paĝo. (1/18, 2/18, 3/18 ...)


  Alia video por lerni Esperanton

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo
La plej bona video por lerni Esperanton, farita en Usono kun aktoroj de pli ol 12 landoj. Ĝi havas 16 ĉapitroj de preskaŭ duonhoro, entute pli ol 7 horoj de videoj.


  9. Esperanto TV.2 (Permesas iri al la sekvanta programo)

10. Espero TV

      Bialistoka Televido 1

      Bialistoka Televido 2

      Vinilkosmo   Videoj


11. Youtube   Katalogo de esperantaĵoj

Claude Piron   La defio de la lingvoj; trovante la veron; 8:26   (The language challenge; facing up to reality)

Claude Piron   videoj en Youtube (listo)

Kiel prelegi   Humphrey Tonkin; 8:47

Neide kantas   Ho, Mia Kor'; 2:05
Neide kantas   Nigraj Okuloj; 3:02 (Dark Eyes)
Muziko kaj fotoj   Ipanema, Brazilo; 3:33

 
    Por legi en Esperanto

Vi povas legi librojn en la reto, kun helpo de vortaro, por plibonigi vian vorto-provizon. Estas multege da libroj en la reto.

12. Libroj

Vortaroj

Gramatiko:

PMEG   Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Henrik Seppik   Elŝutu   La tuta Esperanto-Gramatiko

Vikipedio La wikipedia en Esperanto. Pli ol 107 000 artikoloj.


Literaturo en Esperanto    1    2   en la retejo de Don Harlow

Literatura Kafejo

eLibrejo   Proksimume 200 libroj en .pdf dosiero.
Zhang Xuesong, multaj, multaj libroj.

eLibrejo   Proksimume 200 libroj en .pdf dosiero.

Librejo en China

Inko 1   Inko 2

Gutenberg

Kafejo   de William Walter Patterson

KálmánKalocsay

JulioBaghy

ProSE   Libroj por aŭskulti

Termodinamiko   Uzado de varmo

ManyBooks.net   Multaj libroj

Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo   Libroj kaj kantoj por infanoj

La Eta Princo   Nur la teksto sen bildoj   Vikilibroj, wikibooks
La Eta Princo   unikoda, kun bildoj; utopia.com
La Eta Princo   Belaj koloraj bildoj. Skribita per "x" metodo. Montras "?" anstataŭ "ŭ";   odaha.com
La Eta Princo   Ĉapitro 6   Legado kaj teksto   Youtube

Aŭskultu   la tutan libron, "La Eta Princo" legita de Jianping Zhao,   27 ĉapitroj   Ĉi tiuj ĉapitroj estas reversitaj. Komencu per la 1a ĉapitro proksime de la fino de la paĝo. Estas ligiloj al 6 ĉapitroj en ĉiu linio.

Sherlock Holmes   Multaj libroj.

Serĉilo   Esperanta literaturo en la reto

Serĉilo   Originala literaturo Esperanta


13. Revuoj

Gazetejo   Ĝis 22 novembro 2008 jam estis 1476 kopioj de 93 revuoj diversaj.   (klaku sur la numeroj 1 ĝis 6 ĉe la fino de la paĝo)

La Ondo de Esperanto

El Popola Ĉinio. Espero.

Brazilej   Brazila revuo pri la instruado de Esperanto   Año 2008 # 8   Año 2008 # 9   Aliaj


14. Retejoj

Esperanto Access   retejo de DonHarlow

Esperanto Fremont   retejo de Enrique

Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo   Libroj kaj kantoj por infanoj

Esperanto-USA   Blogo   Esperanta organizaĵo en Usono

Lingvolanĉilo   Saltotabulo... al lingvo-lernado (angle)   esperante

E A B   Esperanto-Asocio de Britio

Esperanto Panorama

Claude Piron   Artikoloj en Esperanto, hispane, angle, kaj aliaj 20 lingvoj

Lilandejo   retejo de Leland Bryant Ross

Esperantujo.org


15. Blogoj

    Aliaj kursoj de Esperanto

16. Informado

17. Kurso de Jubilo   por hispan-parolantoj

18. Lernu.net

Ĉi tiu estas la plej granda retejo por lerni Esperanton. Eble tro granda, kun multege da eblecoj. Mi opinias ke estas pli bone fini iun kurson antaŭ komenci alian. Kiam la elekto estas tro vasta, oni komencas multajn aferojn kaj finas neniun.

Kiel komenci?   Enkonduko   Kursoj   Biblioteko

En la biblioteko estas multaj libroj por legi kaj kelkaj por aŭskulti.


19. Viva   Dek-leciona kurso

NASK   Kio okazis en la somera kurso en la universitato en San Diego, julio 2008.


    Babilado, kunvenoj, en Esperanto

20. Tuj-mesaĝiloj

Skype   permesas skriban kaj parolan babiladon.
Elŝutu (download) kaj instalu Skype.
Kiam la programo jam funkcias, uzu la serĉilon. Serĉu laŭ la vorton "Esperanto" kiel serĉ-vorto. Poste lasu la serĉ-vorton malplenan, kaj serĉu laŭ la lingvo Esperanto. Provu alparoli kelkajn homojn. Rememoru ke la plejmulto komprenas Esperanton sed ne komprenas vian denaskan lingvon.

Lernu.net   Dekstre malsupre vi trovos la tuj-mesaĝilon.

Aliaj tuj-mesaĝiloj


21. Virtuala vivo

Dua Vivo   (Vida Segunda, Second Life)
Dua Vivo,   Kiel uzi ĝin   (en Metaversoj)
Dua Vivo,   Esperanto en la virtuala mondo   (Kiel uzi ĝin)
Dua Vivo,   Videoj   (Kiel uzi ĝin)
Dua Vivo,   en Youtube

Ipernity.   Esperanto, centoj da diversaj ligiloj


22. Kunvenoj   Kalendaro

Eventoj   Kalendaro

Esperanto-Panorama   Kalendaro

Kultura Esperanto Festivalo
Helsingor, Danio, 7 - 12 Julio 2009


23. Internacia korespondado
Esperanto Koresponda Servo.   Jam de 12 jaroj publikigas sian retpaĝon kun anoncetoj pri korespondado el multaj landoj. Ĉi tiu paĝo aktualiĝas 2 aŭ 3 fojoj ĉiu monato.

Edukado.net   havas korespondan servon por individuoj kaj por grupoj.


24. Teknikaĵoj

Esperantilo   Esperanto, redaktilo, kaj kontrolilo por literumado

Ek   Esperanta Klavaro

ReVo   Reta Vortaro

Monda Horo   Por trovi la lokan horon ie en la mondo

Kursoj kaj vortaroj   en la retpaĝo de Darío Rodríguez, de Hispanio


Praktiku kaj kontrolu vian propran prononcadon.

Ekzistas retpaĝon nomita Laboratorio de Prononcado
Sed ĉi tiu retpaĝo estas skribita en la portugala.
La programo elŝuteblas de ĉi tie:  PrononcoSetup.exe
Bonvolu instali ĝin en via komputilo.

Kelkaj klarigoj en Esperanto, kun bildoj.

La klarigoj estas skribitaj en la portugala ... Sed vi ne bezonas ĝin. En la unua fenestro, malsupre je la dekstra flanko, elektu lecionon (1 - 5)

Por komenci klaku sur la verda trianguleto ĉe la maldekstra flanko de la sekvanta fenestro. Aŭskultiĝos tiu frazo en Esperanto kiu estas skribita je la supro de la fenestro. Tiam vi povos ripeti en vian mikrofonon tion, kion vi ĵus aŭskultis. La programo unue ripetos la voĉon de la instruisto kaj poste vian propran voĉon. Tiel vi povas kompari.

Estas 3 ikonoj je la dekstra flanko:
Mikrofono: ripetiĝos ĉi tiu proceso kun la sama frazo.
Aŭskultiloj: aŭskultiĝos la sama frazo alia fojo.
Sago: ripetiĝos ĉi tiu proceso kun nova frazo.

Por foriri la programon, atendu ĝis la programo ne plu laboras kaj klaku la "x" je la dekstra supro. Se vi klakas kiam la programo volas ripeti aŭ registri, ĝi haltos per eraro.



Aliaj retpaĝoj:

Por aŭskulti Esperanton   kun traduko al la   hispana   angla

Rigardu videojn   por lerni Esperanton   hispane   angle   esperante

Mia ĉefpaĝo:   hispane   angle   esperante


Aktualigita de Enrique,   2  septembro  2015